EU-himno en Esperanto – ne nur blago
Ĉi tiu artikolo ne estas ŝerco.
La organizaĵo Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el landaj asocioj de UEA en landoj de Eŭropa Unio, en formo de Eŭropa Civitana Iniciato sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, sian proponon kun la sekva enhavo:
EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.
La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.
Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, kiuj efektive ekvalidis la 1-an de aprilo, la komisiono devas ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Post tio, se la propono estos registrita, EEU provos kolekti unu milionon da subskriboj subtene al la propono.
En la dokumentoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono, EEU precizigas, ke ĝi proponas komunan kantadon nur de la unua strofo, kiu laŭ EEU "festas la reunuiĝon de Eŭropo en paco kaj harmonio, kaj la forlason de milito en la pasinteco", per la sekvaj vortoj:
Kantu kune, amikaro, ni la ĝojon festas nur,Nek rivero, nek montaro, plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’,
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,
Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.
La dua strofo de la proponata teksto laŭ la interpreto de EEU estas "klare federisma", kaj tial laŭ la propono restu libervola. Ĝin la dezirantoj kantu kun la jenaj vortoj, kelkloke iom similaj al La Espero:
De l’ Malnova Kontinento ĵus ekstaris la popol’,Gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord’.
Tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’.
Jen ekzemplo por la mondo: jen direkto, jen la voj’:,
Tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’.
En sia propono, sendita al la Eŭropa Komisiono, EEU aldonis laŭvortan tradukon de la Esperanta teksto en la angla, sed ankaŭ tradukojn en multaj aliaj lingvoj, inter tiuj pluraj ekstereŭropaj, kiel la japana (traduko de Etsuo Miyoshi), indonezia, bengala kaj araba.
Libera Folio turnis sin al la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio por certiĝi, ke vere ne temas pri ŝerco.
Libera Folio: En mirinda maniero okazis, ke post aperigo de la unuaaprila ŝerco en Libera Folio oni eksciis pri vera civitana iniciato de EEU pri kantado de la himno en Esperanto. Ĉu vi povas rakonti pri kio temas?
Seán Ó Riain: Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe.
Sed kial EEU elektis ĝuste ĉi tiun temon pri kiu fari iniciaton? Sendube multaj esperantistoj opinios, ke troveblus pli indaj temoj, rilataj al uzo de Esperanto en EU.
La kialo estas la opinio de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Profesoro Jerzy Buzek, ke tiu temo estus aparte utila por EU. Ene de EEU ni diskutas la temon jam ekde januaro 2010. Plurfoje ni petis taŭgajn temojn de Esperantistoj. Neniu alia taŭga temo venis (venis multaj maltaŭgaj ideoj), kaj la grandega plimulto de la asembleo de EEU, post longa kaj detala konsidero kaj diskutado, akceptas la opinion de Profesoro Buzek, eks-ĉefministro de Pollando.
Ĉu vi povus diri, kiaj aliaj ideoj estis proponitaj, kaj kial ili ne taŭgis?
Kiam vi rigardas la regulojn de la civitana iniciato, vi vidos ke ne tre facilas kontentigi ĉiujn postulojn. Kelkaj esperantistoj volas tro fari tro rapide, kaj ne spertas pri la realaj obstakloj. Facilas trovi pli indajn temojn... kiuj ne plenumas la leĝajn postulojn.
La aliaj proponitaj ideoj estis plejparte pri deviga instruado de Esperanto, tuja uzo de Esperanto en la Eŭropa Parlamento, postuli ke la Komisiono uzu ĉiujn lingvojn parolatajn ene de la 27 EU-landoj, eĉ interne! Ili ne taŭgis ĉar ili klare ne helpus al pli efika funkciigo de EU, laŭ la nunaj EU-traktatoj aŭ ĉar ili estas ekster la nunaj povoj de la Komisiono.
Kian signifon laŭ vi havus, se efektive la nuna iniciato de EEU estus akceptita?
Se la tuto sukcesos, estos eta sed konkreta antaŭenpaŝo por Esperanto, la unua paŝo havi rolon en la EU-nivelo. Temus pri sufiĉe grava simbola rolo. Tio povus esti signalo al aliaj mondopartoj ankaŭ doni etan, sed konkretan, rolon al Esperanto.
La propono elektita de EEU estis la nura kiu verŝajne ne renkontos tro da kontraŭstaro de multegaj eŭropanoj kiuj neniam audis pri Esperanto aŭ tiuj kun antaujuĝoj. Se ni transiros la unuan ŝtupon, nome ke la Eŭropa Komisiono taksos nian proponon harmonia kun la leĝo kaj aprobos ke ni povas ekkolekti milionon da subskriboj, ni fine havos ion grandan por esperantistoj en la nuna letargia situacio. Ni povos oficiale engaĝiĝi rilate amasan informadon pri E. Tio, laŭ ni, devus fine veki la E-movadon kaj elvoki grandan kaj unuecan laboron almenaŭ en Eŭropo. Se ni eĉ ne sukcesos kolekti unu milionon dum 12 monatoj, ni ĉiukaze kontribuos grave al la konateco de E. Aparte interesa estas propono maksimume engaĝiĝi inter eŭropaj korusoj: peti ilin kanti la himnon en ĉiuj eblaj okazoj kaj mem engaĝiĝi por kolekti la subskribojn.
Se ni sukcesos, tio estos multe pli grava atingo ol modeste diras nia EEU-prezidanto. Tio estus nerekta oficiala agnosko de Esperanto far organoj de EU aŭ minimume, se eĉ malgraŭ miliono da subskriboj Eŭropa Komisiono malakceptus la proponon, ĝi provokus amasan diskuton en medioj pri tio kaj la eblon rebati argumentojn pro kiuj ili malakceptus.