Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

Finiĝis la Esperanto-elsendoj de Pola radio

de Redakcio Laste modifita: 2011-02-08 21:10
La pli ol 50-jara historio de la Esperanto-redakcio de Pola Radio estas finita. La lasta elsendo estis publikigita en la reto la 31-an de januaro 2011, kaj pliaj elsendoj ne okazos. La estraro de Pola Radio decidis, ke la sola dungito de la Esperanto-redakcio, Gabriela Kosiarska, ekde nun havu aliajn taskojn. Ekde majo pasintjare la Esperanto-elsendoj estis produktataj grandparte per volontulaj fortoj, trifoje semajne.

Ĝis la lasta momento la aŭskultantoj de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio restis neinformitaj pri la minaca sorto. En la Facebook-grupo de la amikoj de Pola Radio oni diskutis ne pri la estonteco de la elsendoj, sed pri aŭtomobilaj navigiloj.

Surbendigante la lastan januaran elsendon, la multjara, jam pensiita redaktoro Barbara Pietrzak evidente plu esperis, ke la fino ne proksimas. Ŝi nenion diris pri la afero, komentante la leterojn de regulaj aŭskultantoj.

La lasta elsendo la 31-an de januaro finiĝis per la jenaj vortoj de Barbara Pietrzak: "Nun montaranoj frontas la eblecon elekti montaranan naciecon. Pri ilia elekto ni sendube informos en niaj programoj."

Dum la lasta tempo la elsendoj de Pola Radio en Esperanto aperadis en la reto trifoje semajne, en lundoj, merkredoj kaj vendredoj. Sed en merkredo, la 2-a de februaro, nenio aperis en la retejo de Pola Radio. Anstataŭe en la Facebook-grupo de la amikoj de Pola Radio aperis la jena informo de Gabriela Kosiarska:

Karaj Geaskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de PR ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn.

Libera Folio kontaktiĝis kun Gabriela Kosiarska por ricevi pliajn klarigojn, kaj ŝi respondis rapide:

Gabi Kosiarska- La lasta elsendo devenas el la 31.01.2011 kaj ili ne plu estos en Pola Radio. Mi ekde majo 2010 oficiale estis direktita al aliaj taskoj, dume elsendoj rajtis aperi trifoje semajne, nun ne plu.

Jam en majo pasintjare la sorto de la Esperanto-elsendoj ŝajnis sigelita, kiam la gvidantoj de Pola Radio haltigis la laboron de la Esperanto-redakcio. La sola salajrata laboranto de la redakcio, Gabi Kosiarska, anstataŭe ricevis la taskon okupiĝi pri la renovigo de la retpaĝaro de Pola Radio. Tamen, grandparte per volontulaj fortoj, la laboro plu daŭris, ĝis la nuna decido de la estraro de Pola Radio, kiu malpermesas la pluan produktadon de la retaj elsendoj.

La minaco de kompleta fermo pendas super la Esperanto-redakcio de Pola Radio jam de oktobro 2006. Tiam la nova estraro de la kompanio publikigis principan decidon pri ĉesigo de elsendoj en Esperanto, sed la definitiva nuligo multfoje estis prokrastita en la lasta momento.

La nuna decido venis lastmomente, konfirmas Gabriela Kosiarska responde al demando de Libera Folio, kaj tial la afero ne estis menciita en la lunda elsendo:

- Ni nenion diris, ĉar ĉion ĉi mi eksciis merkrede posttagmeze. Pri la estonteco nun mi ne volas ankoraŭ ion diri. Estas multaj aferoj por pripensi. Daŭrigo de la radia heredaĵo kaj ĝia evoluigo estas por mi aparte grava. Ni vidos, kion ni sukcesos.

arkivita en:
harri
harri diras:
2011-02-03 14:52
La sorto estis antaŭvidebla. Mi danke simpatias kun la kompetentaj profesiulinoj Gabi kaj Barbara. Jam longe mi malsimpatiegis kun la Pola Radio kaj ties nekredeble kruda kaj malamika sinteno al sia amikaro. Eĉ la mortigon de la elsendoj ili ne sukcesis fari elegante kaj ĝentile. Nu, tamen ili kapablis lerte longe torturadi sian dungitinon kaj la aŭskultantojn kaj tial meritas nian sinceran malgratulon.

Mi sincere esperas ke la grandega kultura heredaĵo, vera trezorode Esperantujo, kolektita dum pli ol kvin jardekoj, ne forvaporiĝu. Iniciatoj por la konservado estas bezonataj. Mi esperas, ke solvoj eĉ jam survojas.
dennis
dennis diras:
2011-02-03 15:46
Mi plene konsentas kun Herri rilate la konservadon de la sonarkivoj de Esperanto en Pola Radio. Mi ankau dankas al Barbara kaj al Gabi por siaj laboroj en la radio. Barbara, rilate la radion, estas unikajho, juvelo en la Esperanto-Movado.

Mi planas uzi la tre bonkvalitajn intervjuojn de Barbara kun diversaj Esperantistoj por plibonigi la nivelon de miaj chinaj gelernantoj de Esperanto. Ekde la jaro 1981, mi mem auskultadis Polan Radion por lerni pli da Esperanto.

Mi esperas, ke la arkivo ne nur plueksistos, sed ke ankau niaj bibliotekistoj kunordigos la materialon, lauteme, laupersone, ktp, por ke ni povu pli efike utiligi la materialon venontece. Valoras la penon pripensi la kunrilaton kun arkivoj de aliaj radio-elsendoj kiel tiuj de Claude Gacond, tiuj de China Radio Internacia, kaj tiuj de Radio Verda, ekzemple.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinio
simono
simono diras:
2011-02-03 16:27
Mi jam proponis, ke oni duno la tutan savitan parton de la arĥivo al la E-sekcio de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
simono
simono diras:
2011-02-03 16:57
Fakte diskutoj apenaŭ okazis - kaj parenteze ankaŭ ne pri aŭtaj navigiloj. Ĝuste estas, ke mi afiŝis ion pri tio por tempodaŭre malŝarĝi la programeron "Leterkesto". Tiu, kiu aŭdis mian leteron ĉi-teman en ĵusa "Leterkesto", tuj komprenas kial.

Ke apenaŭ diskutoj okazis en la Fejsbukejo estas eble jam parto de la problemo. Kvankam pli ol 1100 homoj, laŭŝajne aŭtentaj E-istoj, registris sin en la ejo, estis apenaŭ iu trafiko tie. La ejo same mizeras kiel hodiaŭ s.c.e.

Aldone ne estis eble informiĝi pri la iloj kaj metodoj, per kiuj la redaktistoj pretigis siajn programojn. Malgraŭ tio, mi rekomendis al ili "Audacity" kaj "mp3gain". Sed kaj Barbara, kaj Gabi, estis ĉiam tre sekretemaj rilate sian laboron. Mi eĉ ne scias, ĉu ili umadas Vindoze, Linukse aŭ Make. Same ne ĉu ili registras hejme aŭ studie de PR. La sola sciataĵo, kiun mi havas, estas, ke ili laboras "sen sonteĥnikisto" kaj devas fari ĉion mem. Sed precize kiel kaj baze de kiuj aparatoj, ĉu ankoraŭ kun bendoj aŭ tuj numerece, ĉio ĉi restis por ĉiam en mallumo.

Malfacile teĥnike iel helpi, ĉu?
esperanto
esperanto diras:
2011-02-03 17:39
Do, alia longspira chapitro de la (pola) Eo-movado estas definitive finita. Persone mi esperas, ke oni transiros al la historia prilaborado kaj digestado de tiu longa kaj certe nefacila periodo, en kiu la politika etoso kaj la rolo de chiu unuopa funkciulo estu analizitaj. Sed tio estas vershajne malfacila tasko, char aktivuloj forpasis, oldas, malsanas, ktp. Do, nur iu fresha motivita kaj neutrala historiisto (au pluraj kompreneble) povus transpreni tiun taskon. La kondicho estas, ke ekzistas la arkivaj materialoj kaj la alireblo al ili.

 
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-03 18:47
Jen denove ni estas atestantoj de konstanta "integracia" euxropunia agado de certaj rondoj.
Estus interese scii kiu ricevis novan cepremion de certa monopolo, kiu subskribis la decidon kaj kia estas oficiala motivo de la cxeso.

Egale, cxu la du virinoj pli aux malpli bone faris sian laboron, ilia laboro estis kvazaux ambasadoro de pola kulturo, de Esperanto. Mi ne kredas, ke iu kiu tion decidis faris senintereze. Indus iom postsekvi lian/iliajn vojon.

Estas domagxe observi, kiel pli kaj pli per kelkaj judasgrosxojn ni forvendas sian kulturon kaj sian liberecon. Eble du generacioj, kiam la rezultoj estos tre videblaj niaj posteuloj malbenos niajn atingojn. Eble devos nepo provi akiri kion la avo tradrinkis.

Ni poloj en la historio multe balatis pro libereso de alian, sed kun propra ni nienio scis kiel agi. Cxiam estis kiuj vendadis sian patrujon.
En Euxropo ni devas kune mastrumi, sed oni devas atenti ke ni ne estu homoj de tria klaso. Por cxiu lando la samaj rajtoj kaj devoj. Pro tio ni subtenu blinde la angligadon la idojn vin benos!
madridano
madridano diras:
2011-02-03 21:37
Kvankam bedaŭrinde estos senutila tasko, indus sendi proteston al Polskie Radio.
Eblas protesti per formularo ekzistanta en la paĝo http://www2.polskieradio.pl/kontakt/
Ankaŭ per retpoŝto al la retadreso sluchacze@polskieradio.pl (sluchacze = aŭdanto).
Mi jam sendis proteston al ambaŭ adresoj, eĉ konsciante ke temas pri tempoperdo. Sed protesti estas ĉiam sana ekzerco.
La retadreso kiun mi indikas estas tradukebla pere de Google Tradukilo:
http://translate.google.com
Eble indus ankaŭ sendi proteston al Gazeta Wyborcza, pola ĵurnalo favora al Esperanto (ĝi iam dissendis plurmilojn da CD pri nia lingvo al siaj legantoj). Retpoŝtaj adresoj de tiu ĵurnalo:
<listydogazety@gazeta.pl> (redaktora konsilio) kaj <kultura@agora.pl> (redaktoro pri kulturo).
slavik
slavik diras:
2011-02-04 05:09
Kio povus esti la bazo por tia protesto? Certa ŝtata instanco decidas kaj faras, ĉu estas afero de eksterlandanoj *protesti*?
Tamen indas iamaniere transdoni al la kulturaj instancoj de Pollando mesaĝon de bedaŭro. Eble tamen sen agresa protesto, je kiu la aŭskultantoj apenaŭ rajtas.
pistike65
pistike65 diras:
2011-02-04 06:27
Slavik vershajnege pravas, kaj ni ne *rajtas* protesti. Sed simple estas tiel kvazau Pola Radio estus parto de NIA Esperanta kulturpejzagho, ech, iom troige, de nia identeco. Tial efikas strange ke neesperantistoj (kiuj ghis nun bonvolis pagi nian plezuron) intervenas...
amike
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2011-02-04 17:29
Radiostacioj kun Eo-programo estas (au estis) nia FIERO, sendepende de tio, chu kiel e-isto oni auskultis tiujn elsendojn au chu oni interesighis pri ilia enhavo, kaj sendepende de la temoj kaj kvalito de ilia enhavo, kio estis duaranga afero. Chefe gravis ke ekzistis elsendoj en Eo, kaj bonvenigata estis ech la plej stulta fatraso, gravis ke ghi estis redaktita en Eo (tio koncernis ankau multajn aliajn kazojn kaj presajhojn). En preskau chiu Eo-informilo estis menciite, ke ekzistas Eo-radioelsendoj, kvazau tio estus io miriga au eksterordinara por la "normalaj" homoj. Do, la e-istoj kreis miton pere kaj rilate al tiuj elsendoj. Sed nun shajnas ke la reala merkato por tiuj programoj malaperis, char Eo forte perdis sian signifon (lau la opinio de tiuj radioestroj) - sed tio estas alia temo.
La merkato konsistis ankau en tio, ke tiuj shtataj radiostacioj estis parto de la shtata propagando. Tion multaj e-istoj ne komprenis. Por tio estus grave analizi la enhavon tiujn elsendojn dum la jardekoj. Sed mi timas, ke pro politikaj kialoj tia analizo hodiau ne plu estus oportuna kaj dooni prefere rezignas pri tia ideo.
Se merkato mankis, mi celas diri ankau, ke mankis reale interesaj kaj utilaj enhavoj de tiuj Eo-radioprogramoj. Grandparto de tiuj elsendoj estis terure teda kaj diletanta. La samajn erarojn nun ripetas la chinoj. La problemo estas, ke ekzistas ankorau sufiche multaj idiotoj, kiuj kredas la unuflankan propagandon de tiuj radiostacioj el komunistaj landoj.

Lau mia scio, la arkivajhoj de la Eo-redakcio estis parte forjhetitaj, tio koncernas ankau la arkivajhojn de PEA kaj de la pola Eo-movado, kiu parte perdighis, parte estis translokitaj al nekonataj au malfacile alireblaj lokoj. Eble tio povis esti temo por la plej lasta disaudigo en Eo de PR, sed anstatau tio oni komencis paroli strangajhojn pri "montaranoj frontas la eblecon elekti montaranan naciecon". Pri kio temas ?

La kulpodemandon pri la definitiva chesigo de la Eo-elsendoj de PR mi ne volas levi, tio estu la digestota temo de la polaj e-istoj, kiuj sentas (au ne sentas) ian respondecon pri la sorto de tiuj radioelsendoj. Se eksterlandanoj levas tiajn demandojn, oni frontas tuj la reagon, ke oni bv. ne enmiksighi en la internajn aferojn de la pola movado.
amuzulo
amuzulo diras:
2011-02-04 11:37
Ne gravas ĉu estas bazo aŭ ne. Oni simple povas protesti kaj esperi, ke ili aŭskultas. Kvankam mi ankaŭ kredas, ke estis malŝparo de tempo, mi tamen faris. Pola radio estas tiom grava, ke tio estas la minimumo kiun mi povas fari.
bkolker
bkolker diras:
2011-02-04 04:11
Tio estas funebra informo. Esperanto-elsendoj de Pola Radio estis nia fierajho. Ankau Pollando perdas multon - ghi perdas milojn da amikoj de Pollando en la tuta mondo. Kion ghi akiras anstataue? Nenion.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-04 09:35
En la mondo kaj precipe en Europo ekestis granda politika procedo, post la sxajna venko de kapitalismo.Gxi nun montras malrapide veran vizagxon.
Ne estas al li bezona demokratia Esperanto, kiu portus por Euxropunio veran interpopolan komprenigxon helpante por trovi novan integrigxon.

Cxu estas alie klarigebla, ke oni forigas neutralan lingvon, kiu havis plej grandan reehxon en auxskultantaro de la tuta mondo? Ecx mem poloj ne estus tiel stultaj tion fari, se ne estus kelkaj acxetitaj aux devigitaj tion fari.

Sub pretekto de sxajna subteno de nacia lingvo, oni kreskigas naciismon kaj forigante internaciismon kaj demokratecon. Oni rimarkas ecx kreskantan rasizmon. Krom tio oni rimarkis, ke naciaj lingvoj estos pli kaj pli cedi pro la angligado, sed Esperanto estas tro dangxera ne nur kiel eventuala ofica lingvo de EU, sed entute portas tro multe da libereco,liberaleco, toleremo kaj demokrateco.

Estas tute facile dedukti, miliardoj da profito, kiuj nun cxiujare fluas pro angla uzado, volonte estas kelkaj milionoj elspezeblaj por certigi la usonan-anglan monopolan dominadon.

Euxropanoj jam komencas rimarki, kiel Euxropunio farigxas sxupurigisto kaj popoloj la vasaloj.Ankoraux unu jaro pli frue, multaj kontrauxstaris skribante, ke mi fantazias, jam hodiaux pli kaj pli komencas mem pensi kaj rimarkas. Malrapide, sed certe la verda komunumo komencas pensi kaj dedukti."Aktiva" rolo de UEA estas ankaux mirinda kaj klarigebla. Povas esti, ke momente havas certigitan vivon, sed vivon por gxismorti ne por progresi. Ne miru, do ke la komunumo transokigxas post gxiaj muroj peste infektitaj.
simono
simono diras:
2011-02-04 12:35
Esperanto ne estas "tro danĝera", ĝi estas ekster Esperantujo simple plene sensignifa. Jen la problemo.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-02-04 13:03
Plena konsento kun chi komento.

Estas foje malfacile por esperantisto koncepti, kiel eblas, ke oni ne aprezas la signifon de Esperanto, ja lingvo de internacia komunikado, paco ktp. kps.

Imagu: vi estras radielsendejon en Taratujo. Viaj programoj, hereditaj de la antaua direktoro, estas elsendataj en la angla, la franca, la hispana k la boluba. La boluba, lau via ioma informigho, estas lingvo - parolata en eta afrika lando k apartenanta al neniu difinita popolo -, kiu pretendas farighi la interlingvo de tiu afrika regiono.

Nun estas ekonomia krizo k vi bezonas shpari: chu vi havos ajnan dubon pri la forigenda lingvo? La boluban vi forvishos k nenia konsciencriprocho hantos vin, ja neniel tio ghenos vian dormon. Vi ne povus ech koncepti, ke vi faris ajnan misfaron, ja la plej logikan, k solan, solvon vi elektis. Kiu solvo - ni estu sinceraj - neniel shanghos la fluon de la mondo, k certe ne de via radielsendejo.

Jen kion neesperantistoj sentas pri Esperanto.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-04 17:45
Bone, ke almenau unu persono komprenis la esencon de la problemo.

"Danghera lingvo", demokrateco de Eo, ktp. estas nur asertoj, pere de kiuj e-istoj kreis mitojn. Temas pri absurdaj elpensajhoj de Lapenna, Piron k.a. propagandistoj por pravigi Eon.

Lau mia scio, Suslov, la ideologia chefo de la politburoo de KPSS, uzis tiun nocion por montri la tonon (au kadron), lau kiu la sovetiaj e-istoj estu traktitaj.

Kiel sciate, dum la stalinisma tempo, la e-istoj ne estis likviditaj, char ili estis esperantistoj, sed char ili havis kontaktojn kun eksterlando, chefe okcidenta kaj malfeliche estis klasifikitaj kiel spionoj kaj kontrausovetiaj agentoj. La pruvo por tiu hipotezo i.a. estas, ke la organizo de la sovetiaj e-istoj (SEU) neniam estis oficiale malpermesita.
Kiel sciate, dum la hitlera tempo la e-istoj ne estis murditaj, char ili estis e-istoj, sed char ili estis judoj.
Kvankam kiel sciate en ambau kazoj Stalin kaj Hitler negative rilatis al Eo.

Ponomarjov, alia diablo de la sovetia sistemo, momis la e-istojn "internacia bando de cionistoj".

Post relegado de la libro "La danghera lingvo" de Lins (kiun mi relegis en la plej lasta tempo), eble povis aperi la impreso, ke e-istoj kredis, ke unuavice pro la e-isteco de tiuj homoj ili estis persekutataj.

Due:
Esperanto ludas nenian rolon en la lingva piramido kaj por la lingvopolitiko de EU, char Eo ne aperas kiel oficiala lingvo de la membroshtatoj. Do, Eo estas lingvo NEEKZISTANTA en EU. Lau mi oni devus shanghi unue tiun obstaklon, antau ol paroli pri tio ke Eo estas danghera. Estis esprimitaj kelkaj ideoj, sed lau mi en EU oni negative rilatis al tiuj ideoj.

Lau mi la Eo-movado unue devus pripensi kion oni povus fari por ke Eo ricevu pli da konsidero kaj signifo, kaj tiam konsideri la ghustajn konkludojn.

Kondamni la "eksteran mondon", EUn, UNOn, Uneskon ktp. pro tio ke ili ignoras Eon, estas tro facil(anima) kaj komplete falsa vojo al sukceso.
La koncernaj respondeculoj en EU, UNO, Unesko estas sufiche bone informitaj pri Eo - do oni ne devas daure ataki ilin per diletanta-agresem amaniero por pruvi ke Eo estas supera afero kaj ke en EU, UNO ktp. oni estas blinda ktp. Ghuste tion e-istoj faras kaj ili chiam denove fiaskas per tiu strategio.

Sed kiom ofte mi tion jam remachis, sen ajna sento kaj vido - kaj espero - , ke oni serioze reagus al tiuj konsideroj.
madridano
madridano diras:
2011-02-04 17:03
Certe la Pola Ŝtato preskaŭ ruiniĝis, endanĝerigante la Eŭran Areon pli ol Grekio kaj Irlando, pro la subteno de la esperantaj programoj. La "enorma"
salajro de Gabi Kosiarska riskis okazigi bankroton de Pollando.

Feliĉe, C I A, British Council kaj aliaj similaj simpatiaj entoj devis subtile konsili ke la nura solvo por eviti la intervenon de la Mona Internacia Fonduso estis la murdo de la terure multekostega esperanta
programo.
madridano
madridano diras:
2011-02-04 17:28
Sarkasmulo sendis jenan tekston al Pola Radio <sluchacze@polskieradio.pl> kun kopio al Gazeta Wyborcza <listydogazety@gazeta.pl> :
"The program in Esperanto of Polskie Radio is dead. Requiescat in pace. Congratulations to British Council and similar organizations in the Anglophone countries for their success. The English language "über alles, über alles in der Welt"
Ĉu aliaj humuristoj emus agi simile?
 
jparzyszek
jparzyszek diras:
2011-02-04 18:49
La E-radioelsendoj de Pola Radio ekfunkciis pro politika decido, kiam regis sxajnkomunista partio, kiel pura propagandilo, kaj cxesis funkcii - lau mia opinio - pro la ekonomia kaj ne politika decido!

La pravigo disendadi informojn por mil auskultantoj, el inter kiuj multaj povas auskulti ilin en aliaj lingvoj, estas malfacila.

Ne sercxu aliajn dramkialojn.

Memoru ke ankaux cxinoj, multe pli ricxaj ol poloj (kiel la potenco), raciigas sian propagandan programon, kaj mi ne miros, se baldau malaperos la E-sendajxoj kaj ttt-raportoj el Pekino.

Kiam Zamenhof aperigis "La Unuan Libron" li esperis konvinki 10 milionojn da homoj. Nuntempe sur la tero vivas kvinoble pli da homoj, do da ni (verduloj) devus esti 50 milionoj.

Do ni ne miru, ke iu ne volas pagi por neprofitodona kaj neracia hobio de kelkaj!

Sal' al vi Kelkaj, kiuj ankorau restas,

Jarek
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-04 19:37
Jarek, vi tute senilizigas min ne nur kiel batalanta esperantisto , sed precipe kiel viro, juna forta...Vi prezentas sin kiel simpla pajla garbo.
Mia iama direktoro de infandomo, kie mi estis edikuta kaj poste mem edukisto, kutime dirus al vi ;"Chlop jak dab, jajka jak zoledzie!"(por eksterlandanoj pli bone ne traduki, cxar ili ne komprenos senson).

Kiel gxisosta esperantisto vi ne povas tuj cxe unua vento jam fali kaj akcepti esti venkita. Kie estas via juna energio, cxu vi jam aligxis al mortintoj? Se jam morti do en honoro!

Rimarku, ke cxiu kreskajxo kreskas kaj mortas. Ankaux cxiu sistemo kaj regximo havas sian finon. Eble la gxustaj tempoj por Esperanto venos.Ne rezignu, pensu pri venonta generacio.Vi estas ankoraux juna kaj certe travivos fiaskan finon de bone komencigita EU, kiu devos bankroti gxuste pro nedemokrata lingva politiko! Tiam pensu pri mi!


esperanto
esperanto diras:
2011-02-04 19:53
La R.I.P.-slogano estas kvankam iom sarkasma, certe la trafa respondo.
Lau mi nuntempe nenio estas farebla kaj oni lasu la aferon dume en paco.
Oni povas esperi, ke iam la Eo-elsendoj renaskighos, kiam Eo havos pli da signifo. Nur tiu logiko povas esti la ghusta.

Lau mi nek la politika nek la ekonomia kauzo povas esti seriozaj konsideroj, kiuj kondukis al la fermo de la Eo-elsendoj, kvankam reale ili ja sendube estas la chefaj kauzoj. Tio sonas kiel kontraudiro.
La politiko nuntempe rilatas indiferente al Eo, dok nek pore, nek kontraue.
Se la politiko tamen dezirus, ke Eo estu daure uzata por la shtata propagando, oni trovus ankau la budgheton.

Se mi estus la direktoro, kiu devis decidi la fermon, mi argumentus vershajne en tiuj direktoj:
1. Mankas al Eo prestigho kaj signifo, oficiala statuso en PL, EU kaj ie ajn en la mondo, intelekta substanco kaj reala merkato.
2. Chiuj e-istoj komprenas ankau aliajn lingvojn - do se ili volas ili auskultu PR en la aliaj lingvoj
3. La enhavo de la Eo-elsendoj estis eksmoda kaj ne konformas al la nuntempaj normoj de la publicistiko kaj jhurnalismo.
5. La maniero produkti la Eo-elsendojn estas eksmoda kaj memorigas la manieron praktikatan dum la komunismo.
Eble io alia - ekzemple la kriter, kiun Jarek menciis, La konsideron, ke oni ne volas pagi por la hobio de kelkaj privatuloj.

Tion mi diris jam antau 20 jaroj - kaj rikoltis sufiche fortajn atakojn de gvidaj aktivuloj.

Ghis kiu grado Eo estas politike diskreditita en PL pro ghia rolo dum la komunismo, estas malfacile diri. Char mankas enketoj kaj studoj pri tiaj demandoj, estas malfacile diri ion certan, ankau char mi ne konas la verajn (au oficialajn) konsiderojn de la estraro de PR, kiuj kondukis al la definitiva fermo (eble ie publikigitaj, kaj mi maltrafis ilin).

Chinio kaj PL lau mi ne estas kompareblaj. PL tamen komencis produkti objektivan publicistikon, dum Pekino, kiu daure praktikas severan cenzuron kaj subpremas la gazetaran liberecon, daure klopodas trompi la homaron per unuflanka propagando.

Mi esperas, ke la polaj e-istoj malgrau chiuj malfacilajhoj kaj problemoj trovos iun manieron "savi" Esperanton, char malgrau chiuj historiaj nuancoj eblas diri, ke Pollando devas esti konsiderata kiel natura patrujo de Eo (kvankam LLZ neniam konsideris sin polo kaj tute ne ligis Eon al polaj aferoj). Por la pravigo de tia "pola" identeco parolas chefe la granda agado de polaj e-istoj en la intermilita tempo, kiuj chefheredis la Zamenhofan aferon (kune kun la poloj ghin heredis ankau litovoj, judoj, rusoj, tion oni ne forgesu). Grave estus foriri de la movada sektemismo kaj plumpa propagando, transiro al la historiografia objektiveco kaj honesteco kaj ligigho kun la gravaj sciencaj kaj civilsociaj fluoj en la lando. Sen tio Eo eterne restos kondamnita en sia "verda getto" ghis ghia malapero.
Sileziano
Sileziano diras:
2011-02-05 23:41
Kaj mi opinias, ke Zamenhof estis polo, ĉar li manĝis polan panon kaj loĝis sur la pola tero. Se Zamenhof estis ruso, ĉar tiutempe unu el tri partoj de Pollando estis perforte okupata de Rusio, tiam miaj geavoj estis germanoj, ĉar ili naskiĝis kaj vivis en parto de Pollando okupata de Germanio. Mi mem naskiĝis dum la germana okupado, kiam Grandpolio estis enkorpigita en Germanion (1939-1945) kaj mia naskiĝsatesto estas skribita germanlingve. Do mi naskiĝis kiel polo, ĉu kiel germano?
Je demando pri nacieco de Zamemhof respondis en 1912 jaro Adam Zakrzewski en la revuo “Universo“: <<Objektive oni devas konsideri nian Majstron kiel polo. En lia hejmo, en rilatoj inter membroj de lia familio k.c. oni parolas pole. Liaj pli junaj fratoj, naskitaj kaj edukitaj jam de infanaj jaroj en Varsovio, estas poloj. La nomo „Zamenhof“ devenas de pure germanaj radikoj kaj etimologie eĉ devus esti skribata „Samenhof“; nur ĝia pola fonetika transskribo estas: Zamenhof.>>
esperanto
esperanto diras:
2011-02-06 20:50
Z neniam konsideris sin polo kaj en pluraj okazoj rifuzis aserton pri poleco, kiun chefe poloj altrudis al li (kaj chiuj aliaj imitis kaj ripetis).
Z chiam konsideris sin "ruslanda hebreo", hebreo signifis judon (sed la vorto judo havis pejorativan kromguston - kion cetere Korjhenkov kontestas), maksimume li pretis, ke oni nomu lin "filo de pollanda tero", char li vivis kaj laboris sur la tero de la historia PL, kaj char liaj prauloj (KIUJ same kiel li NE ESTIS etnaj POLOJ), estis entombigitaj sur la pola tero.
Do, tio estas la faktoj kun la esencaj citajhoj de Z kaj io alia ne ekzistas. Zamenhof tute konscie diris chion tion kaj finfine oni respektu tion kaj ne miksu kun au pravigu per analogoj kiel che Komenio au Koperniko au Stefano Bathory au Karolo la Granda ktp. ktp., kiuj cetere vivis en multe pli fruaj tempoj, en kiuj ankorau regis pli granda malcerteco pri etna aparteno.

En tiama "Pollando", kiu kiel konate estis parto de la Ruslanda Imperio, poloj estis poloj, judoj estis judoj, rusoj estis rusoj - tio estis kiel pomoj, vinberoj kaj bananoj au katoj, fishoj kaj hundoj, do en NENIU rilato nekompareblaj etnaj kategorioj (krom ke poloj kaj rusoj estis slavoj), kaj chiu grupo por si mem aparte de la aliaj grupoj, kiujn oni abomenis kaj kontaktis nur kiam necesis, ekzemple en rilatoj kun oficistoj au klientoj, en la armeo ktp. En certaj periodoj ekde la fino de la 18a jc. okazis ardaj diskutoj pri pola nacio, sed la diskuto fiaskis, char poloj finfine ne deziris, ke judoj apartenu al la pola nacio, kaj judoj ne volis esti absorbitaj (asimilitaj) de poloj, ktp. Jen en tiuj cirkonstancoj okazis, ke poloj restis poloj kaj judoj judoj. Kaj tiun problemon Z komprenis kaj provis solvi, pere de la lingvo Eo, sed la e-istoj komprenis nenion, sed blinde remachis la oficialan propagandon de la Eo-movado, malbone skribante kaj parolante la lingvon, kiun Z kreis.

Oni devas studi nur la historion, kaj tiam chio estas pli facile komprenebla.

Estas iom strange, ke poloj asertas, ke Z estis polo, char ili, kiuj kiel konate ne aparte simpatie rilatas al judoj, shajne ne komprenas la diferencon inter poloj kaj judoj, kvankam ghuste la plej naciismaj poloj, ekzemple Niemojewski kaj aliaj, sufiche cinike klarigis la diferencojn.

Sed char la e-istoj NENIAM reale okupighis pri demandoj de identeco de Z - pro tio okazis miskompremoj, tordoj kaj mensogoj, kiuj sub la influo de ideologia (kaj kriptoantisemitisma) propagando kaj fusha instruado en Eo-medioj povis konservighi ghis hodiau. Ech se nuntempe oni volas klarigi al ili tiujn aferojn, ili tuj malkredas, kontestas kaj rifuzas - kaj neniam plu invitas vin prelegi :-)

En miaj artikoloj kaj libroj, precipe en tiu pri Z, mi klopodis detale trakti tiujn demandojn, en tiu formo vershajne unuafoje en la historio de Eo. Recenzantoj povas kritiki, kion mi skribis, se en sia tradicia tunelo ili vidas iom pli ol nur tajperarojn. Unu tre konata recenzanto jam konfesis, ke li nenion komprenas pri judaj kaj orienteuropaj aferoj, al kiuj miaj verkajhoj estas dedichitaj.

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-06 08:07
Cxu Robert Koch, Albert Einstein estis pli germanoj ol Zamenhof polo?
Ecx hodiaux mi trovas asertojn, ke Nikolao Kopernik estis germano, cxar lia praavo estis germano, li mem respondis, batalante kontraux kruckavaliroj(la strategiaj planoj por defendi Olsxtinon estis de lia mano).
Pri civitaneco de Albert Einstein volonte aligas germanoj kaj USA.

Bedauxrinde kelkaj poloj mem estas tiel stultaj, ke volonte malcivitanigas Zamenhof ,cxar estis juddevena kaj samtempe judan dipatrinon - Maria kronigas patroninon de Pollando.

Multaj poloj devis forlasi la landon , cxar hejme ne ricevis agnoskon, ecx kiel Kiepura, estis priridita kiel kantisto post lia koncerto en Krakovo. (nur poste akirite mondan gloron eksterlande estis "portata sur manoj")
Kiam jam Esperanto estos akceptia de la mondo ,pri Zamenhof komencigxos kvereloj, cxar multaj pretendus nomi lin sian!(rusoj, poloj, litovo, germanoj, judoj...)
Kiam Hitler akiris povon, preskaux cxiuj germanoj agorde kriis "nia", kiam estis malvenkita, estis tuj auxstriano! Jen homa karaktero!

Gxenerale estas stulte diskuti kiu estis kio, kiu naskigxis kio. Ni cxiuj estas teranoj, cxiuj pli aux malpli bonaj ol aliaj. Ni cxiuj estas faritaj de sama argilo nur eble iom diference "bakitaj".
simono
simono diras:
2011-02-04 19:09
Tiu humuraĵo plene mistrafas. Fakto estas, ke la Usona Angla estas la plej grava lingvo en la okcidenta mondo kaj eĉ pli vaste. Ĉu bone, ĉu malbone. En aliaj regionoj eble alia lingvo dominas - ekz. la Ĉina. Do ne konvenas riproĉi al Pola Radio okupiĝi pri la por si gravaj lingvoj - interalie pri la Angla.

Aldone oni eble nombru la nun eksan E-aŭskultantaron. Kiom estis? Kiom da leteroj ktp.?

Aliflanke, la E-servo kostis praktike nenion. Temis pri volontuloj kaj eble unu kvarono de sola dongitino - nome Gabi.

Miaopinie, ne estas iel ajn senchave priplori la situacion. Oni prefere produktu la programojn mem. Tio fakte jam okazis. Mankas nur la afiŝado en retejo.
Sileziano
Sileziano diras:
2011-02-06 02:50
Iam la partio de Jörg Haider postulis likvidon de esperantlingvaj disaŭdigoj de la Viena Radio argumentante, ke Esperanto estas danĝerigo por la germanlingva kulturo. Same la angla estas danĝerigo por la pola kulturo kaj oni devas limigi ĝian instruadon. Antaŭ nelonge la Pola Televido prezentis diskutrenkonton de la pola ministro pri kulturo kun gejunuloj el diversaj junularaj aocioj. Junularo protestis kial oni devigas polajn radiostaciojn prezenti 30% polajn kanzonojn. Ni volas aŭskulti nur la anglolingvajn diris gejunuloj.
Sileziano
Sileziano diras:
2011-02-04 19:59
Miaopinie:
1) Periodo de Esperantaj Disaŭdigoj en formo de podkastoj kadre de la landa programo de la Pola Radio estas definitive fermita (2007-2011). Podkasta fako de tiu radio estas mizera.
2) En la jaroj 1959-2006 Esperantaj disaŭdigoj funkciis kadre de la Pola Radio por Eksterlando. Pro manko de la ondolongo restarigo en antaŭa formo ne estas ebla. Pola Radio por Eksterlando posedas apartan buĝeton kaj estas parte financata de la Pola Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj. Tamen ankaŭ tie podkastoj ankoraŭ lamas.
3) Grandan kaj bonan podkastan fakon posedas Radio TOK FM, kiu posedas sendilojn FM en la tuta Pollando kaj estas ankaŭ aŭdebla rete. Kune kun „Gazeta Wyborcza“ ĝi apartenas al la koncerno „Agora“. Eble oni sukcesus konvinki la estraron de tiu radio, ke esperantistaro, kvankam diaspora, estas tre aktiva rete kaj multon faras por popularigado de scio pri Pollando kaj ĝia kultura heredaĵo.
Jen adreso al la podkasta fako http://www.tok.fm/TOKFM/0,89193.html (dume nur pollingva, sed multflanka)
Jen la fejsbuka paĝo http://www.facebook.com/tokfm?v=wall Rimarko por legi kaj skribi komentojn sur tiu paĝo oni klaku „nur aliaj“.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-04 21:01
Hodiau vi povas fari ion ajn, la teknologio ne estas la problemo, kondiche ke vi havas bonan ideon, apoganton/realiganton, promesplenan konsum-kvoton (de kiu dependas la varbado kaj financado) kaj la profesian rimedon. Neniu donacas al vi monon, vi devas ghin perlabori au promesi ke vi kreas t.n. plusvaloron. Ankau la enhavo devas esti iom alloga, do vi ne povas proponi tedajn aferojn.
Ekzemple en la svisa radio kaj TV konstante aperas novaj elsendoj, kiuj promesas interesighon fare de VASTA publiko, ech kun figuroj, kiuj jam delonge estas proklamitaj kiel eksaj, sed ili daure sin reproduktas kaj havas sukceson.

Jes, ghuste, vi devas trovi la ghustan partneron.
Uzante Esperanton, tio certe estas pli malfacila, ol se nacilingve. Se EN Esperanto, oni havas preskau nenian merkaton, do iom senespere.

Sed se vi traktas Eo-temon, necesas trovi partneron kiu kiel reprezentanto de la "ekstera mondo" interesighas pri Eo kaj kiu kredas, ke liaj klientoj interesighas pri la temo.
Do, nur produkti Eo-aferojn por e-istoj, tio funkcias nur en Eo-medioj, sed ne trans la limo de tio. Kaj ghuste ni devus esti interesaj ankau por la translima publiko. Sed unue necesus disbati la tradiciajn antaujughojn kontrau Eo. Tio estas praktike neebla.
simono
simono diras:
2011-02-05 00:14
Mi ne komprenas, kial vi nepre volas alstrebi novan partneron kun granda podkasta fako.

Fakte oni bezonas nur spacon sur ies ajn TTT-servilo - pli ne. Taŭga forumo kun jam pli ol mil membroj, do aŭskultantoj, jam ekzistas.

Aldone, la afiŝado kaj la atingebligo de la elsendoj tute ne estas la problemo. La kerna demando estas, ĉu la ĝisnuna skipo kapablas pri la produktado de la elsendoj baze de komputilo. Jen la demando.

Trovi spacon sur servilo vere ne estas la problemo.

Oni povas ene de ses minutoj afiŝi elsendon kaj fari ĝin atingebla, aŭ oni povas dum ses monatoj klopodi pri la konvinkado de Pola komerca radistacio senkoste kaj senprofite fari ion por Esperanto, tuj post kiam Pola Radio nin ĵus elĵetis.

Kaj kial oni nepre provu konvinki komercan radistacion starigi Esperantan servon - evidente afero jam tutcerte destinita fiaski - mi simple ne komprenas.

Honeste, tiu ĉi "strategio" simple ne volas ĉe mi enkapiĝi. Pli Donkiĥote ol tiel oni povus, miaopinie, apenaŭ agi.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2011-02-05 11:51
Motivoj de agado

Homoj kutimas agi pro motivoj ekonomiaj, raciaj ( ek-ze sindefendo) kaj emociaj (amo, malamo, espero ktp)

Sxtatoj cxefe pro la kialoj politikaj, kiuj ofte superas la ekomiajn.
Kaj la aliaj organizoj, cxefe pro la motivoj ekonomiaj - tuja au longtempa profito.

Usono longtempe financis "The Voice of America" (i.a. en la pola), Britio la fremdlingvajn BBC-elsendojn (en la pola ili estis cxesigitaj antau kelkaj jaroj). Dum la "ideologia batalo" en la pola audigxis ankau "Die Deutsche Welle" - nun ne plu. De 2004 ne plu ekzistas Svisa Radio Interncia, kiu dum jardekoj (gxis la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento) sendadis i.a. E-elsendojn, pri kio plej bone scias Andy Keuenzli - la lasta kunlaboranto.

Nun krome de Radio Vatikana (pro la religia politiko, sed kiom longe ankorau) kaj Pekino regule disaudigas E-elsendojn. Cxu iu pli (Kubo?) mi ne scias ...

Dum pli ol 1 jaro en Bjalistoko oni provis preparadi kaj enretigadi E-televidon, sed la publiko evidentigxis tiom "multnombra" ke la urbo, rezignis finance subteni la projekton kaj la privata, sendependa politike - tamen dependa ekonomie - televido, ne plu trovis la aferon racia.

Mi, kiel komentis Stanislavo aspektas kverko, sed jam delonge mi perdis la esperon, ke rezulte de mia laboro verdigxos granda verda arbaro. Kompreneble mi povus instrui novulojn, sed mi ne scias, kion al ili rekomendi post la kurso. Vojagxoj, korespendado, amindumado, eblas ankau helpe de aliaj lingvoj kaj io pli ... Homaranoj - kaj mi dum longa tempo opiniis min homarano - malaperas. Kaj se aliaj ne vidas sencon financi niajn "ludilojn" ne miru ...

Mi ankau ne trovas motivon esti aktiva esperantisto. Nur: rememoroj, kelkaj amikaj kontaktoj, kaj intereso pri historio de Zamenhof-ideoj tenas min - J
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-05 17:23
Kara Jarek,

vian seniluzion mi parte bone komprenas, sed mi ne komprenas, kiel tiel ideologie kaj lingve bona esperantisto devas rezigni. "Dum spiro spero" estas devizo.
Ankaux mi kelkfoje sentis min seniluziita, sed en mia konscio trovas volon, forton kaj konvinkon.
Vi kiel bona esperantisto estas kun mi certe konsenta, ke;

- Esperanto estas kompare kun la naciaj lingvoj simpla , logika, preciza
  kaj facile lernebla, pro tio estas longvo ekologia, sxparema.
- Esperanto kiel neutrala lingvo, donas al cxiu popolo la saman rajton, starigas sur sama sxtupo, neniun ne superigas, neniun subigas, estas do demokrata lingvo.
- Kiel lingvo neutrala portas profitojn al cxiuj samtempe kaj samgrade.
- Uzante la neutralan lingvon internacie ne detruas naciajn lingvojn kaj kulturojn. Lernante gxin vi ne altrudas iun nacian kulturon.
- Kauxze de tio vi kontribuas al integrigxo de popoloj en Euxropo kaj la mondo.
- Uzante neutralan lingvon jam egale, ke gxi estas facile lernebla, la popoloj ne estas partigitaj en privilegitajn kaj malprivilegitajn, ne ekestas sento esti de unu , dua cxu tria klaso.
- Historie vi scias, ke cxiam deviga uzado estis cxiam ligita kun perforto,kiu pli aux malpli frue cxesas.

Pro tio kara, indas batali, ecx se mi scias, ke mi ne travivos sukceson, sed estas certa , ke pli aux malpli frue la mondo komprenos. Plej malfrue, kiam fiaskos Euxropunio, gxuste pro nedemokrata lingva politiko!

Mi estas certa, ke neniam euxropa popolo konsentos dauxre kun hegemonio kaj monopolo de la angla cxu alia nacia lingvo.

Fine, mi agas ne por mi, sed por venontaj generacioj kaj cxiu devus iujn idealojn posedi.
vasall
vasall diras:
2011-02-06 18:44
Se vi ne scias kial la urbo ne decidis plu monsubteni la elstendojn, ne elpensu la kialojn - ĉar nombro de la spektantoj neniel rilatis al la decido.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2011-02-06 23:05
Estimataj Esperantistoj!

En Bjalistoko, inkluzive Wasilków, estas 8, flue regantaj Esperanton homoj.

Por tiom da ni devus esti pli ol 180 mil flue regantaj Eon homoj en la mondo. (se en Bjalistoko estas 10 esperantistoj en la mondo devus esti pli ol 230 mil!)

Chu tiom da estas? Partoprenante kaj obeservante la "movadon" mi dubas kaj pli precize mi certas, ke tiom da esperantistoj en la mondo ne estas.

Kompreneble mi ne malpermesas al Przemek entuziasmi, instrui kaj "tenti per sxjano", kiel iam skribis alikuntekste neforgebla Tyburcjusz Tyblewski.

Sed mi, estante "kverko, kiu pli ofte pensas pri cxerko" dubas, cxu ene de la E-movado troveblas valoroj tenantaj ne nur 200 mil, sed milionojn (pri kiuj oni propagandas) da esperantistoj. Tion konfirmas neniuj faktoj.

Do ne miru al la decidantoj, kiuj prenas raciajn decidojn ne plu senbezone elspezi monon, ecx se tio estas la egalvaloro de unu salajrata homo.
En la nuntempa, freneze regata de politikistoj kaj de kapitalistoj mondo, malfacilas trovi instituciojn kaj sxtatojn, kiuj nur pro ies nebula revo decidas plu elspezadi tempon kaj monon. Tiu (tempo kaj mono) povas servi por aliaj: planoj, trompoj kaj mitoj, foje nur pro eraraj kalkuloj kaj manovroj.

Tamen gravas, ke la arkivo de iam farita laboro, ne pereu. Do mi esperas ke Gabi Kosiarska - au iu alia taskigoto - arkivigos kaj disponigos por la nuna kaj la estontaj generaciaj almenau parton de la 50-jara E-rikolto de "Radio Polonia". Eble parto de tiu rikolto estos bona semo por la ontaj generacioj!

via,

Jarek
esperanto
esperanto diras:
2011-02-07 00:04
Mi gratulas al vi, ke en Bjalistoko restis 8 esperantistoj. Eble ech en San Marino estas pli da.

Kiam antau 10 jaroj mi estis en Lublino, oni diris al mi, ke restis vivantaj 7 judoj. Antau nelonge mi legis en iu aktuala libro pri Lublin, ke chiuj forpasis.

Do, lau mi ne havas sencon fari grandan teatron en Bjalistoko pro 8 esperantistoj. Vi povos do fermi la budon kaj esti certa, ke neniu politika instanco serioze konsideros la movadon se estas nur 8 privataj personoj.

Mi pensas, ke la e-istoj devus iom post iom forlasi la demandon, kiom da e-istoj ie restis, kaj anstatau tio komenci reale labori por eviti la pereon de Eo, kiu povas nin minaci post 10-20-30 jaroj, depende de la loko.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2011-02-07 08:57
Kara Andy!

Sxajnas, ke en Bjalistoko estas pli da esperantistoj ol en via tuta lando?!? (al tiuj 8 mi ne enkalkulis kelkdek membrojn de Bjlaistoka E-Societo, kiuj iom komprenas kaj iome parolas).

Jes ja mi memoras kelkajn, kiuj aktivis antau 10-20-30 jaroj, sed cxu ili ankorau vivas?

La bilanco tamen, tute ne estas ridinda!

J
esperanto
esperanto diras:
2011-02-07 13:03
Mi ne dubas, ke krom tiuj 8 estas ankorau iuj aliaj. Sed esperantistoj, kiuj nur balbutas en Esperanto, ne estas veraj e-istoj, au nur duonaj, kun ili oni ne povas brili, ili estas principe nur statistoj, kiuj pagas la kotizon, sed al la Eo-kulturo malmulton au nenion kontribuas. Ili eble estas pseudoesperantistoj - au pozitive dirite simpatiantoj, sed tio ne sufichas kiel premgrupo, char mankas la kvalito.
Svisa Eo-Societo havas lau mia scio ch. 160 membrojn, el kiuj 30-40 partoprenas en jarkunvenoj, el kiuj la duono au triono bone parolas la lingvon. Bone signifas, ke ili parole kaj skribe havas certan kvaliton. Sed la plimulto ankau de tiuj "esperantistoj" nenion valoran kontribuas al la movado.
Do, kiel vi vidas, se vi iras lau la piramiado malsupren, vi venos ghuste al tiuj 8 esperantistoj, kiujn vi havas en Bjalistoko, kaj la movado ege shrumpas.

Sed mi pensas, ke tiu chi diskuto estas teda, banala, primitiva kaj vana. Mi memora, ke similajhon mi diskutis antau 25 jaroj, sen iuj pozitivaj sekvoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-07 14:37
Finigxo de Esperanto dissendado en etero de pola teritorio, kiu estis uzita plejparte por sxtata propagando estas jam historio.
Kiel cxio, ankaux gxi havas bonajn kaj malbonajn flankojn. Mi ne volas tion disruli, sed fakto estas, ke tio mobilizigos novajn provojn, novajn ideojn, povas estis pli racie, pli moderne.
Ofte estas , kiel en naturo, en sxatataj lokoj cxesas kreski la fungoj sed elkreskas en aliaj....

Pri nombro de geesperantistoj en Bjalistoko, mi ne volas diskuti, cxar gxi pro diversaj kauxzoj formortas, tamen ecx kelkaj personoj, bone organizitaj povas fari pli grandan laboron ol tuta aro da blekantaj sxafoj.

Mi, kiel konate kunagas en iniciata grupo, kiu ankaux ne estas granda (kvankan kreskas), akiris en tempo de unu jaro pli grandan sukceson ol tuta asocio en 10 jaroj. Oni devas nur sercxi novajn vojojn kaj novajn partnerojn.Baldaux vi auxdos pri novaj sukcesoj probable. Domagxe nur estas vidi, kiel kelkaj kverkoj atendas naturan morton anstataux kreski kaj agi (sed agi ne sole!)
esperanto
esperanto diras:
2011-02-07 17:26
Oni legas nur chiam pri "grandaj sukcesoj" kaj chio chiam estas skribita en la os- kaj us-tempo. Mi shatus foje legi iun realan objektivan raporton en la is- kaj as-tempo, en kiu oni prezentas kaj pravigas tiujn sukcesojn, sen ajna shajnigo, propagando, fanfaronado kaj blufado. Nu, povas esti, ke sukceso por vi ne signifas automate sukceson por mi. Por mi evidente validas iom aliaj kriterioj, kiuj en la Eo-.movado shajne ne tro validas.
vasall
vasall diras:
2011-02-08 22:39
"Observante la movadon", ĉu? De pli ol unu jaro vi neniel rilatas al la bjalistoka Esperanto-movado, kaj nun vi taksas la nombron de tieaj esperantistoj - certe nur laŭ propraj ŝajnoj, ĉar ja pri ni nuntempe vi neniom orientiĝas. Sed ja oni ne povas malpermesi al iu ajn forlason de la movado en grava momento, eskapon de problemoj kaj dedistancan komentadon surbaze de misimagoj.
ormonto
ormonto diras:
2011-02-07 06:51
Por tiuj el ni kiuj amas la radion, la novaĵo estas ja doloriga. Sed ne tro. Precipe ĉar ni jam alkutimiĝis al malapero de radioelsendoj en Esperanto. Unu post la alia, ĉiuj ŝtate subvenciitaj radioelsendoj eksilentis. Ne nur tiuj de iamaj socialismaj landoj, sed ankaŭ tiuj de la kapitalismaj, do temas pri fenomeno tute super la eksaj kaj nunaj politikaj disdividoj de nia mondo.

Sed mi volas enketi la Esperantan popolon pri jeno: ĉu vi vere deziras havi tutmondan radioservon en Esperanto? Pro tio, ke neniu ŝtato emas pagi por ke ni havu Esperanto radioprogramojn en la estonteco, mi sincere ne vidas alian solvon ol trovi la financan subtenon inter ni mem.

Mi loĝas en Usono, kie estas multege da komercaj kaj privataj radiostacioj, kie ankaŭ estas la plej granda registare subteninta radiostacio en la mondo (Voĉo de Usono, Voice of America) kaj krome estas mia plej ŝatata radio: la Nacia Publika Radio (NPR). Kaj ĝi ricevas grandan parton de sia operacia buĝeto de individuaj subtenantoj dise tra la tuta lando. Mi ne klarigas la komplikajn detalojn de la financado de NPR, nur volas rimarkigi, ke ĝi funkcias, ke ĝi elsendas ĉiutage la plej interesajn radioprogramojn haveblajn en la tuta landego, kaj ke ĝia modelo povas esti inspira por la radioamantoj de la tuta mondo.

Nu, ne forskuu la kapon kaj diru... neeble! Ĉio estas ebla kiam la volo de la homoj enmiksiĝas! Mi tute certas, ke ĝi ne estos simpla tasko, ke dekomence la entrepreno alfrontos multe da malfacilaĵoj, sed mi preksaŭ certas, ke se ni efektive uzas la nuntempajn komunikilojn (interreto, unuavice), profitas el la talento kaj spertoj akumulitaj dum jardekoj kaj sekvas nian plej intiman instinkont de mem-konservado, ni sukcesos en tiu ĉi nova revo-tasko!

Kaj mi ne diras ĉi tie, ke ONI devas fari, ĉar mi tute bone komprenas, ke ONI neniam ion ajn faras, sed NI faru (tio estas mi, kaj vi kaj vi, kaj ni ĉiuj). Ek al la Tutmonda Radio-Reto en Esperanto (TRRE). Atendu pliaj detalojn kaj dume, sendu viajn ideojn, sugestojn, pretecon kunlabori al tutmondaradioreto@gmail.com

Orlando E. Raola
Petaluma, CA, Usono
simono
simono diras:
2011-02-07 15:23
Kio min frapis en unu el la komentaĵoj pri la ĉeso de la E-elsendoj, tio estis la frazo, ke "Esperantujo perdas sian BBC-on".

Kiuj abundas en nia Esperantujo, tiuj estas la multaj opereteskaj organizaĵetoj kun siaj imponaj titoloj por siaj estraranoj. Ĉar neniu ekster Esperantujo komprenas la pompajn nomojn kaj titolojn, ili influas nur nin mem - nome miaopinie tre mise. Kaj jen la problemo. Iuj inter ni komencas kredi je tiuj dezertaj fantaziaĵoj kaj laŭe supozas nin signifaj, influhavaj kaj, antaŭ ĉio, fortaj.

Taglume vidate, la tuta E-redakcio de Pola Radio konsistis jam delonge el unu pensiulino, unu dekono de dungito - nun eble senlabora, neniu scias tion - kaj unu iam-kaj-iama volontulo. Jen ĉio. Evidente, tio estas neniel ajn komparinda kun fremdlingva redakcio ĉe BBC. Nur dum la komunisma periodo de la redakcio tia komparo havis iun ajn sencon.

Sed la hodiaŭa objektiva homnombra malforteco tute ne signifas, ke la E-redaktistaro kaj ties podkastoj estas senvaloraj aŭ eĉ ne pli valoraj ol nur valoretaj. Tute male, jen tri tre dediĉitaj homoj kaj jam pro la profesieco montrata kaj la modela prononco ili estas por ni valoregaj. Kompare kun ĉiuj aliaj podkastoj, estas tiuj de la eksa Pola Radio - kvankam laŭ mia persona gusto ne ĉiam enhave egale allogantaj - kaj lingvaĵe. kaj prononce je lumjaroj elstarantaj antaŭ preskaŭ ĉiuj aliaj ĉi-specaj klopodoj fare de nia komunumo.

Pro tio la elsendoj, tiu ĉi lingva trezoro Esperanta, nepre saviĝu. Sed la unua paŝo ĉi-direkten estos - mi inklinas jam proksime al la fino de mia persona pacienco pri tiom da sekretemo diri "estus" - ke la redaktistoj konatigi al ni, sia amikaro, sia aŭskultintaro, la nunan realon.

Ne sciante la realan situacion, neniu ajn povos helpi aŭ eĉ nur scii, ĉu helpo entute eblos.
esperanto
esperanto diras:
2011-02-07 22:39
Mi gratulas pro tiu trafa analizo - sed tiu gratulo koncernas nur la unuan parton, dum la dua parto de la analizo bedaurinde refalas lumjarojn reen al la "tradicia" maniero vidi kaj supertaksi la aferojn.

Alivorte: Chi tiu mesagho sonas kiel prediko de katolika (au kia ajn) pastro, kiu komencas sian predikon bone per alloga komento, sed poste refalas en la malnovan skemismon de la tradicia kredo.
Do, se vi prilaboros la duan parton de via analizo, tiam ekzistos la shanco, ke vi farighos la perfekta komentanto. :-)

Ankau via plej lasta frazo similas al la imago pri la morto, post kiu neniu scias kio okazos.

Sed vi eble povos helpi tiel: Iru al Varsovio kun 5 milionoj da euroj (eble 1 sufichas) kaj diru, ke vi volos fari Eo-elsendojn. Sendube vi trovos multnombrajn kandidatojn, kiuj prenos la monon kaj faros kun vi kelkajn elsendojn... Chu ili estos pli bonaj ol tiuj de s-inoj Kosiarska kaj Pietrzak ?
simono
simono diras:
2011-02-08 09:54
Nu, ne forgesu en kiu forumo mi skribis mian predikon. :)

Sed fakte 5 milionoj tute ne estas necesaj. Eble viaj scioj ne estas plene ĝisdataj.

Tute ne temas pri "sendrata", "traetera" radiofonio. Temas pri simpla serio de podkastoj afiŝendaj en ies ajn retejo. Tiujn oni povas produkti kaj afiŝi per vere ne senfine multekosta teka komputilo. Ĉi-momente, cetere, temis pri nur 3 podkastoj ĉiun semajnon.

Kaj mi ne skribis, ke la podkastoj estas lumjare bonaj, mi diris ke ili estas lumjare pli bonaj ol. Alivorte, kelkaj aliaj podkastoj estas infinite aĉaj. Sed, malgraŭ tio, la podkastoj de la eks-Pol-Radia triopo estas tre bonaj - prononce kaj lingvaĵe. Enhave, nu, tie mi inklinus meti demandosignon.

Laŭ mia analizo - la problemo ne estas la problemo mem. La problemo estas la sekretemo pri la problemo.
madridano
madridano diras:
2011-02-07 18:27
En "Amikaro de Pola Radio", ĉe Facebook, Barbara Pietrzak afiŝis jenan mesaĝon pasintvendrede la 4an Februaro:
 
Karaj Geamikoj, kun profunda aflikto ni anoncis la informon pri ne pliaj (periode, porĉiame ?) E-programoj en la retejo de Pola Radio. Kortuŝis nin kaj kortuŝas, eĉ pli – kuraĝigas, viaj tujaj kaj spontanaj reagoj kun ideoj, kiel savi la kulturan valoron de la pli ol 50-jara servo de la Varsoviaj E-elsendoj de PR, kiu en la E-komunumo rolas aparte kaj ĉiam havos en ĝi sian firman lokon, kiel aparta institucio kaj fenomeno. Ĝi ja perskribis ankaŭ unu el la plej brilaj paĝoj en la historio de la Pola Radio mem, eĉ se ne ĉiuj nun volas agnoski tion.
Ankoraŭ funkcias la adreso: esperanto ĉe polskieradio.pl , ne forgesu kopie sendi viajn mesaĝojn al barbarinella ĉe gmail.com
Dankon pro via solidareco !!!