Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La Civito adoptis la anglan

La Civito adoptis la anglan

de Redakcio Laste modifita: 2012-02-23 20:48
La retejo de la Esperanta Civito rapide raportis pri la fakto, ke la reta tradukilo de Google ekparolis Esperanton. La raporto tamen aperis nur en la angla.

Sub la titolo "Google adoptis esperanton" (kun minusklo), la retejo de la Esperanta Civito aperigis la tekston "Esperanto iĝis la 64a lingvo de Google por la aŭtomata tradukado. Jen la oficiala anonco:"

Post tiu enkonduka frazo aperas la kompleta anglalingva teksto de la komuniko de Google, sen Esperanta klarigo kaj eĉ sen ligilo per kiu eblus aŭtomate traduki la teskton al Esperanto.

Ne tuj klaras, en kiu maniero la ekuzo de la angla lingvo anstataŭ Esperanto rilatas al la "raŭmismo" de la Civito.

La retejo de la Civito aldone havas sekciojn ankaŭ en la angla, franca, germana, hispana kaj la itala. Tamen tiuj sekcioj estas komplete malplenaj. Eĉ la anglalingva sekcio estas tute malplena - la anglalingva anonco pri Google aperas nur en la Esperanta sekcio de la retejo.

arkivita en:
cneidorf23
cneidorf23 diras:
2012-02-23 22:07
giuseppe
giuseppe diras:
2012-02-23 23:36
Plej multaj komunikoj de la Civito estas ridindaj, sed ĉi-kaze mi trovas nenion strangan. La originala anonco estis en la angla, do oni citis ĝin en la angla (kun E-a enkonduko, tre mallonga, sed sufiĉa por komprenigi, pri kio temas).

Ĉu ekzistas E-isto, kiu ne povas kompreni simplan anglalingvan tekston (kaj tamen povas interesiĝi pri la temo "Google Translate")? Mi plej verŝajne neniam renkontis tian...
carlominnaja
carlominnaja diras:
2012-02-24 12:04
La titolo aperinta en Libera Folio estas misgvida. HeKo, agentejo de la Civito, tute ĝuste anoncis en esperanto la sciigon kaj perfekte laŭ ĵurnalista etiko transskribis la originalan sciigon de google, kiu estis en la angla. Flanke, eĉ nur por enskribiĝi al la eblo komenti en Libera Folio duono de la instrukcioj estas en la angla!!!
Carlo Minnaja
unuel
unuel diras:
2012-02-24 13:32
En kiu lingvo estas la instrukcioj por enskribiĝi al la eblo komenti en la retejo de la Civito?
redakcio
redakcio diras:
2012-02-24 21:07
Carlo Minnaja komplete pravas en tio, ke bedaŭrinde kelkloke en la teknika interfaco de Libera Folio aperas anglaĵoj. Tio dependas de la fakto, ke la esperantigo de la enhav-administra sistemo Plone ne plu estas tute ĝisdata. (Siatempe tiu esperantigo estis farita unuavice ĝuste por Libera Folio.) Ni esperas, ke lige kun ĝisdatigo de la sistemo la mankoj povos esti forigitaj, aŭ almenaŭ malpliigitaj.

Li aliflanke komplete malpravas en sia aserto, ke ĵurnalisma etiko postulus la senŝanĝan republikigon de gazetaraj komunikoj, eĉ en la originala lingvo. Profesia ĵurnalismo male antaŭsupozigas, ke ĵurnalisto, kiu ricevas gazetaran komunikon, sobre kaj kritike sintenu al ĝi, laŭeble kontrolu ĝian verecon, kaj faru propran takson pri tio, kion kaj kiuforme publikigi, se la afero meritas atenton.

Estas vero, ke en Esperantujo kaj ekzemple Norda Koreio (eble do ankaŭ en Italio?) la reganta sinteno ŝajnas esti alia, sed almenaŭ en Svedio ĵurnalisto, kiu en svedlingva amaskomunikilo senŝanĝe republikigas gazetarajn komunikojn ne havas grandajn ŝancojn por kariera progreso. La ideo publikigi en serioza svedlingva amaskomunikilo ANGLALINGVAN gazetaran komunikon estas tro stranga, por ke iu entute elpensu ĝin, mi kredas.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
esperanto
esperanto diras:
2012-02-24 13:02
Eblas konkludi, ke la Civito finfine komencas agnoski la hegemonion de la angla lingvo kiel mondlingvo. :-))
Sed kial ili ne tuj uzis la koncernan mashinan tradukilon de Guglo por esperantigi tiun anglan tekston?

La rezulto estus jena:


Hodiaŭ, ni ofte aldonas esperanto al Google Translate, farante niajn 64th subtenata lingvo.

Ludovic Lazarus Zamenhof komencis sian serĉon facile lernebla lingvo dividitaj de ĉiuj homoj en la jaroj 1870 kaj eldonita en 1887 kun la ideoj lia libro Libro Unua. La koncepto de komuna lingvo disvastiĝis rapide, kaj komenca reagoj al esperanto esti gamis de entuziasma por brakumi forigo. Nun, 125 jarojn poste, centoj da miloj esperanto havas hundon de aktivaj parolantoj, milionoj de homoj kun ioma kono de la lingvo, kaj eĉ kelkaj cent homoj, kiuj lernis ĝin denaske, instruita de liaj gepatroj.

Esperanto kaj Google dividas la celo de Traduku helpi homojn kompreni sin reciproke, tiu rilato estis farita ecx en tiu blog Sekve, ni estas tre ekscitita, ke ni nun povas proponi traduko por tiu lingvo ankaŭ.

La Google Translate teamo estis vere surprizita pri la alta kvalito de maŝina tradukado por esperanto. Kiel ni scias el multaj eksperimentoj, pli trejnado datumoj (kiu en nia kazo signifas pli ekzistantaj tradukoj) inklinas liveri bonan tradukoj. Por esperanto, la nombro de ekzistantaj tradukoj estas kompare malgranda. Germana aŭ hispana, ekzemple, havi pli ol 100 fojojn la datumoj, aliaj lingvoj Kiun Ni enfokusigi nian esploron penadoj havas similajn kvantojn de datumoj kiel esperanto, sed ankoraŭ ne atingas komparebla kvalito. Esperanto estis konstruita esploro kiu estas facila por homoj lerni, kaj tio ŝajnas helpi aŭtomata tradukado tiel.

Kvankam la sistemo estas trankvila for de perfekta, ni esperas ke nia lasta krome helpas vin lerni pli pri esperanto historio kaj kulturo. Traduko de kaj al esperanto estos baldaŭ disponebla en translate.google.com, en nia retejo móvil apliko, kaj en la Google Translate apliko por Android kaj iOS.

http://translate.google.com

Mi deziras sukcesan plibonigon de la traduko - kaj antau chio sukcesan kreon de pli tauga tradukmashino!
interDisto
interDisto diras:
2012-03-06 12:45
:)
Alekso
Alekso diras:
2012-03-07 12:24
Ĉu tio estas denaska hundo? :)
carlominnaja
carlominnaja diras:
2012-02-24 22:43
Se oni volas citi originalan dokumenton, oni ne povas eskapi de la originala lingvo. Tion korekte la Civito faris. Se oni volas aldoni aŭ antaumeti komenton, tion oni faru en la lingvo de la komentejo. Tion korekte la Civito faris en esperanto/Esperanto (pri uskleco diskutoj daŭras jam jardekojn). Ne kompreneblas do la misgvida titolo "La Civito adoptis la anglan", krom interpreti ĝin kiel infanecan transkapiĝan klopodon iel kritiki falsargumente la Civiton, kiu ĉi-foje estas tute neriproĉebla. Ankaŭ la kunmencio pri Norda Koreio kaj Italio estas, nu, intence misgusta, se ne nomi ĝin ofenda (venanta el lando kie plejmulto de la doktoriĝaj kursoj estas en la angla...). Bedaŭrinde jes ja, Kniivila pravas: en Esperantujo/io ankoraŭ pluraj redaktoroj devus lerni pri ĵurnalisma etiko...
Carlo Minnaja
esperanto
esperanto diras:
2012-02-24 23:52
La meto de la anglalingva teksto far HeKo devis havi iun certan kialon, char Silfero faras nenion sen certa kialo au senkonscie. Paroli pri jhurnalisma etiko en tiu kunteksto estas tro ridinda. Cetere, mi subkomprenis, ke meti anglalingvan tekston en esperantlingva platformo estas maletika. En la hodiaua tempo, en kiu la angla lingvo ludas tiom elstaran rolon, tiaj asertoj estas esprimo de psikopatologia malsano fare de sektemaj radikaluloj.

Dum la komunisma tempo, neniu protestis kontrau la sufiche maletika sinteno de certaj Eo-gazetoj kiel "der esperantist", "bulgara esperantisto" ktp. Pro tio, chiuj tiuj tipoj, kiuj siatempe silentis kaj hodiau kriachas kontrau la angla lingvo, komplete diskreditighis kaj prefere fermu la faukon kaj malaperu de la Eo-movado, al kiu ili fakte pli damaghas ol utilas per siaj pseudoetikaj argumentoj.

Sed mi pensas, ke mi povis konduki la guglan tradukmashinon al la absurda. Cetere, la supran estonan tekston, kiun mi tradukigis per guglo ankau al la germana, mi legis intertempe kaj devis konstati, ke por la dua aspekto, ke tiu traduko taugas kiel bazo por verki bonan skriban tradukan tekston, ne plenumighis, char la traduko estas tro fusha por povi esti utiligita kiel bazo por tiu celo. La Eo-tradukon mi ne kontrolis, sed vershajne ghi suferas je la sama malsano.
Eble guglo havas malfacilon traduki finnugran lingvon al hindeuropa lingvo. Do, necesus kontroli ekzemple nederlandan au anglan originalon per traduko al la germana, au inverse, por konkludi pri la rezulto.

Krom tio, necesus legi la fakan literaturon por kompreni kiel tiuj tradukmashinoj funkcias.
javergara
javergara diras:
2012-02-25 00:45
Estas iom amuze legi tiel ad-hokajn argumentojn pri jhurnalisma etiko (!!) por pravigi s-ron Silfer.

Eble la afero estis multe pli banala. Mi emas supozi ke kiam Libera Folio informis pri la grava novajho per profesie (do serioze) verkita artikolo, kiu provizas diversajn utilajn informojn, urghis ke la "retagentejo" HeKo ankau shajnigu sin same lerta. Sed la improvizado havas limojn, kiel ni chiuj scias.
redakcio
redakcio diras:
2012-02-25 00:19
Mi forigis la komentegon de Andy Künzli, kiu enhavis la kompletan paroladon de la prezidento de Estonio, en la estona kaj en Google-traduko. Andy, bv. ne plu afiŝi komentojn kiuj estas dekoble pli ampleksaj ol al artikolo sub kiu ili aperas. Se vi efektive opinias, ke la parolado de Ilves kaj ĝia Google-traduko rilatas al la temo, vi estas bonvena afiŝi ligilojn al ili.
esperanto
esperanto diras:
2012-02-25 00:57
Faru tion mem! Mi ne pretas plu perdi mian tempon.
KaraGu
KaraGu diras:
2012-03-09 09:46
Probable "hundreds of thousands..." ;-)

Jes la traduksistoemo donas kelkfoje amuzajn rezultoj, tamen laŭ sveda parolturon tio plilongigas la vivon. ;-)
esperanto
esperanto diras:
2012-03-30 20:06
http://www.esperantio.net/index.php?id=1900

Estas nur demando de tempo, kiam la eliranto au eniranta konsulo de la Civito proklamos sin mem papo (supozeble la eliranta), char oni jam parolas pri kurio (vershajne ili volis skribi kuirejo).

Kompreneble, pro la nova konsuleco de s-ino Conde Rey la Civito draste perdos reputacion kaj signifon, char kiu estas s-ino Conde Rey kompare kun korifejo kiel Valerio Ari alias Giorgio Silfer, kiu farighos iu griza eminenco en la tuta civito, kaj char li jam okupis chiujn funkciojn en tiu groteska organizajho, oni devos vershajne inventi iun novan postenon, ekzemple papon.

Do, Esperantio eniras novan fazon de la kafkaeska au havela teatrumo.
pistike65
pistike65 diras:
2012-03-31 05:33
El la sama civita komuniko:
"estos proponita la enkonduko de specifa salutvorto ene de la civitanaro".
Baldau, ekde la unua vorto, shibolete audeblos kiu estas bona Esperantano raumisma kaj kiu finvenkismas missalute.

amike
Istvan Ertl
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-03-31 13:24
Sanon kaj civiton.
esperanto
esperanto diras:
2012-07-14 14:24
Lau
http://www.esperantio.net/index.php?id=1981

Silfer ricevis la t.n. "premion Acadeicmus Ariste", "pro interlingvistikaj meritoj". Gratulon!

Tio mirigas, char fakte oni ne bone scias, kiuj estas efektive la interlingvistikaj meritoj de Silfer, despli ke li nenion esencan sciencan publikigis sur tiu chi kampo krom kelkaj artikoloj kun mistikaj spekulacioj.

Lau
http://www.forselius.ee/ind[…]=auhind-academicus-ariste-2

La premion lastatempe ricevis krom A. Dulitshenko mem ankau Sergei Kuznetsov, Detlev Blanke, Michel Duc Goninaz, Helmar R. Frank, Humphrey Tonkin. Tio indikas, ke per tia premio oni ornamas chefe iujn konatajn aktivulojn de la Esperanto-movado (principe chiam la samajn). Mi ne arogas al mi komenti la pravigon. Sed tio aspektas, kvazau kelkaj amikoj disdonas inter si iajn pseudopremiojn.

Paul Ariste estis elstara sciencisto en sovetia Estonio, kun mondfama signifo. Diference kun la supre nomitaj personoj, lia nomo aperas en chiuj gravaj landaj enciklopedioj. Estus do false voli uzurpi kaj misuzi la nomon de mondfama sciencisto por honori iujn subalternajn personojn de la koterio de la Esperanto-movado, kiuj neniel povas esti komparitaj kun la signifo de Ariste. Despli, ke, lau mia scio, la premio ne estas ligita kun adekvata monsumo, kies decus en tiaj kazoj.

La tutan tiuspecan premiadon oni do povas kvalifiki kiel blufon. Tiu chi blufo apartenas al la sama kategorio, kiel se ekzemple oni mencias Evgenij Bokarjov-on en la sama vico kiel Schuchardt, Martinet, Jusxmanov, Baudouin de Courtenay, Troubetzkoy, Meillet k.a., kiel tio estis farite.

Supozeble baldau la samon oni povos legi pri Silfer, ke lia signifo estas komparebla kun tiu de Ferdinand de Saussure, Sapir, Jespersen au Chomsky.

Lau mi oni devus lasi la preghejon en la vilagho, kiel diras germanlingvanoj. Cetere, tiu flatado kaj premiado nur fortimigas homojn, kiuj shatus reale science labori, sed kiuj estas diversmaniere bremsitaj kaj malhelpitaj de la supre nomitaj premiitoj.

 
bkolker
bkolker diras:
2012-07-14 18:13
Paul Ariste estis scienca gvidanto de mia studenta lingvistika verko (pri interlingvistiko) en la 1959-60 studjaro. Li estis tre respektata fakulo, poligloto (li parolis ech la jidan lingvon!), ege akurata en korespondado, tre afabla homo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-06 16:29
http://www.esperantio.net/index.php?id=1991

Malgrau la altgrade mikspota kaj realecfremda fatraso, kiun la ekskonsulo denove skribis en tiu chi plej fresha mesagho de HeKo, la plej lasta alineo tamen estas atentinda, lau mi.