Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Raŭmismo - parte jes, civitismo - certe ne!

Raŭmismo - parte jes, civitismo - certe ne!

de Redakcio Laste modifita: 2011-03-02 17:05
En analiza artikolo, ĵus aperinta en La Kancerkliniko, Sen Rodin klarigas, kial li ne sentas sin ano de "diaspora lingva minoritato", kaj kial li ne aprobas la agadon de la Esperanta Civito, kiu laŭ li iniciatis militon kontraŭ UEA. Eĉ se, laŭ liaj vortoj, "bizareco montras vivecon". "Tia miskonduto baziĝas sur danĝera konvinko: ke Civito povas prosperi je la kostoj de la konkurencantoj. Oni eĉ kontaktas membrojn de UEA kaj SAT, provas ilin delogi de iliaj asocioj kaj allogi al Civitana membreco. Manovro agace simila al la “aĉet-kampanjoj” de Berlusconi", li skribas.

Kun granda intereso kaj partopreno mi legis broŝuron de 'KromKancerKliniko 2010': “Esperanto-identeco: citaĵoj kaj komentoj” far Anatolo Gonĉarov, samideano kiun mi tre estimas kaj admiras, kaj pro lia tutviva  aktivado, kaj pro liaj ideoj. Dum mi plejmulte konsentas kun la “raŭmisma” idearo de lia verko, pri specifa apartaĵo mi disopinias, nome pri lia konvinkita aliĝo al “Civito”. Tial mi taksas oportune klarigi la kialojn kaj de mia konsento, kaj de mia disopinio.

Temas pri la senĉesa, jam delonge treniĝanta konflikto inter finvenkismo kaj raŭmismo, kiu fidele laŭiras la spurojn de sennombraj revenantaj konfliktoj inter esperantistoj. Tio interalie pruvas la sanktan naivecon de Zamenhof, kiu revis elimini la interhomajn konfliktojn per la enkonduko de unu sola neŭtrala, paciga helplingvo. Ve, la malpaco eĉ inter Esperantistoj plu daŭras post pli ol jarcento.

Ni vidu el kio envere konsistas la nuna konflikto. Laŭ mi, komence temis simple pri diferencaj nuancoj de sentemoj kaj inklinoj koncerne la problemon de planita interlingvo, poste erare hiperabsolutigitaj. 

En la Manifesto de Raŭmo (1980), konsiderata la blazonflago de la raŭmismo oni legas:  ... 3- Ni celas disvastigi Esperanton por pli kaj pli, iom post iom realigi ĝiajn pozitivajn valorojn: a) propedeŭtiko kaj lingvoinstruado; b) kontaktoj inter ordinaraj homoj; c) kontaktoj sendiskriminaciaj; ĉ) novtipa internacia kulturo. (emfazoj miaj). Rimarkeblas speciala atento pri la interna valoro de Esperanto kaj pri la kultura problemo.

Ĝis tie ĉi mi plene konsentas kaj verŝajne neniu Esperanto-parolanto aŭ Esperanto-asocio trovus en tiaj asertoj kondamnindan sintenon. Certe, tie ĉi Esperanto estas rigardata ĉefe kiel VALORO en si mem, pli ol kiel ilo por socia lingvo-justeco. Tial oni ne parolas pri “helpolingvo” sed pri “kultura lingvo”. Temas pri aparta inklino, kiu gvidas min mem depost kiam mi enamiĝis al tiu ĉi lingvo. Frazo de H. Bakker (1993) bone esprimas tiun ĉi pozicion: Ni ne bezonas feliĉigi la mondon, se tiu ne volas. Ni feliĉigu nin mem, kiuj ja volas.

Pri la sekvaĵo de la Manifesto: Lige kun la lasta valoro, ni emfazas ke la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato, mi ne konsentas. Sed pri tio poste.

Nun ni vidu kion diras la alia Manifesto, tiu de Prago (1996), konsiderata la standardo de la “finvenkismo”: 1. egaleca tutmonda komunikado; 2. lernado pri mondo sen limoj, kie ĉiu lando prezentiĝas kiel hejmo; 3. pedagogia efikeco; 4. reala ŝanco por alproprigi duan lingvon; 5. lingvaj rajtoj; 6. respekto kaj subteno de ĉiuj lingvoj; 7. ebligi al ĉiu homo partopreni kiel individuo en la homa komunumo.

Tie ĉi oni notas fortan celadon al socia justeco kaj egalrajteco de la homoj en la sfero de la lingva interkomunikado,  kaj malpli koncentritan intereson pri la interna valoro de Esperanto. Ĉiuj indikitaj ag-linioj estas valoraj kaj estimindaj. Sur tiu bazo estas antaŭvideble, ke oni pli engaĝiĝos por la konstanta instruado de la lingvo ol por la zorgado pri la apartaj plezuroj de ĝi havigataj. Alivorte, Esperanto estas rigardata pli kiel ILO ol kiel valoro en si mem. Tial oni parolas prefere pri “helpolingvo” ol pri “kultura lingvo”. Frazo de R.Corsetti (1999) trafe sintezas tiun ĉi pozicion: “Disvastigi Esperanton ŝajnas al mi pli grave ol nur ĝui ĝin”.

Mi ne vidas nesanigeblan kontraston inter la du starigoj de la problemo. La du skoloj povus kunesti kaj kunlabori por komuna celo laŭ du paralelaj trakoj: 1 - pliriĉiĝo de la E-a kulturo, ĉefe per E-literaturo; 2 - plinombrigo de la E-parolantoj per konstanta instruado. Fakte la du agadoj estas komplementaj, ili necesas unu la alian. Nia literaturo, kun sia specifa humanisma pacisma etoso, estas nediskutebla valoro, eĉ unika en la monda kulturo. Sed se la nombro de la E-parolantoj malgrandiĝus kaj poiome nuliĝus, kiu ĝuos la E-ajn verkojn? Ĉu ni verkos por ĝuigi nur nin mem, kiel onanistoj? Por ke legantoj kaj ĝuantoj de E-verkoj plu ekzistu kaj eble plimultiĝu, oni ja bezonas la societojn, de kies ekzisto dependas daŭraj propagando, instruado, zorgado. Tion havigis ĝis nun, dum pli ol jarcento, la tradiciaj tutmondaj organizoj kun la reto de lokaj kluboj.

Cetere tiu drasta divido inter “instrui Esperanton” kaj “ĝui Esperanton” estas nur teoria. La Manifesto de Raŭmo eksplicite parolas pri “lingvoinstruado”; en Afriko la Kultura Centro Esperantista organizas kursojn prepare al la duagradaj ekzamenoj de UEA/ILEI; en Lomeo infanoj konstante frekventas la elementajn kursojn en la Instituto Zamenhof iniciatita de Koffi Gbeglo. Aliflanke la asocioj tendence finvenkismaj tute ne neglektas la kulturan aspekton de la lingvo: sufiĉas konsideri la eldon-agadon de UEA, la kulturan enhavon de la UK-oj, la Belartajn Konkursojn, Beletran Almanakon ktp. Nun UEA kaj SAT suferas krizon. Ĝuste pro tio oni devus doni sian kontribuon por ke ili reorganizu siajn strukturojn kaj elpensu novajn agad-liniojn.

Pri la sekva parto de la Raŭma Manifesto  mi ne povas konsenti. Kion signifas “propra identeco”? Mi havas plurfacetan identecon. Mi estas denaska italparolanto, agnostikisto, esperantisto, muzikisto, instruisto, pacisto, ekologiisto, vegetarano ...  Kiam mi okjara  enamiĝis al E-o, mi ne iĝis unike aŭ ĉefe “esperantisto”. La esperantisteco iĝis unu el la nuancoj de mia personeco. Homoj konas min laŭ unu aŭ pluraj el miaj aspektoj, kiuj cetere ŝanĝiĝis laŭ la sinsekvaj periodoj de mia vivo. Tial mi ne povas akcepti mian identecon kiel “apartenanto al memelektita diaspora lingva minoritato”.

Kaj kion signifas “diaspora lingva minoritato”? Laŭ PIV, kaj laŭ pluraj alilingvaj vortaroj, “diasporo” signifas: 1.disiĝo de la hebrea komunumo; 2.tia disiĝo de iu nacio, gento, komunumo. Esenca semantika elemento de la vorto estas la koncepto pri “disiĝo, disiro, disperdiĝo, ekziliĝo” de iu komunumo (popolo, kolektivo, religianaro) antaŭe unueca. Sed neniam la E-parolantoj vivis unuece kiel  komunumo; neniam ili de tie disiĝis aŭ disperdiĝis aŭ ekziliĝis tra la mondo! Fakte mi neniel sentas min “ano de diasporo”. Eventuale mi, denaske bizarulo, simple sentas min terplaneda homarano: ano ne de specifa nacio-gento-komunumo, sed unue kaj ĉefe ano de la homaro. Multaj homoj, kaj Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj, sentas sin tiaj. Ejnŝtejno en la landlima formularo por eniro en Usonon, kiu demandis “al kiu etno vi apartenas”, respondis “al la homara”. Zamenhof plurfoje petis esti konsiderata  ne judo, aŭ polo, ruso, litovo, sed “homo”.

Tion dirinte, se iu malkiel mi emas trovi sian identecon en la aparteno al esperantista homgrupo; se iu alia deklaras “mi estas unue kristano” (aŭ “hungaro”, “sciencisto”, “laboristo”, “filatelisto” ks.) mi neniel kritikas lin. Temas pri lia nediskutebla rajto  identiĝi pleje aŭ ĉefe per iu aŭ alia aspekto.

Ĝis tie ĉi ni observis la teoriajn fundamentojn de la du skoloj. Kiel jam dirite, laŭ mi la du tendencoj, malgraŭ la diverĝoj, povus kunekzisti kaj kunlabori ene de unu komuna asocio. Sed kelkaj Esperantistoj, inter kiuj la eminenta beletristo G.Silfer, sentis la neceson  gigantigi kaj absolutigi tiun diverĝon. Jen signifa silfera deklaro, kiu multon klarigas: Ĉi tie situas fundamenta etike-kultura diverĝo inter finvenkismo kaj raŭmismo, fakte. Neniu dialogo eblas, sen la supero de tiu diverĝo”. Tiel: “neniu dialogo eblas”, se oni ne akceptas lian agad-linion, nome la raŭmismon laŭ ekstremisma versio. Dirite-farite, oni fondis novan Asocion, en forta kontrasto kun UEA, kaj nomis ĝin “Civito”.

Jam la elektita nomo perpleksigis min.  Laŭ PIV, “civito” estas: 1. aŭtonoma urbo;  2. tuto de la urbanoj; 3. tuto de la regnanoj (krom PIV, pluraj alilingvaj vortaroj donas similajn signifojn al la analogaj vortoj). Neniu el tiuj difinoj konvenas al la esperantistaro. Fakte en ĝi kunekzistas loĝantoj de ĉiu ajn mondregiono, sekvantoj de ĉiu ajn ideologio kaj religio, anoj de ĉiu ajn etno, popolo, regno, nacio, urbo. Do la “esperantistaro” estas korekte difinebla nur kiel “lingvanaro”: ĉiu “Esperantisto” parolas almenaŭ du lingvojn, unu el kiuj estas E-o. Ĉu tio sufiĉas, por konsideri lin “Esperanto-civitano” ? Laŭ mi, ne. Laŭ mi temas pri distordo de la vorto “civito”.

Sed ni lasu tion. Se aliaj Esperanto-parolantoj deziras senti sin civitanoj de iu fantasta “Esperanta Civito”, sanon al ili! Mi senhezite rekonas ilin fratoj - kiel cetere estas ĉiuj ni homoj - eble iom bizaraj. Sed kiu el ni ne estas iel bizara? Bonŝance, ĉar la bizareco montras vivecon. Nur en la tombejo ni ĉiuj estas normalaj, perfekte  bonkondutaj, silentaj, neniel bizaraj.

Certe, pluraj aspektoj de tiu Civito instigis min mokrideti. Pardonu min, sed kiel oni ne ridetu legante pri Konsuloj, Kapituloj, Kortumoj, Parlamento, Senato, Konstitucio, Pakto, Tribunalo, Moŝtoj, Diplomoj, Legitimiloj, Atestiloj, Balotadoj kun tri Partioj ... ? Mi pensis: je fulmotondro, ĉu estas naskiĝanta nova Nacio, aŭ Regno, Emirato, Framasona varianto ? Ĉu ne sufiĉas la nunaj? Envere tio iel similas al la “Lando de la ridetoj” far  Lehar! Tio ankaŭ memorigas pri iamaj entuziasmaj samideanoj, kiuj surmetis verdajn kalsonojn kun E-aj insignoj kaj pretis elmontri ilin. Mi omaĝas al tiaj zelotoj, sed triste konstatas, ke verŝajne ili pli damaĝas ol favoras sian idealon.

Jes, estas iom ŝoke, ke “Internacia Lingvo” naskas novan nacion nomatan “Civito” ... Tamen, se iuj nerezisteble bezonas Konsulojn kaj Kapitulojn, ni komprenu. Ni esperu, ke la novkreaĵo ne eksplodos kiel la ezopa rano, aŭ ne pereos  kiel la “Tricent” de C.Pisacane (“Ili estis Tricent / Ili junis kaj fortis / Kaj ili mortis”). Finkalkule ili estas pli-malpli tricent bonintencaj kreivaj homoj.

Cetere mi ne certas, ke ili nepre malpravas. Povas esti, ke post jarcento historiisto skribos: “Nur ili pravis, kontraŭ la ĝenerala stulteco de la majoritato!” Mia nuna konvinko estas nur hipotezo. Tiom pli, ĉar tiuj tricent bizaruloj ja havigis ion valoran al la E-movado! Tion mi diras senironie. Ilia kultur-revuo “Literatura Foiro” estas bonkvalita beletra publikaĵo, regule akiranta la kunlaboron de eminentaj E-verkistoj: eble ĉar stirata de G. Silfer, de mi tre ŝatata kiel beletristo (malpli kiel Konsulo de Kapitulo). Kaj la akcepto de  E-o kiel  kulturlingo en la internacia PEN-klubo estas ilia merito. Mi demetas la ĉapelon.

Tamen, homoj,  vi ne nur fondis novan Asocion, sed samtempe iniciatis memlezan “militon” kontraŭ UEA! Kaj tion ĉi mi, malgraŭ ĉia komprenemo kaj simpatio, ne povas akcepti! Tio similas al la mispaŝo de I.Lapenna kiam, post la Hamburga UK (1974) li eksiĝis de UEA kaj fondis NEM-on, kies ĉefa aktivado konsistis el arda opono kontraŭ la UEA-agadlinio.

Tiel same, Civito faris el UEA kaj SAT siajn ĉefajn “malamikojn”! Sufiĉas legi  “Heroldo de Esperanto”-n: iam nobla tradicia gazeto de la tuta E-movado, nun transformita kvazaŭ en bultenon de la anti-UEA milito. En ĉiu numero abundas venenaj kritikoj pri ĉiu decido de UEA. Svarmas denuncoj pri ties eraroj kaj internaj disputoj; jubilas statistikoj pri ties dekadenco kaj malsukceso; oni vigle atakas ties gvidantojn, foje eĉ starigante hontindajn kampanjojn. Tiu obstina agresema sinteno ofte atingas  la limojn de kruda malafableco. Ĝuste tian agadon mi nepre ne povas kompreni. Estas groteske kulpigi Corsetti aŭ Dasgupta pri la malkresko de la membroj! La krizo de la “ideo Esperanto” havas multpli gravajn kaŭzojn. Ekz. la nuna dominado super la homaro de unu sola Dio, la Mono, post la disfalo de ĉiuj idealoj.

Jen ekzemplo elinter multaj. La lasta UK en Bjalistoko estis ĝenerale pritaksata kiel bone organizita, riĉa je kulturaj eventoj, kio ja devus veki aprobon kaj laŭdon far la “raŭmistoj”. Samtempe okazis en Milano la 82-a kongreso de SAT. Iun tagon iu bjalistoka huligano ĵetis ŝtonon kontraŭ la UK-sidejon. Domaĝa sed bagatela evento. Sed jen la koncernaj titoloj de Heroldo (julio 2009): "Bjalistoko, la zamenhofa urbo - sed UK spertis ksenofobiajn atakojn". "SAT-kongreso rekorde malgranda".

Rimarkinde: el ĉiuj sinsekvintaj eventoj, oni evidentigas titole nur la negativajn: “ksenofobia atako”, “etnombro de aliĝintoj”. Ha, kia ĝojo pro la stumbloj de la “malamikoj”!

Tia miskonduto baziĝas sur danĝera konvinko: ke Civito povas prosperi je la kostoj de la konkurencantoj. Oni eĉ kontaktas membrojn de UEA kaj SAT, provas ilin delogi de iliaj asocioj kaj allogi al Civitana membreco. Manovro agace simila al la  “aĉet-kampanjoj” de Berlusconi*. Ĉiuokaze per tia agado la aliĝantoj al E-o restas ja samnombraj. Se iun tagon mi ekscius, ke la membroj de Civito kreskis de 300 al 1000, mi ĝojus ... kondiĉe ke la membroj de UEA ne malkresku samtempe de 2000 al 1300.

La tuta afero igas min memori la kaponojn de Renco.** Li portis al advokato du kaponojn kunligitajn ĉe la kruroj kaj pendantajn kapaltere. Dum la irado la buĉotaj birdoj kruele bekvundis reciproke. Simile okazas al Civito kaj UEA - kvankam UEA nur sporade beketas, dum Civito furioze bekadas.

Homoj, memoru: Zamenhof, devante alfronti la unuajn konfliktojn inter rusaj kaj francaj esperantistoj, iam diris subvoĉe: "Per interna malpaco ni ruinigas nian aferon pli rapide ol povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune."

Tiel fakte okazas. Sed ne necese.  Envere, dum la unueco donas al la movado forton, la diverseco povus doni riĉecon - kiel prave asertas, inter aliaj, C. Minnaja. Kondiĉe, ke la diversaj organizaĵoj agadu ĉiu laŭ sia propra trako por ekspansii inter neesperantistoj,  anstataŭ masoĥisme malŝpari siajn fortojn en sensencaj interfrataj militoj.

La ĉefa eraro estiĝis el apartismo+memincensado ...'nur ni posedas la vojon al la saviĝo, ĉiuj aliaj fuŝuloj kondukas al geheno' ... tiaĵojn ni lasu al la papo!

Jen mi klarigis kial mi, principe “raŭmisto”, ne povas rekrutiĝi kiel  “civitano” en ia anti-UEA konflikto. Eble la klarigo utilos al iu.

Sen Rodin       


*   Berlusconi: la itala ĉefministro

** el “La gefianĉoj” far A.Manzoni


La artikolo unue aperis en La Kancerkliniko, kaj estas republikigata en Libera Folio kun la permeso de la aŭtoro. Por republikigo aliloke necesas la permeso de la aŭtoro.

 

 

 

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-03-14 16:13
La plej nova provo uzurpi la finvenkismajn argumentojn kaj vendi ilin kiel raumismajn ideojn estis farita en
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8521
KaraGu
KaraGu diras:
2011-04-01 15:31
Jes, oni povas senĉese debati la principojn "finvenkismo" kaj "Raŭmismo".

Mi estas uzanto de ĉ-tiu genia lingvo, kiu estas evoluigebla je iom ajn grado. Tio ne signifas ke mi estas lingvoevoluanto. Pli kredeble estas ke mi nur paäusas esprimmanierojn de aliaj uzantoj de la lingvo.

Kiam mi uzas la lingvon mi uzas ĝin por esprimi MIAJN opiniojn. Opiniojn, kiuj povas esti konsiderataj diletantaj, maleruditaj ktp. pro tio, ke mi ne estas sufiĉe lerta, sperta, denaskulo, lingvisto, ĵurnalisto, instruisto. Ne posedas certifikaton pri mia konoj en la internacia lingvo, ne estas membro de UEA,SAT, TEJO, ne havas akademiajn titolojn, ne verkis faman beletron, estas ĉioscianto ktp.

Spite al tiuj malvirtoj, mi senĉese uzas la lingvon.

Mi opinias ke tio estas grave.

esperanto
esperanto diras:
2011-04-01 15:57
Ankau tio estas stulta reago.
Anstatau inteligente esprimi vidpunktojn oni kontentighas per senhelpa babilado, ke oni estas nur sensignifa lingvo-uzanto ktp.

Chi tiu reago estas tipa kaj karakteriza por la psikostato de certa kategorio de e-istoj. Sed mi esperas, ke la respondinto tamen ne estas tiom naiva kiel li sinmontras, char li ja skribas, ke li uzas Eon por esprimi siajn opiniojn.

Oni certe ne bezonas posedi akademiajn titolojn por espirmi sin racie kaj inteligente, char oni ja vidas kiajn stultajhojn ellasas certaj portantoj de tiaj titoloj. Kaj se oni farus tion, oni ech ricevus pardonon por la gramatikaj eraroj.
KaraGu
KaraGu diras:
2011-04-01 16:17
Nu, mi ja ne asertis, ke miaj opinioj estas saĝaj, laŭ via takso ili estas eĉ stultaj, tamen daŭre temas pri miaj opinioj :-)