Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn

Germana Esperanto-Asocio serĉas aliancanojn

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-17 13:57
Kiujn celojn havas Esperanto-organizaĵoj? Se politikisto demandus "Kion mi povas fari por Esperanto?" kion la asocio respondu? Por trovi respondojn, Germana Esperanto-Asocio (GEA) starigis laborgrupon por ellabori programon. Partoprenis ne nur deko da germanaj aktivuloj, sed ankaŭ reprezentanto de Eŭropa Esperanto-Unio por klerigi la ĉeestantojn pri la kondiĉoj kaj perspektivoj de politikaj postuloj en la Eŭropa Unio. Kun freŝaj gvidlinioj, GEA nun serĉas aliancanojn ekster la Esperanto-movado.

En junio 2011 GEA akceptis la Sunmontajn gvidliniojn pri Eŭropa lingvopolitiko, kiuj havas sian nomon de la kunsidejo de la laborgrupo en la germana vilaĝo Sonnenberg (sunmonto). Kion oni faru nun per la akceptita programo?

Natura ideo estas serĉi alianculojn en aliaj asocioj, ekzemple asocioj, kiuj ankaŭ interesiĝas pri lingvoj, tutmondiĝo aŭ Eŭropo. Mi informiĝis iom pri la Asocio Germana Lingvo (Verein Deutsche Sprache, VDS). Ĝi celas eviti kaj evitigi nenecesajn fremdvortojn, precipe el la angla, kaj batalas por bona germana lingvo.

Mi decidis, ke indas esplori kunlaboreblecojn kaj laŭ aranĝita hazardo mi vizitis la informbudon de VDS en la lingvofoiro Expolingua en Berlin kaj tie plektis miajn unuajn personajn kontaktojn al la asocio. Mi tute ne estis la unua esperantisto kun tia provo, jam multaj germanaj Esperantistoj membras en tiu asocio. Tamen kunlaboro je asocia nivelo ĝis nun ne ekzistis.

En decembro 2010 mi renkontis la estron de la regiona grupo kaj ni interkonsentis pri prelego ĉe la regula klubkunveno komence de julio. La temo de la prelego estis "Eŭropa lingvopolitiko kaj Esperanto", venis 14 homoj, iom malpli ol normale laŭ la klubestro. Tamen la prelego estis bone akceptita kaj vigle diskutata.

Mi uzis por la prelego la Sunmontajn Gvidliniojn pri Lingvopolitiko, kaj enkadrigis ilin en la ĝeneralan uzon de la angla hodiaŭ. La reagoj estis ĝenerale pozitivaj. Unu menciis, ke en Francio Esperantistoj provis transpreni aranĝojn de la nacilingvemuloj kaj sufiĉe ĝenis tie. Pro tio, en Francio la emo kunlabori malkreskis kaj kelkaj supozis, ke tio povas ankaŭ okazi en Germanio. Mi konstatis, ke kaze de kunlaboro je asocia nivelo, la kunlaborantoj estos zorge elektitaj personoj. 

Unu ebla celo de Esperanto-asocioj en la kunlaboro kun nacilingvemulaj asocioj kiel VDS estas, ke ties membroj lernu Esperanton. Laŭ mia impreso, tiu ĉi espero estas vana. En la pasinteco en Germanio jam estis kelkaj klopodoj de kunlaboro, kiuj ĉefe eliris de la Esperantistoj. Rezulte, kelkaj Esperantistoj iĝis membroj de VDS, sed inverse mi eksciis pri neniu, kiu membriĝis en Esperanto-asocio aŭ eĉ eklernis Esperanton. Ebla kaŭzo por tio povas esti la aĝo de la VDS-anoj, kiuj estas averaĝe certe super 40 jaroj, aĝo, en kiu oni eble ne plu emas lerni novajn lingvojn. Tiun supozon konfirmis kelkaj reagoj el la publiko dum la prelego. Plej ofte ili jam konas sufiĉe da aliaj lingvoj por internacie komuniki kaj ne volas plu lerni novajn lingvojn, ankaŭ ne Esperanton.

La plej grandan aprobon trovis la gvidlinio "Ni rekomendas Esperanton kiel propedeŭtikan instrumenton por subteni la lernadon de fremdaj lingvoj." La VDS-anoj vidas en tio taŭgan ilon por kontraŭbatali la instruadon de la angla en infanvartejoj kaj bazlernejoj, ŝajnis al mi. Surprize kaj feliĉe, du aŭskultantoj anas en la komisiono pri Eŭropa lingvopolitiko de la klubo. Ambaŭ estis tre favoraj al mi kaj volas atingi, ke mi prelegu antaŭ la ducentkapa delegita konferenco. Ni vidu, ĉu ili sukcesos.

Ili tamen diris, ke la opinioj pri Esperanto en tiu komisiono estas tre miksaj. En interparolo kun la du komisionanoj, mi konfesis la mankon de Esperanto-instruistoj, kiu nur permesas regulan instruadon de Esperanto en tre malmultaj urboj. Simple mankas homoj, kiuj estas samtempe regule edukitaj instruistoj kaj parolas sufiĉe bone Esperanton.

VDS ne havas strategian koncepton pri internacia lingvopolitiko, ĝi koncentriĝas je naciskala laboro. Estas klopodoj kunlabori je internacia nivelo kun partneraj organizaĵoj, sed ion tiel konkretan kiel niajn "Gvidliniojn" ili ne havas. Povas esti, ke ni povas inspiri ilin krei ion tian kaj tiam uzi kelkajn el niaj gvidlinioj.

Laŭ mia impreso, la kunlaboro inter lingvemulaj asocioj kiel VDS kaj Esperanto-asocioj povas okazi en la antaŭenigo de komunaj celoj. Estas iluzio ke nacilingvemuloj membriĝus en Esperanto-asocio aŭ lernus Esperanton. Ilin interesas rimedoj por malhelpi la superregan pozicion de la angla en la mondo. Kaj tial ili pensas, ke se Esperanto rolas apud aŭ anstataŭ la angla, la premo, ke anglalingvaj vortoj penetras la anglan, malpliiĝas.

Kompreneble oni ne povas antaŭdiri, ĉu "post la fina venko" venos sama kvanto da Esperantaj vortoj en la nacian lingvon kiel hodiaŭ de la angla. Sed la propono de Esperanto estas ankaŭ propono de konsciiĝo pri lingvo kaj lingvopolitiko. Kaj tio estas, kion ankaŭ la nacilingvemuloj volas. Almenaŭ por kelkaj celoj esprimitaj en la Sunmontaj Gvidlinioj, ni povas tie trovi alianculojn.

Felix Zesch

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2011-07-11 23:50
La autoro demandas sin kial neniu membro de asocioj kiel VDS iĝis esperantisto? La respondo estas tre simpla- Laŭdifine defendanto de la germana estas pli malpli forta lingva ŝovinisto aŭ almenaŭ iom tro forta amanto de la propra nacia lingvo. Sekve neniu el ili kapablas vidi lingvan internacian problemon el vidpunkto de egalrajteco, sed la nura celo de tiaj asocioj estas batali kontraŭ aliaj lingvoj kaj ĉefe kontraŭ la plej danĝera rivalo. Ili ne estas por neŭtrala solvo de la internacilingva problemo. Ili simple estas por laŭeble plibonigi la statuson de la propra lingvo. Principe ili estas kontraŭesperantaj ĉar ĉiu kiu proponas alian lingvon en ekz. EU estas simple ilia malamiko. Kiam en iu situacio mi partoprenis en kunveno de nordslovena intelektularo subtene al EU kaj menciis ke oni devus postuli enkondukon de E ĝuste por certigi egalrajtan pozicion de la slovena, ĉiuj prifajfis min, konsiderante min malamiko de la slovena. Kiu ne estas por ni, tiu estas kontraŭ ni. Simpla afero.
Post mia 7 jara aktivado en EEU kaj rilatado kun eŭropaj politikistoj mi fine komprenis ke ni devas akcepti simplajn sed realajn celojn:
- batali por mono. Kiel eble plej multaj niaj landaj asocioj kaj EEU kaj lernejoj kaj instancoj klopodu partneri en konkursoj de europaj fondaĵoj kaj gajnu monsubtenon. Tiel ili unuflanke lernos adapti siajn E-celojn kun la eŭropaj kaj aliflanke gajnos ĉiam pli pozitivan reputacion (la nuna estas vere mizera kaj pli-malpli estas egala al: tiuj esperantistoj volas nenion doni al Eŭropo, sed nur volas ion ricevi kaj ili estas fanatikuloj nur por sia afero.
- organizi mem kiel eble plej multajn seriozajn internaciajn aranĝojn en kiuj Esperanto estas nur unu el laborlingvoj, kiuj do neniel estu nur fermitaj aranĝoj por esperantistoj. Tio ja postulas multe pli seriozan laboron kaj prizorgi altkvalitajn tradukistojn. Ĉar ja inter esperantistoj ekzistas tre valoraj fakuloj kiuj scias povas kontribui al la faka mondo kaj diri interesajn aferojn kiujn pretus aŭskulti aliaj, se ni allasos ankaŭ aliajn kaj permesos ankaŭ al ili paroli.
Per tiaj aranĝoj pri temoj nerilataj al E-mem ni gajnos ĉiam pli da pozitiva renomo en la ekstera mondo kaj iĝos postulata kaj dezirata partnero, per tio la lingvo mem multe pli gajnos, ol rekte postulante ĝian uzon far alaij kiuj tute ne pretas por tio.

Pretera rimarko estas ke la kutima daŭra memplendo ke ni ne disponas pri sufiĉaj instruistoj estas elpensita problemo. Eĉ tiuj instruistoj kiujn ni havas esence ne instruas. Se la nombro de novalirantaj personoj al la movado kaj novposedantoj de la lingvo dependus de tiuj instruistoj, la movado jam de longe malaperus. La vivo montras ion kio estas pli malpli-memkomprenebla: Esperanto estas por lernado tiel baze simpla ke eblas senprobleme ke individuoj kun iom da motivo lernu ĝin mem kaj tuj ekuzu en la reto. Aŭ lernu kun ioma helpo per la diversaj retaj kursoj kiel lernu.net
Se EU iam vere ekdeziros ekuzi E-on, ĝi faros la samon. Oni oficiale rekomendos memlernadon tra la reto.
Multe pli ol la profesiajn instruistojn ni bezonas vere fakajn kaj komptetentajn interpretistojn, aparte grave por la samtempa interpretado, pri kio estas bezonata ne nur tre multhora pretigado sed ankaŭ multaj horoj de gvidata praktikado. Tiajn interpretistojn ni vere havas nur kelkajn. Ilin ni bezonas por montri ke ni estas seriozaj partneroj kaj scias prezenti niajn sciojn kaj dezirojn al aliaj.
felicx
felicx diras:
2011-07-12 06:59
La nacilingvemuloj en vds ekkomprenas tamen, ke la internacia nivelo grave influas la nacian lingvouzadon. Ili ekkonscias, ke ne eblas plu havi nur kontakton al samlandanoj. Mi elektis aliri ilin, ĉar ili estas unu el la malmultaj asocioj, kiuj havas almenaŭ iom da konscio pri lingvopolitiko kaj lingvaj rajtoj.

Klare, oni povus serĉi ankaŭ aliajn aliancanojn por realigi punktojn el la programo. Sed kiu povus esti tia aliancano? Kaj kion oni faru kune kun tiu aliancano? Mi volonte aŭdus pliajn proponojn.

Mi konsentas pri la utileco de la aliaj de vi menciitaj agadoj. La instruista problemo tamen laŭ mi ne estas tiom elpensita. Ekzemple por organizi lernejanan interŝanĝon inter urboj per Esperanto - tre prestiĝa projekto - oni ja bezonas instruistojn. Kaj por "pruvi" ke eblas lerni Esperanto pli rapide kaj pli facile, la sperto je normalaj kondiĉoj ankaŭ estas tre helpa. Ne ĉiu kapablas memstare lerni per la reto.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-12 07:56
Kara Pajo,

viaj rimarkoj estas parte gxustaj. Nacidefendaj asocioj ne estas versxajne por demokrata solvo (cxiu volus sxovinisme antauxenigi propran lingvon), sed ili per tiu agado helpos al Esperanto, cxar oni rimarkos, ke batalante por propra lingxo kun plej granda kontrauxulo ne tro estos sukcesaj.(estas tempo por komenci pensi pli demokrate, pli internacie, kontinente ecx monde)

Plenan, dauxran praktikadon de cxiu propra lingvo garantias nur uzado de neutrala lingvo, kiu ne portas iun nacian karakteron, posedas internacian kulturon, per sia uzo profitas cxiu kaj ne iu monopolo, iu imperio. Tion ni esperantistoj devos disvastigadi en la naciaj asocioj.

En alia parto vi denove emas al komformismo por akiri financaj eblecoj ni agu kiel almozuloj.(Cxu vi kiel patro dezirus, ke viaj infanoj estu almozuloj? Kiu alkutimigxos almozpeti restos cxiam nur almozulo!) Mi opinias, ke laux homaj rajtoj cxiu havas eblecon lerni lingvon kiu li/sxi volas , do ankaux Esperanton kaj tion ni rajtas lauxte postuli de EU, ke tiu eblecoj estu klare donitaj. Esperanto devas esti samrajte instruata (kie estas nur eblecoj) en cxiuj lernejoj kiel elektebla fremda lingvo. Kun tiu opinio simpatias ankaux politikistoj. Vi devas nur ilin kontaktigi kaj klarigi , cxar al ili mankas gxenerala scio pri Esperanto. Informitaj kaj klarigitaj donas ecx pli entuziasmajn ideoj ,kiuj estas kun timo akceptataj de UEA (KAZO DE KOMISARO lEWANDERSKI).

En la lasta parto vi tute prave asertas, ke mankantaj instruistoj ESTAS ELPENSITA PROBLEMO. Pri tio mi 100 procente konsentas.

Finfine mi substreku, ke gxisnuna probabla multlingveca politiko de EU gvidas klare al sxovinizma lingva batalo kaj atingas kontrauxan rezulton, precipe malavntagxas al intergrigxo de euxropa popolo. Neniam estos vera intergrigxo, se unu lingvo estos pli "egalrajta" kiel alia, unu kulturo pli valora ol alia, profito pli prifita ol de aliaj.
ztisljar
ztisljar diras:
2011-07-12 10:53
Kontraŭante daŭre ĉion (ne volante peti monon por projektoj kiujn ni mem elpensas baze de kondiĉoj de la mondonanto) ni kondutas plene donkiĥotece. Pro tio 120 jarojn ni fiere tretas la historion moviĝate nenien, krom ke ni sukcesas reteni la ekziston. Politiko estas arto de ebla kunekzistado kaj kunagado. Se ni vere deziras, kiel ni pretendas, bonon por ĉiuj (la tuta mondo), tiam ni devas kunlabori kun la reala mondo. Ĉiu socia aktivado estas politiko. En politiko eblas nur jenaj celoj: reteni la ekzistantan staton aŭ klopodi atingi ŝanĝojn. Evidente ni devus esti apartenantoj de la dua tendenco. En ĝi denove eblas du alternativoj: aŭ tendenci al iu disfaligo de iu grupo aŭ al plukonsttruado, kreskigo de iu. La disfaligaj tendencoj estas la tendencoj de grupoj kiuj volas liberiĝi de iu grupo ene de kiu ili ne bone fartas. La kunkonstruado estas tiam kiam oni volas plifortigi iun grupon kaj pligrandigi ĝin. Mi kredas ke la e-istoj laŭ sia destino estas antaŭviditaj ne por detruadi sed por konstrui, por unuecigadi. Kaj se estas tiel, oni principe devus subteni la tendencon de plukreskado de EU kiel unuiĝado de popoloj laŭ egalrajta maniero (ankaŭ lingve, sed ĝuste ĉi tie oni ne konscias pri tiu manko, kaj nia tasko estas subteni la proceson sed atentigadi pri la lingva problemo.) La nunaj ŝtatoj eniris EU-on propravole akceptinte la lingvan principon kaj realecon sen protesto. Kial? Ĉar ili opiniaas tiun problemon marĝena kaj negrava por iliaj veraj interesoj. Verŝajne ili grave eraras sed ili ne vidas tion kaj evitas vidi tion. Jen nia tasko. Malfacila. Estas ege malfacile konvinki iun ke li havas problemon se li mem ne volas agnoski tion.
Tammen principe ni espertantistoj en EU devus akcepti la fortiĝadon de EU kiel nian taskon ĉefe kompreninte ĝin kiel kontribuon al la monda paco kaj kunhelpi en tio ne ĝenante nin preni monon por tiu celo kadre de projektoj kiuj rekte aŭ nerekte helpas ankaŭ la konsciigadon pri la lingva problemo kaj solvo.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-12 13:49
Eble vi pravas, ke ni devus uzi tiujn monojn por nia celo, nur mi kiel tiu kiu stdis psikologion, sociologion estas depremita afero, se vi estas devigita petegi ne en via lingvo. Oni silmple humiligas la popolojn! Cxu ni pregxu demokratecon sed praktiku subigadon? Cxu oni ne deklaris , ke cxiu lingvo estas samegala? Certe praktike estas tamen iu pli samegala. Cxi politiko de sxajna demokrateco estas deviga alkutimigxado al humileco kaj subigo.
Mi kiel libera homo posedas ankaux honoron kaj fieron. Jam suficxas, ke cxiutage kreskas milionuloj kiel "fungoj post la pluvo" kaj malricxuloj. Cxu suficxas tion nur konstati?
Vi kaj cxiuj aliaj pagas impostojn, de kiu la politikistoj vivas kaj ankaux ne malricxe, do vi rajtas postuli kaj ne almozpeti.
Certe, se ni havus gxustan gvidantan asocion, gxi scipovus protesti kaj postuli. Einstein diris; "Sxtato devas esti por popolo kaj ne popolo por la sxtato".
gmickle
gmickle diras:
2011-07-14 04:44
Ni scias, ke kelkaj Esperanto-parolantoj aprobas la celojn de la "lingvodefendantoj", kiel oni foje nomas ilin, kaj kiuj volas kunlabori kun ili. Tion oni povas diri koncerne preskaŭ ĉiun ajn politikan strebon. Sed estus fatale treni grandajn Esperanto-asociojn en aliancon kun ili. La bazaj mondrigardoj de la du grupoj malkongruas.

Proksimigi al homoj la "idealon" de pli etne pura lingvaĵo kompreneble enkadriĝas en la naciisma celado malmiksi, dislimi kaj eternigi naciojn kaj naciajn kulturojn. Minimume temas pri ekspluato de lingva temo cele al fortikigo de nacieca konscio. Kiuj fremddevenaj vortoj estas utilaj kaj kiuj estas nenecesaj, tio finfine decidiĝas en la ĉiutaga praktiko de tuta lingvanaro. La vds-anoj kompreneble rajtas havi kaj diskonigi siajn lingvajn preferojn, sed estas naive egaligi la gustojn de tia grupo al "bona germana lingvo". Kontraste, la Esperanto-movado dum la plej granda parto de sia historio celis renkontigi "homojn kun homoj" kaj certe ne instigi nacianojn kulturi sian nacian apartecon per lingvaj aŭ aliaj rimedoj.

Alianco de esperantistoj kaj "lingvodefendantoj" estis moda temo en la unua duono de la lasta jardeko. Tio ne okazis pro realaj komunaĵoj, kiuj logike sugestas interproksimiĝon de ambaŭ grupoj. Estis alie. La malapero de la finvenkisma memfido laŭ la etoso de la Lapenna-epoko dampis la elanon de la esperantistoj, ebligis la naskiĝon de la raŭmisma ideofluo - kaj igis kelkajn movadanojn serĉi rimedojn por regeneri la malnovan venkofidon de esperantistoj. Tial naskiĝis katastrofteorioj, kies komuna trajto estas la supozigo, ke iu granda malbonaĵo minacas la mondon, kontraŭ kiu nur la ĝenerala enkonduko de Esperanto povas alporti savon. Ni ja konas tiajn ideojn. Lingvoj nun rapide formortas, sed Esperanto povas haltigi tion. Lingvoj degeneras pro enfluado de anglismoj, la angla mem degeneras pro fuŝuzado fare de nedenaskaj parolantoj, sed Esperanto povus remeti la anglan en sian ĝustan lokon kaj savi la lingvojn. Se oni kredas, ke vere minacas tia katastrofo, kian nur Esperanto povas preventi, tiam oni povas ankoraŭ kredi, ke _eble_ la mondo ĝustatempe vekiĝos kaj rekonos la urĝecon de ĝia tutmonda alpreno kiel internacia lingvo.

Mallonge dirite: la ideo alianciĝi kun "lingvodefendantoj" (de kiuj multaj nomeblas kun plena pravo lingvonaciistoj) estiĝis esence pro la deziro resurpiedigi la finvenkismon.
edmundo
edmundo diras:
2011-07-14 11:54
Vidu tamen parton 6 de la Manifesto de Prago: "ĉiu lingvo, kiel ĉiu vivaĵospecio, estas valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado". Tio ŝajnas pravigi kunlaboron kun veraj lingvodefendantoj.

Laŭ mi ne estas tre utile spekulativi pri la maniero, en kiu la ideo alianciĝi kun "lingvodefendantoj" estiĝis. Se ideo estas utila, ne gravas, kiel ĝi estiĝis. Same se ideo estas malutila. Cerbumu prefere pri la utileco ol la estiĝo.
gmickle
gmickle diras:
2011-07-16 15:54
La Manifesto de Prago estas nur unu el multaj deklaracioj pri Esperanto. Miaopinie ĝi estas iom tro larĝspektra kolekto de "vitrinaj" celoj.

La ofte farata analogio inter biologiaj specioj kaj lingvoj povas utili por klarigi ion aŭ alion, sed ĝi havas siajn limojn. Unu evidenta diferenco inter la du aferoj estas, ke diverseco de biologiaj specioj estas io, al kio homa agado ĝenerale malutilas, dum diverseco de lingvoj estas parto de la homa kulturo, do rezulto de homa agado kaj ne povanta ekzisti sen la homoj. Kion homoj faras, tion ili povas ankaŭ malfari kaj ŝanĝi. Lingvoj ne estas esceptitaj el tiu ĝenerala regulo.

Kaj ĉi tie ĉiukaze ne temas pri lingvoj en danĝero malaperi. La lingvoj, pri kiuj "lingvodefendantoj" okupiĝas, estas en "danĝero" malproksimiĝi de stato, kiu plaĉas al iuj homoj kun konservativaj gustoj.
Sten
Sten diras:
2011-07-15 18:13
Homoj, kiuj batalas kontraŭ fremdvortoj ne vere defendas sian lingvon, ili malutilas al ĝi. Ĉu pro reakciema naciismo aŭ nur pro nekompreno, tio ja povas varii.

Se akceptado de fremdvortoj minacus lingvon, la angla lingvo estus mortinta de jarcentoj. Kredeble neniu Eŭropa lingvo alprenis tiom da fremdvortoj kiel ĝi.

Se la diablo pentros sin verda, ĉiam troveblos esperantistoj pretaj kunlabori kun li…
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-07-15 19:10
Iuj fariĝas lingvodefendantoj pro la nacia defendo, aliajn logas la okupiĝo pri la lingvo. Mi trovas ke tute eblas kunlabori kun tiaj asocioj, almenaŭ dum la alianco ne fariĝas "strategia partnereco" aŭ io simila.

Cetere, ne eblas utili aŭ malutili al la lingvo. Ĝi estas perfekta ĉiaokaze. La demando estas nur kiagrade oni uzas ĝin por esprimi ĉu naciismon, ĉu kontraŭimperiismon.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-15 20:20
Mi ofte rigardas la novaĵojn de Deutsche Welle en la germana. La problemo kun la anglaj vortoj estas ke la germanoj ofte misprononcas ilin kaj uzas ilin laŭ alia maniero ol en la angla, tiel ke mi, kiu parolas ambaŭ lingvojn flue, havas problemon kompreni la novaĵojn. Ekzemple ili uzas la vorton "store" kiam aliaj germanoj uzas la anglan vorton "shop". Fakte Laden (vendejo en la germana) estas bonega vorto. Kial oni bezonas "schtohr" se eblas diri "Laden"? Mi gratas la kapon.
edmundo
edmundo diras:
2011-07-16 10:56
La hodiaŭa angla lingvo, kiel oni parolas ĝin en Britio, havas tre malmultajn fremdvortojn, se oni aplikas kutiman difinon de "fremdvorto". Fremdvorto estas neasimilita fremdaĵo, ekzemple "ensemble" en la angla, kiun diversaj homoj prononcas diverse, depende de ilia scio de la franca. Eĉ "kindergarten" apenaŭ sentiĝas kiel fremdvorto en la angla, kvankam ĝi estas relative nova pruntaĵo.

Estas tamen malfacile rekte kompari kun aliaj lingvoj. La angla havas tre ĥaosajn regulojn de literumado/prononcado, tiel ke malpli necesas adapti vortojn. Ekzemple, "machine" ne estas, laŭ mi, fremdvorto en la angla, sed en la germana necesis adapti la francan vorton por malfremdigi ĝin ("Maschine").

Laŭ mi fremdvortoj ja malutilas. Tamen, eĉ se oni ne povus mezuri tion, oni tamen rajtas apliki subjektivajn estetikajn kriteriojn kaj defendi lingvon laŭ tiuj kriterioj. Komparu ekzemple kun homoj, kiuj kampanjas kontraŭ la konstruado de "malbelaj" modernaj konstruaĵoj en historiaj urbocentroj. Ĉu tiuj homoj utilas aŭ malutilas al la koncerna urbo? Ĉiu devas mem decidi pri tio.
Sten
Sten diras:
2011-07-17 20:21
Nu, la nocio ”fremdvorto” evidente estas tre relativa afero. Estas normale en multaj lingvoj, tamen eble ne en Esperanto, ke iu vorto unue aperas neasimilite, kaj poste asimiliĝas laŭ prononco, ortografio kaj formo. Estas normale, ke oni pruntas vorton el alia lingvo ne en ties plena signifokampo, sed nur kun speciale limigita senco. Estas normale ke vorto ekhavas malsamajn signifojn en malsamaj lingvoj.

Kiam mi skribis pri fremdvortoj en la angla mi pensis pri la importoj el Skandinavio antaŭ pli ol mil jaroj, el Normandio post 1066, kaj el la franca, latina kaj greka dum multaj jarcentoj. Kompreneble tiuj vortoj ne estas fremdaj por nuna anglo, sed ili iam drastege ŝanĝis la anglan lingvon (kaj samtempe oni buĉis la gramatikon), kio estus katastrofo, laŭ la hodiaŭaj anoj de lingvoprotektismo.

Kompreneble ĉiu homo mem decidu, kio plaĉas al ili, sed malfacilas decidi, kiujn vortojn uzu oniaj samnacianoj. Eble ne eblas malutili al la lingvo, tamen ŝajnas al mi, ke traktante la propran lingvon kiel muzeaĵon, oni riskas malutili al la lingvuzantoj.

Kaj se oni volas ”protekti” = konservi la lingvon, kiel decidi, je kiu momento oni kvazaŭ frostigu ĝin? Ĉu en 1066? Ĉu en la mezepoko? Ĉu je Martin Luther? Ne, kredeble ne. Temas pri la tempo, kiam la ”lingvodefendantoj” estis junaj, do antaŭ ol la nunaj junuloj komencis detrui la bonan lingvon :-)
Sten
Sten diras:
2011-07-17 20:24
P.S. Cetere, en mia gepatra lingvo oni ne uzas la esprimon ”fremdvorto”, sed ”pruntvorto”. Nu, normale oni ja ne redonas la pruntitajn vortojn. Tamen eĉ tio povas okazi. Antaŭ pli ol mil jaroj skandinavoj pruntis al la angloj vorton por ”fenestro”, kaj nun usonanoj afable redonis al ni Vindozon…
edmundo
edmundo diras:
2011-07-18 09:05
En la germana estas "Fremdwort" kaj "Lehnwort", kaj oni distingas tiujn du nociojn.
edmundo
edmundo diras:
2011-07-18 11:03
Tamen, oni ne tro ĝeneraligu. Iuj homoj ne kontraŭas ĉiun ŝanĝiĝon, sed volas, ke okazu ne tro granda ŝanĝiĝo, kaj en bona direkto. Kaj ne nepre estas "junuloj", kiuj "detruas" la lingvon. En Germanio estis ĉefe reklamistoj, kiuj insistis pri anglaj vortoj, kaj mi aŭdis tre strangajn fremdaĵojn (ne nur anglismajn) en la buŝoj de maljunaj politikistoj. Dume en la parola lingvo junuloj ofte kreis novajn vortojn "elinterne", kiuj estis belaj kaj amuzaj, kontraste kun la teda trudado de la angla fare de eble ne tiel junaj reklamistoj.

Estus interese sondi la popolan opinion pri tiaj demandoj. Mi scias, ke multaj el miaj konataj same kiel mi grimacas, kiam ili aŭdas "I" aŭ "myself" anstataŭ "me", kiam ili aŭdas "different to" anstataŭ "different from", ktp, kaj emas malestimi la homojn, kiuj faras tiajn "erarojn", sed estus interese ekscii pri la ĝenerala opinio, kaj eĉ pli interese estus mezuri la subkonscian efikon de la lingvaĵo. Oni povus ekzemple aŭdigi la saman voĉon kun aŭ sen la "eraroj" kaj demandi, kiagrade oni konsideras la parolanton kiel fidindan. Povas esti, ke eĉ la homoj, kiuj mem "eraras", preferas, ke ilia kuracisto parolu "senerare". Tamen pri tio mi nur spekulativas.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-18 18:31
Mi vivas en multlingva regiono kie la usona estas la plej ofte uzata lingvo sed la parolantoj plejmulte ne estas denaskaj parolantoj - do oni aŭdas multajn formojn "malnormajn". Mi eĉ foje uzas tiujn formojn ĉar mi tiom kutimiĝis al ili. Krom tio, oni parolas la hispanan sed ne la hispanan de Hispanio. En preskaŭ ĉiuj vendejoj la ŝildoj estas dulingvaj (usona kaj hispana). Aliaj homoj ĉitie parolas la haitian aŭ la portugalan kaj oni povas legi ŝildojn en tiuj du lingvoj ankaŭ. Aldone vivas ĉitie novjorkanoj kun sia dialekto riĉa je jidaj esprimoj. Do mi ofte malcertas kio estas "la bona lingvo".