Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2011
POEZIO
Unua premio: Jorge Camacho Cordón (Hispanio) pro "Sezonoj";
Dua premio: Ulrich Becker (Usono) pro "Adiaŭa festo";
Tria premio: Jorge Camacho Cordón pro "Lokoj";
Honora mencio: Aleksandro Mitin (Rusio) pro "Vivhorloĝo".
Partoprenis 43 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.
PROZO
Unua premio: ne aljuĝita;
Dua premio: Sten Johansson (Svedio) pro "Brokante";
Tria premio: Sten Johansson pro "Nova amiko de Sinjoro Brunner";
Honora mencio: Ulrich Becker pro "Malapero de knabo".
Partoprenis 20 verkoj de 13 aŭtoroj el 10 landoj.
ESEO
Premio "Luigi Minnaja": Davide Astori (Italio) pro "La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado";
Dua premio: Jan Werner (Ĉeĥio) pro "Konfuzigaj faktoroj en lingva komunikado";
Tra premio: Filippo Franceschi (Italio) pro "Post legado de 'La mava lingvo'";
Honora mencio: Adrienne Pásztor (Hungario) pro "Tutmondaj defioj de la klimatŝanĝiĝo".
Partoprenis 4 verkoj de 4 aŭtoroj el 3 landoj
TEATRAĴOJ
Unua premio : ne aljuĝita;
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: Doron Modan (Israelo) pro "Justa juĝo";
Honora mencio: João José Mendes Quiterno dos Santos (Portugalio) pro "Aŭtodafeo";
Honora mencio: Georgo Handzlik (Pollando) pro "Kompleta (preskaŭ) historio de Universalaj Kongresoj de Esperanto".
Partoprenis 8 verkoj de 8 aŭtoroj el 6 landoj.
KANTO
Premio "An Song-San pri Kanto": ne aljuĝita;
Dua premio: Rogerio Borges kaj Eric Languillat (resp. muziko kaj teksto; Francio) pro "Tatua Papili'";
Tria premio ne aljuĝita.
Partoprenis: 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
FILMO
Unua premio: Roman Dobrzyński (Pollando) pro "Japana printempo – Oomoto 2009";
Dua premio: ne aljuĝita;
Tria premio: ne aljuĝita.
Partoprenis: 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.
INFANLIBRO DE LA JARO
"Avo Paŭlo", verkita kaj eldonita de Margrit Vollertsen-Diewerge, trad. Pit Hauge (Germanio).
Partoprenis 5 verkoj de 5 eldonejoj el 5 landoj.
Belartaj Konkursoj: La estonteco de la Brancxoj Kanto kaj Filmo
La proponata forigo de la Brancxoj Kanto kaj Filmo el la Belartaj Konkursoj de UEA prave maltrankviligis multajn komitatanojn kiam tiu ideo estis prezentita al la Komitato de UEA en Kopenhago. Nur tre malvolonte la Komitato aprobis la ideon. Ne surprize.
Se oni akceptas la premison, ke la cxefa celo kaj intenco de la Belartaj Konkursoj estas antaùenigi la literaturan utiligon de Esperanto kaj doni iom da rekono al la plej bonaj aùtoroj, ne estas malfacile argumenti, ke nek filmo nek kanto vere respondas al tiu celo, almenaù en siaj nunaj formoj. Se oni aldonas la simplan fakton, ke, malgraù la largxa disanonco de la konkursoj, apenaù venas konkursajxoj en la du brancxoj, la argumento por cxesigo farigxas ankoraù pli forta.
Aliflanke, estas cxiam nekonsilinde cxesigi ion sen anstataùigi gxin per io pli bona. En mia jara raporto kiel prezidanto de la komisiono pri Belartaj Konkursoj, mi rekomendis, ke oni organizu en la Universala Kongreso, aù en iu alia taùga loko, filman festivalon kaj kantan konkurson - do, ke okazu publika prezento de la kantoj kaj filmoj, tiel ke la publiko havu okazon ilin gxui kaj ilin prijugxi. Ne estus malfacile organizi tian filman festivalon dumkongrese, eble cxiun duan jaron. Eble gxi povus alterni kun kantokonkurso, tiel ke cxiujare okazu jen unu jen la alia. La kantokonkurson oni ankaù povus suplementi per elektronika prezento en YouTube, kun ebleco vocxdoni. La venkintojn oni povus premii per (pagata) invito al la sekva Universala Kongreso. Tiaj arangxoj donus iom da suko kaj iom da pozitiva strecxiteco al niaj kongresoj.
Necesus kompreneble ellabori novajn regularojn por la du konkursoj, kaj iom zorge prepari la grundon. Post tiuj preparoj, ni povus komenci, ekzemple, en Rejkjaviko.
Jen mia rekomendo. Kion opinias la organizantoj de niaj Universalaj Kongresoj? Cxu inda kaj realigebla ideo?
Humphrey Tonkin
- - -
amike
Istvan Ertl