Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Kunikloj pli popularas ol Esperanto

Kunikloj pli popularas ol Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2011-11-27 14:24
La tutmonda voĉdona kampanjo por elekti Germanan Esperanto-Asocion unu el la mil plej popularaj asocioj de Germanio malsukcesis. Kvankam la germanaj esperantistoj, male ol la subtenantoj de la plej multaj aliaj asocioj, ricevis subtenon de samideanoj en la tuta mondo, la asocio ricevis malpli ol la duonon de la voĉoj, kiuj necesis por atingi la milan lokon. Pli popularaj ol GEA estis ekzemple la asocio Kaninchenhilfe Deutschland, kiu laboras por disvastigi informon pri la ĝusta prizorgado de hejmaj kunikloj. "Kunikloj havas tre bonan strategion pri disvastiĝo, kiun la Esperanto-asocioj bedaŭrinde ne havas", komentas Martin Schäffer.
Kunikloj pli popularas ol Esperanto

Savinda kuniklo ĉe Kuniklohelpo

La reta voĉdonado pri la mil plej popularaj asocioj de Germanio estis parto en la reklamkampanjo de germana banko, kiu promesis donaci po mil eŭrojn al la mil plej ŝatataj asocioj. La unuan lokon en la voĉdonado per sume pli ol 18.000 voĉoj atingis la asocio Zebrakids, kiu agas por doni al socie malavantaĝitaj infanoj la ŝancon ĉeesti futbalmaĉojn de pintaj germanaj teamoj.

Duan lokon atingis asocio por savhundoj per pli ol 16.000 voĉoj, kaj trian - asocio por antaŭenigi sporton kiel rimedon por resanigi pacientojn post korinfarkto kaj por preventi sanproblemojn, per pli ol 13.000 voĉoj. Por atingi la milan lokon necesis 7.902 voĉoj. Ĝuste tiom ricevis junulara bazpilka teamo, kiu bezonis la mil eŭrojn por aĉeti aparaton kiu ĵetas pilkojn.

Germana Esperanto-Asocio per siaj 3.585 voĉoj atingis la rangon 1.434, postrestante  ne nur multegajn malgrandajn sportklubojn, sed ankaŭ la asocion Kaninchenhilfe Deutschland, kies ĉefa agado estas disvastigo de informbroŝuroj pri la ĝusta prizorgado de kunikloj, kaj la asocion RiesenSchnauzerNothilfe. Ĝi laboras por trovi novajn prizorgantojn por senhejmaj hundoj de la raso ŝnaŭcero. La agadkampo de la asocio tamen ne estas tiel malvasta kiel povas ŝajni, ĉar ankaŭ miksrasaj hundoj povas ricevi helpon, se ili almenaŭ parte estas ŝnaŭceroj.

Grava kialo por la malsukceso de Germana Esperanto-Asocio estis, ke la esperantistoj malfruis ĉe la starto, opinias Martin Schäffer, kiu kampanjis por la voĉdonado.

- La oficiala komenco estis je la 4-a de oktobro, sed GEA registriĝis nur je la 18-a de oktobro, ĉar ni antaŭe ne sciis pri la konkurso. En tiu momento la asocio sur rango 1.000 jam havis 691 voĉojn. Alia problemeto estis, ke nur unu semajnon pli poste ni ricevis la mesaĝon de la banko, ke vere oni povas voĉdoni internacie.

Spite la malfruan starton, Germana Esperanto-Asocio komence ŝajnis havi ŝancon atingi la milan lokon, sed poste subite la kvanto de voĉoj por aliaj asocioj draste kreskis, diras Martin Schäffer.

Martin Schäffer

- Ĝis la 7-a de novembro ni sukcesis alproksimiĝi pli kaj pli al la rango 1.000. Tiutage mankis nur 263 voĉoj. Statistike interese estas, ke ĝis tiu tago la asocio sur loko 1.000 povis akumuli nur 2.003 voĉojn, do averaĝe ĉirkaŭ 70 voĉoj tage. Post la 1-a de novembro la averaĝo tamen draste altiĝis. Tio estas iom nelogika kaj tio lasas min suspekti, ke la asocioj draste komencis trompi. Ĝis la 6-a de novembro la averaĝo altiĝis al 170 voĉoj, poste eĉ al 400 voĉoj. En la lastaj tri tagoj akumuliĝis pli ol 2.500 voĉoj, do averaĝe pli ol 800 voĉoj (el tiuj 1.050 je la lasta tago).

Ĉe Germana Esperanto-Asocio la kvanto de novaj voĉoj ne kreskis, sed falis - eble ĉar ĉiuj atingitaj esperantistoj jam voĉdonis. Martin Schäffer supozas, ke multaj ne plu kredis, ke eblus atingi la milan lokon.

- Ni tamen klare konstatu, ke ni perdis ne pro iu trompo (kiu certe okazis), sed ĉar ni ne sukcesis konvinki la homojn pri la reta voĉdonado. Ni ne sukcesis aktivigi la movadon sufiĉe. Estis kelkaj malmultaj, kiuj agis multege kaj voĉdonigis ĉiujn amikojn kaj multaj aliaj, kiuj nenion faris. Do spegulo de la tuta movado, ĉar ankaŭ en ĝi kelkaj laboregas aŭ donacegas kaj la amasoj ne pretas multon doni.

Libera Folio: Ĉu vi seniluziiĝis? Ĉu oni devas konstati, ke la kvanto de rete aktivaj esperantistoj ne estas tiel alta, kiel multaj supozas?

- Mi havis la iluzion, ke per la internaciigo de la konkurso ni facile sukcesus atingi la necesan kvanton, sed mi klare eraris. Mi pensis, ke estus pli facile mobilizi la Esperanto-amikaron. Post la informado per novaj kanaloj - Lernu, Libera Folio kaj Edukado.net - ĉiam estis rekordoj rilate al voĉdonado, sed tio ne sufiĉis. Multaj homoj eĉ en la lasta semajno antaŭ la fino ne sciis pri la konkurso. Ni do fiaskis pro neaktivemo kaj ĉar ne eblis atingi per la ekzistantaj kanaloj ĉiujn personojn, kiuj eble estus voĉdonintaj.

Libera Folio: Eĉ asocio pri helpo al kunikloj ricevis pli da subteno ol Germana Esperanto-Asocio...

- Estis amaso da asocioj, kiuj ricevis pli da voĉoj ol GEA, kelkaj el tiuj sufiĉe strangaj. Kuniklo-asocio certe ne estas stranga! Kunikloj en Germanio estas tre populara hejmbesto. Sendube estas amaso da infanoj, kiuj havas kuniklon kaj voĉdonis kune kun la familioj. Kunikloj cetere havas tre bonan strategion pri disvastiĝo, kiun la Esperanto-asocioj bedaŭrinde ne havas. 

La Verein Deutscher Sprache (VDS), asocio kiu batalas por altigi la renomon de la germana lingvo kaj luktas kontraŭ troa uzo de anglecaj vortoj en la germana lingvo cetere sukcesis havi nur 754 voĉojn. Ili havas laŭ sia informo 34.000 membrojn. Ĉu el tio oni povas konkludi ke Esperanto en Germanio estas pli populara ol la germana lingvo? Certe ne! Ĉio estas relativa. Miksaĵo inter populareco, iniciatemo, kontaktoj kaj tiel plu. La banko en iu momento volas ripeti similan agadon. Espereble ni estos pli aktivaj kaj pli preparitaj la venontan fojon.

arkivita en:
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-20 17:10
... labori por disvastigi informon, en Esperanto, pri la ĝusta prizorgado de hejmaj kunikloj.

amoke
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-21 12:27
Ne, ne, ne!

Restas al GEA ...

... Esperantistigi ĉiujn Germanajn kuniklojn! Jen la ĉiosava solvo!
esperanto
esperanto diras:
2011-11-20 17:31
Tiu chi rezulto montras, ke kunikloj pli gravas por la homaro al Esperanto. Sed la kunikloj ne kulpas. La esperantistoj jes.

Sama stultajho kiel la furorlisto de UEA.
esperanto
esperanto diras:
2011-11-20 18:22
"- Mi havis la iluzion, ke per la internaciigo de la konkurso ni facile sukcesus atingi la necesan kvanton, sed mi klare eraris. Mi pensis, ke estus pli facile mobilizi la Esperanto-amikaron. Post la informado per novaj kanaloj - Lernu, Libera Folio kaj Edukado.net - ĉiam estis rekordoj rilate al voĉdonado, sed tio ne sufiĉis. Multaj homoj eĉ en la lasta semajno antaŭ la fino ne sciis pri la konkurso. Ni do fiaskis pro neaktivemo kaj ĉar ne eblis atingi per la ekzistantaj kanaloj ĉiujn personojn, kiuj eble estus voĉdonintaj."


Chi tiu eldiro estas klara indikilo por tio, ke oni totale supertaksas la potencialon au povon de la centmil virtualaj membroj de lernu.net au simile.
Sed ne nur.

Cetere, iom draste oni povas diri, ke tiujn centmil lernunetanojn oni povas pli malpli forgesi, same edukado.net kaj chio cetera. Tio estas nur teoriajho kaj plej probable ludos neniun rolon por la Eo-movbado. La cifero de cent mil estas nenio kompare kun cent milionoj, kiuj surfas en interreto. La plimulto de tiuj "membroj" pli malpli frue denove perdighos, por karakterizi la konduton kaj evoluon de tiuj surfantoj.

Rigardu la realecon en Lib F: Dum kelkdek personoj regule kontribuas kaj "out"as sin, de tiuj du manplenoj tre ofte, eble kelkcent legas, sed restas pasivaj, anonimaj au nerekoneblaj.

Mi dubas, ke e-istoj ne subtenis la aferon, char temis pri kampanjo de banko, kiel iu komentanto asertis. Mi ne memoras, chu tio estis la kampanjo de banko, povas esti.

Antau nelonge aperis artikolo pri Eo en grava svisa semajna gazeto (Wochenzeitung WOZ - la artikolo bedaurinde ne estas en la reto). Oni intervjuis ankau min, kaj mi diris, ke en Svislando ekzistas 160 membroj de la landa Eo-asocio, kio ja estas la vero. Alia samideano, kiun oni intervjuis, diris, ke en CH estas 8000 e-istoj. Do, la konfuzita leganto povis elekti inter ciferoj, inter faktoj kaj fantazioj.
(Mi memoras, ke tiu sama samideano, cetere tre konata aktivulo el Zuriko, kies nomon mi forgesis, diris antau jaroj, ke en la mondo ekzistas chirkau 20 milionoj da e-istoj. Do, vi mem vidas kiujn problemojn oni renkontas en Svislando kun e-istoj, kiuj per similaj asertoj totale fushas kaj sabotas la seriozan "propagandon" pri Eo. Cetere tiaj personoj aktivas kiel - dumvivaj - prezidantoj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj.)
simono
simono diras:
2011-11-21 20:05
Pri la nombrado de Esperantoparolantoj mi povus ĉanti longan litanion. Mi rekomendas ĵeti rigardon al:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Nombro_da_Esperanto-parolantoj

kaj aparte atenti pri miaj taksoj el 1998 sub referencilo 12. Daŭros momenton ĝis ĝi ŝargiĝos el la arkivo.

Por mi jam tiam estis tute evidente, ke preskaŭ ĉiuj aliaj taksoj estis ĝiskreve troigitaj. Speciale jena Kulberta stultaĵo.

(Fakte temis ĉe li pri 1,6 milionoj kaj neniam ajn pri 2 milionoj. Oni tiam ĉe ni preskaŭ ĉiam simple rondigis la nombron ĝis glata du kaj fiere rakontis ĝin dum ĉiuj gazetaraj konferencoj.)
aldone
aldone diras:
2011-11-21 22:02
En la tuta mondo estas nur ege malmultaj homoj kiuj flue parolas Esperanton. Laŭ mi estas konsiderinde malpli ol 1000 homoj. Rilate al la aŭskultado de la programoj de la Esperanta Retradio mi havas tre stabilajn ĉiutagajn ciferojn: Ĉiu programo atingas post 2-3 semajnoj ĉirkaŭ mil geaŭskultantojn. Mil geaŭskultantoj tamen ne signifas ke tiuj homoj flue parolas Esperanton, oni nur povas supozi ke ili komprenas la lingvon aŭdante ĝin. La ĉiutaga aŭskultado certe kontribuas je longa vido al pli flua parolado, sed gravas ankaŭ la aktiva praktikado de la lingvo. La eblecoj aktive praktiki la lingvon tamen estas tre limigitaj. Dum kongresoj kaj aliaj internaciaj aranĝoj tio ja eblas, sed estas nur malmultaj homoj kiuj vere lingve profitas el tiuj okazoj.

Por doni iun rondon ciferon mi do diras ke ĉirkaŭ mil homoj en la tuta mondo flue parolas Esperanton. Certe ne estas 10000 aŭ eĉ pli. Ke estas konsiderinde pli da homoj kiuj scipovas diri kelkajn simplajn frazojn en Esperanto, pri tio ne estas dubo. Eble estas 100 mil. Tio laŭ mi estus treege alta nombro pri kiu mi ĝojus.

Mi amas la lingvon kaj mi opinias ke valoras malŝpari energion por ĝi. Mi vidas ke miaj klopodopj alportas kreskon de la parolantaro, eĉ se tiu kresko en absolutaj ciferoj estas apenaŭ mezurebla. En la nuna situacio pli da kvalito nombras pli ol kvanta kresko.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-11-21 22:32
> En la tuta mondo estas nur ege malmultaj homoj kiuj flue parolas Esperanton. Laŭ mi estas konsiderinde malpli ol 1000 homoj.

Ho, mi pensas ke vi estas tro pesimisma. Kompreneble, ĉio dependas je la kriterio uzata, sed en realisma takso, mi certe kredas ke ja estas multe pli da.

> Mi amas la lingvon kaj mi opinias ke valoras malŝpari energion por ĝi.

Kaj mi tre dankas pro tiu ĉi via sinteno. Estas tre agrable vidi ke, inter iuj bruaj negativuloj, aliaj homoj montras tiun ĉi pozitivan aliron. Kiel diris tiu pensulo, "kontraŭ la pesimismo de la racio, la optimismo de la volonto"

> Mi vidas ke miaj klopodoj alportas kreskon de la parolantaro, eĉ se tiu kresko en absolutaj ciferoj estas apenaŭ mezurebla.

Kaj denove ni estas tre dankemaj. Via iniciato certe postuladas grandan penon, sed sciu ke multaj homoj ja ŝatas kaj dankas viajn ĉiutagajn parolajn pilolojn.
pistike65
pistike65 diras:
2011-11-22 06:14
... antauvidas nepran interaperon en ajna diskuto de la temo "kiom da esperantistoj"...?

amike
Istvan Ertl
simono
simono diras:
2011-11-22 14:25
Ne, por tiu ĉi deflankiĝo ni nepre bezonas novan nomon!

Eble precize laŭ la leĝo de Stigler - ĝi nomiĝu la leĝo de Ertl. :)
esperanto
esperanto diras:
2011-11-21 22:58
Antau kelkaj jaroj mi foje kalkulis surbaze de la Jarlibro de UEA (Hochrechnung)), ke ekzistas chirkau 20'000 personoj, kiuj iel anas en unu el la strukturoj ligitaj kun UEA. Tiu chi cifero inkludas chiujn individuajn kaj asociajn membrojn, chiujn delegitojn, komitatanojn, membrojn de fakaj asocioj, akademioj ktp.
Do, por mi ekzistas tutmonde ch. 20'000 pli-malpli aktivaj esperantistoj. Sed eble tiu chi cifero estas ech tro optimisma.

Lau mi ch. 10-20 procentoj de tiu cifero estas daure aktivaj au chefe aktivaj en unuopaj aranghoj, kunvenoj kaj kongresoj.

Se mi pensas pri (lokaj, naciaj, internaciaj) Eo-kunvenoj, takseble triono au kvarono (chu el la tuta supozata kvanto da e-istaro, chu el tiuj 10-20% aktivuloj estas malfacile direble) bone parolas Eon, sendepende chu bonstila au kun angla, franca, usona au japana akchento. Bone signifas fluan konversacion, glatan kompreneblon kun averagha au suficha vorttrezoro.

Kiel oni povas vidi, inter 1000 kaj 2000 partoprenas UKn, 200-300 IJK.

Certe ekzistas homoj ekster chiuj tiuj kalkuloj, kategorioj kaj statistikoj, kaj tute privataj esperantoistoj tute nekonataj, sed lau mi relative ili ne estas multaj. La plimulto kolektighas chirkau UEA (en plej vasta senco) lau la Jarlibro, en tiu au alia formo.

En la pasintaj 20 jaroj miloj da "esperantistoj" malaperis, chefe asociaj membroj en la iamaj soclandoj, kie la iama "amasmovado" shrumpis al fina resto de kelkcent membroj au kelkdek aktivuloj. Lastatempe ne pli ol 100 personoj partoprenas naciajn kongresojn en tiuj landoj. Dum la komunisma tempo estis kelkcent, en UK paroprenis kelkmil.

Persone mi timas, ke en la venontaj 10-20 jaroj la nombro de e-sitoj draste shrumpos, chefe pro formortado de la postmilita generacio. Chu tiu generacio povos esti anstatauita, estas malfacile diri, sed mi dubas, char la Eo-movado perdis sian dinamikon, kiun ghi havis antau 1989. Se la Eo-movado kontrau atendo ricevus subitan konjunkturon, oni povus dedukti, ke la membronombro subite altighus.

Ke UEA ne perdis membrojn en tiu chi jaro, iom mirigis min. Tio signifas, ke la membronombro simple stagnas ankorau.
Klarigoj kaj grafikoj chi tie.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA

Sed mi shatus audi aliajn opiniojn (sed kompetentajn).

Tiuj estas la realaj ciferoj, la resto estas nur spekulacio kaj fantazio.

Sed lau mi ni ne tro okupighu pri tiuj ciferoj. Pli grave estus krei kulture valorajn produktojn por altigi la intereson pri Esperanto, ghian reputacion kaj prestighon. La interesuloj kaj membroj aperus de si mem.
simono
simono diras:
2011-11-22 13:39
Statistiko havas du ĉefajn fakojn - priskriba (deskripta) statistiko kaj konkluda statistiko.

Nombrado - ekz. censo - estas parto de la priskriba statistiko. La statistikaĵo estas simple la rezulto de la nombrado kaj aldone kelkaj ege strangaj kaj misteraj valoroj priskribantaj la distribuadon de la nombritaĵoj. La sola priskribilo bone konata de ne-matematikistoj estas la "aritmetika mezumo" - alivorte "averaĝo" en la ĝenerala ĉiutaga senco de la vorto. (Cetere, mi mem estas granda fanatikulo pri la uzo de medianoj.)

Aliflanke, ĉiuspecaj taksoj baze de specimenoj aŭ baze de sondaĵoj estas parto de la konkluda statistiko. Same pri iuj prognozoj.

Estas klare, ke statistikaĵoj el la konkluda branĉo plej ofte ne povas esti tiel roke firme ligitaj al iuj faktaj situacioj kiel statistikaĵoj el la priskriba branĉo.

Sed tio ne tuj signifas, ke la rezultoj el la konkluda statistiko estas aŭtomate "spekulado kaj fantazio" kompare al "realaj ciferoj".

Fakte, iam kaj iam, statistikaĵo baziĝanta sur specimeno povas esti pli preciza ol statistikaĵo baziĝanta sur plenpopulacia censo. En censoj oni povas misnombri, misdemandi, misrespondi, misregistri, aŭ mis-io-ajn-i, aŭ eĉ ficele kaj konscie falsi.

Mia takso pri la nombro da E-parolantoj estis evidente parto de la konkluda statistiko. Mi kolektis specimenojn, mi taksis la lingvosciojn, kaj mi poste aplikis la distribuadon de UEA-anoj por projekcii miajn specimenojn al la diversaj landoj de la mondo. Fakte, jen la sola distribuado, kiu estis tiam disponebla.

Via takso ne estas nur unu uncon pli reala. Ankaŭ vi prenis "realajn ciferojn" - nome pri la membraro de UEA - kaj taksis laŭ propra beko la elcentaĵon, kiu vigle aktivis - nome 100%, kaj el tiuj, kiom da ili flue parolas.

Kaj mi emus defendi tiajn metodojn.

Mi konkludis en 1998, ke estas inter pesimisme 4.000 kaj optimisme 20.000 flue kaj senhezite parolantaj E-parolantoj.

Vi konkludis, ke estas - ne estas klare kiam - 20.000 aktivuloj, el kiuj triono aŭ kvarono supozeble sufiĉe flue kaj uzeble parolas Esperanton - do frakcie inter 5 000 kaj preskaŭ 7 000.

Evidente, nek vi, nek mi kapablis kuntaksi jenan gigantan nombron de tiuj ĉi laŭlegendaj perfektaj parolantoj de Esperanto, kiuj neniam ajn, nenie ajn montras sin por, eble tamen en iu paralela mondo, regali nin per sia impone perfekta kaj belstila majstrado de la lingvo.
juh
juh diras:
2011-11-20 18:04
Tio estis varbado por banko. Versxajne esperantistoj ne volis subteni tion en la aktuala situacio.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-11-25 08:01
De chio oni povas lerni. Kion ni povas lerni de chi fakto?

- unue ni povas konstati, ke en Esperanto-movado mankas unueco, solidareco
- ni povas konkludi, ke ni estas tro malmultaj
- malbone funkcias propagando, informo, organiza reto.

Ni povas konstati, ke kuniklo-bredantoj estas pli bone organizitaj, precipe pli bone rete aktivaj kaj spertaj.

Por shanghi la staton, oni devus;

- reorganizi , precipe modernigi propagandan kaj informan servon kun scio uzi
  plej modernajn mediajn rimedojn.
- chesi esti fanatikuloj kaj sanktuloj en katakomboj (kredi, ke okazos
  miraklo).
- serchi novajn vojojn, precipe esti politike orientita kaj aktiva
- alie restas ankorau unu metodo; generi sin kiel kunikloj!
simono
simono diras:
2011-11-25 15:49
La plej simpla konkludo estas tio, ke estas ege pli da kuniklobredaj kluboj kaj bredantoj en Germanujo, ol Esperanto-kluboj kaj Esperantistoj en la tuta mondo. Unua esploro en Interreto konfirmas tion. Rilate klubojn estas vere ege pli multe. Laŭ unuavida nepreciza takso - eble centoble pli multe. Do plene superfluas iel honti aŭ enzorgiĝi pri nia malvenko.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-11-25 22:45
Esperanto estas mondskale konata, sed en multaj lokoj esperantistoj kondutas strange, kio povus doni malbonan impreson pri Esperanto. Chu Esperanto igas homojn tiaj au la homoj mem estas tiaj antau ol farighi esperantistoj.
Pripensidaj aferoj !
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-11-26 19:05
Homoj emas antaŭjuĝi aferojn laŭ la homoj kiuj jam okupiĝas pri ĝi. Ĝuste al Esperanto tio iel estas aparte maljusta, ĉar Esperanto ja estas por ĉiuj -- ankaŭ tiuj homoj kiujn oni trovas strangaj. Tamen tio estas laborkondiĉo.

Kompreneble, ni volas aserti ke Esperanto estas normala afero, ne rezervita al stranguloj. Sed ni provu rigardi la aferon pli vaste: Ĉu estas normale entute rilati konscie al lingvaj aferoj -- precipe en aliaj lingvoj ol la gepatra?