Plu ŝrumpas la abonantaro de la revuo de UEA
En la jaro 2008 la abonkvanto de la revuo Esperanto unuafoje falis sub la simbolan ciferon 4.000. Dum la sekvintaj tri jaroj la cifero plu falegis, kaj en la fino de 2011 la kvanto de pagitaj ekzempleroj estis nur 3.300. El tio milo estas dumvivaj membroj, honoraj membroj kaj simplaj abonoj. La kvanto de homoj pagintaj kotizon de membroj-abonantoj dum la pasinta jaro falis de 2.497 al 2.304.
Dum la dekjara periodo 2002-2011, kiun montras nia grafikaĵo, la suma kvanto de individuaj membroj falis je 392 personoj, dum la kvanto de membroj-abonantoj falis je 691. La perdo de preskaŭ sepcent membroj-abonantoj kostas al UEA proksimume 35.000 eŭrojn jare, se oni konsideras ke la mezuma kotizo estas 50 eŭroj. Iomete da mono la asocio tamen ŝparas pro tio, ke la neabonitajn ekzemplerojn ne necesas dissendi. Laŭ la spezokonto 2010 la sendado de la revuo kostis 7,40 eurojn por ĉiu abonanto, do tiu "ŝparo" estas proksimume 5.200 eŭroj.
Ni turnis nin al la prezidanto de UEA kaj la ĝenerala direktoro de la asocio por ricevi komentojn pri la malkreskanta interesiĝo kiu trafas la revuon de la asocio. Prezidanto Probal Dasgupta - samkiel la redaktoro mem - esperas ke kritikantoj de la revuo mem kontribuos al ĝia plibonigo. La prezidanto kaj la direktoro inter si decidis, kiu respondu kiun demandon. La redaktoro de la revuo ne respondis al demandoj de Libera Folio.
Libera Folio: Kial laŭ via supozo okazas kresko nur en la kategorio "membro kun Jarlibro", dum en ĉiuj aliaj kategorioj (krom "honora membro", decidata de la estraro) okazas malkresko? Eĉ kiam temas pri "dumviva membro", kreskas nur la kvanto de dumvivaj membroj kun Jarlibro, ne tiuj kun la revuo. Alivorte, kial daŭre malkreskas la interesiĝo de la membroj pri la revuo Esperanto? Kaj ĉu laŭ vi estas problemo, ke tiu interesiĝo malkreskas?
Probal Dasgupta: Mi vidas, en viaj demandoj, la supozon, ke la kreskoj kaj malkreskoj spegulas netan diferencon inter ŝato de UEA (kiu do restus relative konstanta) kaj ŝato de la revuo kiel ĝi estas nun redaktata. Mi komencu ĉe la statistika demando. Mi tute laike spekulativas, ke povas temi parte pri la kresko de monŝparemo en tempo de ekonomia krizo, parte pri la decido de la Asocio eksperimente malfermi al la jarlibra membrokategorio aliron al la reta revuo en tempo, kiun markas ĝenerala prefero legi komputile pli ol papere, parte pri la faktoro interesanta vian redakcion, kaj sendube ankaŭ pri aliaj faktoroj. Se aperos analizoj fare de konantoj de la fako statistika, mi volonte cedos antaŭ iliaj demonstroj.
Libera Folio: Ĉu ekzistas ajnaj planoj por ŝanĝi la enhavon aŭ la redaktomanieron de la revuo?
Probal Dasgupta: Pri la enhavo de la revuo, ni estas en fazo, dum kiu validas la espero, ke personoj kaj grupoj, kiuj sentas fortan emon plibonigi la kvaliton de tiu grava organo de nia movado, proponados konkretan helpon al la redaktoro por ke okazu la dezirataj plibonigoj. Estus utile, se iu/j inter la helpintoj/antoj, kunlabore kun la redaktoro, organizus recenzon de la ĝis nun okazinta helpado. Sendube Libera Folio povas sproni tian procezon. Miakomprene la esprimoj de deziro vidi pli bone redaktatan revuon manifestas unu stilon komuniki latentan deziron helpi okazigi la ŝanĝojn, kiujn oni volus vidi.
Libera Folio: Se efektive, kiel sugestas Probal Dasgupta, kreskanta reta legado estas kialo de la malkresko de paperaj abonoj, mi ŝatus scii, kiomfoje estis dum la pasinta jaro elŝutita la revuo, kaj ĉu temas pri granda kresko kompare kun la antaŭa jaro?
Osmo Buller: Laŭ mi la kreskanta reta legado ne klarigas la malkreskon, kaj fakte ĝi apenaŭ estas kreskanta. Pasintjare la revuo estis elŝutita averaĝe 535-foje, praktike same ofte kiel en 2010 (534), kiam la Membroj kun Jarlibro ekrajtis legi la revuon rete. Nur dekono de la membroj interesiĝas pri la elŝutado, kaj tio apenaŭ kreskas. Kompreneble la malkreskon de membroj-abonantoj parte kaŭzis transiro al la malpli kosta kategorio MJ. Pasintjare tiaj kazoj estis 106, sed nur 67 el ili regule pagadis la kotizon de membro-abonanto, dum la aliaj pagis diversajn kotizojn en diversaj jaroj. Supozeble parto el la 67 eksabonantoj fariĝis membroj kun Jarlibro pro nekontento pri la revuo, al alia parto sufiĉis la reta eblo kaj al tria parto ĉi-foje mankis mono.
Libera Folio: Rilate la proponon, ke por plibonigi la revuon volontuloj proponu helpon al la redaktoro - ĉu ne estus pli prudente, ke pri plibonigoj de la revuo okupiĝu unuavice homo al kiu oni pagas monon por redaktado?
Osmo Buller: Evidente jes. Unu el la problemoj tamen estas, ke tiurilate la estraro ankoraŭ ne trovis kontentigan kaj komune konsenteblan solvon. Kiel oni spertis jam en Havano, inter la estraranoj regas diversaj opinioj. Mi mem bedaŭras la siatempan decidon eloficejigi la redaktadon. Krom esti mallongevida, ĝi tre limigas la spacon, en kiu la nuna estraro povas moviĝi ne nur rilate la revuon sed pli vaste la plenumadon de la informa agado de UEA.
Libera Folio: Se oni konsideras, ke la nuna redaktoro ne povas plibonigi la revuon, ĉu oni ne serĉu alian salajratan homon kiu povas tion fari?
Osmo Buller: Tio ne troviĝas en la moviĝospaco, pri kiu la estraro disponas.
amike
Istvan Ertl