Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo

La hispana kongreso malfermiĝas por la reta mondo

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-01 11:18
La ĉefajn okazaĵojn de la tuj komenciĝonta Hispana Esperanto-Kongreso eblos partopreni ne nur ĉeeste, sed ankaŭ per la reto. Interalie estos rekte elsendita debato inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti pri la temo "lingvo kaj movado", kaj la spektantoj povos partopreni la diskuton pere de reta babilejo kaj sociaj retoj kiel Twitter. La iniciato estis parte inspirita de freŝa diskuto pri la estonteco de la Universalaj Kongresoj, okazinta en retlisto de UEA, rakontas Toño del Barrio en sia artikolo, verkita por Libera Folio. Laŭ li, la eblo rete partopreni neniel malutilas al la surloka sukceso de kongresoj, prefere male: "Reta elsendo ebligu partoprenon al homoj fizike malproksimaj, sed ĉefe ĝi instigu emon al fizika ĉeesto en estontaj kongresoj."

Diskuto ekestis antaŭ kelkaj semajnoj en la retlisto de membroj de UEA pri la fizika partopreno en la Universalaj Kongresoj, en tiu ĉi epoko de relative ofta translokiĝo de la aktivado en la retan sferon, kaj ĉefe kiam la kongreso okazas en multekosta eŭropa urbo. En la diskuto partoprenis la prezidanto Probal Dasgupta mem, per republikigo de iama sia artikolo, en kiu ni povas legi interalie:

Por uzi la samajn kongresojn lige kun la noviĝantaj celoj de nia epoko, ni devos refasoni niajn manierojn kunsidi, kaj ankoraŭ ne aperis klaraj proponoj, kiamaniere tion fari.

La kutima debato rilatas al la retaj disponoj. Oni demandas sin, kiamaniere la ekzistantan kongresan sperton ni per la elektronikaj komunikaj rimedoj disponigu al la neĉeestantoj. 

Tiun demandon faris al si mem la organizantoj de la venonta Hispana Esperanto-Kongreso, kiu okazos dum tiu ĉi semajno en la historia urbo San Lorenzo de El Escorial, en historia konstruaĵo tuj fronte al la fama Monaĥejo de Eskorialo. La ĝenerala temo de la kongreso celis ĝuste la novajn manierojn de komunikado kaj organizado de la nuna movado, sub la moto "Esperanto 3.0", kaj subite ni demandis nin: kial ne esplori ankaŭ la retajn eblojn de la kongreso mem?

Jen do eksperimento: la ĉefajn surlokajn programerojn de la Eskoriala kongreso povos partopreni ĉiu esperantisto en la tuta mondo, pere de samtempa reta elsendado. Por tio ni rezervis kanalon en tiucela retejo.

Sed ne temas nur pri simpla spektado de la selektitaj programeroj: oni povos ankaŭ komuniki kun la kongreso mem, pere de la akompana babilejo, kaj ankaŭ pere de la sociaj retoj. Ekzemple, en Twitter, per simpla mesaĝo al la konto @70HEK, kie aperos novaĵoj dum la tuta Kongreso.

Tiu proceduro estos oportuna dum la disvolvo de la diversaj atelieroj, kiuj instigos partoprenadon de la kongresanoj, kaj speciale dum du el la programeroj kiuj apriore aspektas plej altiraj por tiu ĉi reta partopreno, kaj kiuj okazos sinsekve dum la vespero de la sabato 2-a de julio. Je la 16-a horo (centreŭropa tempo) estas antaŭvidata aro de prelegetoj sub la formo de peĉakuĉo (pri tiu maniero de rapida prelegado, legu ekzemple tie ĉi), kun posta redemandado.

Tuj poste estas programata debato pri lingvo kaj movado inter du homoj kies malsamajn vidpunktojn pri ambaŭ temoj oni bone konas: Renato Corsetti kaj Jorge Camacho. Malpli interaktiva, kaj ankaŭ spektinda estos probable la elsendo de la koncertoj, inter kiuj menciindas tiuj de Georgo Handzlik kaj Kim Henriksen, ankaŭ sabate.

Inter aliaj programeroj ligitaj al la reta agado, estas anoncita la publika prezentado de la “Projekto Bitoteko”, per kiu oni entreprenis la bitigadon kaj enretigon de multaj volumoj de la biblioteko Juan Régulo Pérez de Hispana Esperanto-Federacio, inter kiuj la plej malnovaj kaj historiaj. Post la simila sed pli profesia iniciato de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ĝi estas paŝo en la kreado de plua tutmonda Virtuala Biblioteko de Esperanto.

En sia artikolo, Probal Dasgupta daŭrigas jene:

Iuj liveras brilajn solvojn. Ili estas tiel brilaj, ke aliaj avertas, ke tro uzi tiujn solvojn kreos la danĝeron, ke oni bonege spertos la kongresojn defore, kaj ke do la homoj ĉesos fizike veni al la kongresoj. Oni notu, ke tiu debato premisas, ke la kongresojn mem neniu refasonos.

Se ni tiamaniere refasonos la kongresojn kaj niajn retajn komunikmanierojn, ke la retaj agadoj kreos senton de bezono pri fizikaj kunvenoj por fini multon, kion oni povas rete nur komenci kaj ne fini, tiam la reta laboro kaj la kongresado komplementos unu la alian.

Konsentite: reta elsendo ebligu partoprenon al homoj fizike malproksimaj, sed ĉefe ĝi instigu emon al fizika ĉeesto en estontaj kongresoj. En loko kiel Eskorialo, unu el la plej popularaj turismaj celoj de Hispanio, kaj kie dum somero svarmas drinkejoj kaj terasoj kie amike babili kaj diskuti en Esperanto, tiun aspekton de la renkontiĝo retaj spektantoj nur povos konjekti.

Toño del Barrio

 
arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-06-26 22:36
La reta kongreso estas interesa ideo - tamen pri rekte elsendita debato inter Jorge Camacho kaj Renato Corsetti pri la temo "lingvo kaj movado" oni povas facile rezigni, char antauvideble (99%) oni nur shtopos la reton per fatraso.

Kaj Dasgupto vershajne superos chian brilon per siaj (nekompreneblaj) filozofiaj konsideroj...

Prefere traduku tiun chi rusan artikolon en Esperanton kaj vi ekscios ion novan pri lingvoj kaj movadoj kaj faros ion utilan:
http://www.strana-oz.ru/?numid=23&article=1043
Niko
Niko diras:
2011-06-28 02:12
Persone mi antaŭĝojas la debaton, eĉ se iom antaŭvideblas la (ne)rezultoj.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-01 21:07
Ĉu ekzistas iu ajn homo krom vi mem kiun vi respektas?!?!?!
Niko
Niko diras:
2011-06-28 02:10
Mi aplaŭdas ĉi tiun iniciaton fare de la HEK-organizantoj. Ĉiujare mi angore bedaŭras mian malpartoprenon en alikontinentaj kongresoj. Povas esti tre malfacile vojaĝi eksterlanden de Usono pro distanco kaj manko de rimedoj. Kvankam la virtualaĵoj ne estos tiom bonaj kiom la efektiva surloka kongresumado, estos tre interese spekti ilin.
salikh
salikh diras:
2011-06-28 10:08
Tonjo, cxu vi ne bonvolus publikigi la hortabelon de la elsendoj?

Antauxnelonga sperto de reta elsendo el la Kansaja kongreso en Japanio montris, ke nepre devas esti persono en la kongresejo, kiu dauxre legos retajn komentojn kaj demandojn kaj vocxlegos la plej interesajn al la fizikaj cxeestantoj. Manke de tia persono, dum elsendo el Kansaja Kongreso, la publiko disigxis al du neligitaj partoj: fizikaj cxeestantoj kaj retaj spektantoj.
Mi esperas, ke elsendoj el Hispana kongreso estos pli bonaj tiurilate.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-06-28 15:25
Dankon pro ambaŭ sugestoj. Jes, ni publikigos la programon tuj kiam ĉio bonordos. Sed jam marde, ĉe la 18,30 (centreŭropa horo) eblos spekti la inaŭguron, kaj tuj poste koncerton de plektrorkestro. Ankaŭ merkrede estos elsendoj vespere. Sed iom post iom :-)

Pri la komuniko kun la retaj partoprenantoj, denove estas antaŭvidita ke iu homo zorgos pri tio, ĉefe dum la interŝanĝaj programeroj (debato, atelieroj, ktp). Atentu la babilejon apud la ekrano, kaj ankaŭ mesaĝu nin pere de Twitter.
Betty
Betty diras:
2011-06-28 17:49
Gratulegojn! Kia interesa programo! Plezuron kaj sukceson!
esperanto
esperanto diras:
2011-06-28 19:48
Bedaurinde mi nenie povis spekti la inauguron de la hispana kongreso kaj la koncerton, kvankam je la 18h30 mi vizitis la koncernan retujon.

Sed mi ne partoprenas en Twitter.
EmilioCid
EmilioCid diras:
2011-06-28 18:18
Gratulegon pro la iniciato. Mi partoprenos el Brazilo ;-)
KostikVento
KostikVento diras:
2011-06-30 20:28
Dankon, mi partoprenetis sur Nord-Bajkala bordo :) kiam mi spektis, temis pri Mongolio, ĝi estas sufiĉe proksime de ni, sed mi neniam vizitis ĝin. Eble, iam baldaŭ indus ja.

Pri la kanalo: min tre bonmirigis ke sufiĉis malpli ol 0.5-Mbps-a kanalo, averaĝe ĝi konsumis ĉirkaŭ 300 kbps. Sed, la sono estis iomete distordita, kaj mi malbone povis kompreni la frazojn. Por ripari tion necesas iom "sorĉi" (fakte, iom malaltigi) pri la enirsignala nivelo ("record level") en la son-agordoj de la registrante elsendanta komputilo.
esperanto
esperanto diras:
2011-07-02 01:10
Mi spektis kelkajn arkivajhojn.

Krom la mizera kvalito teknika (kiun oni povas indulgi kaj ech ne kritiki), la parolmaniero kaj prononco de kelkaj prelegantoj estas tia terura katastrofo, tiel ke post 2 minutoj oni perdas la paciencon auskulti kaj denove elshaltas la tuton.

Oni imagu kiel estus se la tuta homaro parolas tian mizeregan Esperanton. Mi tiam vere preferus la anglan - au la hotentotan (au la svisalemanan parolitan de turkoj, albanoj kaj afrikanoj).
miropiro
miropiro diras:
2011-07-01 12:35
Saluton, al mi la ideo plaĉas multe. Tamen, antaŭ du semajnoj mi malkovris retejon Lanyrd. Ĝi nun estas en la angla lingvo, sed tio eble ne gravus. Ĝi estas bazita je Twitter, eblas ŝajne ankaŭ alŝuti videaĵojn kaj ĝi ebligas sekvi novaĵojn por tiuj, kiuj ne povas ĉeesti.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-07-02 00:37
Kiel kelkaj el vi komentis, ni spertis kelkajn teknikajn malfacilaĵojn. Iujn pro la noveco, alia pro la eco de la konstruaĵo, modernigita sed antikva. Sed ni jam solvas plejparton, kaj do ili eblas, eĉ se la kvalito efektive ne perfektas.

Verŝajne la sabato, kiu estas la pinta parto de la kongreso, la tutan programon eblos spekti rete, kaj partopreni per viaj komentoj, eĉ se ne ĉiam eblos respondi akurate.

Jen la hortabelo, en madrida (centreŭropa) tempo:
- 10,00: Prelego de Kim Henriksen, pri muziko en Esperanto
- 11,30: Publika prezento de la ateliero pri deklamado
- 12,30: Koncerto de Georgo Handzlik
- 14,00-16,00 ne elsendado pro manĝado (jes, manĝohoraroj en Hispanio estas tiel strangaj)
- 16,00 Peĉakuĉo (vidu supre en la artikolo)
- 17,30 Debato inter Camacho kaj Corsetti (kun moderigado fare de mi mem)
- 19,00 Koncerto de Kimo
- 20,30: Adiaŭo de la kongreso kaj fino.

Ĝuu!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-02 11:52
Mi ripetas ĉi-sube la ligilon al la kongreso (ĝi troviĝas ankaŭ en la artikolo, sed bele kaŝita):

http://www.livestream.com/70ahispanakongresodeesperanto

Nun tuj vi povas "partopreni" la hispanan kongreson! (elsendado okazas nun, ateliero pri deklamado). Certe imitinda-imitenda ekzemplo por UK.
javergara
javergara diras:
2011-07-02 18:35
Mi nun spektas la debaton inter Corsetti kaj Camacho, tute senprobleme (nur ke oni ne tre bone audas la demandojn de la cheestantaj publikanoj).
Espereble la samtempa enretigo de interesaj E-kongresaj programeroj ighos ghenerala praktiko.
Dankon pro la iniciato.
esperanto
esperanto diras:
2011-07-02 19:40
Welcome to the '70ahispanakongresodeesperanto' room.
70HEK: prelegantoj hastas, sed vi trankvilu
70HEK: Ana nun trankviligas vin plie
Fajro: :)
esperanto_kim: kiel maniere oni povas vidi tion jam estas skribita pli frue hodiau' ?
Fajro: Vidu "Latest videos", se mi ĝuste vin komprenis, samideano. :)
70HEK: Post dek minutoj, debato inter Renato Corsetti kaj Jorge Camacho
Fajro: Ni atendas. Dankon al vi!
kokido7: Provo
Marcos: Saluton
Fajro: Saluton, Marcos!
Marcos: Mi ne povas vidi je kiu minuto 70HEK skribis ke la debato komencigxos post dek minutoj
Marcos: ĝ
Fajro: Jes
kokido7: Jes, mi audas (kaj vidas).
kokido7: Kiom da spektantoj estas en la stadiono?
pistike65: he, mi tute hazarde enretighis, kaj jen ghuste la duelego!
kokido7: Ho! Iu legis mian demandon!
pistike65: do, eku la debato, char baldau mi devos foriri :-)
pistike65: tro longa enkonduko...
pistike65: ankau novajn realajhojn eblas nomi per malnovaj rimedoj!
pistike65: kurta estas bonega vorto! neniel ghi shanghas ajnan regulon!
kokido7: Prave, pistike65.
pistike65: dankon, kokido7.
pistike65: chu la problemo de chinoj estas malmalvortoj? mi dubas
pistike65: jes, Jorge parolu!
pistike65: Jerzy Camacho, Jorge Handzlik
kokido7: Prave, Jorge.
pistike65: unu punktego por Jorge, rilate mal-vortojn
pistike65: chi fortuloj montras siajn muskilojn!
pistike65: chiuj lernis Fukushima, sed la islanda fajromonto estis tro komplika
pistike65: transitivon for! tion foje proponis Bernard Golden
Manolo: Saluton al ĉiuj el la salono! Belega etoso ĉi tie...
pistike65: salonuton
pistike65: = saluton al la salono
Manolo: ;-)
Fajro: Saluton, Manolo, el Rusio! :)
pistike65: "katastrofo" bezonatas, ni havas hejme unu
Manolo: Saluton!
pistike65: movado estas vorto neanalizinda, char apenau ion ghi movas
pistike65: raumisto... Jorge's coming out...
pistike65: "ni ne malproksimas" - la kutima taktiko de Raneto... ni vidu al kio li venos...
pistike65: RC restis en la movado... restis... restis... restis... restas...
pistike65: Esperantujo nur por idealistoj! kia aparthejdo!
Fajro: pistike65: ĉu vi malŝatas lin?
pistike65: beletristojn oni bezonas... kia toleremo...
pistike65: Raneto estas la homo kiun oni shatas malshati
pistike65: nu, serioze, mi ne shatas lian durkapecon
pistike65: mi ne bone audas la salonan vochon, chu Vi aliaj jes?
kokido7: Oni ne rajtas uzi formon novan sinonime al oficiala/Fundamenta formo, krom se ...
Fajro: mi bone aŭdas ĉion
kokido7: ... la formo nova estas sankciita de la Akademio kaj/au internacia. ...
pistike65: bone, Fajro, do mi tro surdas... sed ank au che mi plibonighis
kokido7: Ekzemplo: Oni ne rajtas uzi "nav'" sinonime al la Fundamenta "ship'", sed oni rajtas uzi "konvers'" sinonime al la oficiala "konversaci'", char la Akademio deklaris toleron de "konvers'".
Marcos: kokido7, chu vi estas Andreas?
pistike65: pri la Akademio oni fajfu. Kaj nova vorto neniam komplete sinonimas al alia, jama
kokido7: Jes.
kokido7: Mia "jes" celis la demandon de Marcos.
pistike65: Jorge ne distingas inter beletra kaj konversacia lingvajho... tion oni tamen devus. Jen pri kio ni foje konfliktetas che Beletra Almanako
pistike65: pri monda lingvoproblemo, prave.
jtrenado: cxu iu havas demandon por la debatantoj?
pistike65: Volonte. "orge ne distingas inter beletra kaj konversacia lingvajho... tion oni tamen devus. " Chu ne? (Istvan Ertl)
pistike65: mi ne parolas same al mia edzino kiel mi verkas
Fajro: pistike65: :)
pistike65: shi ne eltenus mian verkadstilon parole!
pistike65: mi celas simple tion ke la chiutaga lingvajho bezonas alian komunikadan strategion ol verkado.
pistike65: Renato miskomprenas; ne por tio mi pledas kion li diras.
Marcos: bonshance vortoj povas ankau malaperi de la vorto
Marcos: *de la lingvo
pistike65: "Tri motorboatoj de la Marborda Gardistaro senprokraste elhavenighis direkte al la krizozono. " tio estas beletra frazo, char konciza. Parole mi klarigus ghin pli.
pistike65: Marcos: vortoj aperu kaj malaperu, tiel lingvoj vivas.
Marcos: kaj se la bonlingvismo ighas pli moda, multaj el la novradikoj, kiuj plioftighis dum la pasintaj jardekoj, povus denove maloftighi
pistike65: jes, tio pri direktoj pravas - "liven" ankau ni uzas en auto
kokido7: "Liv'" ne estas sinonima al simpla oficiala/Fundamenta radiko. Tial "liv'" ne kontrauas ian Fundamentan regulon.
Marcos: mi konsentas kun Renato: Estas neniu problemo pri "maldekstra"
pistike65: Renato argumentas erare: tio ke al iu ne okazis akcidento pro misaudebla vorto, ne pruvas ke tia problemo ne eliminendas
pistike65: tio pri vortaristoj kion li nun diras estas plia stultajho
pistike65: neniu Espa vortaristo estas pagata, au preskau ne!
Marcos: ne, tio estas saghajho!
Marcos: la parolo pri pago estas kompreneble metafora
pistike65: vortaristo priskribu, ne preskribu
Marcos: temas pri tio ke la vortaristoj fieras pri dikaj vortaroj
pistike65: Szerdahelyi siatempe estis pagata, sed mizere
Marcos: la esperantistoj atendas preskriban vortaron, ne pure priskriban
pistike65: ili fieru, prave. Ju pli dike, des pli informe
Marcos: Se vortaroj estus nur priskribaj, ili devus listigi ankau chiujn erarojn
Marcos: sen nomi ilin eraroj
pistike65: "Pure" priskriba ne estu, prave. Ghi klarigu pri la reala uzo.
Marcos: ghuste, Jorge!
Marcos: Sed la problemo estas ke multaj homoj argumentas: "Tiu vorto estas en PIV, do estas bone uzi ghin."
Fajro: Marcos: Vi tute pravas.
pistike65: Pri PIV oni estus same kritika kiel pri ajna fonto.
pistike65: Bona punkto, Jorge!
Marcos: "Fiki" havas alian nuancon ol "amori" au "seksumi"
pistike65: Prave, Marcos. Kaj "olda" malsaman ol "maljuna".
pistike65: Olduloj fiku!
Fajro: :))))
Marcos: Preskau chiuj lingvoj havas apartajn vortojn por seksumi, almenau unu pli formalan kaj unu pli vulgaran.
Marcos: Tamen alian lingvon ol Espderanto kun pli ol unu vorto por maljuna mi ne konas
pistike65: Eble homoj kiel Renato estas bezonataj kiel bremso en auto, dum homoj kiel Jorge motoras. Kaj la auto iras antauen.
Marcos: Simile pri "mallonga", "malmola" ktp
pistike65: "amen alian lingvon ol Espderanto kun pli ol unu vorto por maljuna mi ne konas"?
Marcos: Mi konsentas kun Istvan ke bonas havi homojn kun diversaj opinioj pri tiu afero
pistike65: Hungara: öreg, vén
pistike65: Dankon pro la atento al miaj komentoj kaj demandoj. Mi devas bedaurinde foriri.
jtrenado: ne dankinde
jtrenado: cxu cxeestantoj auxdeblas?
Fajro: jes
Fajro: la sono esta bonega. Dankon!
Risho: Malvortoj kaj malmalvortoj povas ekzisti samtempe lau la komunika situacio
Marcos: Jorge diras ke Esperanto ne havas malsamajn vortojn por "bona" kaj "malbona". Sed tiuj ja estas malsamaj vortoj.
Marcos: Sed chu bonus se dum la venontaj 70 jaroj la vortprovizo denove tiel kreskegus kiel dum la pasintaj 70 jaroj
kokido7: Al jtrenado: Bonvole demandu al la debatantoj:
Marcos: mi tute ne havas la impreson
kokido7: Kial - rilate ne-oficialajn vortojn - Renato kaj Jorge ne distingas inter "formo nova", "nova vorto" kaj "internacia vorto", kvankam Zamenhof faris tion?
Risho: Komparu kun etnaj lingvoj: okazas sama kresko de la vortstoko, sed samtempe vortoj ankau arkaikighs.
Marcos: char ili ne estas tiel juremaj kiel vi, Andreas
kokido7: Sed mia demando celas la debatantojn.
Marcos: pli bonu se Tonyo ne daure movus tiel la mikrofonon
kokido7: Pravege!
kokido7: Dankon por la prezentado de mia demando.
kokido7: ¨Post la seniluziigaj respondoj de ambau teamoj mi esperas, ke ili baldau devos forlasi la turniron ;-)
El_Belgujo: Esperantisto bruligu sin k tiel komenciĝu la nehaltigebla venko.
El_Belgujo: Bv. peti Tonjo NE ŜOVI la mikrofonon!!
Risho: Interesa kaj altnivela debato, dankon!
kokido7: Dankon!Aplaudo!
kokido7: Provo



(cetere: kokido7 NE estis Andreas Künzli - mi ne partoprenis en la babilejo)
akueck
akueck diras:
2011-07-02 21:14
"kokido7" estas mi, Andreas Kueck. (Kaj Renato tuj rimarkis tion, post kiam mia demando pri "formo nova" ktp. estis prezentita al li kaj Jorge.)
esperanto
esperanto diras:
2011-07-03 17:18
Mi volas kapti la okazon por emfazi, ke la nomo Andreas Kueck ne estas identa kun la nomo Andreas Kuenzli, nek pseudonimo de la chi-lasta persono. Ekzistas la danghero de intermikso de ambau nomoj, despli ke la nomo de Andreas Kueck estas nekonata (mi audas ghin unuafoje).
akueck
akueck diras:
2011-07-03 18:23
Mi volas kapti la okazon por emfazi, ke la nomo Andreas Kuenzli ne estas identa kun la nomo Andreas Kueck, nek pseudonimo de la chi-lasta persono. Ekzistas la danghero de intermikso de ambau nomoj, despli ke la nomo de Andreas Kuenzli estas konata (mi audis ghin unuafoje en 2006 che la tiama Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig; en tiu jaro che la Kongresa Balo kadre de la Universala Kongreso en Florenco mi rekontighis kaj parolis [sed ne dancis!] kun tiu persono, kiu havas la nomon Andreas Kuenzli ;-)
esperanto
esperanto diras:
2011-07-03 19:46
En ordo. Mi sugestas, ke vi, kara samantaunomano (au -ulo) kaj preskausamfamilinomano (au ulo) transprenu la torchon kaj plugvidu la diskuton en Lib. Folio en mia nomo :-)

Sed char la plimulto chi tie estas evidente germanlingvaoj (au -uloj), ni povus trankvile transiri al la germana lignvo (kiu farighus sekreta lingvo nekomprenebla por la ceteraj).
javergara
javergara diras:
2011-07-03 00:31
Sed nur la komentofadeno kiun skribis en la koncerna retejo iuj el la nealestaj spektantoj. La debato estis fakte interesa, foje vigla, danke al la intervenoj de Jorge Camacho.
esperanto
esperanto diras:
2011-07-03 17:31
La spektado de la rete transsenditaj programeroj de la hispana kongreso (gratulon kaj dankon al la teknikistoj) postlasis la impreson, ke mense reduktitaj homoj terapias aliajn mense reduktitajn homojn. Inkluzive de LA DEBATO.

Cetere: Chu tio kio tie estis prezentita estas (la) Esperanto-kulturo?

Mi esperas, ke reprezentantoj de la "ekstera mondo" ne vidis tion.

Mi mem reaperos en Eo-kongresoj kaj -aranghoj nur kiam la kultura, intelekta kaj scienca niveloj de la prezentajhoj kaj diskutoj draste kreskis.
Tonyo
Tonyo diras:
2011-07-03 22:46
Nekredeble kiom aroganta povas esti homo tiel malsprita kaj fuŝema. Homo kiu tuj post publikigo de artikolo komentas por diri ke la debato neniel estos interesa, kaj tamen spektas ĝin. Tiel malsprita ke ĝi konfuzas komentojn de retaj forumanoj kun protokolo de la debato. Kaj fine kiu estas tiel aroganta ke ĝi eĉ pensas ke oni citas lin en debato de inteligentaj homoj, kiam vere temas pri alia samnomulo evidente multe pli valora ol li.

Nu, estas evidente ke li estas tiel mense reduktita ke li eĉ ne scias kiom malsprita li estas.

Aŭ eble li estas simpla trolo kiu ŝatas veki nian intereson, ĉar aliel oni eĉ ne povas imagi tiom da fuŝaĵoj en homo tiel kritikanta fuŝaĵojn. Jes, definitive li estas trolo. Ni forgesu pri li.
Jorge
Jorge diras:
2011-07-08 17:59
... chi-foje venantaj de HeKo:

http://www.esperantio.net/index.php?id=1768

Al kio AEU respondis en la listo "iberia esperantistaro":

> Reage al la informo de vi menciata kaj aperinta sur la pagho www.
> esperantio.net, mi nur devas diri, ke Andaluzia Esperanto-Unuigho TUTE
> NE RILATAS al tiu informo au al la informanto, malgrau la fakto, ke la
> nomo, au la mallongigo, de nia asocio aperas en la teksto. El
> Andaluzio mi gratulas al la organizantoj de la jhus okazinta Hispana
> Kongreso kaj mi estas tute certa, ke tiu renkontigho de geesperantistoj
> estos fruktodona por la disvastigo de la internacia lingvo en Hispanio,
> kaj tiucele kalkulu sendube kun la tuta andaluzia esperantistaro.
>
> Samideane,
> Jose Maria Rodriguez
> Vochdonanto pri Propagando
> Andaluzia Esperanto-Unuigho

Plej amuze estas, ke stultuloj sin nomantaj "raumistoj" tiel laute kaj infanece provas egaligi kvanton kun kvalito!!!
Jorge
Jorge diras:
2011-07-08 18:10
En la sama forumo jhus legeblis ankau tio chi:

<<Mi certas ke vi ĉiuj scias pri nia ekziĝo de tiu konsorcio, kaj la publikigita "stultaĵo" pri la kongreso okazinta en La Eskorialo, estas afero de malbonkoraj "civitanoj" . Mi partoprenis rete la kongreson kaj mi spektis ĉiujn videojn kun plezuro, kaj gratulis vin, kaj denove mi gratulas la LKK-anojn, ĉar la kongreso estis tre interesa kaj fruktodona. Mi gratulas la novan estraron kaj mi esperas ke baldaŭ, AEU membriĝos denove en HEF, pri tio mi informos al la nova prezidanto Antonio del Barrio.

Samideane kaj amike,

Ángel Arquillos López
Prezidanto de AEU>>
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-09 00:26
Kiel mi diris en la hispana forumo: ne tro zorgu pri tiu afero. La komentoj de la Civito komencas esti nur parto de la esperanta folkloro, foje distraj foje tedaj, sed neniam konsidereblaj kiel seriozaj.
 
Legu chiujn civitajn komentojn kiel shercajn erojn de amuzgazeto: io alia ili ne estas.
Jorge
Jorge diras:
2011-07-11 16:05
Por komparo kun la infanecaj diroj de HeKo (similaj al "mia pisileto pli longas ol via"), oni bv legi raporton publikigitan en la ret-organo de KEA:

http://esperanto.cat/web/Altkvalita-Esperanto-kongreso-en?lang=eo
esperanto
esperanto diras:
2011-07-04 12:55
Mi pretas fari etan modifon
anstatau
"postlasis la impreson, ke mense reduktitaj homoj"
estu
"postlasis la impreson, kvazau mense reduktitaj homoj"

Kakaja raznica (ne kako).
esperanto
esperanto diras:
2011-07-04 15:26
Jen la koncerna intervjuo pri kiu mi parolis

http://esperanto.cat/web/IMG/pdf/ke2001-317.pdf

Durĥaŭs leginde.

Jen tasko por vi: Oni demandu sin kio restis el la UEA-epoko de Corsetti. Chu nur dr(e)amoj kaj babiloj au iom pli?
unuel
unuel diras:
2011-07-04 15:27
S-ro Kuenzli skribis: "Mi mem reaperos en Eo-kongresoj kaj -aranĝoj nur kiam la kultura, intelekta kaj scienca niveloj de la prezentaĵoj kaj diskutoj draste kreskis."

Ŝajne li tamen celis: "Nur kiam mi mem reaperos en Eo-kongresoj kaj -aranĝoj, la kultura, intelekta kaj scienca niveloj de la prezentaĵoj kaj diskutoj draste kreskos."

;-)
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-04 15:30
Hahahahahaha.

Jen fine brila komento :-)
esperanto
esperanto diras:
2011-07-04 19:01
Nenia misa vortordo. Mi reaperos, kiam la nivelo jam KRESKIS (estos kreskinta), do kiam oni jam povas konstati, ke ghi kreskis, kaj ne kiam oni esperas, antauvidos au promesos, ke ghi kreskos. Min ne interesas os, sed is, ne la osa tempo, sed la isa, nome kiam certaj aferoj efektivighIS. Mi konas sufiche da esperantistoj, kiuj chiam parolas en la os-tempo. Tiuj e-istoj ne interesas min.
Comprendes, hombre? Mi rekomendas al vi viziti lingvistikajn lecionojn pri la temo pasinteco en futuro.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-04 19:19
Unuel, rezignu: AK ne komprenas ŝercojn.

Brilajn ŝercojn, eĉ malpli.
esperanto
esperanto diras:
2011-07-04 20:23
Do, mi gajnis (au venkis), chu ne :-))
Post kiam vi rimarkis, ke via argumentado fiaskis, vi deklaris ghin "sherco". Sed tio ne funkciis. Hahahahahahahahahaha. :))
fjmoleon
fjmoleon diras:
2011-07-05 10:12
Legantoj: chu estas nur mia impreso au li vere estas tia k komprenas nenion?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-07-05 14:27
Nu, li ja mem konfesis ke lia humuro estas tute privata kaj persona ("kiu konas min, konas mian humuron"), do per nura reta kontakto oni ne povas scii kun certeco.
akueck
akueck diras:
2011-07-03 07:29
... kaj tial ili facile estus povintaj resendi al jenaj (lau Zamenhof) "chefaj principoj de la vorto-uzado en Esperanto [...]:

a) Chiu vorto, kiu trovighas en la Universala Vortaro[,] estas leghdona por chiuj esperantistoj kaj neniu en la mondo, nek la autoro de Esperanto nek ia alia esperantisto havas la rajton fari en tiuj vortoj ian shanghon (se ekzemple anstatau 'shipo' iu uzas la vorton 'navo', char la vorto 'shipo' al li 'ne plachas' - tio estus rekta peko kontrau la unueco de la lingvo kaj chiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam lau la regulo 15 de nia gramatiko chiu havas la rajton uzi tiun chi vorton, kvankam ghi ne trovighas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontrau la uzado de la vortoj 'autoro' kaj 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne trovighas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ghin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas au tute ne eble, au tro neoportune, au teknike ne precize, - tiam tiun chi vorton chiu autoro povas mem krei lau sia bontrovo, tiel same[,] kiel oni ghin faras en chiu alia lingvo. Tiu chi permeso estas necesa, char alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ghi. Sed char ne chiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj char estas dezirinde, ke chiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial chiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron da novaj vortoj sub la kontrolo de l' autoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al chiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei chiuj arbitre kaj diversmaniere lau sia bontrovo. [...] Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpushas la antauajn vortojn kaj ne shanghas en io la ghisnunajn principojn de la Esperanta vortfarado [...]"

(Lingva respondo n-ro 54 de Zamenhof "Pri novaj vortoj" (prenita el "Lingvo Internacia", 1904, p. 336-338, kaj redonita en:
Waringhien, Gaston [2002, 6a eldono]: "Lingvaj respondoj. Konsiloj kaj opinioj pri Esperanto". Marmande, Francaj Esperantaj Eldonoj.)

Tio estas tute racia, ankorau valida kaj komprenata ech de lernkomencantoj kaj de mi. Kial do prie granduloj, kiel Jorge kaj Renato, entute bezonas debati?
Jorge
Jorge diras:
2011-07-03 08:51
Mi konsentas pri a), b), c). Cetere, dankon pro la spektado kaj komentoj! Estis bona sperto.

Recetere, krom la hungara, ankau la hispana havas du vortojn por "maljuna": "viejo" kaj "anciano" (kaj, klerege, ech "provecto").

Mi forgesis diri ke la 16 reguloj estas nura propagandilo, preskau blago por naivuloj. La pli-malpli plena gramatiko sidas, ekzemple, en PMEG (au antaue en la multe pli komplika kaj foje kvazau paleografia PAG).
akueck
akueck diras:
2011-07-03 10:15
Jorge, ne dankinde. - Char vi konsentas pri a), b) kaj c), kiuj ja tute koheras kun la por Esperanto valida normaro, vi devus iom klarigi (chu ghustigi?) vian en la debato al mia demando donitan respondon, lau kiu vi fajfas pri la distingado inter "formo nova" (a), "nova vorto" (c) kaj "internacia vorto" (b), chu ne? Vidu: Estas ghuste la por Esperanto valida normaro, per kiu oni povas facile refuti argumentojn de adeptoj de la Renata bonlingvismo; pli:
http://www.ipernity.com/blog/55667/273178 .

En tiaj debatoj malestime esprimi sin pri tiu normaro, kiu ja ghuste pravigas sian vidpunkton, estas tiel mallerte, kiel fari superfluan faulon en la propra penal-areo :-)

Per tio chi mi tamen ne volas esprimi, ke
a) al mi nepre plachas tia lingvostilo, en kiu estas uzataj multe da tiaj "novaj vortoj", kiuj plej ofte estas esprimeblaj sufiche oportune per kunmetoj el oficialaj/Fundamentaj/internaciaj vorteroj, kaj
b) mi volas varbi Jorge por la Esperanto-Forumo Z
( http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/32420 ;-)
akueck
akueck diras:
2011-07-03 10:32
Korekto: ... kiu ja ghuste pravigas onian vidpunkton ...
Tonyo
Tonyo diras:
2011-07-03 22:55
Kiel unu el de la organizantoj de tiu reta partoprena evento, mi unue volas denove pardonpeti pro la teknikaj problemoj en la komencaj tagoj, kaj ankaŭ pro la ne perfekta (por diri milde) kvalito de iuj elsendoj. Ni ankorapu devas multon lerni.

Sed ĉefe mi volas danki pro la partopreno dum multaj programeroj. Eble vi jam rimarkis ke en la retejo http://www.livestream.com/70ahispanakongresodeesperanto troviĝas sube li malgrandaj ikonoj, kie troviĝas la registritaj programeroj. Ili espereble restos tie dum longa tempo, sed kelkajn ni klopodos alŝuti aliloken, kun iomaj plibonigoj.
Bedaŭrinde la koncerto kaj la unua parto de la teatraĵo de Georgo Handzlik, kaj la debato Camacho-Corsetti ne konserviĝis pro teknikaj problemoj. Bonŝance, ili estis registritaj pere de aliaj filmadoj, kaj do espereble ili estos rete alireblaj baldaŭ.

Mi esperas povi verki iom pri la lecionoj lernitaj, kaze ke iu alia organizanto de evento deziru sekvi la ekzemplon, kion ni cetere plu forte rekomendas.
esperanto
esperanto diras:
2011-07-04 01:20
Se vi permesas ankorau unu nekredeblan arogantecon:

Se oni komparas kun antauaj tempoj, la kvalito kaj la maniero de la prezentajhoj de via kongreso en principo ne multe diferencighis de la kvalito kaj maniero de la prezentajhoj, kiujn TEJO au la orienteuropaj kaj sovetiaj esperantistoj en la 60-80aj jaroj faris (por tiu tempo tiuj prezentajhoj de TEJO estis ech pli altkvalitaj kaj tiuj de poloj, hungaroj, bulgaroj ktp. pli profesiecaj). Do, la karaktero, la trajtoj de tiuj aranghoj kaj ties programeroj restis principe tre similaj, ankau la karaktero de la enhavo de la debatoj kaj diskutoj. La lingvajho kaj la prononco de Esperanto estas ech pli katastrofe fusha - hispanojn kaj danojn oni preskau ne komprenas. Ili parolas Esperanton kvazau ili parolus hispane au dane. Ech unu sekundon ili ne klopodas por paroli bone Esperanton. Oni babilas pri la samaj temoj kiel antau 30 jaroj kiam mi alighis al la movado, eble kun la diferenco, ke hodiau oni pli senghena publike parolas pri fikado kaj seksumado kiel tio okazis dum la debato de Kamacho-Korseti. Sed la tempo por simila primitiva "shercado" jam delonge pasis, neniu plu ridas. Prefere rakontu hispanajn kaj italajn anekdotojn. La sola diferenco kun la iama tempo estas nur, ke oni havas elektrikajn projekciilojn kaj ke pere de interreto eblas transsendi la prezentajhojn al chiu komputilo de la mondo. Sed pli frue oni faris tion pere de televido, sed ne chiu loghejo havis televidilon au povis kapti la koncernan kanalon. Iam oni montris ankau lumbildojn kaj vidbendojn. Tio estis ech pli altkvalita ol la rapide faritaj fushaj kaj amatorecaj komputilajhoj de hodiau, kvankam oni havas pli da rimedoj por bele dizajni (sed evidente ne la tempon).

Do, dum la civiliza kaj teknologia progreso de la homaro galopas antauen, la karaktero kaj la metodo de la Eo-aranghoj restis la samaj - ili stagnas sur la nivelo de la 70/80aj jaroj. Ankau la homoj restis la samaj. Kaj che Kamacho kaj che Korseti oni povas konstati nenian intelektan evoluon, kaj che Kim nenian muzikan, ech ne klopodon por tio. Tion oni povas diri pri la hispana kongreso, kiu kiel ekzemplo estas relikto el pasintaj tempoj. Eble ech en Slovakio oni estas nuntempe iomete pli moderna.

Au pere de aliaj vortoj (kiel trafe skribis al mi iu germana e-isto): Damals war vieles, was die Espis gemacht haben, modern und wegweisend. Wenn man es heute noch genauso macht, ist es verstaubt und wirkungslos. (Tiam multo, kion la esperantistoj faris, estis moderna kaj vojmontra. Se oni hodiau faras ghin same kiel tiam, chio aspektas polve kaj senefike.) Ekzakte tian impreson postasis la hispana Eo-kongreso - almenau lau tio kion oni vidis en la filmoj de fore.

Pro tio oni ne povas rekomendi tiun modelon au ekzemplon, ech se Tonjo kredas ghin moderna kaj vojmontra.

Se mi bone audis, oni plendis, ke neniu reprezentanto de la urbaj instancoj sciis, ke tiu kongreso okazas. Chu vere? Kaj chu oni invitis neniun reprezentanton de la urbo? Sed la organizado de la programeroj faris tian improvizitan impreson (eble kutime en Hispanio, mi ne scias), tiel ke estis eble ech pli bone, ke vizito de la "ekstera mondo" ne okazis.

Do, se Tonjo kaj lia LKK sobre analizas sian "kongreson", ili devos vole-nevole veni al la samaj konkludoj kiel mi.
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-04 06:08
"la debato Camacho-Corsetti ne konserviĝis pro teknikaj problemoj. Bonŝance, ili estis registritaj pere de aliaj filmadoj, kaj do espereble ili estos rete alireblaj baldaŭ".
Ni esperu - char la diskuto Kamacho-Korseto (KaKo) devas resti konsultebla kaj kirlebla!
Ghi ja povus resti referencpunkto ech en 2050 por historiografianto de pensofluoj pri Esperanto.

amike
Istvan Ertl
Tonyo
Tonyo diras:
2011-07-10 17:43
Finfine la debato reaperis: http://bit.ly/debatokk (post minuto 3)

La kvalito de la bildoj estas sufiĉe malbona por konstanta konsultado, kaj ankaŭ la sono povus esti pli klara, ĉefe kiam partoprenas ĉeestantoj de la publiko, sed ĝi estu unua bazo. Kiam aperos pli bona versio, mi informos vin.
kallekn
kallekn diras:
2011-07-10 17:48
Tre bone, finfine ĉiuj povos profundiĝi en la kakon!
akueck
akueck diras:
2011-07-10 21:25
Dankon, Tonyo. - Mi shatus komenti kelkajn asertojn de la debatantoj faritajn tiam, post kiam estis vochlegita al ili mia demando: "Kial - rilate ne-oficialajn vortojn - Renato kaj Jorge ne distingas inter 'formo nova', 'nova vorto' kaj 'internacia vorto', kvankam Zamenhof faris tion?" (en minuto 58):

Renato:
"Tio estas Andreas, Andreas Kueck. Li havas tre interesajn ideojn [...] Li ellaboris iun formulon lau kiu, por kompreni, kiam vorto estas vere internacia, oni ne limighu al la Europaj lingvoj, angla, franca, hispana ktp., sed do ni vidu, chu tiu vorto ankau eniris en aliajn kulturojn, japanan, chinan, indonezian ktp."

Komento de Andreas:
Mia (lau Renato) "formulo" eniris - kune kun "formuloj" de aliaj autoroj - en la rezolucion de la Esperanto-Forumo Z pri manieroj interpreti la tekstparton de Regulo 15 pri la plimulto de la lingvoj; pli:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33866 .

Renato: "Tio estas iu komenco de konscio de chi tiu problemo."

Komento de Andreas:
Prie jam antau almenau 20 jaroj la Akademio konsciis: En sia studado pri la internacieco de landnomoj ghi konsideris "ne nur la Latinidajn, Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia" (citajho el "Aktoj III").

Renato: "... do antau ol enkonduki 'olda', vidi, chu estas almenau iu apogo en la indonezia au en la japana."

Komento de Andreas:
Por uzi ne-oficialan vorton, kiel ekzemple "olda", oni ne nepre bezonas ekzameni ghian internaciecon. Se la koncerna vorto estas internacia, kiel ekzemple "cunamo", tiam la probablo por senpera komprenateco estas pli granda, ol se la vorto ne estas internacia, kiel ekzemple "olda". Sed ne-internacieco principe ne malpermesas uzi ne-oficialan vorton (multaj "ne"-oj, chu ne?). Cetere: Ankau pri la oficialigindeco de vortoj la Esperanto-Forumo Z esprimis sian starpunkton:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/35619 .

Renato: "... sed do Andreas tre utile ankau analizas la enkondukon de la Fundamento kaj el tio eltrovas chiujn distingojn inter formo nova, formo ktp. ..."

Komento de Andreas:
Mi supozas, ke tion chi ankau chiu bona Akademiano faras kaj konsideras en sia chiutaga por-Esperanta sin-ofero ;-)

Renato: "La afero lau mi estas ankorau en la komenco ..."

Komento de Andreas:
Chu "ankorau en la komenco"? Eble che tiuj, kiuj forgesis, ke tiu "afero" fakte estas de longe la bazo de la vorto-uzado en Esperanto, kaj de temp' al tempo prie bezonas rememorigojn (fare de Helmuto Velger en 1994 kaj mi nuntempe). Zamenhof klarigis tiun "aferon" en sia lingva respondo citita de mi en mia chi-artikola komento de 2011-07-03 07:29.

Renato: "Do nek mi nek Jorge ankorau faras tiujn distingojn."

Komento de Andreas:
Kaj tial Renato ne sukcesas kompreni, ke lia bonlingvismo fakte estigas varianton de Esperanto; pli:
http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/34540 .

Jorge: "Mi fakte tute ne interesighas pri tiuj distingoj. Mi fajfas pri tio."

Komento de Andreas:
En sia chi-artikola komento de 2011-07-03 08:51 Jorge tamen esprimis konsenton pri la klarigoj de Zamenhof pri la vorto-uzado. Al tio chi Jorge (kaj chiu alia) simple povos resendi, kiam iu - mi evitas la vorton "bonlingvisto" - malprave riprochos al li "kontrau-Fundamentan vorto-uzadon" au ion similan.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-11 02:33
Interesiga teksto. Mi ŝatus aldoni ke la invento de novaj aĵoj kaj la malkovro de novaj plantoj, animaloj, kaj malsanoj devigos nin aldoni novajn vortojn. Samtempe kelkaj vortoj malaperas, ekz. skribmaŝino kaj tajpilo, promenkasedilo, fakso, ktp. Ofte esperanta priskribo de certaj manĝaĵoj ne instigas al apetito - ekzemple acidbrasiko - tial mi preferas saŭrkraŭto (fakte la brasiko ne estas acida sed fermentita, sed fermenta brasiko mortigus ĉiun apetiton!!!)
Feliĉe tiaj vortoj nur estas uzataj en apartaj okazoj. Do se oni manĝas en strasburga restaŭracio oni povus paoli pri saŭrkraŭto kun porkaĵoj aŭ kun fiŝaĵo. Se oni vivas en Barcelono oni plej verŝajne ne bezonus tiun vorton. Ĉitie en Usono oni devas scii kio estas burgero - eble aliparte ne necesus scii pri tio.
akueck
akueck diras:
2011-07-11 18:38
Bobb, invento de novaj ajhoj kaj malkovro de novaj plantoj k. c. ne chiuokaze devigas onin enkonduki "novan vorton". Jen kontrau-ekzemploj: Por nomi la objekton, kiun itale oni nomas "telefonino", oni uzas en Esperanto la kunmeton "poshtelefono" ("posho" estas Fundamenta; "telefono" estis oficialigita en 1909). Por planto, kiel ekzemple papajo, ni uzas la internacian vorton "papajo". Zamenhof distingis (interalie) inter a) "internacia vorto" (kiu lau li surbaze de Regulo 15 jam dekomence apartenas al Esperanto ech sen tio, esti Fundamenta au oficiala!) kaj b) "nova vorto" (por kies ideo ne estas aparta Fundamenta au oficiala radiko). - Tian distingon ne faras interalie Renato, kaj tio chi konsistigas la nutromedion por lia bonlingvisma Esperanto-varianto.

Aliflanke por kelkaj jam tre malnovaj aferoj oni bezonas "novan vorton" (kiu lauaghe tamen nepre povas esti tre malnova!): ekzemple "tajdo" (nek Fundamenta nek oficiala nek internacia), por oportune esprimi la ideon "alflu-reflu-ciklo".

Krome: Kiam aferoj malaperas (ekzemple "skribmashino"), tio ja ne nepre signifas, ke oni ne plu bezonas la koncernan vorton: Oni ja bezonas ghin ekzemple en rakontoj pri tiuj epokoj, en kiuj estis la afero.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-12 00:05
Unue, mia nomo ne estas "Bobb" sed "Robb". Due, Ipodoj aperis kaj neniu plendis pri tiu nova vorto. Jes, ja vi pravas ke oni bezonas la vorton "skribmaŝino" kiam oni skribas aŭ legas pri la skribmaŝina epoko. Certe troviĝas en PIV la vorto "mantilo" (Larĝa punta tuko uzata de hispanaj virinoj k kovranta la kapon k la ŝultrojn). Se mi legas rakonton pri hispanaj virinoj eble mi bezonos scii tion - sed por mia ĉiutaga vivo mi ne bezonas scii tion. En mia ĝardeno kreskas fistulkasio (la scienca nomo) aŭ laŭ mi kaj Edmar (mia kunulo) "fajroarbo" ĉar printempe ĝi ŝajnas esti brulanta pro la brilaj floroj kioj kovras la tutan arbon. Por ni estas utila nomo sed ne estas nomo sen kio iuj nordlandanoj ne povus komuniki en Esperanto. Do la temo pri novaj vortoj kaj neologismoj estas ĝuste ke E estas vivanta lingvo kaj ĝi kreskas kiel vivanta lingvo. Kiam Z vivis oni ne havis televidilon, nek poŝtelefonon aŭ smartphone (kiel oni diras tion en E?) Z vestis cilindran ĉapelon - mi devis gugli tion por scii la nomon de tia ĉapelo. Do, ja, la esprimo ekzistas en E sed mi ne bezonas ĝin por ĉiutaga komunikado. Miaopinie la esperantistoj perdas tro da tempo debatantaj pri novaj vortoj. Neniu debatas tion en la usona. Vortoj populariĝas kaj iam malpopulariĝas ĉar la parolantoj bezonas aŭ malbezonas ilin.
akueck
akueck diras:
2011-07-12 18:45
Robb, pardonu, ke mi fushprezentis vian nomon: Kiam mi vidas nomon kun malmultaj literoj kaj inter ili unu o kaj du b-oj, mi tuj pensas pri "Bob der Baumeister", http://de.wikipedia.org/wiki/Bob_der_Baumeister :-)

Por "smartphone" lau mi oni povas senprobleme uzi la internacian vorton "smartfono" surbaze de Regulo 15. Iuj proponas "plurfunkcia telefono", sed lau mi ne chiuj plurfunkciaj telefonoj (precipe ne tiuj de antau eble dek jaroj) estas smartfono.

La esprimo "neologismo" estas oficialigita, sed sen iaj difinoj. Lau ghenerala kompreno "neologismo" estas nov-enkondukita vorto. Rilate Esperanton Zamenhof uzis la esprimon "neologismo" tamen en la signifo "formo nova" (kaj distingis ghin disde interalie "nova vorto"):

"Dum la enkonduko de novaj vortoj estas afero tute bagatela kaj ne bezonas ech la permeson de la Lingva Komitato, la enkonduko de tio, kion mi nomas 'neologismoj' (t. e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la 'Fundamento') estas pasho tiel gravega kaj tiel skuanta, ke ni povas tion chi permesi al ni nur tre malofte (ne pli ofte ol unu fojon en 5-10 jaroj)" (citita el Plena Verkaro, 06-13 kaj 06-115).

Bedaurinde Zamenhof ne donis konkretan ekzemplon. Sed se mi bone komprenis tiun chi kaj la jam antaue en mia chi-artikola komento redonitan Zamenhofan tekston, mi konkludas, ke lau li ekzemple tia "nav'", kiu estus uzata sinonime al "ship'", estas lau li "neologismo" (= "formo nova"). (Oni notu, ke la oficialigita radiko "nav'" havas alian signifon, ol "ship'".)

El tio chi sekvas ankau, ke ekzemple "liv'" en la signifo de "mal'dekstr'" estas ne neologismo ("mal'dekstr'" ja konsistas el pli ol unu signifhava vortero!), sed "nova vorto".

Multaj esperantistoj, inter ili ankau Jorge kaj Renato en la debato, ne distingas inter "nova vorto", "formo nova" (= "neologismo" lau Z) kaj "internacia vorto", sed anstataue ofte nomas chiujn tiajn aferojn "neologismo". Tial tiaj debatoj chiam denove estighas ...

Se oni tamen almenau klopodus fari tiujn chi distingojn, oni lau mi ne bezonus tiom diskuti pri vortoj - same kiel okaze de aliaj lingvoj. Do: Se Renato plendas pri "liv'", Jorge simple povus respondi, ke "liv'" ne estas formo nova, sed nova vorto kaj tial ne bezonas ian aprobon de la Akademio.

Per tio chi mi tamen ne volas diri, ke mi estas fano de "liv'".
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-15 20:40
Andreas, mi legis la germanlingvan informon pri Bob der Baumeister. Hahaha. Amuza afero! Feliĉe mi ne nomiĝas Mazi aŭ Korvac! Mia avino nomis min foje Bub' en la germana. Sed kiam mi komencis en la infanĝardeno estis 5 knaboj kun la nomo Robert. Do oni donis al mi la nomon Rob. Kiam mi vivis en Germanio mi aldonis duan bo'n ĉar kelkaj germanoj nomis min Rohb, do kun longa 'o'. Interdum mi konatiĝis kun aliaj kiuj uzas Robb kun 2 bo'j.
Pri la cetero mi sekvas vin. Plej verŝajne dum Esperanto estas parolata de pli multaj homoj, novaj vortoj kaj novaj formoj aperos se nur ĉar homoj ŝatas ilin. Kiel ĉiu alia lingvo E paroliĝas kun slango en etaj grupoj samkiel en aliaj lingvoj. "Mojosa" estas bona ekzemplo. Ĉu la sekvonta generacio de esperantemuloj uzos ĝin, nur historio scios. Kiam mi vivis en Germanio, mi konis esperantistojn kiuj uzis "holi" (germana "holen") por alvenigi aŭ alporti. Sed lastjare en Germanio mi ne plu aŭdis tion.Do mi supozas ke tio forvelkis. Tia estas la homa lingvo! Se neniam la lingvoj ŝanĝiĝus eble ni ankoraŭ parolus klasikan latinan kaj la antikvan germanan (Tanderedei!)
Kaj verŝajne kelkaj vorto malaperos ĉar oni ne bezonas ilin. Ili forvivos en PIV kie oni povos serĉi ilin se oni aŭdas aŭ legas unu el ili.
Mi ne tro zorgas pri la futuro de la vortprovizoro esperanta. La parolantaro zorgos pri ĝi! Amike kaj samideane, Robb.
Jorge
Jorge diras:
2011-07-18 17:17
>Multaj esperantistoj, inter ili ankau Jorge kaj Renato en la debato, ne distingas inter "nova vorto", "formo nova" (= "neologismo" lau Z) kaj "internacia vorto", sed anstataue ofte nomas chiujn tiajn aferojn "neologismo". Tial tiaj debatoj chiam denove estighas ...

Efektive, mi ne distingas konscie, tamen nekonscie certe jes. Plej ofte mi simple kontrolas chu uzebla (au uzubla)* vorto sidas en vortaroj, kaj mi kontrolas unuavice en NPIV, char tie mi disponas pli da perspektivo pri la vivo de la vorto (ne nur pri fundamenteco, sed ankau zamenhofeco, uzigho che aliaj autoroj, pretenduta evitindeco ktp); ofte mi kontrolas ankau en ReVo, PIV, Vikipedio, la vortaroj de Diego au Wells ktp. Bele, se ni disponus Historian Vortaron de esperanto, kies ekzemploj estus zorge kaj detale datitaj... sed tion ankorau ni ne havas!

Do, al mi sufichas scii ke la vorto "pisi" 'ekzistas', kaj mi ne kontrolas chu ghi estas pli au malpli fundamenta ol "urini". Au mi preferas la PIVan "vestighio" al la konfuza NPIVa "vestigho". Au uzas ankau la Auld'an kaj Ragnarsson'an "burno" apud la PIVa kaj NPIVa "rojo"...


* uzebla = kiun oni povAS uzi; uzubla = kiun oni povUS uzi (do, fakte, neuzebla).
akueck
akueck diras:
2011-07-19 20:18
Jorge, dankon por viaj interesaj klarigoj. - Per mia "plendo" pri manko de distingado inter "formo nova" k. c. mi celas malpli la personan lingvo-uzon en la praktiko. Mi celas pli tiajn teoriajn debatojn kaj diskutojn pri lingvo-uzado, en kiuj la esprimo "neologismo" estas uzata: Se la partoprenantoj jam dekomence ne interkonsentighas pri tio, kion celu la esprimo "neologismo", ili tre ofte paroladas unu kun la alia sen tio, trafi la kernon. Estas esence du ebloj:

1) Se "neologismo" estas komprenata lau Zamenhof (do "neologismo" = "formo nova"), tiam efektive temas nur pri malmultaj formoj. Jen ekzemploj de formoj novaj kun Akademia aprobo (en parentezoj estas la respektivaj oficialaj au Fundamentaj formoj, do iusence la "formoj malnovaj"): "kemi'" (al "hhemi'") kaj "konvers'" (al "konversaci'"). Jen ekzemploj de formoj novaj sen Akademia aprobo (kaj kredeble ankau sen suficha internacieco): "meteologi'" (al "meteorologi'") kaj la jam de Zamenhof donita ekzemplo "nav'" (al "ship'"). Oni rajtas uzi nur tiajn formojn novajn, kiuj estas iel aprobitaj (ilia uzado estas pravigebla per la oka alineo al la Antauparolo al la Fundamento) kaj/au internaciaj (ilia uazado estas pravigebla per Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko). Tio chi estas tute racia, char alie chiuj povus komplete novformi Esperanton.

2) Se "neologismo" tamen estas pli ghenerale komprenata kiel tia radiko, kiu estas nek oficiala nek Fundamenta, tiam oni nepre devas distingi, chu temas pri "formo nova" (vidu 1), radiko de internacia vorto uzebla lau Regulo 15 (ekzemple "cunam'") au radiko de "nova vorto" (ekzemple "liv'" en la signifo de "mal'dekstr'"). Principe neniuj (ankau ne iuj bonlingvistoj) rajtas aserti, ke uzado de internaciaj vortoj au novaj vortoj estas kontrau-Fundamenta. Fakte tia aserto mem estas kontrau-Fundamenta - klare, char temas pri principo de lingvo alia, ol la Esperanto celita de la Bulonja Deklaracio.

Interalie pri tiaj aferoj okupighas la Esperanto-Forumo Z (EFZ). Pri ghi mi prelegis en Oldenburgo la 14-an de Julio 2011. La prelegprezentajho estas en
http://www.akueck.de/prelego_efz_ol_20110714.pdf .
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-19 20:32
Vi tute komplikas la aferon.

Neologismo estas nova formo de jam uzata esprimo. ekzemple autejo (malnova formo), (nova) garagxo. Malbela -turpa. Maldekstra - sinistroturna, lefta.
Malonga -kurta ....

Cunamo ekzeple ne estas neologismo, nur simple nova vorto.

Ne faru do komplike ol jam estas.Oni povas de Parizo al Berlino tra Novjorko veturi.
akueck
akueck diras:
2011-07-19 20:54
Esperantoluna, mi ne komplikas, sed klarigas la aferon. Via ekzemplo "aut'ej'o" entute ne estas formo, sed kunmeto el jam tri unuopaj formoj: "aut'", "-ej'" kaj "-o". "Garagho" estas oficiala vorto. Viaj ekzemplaj radikoj "turp'" kaj "left'" estas radikoj de la novaj vortoj "turp'a" kaj "left'a". Pri "cunamo": Temas nek pri formo nova nek pri nova vorto, sed pri internacia vorto uzebla lau Regulo 15. Cetere: Velger (1994: 8) skribis: "La devigeco de la radikoj de la Universala Vortaro kaj de ghiaj oficialaj Aldonoj signifas, ke privataj sinonimaj radikoj estas malpermesataj. Radikoj internaciaj lau la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ne estas privataj, do chiukaze permesataj. La malpermeso de sinonimoj koncernas nur la simplajn vortojn (radikojn), ne la kunmetitajn vortojn: Do 'liva' anstatau 'mal'dekstra' eblas (kvankam pro unueca lingvo-uzo ghi ne estas rekomendinda), dum 'navo' anstatau 'shipo' ne eblas", kaj en piednoto resendas al la Zamenhofa Lingva Respondo kun la "nav'"/"ship'"-ekzemplo.

Velger, Helmuto (1994): "Kontribuoj al la norma esperantologio. Enkondukoj - Ekspertizetoj - Kritikoj". Marburg, info-servo r. a.
akueck
akueck diras:
2011-07-19 21:04
Stanislaw, pardonu, ke en mia antaua mesagho mi skribis "Esperantoluna". Tiun chi nomon (do kredeble la "uzulnonom") mi vidis, kiel la nomon de la afishinto, post kiam mi aklakis la "respondi"-butonon ...
edmundo
edmundo diras:
2011-07-20 11:53
Laŭ mia kompreno, el la vidpunkto de la ĝenerala lingvoscienco, "neologismo" estas ĉia vorto, formo aŭ esprimo, kiu estas nova en la koncerna lingvo. Do ankaŭ nova kunmetaĵo estas neologismo, aŭ malnova vorto kun nova senco.

Laŭ mi vi ne povas fari klaran distingon inter "nova formo de jam uzata esprimo" kaj "simple nova vorto". Iuj asertos, ke "turpa" signifas ion alian ol nur "malbela", kaj iuj asertos, ke "cunamo" estas "tertrem-ondego". Eĉ se pri tiuj du vortoj oni sukcesos interkonsenti, estos multaj aliaj vortoj, pri kiuj ne eblos decidi.
Gerrit
Gerrit diras:
2011-07-20 14:36
Lau mi la plej bona kompreno pri la ada diskutado en Esperanto pri NEOLOGISMOJ estas, ke ne temas pri vere lingvoscienca temo, sed simple pri esperanta folkloro:
neologismo estas lingvajxo kiu ISMe - do sisteme - LOGas la reagon NE = mi ne shatas tion. NE+o+LOG+ISM+o = neologismo.
akueck
akueck diras:
2011-07-20 16:46
Edmund, jes, lau la ghenerala lingvoscienco "neologismo" estas tio, kion vi menciis. Oni devas tamen atenti, ke koncerne Esperanton Zamenhof havis alian komprenon, vidu mian komenton de 2011-07-19 20:18*). Des pli gravas, ke en esperantologiaj diskutoj unue chiuj partoprenantoj interkonsentighas pri la signifo de "neologismo". Au chiuj simple rezignas pri tiu esprimo kaj anstataue diras la celatan aferon (ekzemple mi klopodas agi tiel). Ne pli celis mi esprimi en mia supre menciita komento.

*) Oni povus aldoni trian komprenon, nome tiun menciitan de Gerrit en lia komento de 2011-07-20 14:36: Tiun komprenon ja eble havas ne nur li, sed ankau liaj Akademiaj kolegoj. Mi povus diri, sed mi ne diras, ke tiaokaze chi tio (kaj krome aliaj similaj seriozaj kaj konfidon inspirantaj manieroj pritrakti lingvajn demandojn) estus la kauzo de la nuntempa grandega autoritato, kiun la Akademio havas che preskau chiuj esperantistoj ;-)
Jorge
Jorge diras:
2011-07-20 16:42
Imagu, ke vi shuldas al banko 300.000 eurojn el la prunto ricevita de ghi por acheti domon. Okazas subite ke vi perdas vian laborpostenon kaj do ne povas plu repagi la shuldon, kies garantio estas la hipotekita domo mem. Intertempe, interezoj kreskigis la shuldatan sumon, dum la jam kelkjara ekonomia krizo malaltigis la merkatajn prezojn de domoj, tiel ke via domo vendighus nun je prezo simila au ech malpli alta ol tiu, kiun vi pagis kontrau ghi siatempe. Nu, en kelkaj shtatoj vi povas (for)doni al la banko la domon mem kiel (kvitighan) (fin)pagon. Kiel oni dirU tion en esperanto?

Mi jam imagas ke oni proponos multajn manierojn kiel oni povUS diri tion... La kutima afero en nia precizega esperanto!
akueck
akueck diras:
2011-07-20 17:10
Per helpo de la latina esprimo "datio in solutum" mi trovis la germanan, nome "Leistung an Erfuellungs statt". Ghin mi tute ne komprenas sen klarigo, kvankam la germana estas mia gepatra lingvo. En Esperanto mi dirus: "fordono anstatau pago". Sed mi ne povas ekskluzivi, ke tio maltrafas la sencon kaj/au ke ekzistas pli preciza termino.
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-04 07:02
Pedro Hernández Úbeda raportas en Facebook:
"Finfine hodiaŭ, post mia demisio, la Hispana Esperanto Federacio havas (almenaŭ por la venonta jaro) novan prezidanton (Tonyo del Barrio) kaj vicprezidanton (Miguel Adúriz). Gratulon, fortan brakumon al ambaŭ kaj antaŭen, mi klopodos plu helpi laŭ mia kapablo."

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2011-07-04 07:02
Pedro Hernández Úbeda raportas en Facebook:
"Finfine hodiaŭ, post mia demisio, la Hispana Esperanto Federacio havas (almenaŭ por la venonta jaro) novan prezidanton (Tonyo del Barrio) kaj vicprezidanton (Miguel Adúriz). Gratulon, fortan brakumon al ambaŭ kaj antaŭen, mi klopodos plu helpi laŭ mia kapablo."

amike
Istvan Ertl
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-05 19:43
Aperis kelkaj programeroj de la hispana kongreso en tri kanaloj de "Youtube".

En la kanalo "Ekstremoj"

www.youtube.com/user/ekstremoj

aperis:
Debato pri lingvo kaj movado
Sinkopo - Iam homo

En la kanalo "Amuzejo"

www.youtube.com/user/svenadun

aperis:
Kimo - Sola
Georgo Handzlik - Dek klubanoj
Sinkopo - La espero (esperanta himno)

Cetere, la renovigita kanalo de Hispana Esperanto-Federacio

www.youtube.com/user/esesperanto

prezentas:
Kimo - La anaso kaj la simio
Georgo Handzlik - Foka familio
Sinkopo - Sinjoro de la vertoj

Oni jam anocis pliajn filmojn kun programeroj de la kongreso en cxi kanalo.

mga
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-05 19:54
Jorge
Jorge diras:
2011-08-06 18:23
Videble estas 4 filmetaj kanaloj: Ekstremoj, Svena Dun, tiu de HEF - kaj Scioj.

Kio estas la celo de chiu el ili?

Krome, shajnas ke iuj eroj (ekzemple koncertoj) aperas en pli ol unu kanalo samtempe. Eble indus aldoni ian menueton por facile transiri de unu kanalo al alia.
pistike65
pistike65 diras:
2011-08-06 19:20
La menueto de Boccherini povus taugi, ghi agrable blekas.

amoke
Istvan Ertl
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-06 19:42
Ĉiuj muzikoj kaj kantoj aperantaj en la kvar kanaloj estas komponitaj de esperantistoj. Eĉ se temas pri apenaŭ kelkaj tonoj. Ekzemple, la enkonduko de la filmoj en la kanalo Svena Dun, kiu sonas iom ekzote, devenas el esperanta disko: La koro sutro.
liberafolio
liberafolio diras:
2011-08-06 19:37
La diferenco inter la kanaloj "Ekstremoj" kaj "Svena Dun" estas tio, ke la dua celas esti iom pli senpretenda. Tial en ĝi aperas kantoj el iamaj vinilaj diskoj, kiujn ni bitigis por ke la novaj generacioj konu ilin. Ekzemple "Vivu la verda stel', "La elekto"...

En "Ekstremoj" aperas kelkaj juveletoj, ekzemple la deklamado kaj kantado de "El nia nio inta" fare de Miguel Fernández, "Ĝorĝo", angla mezepoka balado tradukita de William Auld kaj kantata de Margaret Hill, la "Debato pri lingvo kaj movado" ĵus okazinta en la Hispana E-Kongreso, ktp.

Aliflanke, la kanalo de Hispana Esperanta Federacio (esesperanto) celas diskonigi la agadon de tiu asocio al esperantistoj kaj neesperantistoj. Tial en ĝi aperos pliaj eroj el la pasinta kongreso okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala.

La nova kanalo "Scioj" celas uzi esperanton kiel perilon de scioj. Ĝi tute ne celas iĝi enciklopedio, kvankam eble ĝiaj filmetoj povos helpi kondimenti la artikolojn de la Vikipedio.
esperanto
esperanto diras:
2012-05-11 20:31
La filmo komencighas bone kaj profesie, sed pro la tro forta individua etna (kataluna) akchento de la aktoro oni komprenas bedaurinde nur la duonon.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-05-12 02:20
La prononco estas tre ĝusta. Mi dirus, ke li apartenas al la plej bone prononcanta centono el la E-istoj... Sekve oni komprenas surprize multe, se oni enkalkulas ke la mikrofono kaptis ankaŭ bruojn el la spektantaro.
La ĉefa malfacilaĵo (por ne-hispano kaj neklerulo kiel mi) estas la pluraj person- kaj lok-nomoj.
Se serĉi malperfektaĵon en la parolmaniero, li ne sufiĉe aŭdigas la duonvokalojn; do "aŭtenta", "hejmvilaĝo" preskaŭ iĝas "atenta", "hemvilaĝo".