TED-a prelego maltedos Esperante
TED estas la nomo de modelo de konferencoj - malgraŭ la iom misgvida nomo, ofte tre interesaj kaj maltedaj - kiuj dum la lastaj jaroj disvolviĝas en Usono, kun granda sukceso kaj rimarkinda populareco. La evento grupigas homojn foje tre famajn, foje malpli, kiuj rakontas dum malpli ol dudek minutoj pri diversaj aspektoj de la socio, ĝenerale uzante diversajn ilojn de surekrana prezentado. Oni registras ĉiujn prelegojn, kiujn oni poste diskonigas per la tre vizitata retejo ted.com.
La konferencoj okazas en la angla lingvo, kvankam inter la temoj ne mankas ankaŭ diskutoj prilingvaj. Antaŭ kelkaj jaroj la respondeculoj aldonis la eblon subtekstigi la paroladojn, kaj inter la 90 lingvoj elekteblaj troviĝas ankaŭ Esperanto. De tiam, grupo de volontuloj kunlaboras en tiu adaptado, kaj nun eblas spekti jam ĉirkaŭ 60 videojn kun esperanta teksto.
La sukceso kondukis al la kreado de aliaj similaj iniciatoj, inter kiuj la plej rilata estas la eventoj TEDx, kiuj, sub la patronado kaj la modelo de TED, estas organizataj de diversaj institucioj, entreprenoj aŭ asocioj en aliaj partoj de la mondo, kaj ankaŭ en aliaj lingvoj. En tiuj TEDx-eventoj, jam partoprenis esperantisto, nome Tim Morley, kiu verve parolis pri la projekto Lingvosaltilo.
Tamen, ĝis nun neniam organiziĝis evento nek prelego en Esperanto. Tio ŝanĝiĝos post kelkaj tagoj, por kiam estas planita la unua TED-konferenco kun prelego en Esperanto. Ĝi okazos la 15-an de septembro, en la evento TEDxMadrid, kaj la preleganto estos David de Ugarte.
David de Ugarte, kiu sin difinas kiel indjano* kaj ludema, estas teknologiisto kaj entreprenisto, engaĝinta sin por la novaj modeloj de ekonomia demokratio kaj la samtavola produktadomaniero. Li estis fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj montris intereson pri Esperanto ene de sia filozofio pri egalecisma interrilatado.
El tiu grupo naskiĝis la entrepreno pri teknologia konsultado Las Indias Electrónicas ("La Elektronikaj Indioj"), kiu poste alprenis la formon de kooperativo Grupo Cooperativo de Las Indias ("Indjana Kooperativa Grupo"), kie la rilatoj inter la membroj sekvas la frue kovitajn principojn de egaleco kaj ekonomia demokratio. Do, temas pri vera ekonomia entrepreno, kies membroj vivtenas sin per ĝia aktiveco.
Li plu konservis intereson, ofte blogis pri Esperanto, kaj pritraktis la Esperantan komunumon en siaj libroj kaj eseoj (menciindas la ĉapitro dediĉita al Zamenhof en la libro De la nacioj al la retoj), sed ne partoprenas la konvencian movadon. De kelkaj jaroj kunlaboras kun la grupo aktiva kaj delonga esperantisto Manuel Ortega, kiu mastrumas la retejon La Indjana Kuriero, kaj en la lastaj monatoj la grupanoj kreskigis sian engaĝiĝon al Esperanto, tiel ke ili nun multe praktikadas la lingvon, kaj ĝin propagandas en aliaj medioj.
Pri la filozofio malantaŭ la "indjana" alrigardo al la ekonomio kaj la socio, oni povas legi en la teksto La samtavolana produktadomaniero. Indjana manifesto. Libera Folio sin turnis al David de Ugarte por ekscii, kiel la afero rilatas al Esperanto, kaj kial li faros sian prelegon en Madrido en Esperanto.
Libera Folio: Kiu estas via rilato al Esperanto? Kiam vi ekinteresiĝis pri ĝi?
David de Ugarte: Mia unua alproksimiĝo al Esperanto estiĝis el la ekkonsciiĝo pri la konsekvencoj de la lingva imperiismo post partopreni, kun aliaj indjanoj, diversajn internaciajn kongresojn kaj konferencojn. Mi klare komprenis kiel en kelkaj internaciaj strukturoj lingve bazitaj sur la angla, la denaskaj parolantoj kaj la dulingvuloj de aliaj landoj centralizis la povon por rakonti tion kion la organizantoj aŭ la kongreso deziras aŭ interkonsentas. Ne temas nur pri internacia aŭ etna problemo. Dulingvuloj estas normale membroj de bonhava socia klaso kiuj lernis en specialaj lernejoj. Do, la hegemonio de naturlingvoj signifas ankaŭ la centralizadon de la eksteraj rilatoj en la nia organizaĵo, ĝi sinonimas al nesimetriigo de nia propra ena demokratio. Kaj tio kio okazas al ni, en la mondo de la sociaj kaj kooperativaj organizaĵoj, okazas ankaŭ en aliaj medioj: akademia, ekonomia, ktp.
Sed mi fine komencis lerni Esperanton kiam ĉiuj indjanoj - tio estas, ĉiuj membroj de niaj kooperativoj - interkonsentis komenci uzi Esperanton kiel nian laborlingvon.
Libera Folio: Kiel kongruas Esperanto kun la ideoj malantaŭ viaj filozofio kaj tiu de la "indjana" grupo?
David de Ugarte: La indjana grupo estas sennacia, sed la indjanoj estas transnaciaj: kio unuigas nin estas ludema etiko kaj demokratia kaj komunaĵa konceptigo de la entreprenoj. Ni ne volas dividi nin laŭ nacia aŭ lingva origino, sammaniere ni ne volas dividi nin laŭ seksoj aŭ raso. Por esti indjano kaj labori en niaj kooperativoj, nur liberecana spirito kaj ludemula laboretiko estas necesaj.
Se ni konservus la hispanan, nian gepatran lingvon, kiel laborlingvon, la sola propono kiun ni povus fari al la plimulto da homoj kiu volas labori kun ni estas partopreni niajn kooperativojn akceptante bazan malegalecon. Aŭ ni havas ene la saman problemon de lingva imperiismo ol la internaciaj organizaĵoj, aŭ ni devos limigi nian kreskon al la hispanaj kaj portugalaj parolantoj.
Dum kelkaj jaroj ni prenis la duan vojon ĉar laborante ĉefe en la Sudameriko aŭ kun sudamerikaj organizaĵoj ĉiuj kandidatoj estis denaskaj parolantoj de la Hispana aŭ la Portugala.
Sed ĉi-jare ni decidis, pligrandigi la nian agadon en la Ibera duoninsulo, krei novajn entreprenojn kaj kooperativojn en Biskajo [unu el la eŭskaj teritorioj] kaj starigi rilatojn kun aliaj eŭropaj kooperativoj kaj sociaj organizaĵoj. Do, antaŭ tri monatoj ni decidis elekti sintezan, neŭtralan kaj facilan lingvon kiel laborlingvon. Post mallonga debato pri la opcioj, ni elektis Esperanton, kaj komencis lerni ĝin. Hodiaŭ, du monatojn kaj duonon poste, ni parolas dum 70% el la labortempo Esperante, kaj nia celo estas baldaŭ paroli Esperante la tutan tempon.
Nia pripenso estas ke se ni lernis paroli en kelkaj monatoj, ankaŭ la novaj indjanoj povos lerni rapide, kaj ekhavi tiel samtavolan pozicion en nia laborkomunumo.
Libera Folio: Kiel ekestis la ideo paroli en Esperanto en TEDx? Kiu estis la reago de la organizantoj, kaj ilia sinteno al nia lingvo?
David de Ugarte: Mi intervjuiĝis en kafeja teraso kun Antonella Broglia, la direktoro de TEDxMadrid, por elekti temon. Unue ni parolis pri la niaj projektoj, pri kooperativismo... estis tre frue en la mateno, kaj aliaj indjanoj pasis antaŭ ni kaj salutis min Esperante. Ŝi demandis al mi ĉu ni estas esperantistoj kaj mi rakontis al ŝi kial ni elektis Esperanton kiel nian laborlingvon. Ŝi tuje diris al mi ke tio certe estus la plej novigeca temo kaj ke mi devus prelegi pri tio!!
Libera Folio: Ĉu okazos tradukado? Kiel oni organizos ĝin?
David de Ugarte: Jes, la tekstoj de mia parolado projekcie aperos en granda ekrano kiu estos super la podio. Sed ne estos samtempa tradukado. Mi disponos je alia malgranda ekrano antaŭ mi kun la sama projekciaĵo por adekvate aranĝi ĉion...
Libera Folio: Kiuj estas viaj estontaj planoj pri agadoj kun rilatoj al Esperanto?
David de Ugarte: En malpli ol tri monatoj ni verkis en Esperanto manifeston por la samtavolana produktadomaniero kiel utila ilo kontraŭ la krizo kaj ni preparis tiun ĉi TED-prelegon. Nun, post la prelego, ni volas paŝi antaŭen: nia venonta projekto estas organizi "Esperanto-vilaĝon". Ĝi estos vilaĝo situanta geografie en la centro de la kulturturisma regiono de la Biskajo (apud Bilbao, Gernika, la plaĝoj kaj la montaroj) en kiu ni instruos al la laboristoj de la vendejoj kaj de la publikaj servoj paroli bazan Esperanton. Ni ankaŭ laboros kun diversaj kultur-turismaj entreprenoj, la Esperanto-asocioj kaj eŭskaj kulturorganizaĵoj por prepari kune kulturajn ofertojn en la nia lingvo en la Esperanto-vilaĝo kaj vojaĝoj tra la regiono kun esperantistaj profesiaj gvidantoj.
Ni volas nun krei bonajn, interesajn ofertojn por ĉiuj la esperantistoj kaj kunlabori poste kun la aliaj esperantaj urboj kiuj disvolviĝas nun tra la Eŭropo. Ni ja revas pri Eŭropa reto de Esperantaj urbetoj kiel nova kultura "Vojo de Sankta Jakobo". Imagu koni la diversajn Eŭropajn kulturojn kaj lingvojn feriante ne multekoste en Esperantaj urbetoj kaj ĉiam parolante nian lingvon!!
Toño del Barrio
Piednoto: David de Ugarte kaj liaj samideanoj uzas la neologismon "indjano" kun specifa signifo.