Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas

Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas

de Redakcio Laste modifita: 2011-08-08 12:09
La elekton de la nova estraro preparos la triopo Ulrich Lins, Lee Jung-kee kaj Nico Huurman. Ili konsistigas la novan elektan komisionon de UEA, elektitan en la vendreda kunsido de la komitato en Kopenhago. La komitato ankaŭ decidis portempe ĉesigi du branĉojn de la Belartaj Konkursoj. Anstataŭe povos esti kreita publika kantokonkurso, kies gajnanton elektos la kongresanoj. Nova strategia plano ne estis aprobita. Anstataŭe la ĝisnuna plano plu validos, kvankam ĝia tempohorizonto finiĝis en la jaro 2010.

Entute 51 komitatanoj ĉeestis en la salono Hodler vendrede matene, kiam estis malfermita la dua kaj fina kunsido de la supera decida organo de UEA. Ekster la pordoj de la salono okazis konstrulaboroj, kaj foje la bruo de buldozo dronigis la voĉojn de la komitatanoj.

Iu en la publiko supozis, ke la bruego povas esti kaŭzita de Akademio Internacia de Sciencoj, kiu, laŭ la subkomitato pri scienca agado, en lastatempa raporto avertis pri sia baldaŭa kolapso. Kongresano Steven Brewer el la publiko asertis, ke pri tio tamen ne povas temi.

- AIS neniam havis tiel grandan motoron, li argumentis.

La unua punkto en la tagordo estis la elekto de la trimembra elekta komisiono, kiu preparos la elekton de la sekva estraro de UEA, okazonta post du jaroj. Antaŭ la voĉdonado tri kandidatoj mallonge prezentis sin kaj rakontis kion ili volus fari en la elektokomisiono.

Komencis Nico Huurman, 24-jara estrarano de TEJO el Nederlando:

Komitato voĉdonas- Mi ŝatus trovi kandidatojn, kiuj ne nepre estu junaj, ĉar oni devas havi multajn spertojn el la Esperanto-movado, sed plej grave ili estu emaj al kelkaj ŝanĝoj. UEA estu pli malferma al reta agado, kiel reta voĉdonado kaj retaj ebloj por la komitato.

Lee Jung-kee el Koreio parolis mallonge pri sia profesia fono.

Plej longan sinprezenton faris Ulrich Lins. Laŭ li, la diskutoj dum la kongreso montras, ke la esperantistoj havas grandajn atendojn al UEA, kaj ke la asocio neniom perdis el sia graveco dum sia centjara historio.

- La esperantistoj atendas de UEA kompetentan gvidon. Al tio apartenas la klopodo integri en UEA kiel eble multe el tiuj iniciatoj en la reta mondo, pri kies bonaj atingoj ni aŭdis multon dum tiu ĉi kongreso. Ŝajnas al mi tute evidenta la fakto ke la kresko de la retaj lernintoj prezentas al UEA novan, senprecedencan defion.

Alfronti tiun defion estos laŭ Lins unu el la gravaj taskoj de la sekva estraro de la asocio.

- Mi sentas min iom kompetenta por la serĉado de kapabluloj por la nova estraro de UEA, ĉar mi delonge estas komitatano, dum ses jaroj apartenis al la estraro de UEA, kaj iom bone konas la Centran Oficejon, regule vizitinte ĝin dum iom pli ol kvardek jaroj.

Ĝuste la Centra Oficejo laŭ Lins estas unu el la ĉefaj prioritatoj:

- La movado emas identigi UEA-n kun ĝia roterdama oficejo. Decidi pri la monrimedoj bezonataj por bona funkciado de CO apartenas al la plej respondecaj taskoj de la estraro. 

De la kandidatoj por la estraro Ulrich Lins atendas fantaziemon, sed ankaŭ klarvidon.

- Dum du jaroj mi ne ĉeestis Universalan Kongreson, kaj kvazaŭ sentas min kabeinta dum du jaroj. Nun mi tute freŝe spertas ĝin kiel fascinan eventon. La UK denove montras kiom da entuziasmo kaj sindediĉo ekzistas en la Eseranto-movado. Tiuj kvalitoj gravegas, mi fieras pri tio, sed gravas ankaŭ analiza kapablo kaj laboro bazita sur planado. La fina celo estas estraro kiu per si aagado montros kion povas rezultigi la entuziasmo kaj laboremo.

La kvara kandidato, Eran Vodevoz el Israelo, ĉeestis la unuan komitatan kunsidon, sed forveturis antaŭ la dua kunsido, kaj lasis mallongan skriban mesaĝon, kiun oni voĉlegis al la komitatanoj.

- Mi estas en bona intergeneracia statuso, unuflanke mi sufiĉe bone konas UEA-n, aliflanke mi estas ankoraŭ sufiĉe libera de iamaj disputoj kaj politikaj konsideroj, kaj tial povas serioze kaj pure konsideri kaj plenumi la taskon, li interalie skribis.

En sekreta voĉdonado Ulrich Lins ricevis 45 voĉojn, Lee Jung-kee 44 voĉojn, kaj Nico Huurman 43 voĉojn. Ili estis elektitaj. Ne elektita estis Eran Vodevoz, kiu ricevis 26 voĉojn.

Osmo Buller en la komitata kunsido en KopenhagoSekva tagordero estis la diskuto pri la raporto de la subkomitato pri financoj kaj administrado, kiu "kun kontento notis", ke la estraro sukcesis altigi la venontjaran buĝeton por movada evoluigo, uzante por tiu celo la atendatan renton de heredaĵo ricevata ĉi-jare.

Ĝenerala direktoro Osmo Buller klarigis al la komitato, ke la membrokotizo venontjare ne bezonos esti altigita, ĉar la inflacio en Nederlando estis modera, kaj en antaŭaj jaroj oni pro rondigo al plenaj eŭroj altigis la kotizon  je kelkdek cendoj pli ol necesus.

La tagordero estis aprobita per voĉdono, sen kontraŭaj voĉoj, kun unu sindeteno. Tamen almenaŭ al la prezidanto ne estis tute klare pri kio oni voĉdonis.

- Renato, ĉu vi proponis, ke ni nun voĉdonu pri la membrokotizo? li demandis.

Tiam Osmo Buller klarigis, ke tio ne necesas, ĉar per la voĉdono pri la koncerna punkto jam estis fiksitaj la kotizo kaj buĝeto por la jaro 2012. Tiel okazis, ke la buĝeto estis aprobita de la komitato tute sen diskuto en la plenkunsido.

La subkomitato pri kulturo kaj kongresoj en sia raporto rekomendis, ke la branĉoj kanto kaj filmo estu forigitaj el la Belartaj Konkursoj aŭ almenaŭ portempe endormigitaj, pro la manko de indaj kontribuoj dum la lastaj jaroj. La propono kaŭzis iom da debato, dum kiu kelkaj komitatanoj emfazis la gravecon de Esperantaj muziko kaj filmarto. Prezidanto Probal Dasgupta proponis, ke oni trovu alian formon por la kantokonkurso.

- Ofte fariĝas necese trovi pli amikan formaton. Por kantado estus bone, se la publiko ĉi tie povus voĉdoni por tiuj, kiuj kantas, li proponis.

Post voĉdonado la propono rekomendi al la estraro portempe endormigi la branĉojn kanto kaj filmo de la Belartaj Konkursoj venkis per 24 voĉoj kontraŭ 19. Neniu decido estis farita pri eventuala alia formo por kantokonkurso.

La komitato voĉdonis aparte ankaŭ pri la kroata propono deklari la venontan jaron jaro de Tibor Sekelj. La subkomitato proponis ne fari tion, ĉar UEA tradicie ne deklaras tiajn jubileajn jarojn.

- La jaro 2012 estos antaŭ ĉio la jaro de 125-jariĝo de Esperanto, atentigis Osmo Buller

- UEA ne proklamas jarojn, kaj tio estas bona tradicio. La etikedo "jaro de..." estas simple aerblovo sen efiko, opiniis komitatano Brian Moon.

Ne ĉiuj samopiniis, sed per 38 voĉoj kontraŭ 14 estis aprobita la propono de la subkomitato, ne deklari jaron de Tibor Sekelj. Anstataŭe UEA alvokas landajn asociojn kunlabori por marki la datrevenon de Sekelj.

Mark Fettes en la komitata kunsido en KopenhagoKiel kutime, la tempo rapide elĉerpiĝis dum proceduraj diskutoj, kaj la raportoj de la lastaj subkomitatoj estis aprobitaj sen diskuto. Por diskuto pri strategia laborplano tamen restis preskaŭ neniu tempo, sed tio ne multe ĝenis, ĉar ne estis nova strategia laborplano por diskuti. Anstataŭe Mark Fettes prezentis raporton de la koncerna komisiono, kiu emfazis la gravecon de kohera strategio, kaj rekomendis, ke ĝis pretiĝo de nova plano oni laboru surbaze de la ekzistanta, malnova plano.

Pri la propono enkonduki retan voĉdonadon la komitato ricevis skriban raporton, pri kiu oni ne diskutis. La proponinto mem, la antaŭa komitatano Johan Derks, petis parolrajton, kvankam li ne plu estas komitatano, sed ne ricevis ĝin.

- Ne en komitata kunsido, kiu grave malfruas, Johan, mi bedaŭras, diris Probal Dasgupta.

Fine estis pritraktita la kongresa rezolucio, kiu ĉi-foje pli temis pri la interna laboro de UEA, kaj ne estis same klare direktita al la ekstera publiko kiel kutime. Tio ne plaĉis al komitatano Brian Moon.

- Ĉi tiu estas la momento kiam mi tradicie faras paroladon pri la utilo de tradukoj de la kongresa rezolucio. Mi bedaŭras, ke oni proponas internan rezolucion, kaj mi ne proponas min por traduki ĝin al iu ajn lingvo.

Ans Bakker havis malan opinion:

- Ĝi estas interna rezolucio, kaj tio estas bonega afero. Sed kiam ni anoncas ĝin eksteren, ni ankaŭ diru, ke tio montras la valoron de la laboro kiu estas farata en la kongreso. Ĉi-foje ni laboris por la interno kaj ne por la ekstero.

La rezolucio estis aprobita senŝanĝe, kaj Probal Dasgupta fermis la kunsidon. Venontfoje la komitato de UEA kunsidos en Vjetnamio post unu jaro.

 

Fotoj: Peter Hauser

arkivita en: ,
dennis
dennis diras:
2011-07-30 14:42

La plimulto da Esperantistoj probable konsentas kun Nico Huurman kiam li diras, ke «  . . . oni devas havi multajn spertojn el la Esperanto-movado. » por esti movadestro. Lia komento estas bona kaj sagha, tamen . . . .

Tamen se oni volas shanghi la Esperanto-Movadon, kaj sukcesigi ghin venontece en nia internacia mondo, ni eble devas utiligi iom pli da tempo por pensi pri homoj EKSTERAJ de la nuntempa, Esperanta Movado.

En la mondo de firmaoj kaj asocioj, kiam iu organizo malkreskas dum kelkaj jaroj, oni ofte serchas homojn kaj ideojn ekstere. Homoj kiuj restas tro longe nur en sia propra organizo ofte blindighas al eksteraj shanghoj, kaj pro tio, ne plu scias kiel sukcesigi la organizon.

Se la organizo mem timas fari tian eksteran serchadon, tio estas ofte indiko, ke familiaj au amikecaj au tradiciaj interrilatoj en tiu organizo estas tiel fortaj, ke pli gravas antauaj, homaj interrilatoj ol la pluvivado kaj sukceso de la organizo mem. Mi timas, ke tia estas la nuntempa situacio en la Asocio UEA.

Kiam IBM en la 90aj jaroj alfrontis krizon, kiu povus laulonge bankrotigi tiun firmaon, oni saghe petis eksterulon, kiu ne havis sperton pri komputiloj nek pri IBM. Oni tiam bone ekkonstatis, ke la tradiciaj ideoj de la IBManoj ne sufichos por savi la firmaon.

Se la spertulegoj de IBM mem ne kapablis savi sin, chu vi kaj mi, kvankam spertaj rilate Esperanton kaj ghiajn movadojn, kapablos rapide antauenigi niajn asociojn kaj klublojn?

Kelkfoje bezonatas eksteruloj por bone montri al ni pli fruktodonan vojon. Mi esperas, ke Esperantistoj estos pli malfermaj venontece rilate eksterulojn. Ni bezonas spertulojn speciale pri Publikaj Rilatoj, Komunikado kaj Organizado kaj Strategio.

Tiaj spertoj estas fundamentaj por nia sukceso. Ni restu modestaj, kaj pensu ke eble estas pli facile esperantigi bonan fakulon pri Publikaj Rilatoj ol fakigi tradician Esperantiston pri la teorio kaj praktikado de sukcsa komunikado. Almenau tia estas mia nuntempa vidpunkto.

Ke iu nova Estraro trovu la verajn spertulojn, la verajn fakulojn pri tiuj gravaj fakoj. Tiam, mi mem kaj multaj aliaj instruistoj de Esperanto certe volonte partoprenos la esperantigadon, lingvan, de ili. Kaj pri la tradiciaj, familiecaj, amikecaj interrilatoj, ne timu. Miaj kaj viaj geamikoj de Esperanto certe restos se Esperanto sukcesos au ne. Amikeco kaj sukceso de Esperanto estas du sendependaj aferoj.

Dennis Keefe
javergara
javergara diras:
2011-07-31 09:14
Responde al la interesa rimarko kiun Brian Moon faris en la Komitato pri la rezolucio, komento principe tute
prava (do, ke la rezolucioj estu chefe orientitaj al la eksteraj rilatoj), mi tamen volas substreki ke chi-foje la diskuto estis INTENCE orientita al la problemoj kiujn ni devas alfronti ENE de Esperantujo, char ghuste tio estas kion UN proponas: ke la plej diversaj organizajhoj kaj sektoroj de la socia vivo tra la mondo starigu al si la demandojn pri la rolo, stato kaj shancoj de la junularo en la respektivaj medioj.

En la 4 preparaj materialoj kiujn mi publikigis sinsekve en la revuo Esperanto (de la marta al la junia numeroj 2011), mi chiam emfazis la ligon de la ghenerala UN-temo al nia Esperantuja realo, pri kiu ni ja devas multon pripensi kaj agi.

Mi estas kontenta pri la laboro kiun ni koelktive faris dum la UK pri la kongresa temo.
esperanto
esperanto diras:
2011-07-31 17:50
1. Mi legis la raporton de la strategia komisiono, kaj estis iomete surprizita, ĉar en ĝi mi kredas rekoni kelkajn ideojn esprimitajn de mi mem antaŭe en Libera Folio kaj aliloke, kaj neatendite legeblajn nun unuafoje ankaŭ en raporto de Fettes (eble la aŭtoroj de la raporto replikus, ke ĉiuj tiuj ideoj ekzistas jam delonge): "Radikalaj ŝanĝoj", "Analizo", "Almanako", pri Jarlibro, koncepto de la revuo Esperanto kun pluraj "sektoraj" redaktoroj, refarado de uea.org k.m.a. (Sed ŝajnas, ke tiuj konsideroj eĉ ne estos konsiderataj en la strategia laborplano 11-20). Eĉ la ideo, ke oni daŭrigu labori surbaze de la malnova laborplano kaj nur adaptu ĝin al la aktualeco, evidente devenis de mi.
Ĉu do temas pri ŝtelitaj ideoj, ĉar la fantazio de la Fettes-komisiono elĉerpiĝis, mi ne povas diri. Sed ĉar de tiu komisiono oni ne estas invitita al kunlaboro, oni ankaŭ ne scias kio okazas malantaŭ la kulisoj; en UEA multo okazas sekrete kaj duonsekrete sen partopreno de la eventuale interesata publiko kaj limiĝas al malgrandaj grupoj, kiuj finfine montriĝas malkapablaj kaj senefikaj.

Kiel ajn, la CO funkcios ankaŭ sen nova strategia laborplano, kiu riskas esti verkita de abstrakte teoriumantaj fantaziuloj sen ajna rilato al la realeco.
Prokrasti ĉiam ĉiujn decidojn havas evidente jam sistemon kaj permesas al la koterio konservi siajn influon kaj povon, kiujn ĝi timas perdi en organizaĵo, kiu en la “ekstera mondo“ perdas pli kaj pli sian signifon.

La ceteron, kiun oni povis legi en Libera Folio pri la UK (sendube la raportado estas parte iom unuflankeca kaj mi ankau ne komprenas tute la verajn celojn kaj intencojn de Kniivilä, kies jhurnalisma horizonto shajnas al mi chiukaze iom limigita, sed dank’ al lia laboro oni almenau eksciis ion pri la UK, alikaze ghi pasus en kompleta sekreteco – pro tio li eble meritus la honoran membrecon au almenau iun diplomon, sed oni preferas doni ghin al Grzebowski, Grosjean kaj similtipaj aktivuloj), ne indas komenti en principo, ĉar chio estas simple tro embarasa kaj harhirtiga. Estas ĉiam la samaj homoj, kiuj prezentas ĉiujare pli malpli la saman absurdan teatron kaj infanece disputas inter si. Kion faris la aliaj 1400 partoprenantoj – kiuj ŝajne ekzistas ĉefe por pagi la kotizon kaj utilas por la statistiko – oni ne scias. Oni scias nur, ke sole 50 personoj partoprenis ĉefajn aranĝojn pri UEA-estraro kaj la CO, kio indikas, ke pri la agado de UEA ekzistas evidente nenia granda intereso.

Unu el partoprenantoj, elstara esperantisto, kiu speciale alveturis el alia kontintento al Kopenhago, skribis al mi pri la kongreso: “Por mi la pormovadaj/primovadaj eventoj estis tedaj, tamen mi tre bone fartis ĉar mi bone amuziĝis kun malnovaj geamikoj.” Sed ĉu la celo de tiu kongreso ne estu pli ol nur bone amuziĝi kun amikoj?

2.
Se en iu artikolo pri parolado de Dasgupto oni povas legi, ke Esperanto edukas al ne mensogi, tiam mi emas rememorigi pri la 40-jara mensoga politiko, kiun la Eo-movado de la komunisma bloko subtenis pere de siaj bultenoj kaj ideologiaj faroj. Unu el la plej elstaraj reprezentantoj de tiu komunisma bloko, kiu plene subtenis tiun totalisman sistemon en sia plej perversa GDR-varianto, ĝuste estis elekita en Kopenhago honora membro. Eĉ se li estis elstara esperantisto kaj interlingvisto (pri kio neniu dubas) - ĉu oni povas fieri pri tia honora membro, kiu post 1990 evidente transformighis de Saŭlo al Paŭlo, kiu skribis tiom da abomenaj aferoj en siaj artikoloj kaj recenzoj, krude praktikis cenzuradon, kaj kies tekstoj cetere estas lastatempe tradukitaj de holokaŭst-neanto, kaj kiu minacas homojn per proceso, se li sentas sin minacita? Persone mi estas kontraŭ la nomumo de personoj kiel honoraj membroj, kiuj dum jardekoj en la komunisma mondo profiliĝis kiel politikaj agantoj kaj ĝis kiam fariĝis pruvite, ke ili ne kunlaboris kun la sekretaj servoj por denunci kolegojn kaj samideanojn. Sed la neŭtraleco de UEA evidente glutas kaj protektas ankaŭ ĉiajn absurdaĵojn kaj perversaĵojn tiuspecajn.

Anstataŭ nomumi personojn el la iama komunisma aparato honoraj membroj, mi sugestas, ke UEA prefere omaĝu en konvena maniero la viktimojn de la komunismo. Tempo por fari tion ankoraŭ estas. Sed por tio la kuraĝo kaj honesto evidente mankas.

3.
Kun punkto 2. estas ligita ankaŭ punkto 3. La rutinaj mesaĝoj de Unesko, per kiuj UEA fanfaronas, estas ne nur tedaj, sterilaj kaj formalaj, sed tiom hipokritaj kaj paradoksaj rilate al la realeco, tiel ke verŝajne neniu racie pensanta persono plu eĉ atentas ilin. Frazaĵon kiel "vi kontribuas al la antaŭenigo de paco, libereco, progreso kaj solidareco", belaj vortoj kiel "dialogo, toleremo, kompreno kaj respekto inter popoloj, sociaj grupoj kaj generacioj" estas elpensaĵoj de ideologoj (same kiel la elpensaĵoj de la komunistaj ideologoj pri paco kaj amikeco inter ĉiuj popoloj kaj brila komunisma estonteco). Mi ech dubas, ĉu la Esperanto-movado povas esti nomata movado, kiu kontribuas al la antaŭenigo de paco, libereco, progreso kaj solidareco, ĉar konkrete mi konas neniun ekzemplon. Fakte la malo estas la kazo: Dum la komunisma periodo la Eo-movado forte alkroĉiĝis al la komunismaj reĝimoj en orienta Europo, kiuj favoris ĉion alian ol liberecon kaj toleremon, kaj dum jardekoj flatadis ilin por ricevi de ili agnoskon, subtenon kaj entute ekzistorajton. Tiel UEA bedaŭrinde fariĝis la komplico de totalismaj reĝimoj (sed tion ĝi fariĝis jam dum la nacisocialisma kaj faŝisma tempo). Tiun ĉi fakton UEA hodiaŭ ne volas konfesi. En la oreloj de esperantistoj, kiuj en GDR, Pollando, Bulgario, Sovetunio k.a. soclandoj spertis fortajn personajn malavantaĝojn, tiuj frazaĵoj devas soni absurde kaj cinike. Se kelkcent esperantistoj el kelkdek landoj (hodiaŭ estas pli da landoj pro la disfalo de SU, YU, kaj CS) kunvenas en internacia kongreso kaj parolas inter si en Esperanto, tio neniel signifas ke ili kontribuas al la antaŭenigo de paco, libereco, progreso kaj solidareco. En Kopenhago eĉ okazis demonstracio de la inverso. Despli ke ili ofte malharmonias inter si, kiel Zamenof-Zaleski lamentas en sia kopenhaga salutmesaĝo. Tiuj koncernaj frazaĵoj estas restaĵo el la mistika tempo zamenhofa. Post la spertoj kun la komunismo tio sonas jam preskaŭ perverse, ĉar la Eo-movado en la komunismaj landoj ankaŭ uzurpis kaj misuzis la pacideon kaj Esperanton mem kiel propagandilon por helpi al unu el la plej abomenaj politikaj sistemoj en la historio de la homaro. Iuj kiel Grzebowski eĉ gajnis multe da mono (pro kio mi certe ne ĵaluzas lin). La Esperanto-movado kaj UEA neniam protestis kontraŭ la malrespekto de la homaj rajtoj en tiuj landoj, kvankam homaj rajtoj estas integre ankritaj en la statuto de UEA. Se do sinjorino Bokova de Unesko, kiu subskribis tiajn frazaĵojn, mem ne estas cinika persono (sed probable ŝi estas), ŝi perfekte scius tion, ĉar shi mem devenas el la elito de la bulgara komunisma aparato, kiu dum 40 jaroj subpremis la bulgaran popolon por persekuti opoziciajn bulgarojn. Kompreneble neniu kuraĝas diri tion. Oni same povas ankaŭ dubi, ĉu "la Esperanto-movado ... persiste promocias egalecon inter lingvoj, kulturoj kaj popoloj de la mondo". Ĉio tio estas pura teoriaĵo, imago, fikcio, fantazio, je kio esperantistoj blinde kredas kiel la marksistoj, kiuj false kredis je la "Komunista manifesto" (kiun Blanke tradukis al Eo), la "diktaturo de la proletaro" kaj la "konstruado de la socialismo". En la praktiko Esperanto nuntempe ludas nenian rolon kiel promociilo de egaleco inter popoloj ktp. – ekzistas nur kelkcent, eble kelkmil individuaj personoj, kiuj utiligas, pli malpli bone Esperanton, ĉefe por personaj celoj: turismo, hobio, enorganizacia agado, persona profiliĝo, ks. Ofte ili uzas tiun ĉi lingvon nur kiel pretekston. Cetere la dogmo pri multlingveco verŝajne diametre kontraŭstaras la ideon de la lingvo Esperanto, sed pro oportunismo la esperantistoj nuntempe lojalas al tiu dogmo (kiun en la kerno de sia koro ili ja rifuzas), probable por plaĉi al EU kaj Unesko, de kiuj ili esperas eventuale ricevi monon kaj apogon, same kiel ili siatempe esperis ricevi ion de la komunismaj reĝimoj en Varsovio, Budapeŝto, Sofio ktp. Diablo scias.

Ankaŭ la frazaĵo pri “efika komunikado” en la kongresa rezolucio povas esti konsiderata nur kiel iluzio kaj fikcio. En la nuna mondo Esperanto ne estas konsiderata kiel efika komunikilo, la angla (kaj multaj aliaj nacilingvoj) centoble pli bone efikas (ekzemple en naciaj kaj internaciaj konferencoj). La Esperanto-movado ankaŭ ludas nenian rolon en la “alfrontado” de ”defioj kaj ŝancoj” “sociekonomiaj, ekologiaj”, politikaj”, teknologiaj”, ankaŭ ne en la promociado de la (bezonoj de la) junularo. Ankaŭ Dasgupta ne kapablis komenti tiujn gravajn temojn en siaj kongresaj paoladoj, sed anstataŭ tio limiĝis al ridindaj banalajhoj kaj flata laudado de certaj personoj, kiuj verŝajne samw flatas lin. Ankaŭ “lingvoekologia” UEA estas maltrafa koncepto, kiun mi rekomendas tuj forgesi, same kiel “lingva demokratio” pere de Esperanto, pri kio neniu scias kion ĝi signifas au signifu. Parolante pri lingva demokratio, oni pensas unuavice al la spertoj ekzemple de Svislando kun sia 2-3-4-lingva modelo.
Estas do bedaŭrinde, ke en Kopenhago la tempo estis denove perdita kaj ŝancoj denove maltrafitaj, ĉar la samaj homoj blokis la diskuton kaj agadon por plia jaro. Oni povintus ekzemple profunde renovigi la komisionojn. Sed eble la nova komisono de Lins trovos la ĝustajn homojn. Sekvos Hanojo kaj Rejkjaviko, kie oni denove povos prokrasti la aferojn.

4.
Por ne postlasi la impreson, ke Künzli nur plendas kaj kritikaĉas, kiel nova propono de mia flanko mi sugestas en estontaj universalaj kongresoj redukti la primovadajn diskutojn al la absoluta minimuo kaj plene dediĉi la traktatan kongresan temaron al la gastiganta lando, en la komenco almenaŭ duone kun la tradicia kongresa temo. Por eviti, ke la UK ne fordrivas en totalan sensignifecon kiel tio okazis en Kopenhago. Ankaŭ tian ideon oni povus integri en la diskuton pri estonta strategio. Aliajn ideojn pri reformoj de UEA kaj UK mi esprimis antaŭe en ĉi tiu forumo. Sed probable mi vane faris ilin.

5.
Cetere dum kiam disvolviĝis la Esperanto-kongreso en Kopenhago, en unu el la plej grandaj taggazetoj de Svislando estis raportite ne pri Esperanto, sed pri la nova mondlingvo Globish:
Vd.: http://www.20min.ch/[…]/-Globish---die-neue-Weltsprache--30639161
Vd: http://www.langenscheidt.de/[…]/978-3-468-73827-2
Vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Globa_angla
(Kvankam iuj personoj evidente jam parolas Globish-on, la e-istoj povas esti konsolataj, ĉar ankaŭ tiu nova mondlingvo estas kondamnita fiaski, ĉar la sureala ortografio de Globish apenaŭ multajn allogos).
 
Se en Svislando, au Estonio, kie mi pasigis la feriojn en julio, mi parolas pri Esperanto, la reagoj estas grandparte strangaj kaj surprizaj: Multaj homoj kaj precipe la gejunuloj nenion scias pri tiu ĉi lingvo kaj movado, kaj ili ankaŭ tute ne (ek)interesiĝas pri tio. Tio estas la amara realeco. Ŝanĝi tiun realecon probale ankaŭ ne povos retprojektoj kiel lernu.net, edukado.net kaj similaj, verŝajne vanaj, iniciatoj. Mi ŝatus scii, ĉu iuj partoprenantoj de lernu.net vizitis la kopenhagan kongreson.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-01 09:19
Mi ghojas, ke kelkaj ideoj de Anreas estas importitaj de Marc Fetes, sed mi pli ghojus, se tiuj du personoj; Andreas kaj Dennis estus aktivaj anoj de la t.n.Strategia Komisiono.

Ili ambau de jaroj provas serioze determini la UEA - evoluon, shanghi ghian profilon, sed ne trovas tro da kompreno. Kvankam rimarkoj de Andreas ofte estas tre akraj kaj por multaj tre amaraj, tamen portas multe da vero kaj racio.

Mi esperas, ke elekta komisiono priatentos kiel kandidatoj chi personojn.
Lauh mia persona opinio Dennis estas plej bona kandidato por la venonta prezidanto.( unue tamen devas esti ellaborita nova elekta regularo!)
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-04 07:51
MALFERMA LETERO AL LA ELEKTA KOMISIONO


Karaj komisianoj,

kiel malnova esperantisto, krevas mia koro,observante kiel agas kaj velkas nia E-movado.
Dum kelkaj jaroj mi provis per komentoj kaj diskutoj ion shanghi, konvinki gvidantojn. Bedaurinde mi ne trovis komprenon, precipe en UEA.

Che vi kushas mia lasta espero, sed ankau viaj eblecoj estas limigitaj.
Por sukcesa shangho estas unue bezona sgango de elekta regularo, kiu ne enhavus komplikan, por plej multaj nekomprenbla kategorioj ABC...YZ.

Ankau shangho de unu du personoj nenion shanghos.La nova estraro devus minimume en 70 % esti shanghita per novaj personoj.

Tre grava estas prezidanto, kiu vere volus novan direkton. Lau mia orientigho momente estas neniu ekscelenta, sed plej tauga estus momente Dennis Kefee, kiu ghis nun faris plej bonajn strategiajn rimarkojn.
Por informado lau mia opinio plej bona estus Peter Balaz.
Bonaj kandidatoj estus Martin Schäffer, Marc Fetes,Stefan Keller,Stefano Ertl...aliaj povos proponi pluajn.

Grava estus, ke proponotaj personoj proponu kun kiu imagus kunlabori.

Mi deziras al vi sukcesan elektan laboron, sed sen
- nova elekta regularo
- novaj personoj (minimume 70%)
- novaj strategiaj gvidlinioj (prilaboritaj de ekspertoj sendependaj de UEA) estos senutila!

Samideane Stanislavo
esperanto
esperanto diras:
2011-08-06 13:58
Probable tiuj de vi menciitaj kandidatoj havas neniun sencon por estraraneco de UEA. Praktike, nek por UEA, nek por Esperanto ili farus ion utilan, char ankau ilia latino finighis (kiel krude montras la nekapablo de la koncerna UEA-komisiono verki novan strategian planon).
Via elpasho montras, ke bedaurinde vi nenion komprenis el mia kritiko de la lasta tempo - kvankam vi shajne admiras ghin. Do, mi ne komprenas vian sintenon.

En la nuna fazo UEA povus esti "savita" nur de estraro, kiu konsistus analoge el jenaj (solidaj au karismaj) figuroj (kiujn la movado blinde fidas kaj aplaudas), kiuj estas perfekte tajloritaj por organizajho kiel la esperantista: Tonkin (prezidanto), Lins (vicprezdanto), Blanke (faka agado), Maertens (financoj), Hans Bakker (landa agado), Jegorovas (eksteraj rilatoj), Stimec (kulturo), eble Calienes, Peter Todorov, C. Minnaja, Kiselman (scienca agado), Kovats, Wells, Wennergren ktp. Kvankam parte tro ideologiaj, ili ghenerale almenau ne rakontas stultajhojn, ne misuzas sian postenon por personaj celoj kaj estas pli malpli realismaj (kaj idealismaj). Sed la aktualeco de tiu generacio validis chefe antau 1989. Nun la tempo forpasis por tiu generacio, kiu trovighas en la dilemo, en la vakuo inter la kredo pri glora pasinteco kaj espero pri glora estonteco de Eo. Eble ili faris la ghustajn kaj adekvatajn agojn kaj decidojn en tiu historia fazo por Esperanto. Tamen gravajn riprochojn tiu generacio de aktivuloj devas alfronti: Naivecon kaj miopecon, politikan oportunismon, hipokritecon, pugolekadon che komunismaj reghimoj kaj potenculoj che samtempa malvarma sinteno al okcidentaj landoj, kriptokomunisman konduton, ignoron de la krimoj kontrau la homaj rajtoj en komunismaj kaj triamondaj landoj, ignoron kaj subpremon de interna movada kritiko, neglekton de la kvalita dimensio de Eo (ekz. de la faka agado) kaj de la junularo kaj izolighon disde la "ekstera mondo" (kiun oni timis kaj evitis), fushan kaj senefikan propagandon, stultan fanfaronadon, blufadon kaj troigadon. Ili kredis, ke la komunismo dauros eterne kaj ke en la socialismaj landoj Esperanto "venkos". Pro tio tiu chi generacio, kiu fatalisme mistaksis la politikan situacion en la mondo, ignoris la realajhojn el la mondo kaj do logike kondukis Esperanton en la sakstraton, estas politike diskreditita kaj morale elcherpita. Prefere ghi forlasu la Esperanto-scenejon pli bone hodiau ol morgau, kun au sen honora membreco.

Iusence necesus kloni tiun generacion, sed adaptante ghin al la nunaj realajhoj, en kiuj ideologio ne plu ludas rolon, au multe malpli ol antaue.

Eble Lins trovos tiajn kandidatojn, kvankam oni povas dubi jam nun. Bedaurinde, multaj "junaj" Eo-generacianoj ankorau ne emancipighis kaj adiauis de tiu "spirito". Tauga transir-kandidato por la prezidanteco de UEA povus esti Lins mem, kvankam temas pri homo kun fortaj antaujughoj kontrau certaj movaduloj kaj kun interhomaj kontakt- kaj kunlaborproblemoj (sed je la sama malsano ja suferis ankau Dasgupta kaj Tonkin). Sed kion alian au novan kiel prezidanto li farus neklaras al mi.

dennis
dennis diras:
2011-08-06 20:51
En la plejparto de profesiaj organizoj, estu firmaoj au asocioj, la rolo de la estraro estas krei ian strategian laborplanon kaj aldoni al tiu plano la necesan budgeton, kune kun aldonitaj homaj respondecoj, tempolimoj kaj mezursistemoj. Poste, la dungitoj de tiuj organizoj provas plenumi tiun strategian planon per la donita budgheto en la indikitaj tempolimoj.

Pri la konsisto de la estraro, anoj venas, ofte devige, plejparte el ekster la organizo mem. Parto de la estraro, kompreneble, devenas de la kerno de la iu organizo, do la prezidanto havas du rolojn kiuj enas kaj kiu eksteras la firmaon au asocion.

Se tiel estus en Esperantujo, Osmo Buller estus membro, grava membro, de la Estraro mem. Krome estus probable, se Esperantujo sekvus la modelojn de sukcesaj organizoj, ke UEA havus multe da membroj kiuj ne rekte rilatas al la Esperanto-Movado, sed kiuj tamen povus doni profesiajn kaj efikajn konsilojn.

Aldone se tiel estus en Esperantujo, iu Estraro estus jughita parte lau rezultoj kaj tiuj rezultoj estus ofte klare mezureblaj. Se tiel estus en Esperantujo, iu estrarano kiu respondecas pri, ni diru, informado, vidus klare la statistikon pri nombro, ekzemple, de informo-raportoj en la amaskomunikiloj. Ekzemple, se lastjare, estus 789 artikoloj pri Esperanto en jhurnaloj tutmonde, kaj chi jare estus 1245, ni povus, se la artikoloj meznombre similas, paroli pri bona kresko de la informado.

Kompreneble, kvalito de tiuj artikoloj, kaj ne nur kvanto, gravas, sed ankau mezureblas kaj analizeblas kvalitaj trajtoj.

Mi esperas, ke tiuj kiuj respondecas pri la elektado de estraranoj komencos paroli pri la supre menciitaj kriterioj, kaj pri multaj, multaj aliaj. Se ni NE bone komprenas kiaj estas kriterioj por profesia elekto de Estraro nia, malfacile estus paroli pri kriterioj por agado en la chefa laboro-motoro de UEA, la Centra Oficeo.

Se pro interna regularo de UEA ne eblas labori lau la supre menciitaj, profesiaj kriterioj, ke estu tiel. Sed ni almenau sciu tion, kaj ni sciu tion nun. Se UEA ne shangheblas, ni devas trovi alian efikan sistemon, char la daurigo de la nuntempa laboro-maniero povus malaperigi la viglan movadon kiun ni antaue konis.

Dennis Keefe
esperanto
esperanto diras:
2011-08-07 11:24
Ho mia dio, en 2011 oni devas legi tiajn rekomendojn, kvazau iu reinventis la radon. Chu la sinjoro estas movada novulo?

http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6761

Bonvolu provizi la komitaton per pli substancaj konsiloj kaj ideoj.

(Se mi ne eraras, tiu chi samideano estas membro de la nova Elekta Komisono).


(Chi tiu UEA-komitato estas la plej idiota afero, kiun mi entute spertis en mia ghisnuna Eo-kariero)
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-10-22 19:36
Kial vi devas insulti Dennis. Ĉu tio estas svisgermana kutimo? Kiam mi studis en Lausanne mi havis instruiston de la germana lingvo kiu sin komportis tiom malcivile insultante la lernantojn ĉiun tagon. Mi tutkore admiras Dennis kaj la laboron kion li faras en Ĉinio.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-22 22:29
Bv. estonte pli atente rigardi, kiun mi "insultis".
ztisljar
ztisljar diras:
2011-08-09 17:03
Ne tro gravas kiuj estas la estraranoj, ege gravas ke la teamo estas unueca rilate la strategion, la chefajn celojn. Trovu kvalitan mezaghan kaj modernecan prezidanton kiu havas klarajn ideojn kiel li shatus gvidi kaj kiujn celojn li shatus atingi kaj petu lin proponi aliajn estraranojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-09 18:35
Kara Pajo,

ni do ne devas klopodi elekti novan estraron, char la nuna estas ja unueca. Ili estas kontentaj , ke ili posedas postenoj kaj ne volas novajn shanghojn, novajn taskojn. Por ili sufichas. Vershajne la postenoj estas aboneblaj. Unu helpas la alian au shovas taskon por alia kaj chio ja funcias. Chiu kritiko, propono estos diplomatie trashovita por venonta jaro, chu kongreso kun espero esti forgesita.
ztisljar
ztisljar diras:
2011-08-09 22:52
Mi diris: unue trovu mezaghan, modernecan prezidantokadidaton kun vizio kaj celoj. Kaj tiam li elektu al si aliajn estraranojn. Miaj kandidatoj estas Denis Keefe kaj Mark Fettes. Kelkaj tiaj prezentu siajn viziojn al la elekto-komisiono.
esperanto
esperanto diras:
2011-08-09 23:52
Permesu ke mi dubu pri Fettes kaj Keefe kiel estraranoj de UEA.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-08-10 08:49
Kara Pajo,
nun ni komprenas ni.Ghuste tion mi jam kelfoje skribis, ankau al la elekta komisiono. Plej bona prezidanto nenion povos fari, se ne havos ghustan teamon, personojn kiuj li fidos kaj kiuj lian linion komprenos.

Tial grava estas, ke la elekta komisiono, kiel unua pasho shanghu la elektan regularon. Intertempe la menciitaj kandidatoj kaj kompreneble ankau aliaj, povus prezenti sian programon kun personoj kun kiuj ili imagus kunlabori.

Ni uzu nian 125-an jubileon por la historia nova pasho!
esperanto
esperanto diras:
2011-08-23 16:39
Elemento kiu devus esti integra parto de la strategia plano, devus esti ekzemple la projekto traduki chion tion - t.e. la verkojn de chiuj tiuj autoroj - al Esperanto:

http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Poles#Philosophy

Precipe poloj devus konsideri tion.
Sed fakte chio tio devus jam delonge ekzisti, ech sen ajna strategia plano de UEA.
Sed char tio ne ekzistas en Eo, neniu povas ech nur unu minuton serioze konsideri Esperanton kiel realan lingvon de literaturo, scienco kaj kulturo.

Hodiau oni dirus: ho, tio estas utopio.
Nu, se la esperantistoj dum siaj 120 jaroj estus serioze laborintaj, tio ne estus utopio, sed kruda realeco.

Tio estas nur unu ekzemplo el multaj. La analoga postulo validas cetere por chiuj aliaj nacilingvoj.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-22 11:00
Por verki novan strategian planon UEA povus uzi kiel modelon de propopon al nova programo de la partio DIE LINKE en Germanio.
http://www.die-linke.de/[…]/

Mi ne volas diri per tio, ke UEA devus orientighi lau la vidpunktoj de tiu partio. Sed tiu programo povus esti tauga modelo por verki strukture/idee analogan strategian programon pro la Eo-movado.

Certe vi rimarkas, kion mi celas: UEA, kaj per tio parto de al Eo-movado povus pli forte orientighi en la senco (au lau la modelo) de politika partio. Char kiel politika partio oni plej efike povas formuli siajn ideojn, por esti audata. En Germanio, Svislando ktp. ekzistas plej diversaj novaj partioj, ekzemple la partio de la piratoj, kiuj havas specifajn ideojn, kiujn ili volas trapushi.

Do, imitado de politika partio povus esti kontribuo al la venko de la krizo de la Eo-movado.

Kompreneble, ekzistis partiecaj provoj ene de la Eo-movado, sed tiuj provoj fiaskis. La programon de la "Esperanto-partio" povus konsistigi la resumo de la plej esencaj ideoj de la esperantismo, inkluzive la la esprimo, ke oni ne shatas la hegemonion de la angla lingvo (char tio evidente shajnas esti grava argumento de la e-istoj). Sed apud la rekomendo enkonduki neutralan planlingvon (se ne kiel duan, do almenau kiel propedeutikon au peran lingvon) povus esti metitaj aliaj punktoj: respekto de homaj kaj lingvaj rajtoj, kontribuo de klerigo kaj alfabetigo en evolulandoj, jeso al libereco, demokratio, federalismo, pacifisma/kontrauimperiisma sinteno, planlingvismo, interlingvistiko kaj alternativaj lingvistikaj vidpunktoj, lingva politiko/lingva justeco, lingvoinstruado, lingva pedagogio, lingva situacio en la estonteco, modeloj de tradukado, ktp. Tiuj estas realaj temoj, kaj ne abstraktaj, sed socie, science sed ANKAU politike esencaj. Do, oni povus krei belan bukedon de interesaj - kaj ech ne tiom utopiaj - ideoj akj celoj. Sed oni nepre devus eviti formuli abstraktajn-akademiecajn-eburturajn ideojn, kiel tio estis farita ekzemple en la Praga Manifesto, Civitismo kaj similaj malfelichaj - kaj sektemaj - provoj vendi la esperantisman kaj interlingvistikan ideon.

La Eo-movado disponas pri kelkaj kernaj temoj, sed ghi ne kapablas "vendi" ilin al la "ekstera mondo", pro tio la "ekstera mondo" ne scias kio estas la Eo- au interlingvistika movado, ne atentas kaj ignoras ghin, kredante ke temas pri religia sekto de utopiistoj, kiuj volas likvidi la ekzistantajn lingvojn kaj kiuj reprezentas ideo(j)n, kiu(j) fiaskis. Ghuste tiu estas la kredo, kiu ekzistas pri la Eo-movado, almenau en Europo.

Nature, politika sinkompreno ne plachos al multaj e-istoj. Pro tio ankau tiu mia ideo plej vershajne ne havos shancon, sed ne nur pro tio (char same ajna alia reformideo ne havas shancon esti realigita nuntempe en la Eo-movado, kiel shajnas al mi, ne char temus pri stultaj ideoj, sed pro diversaj kialoj).

Mi ripetas, ke mi ne celas transformi la Eo-movadon au UEA al politika partio. Temus nur pri kvazaua imitado de parto de ilia konduto kaj maniero reprezenti sin kaj siajn ideojn. Sed se UEA volas verki iun sencohavan strategian programon au planon, ghi povus orientighi strukture kaj idee lau ekzistantaj programoj de politikaj partioj. Ke al tio pli servos programoj de maldekstraj ol dekstraj partioj, tio devus esti klara.

Certe mia ideo antaue jam estis formulita, sed mi reformulas ghin, kiel mi persone vidas ghin.

Lau mi, pri tiu temo devus okazi largha diskuto, chefe en la Komitato kaj Estraro de UEA. Sed lau la publika komitata retlisto mi konstatas, ke unue tie oni diskutas pri komitataj cirkuleroj au pri aferoj 'pro domo', due la diskuto haltis antau semajnoj. Kompreneble, la maniero de la Komitato "labori" havas neniun sencon kaj ankau ne kondukos la movadon al novaj progresoj kaj atingoj. En tiu momento ankau mono ne helpos kaj estos vane elspezita por projektoj, se kelkaj bazaj kondichoj ne estas atentataj.
simono
simono diras:
2011-10-22 11:39
Konfesu! Vi enamiĝis je la tre bela Sarah Wagenknecht! :)

Cetere, ne eĉ nur neniomon malpli inteligenta, kiom bela, kaj liverinta plurajn interesajn kaj tre studindajn analizojn de la tiel nomata financmerkato.

Bedaŭrinde, eble, ŝi - fakte iomete malfrue en vivo - enamiĝis je Anglo - mi hontegu! - kiu montris sin fraŭdisto kaj falsisto kaj kiu nun - laŭ miaj scioj - plu sidas en malliberejo.

Tja, amo blindigas - aŭ almenaŭ misvidigas.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-22 12:21
Hahaha! Eble vi divenis ghin! Char mia shajna - kaj neatendita - atentigo pri la Maldekstra Partio ja devis havi iun specialan kialon, chu ne.

Nu, principe mi devas aldoni, kaj konfesi, ke min impresas kaj al mi plachas chiu iom eksterordinara virino, kiu ankau speciale distingighas per sia ekstera aspekto - de Lady Di ghis reghino Rania de Jordanio. Sendepende de la politika tendenco. Sed tiaj virinoj ja estas la vivorevo de chiu iom normala viro, chu ne.

Mi ech antau jaroj havis la okazon vidi S.W. okaze de la librofoiro en Lepsiko. Certe temas pri tre interesa samtempanino. Sed bedaurinde shi estas en la malghusta partio. Shi devus esti en CDU/CSU au FDP por konvinki la membrojn, ke ili havas dubindan politikan sintenon :-)
esperanto
esperanto diras:
2011-10-22 12:35
Cetere, se ni jam parolas pri amo:

unu el svisaj politikistoj, membro de la svisa parlamento, bazelano, nomighas

Peter Malama
http://www.petermalama.ch/pm/index.php

Ni vidos, chu li estos reelektita chi-semajnfine. En CH okazas regulaj parlamentaj balotoj. (Eble interesas vin, ke mi vochdonis por la Pirata Partio de Berno: http://be.piratenpartei.ch)
esperanto
esperanto diras:
2011-10-24 00:55
Cetere, la partio de la piratoj ricevis en la Berna kantono 12'699 vochojn - t.e estas 1.07%
http://files.newsnetz.ch/upload/6/1/6122.pdf
Gratulon!
simono
simono diras:
2011-10-26 11:16
La miaj voĉis antaŭ du jaroj por la Maldekstra.

Cetere, kelkaj nazioj kaŝeniris la Germanan Piratan Partion. Nur post ties loka sukceso en Berlino oni ektrovis tion.

Klare, en la Maldekstra troviĝas eks-SED-anoj kaj eĉ iuj eks-Ŝtasi-anoj aŭ ties informantoj. Sed ili estis plejparte jam de la komenco videblaj.

Tute speciala kazo estas Gregor Gysi.
esperanto
esperanto diras:
2011-10-26 16:39
Pri la nazioj en la Germana Pirata Partio mi legis.
Mi ne legis au audis, ke nazioj apartenas al la svisa Pirata Partio.
Tio shajnas esti germana fenomeno.

Rigardinte la politikajn poziciojn de la anoj de la svisa PP, oni konstatas, ke la plimulto reprezentas "maldekstrajn" poziciojn, sed estas kelkaj, kiuj reprezentas en unuopaj kazoj kaj temoj ankau "klasikajn" "dekstrajn" ideojn. Tion oni povas vidi chi tie: http://www.vimentis.ch

Do, en chiu politika partio trovighas nigraj shafoj.

Kompreneble, chiu, kiu havis ech nur unu etan kontakton kun Stasio au aliaj (komunismaj) sekretaj servoj au kunlaboris kun komunismaj partioj, chefe en la tempo de la socialismaj landoj, devas esti konsiderata kiel politike diskreditita (au morta) kaj publike ne plu devus tro laute malfermi sian bushon au aktivigi sian plumon. Cetere, tio same validas por la Eo-movado.