Elekta komisiono trovita, strategia plano mankas
Entute 51 komitatanoj ĉeestis en la salono Hodler vendrede matene, kiam estis malfermita la dua kaj fina kunsido de la supera decida organo de UEA. Ekster la pordoj de la salono okazis konstrulaboroj, kaj foje la bruo de buldozo dronigis la voĉojn de la komitatanoj.
Iu en la publiko supozis, ke la bruego povas esti kaŭzita de Akademio Internacia de Sciencoj, kiu, laŭ la subkomitato pri scienca agado, en lastatempa raporto avertis pri sia baldaŭa kolapso. Kongresano Steven Brewer el la publiko asertis, ke pri tio tamen ne povas temi.
- AIS neniam havis tiel grandan motoron, li argumentis.
La unua punkto en la tagordo estis la elekto de la trimembra elekta komisiono, kiu preparos la elekton de la sekva estraro de UEA, okazonta post du jaroj. Antaŭ la voĉdonado tri kandidatoj mallonge prezentis sin kaj rakontis kion ili volus fari en la elektokomisiono.
Komencis Nico Huurman, 24-jara estrarano de TEJO el Nederlando:
- Mi ŝatus trovi kandidatojn, kiuj ne nepre estu junaj, ĉar oni devas havi multajn spertojn el la Esperanto-movado, sed plej grave ili estu emaj al kelkaj ŝanĝoj. UEA estu pli malferma al reta agado, kiel reta voĉdonado kaj retaj ebloj por la komitato.
Lee Jung-kee el Koreio parolis mallonge pri sia profesia fono.
Plej longan sinprezenton faris Ulrich Lins. Laŭ li, la diskutoj dum la kongreso montras, ke la esperantistoj havas grandajn atendojn al UEA, kaj ke la asocio neniom perdis el sia graveco dum sia centjara historio.
- La esperantistoj atendas de UEA kompetentan gvidon. Al tio apartenas la klopodo integri en UEA kiel eble multe el tiuj iniciatoj en la reta mondo, pri kies bonaj atingoj ni aŭdis multon dum tiu ĉi kongreso. Ŝajnas al mi tute evidenta la fakto ke la kresko de la retaj lernintoj prezentas al UEA novan, senprecedencan defion.
Alfronti tiun defion estos laŭ Lins unu el la gravaj taskoj de la sekva estraro de la asocio.
- Mi sentas min iom kompetenta por la serĉado de kapabluloj por la nova estraro de UEA, ĉar mi delonge estas komitatano, dum ses jaroj apartenis al la estraro de UEA, kaj iom bone konas la Centran Oficejon, regule vizitinte ĝin dum iom pli ol kvardek jaroj.
Ĝuste la Centra Oficejo laŭ Lins estas unu el la ĉefaj prioritatoj:
- La movado emas identigi UEA-n kun ĝia roterdama oficejo. Decidi pri la monrimedoj bezonataj por bona funkciado de CO apartenas al la plej respondecaj taskoj de la estraro.
De la kandidatoj por la estraro Ulrich Lins atendas fantaziemon, sed ankaŭ klarvidon.
- Dum du jaroj mi ne ĉeestis Universalan Kongreson, kaj kvazaŭ sentas min kabeinta dum du jaroj. Nun mi tute freŝe spertas ĝin kiel fascinan eventon. La UK denove montras kiom da entuziasmo kaj sindediĉo ekzistas en la Eseranto-movado. Tiuj kvalitoj gravegas, mi fieras pri tio, sed gravas ankaŭ analiza kapablo kaj laboro bazita sur planado. La fina celo estas estraro kiu per si aagado montros kion povas rezultigi la entuziasmo kaj laboremo.
La kvara kandidato, Eran Vodevoz el Israelo, ĉeestis la unuan komitatan kunsidon, sed forveturis antaŭ la dua kunsido, kaj lasis mallongan skriban mesaĝon, kiun oni voĉlegis al la komitatanoj.
- Mi estas en bona intergeneracia statuso, unuflanke mi sufiĉe bone konas UEA-n, aliflanke mi estas ankoraŭ sufiĉe libera de iamaj disputoj kaj politikaj konsideroj, kaj tial povas serioze kaj pure konsideri kaj plenumi la taskon, li interalie skribis.
En sekreta voĉdonado Ulrich Lins ricevis 45 voĉojn, Lee Jung-kee 44 voĉojn, kaj Nico Huurman 43 voĉojn. Ili estis elektitaj. Ne elektita estis Eran Vodevoz, kiu ricevis 26 voĉojn.
Sekva tagordero estis la diskuto pri la raporto de la subkomitato pri financoj kaj administrado, kiu "kun kontento notis", ke la estraro sukcesis altigi la venontjaran buĝeton por movada evoluigo, uzante por tiu celo la atendatan renton de heredaĵo ricevata ĉi-jare.
Ĝenerala direktoro Osmo Buller klarigis al la komitato, ke la membrokotizo venontjare ne bezonos esti altigita, ĉar la inflacio en Nederlando estis modera, kaj en antaŭaj jaroj oni pro rondigo al plenaj eŭroj altigis la kotizon je kelkdek cendoj pli ol necesus.
La tagordero estis aprobita per voĉdono, sen kontraŭaj voĉoj, kun unu sindeteno. Tamen almenaŭ al la prezidanto ne estis tute klare pri kio oni voĉdonis.
- Renato, ĉu vi proponis, ke ni nun voĉdonu pri la membrokotizo? li demandis.
Tiam Osmo Buller klarigis, ke tio ne necesas, ĉar per la voĉdono pri la koncerna punkto jam estis fiksitaj la kotizo kaj buĝeto por la jaro 2012. Tiel okazis, ke la buĝeto estis aprobita de la komitato tute sen diskuto en la plenkunsido.
La subkomitato pri kulturo kaj kongresoj en sia raporto rekomendis, ke la branĉoj kanto kaj filmo estu forigitaj el la Belartaj Konkursoj aŭ almenaŭ portempe endormigitaj, pro la manko de indaj kontribuoj dum la lastaj jaroj. La propono kaŭzis iom da debato, dum kiu kelkaj komitatanoj emfazis la gravecon de Esperantaj muziko kaj filmarto. Prezidanto Probal Dasgupta proponis, ke oni trovu alian formon por la kantokonkurso.
- Ofte fariĝas necese trovi pli amikan formaton. Por kantado estus bone, se la publiko ĉi tie povus voĉdoni por tiuj, kiuj kantas, li proponis.
Post voĉdonado la propono rekomendi al la estraro portempe endormigi la branĉojn kanto kaj filmo de la Belartaj Konkursoj venkis per 24 voĉoj kontraŭ 19. Neniu decido estis farita pri eventuala alia formo por kantokonkurso.
La komitato voĉdonis aparte ankaŭ pri la kroata propono deklari la venontan jaron jaro de Tibor Sekelj. La subkomitato proponis ne fari tion, ĉar UEA tradicie ne deklaras tiajn jubileajn jarojn.
- La jaro 2012 estos antaŭ ĉio la jaro de 125-jariĝo de Esperanto, atentigis Osmo Buller
- UEA ne proklamas jarojn, kaj tio estas bona tradicio. La etikedo "jaro de..." estas simple aerblovo sen efiko, opiniis komitatano Brian Moon.
Ne ĉiuj samopiniis, sed per 38 voĉoj kontraŭ 14 estis aprobita la propono de la subkomitato, ne deklari jaron de Tibor Sekelj. Anstataŭe UEA alvokas landajn asociojn kunlabori por marki la datrevenon de Sekelj.
Kiel kutime, la tempo rapide elĉerpiĝis dum proceduraj diskutoj, kaj la raportoj de la lastaj subkomitatoj estis aprobitaj sen diskuto. Por diskuto pri strategia laborplano tamen restis preskaŭ neniu tempo, sed tio ne multe ĝenis, ĉar ne estis nova strategia laborplano por diskuti. Anstataŭe Mark Fettes prezentis raporton de la koncerna komisiono, kiu emfazis la gravecon de kohera strategio, kaj rekomendis, ke ĝis pretiĝo de nova plano oni laboru surbaze de la ekzistanta, malnova plano.
Pri la propono enkonduki retan voĉdonadon la komitato ricevis skriban raporton, pri kiu oni ne diskutis. La proponinto mem, la antaŭa komitatano Johan Derks, petis parolrajton, kvankam li ne plu estas komitatano, sed ne ricevis ĝin.
- Ne en komitata kunsido, kiu grave malfruas, Johan, mi bedaŭras, diris Probal Dasgupta.
Fine estis pritraktita la kongresa rezolucio, kiu ĉi-foje pli temis pri la interna laboro de UEA, kaj ne estis same klare direktita al la ekstera publiko kiel kutime. Tio ne plaĉis al komitatano Brian Moon.
- Ĉi tiu estas la momento kiam mi tradicie faras paroladon pri la utilo de tradukoj de la kongresa rezolucio. Mi bedaŭras, ke oni proponas internan rezolucion, kaj mi ne proponas min por traduki ĝin al iu ajn lingvo.
Ans Bakker havis malan opinion:
- Ĝi estas interna rezolucio, kaj tio estas bonega afero. Sed kiam ni anoncas ĝin eksteren, ni ankaŭ diru, ke tio montras la valoron de la laboro kiu estas farata en la kongreso. Ĉi-foje ni laboris por la interno kaj ne por la ekstero.
La rezolucio estis aprobita senŝanĝe, kaj Probal Dasgupta fermis la kunsidon. Venontfoje la komitato de UEA kunsidos en Vjetnamio post unu jaro.
Fotoj: Peter Hauser
La plimulto da Esperantistoj probable konsentas kun Nico Huurman kiam li diras, ke « . . . oni devas havi multajn spertojn el la Esperanto-movado. » por esti movadestro. Lia komento estas bona kaj sagha, tamen . . . .
Tamen se oni volas shanghi la Esperanto-Movadon, kaj sukcesigi ghin venontece en nia internacia mondo, ni eble devas utiligi iom pli da tempo por pensi pri homoj EKSTERAJ de la nuntempa, Esperanta Movado.
En la mondo de firmaoj kaj asocioj, kiam iu organizo malkreskas dum kelkaj jaroj, oni ofte serchas homojn kaj ideojn ekstere. Homoj kiuj restas tro longe nur en sia propra organizo ofte blindighas al eksteraj shanghoj, kaj pro tio, ne plu scias kiel sukcesigi la organizon.
Se la organizo mem timas fari tian eksteran serchadon, tio estas ofte indiko, ke familiaj au amikecaj au tradiciaj interrilatoj en tiu organizo estas tiel fortaj, ke pli gravas antauaj, homaj interrilatoj ol la pluvivado kaj sukceso de la organizo mem. Mi timas, ke tia estas la nuntempa situacio en la Asocio UEA.
Kiam IBM en la 90aj jaroj alfrontis krizon, kiu povus laulonge bankrotigi tiun firmaon, oni saghe petis eksterulon, kiu ne havis sperton pri komputiloj nek pri IBM. Oni tiam bone ekkonstatis, ke la tradiciaj ideoj de la IBManoj ne sufichos por savi la firmaon.
Se la spertulegoj de IBM mem ne kapablis savi sin, chu vi kaj mi, kvankam spertaj rilate Esperanton kaj ghiajn movadojn, kapablos rapide antauenigi niajn asociojn kaj klublojn?
Kelkfoje bezonatas eksteruloj por bone montri al ni pli fruktodonan vojon. Mi esperas, ke Esperantistoj estos pli malfermaj venontece rilate eksterulojn. Ni bezonas spertulojn speciale pri Publikaj Rilatoj, Komunikado kaj Organizado kaj Strategio.
Tiaj spertoj estas fundamentaj por nia sukceso. Ni restu modestaj, kaj pensu ke eble estas pli facile esperantigi bonan fakulon pri Publikaj Rilatoj ol fakigi tradician Esperantiston pri la teorio kaj praktikado de sukcsa komunikado. Almenau tia estas mia nuntempa vidpunkto.
Ke iu nova Estraro trovu la verajn spertulojn, la verajn fakulojn pri tiuj gravaj fakoj. Tiam, mi mem kaj multaj aliaj instruistoj de Esperanto certe volonte partoprenos la esperantigadon, lingvan, de ili. Kaj pri la tradiciaj, familiecaj, amikecaj interrilatoj, ne timu. Miaj kaj viaj geamikoj de Esperanto certe restos se Esperanto sukcesos au ne. Amikeco kaj sukceso de Esperanto estas du sendependaj aferoj.
Dennis Keefe