Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israelo

IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israelo

de Redakcio Laste modifita: 2012-01-18 19:51
Post trisemajna necerteco pri la loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la estraro de TEJO decidis, ke la ĉi-jara junulara kongreso okazos en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kun la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar, en komuniko dissendita de TEJO rakontas pri okazintaĵoj de lastaj tagoj. Ni publikigas la tekston senŝanĝe.

Łukasz Żebrowski: La decido pri loko de IJK 2012 estis tre malfacila. Evidente unuavice malfacilis tuta situacio, ĉar ne estas simpla afero ŝanĝi ĉion ene de tri semajnoj kaj denove komenci organizadon de tia kongreso kun tempo-limigo de nur kelkaj monatoj. Tuj post certiĝo ke japana IJK ne okazos ni komencis serĉi solvojn en orienta Azio, en Eŭropo kaj inter la kandidatoj por IJK 2013. Prioritatis por ni, ke la kongreso okazu en orienta Azio, do post ricevo de pozitivaj respondoj el Ĉinio kaj Vjetnamio, ni ne plu konsideris la aliajn eblojn. 

Kial Vjetnamio?

Tina Tišljar: Elekto inter tiuj du landoj kaŭzis sufiĉe longan diskuton ene de la estraro, ĉar ambaŭ proponoj estis bonaj. En Ĉinio ni konsideris kelkajn urbojn kaj konsekvence kelkajn lokajn grupojn, kiuj organizus la kongreson. En Vjetnamio la invitanto estas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo kaj kongresurbo estas Hanojo. 

Łukasz Żebrowski: Strategie por TEJO evidente pli prioritatis organizi la kongreson en Ĉinio. Pro tio ni prokrastigis nian decidon, esperante, ke ili ricevos necesajn permesojn de ŝtataj instancoj. Post intensa interŝanĝo de diversaj ideoj kaj proponoj kun kelkaj ĉinaj aktivuloj, bedaŭrinde finfine alvenis rezigna mesaĝo de Jiang Limin, Prezidanto de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio:

Tuj venos fina datlimo por inviti IJK-n. Pro kompleksa sed necesa procedo ni, Ĉina Junulara E-Asocio, devas rezigni inviti ĉi-jaran IJK-n. Tio estas bedaŭrinda. Dankon pro via serioza traktado. Ni bedaŭre anoncas, ke ni rezignos la bonan ŝancon. Mi pensas, ke post kelkaj jaroj ni klopodu inviti IJK-n en Ĉinio.

Aliflanke ni tre ĝojas pri entusiasmo, kiun ni trovis en Ĉinio. Mi kredas, ke eblas efikigi ĝin ekzemple okazigante Komunan Seminarion 2012 en tiu lando. Ĝis tiu ĉi jarfina evento estus sufiĉe da tempo por ĉion nehaste kaj bonkvalite prepari. Ni ankaŭ kore invitas la ĉinajn gejunulojn kandidatiĝi en venotaj jaroj por inviti IJK-n al Ĉinio.

Tina Tišljar: Konsiderante mallongan tempon, kiun ni havis, la vjetnama propono estas tre konkreta kaj bone preparita, kune kun elektita ejo kaj provizora programo. La teamo spertas pri IJK, ĉar parte temas pri samaj homoj, kiuj organizis la kongreson en 2007. Ne malgravas ankaŭ tio, ke vjetnamanoj jam estas laborantaj por la Universala Kongreso. Ĉiuj ĉi faktoroj certigas nin, ke sep monatojn antaŭ la evento ni povas sekure pensi pri okazigo de IJK en Vjetnamio. 

IJK jam okazis en 2007 en Hanojo. Ĉu ne estis konsiderataj aliaj urboj?

Tina Tišljar: Jes, aliaj urboj estis konsiderataj. Kial oni tamen elektis denove Hanojon klarigis Flama Floro (Nguyễn Thi Phượng), prezidantino de LKK:

Ni pensis pri aliaj lokoj kiel Ho Chi Minh, Da Nang, Hai Phong. Ili estas urboj en suda Vjetnamio, belaj, interesaj kaj proksimaj al la maro. Aliflanke preskaŭ ĉiuj estaranoj de VEJO estas en norda Vjetnamio. Ne sufiĉus tempo por trovi kongresejon, loĝejon en tiuj urboj, do ni devis elekti Hanojon denove. 

Kial la decidado daŭris tiom longe? Jam la 8-an de januaro oni publikigis la informon, ke estos Vjetnamio aŭ Ĉinio.

Łukasz Żebrowski: La decido mem ne daŭris longe. Ĉefe la tempon prenis atendado je oficialaj permesoj, ĉar en ambaŭ Vjetnamio kaj Ĉinio, ili estas nepre bezonataj por eki tian agadon. Definitiva negativa respondo de Ĉinio venis la 12-an. Sekve do ni nur atendis permeson de Vjetnamiaj aŭtoritatoj, kiu iĝis ebla en tiom kurta antaŭanonco ĉefe pro la jam ekzistantaj permesoj por la UK.

Ĉu elekto pri IJK 2013 same ne facilis?

Tina Tišljar: Por IJK 2013 la situacio estis tute malsimila. Okazis kutima konkurso kiel ĉiujare. Interesiĝis kelkaj landoj kaj formale kandidatiĝis tri: Germanio, Israelo kaj Meksiko. El ili ni elektis kandidatiĝon de Junulara Esperantista Ligo de Israelo. La kongreso okazos en la nordo de Israelo. La temo proponita en la kandidatiĝo estis Reciklado - ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio? La israela propono estis elektita pro du samrangaj kialoj: Unue ĝi estis la plej bona inter tri - kun plej kompleta propono pri kongreso kaj kun plej kompleta teamo enhavanta ankaŭ kelkajn spertulojn. Due, la lasta IJK en Mezoriento okazis en 1986-a jaro, ankaŭ en Israelo. Do 27 jaroj estas evidente sufiĉe longa tempo por ke IJK revizitu tiun mondparton.

arkivita en:
yenovklazian
yenovklazian diras:
2012-01-21 15:06
Se oni havas opinion, oni esprimu ĝin anstataŭ starigi demandon. Karoto ĉu utila por la sano? Diverseco ĉu la minaco aŭ avantaĝo? Biciklo ĉu bona por la urba aero?

Estas tipe falsa modesteco: jen rigardu, ni ne trudas al vi nian opinion, ni pensigas vin.
manuchan
manuchan diras:
2012-01-28 18:46
cxu eblas ke kiam oni elektas temon por kongreso oni volas starigi diskuton kaj ne esprimi opinion?
chielismo
chielismo diras:
2012-01-24 02:07
Gratulon al Vietnamio!
Okaze de Hanojo Vietnamio estos bona ŝanco al ĉinaj junaj esperantistoj, ĉar Vietnamio estas najbara kaj senviza por la ĉino. Problemo estas tio ke kutime la okazo en Hanojo ne estos vaste konata de ĉinaj junuloj, ĉar Ĉina Esperanto-Ligo estas tre okupita de ŝtata tasko, kion ĝi devas plenumi ol taskojn de Esperanto. Kion fari? Mi proponas ke IJK kaj LKK rekte kuraĝigu kaj invitu aktivulojn de junaj esperantistoj en Ĉinio. Antaŭdankon!
esperanto
esperanto diras:
2012-01-31 10:27
Kun intereso mi legis tion ĉi:
http://tejo.org/[…]/Lingvopolitikaj%20pozicioj%20de%20TEJO.pdf

Estas bone, ke en TEJO oni rekomencas diskuti pri lingvopolitiko.
Permesu al mi kelkajn komentojn:

1. La angla lingvo ne nur limiĝas al brita kaj usona kulturo.

2. Ne nur la angla lingvo diskriminacias aliajn lingvojn. Kiamaniere la angla diskriminacias aliajn lingvojn, ne estas dirite (mankas referencoj al la scienca litertauro pri tiu temo).

3. Aserti, ke la elekto de la angla kiel ilo de la internacia komunikado estis farite arbitre, estas dubinda. Se oni konus la historion de la angla lingvo kiel unu el la lingvoj akceptitaj de UNO, oni venus al alia konkludo au dirus tion per iom aliaj vortoj.

4. Komunikaj neefikecoj povas okazi per ajna lingvo, ankaŭ per Esperanto, nome se la parolantoj ne povas interkompreniĝi pro nesufiĉa kono de la lingvo, pro (soci)lingvistikaj, semantikaj, kulturaj k.a. kaŭzoj.

5. Opinii, ke Eo povas havi centran rolon en internacia lingvopolitiko, estas iluzio. Tio ne povas okazi, ĉar Esperanto nenie estas agnoskita kiel oficiala lingvo. Por enkonduki Eon kiel devigan lingvon, Esperanto devus unue esti oficiale agnoskita de iu ŝtato (registaro, parlamento ktp.) kaj de monda organizajho.

6. Deviga instruado de lingvo dependas de la oficiala agnosko de tia lingvo respektive ĝenerale interkonsento pri la utilo de iu lingvo. En la unua kazo en neanglalingvaj landoj kutime la landa(j) etna(j) lingvo(j) estas instruataj; en la dua kazo tia lingvo estas instruata surbaze de ĝia vasta akcepteco kaj ĝia duonoficialeco (ekzemple en la svisa ekonomio kaj inter svisaj universitatoj, analoge en aliaj landoj). Tio jes validas ekzemple por la angla. Ekzistas landoj kiel Francio kaj Germanio, kiuj klopodas repuŝi la influon de la angla por puŝi siajn proprajn lingovjn (tiu ĉi sinteno respegulas kaj la defendon de la propra lingvo kaj samtempe la esprimon de speco de lingva hegemonio). La signifo de lingva diverseco kaj multlingveco same kiel minoritata lingvo devus esti unue difinitaj.

7. Ke TEJO ne volas konsideri Eon minoritata lingvo estas interesa - kaj laŭ mi PRAVA KAJ RACIA. Esperanto povas esti nur internacia neŭtrala planlingvo (laŭ la ĵargono de la interlingvisitko), nenio alia. Sed e-istoj aldonis plej diversajn fantaziajn funkciojn, signifojn kaj ecojn (ekzemple kvazauetna lingvo, diaspora lingvo k.s.). Laŭ tiu kompreno de TEJO tio signifas, ke TEJO ne agnoskas iun ajn etnecon de esperantistoj. Esperantistoj povasj laŭ mi esti difinitaj kaj perceptitaj nur kiel internacia premgrupo por promocii tian internacian neŭtralan planlingvon kiel Esperanto. Chio alia estas ekster la pracelaro. (Oni devus diskuti la rolon kaj sekvoj de la zamenhofa homaranismo, kiun la e-istoj ne agnoskas, samtempe asertante, ke ghi pluvivis en la "interna ideo" (kiu aliflanke estis rifuzita chefe de marksistoj-komunisto). Se ekzemple kristanaj e-istoj propagandas kristanismon pere de Eo, tio estas jam ekster la celaro de Eo, ili devus propagandi nur Eon en kristanismaj medioj. Ktp. Do, la problemo estas kompleksa kaj komplika, char diversaj interesoj intermiksighas.

8. Laŭ mi la rolo de Esperanto kiel pacmovado estas dubinda, ech absurda. Ekzemple en la Orienta Bloko, Esperanto estis uzurpita por la packonceptoj de la komunistoj kaj misuzita de ili en la agresema batalo kontraŭ la “klasmalamiko“, kontraŭ Okcidento. Pro tio, laŭ mi, la Esperanto-movado estas diskreditita kiel pacmovado kaj eventuale ankaŭ Esperanto kiel lingvo mem, ĉar en orienta Eŭropo ĝi estas alkrochita al la komunistaj partioj, kvankam Esperantoi devus eti neutrala lingvo, sed tamen esperantisotj faris propagandon por la komunistaj partioj.
Ekzemple Blanke kaj aliaj komunistoj predikis dum jardekoj, ke Eo ne povas esti ligita kun ideologio, sed li tamen ligis ĝin kun la komunisma pacmovado. Tio estis kontraŭdiro, paradokso, nelogika. Lingvo ne povas esti, laŭ mi, instrumento por paco, ĉar lingvo povas implici ankaŭ la problemon de la malpaco. Lingvo estas nur komunikilo (kiu povas esti uzata kaj misuzata por diversaj bonaj au malbonaj celoj). Do, la aserto de TEJO estas pura hipotezo, teoriaĵo. Krom tio, laŭ mi, la Esperanto-movado faris en sia historio neniun specifan kontribuon al la monda paco (krom eble en la unua kaj dua mondmilito, kiam UEA en Ĝenevo helpis al la familio Zamenhof kaj al perditaj e-istoj, kaj en 1956, kiam iuj e-istoj helpis al hungaraj rifuĝintoj - sed tion oni ne povas nomi kontribuo al la paco). Eble okazis individuaj agadoj en tiu senco fare de aliaj esperantistoj (CS, PL ktp.). Aliaj kazoj ne estas konataj al mi. UEA kaj aliaj Eo-organizaĵoj ne povis eviti, ke diversaj anoj de Zamenhof estis murditaj de la germanaj nacisocialistoj. Ktp. En 1933, germanaj e-istoj lasis sin egalshalti de la nacisocialistoj kaj tiel nerekte kontribuis al la eksplodo de la milito, holokausto ktp.

9. Ne estas klare, kion TEJO komprenas sub “fundamentaj homrajtoj“. Ekzistas diversaj aktoj de la internacia juro, kiuj devus esti menciitaj en tiu momento.

10. TEJO ĝuste komprenis, ke la Eo-movado havas politikajn celojn por ŝanĝi certajn aferojn en la socio, kiuj estas ligitaj kun lingvoj kaj lingvopolitiko. Sed por kompreni tion, necesas bone koni la mekanismojn de la lingvopolitiko en la diversaj ŝtatoj, eŭropaj kaj mondaj organizaĵ por povi kredinde argumenti kaj atingi iujn solvojn. Pura fantaziado kaj ideologia asertado malhelpas tiujn celojn. Sed oni konsciu, ke “kunlabori“ kun politikaj partioj povas eti danĝera ludo. Pro tio TEJO ĝuste komprenis, ke la eblecoj estas limigitaj.

11. Mi povas nur ripeti la postulojn, ke la lingvo Esperanto estos eventuale mondvaste konsiderata nur, se ĝi komencos ludi gravan rolon en scienco kaj klerigo, publico kaj jurnalismo, literaturo kaj kulturo, eble ankaŭ en politiko, ekonomio kaj komerco, analoge al la nacilingvoj.

12. Efika komunikado povas okazi nur, se spertaj kaj kleraj parolantoj de iu lingvo interagas. (Nature interparolado povas funkcii ankau sur pli primitiva nivelo de klereco, do efikan komunikadon nur nur povas certigi kleruloj, akademianoj ktp. ) Eĉ se Esperanto estus utiligita inter senalfabetulo de lando A kaj senalfabetulo de lando B povus okazi, ke tiuj du personoj malbone aŭ ne interkompreniĝas. En Universala Kongreso de Eo la observo montras, ke ju pli spertaj kaj kleraj e-istoj estas iuj personoj, despli bone funkcias la interkomprenighado. Sed en la Eo-movado ofte okazas ankau tio, ke simpluloj pli bone interkomprenighas ol iuj kun pli altnivela klereco). Certe, Esperanto esta pli facila lingvo kompare kun verŝajne ĉiu ajn nacilingvo, sed tamen tio ne signifas, ke la ĝenerala glata interkomunikado kaj interkomprenighado (du diversaj aferoj) inter homoj estas garantiataj. Do, ne la lingvo mem estas respondeca por tia glata interkomunikado, sed la sperteco kaj klereco de la parolantoj de iu lingvo. La sama validas por Esperanto. Ekzemple en Libera Folio, kie la homoj konversacias kaj interŝanĝas opiniojn en Esperanto, ofte okazas miskomprenoj kaj konfuzoj, ĉar homo A ne bone komprenis, kion homo B celis diri. Chi tie ni havas la problemon de individuaj sociolektoj, fenomeno lau mi malbone au ech ne esplorita en Eo. Do, komprenebla estis la lingvaĵo, sed ne la senco de la koncerna frazo, aŭ penso. Mi ankau ne certas, chu chiuj bone komprenas kion mi skribas chi tie. Por iuj ghi eble estas tro komplika, tro teda, por aliaj, kiuj kaptas la fadenon, ghi eble estas interesa. Por triaj, kiuj konstatas, ke Künzli skribis, ili tuj estas bremsitaj, reagas per antaujughoj kaj kun negativa sinteno, ktp. Do, gravas ankau KIU skribas/diras KION KIEL. Ekzemple mi memoras diversajn esperantistojn de iuj kongresoj, kiuj tie paroladis au diskutis, sed mi ne memoras bone, kion ili diris. Ktp. Ciuj tiuj problemoj de interkomunikado kaj interkomprenighado, ankau en Eo, devus esti konsiderataj, antau ol oni asertas ion ajn.

13. Ni prenu sub la lupeon la aserton de TEJO: “La elekto de unu el la naciaj lingvoj tamen kaŭzas grandan malegalecon en la mondo“. Tio estas verŝajne nur teorio. Kiel ekzemplon ni prenu Francion. En Francio (bedaŭrinde) grandparte malaperis malgrandaj lingvoj kiel la bretona, alsaca, okcitana, provenca (kvankam ne malmutlaj homoj ankoraŭ parolas tiujn lingvojn ĉefe INTER SI, sed ne kun aliaj francoj aŭ eksterlandanoj.) Do, demandu ilin, ĉu ili sentas malegalecon, ĉar ili DEVAS paroli en la franca. Ekzemple en Sovetunio la rusa lingvo estis ATRUDITA al preskau 300 milionoj da homoj de ĉ. 150 popoloj de la lando (oni diris, ankau interlingvistoj kiel Isaev, ke la rusa funkcias kiel mezhnacionalyj jazyk). Post la disfalo de Sovetunio ĉiuj tiuj 150 popoloj de Sovetunio opiniis, ke necesas revigligi siajn proprajn etnajn lingvojn por savi ilin. Do, la landvasta deviga uzado de la rusa estis konsiderata kiel MALEGALECO kaj MALJUSTECO, kvankam ghi ligis milionojn da homoj por ebligi iun komunikadon ekz. inter taghiko kaj estono. Sed estas interese, ke esperantistoj NENIAM skribis pri tiu rolo de la rusa lingvo nek aldonas tiun konsideron, kiam ili polemikas kontraŭ la angla lingvo. La sovetiaj lingvistoj kaj interlingvistoj ech ne rajtis objektive trakti tiun temon, pro kio la problemo ne eniris la konscion de e-istoj.
Lau mi e-istoj nefakaj pri tiu temaro ne devus enmikisighi au alpreni vidpunktojn rilate demandoj de etnaj minoritatoj por fari dubindajn, nebulajn au falsajn konkludojn rilate "lingvaj rajtojn". Entute lau mi la tasko de la Eo-movado ne estas okupighi pri la problemoj de etnaj minoritatoj, indighenoj ktp.

14. La aserto, ke la apliko de iuj naciaj lingvoj ne taŭgas por internacia komunikado, estas falsa kredo. Mi konas polojn, kiuj bone interkompreniĝas en la germana lingvo kun eksterlandanoj, kiuj parolas la germanan, same bulgarojn, kiujn interparolas kun nederlandoj en la franca ktp. Per la ĉina aŭ araba lingvo verŝajne interkomunikiĝas milionoj da civitanoj el plej diversaj landoj, same per la rusa lingvo milionoj da homoj daŭre glate interrilatas (malgau la supre aludita problema statuso de la rusa) - ekzemple estonoj kun latvoj kaj litovoj, armenoj kun kartveloj, uzbekoj kun turkmenoj (kvankam ili parolas parencajn turklingojn), ne parolante pri ĉuvaŝoj kun mareoj, ukrainoj kaj belorusoj (kies lingoj precipe ekzistas, sed ili tamen preferas la rusan, kiun ili ofte parolas pli bone, ne kutimas aŭ hontas paroli la etnan lingvoj aŭ pro alia kaŭzo) kaj analoge.En Svislando miloj da fremdlingvanoj el centoj da diversaj nacioj interkomunikighas en la svisalemana lingvo, kiuj farighsi speco de nova internacia lingvo - kaj por tiu celo servas ech plej diversaj dialektoj (ekzemple kiom multaj albanoj el Kosovo parolas la zurikan, lucernan, urian, bazelan ktp., kiun ili lernis kiam ili laboris kiel gastlaboristoj en la 60-80aj jaroj. Iliaj infanoj, kiuj parte naskighis en CH, ech perfekte parolas tiujn lingvojn, kaj ili nek bezonas nek konas Esperanton).

15. Jes estas vere, ke milionoj aŭ miliardoj da homoj malbone aŭ ne parolas la anglan, precipe en Afriko, Azio kaj Latinameriko, kie la angla ne estas ŝtata lingvo. Ekzemple mia estona amikino, kiu iel lernis la anglan el lernolibro kaj en praktikado en la firmao. aplikante tre specifan anglan lingvon, nur pene interkomprenighas kun hindoj en Bangalore, kiuj tie okupighas pri la librotenado, kaj pro tio aperas amaso da alispecaj problemoj). Kion mi volas diri per tiu ekzamplo estas. ke mi dubas, chu tiun problemon oni solvos pere de Eo. Do, milionoj da homoj parolas ĝin malbone. Mi ne kredas, ke ili parolas ghin malbone, char ili malshatas la anglan lingvon, precipe en Hindio, kiu estas eksa brita kolonio. Kaj estas vere, ke la angla lingvo ne estas facila, sed malfacila, se oni devas regi ĝin sur pli alta nivelo. Do, oni devus unue analizi la kauzojn antau ol aserti ion ajn fushan.
Por resti che la hinda kazo: La Eo-artikolojn de Dasgupta oni (t.e. mi), chefe la encon de ilia enhavo, ofte komprenas nur kun peno, sed mi ankorau ne komprenis, chu oni malbone komprenas ilin, char Dasgupta estas hindo kaj disponas alian lingvan au sociolingvistikan cerbo-koncepton, au char li estas speco de elitisma lingvisto-filozofo, apartenante al iu aparta kasto, esprimante sin per specifa lingvajho, kiu estas komprenebla chefe nur al li mem kaj eble kelkaj aliaj. Mi ankau ne komprenis, chu li estas vere elstara intelektulo-lingvisto au chu nur pseudointelektulo, da kiuj en la Eo-movado ekzistas multaj kazoj. Char temas pri la prezdanto de UEA, oni permesu tiajn kritikajn demandojn, char temas pri publika figuro de la movado, pri kiu kritikon necesas esprimi.

16. La t.n. monda “lingvoproblemo“ restos ekzisti ĝis la fino de la mondo kaj ne estas solvebla, ankau ne de la e-istoj (ilin oni demandas plej laste, char ili asertas amason da stultajhoj). Kio rilate tiun problemon okazas post cent aŭ mil jaroj neniu scias. Ĉu ekzemple la ĉina lingvo etendiĝis al Eŭropo kaj Ameriko? Do, tiun problemoj la esperantistoj, kiuj tiam vivos, devos solvi :-)) TEJO ĝuste komprenis, ke pro la hind-eŭropa karaktero de Esperanto, la “monda lingvoproblemo“ ne povos esti plene egalece solvita pere de Esperanto. Komapru la komputilajn lingvojn, kiuj venkis tutmonde. Sed neniu povas PAROLI en HTML, Java, Javascript aŭ simile.

17. Kion finfine signifas “neŭtrala komunikilo“? Por esti kredinida kaj science argumentanta, oni ne povas fari asertojn sen prezenti difinojn pri certaj nocioj. Bedaurinde, la e-istoj ofte shatas ludi per iuj bombastaj nocioj sen kompreni ilian sencon.

18. La diskuto pri ĉu Esperanto estas aŭ havas kulturon, estas same sensenca kiel la diskuto ĉu Eo estas aŭ havas ideologion, siatempe gviditan de Blanke kaj aliaj. La lingvo estas PARTO de ia kulturo. Sed la Eo-kulturo, se entute oni povas paroli pri Eo-kulturo, esence estas kopio, imitajho, surogato de la diversaj naciaj kulturoj kaj do bedaŭrinde tro primitva por povi influi aliajn kulturojn. Al mi ne estas konata ekzemplo, kie la Eo-kulturo influis iun alian kulturon. La Eo-kulturo povas influi maksimume la “kulturon“ de iuj Eo-aranĝoj, kiuj okazas pli malpli inter samlingvanoj. Ekzemple: en iuj aranĝoj de svisaj, francaj, danaj, hispanaj, japnaj, afrikaj esperantistoj la Eo-kulturo povas efektiviĝi, sed nur izolite. En tiu kazo oni vershajne jam parolus pri speco de subkulturo. Do, necesus funde rediskuti la karakteron, signifon kaj rolon de la Eo-kulturo.

Che tiu asertaro temas do shajne pri nova provo aktualigi la sintenon de certaj Eo-medioj pri lingvopolitiko. Bedaurinde, kompare kun pli fruaj samtipe formulitaj verkajhoj oni vidas neniun modifon, neniun esencan evoluon en la stagnanta diskuto. Memkompreneble, se TEJO volas adopti tian opiniaron, tio estu ghia plena rajto kaj libereco. Sed oni ne miru, se neniu alia inteersighos pri tiu diskuto kaj opiniaro, char al ghi komplete mankas objektiveco, scienca bazo kaj raciaj vidpunktoj. Eĉ unu referenco al la faka literaturo ne ekzistas en tiu teksto. Do, mi sugestas, ke TEJO argumentu sur science pli alta nivelo kaj rezignu pri iuj arbitraj asertoj ĝis nun nepruvitaj kaj maĉitaj nur de la Eo-propagando, kiu kiel konata estas pure ideologia kaj grandparte fantazia. Al la e-istoj mi entute rekomendas komplete forlasi la obsedon pri la angla lingvo, car tio havas neniun sencon, devas esti konsiderata kiel neuroza, kiel paranoja, do kiel psika malsano, kaj nur ridindigas Esperanton kaj la Eo-movadon, tiom longe ke seriozaj kaj raciaj argumentoj ne estas prezentitaj. Tiaj similaj tezaroj ne povas veki la atenton kaj interesighon de legantoj, kiuj en si mem principe interesighus pri la temo, ech apogus Eon, do nek de sciencistoj aŭ politikistoj, kiuj devas diskuti pri iuj problemon surbaze de la objektiveco kaj de la realeco.

Anstatau skribi dubindajn asertojn kaj teoriojn mi alvokas la profesiajn fakulojn en TEJO verki pli da fakaj artikoloj en Eo por klerighi pri la temaroj, prri kiuj oni parolas.

Kontribuajho de A. Künzli al la 125-jarigho de Eo.

interDisto
interDisto diras:
2012-01-31 20:27
Estimata Andreas,
via kontribuo pri la dokumento kiun preparis la komitato de TEJO, estas tre interesa (kaj tre longa... estas malfacile legi tion antaŭ ol ekperdi koncentriĝon). Sed kial vi daŭre afiŝas ĝin kiel komenton al tute ne rilataj temoj? Ĉi tiu paĝo temas pri "IJK en Vjetnamio", la alia paĝo (kiu ial malaperis de LF) temis pri kritiko de specifa numero de Kontakto. Kiamaniere komento pri lingvopolitika dokumento rilatas al tiuj ambaŭ temoj?? Ĉu ajna artikolo en LF, devas finiĝi per ĵetado de lingvaj argumentoj, tute ne rilataj al la esenco de la artikolo?
Bonvole, malfermu apartan paĝon - ĉiu leganto de LF rajtas fari tiel.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-01-31 22:57
> Ĉu ajna artikolo en LF, devas finiĝi per ĵetado de lingvaj argumentoj, tute ne rilataj al la esenco de la artikolo?

La leĝo de Tonjo: "Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo proksimiĝas al 1". http://www.delbarrio.eu/2008/04/la-legho-de-tonjo.htm
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-01 13:02
Ankaŭ min iom ĉagrenis ke miaj saĝeroj forviŝiĝis, do mi uzis antaŭtagmezon por reestabli ilin en mia propra parto de Libera Folio.
esperanto
esperanto diras:
2012-02-01 15:22
Unu el la leghoj en (au de) informadiko estas chiam konservi kopion de gravaj personaj dokumentoj. Sed pri la malaperigo de tutaj chenoj de mesaghoj en Lib. F. oni ne estis informita au antauavertita. Nun oni scias, kun la sekvo, ke oni vershajne malpli ofte metas pli seriozajn komentojn, char la fido al Lib. Folio malkreskis pro la risko, ke oniaj eroj povas subite malaperi.

Sed rerkante viajn sagherojn, ili eble farighos ankorau pli saghaj...
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-02-01 15:59
Sendube. Mi eĉ iomete utiligis la eblecon redakti la jam publikigitan tekston.
esperanto
esperanto diras:
2012-02-01 16:02
Cetere, mi estas certa, ke mi skribis reverkante. Kial tuta ero de la vorto elfalis che la publikigo mi ne komprenas. Misteraj fantomoj influas...