Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / EU-himno en Esperanto – ne nur blago

EU-himno en Esperanto – ne nur blago

de Redakcio Laste modifita: 2012-04-12 20:00
En la unua de aprilo Libera Folio publikigis ŝercan artikolon, laŭ kiu esperantistoj turnis sin al la gvidorganoj de Eŭropa Unio por proponi devigan kantadon de himno en Esperanto en la lernejoj. Jam en la sekva tago tute surprize por la redakcio evidentiĝis, ke la satiro estis multe pli proksima al la vero ol oni povis supozi. Eŭropa Esperanto-Unio tiam efektive sendis al la Eŭropa Komisiono proponon pri civita iniciato rilate kantadon de himno en Esperanto. "Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe", komentas la prezidanto de EEU, Seán Ó Riain.

Ĉi tiu artikolo ne estas ŝerco.

La organizaĵo Eŭropa Esperanto-Unio, kiu konsistas el landaj asocioj de UEA en landoj de Eŭropa Unio, en formo de Eŭropa Civitana Iniciato sendis al la ĉefa gvidorgano de EU, la Eŭropa Komisiono, sian proponon kun la sekva enhavo:

EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.

La celo de la iniciato laŭ Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas fortigi la komunan eŭropan identecon, grandigi la partoprenon de la civitanoj en la eŭropa integriĝo, donante al ili la eblon kanti kune, kaj certigi la respekton por ĉiuj eŭropaj lingvoj.

Laŭ la reguloj de la Eŭropa Civitana Iniciato, kiuj efektive ekvalidis la 1-an de aprilo, la komisiono devas ene de du monatoj decidi ĉu la propono plenumas la formalajn postulojn. Post tio, se la propono estos registrita, EEU provos kolekti unu milionon da subskriboj subtene al la propono.

En la dokumentoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono, EEU precizigas, ke ĝi proponas komunan kantadon nur de la unua strofo, kiu laŭ EEU "festas la reunuiĝon de Eŭropo en paco kaj harmonio, kaj la forlason de milito en la pasinteco", per la sekvaj vortoj:

Kantu kune, amikaro, ni la ĝojon festas nur,
Nek rivero, nek montaro, plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’,
Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp’,

Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.            

La dua strofo de la proponata teksto laŭ la interpreto de EEU estas "klare federisma", kaj tial laŭ la propono restu libervola. Ĝin la dezirantoj kantu kun la jenaj vortoj, kelkloke iom similaj al La Espero:

De l’ Malnova Kontinento ĵus ekstaris la popol’,
Gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol’.
Sub la ŝildo de la juro ni vivados en konkord’.
Tio estas nia ĵuro: unu land’ kaj unu sort’.
Jen ekzemplo por la mondo: jen direkto, jen la voj’:,

Tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj’.

En sia propono, sendita al la Eŭropa Komisiono, EEU aldonis laŭvortan tradukon de la Esperanta teksto en la angla, sed ankaŭ tradukojn en multaj aliaj lingvoj, inter tiuj pluraj ekstereŭropaj, kiel la japana (traduko de Etsuo Miyoshi), indonezia, bengala kaj araba.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio por certiĝi, ke vere ne temas pri ŝerco.

Libera Folio: En mirinda maniero okazis, ke post aperigo de la unuaaprila ŝerco en Libera Folio oni eksciis pri vera civitana iniciato de EEU pri kantado de la himno en Esperanto. Ĉu vi povas rakonti pri kio temas?

Seán Ó Riain: Via ŝerco fakte ne multe similas la veran proponon de EEU, nur tre supraĵe.

Sed kial EEU elektis ĝuste ĉi tiun temon pri kiu fari iniciaton? Sendube multaj esperantistoj opinios, ke troveblus pli indaj temoj, rilataj al uzo de Esperanto en EU.

Seán Ó Riain

La kialo estas la opinio de la prezidanto de la Eŭropa Parlamento, Profesoro Jerzy Buzek, ke tiu temo estus aparte utila por EU. Ene de EEU ni diskutas la temon jam ekde januaro 2010.  Plurfoje ni petis taŭgajn temojn de Esperantistoj. Neniu alia taŭga temo venis (venis multaj maltaŭgaj ideoj), kaj la grandega plimulto de la asembleo de EEU, post longa kaj detala konsidero kaj diskutado, akceptas la opinion de Profesoro Buzek, eks-ĉefministro de Pollando.

Ĉu vi povus diri, kiaj aliaj ideoj estis proponitaj, kaj kial ili ne taŭgis?

Kiam vi rigardas la regulojn de la civitana iniciato, vi vidos ke ne tre facilas kontentigi ĉiujn postulojn. Kelkaj esperantistoj volas tro fari tro rapide, kaj ne spertas pri la realaj obstakloj. Facilas trovi pli indajn temojn... kiuj ne plenumas la leĝajn postulojn.

La aliaj proponitaj ideoj estis plejparte pri deviga instruado de Esperanto, tuja uzo de Esperanto en la Eŭropa Parlamento, postuli ke la Komisiono uzu ĉiujn lingvojn parolatajn ene de la 27 EU-landoj, eĉ interne! Ili ne taŭgis ĉar ili klare ne helpus al pli efika funkciigo de EU, laŭ la nunaj EU-traktatoj aŭ ĉar ili estas ekster la nunaj povoj de la Komisiono.

Kian signifon laŭ vi havus, se efektive la nuna iniciato de EEU estus akceptita?

Se la tuto sukcesos, estos eta sed konkreta antaŭenpaŝo por Esperanto, la unua paŝo havi rolon en la EU-nivelo. Temus pri sufiĉe grava simbola rolo. Tio povus esti signalo al aliaj mondopartoj ankaŭ doni etan, sed konkretan, rolon al Esperanto.

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2012-04-09 14:41
Popoliniciato lauleĝe devas esti tia ke ĝi kontribuas al plia eŭropa integriĝo, sekve ne io kio celas la tutan mondon kaj ne io pri kio la eŭrpuniaj organoj ne kompetentas (lernejaj, kulturaj aferoj).
La propono elektita de EEU estis la nura kiu verŝajne ne renkontos tro da kontraŭstaro de multegaj eŭropanoj kiuj neniam audis pri Esperanto aŭ tiuj kun antaujuĝoj. Se ni transiros la unuan ŝtupon, nome ke la Eŭropa Komisiono taksos nian proponon harmonia kun la leĝo kaj aprobos ke ni povas ekkolekti milionon da subskriboj, ni fine havos ion grandan por esperantistoj en la nuna letargia situacio. Ni povos oficiale engaĝiĝi rilate amasan informadon pri E. Tio, laŭ ni, devus fine veki la E-movadon kaj elvoki grandan kaj unuecan laboron almenaŭ en Eŭropo. Se ni eĉ ne sukcesos kolekti unu milionon dum 12 monatoj, ni ĉiukaze kontribuos grave al la konateco de E. Aparte interesa estas propono maksimume engaĝiĝi inter eŭropaj korusoj: peti ilin kanti la himnon en ĉiuj eblaj okazoj kaj mem engaĝiĝi por kolekti la subskribojn.
Se ni sukcesos, tio estos multe pli grava atingo ol modeste diras nia EEU-prezidanto. Tio estus nerekta oficiala agnosko de Esperanto far organoj de EU aŭ minimume, se eĉ malgraŭ miliono da subskriboj Eŭropa Komisiono malakceptus la proponon, ĝi provokus amasan diskuton en medioj pri tio kaj la eblon rebati argumentojn pro kiuj ili malakceptus.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-04-09 15:58
Atento: en la unua strofo de EU-himno en Esperanto estas: "Eŭrope", sed devas esti "Eŭropo"

NI en Pollando travivis kampanjon antaŭ du jaroj en kiu nur kelkdeko da kolektantoj sume kolektis pli ol 17 mil da subskriboj. Tiam mi jene respondis al atakanta nin "Libera Emeritino el Varsovio":

<<"Ni devas lukti por politika subteno"
Afiŝita de Eduardo Kozyra je 2011-12-01 20:58
Rekorda kolekto de subskriboj okazis en mia urbo Malborko, mi kun kelkaj esperantistoj de nia E-rondo kolektis 1390 subskribojn - do por urbo kun ĉ. 37 mil enloĝantoj t.e. tre bona rezulto, ĉar evidentiĝis, ke preskaŭ 4% de la loĝantoj apogas enkondukon de Esperanto en la lernejojn. Sed en nia urbo ni ne devis klarigi kio estas Esperanto (danke al esperantista "Parko de la Mondo", Zamenhof-momnumento, Zamenhpof-placo, Esperanto-skvaro kaj sume 43 ZEO-j en mia urbo). Tamen tio estas rezulto de la aktiveco de nia E-rondo "KASTELO", se same vi "kara emeritulino" kaj viaj klubanoj en Varsovio estus simile aktivaj kaj laboremaj do 4 elcentoj de pli ol 2 miliona loĝantaro de Varsovio estus preskaŭ sufiĉa por kolekti ĉar tio ĝuste estus precize 100 mil da subskriboj - do vidu estis tute reala kolekti 100 mil se ne envio de kelkaj esperantistoj kiel vi kaj kelkaj aliaj (dum la ARKONES 2010 eĉ ne 5 PERSONOJ estis kontraŭ la kampanjo). Mi aldonu, ke el Varsovio venis eĉ ne 500 subskriboj. De Nowy Sącz kie loĝas Halina Komar venis nulo da subskriboj danke al ŝia akra batalo kontraŭ la kampanjo, same preskaŭ nulo da subskriboj venis de Gliwice, Poznano, Lodzo. La plej multe da subskriboj venis de Bydgoszcz, Vroclavo, Triurbo, Szczecin, Malbork, Krakovo, Wągrowiec, Ełk, Bielsko-Biała, Lublino, Elbląg, Cieszyn, Tczew, Krasnystaw kaj de malgrandaj urbo(et)j kaj komunumoj ekz. Andrychów, Sztum, Miłoradz, Gościszewo, Skoki - okaze mi denove dankas al ĉiuj peze laborantaj por kolekti pli ol 17 mil da subskriboj - kaj aliaj hontu, ke vi estis kontraŭ , ankaŭ vi hontu emeritulino el Varsovio !!! Dum tiu kampanjo ni paralele kolektis sukcese 1000 da subskriboj bezonataj por registri partion EDE-PL (tamen finfine ni decidis registri EDE-PL ne kiel partion sed kiel Polan Asocion 'Europo-Demokratio- Esperanto')>>

MI PROMESAS, KE LA E-RONDO "KASTELO" EN MALBORKO (KIU APARTENAS AL EDE-PL) NUR EN LA URBO MALBORKO CERTE KOLEKTOS MINIMUME 5 MIL DA SUBSKRIBOJ - CHAR TEMAS PRI LA KAMPANJO DUM UNU JARO, KOMPARU KE LA KAMPANJO DE ANTAU DU JAROJ EN POLLANDO POVIS DAURI NUR MAKSIMUME TRI MONATOJ (laŭleĝe, kaj temis pri la kolekto de 100 mil da subskriboj).
esperanto
esperanto diras:
2012-04-09 18:18
Precipe la plej lasta respondfrazo de O Rian respegulas la naivecon en si mem.
O Rian, kiel chiuj aliaj EEU-uloj perfekte scias, kial Eo ne povas ludi rolon en EU, ankau ne simbolan, kaj ankau ne etan. Ghuste ne simbolan. Au la rolo estu konkreta kaj signifa au nenia. Chu vi kredas, ke EU volas perdi sian tempon kaj monon pro stultajhoj? Chu vi vere serioze kredis, ke se EU adoptus Eon, kion ghi ja tutcerte neniam faros (au okazos ia pentekosta miraklo), tio efikus al aliaj mondopartoj? Ho mia dio, en kiu fabelo vi vivas?

Se Esperanto volus havi ian ajn signifon kaj ludi ian ajn rolon, tiukaze la grandaj kaj aktualaj temoj kaj problemoj de la mondo kaj homaro devus esti traktitaj en Esperanto, ekzemple la paska alparolado de papo Benedikto XVI. (ech Libera Folio ne plu raportas pri tio ke la papo salutis en Eo), la vizito de la papo en Kubo (ni havas kuban UEA-estraranon), la kontrauisraela poemo de Günter Grass (ni havas israelan UEA-estraranon), la milito en Sirio, la pucho en Malio kaj la proklamo pri sendependigho de la tuaregoj, la alproskimigho inter Pakistano kaj Hindio (ni havas hindian UEA-prezidanton), la nuklea katastrofo en Fukushimo (ekzistas japanaj e-istoj, kiuj povus rakonti prie), la venko kaj la gazetartikoloj de Putin (ekzistas rusaj e-istoj), la prezidentaj elektokampanjoj en Usono kaj Francio (ekzistas usonaj kaj francaj e-istoj), la akcidento sur la gasoplatformo en la Norda Maro (ekzistas anglaj e-istoj), la atako de la araba teroristo en Tuluzo, la impostmilito inter Germanio kaj Svislando, la financa krizo en Europo (kiel EEU ne raportas prie?), la kreskanta senlaboreco en Hispanio kaj en la mondo, la politika estonteco de Italio (chu Corsetti pri tio ne interesighas?), la problemoj en Afganio, la ekonomia krizo en Grekio, la homaj rajtoj en Chinio (chu chinaj e-istoj ne volas raporti prie?), la ekzekutoj de opoziciuloj en Belarusio, la progreso de la bioteknologio, la tuta sporto kaj cent kaj mil aliaj temoj. Esperantistoj tion ne faras kaj tute ne partoprenas en tiuj diskutoj. Ili ech apenau partprenas en lingvistikaj kaj sociologiaj, ni diru ghenerale en sciencaj diskutoj. Do, kion ili volas? Lau mi ili iru hejmen anstatau postuli, ke la Himno estu oficiale enkondukita en EU k.s.
Kaj lau mi grandparto de la e-istoj tute ne plu interesighas pri tiuj aferoj. Ili jam delonge rezignis. Restis nur unu grupo (au kelkaj grupoj) de Eo-fundamentalistoj, kiuj batalas por iuj teoriaj celoj, kiujn la resto de la homaro tute ne deziras kaj ne interesas.
miklenn
miklenn diras:
2012-04-09 19:16
Vi skribis: "Chu vi kredas, ke EU volas perdi sian tempon kaj monon pro stultajhoj?"

Kion do EU-politikistoj faras?

Vi skribis: "Kaj lau mi grandparto de la e-istoj tute ne plu interesighas pri tiuj aferoj. Ili jam delonge rezignis."

Ĉu ili iam interesiĝis? La okupiĝo pri E-to havas ankaŭ la sencon, por kelka tempo forfuĝi el la reala mondo, kaj tio estas plenrajta celo. Homoj bezonas tiuj forfuĝojn.

Por politikaj celoj "ni" bezonas tiucelajn platformojn. "Ni" devas krei ilin. "Ni" devas kolekti la interesiĝantojn (jes, ili ekzistas). Sed antaŭ ĉio ni bezonas esperantistojn, homoj, kiuj parolas la lingvon *kaj* interesiĝas pri la ekstera mondo (kaj ne pri la verkado de poemoj). Nia esenca problemo ne estas la politika senintereseco, nia aktuala problemo estas la manko de homoj, kiuj <b>aplikas</b> la lingvon.

esperanto
esperanto diras:
2012-04-09 23:37
Nu, mi dirus, ke ghis 1989 la esperantistaro ankorau interesighis, char tiam la Eo-movado havis ankorau certagradan signifon kaj kialoj por interesighi pri io, kompare kun post 1989.
Kiel vi scias, mi multe kritikas la amindumadon, au aliancecon au kiel ajn vi volas nomi tion (koketadon) de la Eo-movado kun la komunismo, sed la paradokso kaj ironio de la sorto estas, ke ghuste en tiu komunisma periodo Esperanto fartis plej bone. Strange, chu ne?
Tiu chi estus mia respondo al la interveno de M. Lennartz. Io alia ne venas al mia menso. Vi jam scias, ke mia firma konvinko estas, ke la eksperimento Esperanto finighis. Ghi estis produkto de la a) lingva, religia kaj etna situacio KAJ DE LA JUDA DEMANDO en la Ruslanda Imperio, b) diskuto en la tempo de la antagonismo inter la franca kaj angla lingvoj (20 jaroj, Ligo de Nacioj k.s.), c) Malvarma Milito (komunismo kontrau kapitalismo). Post 1989, tiuj aspektoj shajne elvaporighis (sed restis ekzemple la konflikto inter la islama mondo kaj la Okcidento (okcidenta kulturo) au inter la BRIC-potencoj kaj la chefaj okcidentaj industrioshtatoj, sed en tiu konflikto Esperanto ludas nenian rolon, same ne en la konflikto inter Sudo kaj Nordo.
Komprenble, je la konsolo de la e-istoj oni povus aldoni, ke la ideo pri internacia neutrala planlingvo vershajne pluvivovs en la koro kaj cerbo de la homoj. En tio la rimarko de Michael, ke "antaŭ ĉio ni bezonas esperantistojn, homoj, kiuj parolas la lingvon", estas tute prava. Sen parolantoj, lingvo mortas, kaj tiu sorto povas minaci Esperanton pli malpli post 1-2 jardekoj, kiel tio okazis al centoj da aliaj lingvoj, kiuj ekzistis sur la tero. Lau mi estas tute normale, ke chiu lingva komunumo interesighas pri la problemoj de la "ekstera mondo", ech la plej malgranda, - shajnas ke sole la e-istoj tion ne faras. Chi tie oni devus daurigi la analizon (kaj demandi sin KIO estas la e-istoj? - chu la e-istoj kiel ne-eistoj jam interesighas pri la aferoj de la ekstera mondo, kaj tio sufichas? Chu vi komprenas la demandon?
Sten
Sten diras:
2012-04-10 08:14

Michael Lennartz skribis: ”ni bezonas esperantistojn, homoj, kiuj parolas la lingvon *kaj* interesiĝas pri la ekstera mondo (kaj ne pri la verkado de poemoj).”

Bone, tio eble klarigas la terure malpoezian tekston proponatan. Jam la adasismaj rimoj digne spegulas ĝian banalan enhavon.

Sed kie do oni trovas la poezion, se ne en la ”ekstera mondo”? Nu, evidente ne en EEU. Tie regas samgrade malrealeco kaj malpoezieco.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-04-10 16:19
Mi konsentas pri tio, ke plej efika propagandilo de la utileco de Esperanto estu ĝia normala uzado por celoj kompreneblaj al plejparto de homoj (do ne nur por lukto por lingva egaleco).
Tamen mi rimarku, ke tio almenaŭ parte jam ekzistas. Multaj el supremenciitaj problemoj esti(a)s pridiskutataj en esperanto-periodaĵoj (ekz. Monato, La Balta Ondo, Le Monde diplomatiq, ktp) kaj retejoj. En Beletra Almanako estis publikigitaj vere interesaj artikoloj pri politika sistemo de Italio dum Berlusconi-a regado. Samtie aperis tradukita eseo pri sociaj retoj kaj kreado de ili de virtuala realo, psikaj perturboj kaj ties sociaj postsekvoj, ktp. El Rusio raportas retejo "La tuta Rusio" (http://rusio.info/), el Finnlando kaj parte Rusio - retejo de Kniivala, el Japanio - Hori Yasuo (kaj jen lia libro pri Fukuŝimo http://www.satesperanto.org/La-29an-de-oktobro.html).
Eĉ pli "vivaj" temoj troviĝas en miloj da eo-blogoj, kiuj nun tutmonde apudas kaj eĉ foje anstataŭas ordinarajn amaskomunikilojn. Iom malmodeste mi ekzempligu mian propran blogon (katalogo: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/359971), en retpaĝoj de kiu preskaŭ neniam estiĝis disputoj pri Esperanto kaj lingvopolitiko, sed multfoje ekflamis vortbataloj pri milito en Ĉeĉenio, terorismo kaj ties adeptoj, politiko de Rusio, ktp.
Do - la vojo estas vera, sed almenaŭ parte jam uzata.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-10 17:41
Bone, sed tiuj individuaj kontribuajhoj, precipe el Rusio, kie regas speco de memcenzuro, estas ofte ideologie tiel unuflankaj, torditaj, naciismaj kaj nefidindaj, ke por la "objektiva" (au almenau "neutrala", au "scienca") konsiderado ili ofte ne tro taugas. Ankau la artikoloj de Kniivilä pri Rusio, Estonio k.s. estas por mia "gusto",, au almenau percepto, tro unuflankaj. Ekzemple la stilo de la jhurnalisto Kniivilä estas miksajho de politika unuflankeco kaj bulvardeska suprajheco.

Sed mi volonte atentos kaj iom legos la de vi indikitajn resursojn kaj eventuale ion el tio komentos.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-10 21:18
Mi iom rigardis

rusio.info
Senutila fatraso, fakte datena rubajho.
Mi tie preferus legi kritikan recenzon de la libro de Masha Gessen pri Putin, ekzemple, au artikolojn de konataj nekonformismaj rusiaj publicistoj kaj jhurnalistoj. Chio alia ne interesas min.

La aliajn blogajhojn mi preterflugis kaj kredas, ke tie trovighas nenio interesa, au serioza, sed nur datena rubajho.
Eble ja la taglibro de Hori estas signifa, sed mi havas nun nek emon, nek intereson kaj tempon legi tion.

Che la blogoj de Kniivilä kaj Ondo de Esperanto mi metis kritikan komenton pri Rusujo, sed ambau redaktoroj elimimis au ne akceptis ghin, kun ridindaj klarigoj. Post kiam mi demandis che la Ondo, oni remetis ghin. Stranga redaktopolitiko. Sed mi ne volas malhelpi au endangherigi la laboron de la Ondo, kies kompatinda redaktoro devas vivi en Ruslando kaj ne povas diri chion kion li volas pri Putin ktp. (dum la okcidentaj komunistoj ne VOLAS diri chion, kvankam ili povus). Kniivilä estas (eksa?) finna komunisto, kiu vershajne skribis siatempe dubindajn aferojn en la finna komunisma gazeto Kansan Uutiset au simile. Eble dank' al la gugla tradukmashino oni povas havigi al si impreson pri kio estis tiam skribita en tiu gazeto.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-04-11 03:53
Brila respondo, eĉ pli ol atendinda!
Nun mi tute komprenis vian konduton kaj ne plu havas demandojn priajn. Unue mi ekpensis, ke vi vere deziras vidi eo-novaĵojn tutmondajn kaj ties pridiskutadon. Sed nun vi klare esprimis, ke vi deziras alion - vidi en ĉiuj gazetoj, blogoj, retejoj nuran respegulon de viaj opinioj. Kaj vi tre koleras, kiam tio ne okazas, punante kulpulojn per laŭvica galĵeto.
Mi kompatas vin, ĉar bedaŭrinde vi neniam trovos deziraton. Kaj kulpas pri tio ne aliaj esperantistoj, sed nur vi - homo, kies mondopercepto frostiĝis antaŭ 20 (se ne pli) jaroj. Nur tiel oni povas klarigi vian senĉesan kaj same sensencan batalon kontraŭ imagitaj kaŝitaj komunistoj. Nur tiel oni povas kompreni obsedan deziron ĉie serĉi kritikon de Putin kaj lia reĝimo. Mi jam ne diru pri "memcenzurado" kaj aliaj stultaĵoj kvazaŭ devenantaj el periodo de sovetaj disidentoj, kiuj nur en manĝoĉambroj kaŝe povis pridiskuti politikajn aferojn.
La mondo ŝanĝiĝis, sed vi - ne. Mi ne diru pri aliaj landoj, tion vi sciu mem. Sed viaj eldiroj pri Rusio estas pinto de diletantismo. Por kio rusiaj esperantistoj kritiku Putin, se tion faras ĉiuj kaj ĉie? Mi ne povas rememori gazetan artikolon (en neregistara gazetaro kompreneble) kiu laŭdus Putin. Retejoj, forumoj kaj blogoj plenplenas je tia kritiko - multe akra ol vi povas imagi, ĉar faras tion rusianoj, kiuj scias pri kio temas. Intervjuoj kun Ĥodorkovskij regule aperadas en plej famaj gazetoj. En la ĉefa retserĉilo Yandex preskaŭ ĉiutage aperas kritikaj novaĵoj kun akraj titoloj, ktp. Multajn jarojn mi ne vidis inter miaj kolegoj kaj konatoj homon, kiu dirus subtenajn vortojn al la nuna reiĝmo. Kaj ĉiuj faras tion malkaŝe kaj sentime. Memcenzuro? Ĝi ekzistas nur en via cerbo kaj malhelpas al vi kompreni realon. Mi bedaŭras.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-11 15:15
Ho, kia teda, stulta kaj hipokrita laksokomento? Mi devas vomi.

Mi devas diri, ke dum la sovetia tempo mi estimis rusojn, nun ne plu. Faru kun Putin kion vi volas (Medvedevon vi povas jam forjheti), chiu popolo meritas sian adekvatan shtatestron, sed zorgu, por ke la rusoj (au 'Moskvo') neniam plu enmiksighu en la aferojn de aliaj popoloj, subpremante ilin, ekzemple en la baltaj landoj, kiel ili faris tion dum jarcentoj, sed ankau en chiuj ceteraj landoj chirkau Ruslando, ech en Afriko, Azio kaj Ameriko, kie milionoj da homoj mortis pro la fifaroj de la komunistoj gvidataj de Moskvo. La Eo-movado NENIAM protestis kontrau tiuj krimoj, sed samtempe nomis sin pacmovado k.s. (mi devas vomi duan fojon). La propra historio estas apenau prilaborata en Ruslando, kaj la arkivoj denove fermighis sub Putin. La neostalinisto Putin, kiu devojigis milionojn kaj miliardojn da mono (jam kiam li laboris en Leningrado, anstatau intershanghi tertrezorojn kun nutrajhoj por la malsata popolo) kaj vershajne tiris la fadenojn malantau plej diversaj atencoj kaj (menditaj) murdoj en Ruslando, estu la problemo de Ruslando kun sia krima pasinteco, kio ne koncernas kaj ne koncernu la reston de la civilizita mondo, ech se ghi dependas de la gaso de Ruslando. Se la homaro malbonshancos, ghi havos tiun Putin dum la venontaj 12 jaroj, sed se li komprenis, ke lia tempo pasis, li eble demisias anticipe, por ke Ruslando finfine retrovu iun novan racion kaj novan periodon de honesteco (honesteco neniam ekzistis en tiu de dio malbenita lando), kaj ne konstante kopiu Europon kaj Amerikon kun la celo vivi pli bone (sen meriti tion) por poste plendi kontrau ili, asertante, kiel faras la pseudopolitologo Putin (vershajhe kompare kun vi mi legis chiujn liajn artikolachojn, kiujn li publikigis lastatempe en la ruslanda gazetaro), ke temas pri malsinceraj kaj mensogemaj potencoj, kiuj volas detrui Ruslandon kaj similan fatrason). Antaue Ruslando estis la Imperio de la Malbono, sub Putin ghi refarighis la Imperio de la Mensogo. Nian nafton kaj gason ni ricevos de aliaj (kanajloj).

Entute mi ne scias, chu vi vere serioze kredas, kion vi skribas, au chu vi nur hipokritas antau aliaj. Char che multaj rusoj, kiuj bedaurinde estis mense pervertitaj dum la komunisma tempo, ekzistas tia konduto. Ke inter ruslandaj e-istoj trovighas diversaj politikaj reakciuloj, tion mi jam scias kaj sufiche spertis - granda honto por la Eo-movado lau mi, kiu diras pri si mem, ke ghi estas nobla movado. Zamenhof (kiu jam antau 1917 bone konis la rusan karakteron), Hodler kaj Privat turnus sin en sia tombo.

Sed mi ne intencas daurigi la diskuton sur tiu nivelo. Iru hejmen kaj legu ekzemple la librojn de Politkovskaja, Tregubova, Masha Gessen k.a. Se vi volas scii kio estas skribita en la libro de la chilasta autorino, legu la recenzon, kiun mi aperigos chi-semajne en www.osteuropa.ch (kiu estas forumo, kiu reale traktas problemojn de orienta Europo kaj kashas nenion). Se vi interesighos kaj ne komprenas la germanan, vi povos lasi la tekston tra la gugla tradukmashino.

Cetere, mi sufiche ofte konsultas la ruslandan gazetaron se necese por scii kio tie okazas kaj kiu skribas kion.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-04-12 15:38
Vi denove amuzis min, kara ;)
Apenaŭ eblas trovi en Rusio politikan gazeton aŭ retejon, kiu ne sciigus pri la libro de Maŝa Gesen. Laŭ ŝlosilvortoj "маша гессен путин" Yandex donas 144 mil trovaĵojn (http://yandex.ru/yandsearch[…]BD&clid=21975&lr=55). Sendube baldaŭ ĝi aperos en la rusa kaj iĝos furorlibro de rusiaj librovendejoj, ĉar rusianoj ŝatas tiaĵojn. Cetere ĝi devos konkurenci al multaj similaj eldonaĵoj - oni rigardu ekzemple en la plej popularan retan rusian librovendejon kaj legu titolojn: "Putin, baptopatro de la petersburgaj", "Putin: penetro en la potencon", "Putin: vero, kiun oni plejbone ne sciu", "Malpura tolaĵo de la Kremlo", "Kiel oni pretigis perfidulojn", "Perfido en la Kremlo" ktp (http://www.ozon.ru/context/detail/id/6294706/). Laŭ rusaj ŝlosilvortoj "Politkovskaja Putin" aperas 597 mil rezultoj (http://yandex.ru/yandsearch[…]BD&clid=21975&lr=55). Ŝiajn librojn pri la Dua Ĉeĉena milito kaj Putin oni povas eluŝti senpage, ekzemple jene: http://tululu.ru/a13642/
Ĉu vi vere kredas, ke en Rusio mankas nur unu plia kritika libro pri Putin - ĉi-kaze esperantlingva? Nu verku ĝin, kara, bonvolu. Sed pli bone starigu retejon prian, ekzemple putinestaskanibalo.com La domajno estas vaka, mi kontrolis.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-12 22:58
Pri "Stanislav Belov" (per cirilaj literoj) Guglo trovas 1'180'000 rezultojn. Sed supozeble ne temas nur pri vi. :-))

Do, bv. rakonti ion pli interesan. Ke en Rusio ekzistas pli ol 1 kritika libro pri Putin, mi jam sciis.
Alekso
Alekso diras:
2012-04-11 12:38
Jen amika konsilo.
Vi skribis: "Kniivilä ... vershajne skribis siatempe dubindajn aferojn en la finna komunisma gazeto Kansan Uutiset au simile. Eble dank' al la gugla tradukmashino oni povas havigi al si impreson pri kio estis tiam skribita en tiu gazeto."

- Se vi ne scias, kion li skribis, kial vi hipoteze verdiktas "verŝajne dubinda"?
Mi proponas unue traduk(ig)i kaj legi, poste komenti. Eble tiam via komento ŝajnos malpli dubinda ol ĉi supra.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-11 15:29
Ba, mi proksimume imagas, kion la nomita gazeto skribis, char en la 80aj jaroj miajn manojn trafis iuj eldonoj de tiu gazeto kaj tio sufichis por pli malpli kompreni la signifon de ghia enhavo.
Ankau lau diversaj artikoloj skribitaj de Kniivilä pri Ruslando kaj Estonio en Eo kaj la rusa mi ricevis imagon pri la pensmaniero kaj sinteno.
Nu, diference de Ruslando, Chinio, Irano ktp. ni en Europo vivas en libereco, demokratio kaj plurismo, kie chiu jhurnalisto povas skribi kion li volas. Mi havas nenion kontrau aliaj au kontrauaj opinioj, sed kiam certaj jhurnalistoj komencas tordi la aferojn lau ideologia-politikaj kriterioj, mi komencos havi problemon kun tiuj jhurnalistoj. Kiel ekzemple en Svislando nia SVP, Weltwoche k.s., kiuj cetere tute ne estas komunistoj.

Antau kelkaj jaroj Kniivilä verkis interesan artikolon pri konformismo en la Eo-gazetaro. Mi havis la esperon, ke naskighis nova brila Eo-jhurnalisto. Ni ech publikigis tiun tekston en la gazeto Spegulo. Sed poste mi jam nenion plu interesan legis de la plumo de tiu jhurnalisto en Esperanto.

Sed ne timu, mi certe ne perdos mian tempon kaj komencos esplori, kion K. skribis siatempe en K.U.

Kniivilä mi estimas kaj dankas, kaj tion mi skribis jam plurfoje kaj ne shanghis mian opinion, char li ebligas, tra Libera Folio, unikan forumon de diskutado, kiu bedaurinde estas utiligata chefe de personoj, kiuj ne atingas la neceesan intelektan nivelon. La politikaj konvinkoj estu la afero de chiu individuo. Mi komencas havi problemojn kun jhurnalistoj kaj homoj ghenerale tiam, kiam ili komencas tordi la aferojn, ne estas sufiche honestaj ktp. Kontrau tiu fikulturo necesas batali en la Eo-movado, lau mi.
Tomaso
Tomaso diras:
2012-04-11 14:57
Estas en mia sperto unu similajxo inter Kalle Kniivilä kaj Andreas Kuenzli: Mi ekkonis ambaux kiam ili estis 16-jaraj sin esperantigintaj talentuloj. Mi trovis ambaux bonedukitaj, deckondutaj junuloj (rajtis prijugxi, kvankam mem ne estis multe pli antikva eksdeksesjarulo).

Estas bedauxrinde, ke la plenkreska Andreo ne plu estas tiel difinebla. Li perdis pli ol gajnis, kaj bezonas rekompenci tion intence ofendante alian. Alie ne eblas kompreni tian eldiron

   "Kniivilä estas (eksa?) finna komunisto, kiu vershajne skribis siatempe dubindajn aferojn en la
    finna komunisma gazeto Kansan Uutiset au simile. Eble dank' al la gugla tradukmashino oni povas
    havigi al si impreson pri kio estis tiam skribita en tiu gazeto."

Ja ni scias, ke en la tiel nomata okcidento komunistaj partioj estis veraj laboristaj partioj. La Finnlanda jxurnalo Kansan Uutiset (Popola Novajxo) estis kaj estas kritika pri Sovetunio kaj Ruslando. Kalle Kniivilä estis gxia korespondanto en Moskvo en la periodo de disfalo de la soveta sxtato. Mi sekvis lian raportadon; ne bezonas kalumnie "versxajnigi" ion.



 
esperanto
esperanto diras:
2012-04-11 20:35
Saluton Tuomo, malnova samideano
Ho jes, certe, kia naivulo mi estis kiel (tamen) 18-jarulo (en 1980), kiam ni konatighis en Raumo. Tiam mi vershajne ech ne nur kredis kion diris Amri Wandel kaj Giorgio Silfer, sed kion skribis Kansan Uutiset :-)))

Supozeble ankau Kalle tiam estis naivulo. Diablo scias. Oni konas mian opinion pri lia meritoplena rolo kiel lanchinto de LibFolio. En tiu senco li eniros la historion de la Eo-movado. Eble oni foje ankau reagu al tiaj laudoj de mia flanko, kaj ne nur chiam al "kalumnioj", vorto kiun oni tro rapide prenas en la bushon, kiam aperas kritiko, kiun oni ne eltenas. Shajnas, ke multaj e-istoj suferas la saman malsanon.

Cetere, kompare kun aliaj de mia agho, mi kredas, ke mi multege gajnis el mia kritikado, char mi profunde okupighis pri movadaj aferoj, kompare kun aliaj, kiuj umas en tiu movado nur por pasigi sian liberan hobian tempon, iom suprajhe babiladi sen okupighi pri io serioza. Do, mi bedauras, ke vi venis al malghustaj konkludoj kaj bedauras, ke mi devas legi vian komenton en tiu senco.
dennis
dennis diras:
2012-04-10 03:38
Inter la komentoj de Sean O Riain, Zlatko Tishljar kaj Eduardo Kozyra trovighas tre interesa bazo por alia flanko de venonta strategio de Esperanto.

Antau chio, la vidpunkto de Zlatko, lau mi, estas ghusta. Se la iniciato sukcesos kaj Esperanto vere ighos iu lingvo de la EU- Himno, Esperanto multe profitos. Kaj, aliflanke, se la iniciato ne konkrete naskighos, la provo mem altiri la atenton pri la neutrala kaj simbola valoro de Esperanto helpos al ni, interalie, eniri pli en publikajn debatojn pri Esperanto. Tio povas esti trezora fonto por homoj kiuj bone scipovas metodojn de publikaj rilatoj.

La aldona komento de Eduardo Kozyra estas tre bonvena, char li montras konkretajn rezultojn de antaua, subskribiga projekto en la urbo Malborko, kaj plue, li skizas pri kiom da subskribintoj li povos ekhavigi okaze, ke kampanjo ekestighos en la venontaj monatoj. Se la kampanjo komencighos por la uzo de Esperanto en la Europa Himno, ni bezonos reaudi de Sinjoro Kozyra, por ke li donu al ni pli da ideoj, pli da sugestoj, kaj ech donu al ni trejnadon.

Mi konsentas kun Andreas Kunzli, ke eble la projekto estas naiva. Sed mi ankau kredas, ke la plejparto de la provoj de la sciencisto kaj inventistoj Thomas Alva Edison estis ege naivaj, ech stultaj, kontraulogikaj, nesciencaj. Edison provis, laudire, milojn da materialoj antau ol trovi la ghustan filamenton por lumigi sian lampon. Mi kredas, ke ankau Andreas permesos al ni ekprovi, chu ne? Almenau ekprovi, kiel chiuj sukcesaj entreprenistoj de nia mondo ekprovas kaj ekprovas kaj ekprovas, por lerni kaj lerni kaj lerni. Sukcesoj ne estighos sen antauaj malsukcesoj. Speciale, char, kiel Zlatko atentigis, ech se la projekto ne finfine sukcesos, ghi havas valoron por la Esperanto-Movadoj.

Mi esperas, kiel supre menciite, ke ni audos pli da vortoj de Eduardo pri liaj laboroj en Malborko. Mi ankau esperas, ke oni akceptos la klarigojn kaj konsilojn de la homoj en Francio, kiu starigis la kampanjon nomatan “Esperanto au BAC!” Ili scias kiel verki ALLOGAN, KLARAN, MODERNAN RETEJON. Ankau ili ghis nun jam ekhavis 20,693 subskribojn por esperanta projekto kiu estas multe, multe, multe pli malfacila ol tiu de la Europa Himno. Se vi interesighas pri la franca projekto, bonvolu rigardi ilian retejon www.esperanto-au-bac.fr

Nun, demando kiun mi havus estas: ghuste kie koncepte enmetighus la projekto de la Europa Himno en la raporto de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj de Mark Fettes kaj lia dekmembra teamo?

Amike,

Dennis Keefe
ztisljar
ztisljar diras:
2012-04-10 10:15
Ni kompreneble atendis multajn skeptikulojn, kio estas normala en ĉiu iniciato sen reala scio pri ĉiuj faktoroj kiuj povus influi al ĝi. Tamen ni scias ke feliĉe ekzistas granda amaso da movadanoj kiujn efektive ne interesas niaj debatoj kaj politikumado kaj entute gvidado de la E-organizoj, kiuj tamen ŝatas E-on kaj pretas partopreni en kampanjoj kiuj povus doni al E pli gravan pozicion. Tion montris multaj okazoj. Krome, la takso de Andreas ke ĉesis la reala interesiĝo pri E post 1989, mi opinias, estas malĝusta. La nuna movado estas verŝajne pli forta ol iam ajn, sed multe malpli videbla, ĉar ĝi rekrutiĝas kaj funkcias esence en la reto. Krome, la nunaj junaj e-istoj estas multe pli pragmataj: estas jam dekoj da bonaj projektoj por kiuj ili ricevas monon de EU kaj ili esence fajfas pri la klasika movado, sed ankaŭ ili komprenas ke kampanjo kiu utilas por E estas utila ankaŭ por ili. Mi estas konvinkita, kiel eterna optimisto (eble naiva) ke ni povus esti surprizitaj pri pozitiva reago de Esperanto-parolantoj kapablaj foje iĝi unuecaj.
esperanto
esperanto diras:
2012-04-10 17:15
Mi dubas, ke la nuna movado estas pli forta ol antaue. Antaue, do dum la "glora" tempo de la komunismo, la Eo-movado estis konsiderata kiel reala faktoro (nature kun multe da diplomatia hipokritado, de kiu la e-istoj estis blindigitaj), kiu ghuis iom da respekto kaj agnosko en diversaj landoj (tamen kun limigita kvanto, sed kun iom da elradiado eksterlanden): okazis teatroj, koncertoj, pompaj kongresoj, varia turismo, plej diversaj interesaj kunvenoj, partoprenis multaj interesaj homoj (de kiuj multaj poste malaperis, au mortis, sen esti reale anstatauitaj). Kompare kun tio, hodiau en la reto disaj personoj hazarde babilas, kiujn oni en multaj kazoj persone ech ne konas, en la maniero de chat-rooms, en primitiva lingvajho anarkie pri pli malpli sensencaj temoj. Por mi tio ne estas plibonigo de la situacio.

Do, vi konstatas, ke mi estas nek optimisto nek pesimisto, sed nostalgiulo (kun miaj 50 jaroj mi rajtas esti tia, chu ne).

Mi povus maksimume konsenti pri la argumento, ke la "moderna" movado estas alia ol la antaua. Char la nuna spirito estas tute alia ol tiu de antau 1989. Sed chu pli interesa kaj pli bonkvalita, pli valora, pli signifa ktp.? Tre dubinde! Certe, la mono ludas hodiau la chefan rolon, sed ghi ludis la chefan rolon jam antau 1989, kvankam eble kun iom aliaj temoj, problemoj kaj prioritatoj (oni memoru nur la ardajn diskutojn chirkau kotizoj, pagipoveco, transpagado ktp.). Ankau en la Eo-reto okazas nenio interesa. Kio okazas nuntempe estas chefe blufa propagando, fanfaronado, evidente kun la celo savi la aferon, sed kiu havas nenian realan bazon.

La chefaj problemoj estas,
- ke la mondo akcelighis pere de la interreta teknologio. Kvnakma unuopaj e-istoj vigle retumas, la Eo-movado postrestis en tiu procezo, kvankam ghi provas iom sekvi ghin. Tiun rapidan evoluon la Eo-movado ne sukcesis sekvi.
- dum malaperis la amaso de Eo-statistoj (eble 80-90%), la kernaj e-istoj restis, sed ili originas chefe al la malnova tempo, reprezentante la malnovajn ideojn kaj receptojn, kaj kiel pensiuloj kaj olduloj multaj jam ne plu adaptis sin al la nova tempo.
- ke ni trovighas en la t.n. tutmondigho (au globalizacio), en kiu furiozas internacia lukto por partopreno en la merkato kaj produktocheno, en kiu Eo ludas nenian rolon.
- ke la ideologioj malaperis, sed tion ni jam scias.
Ktp. Eble iuj el vi povas kompletigi tiun chi liston, kaj proponi rimedojn por haltigi la erozion de la Eo-movado sub la menciitaj cirkonstancoj.
 
La plej chefa problemo estas, ke kontrau tiu kritiko oni rikoltas nur mokon, cinikon, kontraustaron kaj ignoron, ne nur flanke de la "iamaj" e-istoj, sed ankau de nuntempaj.

Kaj ankorau alia grava problemo estas la fortega individuismo, kiu regas en la Eo-movado kaj kiu bone "videblighas" ekzemple lau la plej fresha kritiko de Dasgupta pri la Strategia Plano. Same kiel Fettes klopodas kaj celas trapushi chefe siajn privatajn konvinkojn kaj ideojn (formale prenante eble iun ideon de unu alia komisionano, sen reflekti ghin), la saman eraron faras Dasgupta (kvankam li ja certe celas referenci al aliaj publikigitaj tekstoj, sed por la averagha leganto, kiu ne komprenas, kion Dasgupta volas diri, tio ne estas palpebla). Pro tio, la diversaj esprimitaj ideoj restas pendantaj en la aero, cirkulas kaj flugas preter unu la aliaj kaj do ne povas interrenkontighi au fekunde interrilati (kiel se post fikado de virino far viro naskighas nova id(e)o), char neniu konkrete reagas al ili kaj chiu restas sur sia propra pozicio, kredante sin plej sagha. La plej groteska rezulto de tiuj diskutoj kutime estas, ke oni totale deflankighas, ne parolante pri la ido, kiu devus esti naskita, sed en la plej aktuala kazo pri la Ido de Beaufront-Leau-Couturat. Do, pri tio oni povus aldoni unu strofon al la himno.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-04-10 22:05
Kara Dennis, la sukceso de kolektado de subskriboj em Malbork, estis relative facila afero, char tie Esperanto vivas kaj estas palpebla. Pro la strato, placo, monumento kaj precipe Monda Parko, kie estas pli ol 40 ZEO-j estas al chiu civitano Esperanto konata kaj ech agrabla.(Mi supozas, ke en Herzberg Esperanto-urbo, chu en Bjalistoko estos ankau facile akiri multajn subskribojn).

Krom tio tie esperantistoj ne sidas en kelo, sed estas socie aktivaj, zorgas pri kultura vivo kaj espekto en la urbo. La urbo per Esperanto estas diskonigata en la mondo, kiel montris tion lasta filmo pri honorigo de Etsuo Myioshi kaj nova "Kashubia shtono".
Ne plej laste motivigis mia premio; barelo da biero por plej aktiva kolektanto de subskriboj.

Aktive agi en kultura kaj politika vivo donos suksesojn, pli ol plej saghe diskuti, chu kritiki.
Ofte malgranda pasho de EEU propono povos pli signifi ol kritiko. Se iu ne scipovas fari grandan pashon, faru almenau malgrandan!
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2012-04-10 23:28
Ĉu Unuiĝintaj Nacioj havas himnon?
pistike65
pistike65 diras:
2012-05-06 10:39
Attila Kaszás: "Estas tre interese, kiel HVG interpretas la originalan artikolon en la
anglalingva, internacia, enreta 'der spiegel'. La titolo de la originala
artikolo estas: Doni la parolon al la popolo en la Euxropa Unio, dum la
hvg-a interpretado titologxas: Strangaj iniciatoj povas bari la rektan
demokration en EU. La spiegel-artikolo mencias, ke la iniciato de Seán Ó
Rian, kanti la euxropan himnon en Esperanto estas subtenata ekz. de la
Nobel-premiita sciencisto Reinhard Selten, kaj asertas, ke euxropaj
civitanoj povus miri, cxu la iniciato estas la plej bona solvo por igi
ilin kanti "Kantu kune amikaro". La HVG-artikolo ripetas en la enkonduka
sumigo la aserton de la titolo pri "strangaj iniciatoj" kaj en la unua
paragrafo aludas al la "strangeco" skribante, ke "ekzemple" Seán Ó Rian
iniciatis la esperantan kantadon de la himno.

Dum ke origine der spiegel mencias la frenezajn iniciatojn, kiel unu
dangxeron, kiu povas malhelpi la novan euxropunian eblecon je civitana
iniciato, kaj nur malrekte aludas, ke la esperanta iniciato povus esti unu
el la frenezaj ideoj, HVG tiun aserton faras la cxefa ideo de la
interpretita artikolo, kaj rekte nomas la esperantan iniciaton unu el la
"strangaj"...

Szilvási: "La strangan interpretadon faris ne HVG, sed la novajxagentejo MTI, kiu
verkis kaj distribuis la artikolon - kiun cetere transprenis ankaux
manpleno de aliaj gazetoj (kisalfold.hu, bumm.sk stb.).

Riprocxon do meritas ne HVG, sed MTI..."

amike
Istvan Ertl



Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-03-14 13:39
En Facebook, sur la EsperantoLand-paĝoj, mi publikigis enketon pri tiu propono de EEU (kaj de GEA),
ĉe https://www.facebook.com/questions/521023384615352/

    Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas, ke la Eŭropa Himno ĝenerale estu kantata en Esperanto (do ankaŭ de ne-parolantoj de Esperanto),
    http://www.liberafolio.org/[…]/eu-himno-en-esperanto-2013-ne-nur-blago .
    Ankaŭ Germana Esperanto-Asocio "subtenas la ideon, kanti la Eŭropan himnon en Esperanto".
    http://www.esperanto.de/gea/gvidlinioj.html
    Kion vi opinias pri tio?

Ĉu vi ŝatas voĉdoni aŭ skribi vian opinion?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-03-14 14:18
La ofertoj de Facebook bedaŭrinde nur estas atingeblaj por registritaj uzantoj.

Mi ne opinias, ke kanti la himnon estas la plej urĝa problemo de Eŭropanoj. Tial mi investis certan laboron en novan retpaĝon, kiu celas al ĉiumomenta praktika apliko de Esperanto:

http://stiftung-europaverstaendigung.de/

Estas precipe servo por Germanoj kaj el Germanio. La celo estas alparoli tiujn, kiuj sentas sin sufiĉe eŭropecaj, sed ne reprezentata, nek de la politikistoj, nek de la nunaj esperantaj asocioj.