Drasta membrofalo ĉe UEA
Laŭ informoj aperintaj en la komitata diskutejo de UEA, la ĝenerala direktoro de UEA post sia devigita foresto nun denove rajtas labori en la Centra Oficejo, sed lia sansato ankoraŭ ne permesas, ke li laboru plenajn tagojn. Krome laŭ rekomendo de kuracisto li komence devus okupiĝi nur pri agrablaj labortaskoj.
La studado de la membrostatistiko de la asocio apenaŭ povas aparteni al tiuj. En la dua mesaĝo, kiun li sendis al la komitato de UEA post sia reveno, Osmo Buller malkontente konstatas, ke neniam post la dua mondmilito UEA havis tiel malmultajn membrojn kiel nun. La asocio dum la pasinta jaro sukcesis kolekti nur 5.288 individuajn membrojn, kio signifas malkreskon de 425 membroj kompare kun la antaŭa jaro.
Parto de la ĝenerala falo laŭ la analizo de Osmo Buller ŝuldiĝas al la malgranda Universala Kongreso en Kubo. Tamen la tendenco post la jarŝanĝo laŭ li montras, ke la membrofalo plu daŭros ankaŭ en 2011 malgraŭ tio, ke la ĉi-jare Univesala Kongreso estos pli granda. La 31-an de marto la kvanto de individuaj membroj estis je 166 malpli granda ol samdate pasintjare.
Kreskon oni povas konstati nur en la membrokategorioj "dumviva membro" (de 794 al 795), "dumviva membro kun Jarlibro" (de 73 al 76), kaj "membro kun Jarlibro" (de 958 al 1.095). El tiuj plusetoj en la statistiko, nur unu plia persono (dumviva membro) do aliĝis al la legantaro de la revuo Esperanto. En ĉiuj aliaj membrokategorioj, al kiuj apartenas abono de la revuo, okazis falo pli aŭ malpli drasta. Falis ankaŭ la kvanto de simplaj abonoj sen membreco, de 99 al 90.
En sia mesaĝo al la komitato li nekutime klare diras, ke necesus ion fari pri la revuo de UEA por haltigi la membrofalon, specife kiam temas pri la finance plej valora kategorio, membroj-abonantoj:
- La falo de MA-membroj estas konstanta: pasintjare ĝi estis 244. Laŭ mi estas evidente, ke malkontento pri la nuna redakta koncepto de "Esperanto" negative influas la membroevoluon. Ĝi ne estas la sola faktoro, sed certe grava. Iuj faktoroj estas ekster nia povo kaj ni ne povas influi ilin per niaj decidoj. Iujn aliajn ni ja povas influi kaj tion ni ankaŭ klopodu fari. La revuo de UEA apartenas al ili kaj ni devas kuraĝe alfronti la defion fari la necesajn decidojn kaj agojn por provi turni la nombron de ĝiaj ricevantoj al kresko.
Osmo Buller ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, ĉu laŭ li UEA devus nun aranĝi la konkurson pri la redaktora posteno, siatempe anoncitan de la eliranta estraro dum la kongreso en Kubo. La konkurso estis poste prokrastita de la nova estraro, kiu anstataŭe ekokupiĝis pri la redaktado de novaj gvidlinioj por la revuo. Laŭ kritikantoj, la nun proponataj gvidlinioj enhavas nenian plibonigon, sed nur enkondukas novajn burokratajn limigojn al la redaktoro.
Ne la gvidlinioj, sed la demando pri la draste falanta membrokvanto kaj eĉ pli draste falanta abonkvanto tamen evidente estos centraj demandoj, kiam la estraro de UEA kunsidos en la Centra Oficejo meze de aprilo. La estraro devos nun decidi interalie, ĉu denove longigi la kontrakton de la nuna redaktoro, aŭ tamen serĉi novajn fortojn. La aktuala kontrakto de Stano Marček validas nur ĝis la prepariĝo de la julia-aŭgusta numero, kio devus okazi meze de junio.
En la diskutejo de la komitato, la ŝoka informo pri nova drasta membrofalo dum la unua tago mirinde restis tute nerimarkita - eĉ ne unu komitatano aŭ estrarano trovis ion por diri pri la afero. La unua reago anstataŭe aperis en la retejo de la Esperanta Civito, kiu trovas la klarigon al la membrofalo interalie en la "avareco de la UEA-anoj", kiuj ne plu emas anigi afrikanojn. Tamen, "ni ne ĝojas pro alies agonioj, eĉ se raŭmismo prognozis ilin", deklaras la retejo.
Laŭ Osmo Buller, la monomanko en la fondaĵo Canuto, kiu subtenas membriĝon de nepagipovuloj, ne trafis afrikanojn:
- Neniu kanutigito, kiu pasintjare estis membro-abonanto, kaj nun membro kun Jarlibro, estas afrikano. Temas pri azianoj au latinamerikanoj, kiuj mem diris, ke ili ne interesiĝas pri la revuo au povas legi ĝin rete.
Mi ne tre bone scias kiel antauenigi la aferon. Mi kredas tamen, ke tiu antauenigo estos la rezulto de interkontinentaj teamoj de homoj kiuj pensas pri strategio, kaj kiuj strebas efekivigi tiun strategion. Mi scias, ke la ghusta vojo estas nun ankorau ne-evidenta. Chiaokaze, se la shlosilaj homoj de la Esperanto-Movado ne komencas pensi pri strategio, pri modernigo, pri respondeco, pri mezurado, pri publikaj rilatoj, pri merkatiko (tio estas, pensi NE pri ni, sed pri niaj celgrupoj), pri kiel utiligi la sukcesajn ideojn de neEsperantistoj kaj pri la sukcesaj metodoj de neEsperantaj asocioj, ni povas daure faladi kaj faladi. Se la asocioj ne malfermighas, kaj aktive auskultas ideojn de tiuj Esperantistoj kiuj NUN sukcesas tra diversaj landoj de nia mondo, nia Asocio UEA rapide malsupreniros, kaj drastaj shanghoj en la bugheto, maldungoj, elimino de programoj komencos aperi. Se ni estas Asocio de geamikoj, ni riskas daure fail. Se ni estas Asocio de homoj kiuj laboras, agas, kreas, toleras kaj respondecas, ni povas kreski.
Probable bezonatas radikalaj shanghoj en la Asocio UEA por eviti ghian malaperon au ghian preskau kompletan lamadon. Pli da pensado pri frukodona strategio, kaj malpli da pensado pri kiu asocio au kiu homo pravas rilate Esperanton estus bonvena. Debato, profunda publika debato bezonatas. Ghis nun nur Jose Antonio Vergara publike pretas debati longe kaj profunde pri strategio. Pli ampleksa debato kaj pli nuntempaj ideoj, lau mi, bezonatas por revigligi la Asocion UEA, se ion tian la membroj volas.
Antau chio, ni pensu multe pli pri la venonteco kaj multe malpli pri tio kion ni faris pasintece. Anstatau uzi tiom da inko por chiaj imageblaj jubileoj, utiligu nian inkon por diskuti kaj debati pri sukcesaj, venontaj strategioj. Jubileoj rigardas la pasintecon; la publiko ekster Esperanto rigardas niajn jubileojn kiel pruvojn ke post tiom da jaroj, chu 100 chu 125, Esperanto restas sensukcesa. Eble mi eraras pri tio. Volonte mi auskultos aliajn opiniojn tiurilate.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio