Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / TED-a prelego maltedos Esperante

TED-a prelego maltedos Esperante

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-16 12:51
Esperanto kiel la lingva manifestiĝo de libera programaro estos temo de prelego kiun prezentos David de Ugarte dum la evento TEDxMadrid la15-an de septembro. Temas pri neesperantista aranĝo, sed David de Ugarte prelegos en Esperanto, lingvo kiun li mem serioze ektudis nur ĉi-jare. Lia kooperativa movado elektis Esperanton kiel sian laborlingvon, kiam ĝi ekdisvastiĝis ekster la regionoj hispan- kaj portugallingvaj, kaj nun planas Esperanto-vilaĝon en turisma regiono proksime al Bilbao. Libera Folio kontaktis lin por kompreni, pri kio temas.

TED estas la nomo de modelo de konferencoj - malgraŭ la iom misgvida nomo, ofte tre interesaj kaj maltedaj - kiuj dum la lastaj jaroj disvolviĝas en Usono, kun granda sukceso kaj rimarkinda populareco. La evento grupigas homojn foje tre famajn, foje malpli, kiuj rakontas dum malpli ol dudek minutoj pri diversaj aspektoj de la socio, ĝenerale uzante diversajn ilojn de surekrana prezentado. Oni registras ĉiujn prelegojn, kiujn oni poste diskonigas per la tre vizitata retejo ted.com.

La konferencoj okazas en la angla lingvo, kvankam inter la temoj ne mankas ankaŭ diskutoj prilingvaj. Antaŭ kelkaj jaroj la respondeculoj aldonis la eblon subtekstigi la paroladojn, kaj inter la 90 lingvoj elekteblaj troviĝas ankaŭ Esperanto. De tiam, grupo de volontuloj kunlaboras en tiu adaptado, kaj nun eblas spekti jam ĉirkaŭ 60 videojn kun esperanta teksto.

La sukceso kondukis al la kreado de aliaj similaj iniciatoj, inter kiuj la plej rilata estas la eventoj TEDx, kiuj, sub la patronado kaj la modelo de TED, estas organizataj de diversaj institucioj, entreprenoj aŭ asocioj en aliaj partoj de la mondo, kaj ankaŭ en aliaj lingvoj. En tiuj TEDx-eventoj, jam partoprenis esperantisto, nome Tim Morley, kiu verve parolis pri la projekto Lingvosaltilo.

Tamen, ĝis nun neniam organiziĝis evento nek prelego en Esperanto. Tio ŝanĝiĝos post kelkaj tagoj, por kiam estas planita la unua TED-konferenco kun prelego en Esperanto. Ĝi okazos la 15-an de septembro, en la evento TEDxMadrid, kaj la preleganto estos David de Ugarte.

David de Ugarte, kiu sin difinas kiel indjano* kaj ludema, estas teknologiisto kaj entreprenisto, engaĝinta sin por la novaj modeloj de ekonomia demokratio kaj la samtavola produktadomaniero. Li estis fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj montris intereson pri Esperanto ene de sia filozofio pri egalecisma interrilatado.

El tiu grupo naskiĝis la entrepreno pri teknologia konsultado Las Indias Electrónicas ("La Elektronikaj Indioj"), kiu poste alprenis la formon de kooperativo Grupo Cooperativo de Las Indias ("Indjana Kooperativa Grupo"), kie la rilatoj inter la membroj sekvas la frue kovitajn principojn de egaleco kaj ekonomia demokratio. Do, temas pri vera ekonomia entrepreno, kies membroj vivtenas sin per ĝia aktiveco.

Li plu konservis intereson, ofte blogis pri Esperanto, kaj pritraktis la Esperantan komunumon en siaj libroj kaj eseoj (menciindas la ĉapitro dediĉita al Zamenhof en la libro De la nacioj al la retoj), sed ne partoprenas la konvencian movadon. De kelkaj jaroj kunlaboras kun la grupo aktiva kaj delonga esperantisto Manuel Ortega, kiu mastrumas la retejon La Indjana Kuriero, kaj en la lastaj monatoj la grupanoj kreskigis sian engaĝiĝon al Esperanto, tiel ke ili nun multe praktikadas la lingvon, kaj ĝin propagandas en aliaj medioj.

Pri la filozofio malantaŭ la "indjana" alrigardo al la ekonomio kaj la socio, oni povas legi en la teksto La samtavolana produktadomaniero. Indjana manifestoLibera Folio sin turnis al David de Ugarte por ekscii, kiel la afero rilatas al Esperanto, kaj kial li faros sian prelegon en Madrido en Esperanto.

Libera Folio: Kiu estas via rilato al Esperanto? Kiam vi ekinteresiĝis pri ĝi?

David de Ugarte: Mia unua alproksimiĝo al Esperanto estiĝis el la ekkonsciiĝo pri la konsekvencoj de la lingva imperiismo post partopreni, kun aliaj indjanoj, diversajn internaciajn kongresojn kaj konferencojn. Mi klare komprenis kiel en kelkaj internaciaj strukturoj lingve bazitaj sur la angla, la denaskaj parolantoj kaj la dulingvuloj de aliaj landoj centralizis la povon por rakonti tion kion la organizantoj aŭ la kongreso deziras aŭ interkonsentas. Ne temas nur pri internacia aŭ etna problemo. Dulingvuloj estas normale membroj de bonhava socia klaso kiuj lernis en specialaj lernejoj. Do, la hegemonio de naturlingvoj signifas ankaŭ la centralizadon de la eksteraj rilatoj en la nia organizaĵo, ĝi sinonimas al nesimetriigo de nia propra ena demokratio. Kaj tio kio okazas al ni, en la mondo de la sociaj kaj kooperativaj organizaĵoj, okazas ankaŭ en aliaj medioj: akademia, ekonomia, ktp.

Sed mi fine komencis lerni Esperanton kiam ĉiuj indjanoj - tio estas, ĉiuj membroj de niaj kooperativoj - interkonsentis komenci uzi Esperanton kiel nian laborlingvon.

Libera Folio: Kiel kongruas Esperanto kun la ideoj malantaŭ viaj filozofio kaj tiu de la "indjana" grupo?

David de Ugarte:  La indjana grupo estas sennacia, sed la indjanoj estas transnaciaj: kio unuigas nin estas ludema etiko kaj demokratia kaj komunaĵa konceptigo de la entreprenoj. Ni ne volas dividi nin laŭ nacia aŭ lingva origino, sammaniere ni ne volas dividi nin laŭ seksoj aŭ raso. Por esti indjano kaj labori en niaj kooperativoj, nur liberecana spirito kaj ludemula laboretiko estas necesaj.

Se ni konservus la hispanan, nian gepatran lingvon, kiel laborlingvon, la sola propono kiun ni povus fari al la plimulto da homoj kiu volas labori kun ni estas partopreni niajn kooperativojn akceptante bazan malegalecon. Aŭ ni havas ene la saman problemon de lingva imperiismo ol la internaciaj organizaĵoj, aŭ ni devos limigi nian kreskon al la hispanaj kaj portugalaj parolantoj.

Dum kelkaj jaroj ni prenis la duan vojon ĉar laborante ĉefe en la Sudameriko aŭ kun sudamerikaj organizaĵoj ĉiuj kandidatoj estis denaskaj parolantoj de la Hispana aŭ la Portugala.

Sed ĉi-jare ni decidis, pligrandigi la nian agadon en la Ibera duoninsulo, krei novajn entreprenojn kaj kooperativojn en Biskajo [unu el la eŭskaj teritorioj] kaj starigi rilatojn kun aliaj eŭropaj kooperativoj kaj sociaj organizaĵoj. Do, antaŭ tri monatoj ni decidis elekti sintezan, neŭtralan kaj facilan lingvon kiel laborlingvon. Post mallonga debato pri la opcioj, ni elektis Esperanton, kaj komencis lerni ĝin. Hodiaŭ, du monatojn kaj duonon poste, ni parolas dum 70% el la labortempo Esperante, kaj nia celo estas baldaŭ paroli Esperante la tutan tempon.

Nia pripenso estas ke se ni lernis paroli en kelkaj monatoj, ankaŭ la novaj indjanoj povos lerni rapide, kaj ekhavi tiel samtavolan pozicion en nia laborkomunumo.

Libera Folio: Kiel ekestis la ideo paroli en Esperanto en TEDx? Kiu estis la reago de la organizantoj, kaj ilia sinteno al nia lingvo?

David de Ugarte:  Mi intervjuiĝis en kafeja teraso kun Antonella Broglia, la direktoro de TEDxMadrid, por elekti temon. Unue ni parolis pri la niaj projektoj, pri kooperativismo... estis tre frue en la mateno, kaj aliaj indjanoj pasis antaŭ ni kaj salutis min Esperante. Ŝi demandis al mi ĉu ni estas esperantistoj kaj mi rakontis al ŝi kial ni elektis Esperanton kiel nian laborlingvon. Ŝi tuje diris al mi ke tio certe estus la plej novigeca temo kaj ke mi devus prelegi pri tio!!

Libera Folio:  Ĉu okazos tradukado? Kiel oni organizos ĝin?

David de Ugarte:  Jes, la tekstoj de mia parolado projekcie aperos en granda ekrano kiu estos super la podio. Sed ne estos samtempa tradukado. Mi disponos je alia malgranda ekrano antaŭ mi kun la sama projekciaĵo por adekvate aranĝi ĉion...

Libera Folio:  Kiuj estas viaj estontaj planoj pri agadoj kun rilatoj al Esperanto?

David de Ugarte:  En malpli ol tri monatoj ni verkis en Esperanto manifeston por la samtavolana produktadomaniero kiel utila ilo kontraŭ la krizo kaj ni preparis tiun ĉi TED-prelegon. Nun, post la prelego, ni volas paŝi antaŭen: nia venonta projekto estas organizi "Esperanto-vilaĝon". Ĝi estos vilaĝo situanta geografie en la centro de la kulturturisma regiono de la Biskajo (apud Bilbao, Gernika, la plaĝoj kaj la montaroj) en kiu ni instruos al la laboristoj de la vendejoj kaj de la publikaj servoj paroli bazan Esperanton. Ni ankaŭ laboros kun diversaj kultur-turismaj entreprenoj, la Esperanto-asocioj kaj eŭskaj kulturorganizaĵoj por prepari kune kulturajn ofertojn en la nia lingvo en la Esperanto-vilaĝo kaj vojaĝoj tra la regiono kun esperantistaj profesiaj gvidantoj.

Ni volas nun krei bonajn, interesajn ofertojn por ĉiuj la esperantistoj kaj kunlabori poste kun la aliaj esperantaj urboj kiuj disvolviĝas nun tra la Eŭropo. Ni ja revas pri Eŭropa reto de Esperantaj urbetoj kiel nova kultura "Vojo de Sankta Jakobo". Imagu koni la diversajn Eŭropajn kulturojn kaj lingvojn feriante ne multekoste en Esperantaj urbetoj kaj ĉiam parolante nian lingvon!!

Toño del Barrio


Piednoto: David de Ugarte kaj liaj samideanoj uzas la neologismon "indjano" kun specifa signifo.

arkivita en:
kossey
kossey diras:
2012-09-09 19:47
Grava kaj subteninda iniciato.
indjano
indjano diras:
2012-09-10 15:32
Dankon!!
Stanislav
Stanislav diras:
2012-09-10 08:22
Bona ekzemplo de la praktika uzado de Esperanto. Espereble projekto pri turisma apliko sukcesos, cxar laux mi tio estas unu el plej bonaj kaj multpromesaj vojoj en tiu direkto. Mi mem post UK97 vojagxis tra Vjetnamio sole per subteno de lokaj samideanoj kaj havis tre bonajn spertojn. Senti sin ne frenda turisto, sed dezirata gasto en nekonata lando impresas multe pli ol iu ajn acxetita vojagxo. Tutmonda reto de turismaj oficejoj/helpejoj povus havi multe da uzantoj, aparte se profesie farita.
Multaj rusianoj lernas la anglan sole por vojagxi eksterlande. Se eblus trafi saman celon per lernado de pli facila Esperanto, multaj certe farus tion. Do gratulon kaj sukceson!
indjano
indjano diras:
2012-09-10 15:31
Dankon!!
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-10 11:05
Interesa ideo. Chu s-ro Ugarte respondis en Esperanto al la demandoj? Kelkaj nekutimaj vortigoj en liaj resondoj supozigas, ke ne multjara e-isto tiujn skribis, sed vere li.

Mi ne bone komprenis, kiel estos realigata la tradukado al la Hispana. Chu sur la granda ekrano aperos hispanlingve, kiun la preleganto elparolos esperantlingve? Kiamaniere okazos la posta diskuto pri la prelego? Chu tiam la preleganto respondos en la hispana?
indjano
indjano diras:
2012-09-10 15:31
Kara Sebastiano, bedaŭrinde la TED-formato ne permesas demandojn de la publiko nek interpretistojn. Mi prelegos esperante memorigitan tekston, tial tradukado estos perfekta :-)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-11 08:07
Dankon por la respondo!
indjano
indjano diras:
2012-09-12 20:31
Ne dankinde! Espereble, post kiom da restriktoj la rezulto ne estos senesprima :-D
intraespo
intraespo diras:
2012-09-10 12:38
La ideo krei Esperanto-vilaĝon en Biskajo estas bonega. Tio pripensigas min ke rilate al tiu strategio estas pli bona vojo elekti etajn urbojn por trasnformi ilin je Esperanto-vilaĝon aŭ Esperanto-urbetojn. Ni revu kaj laboru por krei mondan reton de tiaj vilaĝojn kaj urbetojn.
Pri la prelego, temas pri belega okazo por Esperanto. Gratulojn al la indjanoj.
indjano
indjano diras:
2012-09-10 15:33
Dankon Fabrizio!!
jakvo
jakvo diras:
2012-09-11 09:59
Jam pluraj jaroj mi ĝue aŭskultas al la prelegoj ĉe TED. Iam tradukis (kun Cindy McKee) por Sennaciulo sekvan interesan tekston <http://www.ted.com/talks/ch[…]_of_a_single_story.html> al Esperanto. La avantaĝo de la prelego krom fakto ke ofte ĝi estas bonaj estas la limigo en tempo. 20 minutojn ĝis 30 minutoj maksimume estas bela tempo por prelegi. La preleganto devas pripensi kion li volas diri sen tro da flankeniroj kaj por la aŭskultanto estas agrabla ne devu aŭskulti al kvinfoja ripetado de samaj aferoj de mallerta preleganto.

Mi aplaŭdas la projekton de TEDX.
intraespo
intraespo diras:
2012-09-11 22:17
Jes, kara Jakvo Schram, nia samideano David de Ugarte havos grandan defion, nome ne tedigi la publikon per sia Teda prelego. :)
Nu, viaj observoj estas gravaj kaj mi aldonas ke eble estos bona strategio surparerigi la prelegon kaj praktiki iomete, eĉ pensante pri la korpa sinteno kaj gestado dum la prelego...Bonan prelegon estas kion ni ĉiuj deziras al David.
Nu... eble ni volas instrui mastrumadon de meso al la episkopo!
indjano
indjano diras:
2012-09-12 20:52
Dankon denove! Mi prelegas preskaŭ ĉiu monato... sed mi faras ĝin sen formatan restriktojn kaj en la Hispana. Kaj ne forgesu mi komencis lerni Esperanton serioze tri monatoj antaŭ. Jes, ĝi estas tre riska. Mi scias ĝin, sed tio estas la ununura maniero de montri esperanton kiel ilo vi povas lerni en tri monatoj kaj uzi ĝin kiel laborlingvo. Estas granda veto, granda risko kaj granda responso. Mi faros mian plej bonon.
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-14 22:19
Saluton karaj amikoj....ni ĝojas anonci ke la prelego estos, post kelkaj horoj, spektebla rete realtempe..jen la <a href="https://new.livestream.com/[…]/a> kaj pliaj informoj en http://kuriero.lasindias.com/[…]/
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-14 22:21
jen la ĝusta ligilo al la elsendfluo

https://new.livestream.com/tedx/tedxmadrid
nicole
nicole diras:
2012-09-15 11:06
Dankon pro la ligo. Kvankam mi estas en Aŭstralio mi ja povis bone aŭskulti ĝin.
Tonyo
Tonyo diras:
2012-09-15 16:04
Por esti pli preciza: https://new.livestream.com/tedx/tedxmadrid "Sesión 1" je 1h:10m ĝis 1:21.
Gratulon al David; li nepre sukcesis. Grandaj aplaŭdoj, interalie kiam li diris ke la kooperativo decidis lerni Esperanton. Aperis multaj komentoj en Twitter pri lia partopreno, de ĉeestantoj en la evento, ĉiuj agrable surprizitaj
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-16 02:01
Jes, la akcepto kaj reagoj estis vere emociigaj..pliaj detaloj en:

kuriero.lasindias.com/la-unua-ted-prelego-en-esperanto-finigas-per-granda-ovacio/

brakumojn!
Tuvalkin
Tuvalkin diras:
2012-09-15 03:59
Dume, mi eksciis pri alia TEDx prelego pri esperanto, ĉifoje en Britio (Granta); jen Tim Morley: “Learn Esperanto first” (2012.04): http://www.youtube.com/watch?v=8gSAkUOElsg

(Preskaŭ)ĉiprie, TEDx’2011 en Oporto ankaŭ priis temon proksiman al la esperantistaj zorgoj, nome Sandra Fisher-Martins: “O Direito a Compreender“ (2011.03): http://www.ted.com/talks/sa[…]he-right-to-understand.html
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-09-15 08:02
jes, tutprave Tuvalkin..la unua en...ni multege ĝuis la prelegon de Tim...certe ĝi estas unu el niaj preferataj TED-prelegoj :-)

dankon pro la ligilo al dua temrilata prelego...mi spektos ĝin nun
dennis
dennis diras:
2012-09-15 12:48

Tre tre interesa artikolo de Tonjo del Barrio kun intervjuo kun David de Ugarte! Fakte, chiuj el la artikoloj kaj komentoj de del Barrio havas ion kio pensigas nin pri la nova epoko en kiun Esperanto nun movighas. Kaj tiu fresha aliro de Sinjoro De Ugarte estas bela nova frukto en la Esperanto-Ghardeno.

Aldone al pluraj utilaj komentoj supre (Stanislavo, Intraespo, Jakvo, Manuel, Sebastian, Antonio), mi volas demandi al niaj interretuloj iom pri la rilato kaj la valoro de TED kune kun la efiko de la aliaj retaj fenomenoj, inkluzive Tviteron, Fejcbukon, Youtubon, Guglon, ktp.

Estas bone paroli pri chiu nova fenomeno aparte, sed estas ankau ege bone se iuj el vi povus komenti pri la tuteco de la fenomeno, kaj kompari la individuajn retajn fenomenojn, chi tie TED, kun ghenerala reta strategio kune kun la tradicia fizika Esperanto-Movado. Skribu chion kion vi volas, bonvolu kun iom da profundeco, kaj laueble ekzemploj kaj statistikoj. Mi legos chion kio rekte rilatas chi tiun temon.

Al David de Ugarte mi kore dankas. Mi esperas, ke lia TED-prelego bone sukcesos. Kaj mi deziras al li kaj al liaj kunlaborantoj bonan sukceson en la finlernado de Esperanto! Mi ege volas poste rigardi sian filmon che TED.

PS – Anekdoto: Antau 20 jaroj, Esperantistoj en Belgujo invitis min prelegi en sia urbo. Al tio mi konsentis, kaj ses monatojn antau la prelego, mi skribis al ili demandante en kiu lingvo mi devis prelegi – respondo: en la franca!! Ili ekkonis min dum mia kurso de Gresillon en Francio, kaj supozis, erare, ke mi parolis la francan! Utiligante miajn sciojn de la hispana lingvo, mi provegis lerni la francan kiel eble plej rapide, tamen ne vere sukcesis. Spite al tio, kelkaj homoj aplaudis, eble char ili shatis, ke mi, kvankam Usonano, almenau PROVIS paroli sian lingvon! Au, eble ili aplaudis char mi finis frue!

Amike, Dennis Keefe
Cindio
Cindio diras:
2012-09-15 18:02
Gratulon al David de Ugarte!! Li ja meritas koran dankon. Li estas parto de nova generacio de Esperantistoj kaj de Esperanto-uzado.

Dennis, vi jam scias ke la plimulto de homoj lernas ion nur pro pragmata kialo. Preskaŭ neniu lernus Esperanton por esti la sola parolanto de Esperanto en la vilaĝo. (Vi jam bele prezentis tiujn informojn; dankon!)
Sed nun temas pri tutmonda vilaĝo. Nun la relativa facileco (substreku 'relativa' mil fojojn), la konsekvenceco kaj la fakto ke neniu parolanto ĝuas specialan privilegion en kunparolado - tiuj trajtoj allogas partoprenemajn homojn.
Kaj nun ke vera partoprenado eblas -- nu, ni ja rigardu la statistikaĵojn :)
Lastatempe, mi ne havas liberan tempon. Do, mi enmetas ligilon al momento kiam mi ankaŭ ne havis sufiĉan tempon http://www.delbarrio.eu/[…]/#comment-1575 Mi montris al Tonjo ke ni usonanoj havas intereson en Esperanto. (Dio mia, mirakloj ja okazas!)

Mi rajtas diri nenion pri la tradicia movado. Mi neniam estis parto. Mi ja volas diri ke la perreta kontakto kaj ekuzado de Esperanto kondukos al uzado en la fizika medio de tiuj interretaj Esperantistoj. Kaj reta kaj loka uzadoj kondukos al eĉ pli vasta uzado - la neĝbula efiko.

Mi esperas ke iu montros ekzemplojn el sociaj retoj. Mi revenos por rigardi.
indjano
indjano diras:
2012-09-15 22:19
Karaj amikoj, la prelego estis tre bone akceptita de la Madrida publiko. Ni havis multe da retmesaĝojn en la Hispana http://bitacora.lasindias.com/[…]/
Mi kredas ke la plimulto de la 200 homoj kiuj ĉeestis neniam antaŭ aŭdis esperanton. Malgraŭ miaj limigoj, ili parte komprenis sen legi la subtitoloj, kaj sentis la lingvon proksima kaj fine eksperimentis ke planlingvo ne signifas senemocian lingvon. Tial, kiel unu el retmesaĝoj diris: Esperanto ricevis la ununuran ovacion el TED-Madrido!
manolo
manolo diras:
2012-09-16 17:03
Gratulon al David! Kia mirinda kuraĝo prelegi esperante post tiom malmulta lerno-tempo... Lia voĉo sonis al mi foje kvazaŭ ekstreme kortuŝita, proksima al ploro(!) Ĉu vere temis pri emocio aŭ eble tio eĥis la nervozemon pro la prezento?

Por kiuj eventuale pensus ke la prononco de David estas tre... milda, ni diru. Vi scias, ke denaskaj hispanparolantoj havas tian "handikapon" en la prononco de eksplodaj konsonantoj de fremdaj lingvoj. Nu, mi aŭdis lin paroli en la hispana kaj lia voĉo simple estas tia, kaj ke lia hispana prononco estas eĉ mi milda ol la averaĝo ;-)
indjano
indjano diras:
2012-09-17 08:19
Dankon Manolo! Mi fakte estis tre emociita... TEDxMadrid ne estis facila medio, kaj speciale, ĉi momento estas persone malfacila por ĉiuj indjanoj, ni estas tro zorgitaj pro sanaj aferoj de tre amata membro de nia kooperativo: ni akceptis vendrede zorgantan novaĵon, kaj estis simple tre malfacila por mi prelegi... mi faris mian plej bonon... sed ĉiuj personaj detaloj ne gravas nun!

Hodiaŭ la vidbendo estos eldonita kaj alŝutita al la TED-platformo por tradukistoj. Havi la unuan TEDprelegon en Esperanto subtitolita al la plej granda nombro de naturlingvoj estas nia sekva celo. Amikoj preparis tradukojn por helpi la TED-tradukistoj en la Hispana kaj la Angla. Bonvolu, se vi konas esperantistoj kiu eblas traduki la prelegon al la Portugala, la Kataluna, la Eŭska, la Pola, la Germana, la Franca, ktp, ktp... inviti ilin helpi!

Mia retadreso estas david ĉe lasindias.coop

Bonvolu kundividu ĝin se ili bezonas la originalan tekston
indjano
indjano diras:
2012-09-17 10:10
Bonvolu legu la afiŝon jus publikigita de ni, pri la traduko de la TED-prelego
http://kuriero.lasindias.com/urga-voko-al-la-esperantistoj/
intraespo
intraespo diras:
2012-09-15 23:57
Gratulojn al David!
li sukcesis en la veto kaj superis bone la riskon.
indjano
indjano diras:
2012-09-17 08:28
Dankon kara Fabrizio! Dankon por esti al nia flanko, ĉiam kun bela optimismo! Vi tre kuraĝiĝas nin!
dennis
dennis diras:
2012-09-16 18:51

Mi rigardis la TED-paroladon de David de Ugarte dufoje, ofte haltigis ghin por skribi notojn, kaj de tempo al tempo mi profundigis temon menciitan de li irante al rilata retmaterialo. Mia konkludo: en la mondon venas nove nova sento.

Mankas en la argumentoj de la preleganto, etdetalaj, nuancigitaj komentoj pri lingvistiko kaj planlingva lingvoscienco. Kaj mia konkludo el tio estas: jen homo kiu vere scias komuniki kaj konvinki al pli ghenerala publiko. Substreku la vorton: ghenerala. Mia sekva konkludo: se UEA kaj landaj asocioj de Esperanto volas lerni pli efike varbi pri Esperanto kaj allogi homojn al Esperanto-kursoj, ke ili rigardu la preleganton David de Ugarte dufojojn, skribu notojn, kaj apliku la tuton al nova varbo-modelo.

Chu en nian esperantan rondon venas nove nova sento? Se jes, ni danku David de Ugarte, Manuel kaj Tonjo, char hodiau estas ili kiuj en siaj manoj havas novan veteroprognozon pri, eble, belaj tagoj por nia venonteco.

Amike,

Dennis Keefe
indjano
indjano diras:
2012-09-17 08:22
Dankon Dennis. Via komento estas kuraĝiĝanta por ni!
indjano
indjano diras:
2012-09-22 09:06
Kara Dennis, hieraŭ la esperanta klubo de la urbo kie mi loĝas rifuzas mian membriĝon...
http://kuriero.lasindias.com/[…]/
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-09-22 12:21
Lasu ilin trinki sian tizanon, kaj fosu vian sulkon.
dennis
dennis diras:
2012-09-22 18:12

David, permesu al mi provi rakonti la shercon pri Estro de Cirko kaj la Viro kiu imitadis birdojn. Tiu sherco eble povas aplikighi al via situacio en Hispanio, en Bilbao.

Tiu sherco devenas de Eugenio, konata televida homo de la okdekaj jaroj en Katalunio kaj en Hispanio.

Jen:

Estis iam Viro kiu volis labori en cirko, kaj iun tagon la cirko venis al lia urbeto, do la Viro iris al ghia enirejo kun la espero ricevi laborpostenon.

Post kiam la Viro atingis la cirkon, li diris al iu pordisto, ke li volas paroli kun la Estro de la Cirko. La pordisto promesis serchi la Estron.

La Estro venis, kaj demandis al la Viro kion li volas. La Homo diris, ke li deziras labori en la cirko.

La Estro de la Cirko demandis al li, “Kion vi povas fari por ni? Kion vi kapablas?"

La Viro respondis, “Mi povas imiti birdojn.”

La Estro repondis, klarigante, ke lia cirko ne vere bezonas tion. Estas multe da homoj kiuj povas imiti birdojn, do li ne sciis pro kio li devas dungi birdo-imitanton.

Sed la Viro insistadis, dirante, ke li vere, vere, vere kaj bone, bone, bone povas imiti la birdojn.

La Estro ridetis, sed ripete rifuzis, dirante, ke lia cirko ne bezonas lin, kaj la Estro, ferminte la pordon, reiris al sia oficejo.

La Homo iom malgajighis, kaj finfine decidis reiri hejmen . . . FLUGANTE!

Lastsemajne, en TEDx de Madrido, David de Ugarte flugis per tiuj flugiloj de facila vento. Sukceso de la Bilbao-ano, kiu helpos motivigi multajn el ni dum longa tempo. Bona aglo por nia Movado. Kiu el ni bonvole povas klarigi tion al niaj geamikoj de Bilbao? Char chiu asocio de Esperanto kaj nia cirko bezonas homojn, sincerajn kaj kapablajn, kaj bezonas ilin nun.

Amike, kaj pardonu al miaj geamikoj de Bilbao.

Dennis Keefe
indjano
indjano diras:
2012-09-23 10:18
Dankon! Estas tre bela historio!
indjano
indjano diras:
2012-09-23 10:36
Kara Dennis, bonvolu legi malsurpren la komento de Joxemari. Li estas tre klara: li ne ŝatas kooperativojn, li ne ŝatas la ideon pri esperantista turismo, kaj *konsekvence* li kaj la aliaj kvar klubanoj decidis rifuzi mian membriĝon.

Klare, tia malĝoja kaj perforta situacio ne estis la frukto de malkompreno, estas la rezulto de sektiĝo, kaj sekta etiko.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 12:01
Ĉu mi ŝatas turismajn kooperativojn aŭ agentejojn, esperantajn aŭ ne, estas afero, kiu ne tuŝas la nunan diskuton. Kio ne plaĉas al mi estas la ideo, ke organizita grupo de profesiaj entreprenistoj, kia vi estas, paraŝutu en mia urbon kaj kaperu la lokan klub(je)on por siaj celoj: ja temas pri vegetanta, mucida klubo kun apenaŭ plen-mano da aĝaj aktivuloj (la plej laborema el ili estas mia amiko Eduardo, 99-jara esperantista dojeno, kiun vi senkompate draŝas en via blogo), sed ankaux posedanta apetitigan kaj ekspluateblan sidejon en la urbo-centro. Se al tio aldoniĝas via publika flirtado kun la klaŭna Civito, la reciproka kompliment-ŝmirado kun ĝia ĉef-klaŭno kaj la precedencaj kaperoj far tiu sama opereta lud-landeto de komunikiloj kaj organizoj (Heroldo de Esperanto, AEU kaj aliaj), kompreneblas, ke kelkaj homoj havas motivojn por ektimi. Sed prefere oni atendu ĝis la estraro mem de la Bilbaa Esperanto-Klubo klarigu ĉiujn detalojn de la historio. Cetere, mi decidis nek pri via membriĝo nek pri la membriĝo de iu ajn.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 12:15
Via komento, estas unu foje pli, simple insulta kaj fantazia. Mi tre klare diris al Eduardo kaj la aliaj klubanoj plurfoje: ni povas helpi vin, ni volis partopreni en la klubo sed ni ne povas partopreni en estraroj. Kial? Ĉar ni havas multe da taskoj kaj responsoj en nia laboro, ni laboras multe da horoj ĉiu-tage kaj por ni estas multe pli valora okupi nian liberan tempo rete disvastiganta la Esperantan ideon, preleganta en asocioj, instruanta esperontistoj, ktp. ol partopreni strukturoj de administrado kiu aliaj homoj povas administri egale aŭ pli bone ol ni. Ni ĉiam faris tiel: fakte vi povas demandi al la federacio de kooperativoj de Madrido kie Manuel kaj Majra loĝis antaŭ, aŭ al la Hispalinukso, la asocio pri libera programaro kiu mi partoprenis la tutan vivon.

Vi sugestas ke ni volas kontroli ruiniĝintan estraron. Tio estus tute idiota niaflanke, hodiaŭ laŭ tio kion la klubanoj diris al ni, la “riĉo” de la klubo estas ŝuldo de 30.000 eŭroj, sed imagu ni estas tiaj fiuloj tiaj idiotoj. Kial ni povus “okupi” tian dolĉaĵon sen partopreni estrarojn aŭ politikan strukturon?
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 02:15
Estus interese, se oni disvastigus ankaux la version de la estraro de la Bilbaa Esperanto Klubo. Sxajnas al mi, ke la prezento de la aferoj far David de Ugarte kaj Manuel Ortega ne estas tute gxusta. Mi mem (bilbaano kaj membro de la Bilbaa Esperanto-Klubo, sed ne de gxia estraro) kovas seriozajn dubojn pri la projektoj (kelkaj el ili bizaraj, kiel fondo de "esperanta vilagxo" en la provinco) kaj aliaj intencoj de la "indjana" kooperativa entrepreno en Bilbao.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-23 08:53
Jes.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 10:31
Vi, kaj aliaj klubanoj povas ŝati aŭ ne la projekto de Manuel kaj nia kooperativo por disvastigi Esperanto, sed tio *tute ne rilatas al la nia membriĝo al klubo*: La celo de partopreni kluboj estas paroli, lerni kaj instrui esperanton.

Ĉu vi diras ke vi rifuzas min ĉar vi ne ŝatas niajn ideojn? Ĉu vi kredas tion etike akceptebla? Ĉu la kriterioj por membrigi en esperantaj kluboj estas pensi same ol vi aŭ sufiĉas la volo de labori kune por instrui aliaj homoj kaj disvastigi nian lingvon?
indjano
indjano diras:
2012-09-23 11:06
Kaj mi devas klarigi ke mi tute ne kundividas la ideon ke vi plurfoje diris al ni en la klubo: laŭ vi, Eŭska lingvo estas malamika de la disvastigo de Esperanto. Mi pensas ke tio estas multe pli grava malkonsento ol niaj ideoj pri turismo... sed ĝi ne estis problemo por mi por deziri membriĝi kaj labori en la klubo. Kial? Ĉar kluboj estas ilo por ĉiuj la esperantistoj kiu volas helpi lerni al aliaj homoj, ne sekto kiu juĝas esperantistoj per sia ideoj pri la uzo de nia lingvo per turismumi aŭ per via antaùjuĝoj kontraŭ kooperativoj.
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 12:12
David, mi neniam parolis kun vi kaj ni ne konas unu la alian. Bv. ne meti en mian buŝon tiel kretenajn dirojn.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 12:22
Pardonu do, mi konfuzis vin kun unu inter la klubanoj kiu ĉeestis en la klubo kaj ĉiam kapjesi kiam via amiko Eduardo diris tion. Tio okazis almenaŭ tri foje dum miaj kvar vizitoj. Mi, normale kaj racie pensis ke la fobio kontraŭ la Eŭska lingvo partoprenis la interkonsentojn inter la klubanoj.
redakcio
redakcio diras:
2012-09-23 12:01
Joxemari: "Estus interese, se oni disvastigus ankaux la version de la estraro de la Bilbaa Esperanto Klubo."

Jes, tio estas nepre bezonata. Bedaŭrinde la respondeculoj de la klubo ĝis nun nenie respondis la kritikojn. Plej bone ili ja povus tion fari en la Iberia retspoŝta listo, kie la temo estas diskutata, sed tie regas plena silento flanke de ili. Ili ankaŭ ne respondis al mia retpoŝta demando, sendita hieraŭ posttagmeze. Se iu povas instigi ilin fari tion, aŭ entute kontakti la redakcion de Libera Folio, estus tre bone. Mi ajnakaze aperigos artikolon pri la temo ene de unu horo.

Kalle Kniivilä
Libera Folio
Joxemari
Joxemari diras:
2012-09-23 12:16
Hieraŭ estis sabato, kaj hodiaŭ dimanĉo. Kelkaj homoj ripozas en semajn-fino... ;) Ver-ŝajne la respondo baldaŭ venos.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 12:28
Mi devas diri ke se ili ne respondas ne estus vera signifa. Ni plurfoje retmesaĝis la klubon ĉar, almenaŭ la homoj kiu ni konis tien, ne estas tre familia kun la nuna teĥnologio kaj ili ne kostumas respondi.
redakcio
redakcio diras:
2012-09-23 12:49
Laŭ informoj kiujn mi ĵus ricevis, la prezidanto de la Bilbaa klubo momente troviĝas en montaro, sen retaliro, kaj tial ne povas respondi senprokraste. Tial mi prokrastas la aperigon de redakcia teksto pri la temo ĝis lundo, kaj esperas ke tiam haveblos komentoj de ambaŭ flankoj en la konflikto.

Intertempe mi aperigis tamen en Libera Folio la tekston de David de Ugarte, en la rubriko "Vidpunkto".

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
miramaro
miramaro diras:
2012-09-23 12:55
Pardonu min.... sed kia estas la problemo? Oni rifuzis membrigxon en la e-klubo de Bilbao.... kial cxagrenigxi?
Simple kreu alian esperanto-grupon en la urbo Bilbao! Mi kutime ne sugestas tion cxar estas mia opinio ke unueco estas forto, sed tio sxajnas al mi bonegan solvon de la situacio.
Tiamaniere cxiuj estos kontentaj:
- la jam ekzistanta grupo en Bilbao, cxar oni ne riskos "dangxerajn aventurojn" pro agemo de novbakitaj esperanto-sxatantoj kaj povo luli sin en la kutima, kvieta, rutina kluba etoso;
- la novbakitaj e-sxatantoj povos agi laux placxe sen batali kun personoj kiuj ne volas/povas/deziras novajn, pli modernajn agadojn favore al disvastigo de esperanto.
Ne forjxetu tempon kaj energion por absolute neniel gravaj disputoj.
Cxiu agu laux propra bontrovo kaj eblecoj, lasu vin gvidi de entuziasmo kaj bonaj ideoj. Antauxen!
Cindio
Cindio diras:
2012-09-23 15:25
David, bonvolu akcepti la konsilon de Edvige Ackermann fondi novan klubon. Lia komento estis tre trafa.
Viaj membroj kiuj bezonas lerni Esperanton lernu de la interreto!
Kuraĝon, antaŭen, ! kaj ne fingrumu al iu la 'birdon', malgraŭ la tento. Vi restu bonhumora kaj ĝentila. Brakumojn al vi ĉiuj indjanoj.
indjano
indjano diras:
2012-09-23 15:49
Dankon Edvige! Dankon Cindio!!

Mi tute ne volis komenci militon kun kreskantan perfortan tono kiam mi kritikis la decidon de la klubanoj. Mi nun komprenas ke mi eraris. Vi trafas, simple ne estas necesa tio disputo. Mi ne volas fremdigi neniu de ebla estonta kunlaboro kaj krome mi tro suferas kun debato kie mia honesteco estas malbone traktita. Dum mian tutan vivon mia honesteco, kaj la honesteco kaj malavareco de nia projekto, la indjana kooperativo, estis nia ununura kapitalo. Mi devas jam haltigu tiun debaton. Peti pardonon al ĉiuj kiuj mi povas ofendi kaj, kiel vi tre bone diris, kontinui laborinta por tion ke mi kredas, ĉiam sen batali neniun... ĉar ĝi estas la ununura fruktodona vojo.
indjano
indjano diras:
2012-09-24 08:23
Karaj Cindio kaj Edvidge, ni jam faris tion: dank al viaj komentoj ni pripensis kaj revenis al la samtavolana etiko kaj logiko

http://kuriero.lasindias.com/[…]/

Dankon al ĉiuj kiuj komentis kaj helpis nin pripensi. Pardonu ankaŭ al ĉiuj por malfermi debaton kiun dum kelkaj momentoj, estis perforta kaj malabrabla.
Lu
Lu diras:
2012-10-24 15:21
Kun granda plezuro kaj ankaŭ emocio mi sekvis la prelegon. Vere imprese, kaj eble eĉ pli impresa estis la reago de la publiko. Grandan gratulon, ankaŭ pro tio, ke la preleganto David de Ugarte sukcesis lerni Esperanton ĝis tia impona nivelo ene de nur tri monatoj!

En la prelego David asertas interalie: “Tio kio faras lingvon internacia, tute ne rilatas al la lingvo mem, sed al la geopolitika kaj ekonomia pezo de la ŝtatoj, kiuj uzas ĝin kiel oficialan aŭ komercan lingvon. Bedaŭrinde en la internaciaj rilatoj ankoraŭ armeoj kaj bankoj estas pli gravaj ol gramatiko.” http://www.youtube.com/watch?v=qZAUzTe_n60#t=6m56s

Laŭ mia opinio tio ne estas la ĉefa kaŭzo por la evoluo de Esperanto. Ja ekzistas neniu ŝtato, kiu uzas Esperanton kiel oficialan aŭ komercon lingvon. Do la aludita geopolitika kaj ekonomia pezo de Esperanto estas nul. Sed tamen la preleganto, vi, kara leganto, kaj mi lernis Esperanton… Evidente gravas por Esperanto ankoraŭ io alia aldone al oficialeco, ekonomio, armeoj kaj bankoj. Ĉu ne?

Mi kredas, ke fakte parto estas ĝuste la gramatiko, sed pli grava parto estas la homoj, kiuj entuziasmiĝis pri la ideo de Esperanto, ĝia lernrapideco kaj ĝia neŭtraleco. (Ties sekvoj estas ekzemple, ke la kunlaborantoj de la Esperanto-vikipedio estas pli internacie distribuitaj ol de iu ajn alia vikipedio;
http://stats.wikimedia.org/[…]itsPerLanguageBreakdown.htm . Aŭ ke la libraj tradukoj en Esperanton venas je malpli ol kvarono el la angla, dum ĉe la aliaj eŭropaj lingvoj estas inter 50 kaj 80 %.)

Por ke povu disvastiĝi lingvo, necesas – certe evidenta punkto, sed ankaŭ grava – ke la ebla lernanto sciu pri tiu lingvo, prefere tre bone sciu. Fakto estas, ke la lingvon Esperanto lernas plejparte (je ĉ. tri kvaronoj) homoj inter 14 kaj 25 jaroj – sed bedaŭrinde ĝuste tiu aĝogrupo ĝenerale scias plej malmulte pri Esperanto. Tio signifas, ke ĉe la plimulto de tiuj junuloj mankas la sciobazo por decidiĝi favore al Esperanto. Kaj ĉar tiuj junuloj ne scias sufiĉe pri Esperanto, ili ne povas decidi lerni kaj sekve ili ne povas apliki kaj montri per sia aplikado al aliaj, kiom plezuro- kaj sciodona estas tiu lingvo kaj ĝia komunumo. Pro tio la tuta disvastiĝoproceso ne povas bone evolui.

Necesas, ke la Esperanto-parolantoj entuziasmaj pri ties disvastigo sciu, kiel fari por bone kaj efike disvastigi Esperanton. Laŭ mi necesas apliki la principojn de varbado kaj merkatiko al nia lingvo Esperanto. Sur http://esperantodocumentary[…]-povus-lerni-de-dave-ogilvy mi iom detaligis kelkajn el tiuj ideoj. Malpli longa versio ĉe http://sezonoj.ru/2012/09/216lu/ .

Por reveni al la demando, kial Esperanto ne pli disvastiĝis: Ni Esperanto-parolantoj ankoraŭ ne sufiĉe bone lernis, kion necesas fari por disvastigi nian lingvon. Kaj ni ne sufiĉe multe aplikas, kion ni jam lernis.