Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo
Elektronikaj libroj en Esperanto estas publikigataj ĉefe de tri eldonejoj: Sezonoj en Ruslando, Flandra Esperanto-Ligo en Belgio, kaj Mondial en Usono. Por sondi la staton de la merkato, ni petis respondeculojn de la tri eldonejoj respondi al kelkaj demandoj pri la temo. Por Flandra Esperanto-Ligo respondis Paul Peeraerts, por Sezonoj Aleksandr Korĵenkov kaj por Mondial Ulrich Becker.
Libera Folio: Kiel multajn elektronikajn librojn vi eldonis?
FEL: FEL eldonis ĝis nun 35 titolojn en elektronika formo.
Sezonoj: En la elŝutejo de Sezonoj nun estas 14 senpagaj e-libroj, unu aĉetebla e-libro (elŝutebla por konatiĝo kiel provlibro), kaj du numeroj de La Ondo de Esperanto. Entute, 17 titoloj, ĉiuj en Esperanto.
Mondial: En la Mondial-retejo por elektronikaj libroj, do www.bitlibroj.com, mi ĝis nun eldonis 19 titolojn en Esperanto en diversaj elektronikaj formatoj (fakte mi ankoraŭ eksperimentas pri la formatoj), plus la 14 kajerojn de Beletra Almanako, do entute 33 librojn en Esperanto. Krome tri anglajn librojn pri Esperanto.
Libera Folio: Kiuj el ili ĝis nun estis plej popularaj? Kiom da ekzempleroj estis venditaj aŭ elŝutitaj?
FEL: La plej popularaj estas la romano Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele kaj La ŝtona urbo de Anna Löwenstein, tiuj libroj, kiuj ankaŭ en sia tradicia papera formo estas la plej ŝatataj. La kvanto de venditaj e-libroj tamen estas neglektinda kompare al la kvanto de tradiciaj libroj. De La ŝtona urbo vendiĝis pli ol mil ekzempleroj papere, dum nur dudeko elektronike. Triavice rangas la verko Ĉu rakonti novele? de Johán Valano/Claude Piron. Tiu verko ne plu haveblas en tradicia bindita formo, kaj emuloj do pli facile konvinkiĝos aĉeti la bitan version.
Sezonoj: Tute nature, plej ofte estis elŝutitaj tiuj, kiuj plej frue enretiĝis; nome, kvar tradukoj: La pika damo de Puŝkin kun 2.381 elŝutoj, Sveda alumeto de Ĉeĥov (2.253), La falo de la domo Usher de Poe (2.027), kaj Blankaj noktoj de Dostojevskij (2.025). Entute, 19.470 elŝutoj. La sola aĉetebla libro en nia kiosko estas La Ĉashundo de la Baskerviloj de Conan Doyle. Ĉi tiu majstra traduko de Bill Auld estis elŝutita, kiel provlibro, 1.044 fojojn, sed ĝiaj vendoj dume ne superis dekon.
Mondial: Plej popularaj estas la kajeroj de Beletra Almanako. La vendonombro por elektronikaj libroj ĉe Mondial tamen estas tre malalta, pro diversaj kialoj. Vendiĝis verŝajne sume nur iom malpli ol cent ekzempleroj de ĉiuj titoloj sume, ekde nia eksperimentado kun bitlibroj de proksimume antaŭ du jaroj.
Libera Folio: Kiel vi decidas la prezon de elektronikaj libroj? Ĉu vi disponigas senpagajn specimenojn el la libroj? Se vi disponigas tute senpagajn librojn, kial vi faras tion?
FEL: La prezo konsistas ĉefe el du eroj. La honorario, kiun ni pagas al la aŭtoroj kaj sumo, kiu kovru la ĝeneralajn kostojn de la vendado, kiel la kostoj de la servilo, la administraj kostoj por fakturado, enkasigo, admonado ktp. FEL disponigas senpagajn "provlibrojn", tio estas libroj kiuj enhavas nur kelkajn ĉapitrojn. Per tiuj provlibroj la klientoj povas vidi, ĉu plaĉas al ili la verko, kaj - en la komenca epoko de la elektronikaj libroj tre grava - ĉu ilia legilo aŭ programo taŭgas por esperantlingvaj libroj.
Sezonoj: Aliloke ni jam menciis, ke ni iom heziteme komencis produktadon de e-libroj, ĉar ni sciis, ke nur tre malmultaj personoj – ne pli ol 20-30 – pretas aĉeti e-librojn en Esperanto, dum la elektronika abonantaro de La Ondo de Esperanto ĉiam kreskas. Tio estas komprenebla, ĉar estas evidenta avantaĝo regule ricevadi gazeton sendepende de poŝtaj komplikaĵoj. Do, dume ni preferas senpage legebligi altkvalitajn e-librojn. Ekzemple, ni fieras pro tio, ke la 7an de februaro ĉi-jara, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dikenso, ni donacis al la esperantista legantaro la neniam eldonitan surpapere Auldan tradukon de Pikviko en elektronika formo. La pretigo de la teksto prenis ĉirkaŭ cent laborhorojn de ni, kaj ni klare sciis, ke ni neniam rericevus ĉi tiun investon, sed ni estas tre kontentaj pro tio, ke centoj da esperantistoj ĝuas havi (ĉu ankaŭ legi?) Pikvikon en sia amata lingvo. Nature, de tempo al tempo ni proponos ankaŭ aĉeteblajn librojn, kun pluraj tekstospecimenoj senpage legeblaj, sed senpagaj e-libroj aperos pli ofte ol la aĉeteblaj.
Mondial: Ankaŭ pri la prezoj ni ankoraŭ eksperimentas. Dume, nia sola regulo pri tio estas fari la prezon por bitlibro senteble malpli kosta ol por la papera versio, kaj tamen tiom alta, ke la eldonejo havas proksimume la saman enspezon kiel ĉe papera versio. Ni ne ofertas senkostajn bitlibrojn. Sed tra du el niaj vendokanaloj por elektronikaj libroj (Google kaj Amazon), oni povas antaŭvidi ĝis 20% de la teksto de la libro, por decidi pri aĉeto. Krome, eĉ se neniu antaŭvideblo ekzistas en iu el niaj vendokanaloj, aĉetemuloj ĉiam povas iri al Amazon kaj tie uzi la antaŭvidon por ĉiuj niaj paperaj libroj en Esperanto.
Libera Folio: Kiun teknikan solvon vi uzas por la vendado de la libroj? Ĉu vi opinius utila, ke ekzistu servo, tra kiu oni povus aĉeti ĉiajn esperantlingvajn elektronikajn librojn de diversaj eldonejoj? Se jes, ĉu tia servo laŭ vi prefere estu iu el la jam ekzistantaj neesperantistaj retaj librovendejoj (kiu?), aŭ aparta, esperantista servo? Kiu devus ĝin starigi, tiukaze?
FEL: La retbutiko de FEL sendas al la kliento ligilon al la libro, per kiu ĝi povas esti elŝutita. La retbutiko de FEL jam vendas librojn de diversaj eldonejoj, siajn proprajn sed ankaŭ tiujn de Sezonoj, de Wolfram Diestel, de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) kaj volonte vendos ankaŭ por aliaj eldonejoj. La libroj estas protektitaj kontraŭ piratado per pluraj identigiloj. Sed detalojn pri tiuj ni ne povas doni...
Sezonoj: Nia sola aĉetebla e-libro estas vendata de FEL, kaj mi volonte kaptas la okazon por danki al Paul Peeraerts, kiu afable ŝparis al ni la klopodojn pri starigo de speciala servo, kiu enkasigus nur kelkajn dekojn da eŭroj dum la jaro. Kaj estus nature, se FEL, kiu estas pioniro de la elektronika eldonado en Esperantujo, fariĝus la ĉefa distribuanto de e-libroj.
Mondial: Mi forte kredas je la inkludo de Esperantaj titoloj en la ĝeneralan, neesperantistan libromerkaton, unue ĉar miaj paperaj titoloj en Esperanto vendiĝas multe pli nombre en la ekstermovada libromerkato ol en la movada (kaj mi kredas ke estonte tio ankaŭ validos por la bitlibra vendostatistiko); kaj due, mi ĝenerale ne ŝatas la memizoliĝon de la movado. Se iu tia centra bitlibra vendejo por esperantaj libroj ekzistus, mi certe partoprenus, sed daŭre ofertus miajn titolojn mondvaste tra ĉiuj aliaj eblaj kanaloj.
Tamen dume, kiel eldonisto, mi tre bedaŭras, ke el teknika vidpunkto, la bitlibra merkato estas ankoraŭ tre komplika. Ekzemple, Kindle tre malfaciligas al eldonisto eldoni librojn en Esperanto. Tamen, novaj versioj de la Kindle-legilo ja povas senprobleme legi unikodajn tekstojn, do mia espero restas ke Amazon baldaŭ permesos pli facilan alŝuton de bitlibroj en aliaj lingvoj, inkl. Esperanton.
Alia ekzemplo de teknikaj limigoj estas, ke Google Play Books ĝis nun ofertas siajn (niajn) elektronikajn librojn nur en Aŭstralio, Kanado, Hispanio, Germanio, Italio, Britio kaj Usono, pro malfacilaj kopirajtaj traktadoj inter Google kaj diverslandaj libro-institucioj.
Mi ofertas du originalajn romanojn (La Princo ĉe la hunoj kaj Pro kio?) kiel DRM-protektitaj ePub-versioj, tra alia kanalo, kaj inkludis ilin mondvaste en diversaj ekstermovadaj bitlibraj vendejoj (kiel oni povas vidi en www.bitlibroj.com), sed dum la pasintaj ses monatoj vendiĝis el tiuj nur 3-4 ekzempleroj. Tamen mi ne tro ŝatas la ideon oferti neprotektitajn ePub-versioj rekte en miaj libro-retejoj, ĉar la piratado en la movado bedaŭrinde estas same granda kiel ekster la movado, kaj neprotektitaj ePub-dosieroj ja facile malfermeblas kaj vaste distribueblas.
Libera Folio: Kiujn avantaĝojn kaj malavantaĝojn havas paperaj kaj elektronikaj libroj en la Esperanta libromerkato?
FEL: Ĉu la (mal)avantaĝoj estas aliaj en la Esperanta libromerkato? La respondo estas tute persona: mi preferas havi en la manoj mian iPhone kiu pezas 137 gramojn kaj ne iun libron kiu pezas la trioblon aŭ multe pli.
Sezonoj: Mi estas entuziasmulo pri e-libroj, kaj ĉi-somere mi ĝuis trisemajnan ripozon en Kaŭkaza sanatorio kun mia Gmini MagicBook M6HD, kiu ebligis al mi tralegi dudekon da libroj, por kies (re)legado pli frue mi tute ne havis la tempon! Kaj mi legadis ankaŭ dum la pli ol centhoran tien-reena trajna vojaĝo! Certe mi ne povintus kunpreni dek pliajn kilogramojn da bagaĝo, sen diri pri la prezo de la libroj. Jen la avantaĝo, ĉu ne? Krome, ni en majo povis donaci amasegon da paperaj ruslingvaj libroj (kredu, ili estas valoraj kaj interesaj) al periferia orfejo, ĉar ni jam havas tiujn librojn elektronike aŭ povas facile ekhavi ilin ĉe bezono. Ve, ekzistas nur ege malmultaj e-libroj en Esperanto, kaj ni plu havas multajn librojn, kiuj “eble iam utilos en nia laboro”. Mi konfesas, ke mi ja plu aĉetas paperajn librojn, sed temas pri malmultekzemplere eldonataj libroj fakaj, ne pri beletro.
Mondial: La samajn, kiel en la neesperanta libromerkato. Homoj, kiuj havas elektronikajn legilojn (kaj da tiuj estas pli kaj pli) volas legi Esperantajn librojn elektronike. Aliaj preferas paperajn librojn. Ne temas pri avantaĝo aŭ malavantaĝo (krom se oni konsideras la malavantaĝon de sendodaŭro kaj -kosto ĉe paperaj libroj), sed pri prefero de individuoj. Bitlibroj ne ekstermos paperajn librojn, sed nur aldonas kroman kanalon por legi.
Libera Folio: Kiel vi vidas la estontecon de eldonado en Esperanto, specife rilate elektronikajn librojn?
FEL: Eldonado de libroj, ne nur en Esperanto, sed en multaj minoritataj lingvoj, estas riska entrepreno. Eldoni romanon en la tradicia maniero postulas investon de kelkaj miloj da eŭroj, kaj rericevi tiun monon neniam estas certe. Eldoni elektronikan libron postulas multe malpli: forfalas paper- kaj bindo-kostoj, mankas pakkostoj kaj afranko. Supozeble la ekonomia avantaĝo superos la malavantaĝojn kaj iom post iom kreskigos la merkaton de elektronikaj verkoj.
Sezonoj: Tute ne eblas prognozi, kio okazos post dudeko da jaroj, ja en 1992 evidente neniu esperantista eldonisto povus prognozi ion pri la elektronik-inka teknologio kiu ebligis e-librojn. Eble aperos iu tute nova teknologio, ĉu glutebla librotablojdo, ĉu iu alia scienc-fikciaĵo… Sed, se temas pri la proksimaj du-tri jaroj, mi supozas, ke plu kreskados la nombro da elektronikaj abonantoj de Esperanto-gazetoj, sed la elektronika libromerkato, malgraŭ progreseto, plu restos marĝena kompare kun la papera. Iam la situacio ŝanĝiĝos. Eble abrupte. Dum kelkaj monatoj. Mi ne scias, ĉu kaj kiam tio okazos, sed certe je tiu subita momento estos bezonata la sperto, rutino kaj reputacio de tiuj, kiuj nuntempe eldonas bonkvalitajn e-librojn malgraŭ ties nuna merkata malneceso.
Mondial: Kiam la lastaj teknikaj kaj disvastigaj problemoj estos solvitaj, elektronikaj libroj en Esperanto havos sian konstantan, fortan lokon en la libromerkato, unue en la pli riĉa parto de la mondo, kie homoj povas aĉeti la ankoraŭ multekostajn legilojn, sed pli poste, verŝajne kaj espereble, pli internacie, kiam malmultekostaj legiloj ekzistos mondvaste. Sed tio eble estos iom fora estonto.
Sume: Mi provas inkludi jam nun ĉiujn miajn titolojn en ĉiuj eblaj versiaj kaj distribuaj kanaloj, por plifaciligi la aliron al miaj libroj. Por doni tute alian ekzemplon: Krom la presitajn kaj elektronikajn versiojn, mi nun ankaŭ ofertas multajn Esperanto-librojn en la mondvasta reto de la t.n. Espresso Book Machine. Tio estas print-maŝinoj, kiujn universitatoj kaj grandaj librovendejoj tra la mondo instalas ĉe si loke, kaj kiuj povas printi dum minutoj unu ekzempleron de papera libro, kiun vi volas legi, kaj kiu aspektas ekzakte tiel, kun kolora kovrilo, kiel aspektas "normale" presita versio de la sama titolo. (Ekzemple, sekvu la ligilon kaj entajpu la vorton "Beletra Almanako". Tiu nova teknologio por mi estas alia kialo por la daŭripovo ankaŭ de paperaj libroj. Se vi loĝas en unu el la urboj, en kiuj jam troviĝas unu el tiuj maŝinoj, vi povas ricevi vian plej freŝan Beletran Almanakon (aŭ iun alian Mondial-titolon) libroforme tute rapide - kaj sen sendokostoj.