Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK

Rezerva IJK malfermita post malrekorda UK

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-13 23:00
La ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo estis la plej malgranda post tiu en Vankuvero en 1984, kun nur okcento da partoprenantoj. Tuj post la UK en Hanojo estis malfermita la Internacia Junulara Kongreso, ankaŭ ĝi nekutime malgranda, kun malpli ol cento da eksterlandaj partoprenantoj. Hanojo efektive estas rezerva solvo por ke entute okazu IJK. La ĉi-jara kongreso devis okazi en Japanio, sed en januaro la japanaj aranĝantoj subite anoncis la nuligon de la kongreso. La vjetnamaj esperantistoj jam havis sperton pri la Hanoja IJK en 2007, kaj sukcesis eksprese aranĝi ĉion.

En Hanojo la sekvan tagon post la Universala Kongreso de Esperanto komenciĝis la 68-a Internacia Junulara Kongreso. En la ĉefa junulara Esperanto-aranĝo partoprenas ĉi-jare ĉirkaŭ 150 esperantistoj, pli-malpli duone vjetnamaj kaj duone eksterlandaj.

La kongreso okazas denove en Hanojo post nur kvin jaroj, laŭ la decido de antaŭ duonjaro, kiam Japana Esperanto-Junularo rezignis pri la organizado de IJK en sia lando. Pro tiu rezigno pardonpetis dum la landaj salutoj Kyo Iwama, komitatano A por Japanio kaj prezidanto de JEJ.

La kongresejo de la IJK estas la sidejo de Vjetnama Unuiĝo de Amikecaj Organizoj, kiu rolis ankaŭ en la organizado de la 97-a UK. La loĝĉambroj kaj programĉambroj situas en apudaj konstruaĵoj, lokitaj kadre de la komplekso de VUAO. Antaŭ la kongresejo fiere pendas bonvenigaj banderoloj, tre similaj al tiuj de la UK.

Marde okazis duontaga ekskurso – la partoprenantoj promenis al la proksimaj Maŭzoleo de Ho Chi Minh kaj Templo de la Literaturo. Fine de la ekskurso pluvo pelis la esperantistojn al la kongresejo, kie dume daŭris prelegoj interalie pri la Esperanto-movado en Afriko kaj plurlingveca edukado. Dum la kongreso, krom du duontagaj ekskursoj okazos ankaŭ dutaga ekskurso al la montaro Ba Vi.

En la aŭkcio, kiu okazis marde posttagmeze, oni sukcesis kolekti pli ol 350 eŭrojn, kiuj estos transdonitaj al la apudhanoja infanvilaĝo SOS . La venditaĵoj - libroj, memoraĵoj, ludoj, alkoholaĵoj k.a. - estis donacoj de esperantistoj, ne nur tiuj, kiuj ĉeestas la kongreson.

La komitato de TEJO dum sia lunda kunsido elektis Francesco Maurelli kiel novan komitatanon C kaj Paweł Fischer-Kotowski kiel ĝeneralan sekretarion de TEJO. Marde kunsidis tri laborgrupoj – pri la politikaj pozicioj de TEJO, aktivula trejnado kaj aliĝo de Benina Organizo de Junaj Esperantistoj al TEJO. La planita laborgrupa kunsido pri Pasporta Servo estis nuligita, ĉar aliĝis tro malmultaj komitatanoj.

Dum la merkreda kunsido estos prezentitaj rezultoj de la grupa laboro kaj fintraktitaj la jara raporto 2011/2012 kaj la laborplano por la venonta jaro.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, dum momento partoprenis en la lunda kunsido de la Komitato de TEJO kaj "flustris salutojn" al la komitato nome de UEA. Li faris ankaŭ paroladon dum la solena inaŭguro, en kiu li diris interalie, ke tio estas la unua IJK en kiu li partoprenas.

La kongreso finiĝos sabate matene. Parto de kongresanoj partoprenos ankaŭ en la dutaga postkongresa ekskurso al Sa Pa.

arkivita en: ,
esperanto
esperanto diras:
2012-08-08 21:03
Mi ne komprenas, kial la e-istoj daure plendas pri "rekorde malgrandaj" UK ktp.

Kiel mi jam foje skribis, se la kvalito estus unuaranga, la kvanto povus esti duaranga.

Lau mi la esperantistoj ne plu vere scias kion fari kun, per au dum tiuj kongresoj, kiuj kiel shajnas al mi, grandparte degeneris al turismaj eventoj, kun iuj tradiciaj programeroj, kiuj pli kaj pli degeneris al formalajhoj kaj tiel perdas sian originan signifon, sian brilon.

Mi kredas, ke inter alie la Centra Oficejo havas la chefan kulpon pro tio. Jam en la preparado de la roterdama kaj bjalistoka UK mi sentis, flanke de la CO, nenian "entuziasmon" organizi tiajn kongresojn, sed chio estis organizita lau la kutima burokratia rutineco, oni parolis chefe pri hotelprezoj, ktp., la publikigita provizira programo estis la kopio de antauaj kongresoj, ktp. Se surloke la bjalistokanoj ne estus donintaj sian akcepton, tiu kongreso vershajne estus farighinta la sama formalisma kaj burokratia rutinajho kiel la roterdama kongreso.

Siatempe mi tion ankorau ne publike diris, char la CO havis mian subtenon, kiun ghi nun perdis post la hanoja kongreso.

Do, ghis nun mi legis nenion pozitivan pri tiuj kongresoj. Povas esti, ke la maniero de la raportado en Libera Folio estas iom "deprima" (au "depresia"). Kompreneble en la revuo "Esperanto" oni skribos, ke tiuj kongresoj "brile" sukcesis ktp. Sed tiun tedan rutinajhon de stereotipa raportado en oficialaj UEA-bultenoj (kie oni devas elshanghi nur la nomojn) shajne jam neniu plu atentas. Kaj poste oni miras, kial la membroj forkuras.

Mi ne scias, kiu estas la mongajno de UEA el tiuj kongresoj. La esperantistoj vere devus komenci sin demandi, kion ili estonte faru kun tiuj kongresoj, UK kaj IJK, por ke ili havu iun sencon - kaj plej grave - KION ILI FINFINE FARU KUN (AU PER) ESPERANTO MEM, kiu, kiel ghenerale konate, trovighas en grandega krizo.

Chu indas mencii, ke Dasgupta faris paroladon dum la solena inauguro de la IJK? Mi kredas, ke ne.

fabhenrique
fabhenrique diras:
2012-08-09 02:48
Delonge mi estas leganto de Libera Folio. Ankaŭ de tiu tempo mi plezure kunlaboras kun tiu ĉi retejo laŭ miaj malgandaj sperto kaj kapableco. Tamen io ĉagrenas min. Kial la homoj el kaj en tiu ĉi retejo (redaktoroj kaj legantoj) ĉiam rigardas la aferojn el la plej negativa perspektivo? Kial?

Je tiu ĉi fojo mi legis, ke oni malbone taksis la rezultojn de UK kaj IJK en Vjetnamujo nur ĉar la kvanto da partoprenantoj ne estis tiom granda ol en tiuspecaj eventoj okazintaj en Eŭropo.

Bedaŭrinde la ĉi-jara IJK preskaŭ ne okazis pro tio, ke japanoj rezignis pri ĝi. Vjetnamoj, je la lasta horo, decidis preni sur sin la taskon organizi tiun aranĝon, sed ŝajnas, ke neniu en Libera Folio memoras pri tio. Ŝajnas ankaŭ, ke oni ne memoras, ke la tuta mondo trapasas gravan ekonomian krizon kaj tial vojaĝi al malproksimaj lokoj estas tro multekoste.

Ĉu oni ne konsideras, ke kiam tiuj kongresoj okazas en Azio aŭ Ameriko la tieaj movadoj fariĝas pli fortaj kaj viglaj? Aŭ ĉu la homoj en Libera Folio depresie kaj egoisme nur kapablas rigardi sian propran umbilikon?

Mi rigardas la aferojn el pli pozitiva vidpunkto. Kvankam mi ne partoprenis la ĵus finiĝintan Universalan Kongreson, mi elkore dankas al Vjetnamujo kaj ties popolo, ĉar ili varme akceptis la esperantistojn, kiuj vizitis tiun landon. Ili estu certa, ke, malgraŭ la relative malgranda kvanto da partoprenantoj, la UK kaj IJK reprezentas grandan paŝon por la Azia Esperanto-movado.

Zamenhof iam diris: “…ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo.” Tiu frazo estu nia devizo!
otbuller
otbuller diras:
2012-08-09 08:53
Mi ĝojas pro via komento, Fabiano Henrique, kaj esperas, ke ankaŭ aliaj ekstereŭropanoj pli ofte intervenos ĉi tie kaj aliloke, kie tro superregas frustritaj eŭropanoj, eĉ se ili feliĉe ne reprezentas la ĝeneralan eŭropan esperantistaron.

La Hanoja UK estis sukcesa kaj ankaŭ laŭnombre kontentiga kontraŭ la fono, kiun vi menciis. Nepre substrekenda estas la impulso, kiun ĝi donas al la vjetnama movado, kaj ĝuste tiajn aferojn UEA konsideras elektante lokon por UK. El 148 vjetnamaj kongresanoj preskaŭ duono, 66, estis malpli ol 30-jaraj; unika proporcio. Se eŭropanoj havus 5% de iliaj entuziasmo kaj optimismo, ili ĉesus plendi. Tre kortuŝis min knabo el Ho Chi Minh-Urbo, kiu vendis eĉ sian komputilon por povi partopreni en UK. Post la kongreso alia juna vjetnamo skribis en Facebook: "Mi sonĝas fariĝi membro de UEA." Lia sonĝo realiĝos per Fondaĵo Canuto.

Ankaŭ tiuj, al kiuj pleje gravas la ekstera informado, povus esti kontentaj: vjetnamaj amaskomunikiloj vaste atentis la kongreson kaj ĉie en Hanojo pendis afiŝoj pri ĝi, kiuj restas ankaŭ dum IJK. Vi prave menciis la kuraĝon de vjetnamoj lastmomente akcepti ankaŭ IJK, kvankam la samaj gejunuloj estis enplektitaj ankaŭ en la preparado de UK. Mi ne ĉesas admiri la seriozecon de vjetnamoj, ilian grandan senton de respondeco, ĉiaman afablecon kaj ĝentilecon ankaŭ meze de la plej prema laboro.
  
esperanto
esperanto diras:
2012-08-09 18:30
Kelkaj rimarkoj pri tiu atentida komento.

1.
La estonteco de UEA verŝajne ne dependos de tiuj du-tri vjetnamoj, kiuj vendis sian komputilon por povi partopreni en UK aŭ skribis en Facebook, ke ili sonĝas fariĝi membro de UEA kaj al kiuj oni promesas, ke iliaj sonĝo realiĝos per Fondaĵo Canuto (krom se eble unu el ili iam fariĝos prezidanto de UEA)! Do, la mencio de tiaj neglektindaj bagateloj en oficiala respondo de ĝenerala direktoro estas altgrade ridinda kaj ilustras, ke la argumentoj elĉerpiĝis.

2.
Tiu elĉerpiĝo de argumentoj same validas por la atako kontraŭ kritikantoj, ke ili estas "frustritaj". La ĝenerala direktoro perfekte scias, kial kelkaj (kaj ne nur kelkaj) eŭropanoj (kaj ne nur eŭropanoj) estas frustritaj. Sed per sia kongresa (kaj ne nur kongresa) praktiko UEA faras ĉion eblan por nutri tiun frustracion kaj forteni kritikantojn de si mem por povi konservi la status quo kaj daŭre rakonti la malnovajn fabelojn, kiujn eĉ multaj e-istoj ne plu kredas. Fenomeno tamen atentinda - kaj do, verŝajne senespera kazo! Ŝanĝi la opinion, aŭ konvinkon de tiuj homoj oni plej verŝajne tute ne povas.

3.
Interesus min la demando, ĉu oni ankaŭ tiom afable traktus vjetnamajn e-istojn, se oni malkovrus, ke inter ili troviĝas politikaj disidentoj (kio laŭ mia imago povas okazi).

4.
UK kutime ĉiam donas certagradan "impulson" al la loka movado. La demando estas, kiom longe tiu impulso daŭros kaj efikos (ekzemple en Lucerno la impulso, kiun donis la UK 1979, finiĝis plej malfrue per la malfondo de Lucerna Esperanto-Societo en la jaro 2011 aŭ 2012). En la kazo de Vjetnamio, kie la socio estas grandskale kaj sisteme observata kaj kontrolata, la komunisma registaro faras certe ĉion por malhelpi, ke tia movado akiros tro da impulsoj ol necese, kiuj ne estas centre kontroleblaj, kontraŭdiras aŭ endanĝerigas la interesojn de la reganta klaso. Ĉar kiel oni scias de la kazoj de Sovetunio kaj Ĉinio, la komunistoj suspektas ĉiujn civitanojn, kiuj havas rilatojn kun eksterlando kaj kiuj okupiĝas pri aferoj, kiuj volas esti iel "sendependaj". Krom tio, ĉar UEA havas en sia Statuto paragrafon pri homaj rajtoj, kio certe vekis la suspekton de la hanoja registaro kaj de la vjetnamaj sekretaj servoj. Por anticipe ekskludi la riskon, aŭ danĝeron, ke teorie “homrajta“ organizaĵo kiel UEA eventuale komencas agi kontraŭ Vjetnamio, tiaj registaroj ĝuste disdonas altajn ŝtatajn distingojn kiel Medalojn de la Amikeco kaj aliajn ordenojn al funkciuloj de tiaj eksterlandaj organizaĵoj por ligi ilin kun (aŭ al) si. Do, tiel ili falas en la kaptilon. Sed ŝajnas, ke en la kazo de UEA, kiu estas regata kaj subfosata de malnovaj komunistoj kaj kriptokomunistoj, tiu risko ne ekzistas. Pro tiuj cirkonstancoj, la Eo-movadoj en tiuj landoj restis, restas kaj restos sensignifaj; por la loka reĝimo ili estas utilaj maksimume por la politika propagando kaj la kontrolado de la homoj. Ĉio kio ne konformas al la normoj de la komunisma registaro, estas malhelpita, sufokita, subpremita kaj malpermesita. Ĉiujn tiujn faktojn UEA prisilentas en siaj raportoj (ah jes, mi forgesis, ke UEA estas politike neŭtrala!). La centra ularo de UEA, kiun oni kelkfoj kritikis pro (politika) naiveco, aŭ (profesia) ciniko, certe konscias pri tiuj cirkonstancoj, sed ilia politika-ideologia unuflankeco kaj principa malhonesteco ne permesas konfesi tion publike. Do, anstataŭ esti (politike) honestaj, ili preferas fariĝi iusence la komplicoj kaj ostaĝoj de tiaj registaroj (pri iliaj krimoj en la historio kontraŭ la homaj rajtoj kaj la paco mi jam raportis).

5.
Ligita kun tiu demando aperas la dua demando: Kiom da agentoj de la sekretaj servoj de Vjetnamio troviĝis inter la 150 "partoprenantoj" de la hanoja UK?

Do, tiaj kaj similaj demandoj pli interesus min ol la eterna teda kaj gurda laŭdado de la sukceso de la propra laboro aŭ ĉu iu nekonata vjetnamo vendis sian komputilon por partopreni la UKn aŭ sonĝis fariĝi membro de UEA. Mi ne komprenis, ĉu tiaj argumentoj servas por doni iun respondon al eksiĝintaj UEA-membroj.

6.
La ĉeesto de averaĝe pli juna publiko havas nenion komunan kun "entuziasmo" de la homoj, sed simple respegulas la demografion en tiuj aziaj landoj kiel Vjetnamio. Se oni okazigus tian kongreson en Albanio, la averaĝa publiko atendeble ankaŭ estus proporcie iom pli juna ol en Germanio, Francio aŭ Pollando. Kompreneble, la homoj en izolitaj landoj kiel Vjetnamio, Albanio ktp. sentas sin honoritaj, se UEA tiom rare kongresas en iliaj landoj. Sed kion UEA reale faras kaj entreprenas por kontentigi la entuziasmon, la scivolemon kaj la realajn bezonojn kaj atendojn de tiuj "esperantistoj"??? Laŭ mi malmulton (eble oni donacas al ili kelkajn malnovajn librojn el la fatrasa stoko de la libroservo de UEA, alian realan oferton aŭ proponon UEA ne havas je dispono, kaj ne fari promesojn al la homoj en la Tria Mondo, kiuj poste povus rememori tiujn (neniam plenumitajn) promesojn, UEA intertempe ankaŭ lernis post malbonaj spertoj kun Afriko). Cetere, kion UEA ĝis nun entute faris, faras aŭ ankoraŭ intencas fari por reale integri vjetnamajn kaj aliajn aziajn (ekzemple ĉinajn) esperantistojn en UEAn kaj la Eo-movadon? Al ĉiuj tiuj demandoj oni kutime ricevas neniujn respondojn de UEA, nek de iuj kuriozuloj kiel Keefe (kiu lastatempe malaperis el la ekrano de Lib F.). Ĉio do restas nur retoriko, se entute. Verŝajne la tuto estas giganta blufo, kaj malantaŭ la fasado estas nur degenero, fatraso, merdo kaj ŝimo.
Ankaŭ pri la aserto pri la optimismo de vjetnamoj ktp. oni povas dubi. Tio estas verŝajne nur mito kaj legendo kaj donas komplete malrealisman bildon al eŭropanoj, kiuj perceptas vjetnamojn optimismaj. La granda parto de homoj en Vjetnamio devas vivi kun 1 USD ĉiutage, do ilia optimismo konsistas eble en tio, ke iam ili havos 2, 5 aŭ 10 dolarojn je dispono ĉiutage. En Vjetnamio la homoj havas nur unu celon: lukti por la materia pluekzisto. Do, vjetnamoj havas nur du elekteblajn opciojn: vivi aŭ perei (ekzemple pro malsato). Ĉio alia (ekzemple Esperanto) sekvos poste. Kiuj estis tiuj vjetnamaj partoprenantoj de la UK, ĉu ili apartenis al la meza klaso aŭ kio, por pagi la kotizon (aŭ ĉu UEA mem pagis tiujn kotizojn), oni ne scias, ĉar neniu komunikilo de UEA raportas pri tiaj aferoj. Mia hipotezo estas, ke pri tiuj vjetnamaj partoprenantoj oni neniam plu aŭdos ion ajn, same kiel en la kazo de kubaj kaj ĉinaj partoprenantoj de UK, kiuj simple elvaporiĝis (inter alie pro tio ke per Esperanto oni povas nenion fari en Kubo).

Sed kion fari, se UEA estas gvidita ĉefe de naivaj maldekstrismaj romantikuloj el la periodo de 1968, kiuj admiris Che Guevera, Ho Chi Minh kaj kiuj nostalgias pri sia "helpo" kaj "solidareco" al la vjetnama popolo, kiun ili siatempe esprimis ĉu pere de sendado de germana aŭ finna ĉokolado aŭ de uzitaj ĉifonvestaĵoj, malvalidaj medikamentoj, banka ĝirado de iom da mono aŭ pere de la retorika kondamnado de la okcidenta "imperiismo" laŭ la maniero de "der esperantist" kaj "Bulgara Esperantisto"? (la ŝtatoj, en kiuj aperis tiuj gazetoj, devis sendi amasmurdajn armilojn al Vjetnamio, pri kio neniu el tiuj altgrade mensogaj gazetoj raportis!).

7.
Kiel jam antaŭe sugestite - kial do UEA ne forlasos Eŭropon, kie vivas tiom da frustritaj esperantistoj, kaj kiu estas multe tro kosta por malriĉa asocio kiel UEA, kaj ne elmigros ekzemple al Vjetnamio, kie laŭdire regas plena entuziasmo kaj multaj impulsoj, kie la homoj estas afablaj, la manĝoj bongustaj kaj malmultekostaj, kaj kie la homoj sonĝas fariĝi membroj de UEA kaj eĉ vendas sian komputilon por povi partopreni Eo-aranĝojn? Cetere, ne temas pri ironia, sed tute serioza sugesto. La libroservo (post purigo de la kontraŭkomunisma literaturo, se tia entute ekzistas) povus facile plenumi la mendojn ankaŭ el Vjetnamio al eŭropaj klientoj. Do, la estonteco de UEA eble troviĝos en Azio (kvankam Esperanto tute ne taŭgas kiel lingvo por azianoj, laŭ mi).

PS En mia supra mesagho aperis du tajperaroj: provizora kaj akcento (anstatau akcepto).
Kirill
Kirill diras:
2012-08-10 08:33
Mi subtenas chi tiujn rimarkojn. Se ni metos flanken la politikajn temojn, char pri ili oni povas disputi senfine, do chiukaze restas konkretaj demandoj, ligitaj kun la agado de UEA. La fakto, ke estimata Osmo prezentas kiel chefan agrumenton de sukceseco de la pasinta UK entuziasmon de vjetnamoj persone min maltrankviligas, char el historio de mia lando ni bone scias, ke nura entuziasmo sen klara strategio kaj efika organizado ne povas garantii pozitivan rezulton.

Tiam mi ripetas aperintan supre demandon - kion faras UEA (kaj ne nur UEA), por ke Esperantistoj en Vjetnamo kaj en ajna alia loko de la mondo povu ricevi utilon de ghi? Iam mi komunikis skajpe kun E-aktivulo el Burundo, kaj li informis min, ke en lia lando oni ne povas mendi alilandajn E-librojn; oni ricevas ilin nur enkadre de bonfaraj akcioj. Kion oni faras, por E-istoj en Burundo havu almenau ion indan por legi Esperante? (Parenteze, por tio oni povas uzi ne nur paperajn eldonojn.)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-10 09:03
Kara Kirill,

la situacioj en Burundo kaj en Vjetnamo shajnas al mi apenau similaj. Eble vi shatas iom legi en la TTT-ejo de la Vjetnama E-asocio: http://e.vea.vn/index.aspx
Kirill
Kirill diras:
2012-08-10 09:12
Mi bone scias, ke E-istoj en Vjetnamio faras multon. Tamen mi faris tute konkretan demandon - kiel atingi, ke Esperanto servu pli efike al tiuj, kiuj posedas ghin? Mi menciis Burundon kiel ekzemplon, kiun mi konas. Do, mi volas ricevi respodon al chi tiu demando, kiun mi ne sukcesas ricevi jam dum jardeko.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-10 17:14
Kiel tre bone aludas Kiril Svedov, certaj nocioj kiel "entuziasmo", "optimismo" (sed ankau "paco", "amikeco") ktp. estas diskreditaj kaj farighis malplenaj frazajhoj, post kiam ili estis uzurpitaj kaj misuzitaj de la sovetia k.a. komunisma ideologio kaj propagando (kaj de ties Esperanto-helpantaro). Sed vershajne li samtempe volis aludi al la aktuala situacio en Ruslando, en kiu oni komencis persekuti kaj elshalti REALE entuziasmajn, idealismajn kaj optimismajn homojn (kiel Chodorkovskij, Lebedev, Navalnyj, Pussy Riot, ktp. ktp. ktp.) , kiuj havas aliajn opiniojn (ech ne temas pri klasikaj disidentoj kiel Soljhenicyn, Saharov, Kopelev ktp., sed pri simplaj homoj). Ech la koncepto de la "demokratio" estis en Sovetunio kaj Ruslando false uzita por propagando kun la celo finfine misfamigi, diskrediti kaj kompromiti la originan signifon kaj funkciadon de la demokratio, kiel oni komprenas ghin en okcidentaj landoj (kiuj, jes mi scias, ankau en estas "sanktaj" en chiuj sferoj). Pro tio Ruslando estas (kaj chiam estis) esence negativa ekzemplo por la homa civilizo - chiu objektiva historiisto volenevole venas al tiu konkludo (ech la "grandaj reformistoj" Petro la Granda, Aleksandr II. kaj Gorbatschow estas en diversaj rilatoj negative pritaksataj de certaj vojmontraj historiistoj kiel Soljhenicyn, Al. Zinovjev, Vaksberg k.a.). La subpremado de la homaj rajtoj, kiu havas longan tradicion en tiu malfelicha lando, devus esti adekvate respondita de la demokratia mondo (kiu en multaj kazoj bedaurinde mem komencis lezi homajn rajtojn). La Esperanto-movado firme silentas pri tiuj aferoj.

Antau 1990, la homoj en Sovetunio chiam sopiris pri demokratio, plurismo, neutraleco ktp., char la homoj chiam revas pri aferoj, kiujn ili ne havas. Plej malfrue kun la enoficigho de Putin oni denove komencis ruinigi tiujn valorojn. Tiel ke shajne ankau diversaj ruslandaj esperantistoj perdis la kredon en tiujn valorojn kaj, farighinte novnihilistoj, komencis krachi kaj fajfi prie, por finfine subteni altgrade reakciajn politikistojn kiel Putin, Jhirinovskij au la moskvan patriarkon, kiuj chiuj finfine dormas en la sama lito.

Char la Esperanto-movado estas "neutrala", ghi evitas raporti pri tiaj aferoj kaj faroj, por mem farighi altgrade hipokrita movado, kiel montris la plej aktuala vjetnama kazo.

Kiril tute pravas, ke pri politikaj temoj oni povus eterne diskuti, por finfine veni al neniu konkludo, char la Eo-movado konsistas el politike tro heterogena publiko. Pro tio mi povas kompreni, se la esperantistoj evitas politikajn diskutojn, aliflanke kun la risko, ke oni pretervidas kaj ignoras la diversajn politikajn fifarojn en la mondo kaj iusence mem farighas komplico de tiuj fipolitikoj, se oni silentas. Chi tiun dilemon la Eo-movado ankorau devos solvi, se ghi volas resti kredinda.

Sed kiel Kiril ankau ghuste emfazas, en la Eo-movado oni devus eviti la suprajhan retorikan uzadon de tiaj supre menciitaj nocioj, antau ol difini kion ili vere signifu, au povus signifi, ekzemple el la vidpunkto de UEA. Povas esti, ke europanoj, kiuj ekonomie fartas bone, havas alian komprenon pri "entuziasmo" kaj "optimismo", ol homoj en la tria mondo, kiuj vegetas rande de la ekzistado kun la necesa optimismo, ke ili postvivu la morgauan tagon.

Ankau en Europo ekzistas, krom frustritaj, milionoj da idealismaj, entuziasmaj kaj optimismaj homoj, kiuj chiutage renkontas kun entuziasmo sian profesian laboron (ekzemple informadikistoj, sciencistoj kaj esploristoj, au politikistoj). UEA ja povos fari enketon en Chinio, Vjetnamio kaj Kubo por ekscii kiom da frustritaj homoj kaj kiom da entuziasmaj kaj optimismaj homoj tie ekzistas. Vershajne oni venus al mirigaj rezultoj. Sed char en tiuj landoj, kie shajne chiuj homoj ridas kaj estas felichaj (char gviditaj de la komunisma partio ktp.), ne eblas fari objektivajn esplorojn kaj enketojn, oni ankau neniam ekscios la veron.

Kiam mi ekzemple verkis mian Zamenhof-biografion, mi certe aplikis certagradan idealismon, entuziasmon kaj optimismon, char sen tio tia libro ne povus esti verkita. Sed kiam la aperon de la libro sekvis chefe negativaj recenzoj de diversaj cinikuloj, mi grandparte perdis tiun entuziasmon, optimismon ktp. Same en aliaj kazoj. Tiel ke mi venis al la konkludo, ke estos plej bone, se por, per kaj en Esperanto oni prefere nenion faru, por vane eviti energion. Hodiau mi kredas, ke fari ion ajn por Esperanto perdis sian realan sencon, char tiu afero ne estas agnoskita en la mondo, sed male nur primokita, ech de multaj esperantistoj mem. Se oni ne estas naivulo, la frustrigho aperas automate pli malpli frue. Kaj pri la stultaj komentoj de diversaj homoj en Lib. F. mi ankau povas rezigni, char mi havas pli interesajn taskojn por plenumi ol perdi mian tempon por legado de tiuj grandparte absurdaj kaj fushaj komentoj.

Jen, tio estas la reala situacio. Bonan semajnfinon!



  
Kirill
Kirill diras:
2012-08-10 21:12
"Sed vershajne li samtempe volis aludi al la aktuala situacio en Ruslando".
Tion mi tute ne volis.

"Tiel ke mi venis al la konkludo, ke estos plej bone, se por, per kaj en Esperanto oni prefere nenion faru, por vane eviti energion. Hodiau mi kredas, ke fari ion ajn por Esperanto perdis sian realan sencon, char tiu afero ne estas agnoskita en la mondo, sed male nur primokita, ech de multaj esperantistoj mem."
Surbaze de simila sperto mi venis al alia konkludo: oni agu tute sendepende de opinio de aliaj. Se agado havas _objektivan_ valoron, ghi donos pozitivan rezulton.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-10 21:30
Do, bv. esprimi vin pli klare, kion kaj kiujn vi celas. Mi ne shatas nebulon.

La problemo estas, ke neniu agnoskos tiun vian "sendependan" agadon, kaj sen tio vi agados tute vane en la nebulo.

En via Ruslando ekzistas ene de la Eo-movado sufiche multe da sinistraj kaj reakciaj tipoj, de kiuj vi neniam ricevos iun ajn agnoskon, kaj mi bone konas ilin, ili estas pli teruraj ol la tuta UEA-bando kune.

Oni devus tute refondi la Esperanto-movadon, surbaze de nova ideologia fundamento, sed mi timas, ke la nova movado altirus la samajn idiotojn. Do, prefere oni lasu la en si mem ravan ideon jam dekomence.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-10 21:50
1. Oni agu tute sendepende de ĉiuj ekzistantaj strukturoj de la Esperanto-movado. Tio ne signifas, ke oni kontraŭbatalu ilin; oni povas havi rilatojn kaj utiligi ilin, sed oni neniel dependigu sian agadon de ajna ekstera forto.

2. Oni serĉu en la Esperanto-komunumo (kiu ne egalas la movadon) homojn, emajn al reala kreada laboro, kaj utiligu iliajn kapablojn. Mi povas diri jam surbaze de limigita sperto, ke estas nemalmutaj homoj, kiuj mem ne ekus fari ion, sed kiuj pozitive akceptas proponon partopreni agadon, celitan al konkreta rezulto.

3. Oni serĉu agnoskon ne de Esperantistoj, sed de ne-Esperanta mondo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-10 23:02
Bone, sed kion vi volos reale fari kun tiuj homoj, kiam vi estos eventuale trovintaj ilin? Chu baki kukon kaj kolekti florojn au trinki vodkon au parkerigi iun poemon? Stultajho kaj tempoperdo!

Mi timas ke por Eo la tempo estas tro malfrua. Konstatinte, ke per Esperanto oni povas nenion fari (krom vojaghi per Esperantotur), dekmiloj da e-istoj forlasis la "movadon" (au "komunumon") kaj malaperis por chiam. Se Esperanto estus havinta realajn proponojn kaj ofertojn por agado, ili eble estus restintaj.

Agnoskon ekster la Eo-movado vi eventuale trovos, ekzemple de eldonejo se vi verkas iun libron, kiu ne estas rekte ligita kun Esperanto, au de sponsoro se vi organizas iun konferencon, kiu ne estas rekte ligita kun Eo. Chio alia interesas NENIUN ekster la Eo-movado.

Kirill
Kirill diras:
2012-08-12 12:01
"Konstatinte, ke per Esperanto oni povas nenion fari (krom vojaghi per Esperantotur), dekmiloj da e-istoj forlasis la "movadon" (au "komunumon") kaj malaperis por chiam."

Interese, ke ĝuste hodiaŭ oni povas fari per Esperanto nekompareble pli multe, ol iam ajn antaŭe. Se la pioniroj de Esperanto estus trafintaj nian epokon, ili estus ekster si pro ĝojo. Tio, ke Esperantistoj ne rimarkas tion, vere mirigas min.

"Bone, sed kion vi volos reale fari kun tiuj homoj, kiam vi estos eventuale trovintaj ilin? Chu baki kukon kaj kolekti florojn au trinki vodkon au parkerigi iun poemon?"

Mi volas realigi per-Esperantajn projektojn, celitajn al internacia aŭditorio. Unua paŝo sur ĉi tiu vojo estas jena (http://strategio.jimdo.com/[…]/), ĝin planate sekvos pli ampleksaj variantoj, nekomercaj kaj komercaj, kio poste kreos kondiĉojn por enpraktikigo de Esperanto en aparaj celgrupoj, kiel estas priskribite ĉe http://strategio.jimdo.com/[…]/.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-10 22:00
Mi ne shatas nebulon.

Bv. klare eldiri, kiujn personojn en la ruslanda E-movado vi akuzas esti "sinistraj kaj reakciaj tipoj", kiuj "estas pli teruraj ol la tuta UEA-bando kune" kaj kiujn vi jhus nomis "idiotoj".

Bv. ankau elmontri, pro kiuj individuaj agoj ili meritas, ke vi nomas ilin "sinistraj kaj reakciaj tipoj" kaj "idiotoj".

Koran dankon.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-10 23:03
Ili estas ghenerale konataj, do oni ne devas eksplicite mencii iliajn nomojn.

JNordiek
JNordiek diras:
2012-08-21 13:27
El tiel evita respondo mi konkludas, ke vi la "idiotojn" ne konas.
Cxu do eble la "idiotoj" tute ne ekzistas?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-10 13:08
1. En malriĉaj aŭ malliberaj landoj estas facile. Tie estas defio entute flegi eksterlandajn kontaktojn kaj ne esti trafita de malpermesoj, do oni scias precize kion fari kaj kial. Ne tiel en riĉaj kaj liberaj landoj. Tie la junaj homoj ĝenerale parolas multe pli bone la Anglan ol la aĝuloj Esperanton. Esperanto ne donas aliron al pli riĉa, pli kulturita, pli liberpensa klaso de homoj ol oni povus atingi alimaniere, kaj en riĉa, evoluinta lando oni ĉiuokaze malpli sopiras tian aliron.

2. Senutile estas kritiki ke UEA mondskale ne povas allogi homojn al Esperanto, se oni mem ne povas fari tion loke. Alivorte, aŭ montru la hordojn da novaj Esperantistoj kiujn allogis viaj metodoj, aŭ fermu la faŭkon.

3. Esperanto estas tiel konata en Vjetnamio ke la aŭtoritatoj povas trakti ĉiun Esperantiston aparte kaj ne devas kulpigi la tutan asocion pro la agado de unu el ĝiaj membroj. Estas tamen interese ke la proksima rilato de Ho Chi Minh al Esperanto ne estis vaste konata ĝis tuj antaŭ la kongreso.

4. En riĉaj landoj, UK ne donas impulson al la loka movado, sed nur elĉerpas ĝin. Almenaŭ tio estas mia impreso de UK Kopenhago 1975 kaj 2011. Tiel estas, ĉar la popolo vivas en libereco kaj la registaro ne bezonas kontroli la Esperanto-movadon. Kion la registaro kontrolas, tion ĝi devas ankaŭ subteni, precipe en planekonomio. Tial totalismaj reĝimoj ofte malvolonte permesas Esperanton, ĉar la necesa kontrolo povas konduki al masiva ekonomia subteno de la landa asocio, kaj la ŝtato rapide povas ekŝajni kiel “utila idioto” de la Esperantistoj.

5. Ju pli da agentoj, des pli da subteno al Esperanto. Ju pli da ŝtata kontrolo, des pli bone, ĉar tio signifas ke oni prenas Esperanton serioze en altaj lokoj.

6. Estas multe pli da Esperantista optimismo en malriĉaj landoj ol en riĉaj, kaj pro tute memkompreneblaj motivoj. En malriĉaj kaj malliberaj landoj oni povas lasi al la registaro decidi ĉu memetnocido estas virto aŭ peko, kaj pro manko de ekonomia evoluo ĝi ĉiuokaze ne progresas tiel rapide. En riĉaj kaj liberaj landoj la Esperantistoj mem devas havi informitan opinion pri tio ĉu la memvola malapero de naciaj lingvoj kaj dialektoj estas bona aŭ malbona afero, kaj tio estas malfacila.
Renatocorsetti
Renatocorsetti diras:
2012-08-11 15:50
Mi volas nur tre forte substreki ke Zerbetto kaj Osmo Buller pravas.

La entuziasmo de la vjetnamaj esperantistoj sed ankaŭ de ĉiuj aliaj azianoj (junaj kaj nejunaj) estas la sola faktoro, kiu povos progresigi Esperanton en la estonteco. Se vi ne vidis la junajn (kaj maljunajn) vjetnamojn kaj azianojn tie, vi ne povas kompreni.
Ĉiuj pensas, ke la ĉefa problemo de la Esperanto-movado estas la rifuzo de Bruselo okupiĝi pri Esperanto. Mi kredas, ke nia ĉefa problemo estas la malforteco de la movbado en Hindujo/Barato.
Nur se vi atentas la evolu-direkton de la mondo, vi povas kompreni.

Akuzoj pri komunismo kaj similaj apartenas al la pasinteco, kiam okazis aliaj bataloj. Tiam mi fiere estis je la flanko de la napalmitoj [kion la vjetnama registaro rekonis al mi en 2007 per medalo de amikeco al la vjetnama popolo]. Tiam aliaj estis je la flanko de la napalmantoj, kaj nun ili pluparolas pri sekretaj servoj.

Amike

Renato
esperanto
esperanto diras:
2012-08-11 17:12
Chi tio estas precize la vidpunkto de la oportunistoj, kiuj diras, ke la komunismo estas la afero de la pasinteco, kiu ne plu koncernas nin. Sed en la profundo de sia animo ili restis la samaj komunistoj, sed char la afero ne plu aktualas, ili ankau ne plu povas aplaudi ghin kiel ili tion faris siatempe en la komunismaj landoj, nerimarkante ke ili estis observataj de la sekretaj servoj kaj suspektitaj kiel eurokomunistoj ktp. (kion tio komunan havas kun napalmitoj akj napalmantoj mi ankau ne scias, pardonu mi simple ne komprenas pri kio temas, char chio estas tiom konfuza kaj intermiksita).

Mi ne vidas rilaton inter la menciita problemo de la rifuzo de Eo de EU kaj la menciita problemo, ke en Hindio la Eo-movado estas malforta. Nu, vershajne ech ne ekzistas rilato. La Eo-movado neniam povos esti forta en landoj kiel Hindio, kaj tion scias kaj Corsetti kaj Dasgupta, kvankam ili ne kapablas konfesi ghin. Mi demandas min, chu ili kiel homoj de la eburturo scias entute kio okazas en Hindio au chu tio entute interesas ilin. Char mi neniam legis de ili iun (pli aktualan) artikolon pri tio (eble mi maltrafis ghin en Monato au simile, kiun mi ne abonas) mi dubas.

La sola komprenebla evolu-direkto de la mondo rilate Esperanton estas, ke Esperanto probable tute malaperos, sed ne pro la angla lingvo au la usona imperiismo, sed plej malfrue post kiam la membroshrumpa procezo en UEA venos al sia fino, kio antauvideble okazos en la venontaj 1-2 jardekoj, eble ech pli frue, se UEA chiujare perdas 200-300 membrojn. Pri tiu scenaro ne kulpas la angla lingvo au la usona imperiismo, sed la e-istoj mem.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-12 11:48
Vi vere mirigas min.

Se vi prezentas kiel pruvon nur iun duonmistikan "entuziasmon", kiun neniel eblas argumenti racie, kaj je kiu oni proponas nur ekkredi... Mi jam skribis, ke nura entuziasmo ne garantas sukceson, kaj ne estas prudente bazi siajn planojn nur sur ĝi.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 00:56
Kiu sekvis la Olimpikajn Ludojn en Londono, tiu povis farighi atestanto, ke tie la homaro povis vidi grandiozan festivalon plenan de idealismo, entuziasmo kaj optimismo, kun miloj da bonvolemuloj, kiuj helpis organizi tiujn Ludojn, ne parolante pri la sportistoj mem, kiuj donis chiujn siajn fortojn. Sekvos la Olimpikaj Ludoj de la korpe handikapitaj homoj, kie oni vidos ne malpli da idealismo, entuziasmo kaj optimismo.

Ech unu vorton la esperantistoj ne perdis pri tiuj eventoj en siaj amaskomunikiloj.

Samtempe kelkaj stranguloj babiladis en Vjetnamio pri finvenkismo kaj raumismo kaj similaj stultajhoj.

Chu vi finfine komprenas, kial la homaro ne serioze konsideras Esperanton - projekton, kiun la esperantistoj ruinigis mem!

Pli pri chi tiu temo ne necesas aldoni, nur ke la spertoj de Londono enterigas chiujn asertojn de Corsetti, kiu konstante lamentas, ke en la mondo mankas idealismo, entuziasmo kaj optimismo.

Gerrit
Gerrit diras:
2012-08-13 08:55
Eble vi vidis aliajn Olimpikajn Ludojn ol mi: min ghuste trafis kaj ege seniluziigis la tiea MANKO pri idealismo kaj sportismo: mi vidis precipe la rolon de MONO nuna kaj estonta. Ekzemple: Nederlandaj "sportistoj" kiuj tuj ekfunebris pro arghenta medalo anstatau - pli valora - ORA medalo ktp.
Kaj che Olimpikaj Ludoj kion oni faris por la malrichaj homoj en Londono, mi ne scias, sed raportajhoj el antauaj OL-oj ne promesas multan pozitivan.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 12:44
Certe, la mono ludas gravan rolon, sed en la kazo de multaj landoj la sporto (precipe en diversaj disciplinoj) ne estas farita pro la mono.

Cetere ankau mi estas kontrau la troa komercigo de la sporto (ekzemple futbolo, teniso, biciklado k.a.). Kaj ghuste IOC-prezidanto Rogge volis bridi tiun tendencon.
Se oni pensas pri sporto, oni eble tuj pensas pri "nia" Blatter kaj la tuta koruptado. Jes, ankau en Svislando eble la plimulto de la homoj estas kontrau tio.

Oni povas ankau kritiki, ke Usono kaj Chinio enkasigis la plej multajn medalojn. Kontrau tiom da fortikaj negruloj la blankuloj havas apenau realan shancon, kaj en Chinio la shtato bredas sportistojn ekde la infanagho de la homoj, kiuj vivas nur pro la sporto (kaj eble estas "forjhetitaj" kaj anstatauitaj, se ili ne alportas la atenditan sukceson - neniu konas la sorton de tiuj homoj, kiuj kvazau funkcias kiel mashinoj).

Oni povas ankau kritiki plej diversajn aliajn aferojn, ekzemple la gigantajn monsumojn, kiujn voris la inauguro kaj la fermo. Sed tio havas nenion komunan kun malrichuloj de Londono. Oni devas distingi la plej diversaj temojn. Eble la infrastrukturo konstruita en East End eble tamen havos ian pozitivan kromefikon por la homoj vivantaj en tiu parto de Londono.

Ekde kiam mi konscie vivas oni kritikas en Svislando, ke la monon oni sendu al Afriko anstatau elspezi por piroteknikajhoj okaze de naciaj kaj aliaj festoj. Chu io shanghighis? Ne! La piroteknikajhoj farighis pli kaj pli pompaj kaj multekostaj. Kaj la homoj en Afriko pli kaj pli malrichaj. Kiu kulpas?

Mi plene konscias pri tiuj problemoj, sed mi ne povas akcepti la suprajhan manieron, lau kiu vi traktas la situacion en via mesagho. Per via mesagho vi rekte ofendas chiujn sincerajn kaj honestajn sportistojn.


 
esperanto
esperanto diras:
2012-08-14 17:43
Chu olimpikaj au olimpiaj? - mi estis tro pigra por rigardi en PIV.

La venonta olimpi(k)a gigantismo do antauvideble okazos en Sochi,
kie oni registros novan rekordon de skandaloj kaj korupto (gratulon, Ruslando! Vi estas modelo por la tuta civilizita mondo!)

(lau tiu chi artikolo: (http://www.aktuell.ru/russl[…]andalen_und_kosten_107.html)

Do, la sportaj gigantismoj farighos pli kaj pli gigantaj, ech en tempo de gravaj ekonomiaj krizoj. Oni povus sin demandi, chu entute okazos halto de tiu evoluo au chu la homaro ankau tiurilate pli kaj pli frenezighos ghis al fina venko.

Kiel ajn, lau la ekzemploj de EU (Sicilio) kaj Sochi oni vidas, ke la mondo havas sufiche da mono. Chinio posedas la plej ampleksajn devizajn monrezervojn. Kion ili faros kun ili? Ghis nun Chinio ne montris aparte grandan armean agresemon, sed certe la investado en la armean infrastrukturon nehatltigeble plirapdighos ankau tie, por povi esti sur la sama nivelo kiel la konkurenco. Estus tauga temo por la Esperanto-pacaktivuloj.

Ankau Svislando pere de sia Nacia Banko havas senlimajn monrezervojn, do Svislando povos ekzisti autonome, sen EU (mi ne scias, kio devus okazi por ke CH kolapsu). La samo validas vershajne por Lihtenstejno, Monako, Vatikano ktp. Do, la Esperanto-movado prefere alkrochighu che la monkrano de tiuj landoj anstatau tiu de bankrotaj shtatoj. La problemo estas, ke tiuj landoj ne interesighas pri Eo.

Interesus min la persona opinio de s-ro Berveling.
belmiro
belmiro diras:
2012-08-13 12:13

De la Saĝulo Greka, de l’ Trojano,
La grandaj navigadoj ĉesu nun;
De Aleksandro, same de Trajano,
Mutiĝu l’ famo pri batalfortun’
Ĉar kantos mi (ª) pri mi, inda esperantistano,
Antaŭ kiu Mars genuas kaj Neptun’;
De la stultulo antikva ĉiu kant’ cetera
Tuj ĉesu antaŭ ĉi valor’ supera.

ª) = A.K

Ludilo farita de granda stultulo laŭ serioza traduko de Leopoldo H. Knoedt
zecabel
zecabel diras:
2012-08-14 23:13
Ne ĵetu perlojn antaŭ AK. Li ne komprenas vin. Li neniam aŭdis pri Kamonio nek pri la brila tradukisto Leopoldo Knoedt. Li ne interesiĝas pri literaturo, nur pri polemikado kaj insultado. Cetere ankaŭ la plej multaj legantoj ne komprenis vin.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-15 00:03
Ho, se mi legas tion
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leopoldo_Knoedt

kaj pri Zagreba Metodo, mi ricevos tuj alergion.

Mi neniam audis tiun nomon.

Cetere, lau mi, la vorto "esperantistano" ne ekzistas. Do, kia tiu tradukisto estas? Chu hximero, au ridindulo?

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-15 00:37
> Cetere, lau mi, la vorto "esperantistano" ne ekzistas. Do, kia tiu tradukisto estas?

Se tio estas la tute problemo, oni anstataŭigu "esperantistano" per "esperantujano", "esperantiano", "esperantlandano".

Tiom supla lingvo.
belmiro
belmiro diras:
2012-08-16 01:28
Oh! Bonvolu ne makuli la memoron de Leopold Knoedt imagante ke li tradukis la poemon tia kia mi prezentis. Temas pri ironio kiun mi dediĉis al via tiel longa kiel vasta kontribuaĵo en L.F. – Kulpas mi!
Stanislav
Stanislav diras:
2012-08-13 18:22
Mi ne scias, ĉu tiu kongreso estis rekorda aŭ malrekorda, ĉar mi tute ne komrenas laŭ kiu skalo oni povus pritaksi tiajn eventojn. Sed mi ĝuste scias, ke tio estis grandega festo kaj donaco al aziaj esperantistoj, aparte al vjetnamoj. Necesus ĉeesti tie por vidi, kiom grava estis por ili tiu evento. Kaj temas ne nur pri komprenebla ĝojo de gastiganto, sed pri sento de unika ŝanco kiun ili sukcesis kapti - ŝanco vere uzi Esperanton por internacia komunikado.
Kiu ne estis en Vjetnamio, tiu apenaŭ povas imagi kiom malriĉaj estas tiuj homoj. Mi interparolis private kun loka junulino, kiu penetris en kongresejon "kontraŭleĝe", sen pagi la kotizon. Kial? "Mi ne havas monon". Ŝi veturis al Hanojo tra la tuta lando kaj ege deziris partopreni la junularan kongreson, sed devis reveni eĉ antaŭ fino de UK - "Mi malŝparis tutan mian monon kaj laboro atendas min". Ŝi laboras ĉiutage po 8-10 horoj, sed tio apenaŭ sufiĉas por subteni sin. Kiam mi demandis pri ferioj ŝi tute ne komprenis min. "Nu... mi havas sabaton, dimanĉon, estas festotagoj... sed ferioj tute mankas, neniu en Vjetnamio havas tion". Iam ŝi partoprenis unu esperanto-aranĝon en Eŭropo, sed de tiam - eĉ ne unufoje. Kialo estas la sama: "Mi ne povas pagi vojaĝon, eĉ malgrandan. Kiam estis kongreso en apuda Ĉinio, mi eĉ tien ne povis veturi - tro multekosta".
Unu ĝoja ĉiĉeronino post vidi mian fotilon diris: "Ho, tio estas mia revo". Kaj ŝi revas ne pri superba profesia aparato, sed pri fotilo entute! Alia junulino diris al mi, ke oficisto ricevas averaĝe 200 dolarojn monate - kaj trovi tian laboron estas tre malfacile, ofte necesas por tio translokiĝi en alian urbon.
Ĉu tiuj homoj povus pagi vojaĝon tra la tuta mondo? Mi pagis kontraŭ nur aviadilaj biletoj 1200 dolarojn (Tjumeno-Moskvo-Hanojo kaj reen). Afrikanoj pagis por 2000 dolaroj, do ili tre tre malmultis. Kaj tiuj kostoj ne inkluzivas hotelon, manĝadon, ekskursojn, aliĝon ktp.
Ĉion ĉi mi rakontas por substreki: la kongresoj en triamondaj landoj estas tre bezonata, fruktodona kaj nobla afero. Kaj eĉ se ilin partoprenas malpli de eŭropanoj ol kutime kaj pro tio malgrandiĝas komuna statistiko - tio ne tre gravas. Ja Esperanto ne estas eŭropa ludilo, ĝi estas lingvo, kreita en malriĉaj judaj kvartaloj, do ĝi apartenu al ĉiuj, eĉ al plej malriĉaj.
Kaj la kongreso en Hanojo plian fojon pruvis tion.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-13 20:09
Groteska raporto (t.e. la rakontitaj faktoj estas groteskaj).

Kelkaj rimarkoj:
Chu ekzistas informoj pri kazoj ke oni rifuzis vjetnamojn che la kongreseja kontrolo, char ili ne portis la necesan shildon au ne havis la koncernan legitimilon, t.e. char ili ne pagis la kotizon?

Char ne estas je mia dispono intervjuoj kun vjetnamaj e-istoj, oni ne scias, kion vjetnamoj pensas pri la tuta afero.

Nemezo1
Nemezo1 diras:
2012-08-13 21:41
Vi, kun uzulnomo Esperanto, parolas pri "groteska raporto". Mi esperas ke Vi ne celis difini groteskaj la eldirojn de homoj, kiuj konigis siajn enspezojn. Vi ne disponas je intervjuoj kun vjetnamaj esperantistoj por konstati chu oni blokis au ne eniron al kongresejo al personoj sen kongresa shildo. Vi senkompate ne rimarkas, ke tamen tiu rakontita sperto - kiu estas groteska por Vi - tamen parolas pri sinoferemo.
Esperanto venkos malgrau la esperantistoj.
Nemezo
Stanislav
Stanislav diras:
2012-08-14 12:36
Groteskaj faktoj? Eble por sata kaj iom enuanta eŭropano tio estas eĉ amuza, mi facile kredas je tio.
Tamen junulino kiu rakontis al mi tion apenaŭ tre amuzis. Mi ne scias, ĉu iu baris eniron aŭ ne, sed ŝi diris pri sia nepagiteco kiel pri afero malbona, sed devigita. Kaj ŝi diris, ke konas kelkajn aliajn homojn kiuj ankaŭ partoprenis la kongreson sen pagi aliĝon. Do por ili tio estis almenaŭ ĝena afero.
Nemezo1
Nemezo1 diras:
2012-08-13 21:42
Kortusha raporto. Dankon!
Nemezo
Kirill
Kirill diras:
2012-08-14 08:45
" Ja Esperanto ne estas eŭropa ludilo, ĝi estas lingvo, kreita en malriĉaj judaj kvartaloj, do ĝi apartenu al ĉiuj, eĉ al plej malriĉaj.
Kaj la kongreso en Hanojo plian fojon pruvis tion."

Jes, Zamenhof kreis Esperanton por ghi estu utila al la homaro. Tamen, en chiuj pozitivaj raportoj pri la kongreso mi legas nur, ke oni entuziasmas kaj oferdonas por Esperanto, sed ne ke oni ricevas utilon de ghi.

"Mi tute ne komrenas laŭ kiu skalo oni povus pritaksi tiajn eventojn."

Mi opinias, ke unu el chefaj niaj problemoj estas ghuste manko de objektivaj metodoj por taksi efikecon au neefikecon de nia agado. Kiel taugan varianton mi proponas taksi kvanton kaj kvaliton da informo, akirebla en Esperanto - ja komuniki informon esta ghia chefa rolo. Endas noti, ke de tiu vidpunkto tradiciaj E-aranghoj ne aspektas efikaj, char krom iliaj partoprenantoj neniu povas ricevi de ili sufiche grandan kaj utilan informon. Por solvi chi tiun problemon oni pli vaste uzu modernanjn teknologiojn por fari maksimuman interaktivecon inter arangho kaj monda E-auditorio. Oni organizu rektajn videoelsendojn rete por chefaj eventoj de arangho, filmu okazintajhojn, faru retajn diskutojn kun alilokaj E-istoj k t. p.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-14 12:20
Zamenhof _ne_ kreis Esperanton por ke ĝi estu utila al la homaro! “Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan”, li deklaris en 1906. Li kreis ĝin por homoj povu paroli ne kiel fremdulo al fremdulo, sed kiel homo al homo. Tio postulas oferon de ambaŭ flankoj, sen garantio de repago.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-14 12:57
Homoj, vi ne chesas mirigi min :).

Kiam mi diris, ke Esperanto estu utila, mi subkomprenis utilon en plej vasta senco. Nature, unu el chefaj ghiaj flankoj estas eblo "paroli ne kiel fremdulo al fremdulo, sed kiel homo al homo". Chu efektive tiel malfacilas kompreni tion?

Ni bone scias, por kio Zamenhof kreis Esperanton - por oni pli bone interkomprenu kaj solvu konfliktojn pace. Li eksplikis tion ekde la antauparolo al Unua libro. Chu tiuj celoj estas ankorau pli aktualaj hodiau, almenau pro tio, ke tiam la loghantaro de la mondo estis chirkau 1 miliadro da homoj, nur ghi sepoble pli grandas.

El tio devenas chefa demando, kiu maltrankviligas min - kio shanghighos por la mondo, se kelkcent au ech kelkmil homoj kunvenos en unu loko, interparolos kaj poste disighos? Honeste, mi ne vidas logikan bazon por asperti, ke per tio oni "plibonigas la mondon".

Tial chefa de
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-14 15:28
Dum la lastaj 125 jaroj oni multe parolis pri la paco kaj utileco kiuj povus rezulti el pli vasta aplikado de Esperanto. Sed ŝajnas al mi ke oni forgesas trian faktoron, sen kiu la du unuaj ne havas sencon: la liberecon.

Esperanto proponas imagon de mondo radikale alia ol la nuna. Oni devas aŭ akcepti aŭ malakcepti tiun renverson de la normala mondkoncepto, kaj la plej multaj tute nature malakceptas. Al la malplimulto kiu akceptas, la paco kaj la utiloj estas eventualaj kromavantaĝoj, kiuj ne esence gravas -- la liberecon oni havas ĉiuokaze. Tragedie multaj Esperantistoj kredas ke ili povas impresi malpli strangaj prezentante la ŝelon kiel kernon kaj la kernon kiel ŝelon.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-08-14 16:48
Praktika uzado de Esperanto estas afero pri kiu mi ĉiam parolas kaj kion mi laŭeble faras. En Hanojon mi alportis 300 dolarojn, kiujn mi transdonis al du afrikaj esperantistoj - temis pri mono, perlaborita per la projekto Esperantistoj-Ĵurnalistoj, tute praktika afero. Laŭ mi Esperanto havas grandan potencialon en komerco, scienco, turismo kaj ne nur. Do oni malpli babilu pri "tutmonda frateco" kaj pli faru por plibonigi vivon de homoj. Esperanto devas doni al homoj esperon - realan kaj palpeblan.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-14 21:38
Tute prave. Dankon, Stanislav!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-15 09:26
Kirill, vi skribis:

<<Kiam mi diris, ke Esperanto estu utila, mi subkomprenis utilon en plej vasta senco. Nature, unu el chefaj ghiaj flankoj estas eblo "paroli ne kiel fremdulo al fremdulo, sed kiel homo al homo". Chu efektive tiel malfacilas kompreni tion?>>

Ne, tute ne estas malfacile kompreni tion. Kaj chiu esperantisto komprenis vin escepte de kelkaj unuopuloj. Tiel chiam estas.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-15 17:27
Libereco kaj utileco ne estas la sama afero. Ekzemple, nun Anti Künzlich volas scii kion diris la prelegantoj pri la gastiganta lando en la pasinta UK, tiel ke li povas "pruvi" ke ĝi ne estas "milda" diktaturo. Libera homo ĉiuokaze ne fidas preleganton, sed siajn proprajn okulojn kaj orelojn kaj konversaciojn kun la lokaj Esperantistoj. Ja estas bone se oficialaj informoj estas fidindaj, sed libera homo ne dependas de tio.

Oni ne ĝuas konkretan utilecon, estante libera. Oni simple ĝuas la liberecon, tute egale kion oni gajnas aŭ oferas dume. Kontraste, Anti Künstlich estas sklavo de utilismo kaj konformismo. Utileco kaj konformeco povas esti tre bonaj aferoj - sed sklaveco neniam.