Nova Ĝangalo ŝaltiĝis
Laŭ pli frue dissendita informo, ĉefredaktoro de Nunonia.com estos Cândido Ruiz, dum Flávio Rebello estos "prizorganto de la revizio". La retadreso Nunonia.com estis registrita de Flávio Rebello en decembro. En la nun ekfunkciinta retejo mankas ajnaj informoj pri la respondeculoj, sed aperas ampleksa intervjuo kun Flávio Rebello.
En la longa, ŝajne iom haste redaktita intervjuo Rebello interalie klarigas, kial fiaskis lia televida projekto. Laŭ lia opinio, esperantistoj ne donis por ĝia realigo sufiĉe da mono, ĉar li mem ne sukcesis bone klarigi al ili, kiel "valora kaj apoginda" la projekto estis.
- Kelkaj certe memoras, ke ni bezonus 35 mil eŭrojn por bone kaj adekvate establi la televidkanalon, kaj ke ni ricevis nur 23 mil eŭrojn, ronde. Spite tiu nesufiĉe alta sumo, ni lanĉis ITV-on pro respekto al tiuj pluraj, kiuj kredis, kunrevis kaj cetere, kunfinancis la projekton. Kaj ĝi aspektis bela kaj efektiva. Internacia Televido estis fakte altkvalita dum tiu epoko.
Siatempe Flávio Rebello estis ankaŭ ano de la Akademio de Esperanto. Ne por "brili, por ricevi aplaŭdojn aŭ laŭdojn", li klarigas, sed "por provi renversi la decidon de la Akademio rilate al la daŭra neo al la esperantigo de personaj nomoj". En Nunonia.com la redaktantoj evidente klopodas daŭrigi la siatempan politikon de Ĝangalo, esperantigante ĉiujn nomojn, kun varia sukceso.
Ĝenerale Nunonia.com ŝimilas al magra versio de la iama Ĝangalo, kun mallongaj novaĵetoj tradukitaj el nacilingvaj fontoj, kaj kun kelkaj speciale verkitaj artikoloj de pli aŭ malpli konataj esperantistoj. En unu el la artikoloj "Renato Korseti" rakontas pri la nova konspiro de "iu en Vaŝingtono" por "disvastigi la plej krudan kapitalismon ankaŭ en Eŭropo". En alia teksto Luis Jorge Santos Morales (kiu ial sukcesis eviti la devigan esperantigon de nomoj) klarigas, ke Esperanto estas la plej "belsoniva" el ĉiuj lingvoj en la historio de la homaro.
Ne aperas ĝis nun en Nunonia.com la "blogaro kaj aliaj servoj", promesitaj en la pli frua komuniko. Ĉiujn tekstojn en Nunonia.com eblas komenti post registriĝo en la retejo.
Ĝangalo kaj la nova Nunonia.com ne estas la solaj provoj starigi retejon pri mondaj novaĵoj en Esperanto. Raporto.info funkciis dum du jaroj, sed malaperis post transdono al ĉina respondeculo en 2008. La projekto Eventeo ŝajne endormiĝis en la dua duono de la pasinta jaro, post ambicia komenco, kaj simile statas la afero pri la esperanta sekcio de Tlaxala. Plu ekzistas ekzemple eo.mondediplo.com kaj la freŝa ĉiutaga novaĵblogo Eŭropa Civitano.
La nova portalo de Flavio Rebelo shajnas trafa, kaj povas ekestighi bona gazeto, en bona servonicho, en la ne tro longa listo de eldonajhoj kiuj nun au antaue bone servis la Esperantistojn: Liberafolio, Esperanto, Kontakto, La Balta Ondo, Ondo de Esperanto, Litova Stelo, Almanako, Eventoj, Monato, la Heroldo de la Sikorska-Figuieraj jaroj, El Popola Chinio, kaj la nova Facila Vento, ktp.
Sed Nunonia ne nur povas servi la nuntempajn, spertajn Esperantistojn, ghi ankau povas esti bona ilo por la lernado de la lingvo, speciale kiam kursgvidanto devas alpashi al la nuntempa mondo kaj utiligi nuntempajn esprimojn por priparoli novajhojn, politikon, ekonomion, sportojn kaj similajn temojn. La rubrikoj de Nunonia estas tre utilaj tiurilate.
La valoro por varbado de la ekstera mondo ankau videble elstaras. Antau jaroj ni povis montradi belajn revuojn, sed nun pli kaj pli la novaj ekinteresitoj de nia lingvo bezonas ion klaran kaj belan sur la Interreto. Nun, per Nunonia la Esperantistoj povas montri al ne-Esperantistoj, ke ni havas ion ghisdatigitan kiu parolas pri chiutagajhoj kaj novajhoj kiel tiuj supre menciitaj.
Sed por plene atingi la tri valorojn suprajn: boneco, instrueco kaj varbeco, la artikoloj devas resti aktualaj, devas iom plilongighi kaj devas senerarighi. Tio bezonos multe da laboro, kaj eble la solvo, kiel por la revuo Monato antaue, estas la kunlaborado. La artikolo de Renato “Korseti” tiurilate estas promesplena.
La senerarigo montras alian defion por la Esperantistoj, speciale por niaj programistoj, Esperantujo bezonas bonan komputilan programon kiu forigas kaj literumadajn erarojn kaj la gramatikajn erarojn de niaj tekstoj. Rapida jhurnalista laboro bezonas tion, kaj mi pensas, ke la plejparto el ni bonvenigos komputilan tekstoprilaborilon kiu sambone funkcias kiel la elstara programo EK de Simono Pejno.
Dennis Keefe
Universitato de Nankino, Chinujo