Elirkotizo de la Civito: 500 eŭroj
En 2009 en la landa kongreso de Esperanto en Hispanio, la Esperanta Civito, surprize por multaj, ricevis la rajton fari lingvajn ekzamenojn. La okazaĵoj tiam kaŭzis fortajn reagojn inter la anoj de Hispana Esperanto-Federacio, kaj multaj decidis ne partopreni la kongreson.
La landa kongreso tiam estis organizita ne de Hispana Esperanto-Federacio, sed de sendependa loka asocio, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu aliĝis al la Esperanta Civito. Poste la loka asocio decidis, ke ĝi pro diversaj kialoj ne plu volas resti aliĝinta al la Civito.
Tiu distanciĝo montriĝis pli malfacila ol estis la siatempa aliĝo. Post kiam eksterordinara jarkunveno de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo decidis eliri el la Civito, la asocio ricevis de la Civito leteron, kiu klarigis, ke unue necesas pagi elirkotizon. La letero surhavas la daton 2.1.2010, sed aperis en la reta gazeto de AEU nur fine de decembro, kaj estis reproduktita en la ĵus aperinta bulteno de la Bruselaj esperantistoj:
...por retiriĝi el la Pakto ekzistas proceduro: necesas sendi la koncernan asemblean protokolon, kun subskriboj kaj akompana letero, al la Kortumo. Tiu proceduro estas praktike la sama plenumita por eniri la Pakton, solaj diferencoj estas la adreso al kiu skribi kaj ke, dum la aliĝo estas senpaga, la malaliĝo kostas 640,- svisajn frankojn (512,- eŭrojn). Pri tio vidu ankaŭ en : http:// www. Esperantio.net/index.php?id=1537. Oni atente konsideru ĉiun rajton perdotan de AEU, en kazo de retiriĝo.
Ni antaŭdankas pro la publikigo de ĉi tiu preciziga letero en via bulteno, kaj pri la atento al ĝia enhavo dum la estonta AEU- asembleo.
Aldone Valerio Ari klarigas, ke du nomitaj personoj, kiuj kredas ke ili persone malaliĝis el la Civito tute ne faris tion, sed nur eksiĝis el siaj Civitaj funkcioj, kio kompreneble estas tute alia afero.
...ili komunikis rezignon pri siaj civitaj oficoj, kaj tio estas registrita de la ekzekutiva instanco; sed ili ne komunikis la rezignon pri la civitaneco al la justica instanco, la sola kiu traktas ĉi tiujn kazojn.
La letero ne indikas, ĉu ankaŭ por la persona malaliĝo necesas pagi elirkotizon.
amike
Istvan Ertl