Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo

Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-03 08:23
Libroj en elektronika formo, ofte nomataj e-libroj aŭ bitlibroj, en multaj lingvoregionoj dum la lastaj jaroj rapide konkeris terenon en la libromerkato. En Usono jam antaŭ du jaroj pli ol dek procentoj el la beletraj libroj estis venditaj en elektronika, ne papera formato, kaj la procentaĵo daŭre kreskas. En la plej multaj eŭropaj landoj la populareco de elektronikaj libroj longe restis multe pli malalta ol en Usono, ĉefe pro manko de kontentigaj teknikaj solvoj. Nun en ĉiam pli da landoj aperas lokaj entreprenoj, kiuj proponas facilajn manierojn havigi kaj legi elektronikajn librojn. Ŝajnus ke, specife por la tutmonda esperantista legantaro, elektronikaj libroj donas oportunan ŝancon eviti la ĉiam pli altajn sendokostojn kaj la longan atendon de sendita libro. Tamen la merkato esperantlingva ankoraŭ postrestas la nacilingvajn - eĉ la plej popularaj elektronikaj libroj en Esperanto estas vendataj maksimume en dudeko da ekzempleroj. Laŭ Aleksandr Korĵenkov, la tuta aĉetantaro de esperantlingvaj elektronikaj libroj konsistas el maksimume trideko da personoj.

Elektronikaj libroj en Esperanto estas publikigataj ĉefe de tri eldonejoj: Sezonoj en Ruslando, Flandra Esperanto-Ligo en Belgio, kaj Mondial en Usono. Por sondi la staton de la merkato, ni petis respondeculojn de la tri eldonejoj respondi al kelkaj demandoj pri la temo. Por Flandra Esperanto-Ligo respondis Paul Peeraerts, por Sezonoj Aleksandr Korĵenkov kaj por Mondial Ulrich Becker.

Libera Folio: Kiel multajn elektronikajn librojn vi eldonis?

FEL: FEL eldonis ĝis nun 35 titolojn en elektronika formo.

Sezonoj: En la elŝutejo de Sezonoj nun estas 14 senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. Entute, 17 titoloj, ĉiuj en Esperanto.

Mondial: En la Mondial-retejo por elektronikaj libroj, do www.bitlibroj.com, mi ĝis nun eldonis 19 titolojn en Esperanto en diversaj elektronikaj formatoj (fakte mi ankoraŭ eksperimentas pri la formatoj), plus la 14 kajerojn de Beletra Almanako, do entute 33 librojn en Esperanto. Krome tri anglajn librojn pri Esperanto.

Libera Folio: Kiuj el ili ĝis nun estis plej popularaj? Kiom da ekzempleroj estis venditaj aŭ elŝutitaj?

Rakonti noveleFEL: La plej popularaj estas la romano Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein, tiuj libroj, kiuj ankaŭ en sia tradicia papera formo estas la plej ŝatataj. La kvanto de venditaj e-libroj tamen estas neglektinda kompare al la kvanto de tradiciaj libroj. De La ŝtona urbo vendiĝis pli ol mil ekzempleroj papere, dum nur dudeko elektronike. Triavice rangas la verko Ĉu rakonti novele? de Johán Valano/Claude Piron. Tiu verko ne plu haveblas en tradicia bindita formo, kaj emuloj do pli facile konvinkiĝos aĉeti la bitan version.

Sezonoj: Tute nature, plej ofte estis elŝutitaj tiuj, kiuj plej frue enretiĝis; nome, kvar tradukoj: La pika damo de Puŝkin kun 2.381 elŝutoj, Sveda alumeto de Ĉeĥov (2.253), La falo de la domo Usher de Poe (2.027), kaj Blankaj noktoj de Dostojevskij (2.025). Entute, 19.470 elŝutoj. La sola aĉetebla libro en nia kiosko estas La Ĉashundo de la Baskerviloj de Conan Doyle. Ĉi tiu majstra traduko de Bill Auld estis elŝutita, kiel provlibro, 1.044 fojojn, sed ĝiaj vendoj dume ne superis dekon.

Mondial: Plej popularaj estas la kajeroj de Beletra Almanako. La vendonombro por elektronikaj libroj ĉe Mondial tamen estas tre malalta, pro diversaj kialoj. Vendiĝis verŝajne sume nur iom malpli ol cent ekzempleroj de ĉiuj titoloj sume, ekde nia eksperimentado kun bitlibroj de proksimume antaŭ du jaroj.

Libera Folio: Kiel vi decidas la prezon de elektronikaj libroj? Ĉu vi disponigas senpagajn specimenojn el la libroj? Se vi disponigas tute senpagajn librojn, kial vi faras tion?

FEL: La prezo konsistas ĉefe el du eroj. La honorario, kiun ni pagas al la aŭtoroj kaj sumo, kiu kovru la ĝeneralajn kostojn de la vendado, kiel la kostoj de la servilo, la administraj kostoj por fakturado, enkasigo, admonado ktp. FEL disponigas senpagajn "provlibrojn", tio estas libroj kiuj enhavas nur kelkajn ĉapitrojn. Per tiuj provlibroj la klientoj povas vidi, ĉu plaĉas al ili la verko, kaj - en la komenca epoko de la elektronikaj libroj tre grava - ĉu ilia legilo aŭ programo taŭgas por esperantlingvaj libroj.

Sezonoj: Aliloke ni jam menciis, ke ni iom heziteme komencis produktadon de e-libroj, ĉar ni sciis, ke nur tre malmultaj personoj – ne pli ol 20-30 – pretas aĉeti e-librojn en Esperanto, dum la elektronika abonantaro de La Ondo de Esperanto ĉiam kreskas. Tio estas komprenebla, ĉar estas evidenta avantaĝo regule ricevadi gazeton sendepende de poŝtaj komplikaĵoj. Do, dume ni preferas senpage legebligi altkvalitajn e-librojn. Ekzemple, ni fieras pro tio, ke la 7an de februaro ĉi-jara, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dikenso, ni donacis al la esperantista legantaro la neniam eldonitan surpapere Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo. La pretigo de la teksto  prenis ĉirkaŭ cent laborhorojn de ni, kaj ni klare sciis, ke ni neniam rericevus ĉi tiun investon, sed ni estas tre kontentaj pro tio, ke centoj da esperantistoj ĝuas havi (ĉu ankaŭ legi?) Pikvikon en sia amata lingvo. Nature, de tempo al tempo ni proponos ankaŭ aĉeteblajn librojn, kun pluraj tekstospecimenoj senpage legeblaj, sed senpagaj e-libroj aperos pli ofte ol la aĉeteblaj.

PikvikoMondial: Ankaŭ pri la prezoj ni ankoraŭ eksperimentas. Dume, nia sola regulo pri tio estas fari la prezon por bitlibro senteble malpli kosta ol por la papera versio, kaj tamen tiom alta, ke la eldonejo havas proksimume la saman enspezon kiel ĉe papera versio. Ni ne ofertas senkostajn bitlibrojn. Sed tra du el niaj vendokanaloj por elektronikaj libroj (Google kaj Amazon), oni povas antaŭvidi ĝis 20% de la teksto de la libro, por decidi pri aĉeto. Krome, eĉ se neniu antaŭvideblo ekzistas en iu el niaj vendokanaloj, aĉetemuloj ĉiam povas iri al Amazon kaj tie uzi la antaŭvidon por ĉiuj niaj paperaj libroj en Esperanto.

Libera Folio: Kiun teknikan solvon vi uzas por la vendado de la libroj? Ĉu vi opinius utila, ke ekzistu servo, tra kiu oni povus aĉeti ĉiajn esperantlingvajn elektronikajn librojn de diversaj eldonejoj? Se jes, ĉu tia servo laŭ vi prefere estu iu el la jam ekzistantaj neesperantistaj retaj librovendejoj (kiu?), aŭ aparta, esperantista servo? Kiu devus ĝin starigi, tiukaze?

FEL: La retbutiko de FEL sendas al la kliento ligilon al la libro, per kiu ĝi povas esti elŝutita. La retbutiko de FEL jam vendas librojn de diversaj eldonejoj, siajn proprajn sed ankaŭ tiujn de Sezonoj, de Wolfram Diestel, de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) kaj volonte vendos ankaŭ por aliaj eldonejoj. La libroj estas protektitaj kontraŭ piratado per pluraj identigiloj. Sed detalojn pri tiuj ni ne povas doni...

Sezonoj: Nia sola aĉetebla e-libro estas vendata de FEL, kaj mi volonte kaptas la okazon por danki al Paul Peeraerts, kiu afable ŝparis al ni la klopodojn pri starigo de speciala servo, kiu enkasigus nur kelkajn dekojn da eŭroj dum la jaro. Kaj estus nature, se FEL, kiu estas pioniro de la elektronika eldonado en Esperantujo, fariĝus la ĉefa distribuanto de e-libroj.

Mondial: Mi forte kredas je la inkludo de Esperantaj titoloj en la ĝeneralan, neesperantistan libromerkaton, unue ĉar miaj paperaj titoloj en Esperanto vendiĝas multe pli nombre en la ekstermovada libromerkato ol en la movada (kaj mi kredas ke estonte tio ankaŭ validos por la bitlibra vendostatistiko); kaj due, mi ĝenerale ne ŝatas la memizoliĝon de la movado. Se iu tia centra bitlibra vendejo por esperantaj libroj ekzistus, mi certe partoprenus, sed daŭre ofertus miajn titolojn mondvaste tra ĉiuj aliaj eblaj kanaloj.

Tamen dume, kiel eldonisto, mi tre bedaŭras, ke el teknika vidpunkto, la bitlibra merkato estas ankoraŭ tre komplika. Ekzemple, Kindle tre malfaciligas al eldonisto eldoni librojn en Esperanto. Tamen, novaj versioj de la Kindle-legilo ja povas senprobleme legi unikodajn tekstojn, do mia espero restas ke Amazon baldaŭ permesos pli facilan alŝuton de bitlibroj en aliaj lingvoj, inkl. Esperanton.

Princo ĉe la hunoj

Alia ekzemplo de teknikaj limigoj estas, ke Google Play Books ĝis nun ofertas siajn (niajn) elektronikajn librojn nur en Aŭstralio, Kanado, Hispanio, Germanio, Italio, Britio kaj Usono, pro malfacilaj kopirajtaj traktadoj inter Google kaj diverslandaj libro-institucioj. 

Mi ofertas du originalajn romanojn (La Princo ĉe la hunoj kaj Pro kio?) kiel DRM-protektitaj ePub-versioj, tra alia kanalo, kaj inkludis ilin mondvaste en diversaj ekstermovadaj bitlibraj vendejoj (kiel oni povas vidi en www.bitlibroj.com), sed dum la pasintaj ses monatoj vendiĝis el tiuj nur 3-4 ekzempleroj. Tamen mi ne tro ŝatas la ideon oferti neprotektitajn ePub-versioj rekte en miaj libro-retejoj, ĉar la piratado en la movado bedaŭrinde estas same granda kiel ekster la movado, kaj neprotektitaj ePub-dosieroj ja facile malfermeblas kaj vaste distribueblas. 

Libera Folio: Kiujn avantaĝojn kaj malavantaĝojn havas paperaj kaj elektronikaj libroj en la Esperanta libromerkato?

FEL: Ĉu la (mal)avantaĝoj estas aliaj en la Esperanta libromerkato? La respondo estas tute persona: mi preferas havi en la manoj mian iPhone kiu pezas 137 gramojn kaj ne iun libron kiu pezas la trioblon aŭ multe pli.

Sezonoj: Mi estas entuziasmulo pri e-libroj, kaj ĉi-somere mi ĝuis trisemajnan ripozon en Kaŭkaza sanatorio kun mia Gmini MagicBook M6HD, kiu ebligis al mi tralegi dudekon da libroj, por kies (re)legado pli frue mi tute ne havis la tempon! Kaj mi legadis ankaŭ dum la pli ol centhoran tien-reena trajna vojaĝo! Certe mi ne povintus kunpreni dek pliajn kilogramojn da bagaĝo, sen diri pri la prezo de la libroj. Jen la avantaĝo, ĉu ne? Krome, ni en majo povis donaci amasegon da paperaj ruslingvaj libroj (kredu, ili estas valoraj kaj interesaj) al periferia orfejo, ĉar ni jam havas tiujn librojn elektronike aŭ povas facile ekhavi ilin ĉe bezono. Ve, ekzistas nur ege malmultaj e-libroj en Esperanto, kaj ni plu havas multajn librojn, kiuj “eble iam utilos en nia laboro”. Mi konfesas, ke mi ja plu aĉetas paperajn librojn, sed temas pri malmultekzemplere eldonataj libroj fakaj, ne pri beletro.

Mondial: La samajn, kiel en la neesperanta libromerkato. Homoj, kiuj havas elektronikajn legilojn (kaj da tiuj estas pli kaj pli) volas legi Esperantajn librojn elektronike. Aliaj preferas paperajn librojn. Ne temas pri avantaĝo aŭ malavantaĝo (krom se oni konsideras la malavantaĝon de sendodaŭro kaj -kosto ĉe paperaj libroj), sed pri prefero de individuoj. Bitlibroj ne ekstermos paperajn librojn, sed nur aldonas kroman kanalon por legi.

Libera Folio: Kiel vi vidas la estontecon de eldonado en Esperanto, specife rilate elektronikajn librojn?

FEL: Eldonado de libroj, ne nur en Esperanto, sed en multaj minoritataj lingvoj, estas riska entrepreno. Eldoni romanon en la tradicia maniero postulas investon de kelkaj miloj da eŭroj, kaj rericevi tiun monon neniam estas certe. Eldoni elektronikan libron postulas multe malpli: forfalas paper- kaj bindo-kostoj, mankas pakkostoj kaj afranko. Supozeble la ekonomia avantaĝo superos la malavantaĝojn kaj iom post iom kreskigos la merkaton de elektronikaj verkoj.

espressobookSezonoj: Tute ne eblas prognozi, kio okazos post dudeko da jaroj, ja en 1992 evidente neniu esperantista eldonisto povus prognozi ion pri la elektronik-inka teknologio kiu ebligis e-librojn. Eble aperos iu tute nova teknologio, ĉu glutebla librotablojdo, ĉu iu alia scienc-fikciaĵo… Sed, se temas pri la proksimaj du-tri jaroj, mi supozas, ke plu kreskados la nombro da elektronikaj abonantoj de Esperanto-gazetoj, sed la elektronika libromerkato, malgraŭ progreseto, plu restos marĝena kompare kun la papera. Iam la situacio ŝanĝiĝos. Eble abrupte. Dum kelkaj monatoj. Mi ne scias, ĉu kaj kiam tio okazos, sed certe je tiu subita momento estos bezonata la sperto, rutino kaj reputacio de tiuj, kiuj nuntempe eldonas bonkvalitajn e-librojn malgraŭ ties nuna merkata malneceso.

Mondial: Kiam la lastaj teknikaj kaj disvastigaj problemoj estos solvitaj, elektronikaj libroj en Esperanto havos sian konstantan, fortan lokon en la libromerkato, unue en la pli riĉa parto de la mondo, kie homoj povas aĉeti la ankoraŭ multekostajn legilojn, sed pli poste, verŝajne kaj espereble, pli internacie, kiam malmultekostaj legiloj ekzistos mondvaste. Sed tio eble estos iom fora estonto.

Sume: Mi provas inkludi jam nun ĉiujn miajn titolojn en ĉiuj eblaj versiaj kaj distribuaj kanaloj, por plifaciligi la aliron al miaj libroj. Por doni tute alian ekzemplon: Krom la presitajn kaj elektronikajn versiojn, mi nun ankaŭ ofertas multajn Esperanto-librojn en la mondvasta reto de la t.n. Espresso Book Machine. Tio estas print-maŝinoj, kiujn universitatoj kaj grandaj librovendejoj tra la mondo instalas ĉe si loke, kaj kiuj povas printi dum minutoj unu ekzempleron de papera libro, kiun vi volas legi, kaj kiu aspektas ekzakte tiel, kun kolora kovrilo, kiel aspektas "normale" presita versio de la sama titolo. (Ekzemple, sekvu la ligilon kaj entajpu la vorton "Beletra Almanako". Tiu nova teknologio por mi estas alia kialo por la daŭripovo ankaŭ de paperaj libroj. Se vi loĝas en unu el la urboj, en kiuj jam troviĝas unu el tiuj maŝinoj, vi povas ricevi vian plej freŝan Beletran Almanakon (aŭ iun alian Mondial-titolon) libroforme tute rapide - kaj sen sendokostoj.

arkivita en:
edmundo
edmundo diras:
2012-08-28 23:58
Se la sama teksto aperas kaj papere, kiel tradicia libro, kaj senpapere, oni facile nomas la senpaperan version "bitlibro" aŭ "elektronika libro", sed ne estas tiel klare ĉe tekstoj, kiuj aperas nur senpapere. Verŝajne venos tempo, kiam oni nur escepte presos publikigatan beletran tekston, sed en tiu momento la nocio "libro" perdos sian nunan signifon. Eble oni plu vendos tekstojn, same kiel oni hodiaŭ vendas librojn, sed mi suspektas, ke aliaj komercaj modeloj adoptiĝos. Oni povus ekzemple vivi per reklamoj. Televido gajnas pli da mono ol libropresado (mi kredas) kaj gajnas sian monon grandparte per reklamado, kvankam oni povas de Amazon mendi serion 1 de mi-ne-scias-kiu-televidserio sur DVD-oj, se oni preferas tiel konsumi.
verdeca1
verdeca1 diras:
2012-09-01 03:13
En mia lando oni ankoraux ne kutimas legi elektronikajn librojn ,kvankam senpagajn ,En kia kauxzo kusxas la kialo?Kaj ankaux mi preferas legi paperajn librojn ol elektronikajn ,cxar paperaj libroj estas porteblaj kaj facile legeblaj kaj se oni volas legi elektronikajn librojn do oni devigite sidas antaux sia komputilo kaj la ekrano starigas problemojn al la okulojn de legantoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-09-01 05:25
Estimata verdeca1,

vi sxajnas esti en mia proksimuma agho (mi 72!), tamen mi vidas ne tiel tragike kaj pli estonto.
Oni ne povas halti tendencon nek evoluon.Estonto certe apartenos al elektroniko kaj elektronika legado. Vi jam nun povas tute shpari viajn okulojn kaj strechi nur la orelojn uzante elktronikan redonon(legi libron audante).

Via cerbumado rememoris al mi historion de telefonenkonduko iame en Varsovio. Oni protestis, ke per enkondukado de telefono chesos interhomo direkta interparolo!

Estinte infano, mi mem travivis en mia vilagho similan historieton; oni listigis domojn, kiuj volis akcepti elektran kurenton. Estis domoj, kies numeroj estis kovritaj, por ne esti surlistigitaj(diabla eltrovo)....aliefoje, kelkaj virinoj kontraustaris savi fulmotondre ekflamitan domon, char estis "Dia puno"!!!(oni tuj trovis iliajn pekojn!)

La homa koncio kiel naturo disvolvighas kaj ni ne povas haltigi evoluon, ech se ghi gvidas nin al perdo!







Analoge ankorau estas hodiau "kleraj" homoj, kiuj simile opinias pri internacia neutrala komprenilo!
cvi
cvi diras:
2012-09-02 08:53
Saluton, verdeca1

Nun la elektronikaj libroj estas multe pli porteblaj ol la paperaj. Vi povas uzi diversajn specialaj porteblaj legilojn aŭ tabulkomputilojn.
Ĉiuj estas pli facile porteblajn ol papera libro kaj kun enhavo de centoj da libroj.
Mia "iPad" estas tre malgranda kaj oni povas legi librojn senprobleme
Eduardo
Eduardo diras:
2012-09-02 11:34
Kial vi skribas jene: "iPad" se en E-vortatoj estas tiu termino, ekzemple en trilingva ESP-ANG-POLA estas jene:
 
iPad/o (↑ tabulkomputilo, iPodo, ifono) iPad komp. iPad (tablet)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-02 13:39
Jes, elektronikaj librolegiloj estas praktikaj. Tamen mi perdis mian antaŭ kelkaj tagoj en trajno. Tio estas perdo de pli ol cent eŭroj. Se mi nur perdus la libron, kiun mi tiam legis, la perdo estus multe malpli granda. :-/
edmundo
edmundo diras:
2012-08-29 01:01
Mi ĝojas, ke FEL, Sezonoj kaj Mondial esploras tri malsamajn vojojn por disvastigi bitlibrojn, sed ŝajnas al mi, ke ĉiuj restas tre proksimaj al la tradicia komerca modelo de tradicia eldonado, kvankam Mondial sekvas ankaŭ tre proksime la nacilingvan libromondon do estos preta forlasi la tradicion, kiam la cetera mondo tion faros. Tamen, mi suspektas, ke io tute alia plej taŭgus por la nuna stato de Esperanta literaturo.

Esperantaj libroj vendiĝas en tiel malgrandaj kvantoj, ke la honorarioj pageblaj al aŭtoroj kaj tradukintoj devas esti bagatelaj. Kalkulu mem! Oni povas lerte eluzi la ekonomiajn diferencojn inter diversaj landoj, tiel ke la mono ricevata de okcidenteŭropaj kaj nordamerikaj libroaĉetantoj povas esti signifa sumo por aŭtoro en Afriko aŭ Azio, sed tio ne povas la ĉefa bazo de Esperanta libromerkato kun hela estonteco, ĉar ĝi funkcias nur unudirekte, kaj, cetere, ĉu ne estus ironie, se Esperanto, kies celo eble estas starigi justecon inter la nacioj, fakte dependus por sia ekzistado ĝuste de la maljustaj ekonomiaj diferencoj inter ili?

Eŭropaj esperantistoj tamen verkas librojn en Esperanto, sed ne pro la mono. Kial ili verkas librojn kaj ne nur alŝutas siajn tekstojn al Interreto? Laŭ mi, ĉar per libro oni ricevas ian reagon, ian agnoskon de sia laboro. Ĉe bona eldonejo, kaj FEL, Sezonoj kaj Mondial estas tiaj, tiu reagado kaj agnoskado komenciĝas, jam antaŭ ol la libro aperas, ĉar redaktoroj kaj provlegantoj zorge ekzamenas la tekston kaj sendas siajn komentojn kaj korektoproponojn al la aŭtoro. Kaj kiam la libro aperas, oni recenzas ĝin. Kaj eĉ se la honorarioj estas bagatelaj aŭ neekzistantaj, la vendostatistikoj tamen signifas ion por la aŭtoro, ĉar Esperantaj libroj ne estas tiel malmultekostaj, ke oni aĉetas ilin sen almenaŭ la intenco legi ilin.

Do, laŭ mi, anstataŭ imiti la modelon de komercaj, nacilingvaj eldonejoj, oni devas ĝuste kompreni la motivojn de Esperantaj aŭtoroj kaj cerbumi, kiel oni povas plej bone plenumi, aŭ eĉ ekspluati ilin. Mi havas ankaŭ pli konkretajn ideojn, kiel oni povus tion fari, sed pri tiuj mi estas malpli certa, do mi ne nebuligu nun mian ĉefan tezon per tiaj detaloj. Ne mankas alternativaj modeloj nacilingve. Ekzemple, sciencaj revuoj ne funkcias kiel komerca eldonado: la aŭtoroj ne ricevas monon, kaj la legantoj ĝenerale ne pagas, kaj tamen la aŭtoroj dediĉas sian laboron, kaj la legantoj kontribuas sian atenton.

Laŭ mi oni devus komence forgesi pri la ekonomia flanko (oni financu la aferon per fonduso, per la helpo de mecenato, aŭ per la propra poŝo) kaj unuavice celi al aktivigo de aŭtoroj kaj legantoj. Poste, se oni sukcesos varbi grandan nombron da aŭtoroj kaj legantoj, tiam oni pensu pri komercigo de la entrepreno. Ne indas perdi tempon per administrado de pagoj, se oni havas nur kelkdek legantojn; nur ĉe miloj da legantoj la afero iĝas komence funkcipova.

Mi timas, se oni ne adoptos tian aliron, ke Esperanta literaturo iĝos pli kaj pli elita, malgrandkvanta, kaj fine sensignifa.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-29 12:05
Vi multe cerbumis pri la afero, Edmundo. Eble vi cerbumu tiel multe ke rezultos artikolo.

La demando ja estas ĉu ne ĉiu verkado funkcias nekomerce same kiel la sciencaj revuoj. Vera aŭtoro simple esprimas sin, pensante sole pri sia teksto, ne pri la legonto. La finverkitan tekston li aŭ ŝi sendas al la eldonejo, ne tiom por gajni per vendado de la verko, sed pli ĉar la homoj de la eldonejo estas tiel spertaj legantoj ke ili povas kompetente taksi la valoron de la verko.
edmundo
edmundo diras:
2012-08-29 12:44
Laŭ mi la aŭtoro ne "simple esprimas sin, pensante sole pri sia teksto". Mi konsentas, ke li verŝajne ne pensas pri vera legonto, sed li verŝajne havas en sia kapo ian "idealan leganton", kaj li verkas por tiu, pensante pri ties kompreno de la teksto. Teksto estas komunikaĵo. Oni ne povas krei normalan prozon, ne cerbumante, kion la leganto jam scias, aŭ ankoraŭ ne scias, kion necesas klarigi, kaj kiel, ktp. Eble teksto de popkanto povas esti nura sinesprimado, sed ne la teksto de novelo aŭ romano.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-29 14:09
Estas interesa vidpunkto ke arto fariĝas pli arta, se la artisto pensas pri la konsumonto. Sed mi kredas ke ĝi estas kutima nur en Anglalingvaj landoj; aliloke oni atribuus al popo la econ ke la produktinto pensis pli multe pri la limoj de la spertontoj ol pri la siaj.

Kaj eĉ se oni produktas por "ideala leganto", kiu estus pli ideala ol la aŭtoro mem?
indjano
indjano diras:
2012-08-29 09:44
Kun «<a href="http://lasindias.org/[…]/">La samtavolana produktadomaniero</a>» dum la lastaj du semajno ni havis 495 paĝmontrojn kaj 343 unikajpaĝmontrojn de la html-eldono sed... nur 7 elŝutojn de la epub-eldono.

Pripensinta pri la fenomeno, ni konkludis ke la proporcio de esperantistoj kiuj havas elektronika-librojn ne estas ankaŭ simila al la meznombro de la disvolvitaj landoj. Kial? Ĉar la distribuo de la esperantistaj en la piramido de aĝoj en la riĉaj landoj draste maljuniĝis kaj la plej parto de la esperanta junularo estas en la BRIC-landoj...
Tonyo
Tonyo diras:
2012-08-29 18:16
Jen (espereble) ĝusta ligilo:
http://lasindias.org/la-samtavolana-produktadomaniero/
(kaj mi esperas ke vi ankalkulis almenaŭ unu plian deŝuton)
indjano
indjano diras:
2012-08-30 08:41
Ni esperas vi ŝatos ĝin!
Se la presejo havas tempon nun, dum septembro ni prezentos Esperanta kaj Hispana paperajn eldonojn en Bilbao. Se vi ŝatas ĝin, estus honoron se vi povus alproksimiĝi kaj partopreni per malgrandetan interveno en la prezentado de la verkon kaj la aŭtorojn...
Gerrit
Gerrit diras:
2012-08-29 11:50
Lau mi prefere oni evitu en Esperanto la indikon "e-libro" por indiki bitlibron au elektronikan libron au simile.
E-libro en nia lingvo tro facile estus miskomprenata kiel "esperanto-libro". Komparu kun E-movado, E-klubo...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-29 12:08
Mi ĵus sendis private al Kalle, krom atentigon pri kelkaj tajperaroj, rekomendon redakti la eldirojn de Korĵenkov tiel ke en la artikolo konsekvence estos "bitlibro".
redakcio
redakcio diras:
2012-08-29 13:33
Mi ne uzas en la kuranta teksto la esprimon e-libroj, kaj ĝenerale evitas uzi la mallongigon E-umo por io rilata al Esperanto. Anstataŭe mi skribas Esperanto. Sed mi ĝenerale laŭeble evitas tuŝi la lingvouzon de intervjuatoj, kaj ne igos ilin diri "bitlibro" se ili efektive diris ion alian.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-29 14:11
Sed Aleksandr Korĵenkov _volis_ diri "bitlibro". Li nur ne sciis mem.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-08-29 16:30
"Sed Aleksandr Korĵenkov _volis_ diri "bitlibro". Li nur ne sciis mem."

-:)

Mi mem scias diri ambaux, sed havas motivojn por preferi "elektronika libro".

http://www.liberafolio.org/[…]/?ref=Guzels.TV
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-29 16:36
Esperanto estas relative juna lingvo kaj nomaro shajnas esti logika, kvankam jam estas certaj esprimoj, kiuj jam arkaighis.
Libro - estis chiam ligita kun formato. Do,dirante "bitlibro",
"retlibro" shajnas jam ne adekvata.
Povas esti vortaristoj, akademianoj konsilos tian au alian uzadon, ekzemple "retlegajho", chu "bitlegajho". Eble tute nova esprimo? La estonto mem respondos kiu esprimo estos uzota, kiu akceptota.
akueck
akueck diras:
2012-08-29 21:05
Efektive la Konsultejo de la Akademio rekomendas (krom "cifereca libro") "bitlibro" kaj komprenigas ne-taugecon de "E-libro":
http://akademio-de-esperanto.org/[…]/ .

Oni do esperu, ke "bitlibro" estos ghuste komprenata ech sen aldona klarigo, ke E-libro estas celata ;-)
vbanaitis
vbanaitis diras:
2012-09-01 21:05
De kie oni prenu elektronikan libron?
El la reto. Kial do retlibro estas neadekvata?
Ne pri formato* temas, sed pri vojo. Bitoj nun uzatas chie, ili estas universala teknologio. Same kiel litero, cifero. Libro restas libro, ne grave, chu cifere, chu litere, chu chu voche, chu skribe, chu prese, chu printe. Esperanto kiel lingvo malofte awdata, pleje bezonas vochlibron - kial ghin nur avo Stanislavo menciis? Se la moderna teknologio ebligas facile reveni al la plej natura kaj tradicia formato de literaturo, kial ni postulas nur litere koditan rakonton? Kun kia plezuro mi awskultas La Korvon far Leopoldo Knoedt, kaj la vochon dr Stan Marchek sur 20 CD, kaj la Perditan Universon per la vocho de la tradukinto, kaj la Infanan Rason. Kial ne Kalevalan, aw La Tragedion del'Homo? Sen vochlibro Esperanto velkos kaj sufokighos, vegetante inter eternaj komencantoj. Per vochlibro ghi spiros laj evoluos al pli alta stadio.
 
vbanaitis
vbanaitis diras:
2012-09-01 21:06
De kie oni prenu elektronikan libron?
El la reto. Kial do retlibro estas neadekvata?
Ne pri formato* temas, sed pri vojo. Bitoj nun uzatas chie, ili estas universala teknologio. Same kiel litero, cifero. Libro restas libro, ne grave, chu cifere, chu litere, chu chu voche, chu skribe, chu prese, chu printe. Esperanto kiel lingvo malofte awdata, pleje bezonas vochlibron - kial ghin nur avo Stanislavo menciis? Se la moderna teknologio ebligas facile reveni al la plej natura kaj tradicia formato de literaturo, kial ni postulas nur litere koditan rakonton? Kun kia plezuro mi awskultas La Korvon far Leopoldo Knoedt, kaj la vochon dr Stan Marchek sur 20 CD, kaj la Perditan Universon per la vocho de la tradukinto, kaj la Infanan Rason. Kial ne Kalevalan, aw La Tragedion del'Homo? Sen vochlibro Esperanto velkos kaj sufokighos, vegetante inter eternaj komencantoj. Per vochlibro ghi spiros laj evoluos al pli alta stadio.
 
edmundo
edmundo diras:
2012-09-01 22:36
De kie oni elektronikan libron? Eble de amiko, per USB-memorilo.

Kaj kiel oni mendu paperan libron? Kompreneble, per la reto ...
Lu
Lu diras:
2012-09-02 13:50
Laŭ mia impreso la malrapida disvastiĝo de elektronikaj libroj en Esperantujo estas bona ekzemplo de la "Difuzo de novaj aferoj", http://eo.wikipedia.org/wiki/Difuzo_de_novaj_aferoj . Oni havas komence de la enkonduko de io nova pli malpli neniun ŝancon konvinki pri akcepto de tio pli ol ĉ. 2 procentojn de la celgrupo, kiel legeblas en la indikita paĝo. Estas tre imprese, ke Paul Peeraerts raportas por FEL pri ĝuste tiu ĉi procentaĵo: "De La ŝtona urbo vendiĝis pli ol mil ekzempleroj papere, dum nur dudeko elektronike." :-) Tiujn dudek aĉetis la t.n. "pioniroj".

La posta grupo de "Fruaj adoptantoj", ĉ. 14 %, estas atingebla preskaŭ nur, se la uzado fare de la pioniroj estas bone videbla en la publiko. Necesus do meti (kontentajn) uzantojn de elektronikaj libroj meze en ĉiujn Esperanto-renkontiĝojn, publikigi raportojn pri la sukcesa kaj ĝojiga uzado en ĉiuj Esperanto-komunikiloj (retejoj, retlistoj, forumoj; "dank' al miaj elektronikaj libroj mi povis kunporti tridek librojn al miaj ferioj - pezis nur 137 gramojn") aŭ eble fari specialan oferton ("legilo de elektronikaj libroj kun tridek libroj jam en ĝi (laŭ libera elekto) por sume nur 198 eŭroj"). Kaze, ke oni vere volas rapide enmerkatigi elektronikajn librojn en Esperantujon...

Kaj kompreneble ĝi estas bona ekzempla kazo por ĉiuj, kiuj volas kompreni, kial Esperanto nur malrapide progresas. Unu plian fojon evidentiĝas, ke por plirapidigo de la progreso necesas videbligi la jaman uzadon kaj tre intense informi pri la utilo de lernado kaj uzado de Esperanto. Tiom longe, kiom tio ne okazas, ne estos granda ŝanĝiĝo pri la stato de Esperanto.
jakvo
jakvo diras:
2012-09-02 20:39
Paŭlo Peeraerts siatempe survojiĝis min pri komputilado. Estis en 1998 se mi bone memoras. Jaron poste mi jam ellitiĝis kaj endormiĝis kun komputilo en manoj. Strange tamen mi ne sukcesas legi bitlibrojn. Post uzado de iPad (oficiala nomo de tiu maŝino) mi reiris al portebla Mac komputilo kaj kredu min, legi libron en bankuvo, sur necesejo, ktp, ktp estas pli sekura kun papera eldono en mano ol sidi per komputilo en bankuvo kun risko droniga kompatindan maŝinon.
al Insulo Ré, kie mi ferias, mi kunportis 4 librojn kaj neniu el ĝi ekzistas en biteldono. Alia problemo estas elekto. Mi plejofte legas filozofion, sed kiom da filozofaj eldonoj vi trovas en Esperantio.
Plej verŝajne la manko de aĉetado de bitlibroj ne troviĝas el malintereso de legantoj por bitlibroj, sed eble pro manko de la "ĝustaj titoloj". Mia hejma biblioteko enhavas pli malpli 1100 librojn el kiu pli malpli 100 estas Esperantaj eldonoj. La ceteraj 1000 ne haveblas en la lingvo Esperanto. Nuntempe mi legas "Reizen zonder John " (Vojaĝi sen John) Libro pri la vojaĝo kiun John Steinbeck faris antaŭ 60 jaroj. Neniu Esperanto eldonisto havas la kuraĝon eldoni ĉi tiun mirinde bonan libron (evidente kaj memkompreneble). Kial Esperantistoj ne aĉetas Esperantajn eldonojn? la respondo valoras same por bitlibroj, mi supozas.
Cindio
Cindio diras:
2012-09-04 16:42
http://verkoj.com estas malprofita. Mi ne atendis profiton, tamen mi ne atendis tiun malprofiton. Eĉ en amazon.com ekzempleroj de la libroj (eĉ paperaj) ne vendiĝas, do la kialo ne estas ke Verkoj estas izolita retejo, kaj la kialo ne estas malemo al bitlibroj.
Ŝokas min legi ke la grandaj eldonejoj ne vendas multajn ekzemplerojn. Mia persona opinio estas ke ili ankaŭ ne vendas sufiĉajn kvantojn da paperaj ekzempleroj. Nu.
Mi diris tion malĝuste. Mi intencas la inverson. Malmultaj homoj aĉetas ekzemplerojn.
Mi ne scias kial; la sekvaj baroj estas nur miaj ideoj:

1. La pago-procezo. Multaj ne posedas kreditkarton; multaj ne havas PayPal-konton al kiu ili ligis bankokonton.
2. Ili (legemuloj) estas senmonaj.
3. Ili estas avaraj nepagemuloj.
4. Ili malfacile legas en la lingvo Esperanto, do ne elspezas monon por laborplena tasko.
5. Ili estas kultemaj, do kredas ke ĉio pri Esperanto devus esti senpaga (tamen, mi ne sekvas tiun logikon, do mi ne komprenas tiajn).
6. La kvalito de la ofertitaj libroj estas tro malalta; la libroj ne allogas.

Verkoj ne havas diversajn esperantlingvajn librojn (Mao Zifu rezignis sian oferton), do mi kaj ne rajtas kaj ne kapablas konkludi.
Sed se estas la vero, ke la grandaj eldonejoj publikigas por nur kelkdekoj da esperantaj legantoj,.....mi ne scias kiel ili povos daŭrigi.

(mi komentas en Libera Folio pro la foresto de Kuenzli)
edmundo
edmundo diras:
2012-09-04 19:09
Mi kredas, ke la pago-procezo ja estas grava baro. Ekzemple, mi ne ŝatas doni kreditkartnumeron al firmao, kiu ne havas bonan reputacion, kaj por mi PayPal havas malbonan reputacion, kvankam la malbonaj raportoj pri PayPal ĝenerale devenas de homoj, kiuj volis ricevi monon per PayPal. Eble estas malracie, sed pagi al TTT-ejo sentiĝas kiel granda ĝeno kompare kun elpoŝigi kaj transdoni bankbileton.

En via listo vi ne menciis la problemon, ke oni ne volas "aĉeti porkon en sako". Kiel la kliento sciu, ke la proponita libro estas bona? Mi vidas, tamen, ke vi jam pritraktis tiun problemon en verkoj.com, proponante eltiraĵojn kaj komentojn de aliaj legantoj. Sed eble mankas veraj recenzoj. Verŝajne la plej bona maniero vendi libron estas akiri favoran opinion pri la verko de iu kiel Sten Johansson, kiu verkis multajn bonajn recenzojn kaj ne estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laŭdas ĉion en Esperanto aŭ juĝas verkon ĉefe laŭ sia persona rilato al la aŭtoro. (Por kontroli, iru al http://esperanto.net/literaturo/recenzoj.html, serĉu pri "Recenzo de Sten Johansson", kaj alklaku la ligojn.)

Alia problemo estas, ke ekzistas hodiaŭ tiom da senpagaj legaĵoj, ke pagenda legaĵo devas vere elstari.

Bedaŭrinde la vendonombroj de Esperantaj libroj ja estas tre malgrandaj. Ekzemple, vendiĝis malpli ol 150 ekzempleroj de http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4766 malgraŭ favoraj recenzoj.
Sten
Sten diras:
2012-09-10 13:04
Mi ruĝiĝas pro tiom da flatado... Tamen la ligo ne funkcias, kredeble pro troa komo. Provu http://esperanto.net/literaturo/recenzoj.html
Por serĉi recenzon de specifa recenzanto, alklaku "En ordo laŭ la recenzintoj" kaj poste la nomon.

La pleja valoro de OLE laŭ mi tamen estas la eblo legi recenzojn de pluraj personoj pri la sama verko. Tio donas ŝancon al ĉiu leganto mem pli bone juĝi, ĉu indas akiri la libron aŭ ne.
georgiano
georgiano diras:
2012-09-04 19:47
Cindy, en chiu el viaj respondoj estas iom da vero:
1. Mi certe estas unu el tiuj kiuj absolute evitas uzadon de kreditkartoj, char mi antaue konvinkighis, ke pagado per kreditkartoj instigas onin acheti multe pli ol planite. Mi preferas pagi per kontanta mono au per banka ghirado, char tiam mi pripensas kion acheti!
2. Nuntempe multaj homoj, pro la ekonomia krizo, estas senmonaj, aparte en landoj, en kiuj Esperanto estas en ekspansio! Kaj tiuj kiuj havas monon, ne volas elspezi ghin, pro nekomprenebla kialo (eble pro la timo, ke ankau ili malrichighos!)
3. Tiuj kiuj havas multe da mono, avare rilatas achetante ion ajn! Kaj por ili libroj ne estas unuaranga achetajho!
4. La lingva nivelo de averagha esperantisto estas relative malalta, kaj librolegantaro estas relative limigita homgrupo. Multaj legas char ili devas ion tralegi (pro studado, ekzemple), sed malmultaj pro ghuo, pro kulturigho ktp.
5. Jes, en Esperantujo regas ia "neskribita legho", ke (preskau) chio devas esti senpaga! Kaj tiu opinio ne rilatas nur librojn, sed ech aliajn servojn, kiuj en la "normala mondo" absolute ne estas senpagaj!
6. Granda parto de Esperantaj libroj estas nealloga aspekte, teme, lingve ktp kvankam en la nuna teknologia momento la fizika kvalito tamen grave kreskis.
Senkonsidere chu temas pri bitlibro au presita libro, Esperantujo spertos la samon kion spertas malgrandaj nacioj. Che malgrandaj nacioj praktike ne ekzistas libro eldonebla sen subvencioj au sen mecenatoj. Mi estas malgranda eldonisto ankau en Esperantujo, kaj mi devas diri al vi pri miaj spertoj. El chiuj eldonitaj titoloj (paperaj), granda parto estis pagita de aparte priinteresitaj esperantistoj (asocioj, kluboj, mecenatoj, tradukintoj au autoroj). Alia parto estas miaj verkoj, kiujn mi eldonis pro la propra deziro. Du el tiuj lastaj, verdire, estis enspezigaj projektoj, el kiuj vendighis po kelkaj centoj da ekzempleroj. Sed kutime, oni malfacile vendos pli ol 100-200 ekzemplerojn de presita libro. Pro tio vi prave demandas, kiel entute povos dauirigi la eldonistoj. La eldonistoj de paperaj libroj: malfacile; la bitlibraj: eble devos atendi pli bonan momenton por vivteni sin per tiu laboro.
Unu el la solvoj estas tiu, kiun evidente praktikas Mondial. Temas pri dighita preso anstatau pri ofseta. Tiuj du teknologioj estas apenau distingeblaj por nefakulo, sed ili grave diferencas. Ofseta preso devas obei la regulon de certa kvanto, por havi akcepteblan produktoprezon po ekzemplero. Tial multaj ofsete presitaj libroj restas nevenditaj kaj stokitaj ie (kaj fakte temas pri kapitalo kiu neniam revenos en la manojn de la eldonisto). Che la dighita preso la afero estas pli simpla. Kompostado (fakte komputila prilaboro de libroj estas praktike senpaga, se oni konsideras ke nur tempo estas investata, kaj nenia materialo kiu rekte kostas monon). La presado okazas sen filmoj, presplatoj ktp., kaj chiu produktita ekzemplero havas la saman, anticipe kalkuleblan prezon. Do, ne necesas produkti centojn kaj milojn, sed eble dekon au dudekon da ekzempleroj, kaj se necese pro la merkata sukceso - presi novan kvanton. Alivorte: nur tiom kiom da achetantoj ekzistas! Mi parolas pri klasika, papera libro, kiu absolute ne malaperos. Pri bitlibroj estas alia afero. Mi mem ne shatas bitlibrojn. Eble tio estas profesia devio, sed mi trovis, ke subkonscie mi ne konsideras bitlibron kiel ion palpeblan, ian produkton, kaj tial mi evitas ghin.
Unu el la kauzoj de neachetado de libroj estas ankau troa oferto (iam libroj ne aperadis kiel fungoj post pluvo!), kaj ankau konkurenco de aliaj informmedioj (televido, interreto). Grave malkreskis ankau la sento pri la neceso legi beletron, kiu ne donas rektan profiton, sed nur animghuon kaj kulturitecon! Tian bezonon en kapitalismo, dedichita nur al monakirado, averagha homo chiam malpli sentas! Achetado de libroj estas iaspeca "sporto" au prestigho de bonstatuloj, dum malrichuloj, se ili trovas tempon por legado post malfacila laboro, prunteprenas librojn en bibliotekoj!
Kie estas la solvo? Certe neniu scias! Ni havas nur provizorajn, portempajn solvojn!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-09-05 10:44
Ĉe mi estas decide 6: "La kvalito de la ofertitaj libroj estas tro malalta; la libroj ne allogas.".

Mi lastatempe aĉetis dufoje manplenon da E-libroj, 4-5 ĉiufoje. Krom en unusola kazo mi bedaŭris ĉiun elspezitan groŝon, temis pri simpla forĵeto de mono. Mi ja ne atendis majstroverkojn, sed esperis almenaŭ pri distraj, legindaj legaĵoj. Tiom naiva mi estis.

De legaĵoj por duonadoleskantoj ĝis verkoj plenaj je lingvaj eraroj - ili igis min decidi ne plu miselspezi monon por esperantaj libroj. Mi jam aŭdas iujn kritikojn al mia opinio: "Hm, denove iu plendanta pri lingva kvalito?? Kvazaŭ tio estus plej grava en verko!". Kredu min: estas tre malfacile kaj malagrable legi libron, kies aŭtoro ekz. konstante eraras pri sia/lia; la leganto devas cerbumadi, kiun la aŭtoro damne celas: tio donas malmultan legoplezuron.
edmundo
edmundo diras:
2012-09-05 12:08
Ĉu eblas listigi la librojn? Mi ŝatas legi opiniojn pri libroj.

Mi ofte spertis simile, kiam mi mendis Esperantan libron "por infanoj". Kelkfoje la teksto estis tiel fuŝa, ke, voĉlegante ĝin al infano, mi devis interpreti ĝin al normala Esperanto, kaj mi konstatis, ke estus por mi same facile tiel interpreti anglan libron, kiu kostus multe malpli kaj verŝajne estus pli bele presita.

La lastaj Esperantaj libroj, kiujn mi legis, estis la du PDF-libroj de Theodor Storm eldonitaj de Inko. Estis kelkaj tajperaroj, kaj mi ne mirus, se eblus pli precize redoni la originalon, sed la tekstoj estis legeblaj, laŭ mi. Kaj ili estas senpagaj. Povas esti, ke la lasta vere bona papera libro en Esperanto, kiun mi legis, estis "La sekreta miraklo", antaŭ pli ol jaro, se mi ignoras kelkajn numerojn de "Beletra almanako", pretekstante, ke tio ne estas libro.
Cindio
Cindio diras:
2012-09-05 15:57
Estas informoriĉaj artikolo kaj komentoj. Mi legas ĝue.

@Edmund: Mi kredas ke vi pravas pri tio, ke pagenda libro vere devas elstari.
Iam, mi kredis ke senpagaj libroj kaj blogoj kultivas legemon en homoj. Sed eble ili anstataŭas pagendajn.

Mi konas la lupinan rakonton kiun vi tradukis - devis legi tion en lernejo - bonege. Terura vendita kvanto por la tradukaĵo.

La furorlisto de la katalogo de UEA http://katalogo.uea.org/index.php?st=list larmigas la okulojn, ĉu ne?

Jes, Sten Johansson estas elstara ĝenerale - kaj recenzoj sendube helpas kreskigi intereson en libro.

@Josip: Vere, mi ne sciis tion pri mecenateco rilate malgrandajn naciojn/lingvojn. Homoj estas tiel malsamaj! En kelkaj landoj neniu legas. Mi aŭdis, male, ke preskaŭ ĉiuj islandanoj legas kaj verkas. Sed, seeeeeed, mi aŭdis la samon pri Esperantistoj.
Vi tuŝas alian temon, pri la nuntempa ĉasado de nur pragmataj aferoj. Intereso en homaraj studoj, en la artoj, malkreskas pro la kapitalisma obsedo pri mono kaj aĵoj kaj utilo.

:) @Francisko: Lingva nivelo. Evidente vi pravas, sed kiu preskaŭ mortigos sin elsarki ĉiujn erarojn el libro, kontraŭ 10, 20, 30 vendoj?
----
Mi rimarkas ke multo temas pri sinteno, ĉu ne? La legado estas kultivebla kutimo. Same pri pagemeco. Kvalito temas pri atendoj kaj sintenoj.
Eble nur malfacileco de pagado -- la procedo kaj la manko de mono -- estas neŝanĝebla.
jxeromo
jxeromo diras:
2012-09-06 10:37
pri la situacio de esperantlingva eldonado konsciigis min vizitoj al asociaj libroservoj. sur bretoj en la 1980aj jaroj ankoraŭ troviĝis eldonaĵoj el la 1930aj ĝis 1960aj, kaj mi ne dubas, ke ankoraŭ nun kelkaj tie ricevas polvon.

la furoroj de esperanta libromerkato estas instrulibroj, maldikaj vortaroj, eseetoj. ili atingas en plej bonaj okazoj 1000 aŭ 2000 ekzemplerojn, alivorte la kvantojn de tre specialigitaj sciencaj verkoj en granda nacia lingvo. kaj precipe, furore aŭ malfurore, libroj forvendiĝas tre malrapide, dum jardekoj... tio finfine estas ne miriga en malvasta komunumo kun eta proporcio da homoj kun alta lingvonivelo, tra kiu kultura informo tre malregule cirkulas.

nunaj teĥnikoj kaj interreto tamen prezentas oportunojn por organiziĝi responde al tiu situacio (ekde ĉi tie mi revas):
- diversformataj bitlibroj kaj laŭpeta presado estas paralelaj kanaloj por samaj verkoj
- tra tiuj kanaloj oni povas vendi (malrapide) eĉ verkojn aliflanke senpage ofertatajn aŭ reeldonojn de malnovaj verkoj
- eldonejo laboru pri grafika kvalito kaj preparo de verkoj en pluraj formatoj
- eldonistoj prefere vendu tra perantoj, kiuj havas vastajn katalogojn
- aŭtoroj kaj provlegantoj organiziĝu (eventuale sub eldoneja instigo) por lingva kaj stila plibonigo de verkoj
- kaj precipe laŭ la ekzemplo de s. johansson, oni konstruu recenzo-retejojn: estas bedaŭrinde, ke esplorante blogojn, mi hazarde trovas en la reto kvin-jarajn recenzojn pri jam dek-jare disponeblaj libroj -- kiu konstruos iun "literaturan kritikon" laŭ la modelo de la "lingva kritiko" de b. wennergren?

notoj:
- pri eldonkvantoj kaj eldonspecoj vidu
  http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=367
  http://sezonoj.ru/2012/02/208knig/
- pri malrapideco de la libromerkato estas interese esplori la librokatalogon de uea laŭ jardekoj
  http://katalogo.uea.org/katalogo.php?s=chefa
edmundo
edmundo diras:
2012-09-06 13:06
"1000 aŭ 2000 ekzemplerojn, alivorte la kvantojn de tre specialigitaj sciencaj verkoj en granda nacia lingvo"

Tamen, ekzistas ankaŭ anglalingvaj sciencaj verkoj, de kiuj vendiĝas nur 100 aŭ 200 ekzempleroj, do la problemoj de la Esperanta libromerkato ne estas unikaj.
punktor
punktor diras:
2012-09-06 19:10
Koregan dankon pro tiu interesega intervjuo. Jam de kelkaj jaroj mi iom kunautoras en eldonejo germanlingva por faka literaturo. Tiu tre profesiece administrata eldonejo chiam shanghigas sian eldon-politikon: chu eldoni nur papere, chu nur elektronike, chu ambau, sed ghis kiu grado, ktp. Cetere la problemo de senkosta informado en interreto. Do mi tute ne miras pri la malalta cifereca eldonkvanto en Esperantio. Mi nur ghojas, ke Esperanto-eldonejoj kuraghas fari tiun pashon kaj pro tio esperas, ke mi iam povas elshuti librojn, kiujn neniu volas presi, ekz. elcherpitajn verkojn de Beaucaire. Vershajne tiu tekniko estas granda shanco por Esperanto.
Lasta demando: chu oni rajtas uzi provlegajhojn ekz. en gazetoj, se oni indikas la fonton?
Filarete
Filarete diras:
2012-09-09 19:02
La e-libromerkato suferas el multaj malsanoj kiuj estis pli supre menciitaj. Ankaŭ la naciaj suferas, tamen luktas. Ni konsciiĝu momenton pri la nekohereco de prezostrukturo de la merkato, verŝajne ligita al malsimileco de lokaj cirkonstancoj. Mondial kaj FEL ofertas librojn por ĉ. 20 € kaj en kazo de 600 paĝaj verkegoj limigas al ĉ. 30 €. En la kazo de Mondial eblas krome ŝpari kelkajn groŝojn kaj ricevi tutmondan senpagan liveron pere de retejoj kiel ekzemple Bookdepository. Ne ĉiuj tamen tiele racias. Iu libro de Impeto kostas 8 € en Ruslando kaj sama libro 26 € tutmonde. Imagu la hanojajn amikojn kun sia 35 € kupono en la UK-libroservo: eble ili aĉetintus iun Bronŝtejn por 8 sed verŝajne ne fordonus la tutan sumon por ĝi. Pli freneze nun. Kelkaj eldonistoj, kvankam realiginte eldonajn elstaraĵojn, tamen tuj mortokondamnis siajn bebojn : Fonto ofertas tradukon de Tasso por 67 € kaj Ĉina fremdlingva eldonejo vendas "Romano pri la tri regnoj" (dikega verkego) pintajn 90 €. La produktado kostis eble manplenon da eŭroj, sed la vendoprezoj adresiĝas nur al bibliotekoj. Kaj kiel sciate, bibliotekoj ne aĉetas librojn en esperanto...
La distribuado estas ankaŭ sufiĉe malkohera. La ĉefa kaj plej praktika librejo, tiu de UEA, kvankam ĝi celas iom pergajni per librovendado, tamen rezistas firme al kiu ajn konsumistaj rimedoj. Post la sukceso de Amazon, librovendejoj iom lernis, sed ne en la movado. Multaj rimedoj ekzistas por iom stimuli la vendadon, ne ĉiuj estas sekvendaj, sed pripensendaj :
- la retbutiko de UEA estas oldstila, ne ebligas trafoliumi kelkajn paĝojn, rekomendi al aliaj legantoj, tuj vidi la samtemajn aŭ samaŭtorajn librojn.
- ofertas neniun poŝtokostan liberigon ekde iu mendolimo (ekz. 150 €).
- aldonas 5% kostojn al Paypal (k. ŝajne ankaŭ al Kreditkartoj). Ja estas pliaj kostoj por la vendanto, sed estas konate ke pagante pere de kreditkarto, oni pli multe, facile kaj rapide aĉetemas.
- ne proponas iun klubon de legantoj-abonantoj (kiuj ĉiumonate devige elektas unu libron en listo multe pli favorpreza).
- ne dividas en la listo de furoraĵoj inter Beletro kaj folkloraĵoj, tiel ke nur tre malofte aperas literaturaĵoj en la unuaj vicoj.
- neniel kapablas krei eventon. Ja la Beletraj konkursoj fariĝis nelegeblaj pro la tro multaj premioj por tiom malmultaj konkurentoj. Aperas vakaj lokoj, samaj nomoj multfoje... Kiel oni povas konstrui rimarkitan eventon ĉirkaŭ iu verko kaj aŭtoro? La retbutiko povus plenumi tiun taskon, elektante ĉiun monaton kelkajn verkojn kiujn oni reliefigas pere de eta dosiero pri la verko, alloge aranĝita. Sed ne, la katalogo aperas kiel simpla stoko de 6000 mendeblaj libroj. Ne aspektas kiel retbutiko sed varodeponejo.
georgiano
georgiano diras:
2012-09-09 21:33
Lokaj cirkonstancoj havas gravan influon al la vendoprezoj de niaj libroj. Sed ankau la propraj cirkonstancoj de chiu el Esperantaj eldonistoj. Kaj krome aliaj elementoj pri kiuj ne indas chi-tie diskuti.
Mi menciis tion, kion Mondial tre bone konas, kaj lerte uzas: la novajn teknologiojn. Sed la novaj teknologioj ne estas uzeblaj chie en la mondo. Pro tio la eldonisto en granda urbo Novjorko estas en avantagha pozicio, kaj eluzas tiun avantaghon. Kompreneble, temas pri ELDONISTO, sed ne pri loka klubo kiu eldonas unu libron jare! Temas pri serioza chiutaga laboro super multaj librotitoloj, al kiu la eldonisto sin dedichis! Renoma varmarko havas multe pli da eblecoj sukcesi en la merkato ol tute nekonata eldonisto, kion konfirmas ankau FEL.
Mi klopodis kompari la prezojn de dighita preso en mia lando, char la ofseta kiun mi uzas, por malgrandaj kvantoj postulataj de la Esperanta merkato, ja estas absolute neracia. Ekzemple, dighita preso de 500-pagha libro, baze de nur 100 ekzempleroj, kostas proksimume 9,00 eurojn po ekzemplero. Sed, tio ne povas esti la vendoprezo en niaj libroservoj, char la finan prezon influas ankau aliaj kostoj (prespretigo, rabatoj al revendistoj, poshtkostoj, aldonvalora imposto, tantiemoj al autoroj, provlegantoj, devige senpagaj ekzempleroj al naciaj bibliotekoj, recenzantoj kaj multaj aliaj aferoj, kelkfoje diferencaj de lando al lando). Evidente ankau la eldonisto kaj librovendisto devas ion gajni, kaj do estas pli-malpli reale atendi ke 500-pagha libro presita en tiom malgranda kvanto, en la merkato vendighu kontrau minimume trideko da euroj. Per ofseta preso tia vendoprezo ne estas ebla, kaj tial ne mirigas min la cititaj prezoj de 67 au 90 euroj.

Filarete
Filarete diras:
2012-09-10 11:03
La servoj de Lightening sources, kiun utiligas Mondial ekzemple, taŭgas kaj por etaj kaj por enormaj eldonistoj, sendepende de kie ili laboras en la mondo. Ili perfektas por eldonistoj kiuj realigas nur unu titolon jare. Aliaj homoj pli fakas ol mi pri tiu servo, verŝajne eĉ inter la legantoj de Libera folio. Tamen kelkaj indikoj. Escepte de unuafojaj etaj kostoj, la investo estas minimuna. Ankaŭ la disvendado. Pluvivigi titolon en la vendo-reto kostas $12/jare, do multe malpli ol stoki, translokigi, forĵeti post pluvo aŭ similaj eventoj... Por preso de 500 paĝa poŝlibro, eldonanto pagas po ĉ. $8,40 (kun etaj rabatoj ekde 50 ekz.) plus sendokostoj. Por enmerkatigo, presa kosto estos ĉ. $7.40, al kiu aldoniĝos la eldonistaj kostoj (laŭplaĉe de la eldonisto) plus verŝajne 40-50% komisiono al Amazon k. similaj. Do pli malpli por $23-27, 500-paĝa poŝlibro atingos sian leganton kie ajn sur la terglobo.
otbuller
otbuller diras:
2012-09-09 22:22
La Libroservo de UEA ne plu aldonas 5% al pagoj per PayPal aŭ kreditkarto, sed ĝi englutas ilin mem; vidu
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=456#3
Stanislav
Stanislav diras:
2012-09-10 09:06
Bona novajxo! Tiu aldona procentajxo cxiam miris min.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-09-10 09:08
Mi plejparte konsentas pri observoj. Mi aldonu nur, ke virtuala klubo de librosxatantoj jam ekzistas kaj havas esperanto-version. Temas pri aNobii. Detaloj jene: http://www.ipernity.com/blog/95608/355612
Stanislav
Stanislav diras:
2012-09-10 10:37
Jes, tion mi volonte konfirmas kiel historiisto. Kaj mi konas eldonistojn kiuj sukcesas (komerece) en tiu kampo, ecx kun averagxe 300-500 ekzemplera eldonado.
esperanto
esperanto diras:
2012-11-08 17:10
Entute farighis malfacile eldoni (bonajn) librojn en Esperanto. Despli ke la libro-merkato, negative influita de rapide erozianta membro-shrumpado, mankas pli kaj pli.

Por ne plu dependi de kapricaj eldonistoj mi simple publikigas miajn proprajn tekstojn en interreto (chefe sur www.planlingvoj.ch). Sed vershajne ne plu longe, char mia emo verki en Eo draste reduktighis, char mi ne plu vidas sencon en tiu verkado (krom eventuale por privataj plezuro kaj tempopasigo), char Eo ne estas konsiderata de la "ekstera mondo" kiel serioza lingvo, kaj char pri verkado por e-istoj mem mi fajfas, kaj char char char, ktp. ktp.

La malfacileco eldoni tekstojn libroforme estas granda ghenerala kaj principa problemo, kiu draste kontribuis al la rapida degenerado de la Eo-kulturo entute.
Por malhelpi entute la totalan kolapson de la teksto-verkado kaj papera libro-eldonado en Esperanto, la interreto povus savi la situacion. La chefa danghero estas, ke en interreto povas aperi chiu ajn fatraso, kaj ke tekstoj aperintaj en la interreto ne ghuas grandan prestighun kaj ofte ne estas konsiderataj au registritaj en la bibliografioj. Krom tio, ili ne estas stabilaj kaj povas subite malaperi en la interreto, kiam la autoro decidis ilin malaperigi au kiam la koncerna retujo chesis funkcii au kiam ghia enhavo komplete renovighis kaj liberighis de malnovaj aferoj (en nia civilizo chio ege rapide malaktualighas kaj estas anstatuita de novaj aferoj). Sed se oni konsideras, ke ankau libroforme en Eo aperis/as amaso da fatraso, oni povas esti optimisma rilate al la kvalito kaj la potencialo de la interreto (krom Esperanta Vikipedio kompreneble). La pli malpli solaj avantaghoj de la interretaj tekstoj estas, ke ili teorie atingas grandan legantaron kaj ke eblas ilin aktualigi kaj plibonigi (sed kiu emas registri kaj legi la novajn versiojn?)

Nuntempe shajnas, ke oni investas multe da mono en iujn interret-portalojn por akiri novulojn. Lau mi tio estas iluzio kaj nur perdo de mono. Lau mi oni devus investi la monon por pli substancaj, pli promesplenaj kaj pli longdauraj agadoj (chefe kulturaj, kiuj povus servi kiel taugaj referencoj). Sed kiuj? Kiel ajn, investi monon por Esperanto nuntempe chiukaze ne havas grandan sencon, char kiu volas lerni tiun lingvon, per kiu oni preskau nenion povas fari? (Legi nacilingvan literaturon kaj viziti aliajn landojn oni povas ankau ech pli bone SEN Esperanto. Do restis la mediokra chat-babilado). Kaj la intelekta-kultura nivelo en la Eo-movado mem estas ege malalta kaj vershajne ankorau pli draste falos en la venontaj jaroj.