Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo?

Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo?

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-31 10:15
En sia eseo Albert Stalin T. Garrido, 15-jara ĝenerala sekretario de Filipina Esperantista Junulara Asocio, miras, kial la multaj junuloj, kiuj nun pro interreto malkovras Esperanton kaj lernas ĝin, tamen ne pretas labori por ĝi. ”Ĉu ankoraŭ indas daŭrigi la komencitan laboron rigardinte al la nuntempa situacio?” li demandas – kaj respondas jese.
Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo?

Albert Stalin T. Garrido

Ĉu la Respubliko de 7107 insuloj jam pretas por la Lingvo de nenombreblaj popoloj?

Ankaŭ min tiu ĉi demando ĉiam ĝenas. Por la Esperanto-Movado ties loĝlando ne ŝajnas scii pri tiaj ĉi aferoj, tiu ĉi demando ja restas respondenda, kiu plejeble bezonas pli da paĝoj por plene respondi.

Bonvenon al tiu ĉi respubliko de 7107 insuloj kaj preskaŭ 100 milionoj da civitanoj. La pasinta Esperanto-Movado en la Respubliko estis simila al la ondoj kiuj kolizias kun la plaĝoj kaj sabloj ĉie troveblaj ĉirkaŭ la insularo: fojfoje altiĝas, sed poste retroiras kaj silentas. Mi volas ŝanĝi tion. Mi volas fari ke la Movado en la Respubliko estu inda je komparo kun la forta Narra-arbo (la nacia arbo de Filipinoj) kiu kreskas kaj restas fortikega kaj malfacile hakebla. Aktuale, tio anstataŭe estus la tutmonda Esperanto-Movado, ĉar ĝi efektive jam fariĝis forta tra la jaroj, okaze de moderniĝo, memstariĝo de multaj landoj, kaj akirado de pli fortaj strategioj interne de ĝi kaj de ĝiaj kadroj. Sed la situacio ene de la 7107 insuloj estas malsama. Kial do?

Estis fondita antaŭ ok jaroj la Esperanto-Asocio de Filipinoj (EAPF) de profesoroj kaj aliaj eruditoj, precipe de diversaj universitatoj en la ĉefurbo, Manilo, kaj ĝiaj ĉirkaŭaj urboj. Tamen, estas surprize ke la prezidantino tiam elektita mem ne parolas Esperanton. Ŭaŭ, vere mirinde! Malgraŭ tio, estis ĝojige, ke poste okazis la 1-a Filipina Esperanto-Kongreso, dank’ al la helpoj de s-roj Bharat Ghimire de Nepalo kaj Hori Yasuo de Japanio kiuj klopodis por la vigligo de la Esperanto-movado en Filipinoj. Sed poste, kio okazis en la Esperanto-Movado en Filipinoj? Ĉio nuliĝis. Preskaŭ ĉiuj forlasis. La asocio mem disiĝis kaj nenie la personoj malantaŭ ĝi troveblis. Esperanto, denove, estis nekonata por la milionoj da loĝantoj de tiuj insuloj, kaj ĝia Movado, preskaŭ mortinta sed, eble, renaskiĝonta.

Preskaŭ 7 jarojn poste, kvazaŭ ĉio ŝanĝiĝis. Jen tiuj gejunuloj, jes, junaj, kiuj ekestis kaj malkovris Esperanton, koincide samtempe! Dank’ al la potenca Interreto kiun oni libere uzas preskaŭ ĉie en la lando, ili povis trovi unu la alian pli facile kaj rapide, kvankam ili ne povis mem renkontiĝi pro malproksimeco inter ties loĝlokoj, la komunikado inter ili ja ekfloris. Tiam, mi kredas ke jam renaskiĝis la ankoraŭ malforta, malgranda, sed evoluanta Esperanto-Movado en Filipinoj.

Tamen, inter tiuj gejunuloj ne eblas facile veki la intereson, ke ankaŭ ili partoprenu en la Movado. Jes, ili estas tiuj kiuj emas studadi kaj volas fine ellerni la lingvon, tamen iliaj okuloj apenaŭ rigardas al la Movado malantaŭ la lingvo. Kial mi diras tion ĉi? Pro persona sperto, mi devas konstati. Unue, kelkaj estas tiel junaj ke ne ili povas mem agadi kvankam ili emas, ekzemple C. J. T. Quines, mia amiko kaj samasociano, estas nur 13-jara sed jam regas la lingvon sufiĉe bone, sed mi tute ne povas devigi lin ke li agu por la Movado, pro lia aĝo. Aliaj tute ne emas koncentriĝi pri la Movado, nur pri la lingvo, kaj iliajn interesojn mi preskaŭ tute ne povas veki. Ekzemple, mi jam babilis kun iu samlandano kiu diris al mi ke li ne volas partopreni en la Movado, nur studi la lingvon kaj bone regi ĝin. Due, mi preskaŭ eniris kverelon kuraĝigante alian samlandanon por aliĝi al nia asocio (notu bone: ’kuraĝigante’, ne ’devigante’), en kiu li ankaŭ diris, ke li ankoraŭ ne pretas agi por la Movado, emfazante sian okupiĝon pri siaj akademiaj aferoj. Mi devis agnoski lian decidon kaj tute ne povas kontraŭi lin, sed mi devis agnoski ke ankaŭ mi okupiĝas pri akademiaj aferoj sed ankoraŭ havas tempon movadi iom post iom por Esperanto, ke mi povas ĝui pli da aferoj ol ili. La bonaĵojn kiujn mi akiris, gajnis, mi meritas, ĉar mi ja agadis por ilin akiri. Jes, mi agnoskas ke mi membriĝis al UEA pere de la Fondaĵo Canuto kiu helpis al mi malgraŭ transpagaj malfacilaĵoj, sed post ĉiuj premioj kaj meritoj, mi vere kredas ke ankaŭ ili meritas tiujn! Cetere, fine, mi konsentigis tiun samlandanon aliĝi al la asocio, dirante al li ke li ne devas fari ion ajn, kaj jam sufiĉas membriĝi al la asocio. Li fariĝis nia 4-a membro.

Kiel bonas bone regi la lingvon sed ne aktivi en la Movado malantaŭ ĝi? Sen la Movado mem tiu parolanto eble neniel povus malkovri Esperanton. Ĉu ili meritas esti nomataj kiel ‘samideanoj’? Al tiuj pri kiuj eble tiu ĉi artikolo parolas, pardonu, sed mi ne incitas vin kaj ne devigas vin ke vi fine aliĝu al nia asocio aŭ movadu kun ni, sed ja tute pli bonas kunlabori kun tiuj kiuj mem agadas ke la lingvo estu disvastigita kaj konata de pli kaj pli da personoj tra la tuta mondo, tamen mi respektas vian decidon, kaj lasas vin, sed esperante ke vi ŝanĝos vian penson. Bonvolu konsideri. Esperanto, ja estas tiu, kiu esperas!

Filipinoj, kvankam estas konata kiel haveno de pliboniĝanta ekonomio kaj de multaj vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj en kiuj miaopinie Esperanto estus efika kaj utila afero, estas la lando kiu havas multajn tutlandajn problemojn, financajn, politikajn, sociajn, religiajn: jen militeto inter la registara armeo kaj la islamaj ribeluloj en la provinco Zamboanga, jen malriĉeco, malsato, jen la problemego pri la registaro kies oficoj jam estas koruptitaj laŭ pruvoj kaj atestantoj. En la lando kies civitanoj estas preskaŭ malliberigitaj en tiajn problemojn, oni preskaŭ tute ne havas la volon aŭ tempon pensi pri “eksteraj aferoj”, en kiuj oni povas inkluzivi tiel nomatajn planlingvojn kiel Esperanton. Ankaŭ la movadanoj estas malliberigitaj en tiajn situaciojn, malfacile trovante la vojon eksteren. Aliflanke, ekzistas ankaŭ lingvaj problemoj, ekzemple la rifuzo de la parolantoj de Visaja paroli la Tagalogan pro historiaj kialoj. Do, ĉu jam povas eniri Esperanto? Ĉu ankoraŭ estas solvo, aŭ almenaŭ espero?

Do eniras la jenaj demandoj: Ĉu Filipinoj jam pretas por la Internacia Lingvo? Ĉu ĝiaj 7107 insuloj jam pretas renkonti kaj kunvivi kun la Lingvo de nenombreblaj popoloj? Ĉu ankaŭ Filipinoj meritas ĝui la bonojn de la Internacia Lingvo, kiujn jam delonge ĝuas multaj landoj tra la tuta mondo? Ĉu ankoraŭ indas daŭrigi la komencitan laboron rigardinte al la nuntempa situacio? Kiel gvidanto de la nuntempa, nove starigita Esperantista junulara asocio en la lando, Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA), fondita antaŭ unu monato, tiu demando ĉiam restas kaj neniam foriras de miaj menso kaj koro.

La asocio mem esperas ke pli da homoj malkovru kaj ekhavu intereson pri Esperanto. Ja necesas pli da agadoj kaj materialoj por ke la Internacia Lingvo pli kaj pli sukcese disvastiĝu tra la tuta lando. Ĉu ĉi ĉio nur estas revo de junulo kiel mi, kies celoj pri Esperanto kaj Filipinoj ne estas tiom klaraj? Ĉu ĉi ĉio nur estas iluzio, kaj neniel realiĝos? Ĉu ĉi ĉio estas celo tro alta por esti atingita? Ĉu ankoraŭ estas tro frue malfermi la okulojn de la malriĉa, kompatinda lando Filipinoj pri tio ĉi, ke ekzistas iu Esperanto kiu celas solvi la lingvajn barojn kaj defendi homajn rajtojn? Pri ĉi ĉiuj demandoj, mi kredas ke ne. Ni ja estas junuloj, sed junulojn oni opinias la esperoj de la lando! Laŭ fama poemo de nia nacia heroo d-ro José P. Rizal, kiu mem estis poligloto, la junularo estas la espero de la lando, kaj nun, miaopinie el ili kreiĝos multaj mirindaĵoj kaj novaj esperoj, el kiuj la lando povos konstrui sin pli fortika, kaj pli aktiva. La Internacian Lingvon d-ro L. L. Zamenhof prezentis al la tuta mondo almenaŭ 9 jarojn antaŭ la morto de D-ro Rizal, kiu tiam estis en Eŭropo vojaĝante kaj farante multajn verkojn. Eble Rizal mem ekkonis Esperanton, sed neniu scias.

La Esperanto-movado anstataŭe revas pri tiuj junuloj, kiuj ekestos kaj malkovros la Lingvon kaj ekhavos la emon studadi ĝin, kaj fine eklernos pri la movado, kaj, eksciante pri ĝiaj bonoj, agados kun la jam movadantaj uloj. Universala Esperanto-Asocio (UEA) mem dependas de tiuj lingvemuloj. Ankaŭ ni. Fakte, ĉiuj, ĉar sen ili, la movado neniam tiel kreskos.

Filipinoj klopodadas iri laŭ la vojo de moderniĝo, kaj mi esperoplene kredas ke ankaŭ Filipinoj meritas ĝui la bonojn kiujn donas Esperanto mem -- la bonoj neniam pageblaj per mono aŭ iu materialo: interkompreniĝo, amikeco, lingva egaleco, kaj intelekta pliboniĝo. Aliajn bonojn oni povos akiri per sia propra maniero aŭ agado. Ne estas tro frue, nek malfrue por ankaŭ Filipinoj havi sian propran kreskantan, aktivan Esperanto-movadon, kaj ankoraŭ ne estas tro malfrue ekregajni ĉion sopiratan. La Esperanto-movado en la lando ja estis kiel ondoj kiuj iras koliziante kun la ŝtonoj kaj sabloj kaj poste retroiras kaj silentas, sed ĉio ŝanĝeblas. Afriko, kies landojn mi opinias eĉ pli malriĉaj ol Filipinoj (kvankam Filipinoj fakte estas triamonda lando en kiu ĉie troviĝas amasoj da malriĉaj popolanoj), havas tian ĉi komunumon, Kiel ne ankaŭ la Respubliko kies ĉirkaŭaj landoj jam havas Esperanto-komunumojn?

Mi nur povas certiĝi pri unu afero: Filipinoj, se ne nun, ja ekscios pri Esperanto. La tutmondiĝo dezirata de ĉiuj Esperantistoj ja dependas de tiuj unuopuloj kiuj mem havas la intereson (tamen ne nur de la unuopuloj ili dependas). El tio, la malgranda fajro vivanta en siaj koroj pli kaj pli pligrandiĝos. La nuna Ĝenerala Direktoro de UEA/TEJO S-ro Osmo Buller ankaŭ diris, ke mi estas la filipina Hector Hodler, kiu en sia 18-a jaro sukcese fondis la Universalan Esperanto-Asocion, kaj mi dankas al s-ro Buller pro tiu komplimento kiu efektive donis al mi la honoron kaj plezuron. Ja troveblas kaj videblas la potenco kiun la junularo povus formi, se ili nur agadus kune! La Internacia Lingvo, miaopinie estas ĉiam preta por ĉiuj, kiel Filipinoj. Ĉu Filipinoj jam pretas por Esperanto? Pri tio, nu, ni scios.

Albert Stalin T. Garrido
28-an de oktobro 2013
Valenzuelo-urbo, Filipinoj
arkivita en:
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2013-10-29 17:12
Ĝojiga entuziasmo, espereble fruktodona. Mi certas, ke Esperanto povos utili al homoj en iu ajn lando, aparte se eblas komuniki kun alilandaj esperantistoj, ekzemple per Interreto. Esperanto apenaŭ donos al la filipinanoj (al iuj ajn ĝenerale) monon, sed ĝi certe estas bonega identigilo, kiu helpas al homoj elstarigi aliulojn el ĉiam pli kreskanta homamaso, trovi komunan platformon por komunikado. Kiam mi alvenas alian landon, mi jam certas, ke mi trovos tie "miajn" homojn - esperantistojn, por kiuj mi estos pli bonvena ol alia persono sen tiu komuna identigilo. Lerni la anglan por havi monon, lerni Esperanton por havi amikojn - bona formulo, kiu jam pruvis sian validecon.
Pri utileco de la movado mi ne tiom certas. Unue difinu ĝiajn celojn, respondu al la demando "por kio?" kaj ĉio alia solviĝos. Eble pli efike estus krei disan reton de samideanoj, kiuj kuniĝos laŭplaĉe por konkretaj projektoj. Rigardu Vikipedion - tio funkcias!
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-06 10:36
Mi povas nur deziri ĉion bonan kaj sukceson al la Filipina Eo-movado, sed, ho ve, ĉu vere "Stalin" kiel dua antaŭnomo, de homo naskita post 1990?!
Mi ĉiuokaze ne subskribus per tio (kaj eble riproĉus miajn gepatrojn).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-11-06 18:09
Cirilo, ĉu vi sciigis vin pri la pinoja kulturo antaŭ ol surbaze de via okcidentisma ideologio riproĉumi aliajn homojn?
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-06 20:23
Ke estas nedece doni la nomon de amasmurdisto al infano fakte ne havas ajnan rilaton al okcidento aŭ ideologio (krom se oni kontestas la ekziston de universalaj homaj rajtoj).
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2013-11-06 20:56
Vere nedece estas, ke vi konigas al brila kaj sincera 15-jara junulo unu el la plej aĉaj fenomenoj en niaj vicoj tuj en la komenco de lia apenaŭ duonjara esperantisteco. Vi insultis lin, eĉ se vi provas kulpigi liajn gepatrojn. Mi povas nur esperi, ke li ne vidos, kion vi skribis.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-06 21:10
Mi prenas al mi la rajton kritiki la nomadon laŭ Stalin en tempo, kiam oni bone scias pri liaj krimoj. Neniu homo etike sana povas vidi lin kiel indan patronon.

Se Albert S. T. Garrido tion legas: Mi neniel intencis vin insulti kaj tre respektas vin, kaj se vi ofendiĝis, mi afable petas pardonon.
Sed sciu, ke precipe por homoj en okcidenta Eŭropo omaĝo al Stalin estas ofenda, kaj ke estus diplomatia solvo simple mallongigi vian duan antaŭnomon.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-11-06 21:28
Uf, kia morala orgojlo.
Lancelot
Lancelot diras:
2013-11-07 18:53
Mi opinias ke s-ro Brosch rajtas esprimi sian miron pri nomo tia, kiu ja aspektas iom strange ĉe nunepoka junulo. La akraj reagoj levitaj kontraŭ li estas histerie troigaj, ĉar lia komento neniel ŝajnas havi ofendan celon.

En pluraj landoj estis komunistoj kiuj donis al siaj idoj similajn nomojn (ĉefe Lenin), kaj do povus esti ke en Filipinoj la iama influo de la maŭisma Komunista Partio kaj ĝia Popola Milito ankaŭ esprimiĝis tiel.

   
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-11-06 22:21
En Facebook oni rapide trovas plurajn homojn kun la nomo Stalin en Filipinoj, precipe junajn. Eble estas iu loka kialo por tio? Eble ech ne estas rilato al la Stalin kiun ni konas?
amike
Istvan Ertl
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-11-06 22:55
Mi pensis ĝuste la samon: eble ne temas pri la nomo de la diktatoro, sed pri filipina nomo hazarde koincida.

Aŭ eble ja temas pri tiu nomo.
Nicole
Nicole diras:
2013-11-06 22:16
Oni ne juĝu personon laŭ la nomo. Sed... Mi instruis Esperanton antaŭ kelkaj jaroj al virino el Filipinoj. Kiam mi sugestis ke ŝi kontaktu lin, ŝi ŝajne ne havis emon kontakti iun kiu nomiĝas Stalin.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-11-06 22:56
Tiu diskuto estas neeltenebla. Ĝi hontigas min esti esperantisto. Espereble la redakcio baldaŭ malaperigos ĝin.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-07 09:34
Fakte, Sebastian (kaj s-ro Buller), ne estas rilato al Esperantismo en ĉi tiu disputo, kiu hazarde okazas en E-o kaj povus okazi en ajna lingvo.

Mi ja ne volis ion aldoni, sed mi devas demandi, pri kio ni efektive disputas:

1. Ke Josef Stalin kaŭzis la perfortan morton de milionoj da homoj? Tio estas fakto, kiun negas nur malmultaj.

2. Ke amasmurdisto ne estas deca nompatrono? Pri tio konsentas verŝajne ankaŭ homoj, kiuj negas la kulpon de Stalin.

3. Ke oni ne esprimu sian konsterniĝon pri nomado laŭ amasmurdisto?


Mi esperas, ke temas pri '3.' (tamen mi timas, ke la diskuto ne okazus, se temus pri Hitler anstataŭ Stalin).
Nu jes, eble repensinte kaj vidinte, kian ŝtormon vekis mia sincera esprimo de iritiĝo, mi ne denove komentus la temon, kvankam mi havas klaran opinion kaj nepre malakceptas kulture motivitan etikan relativismon.
Sed eble tamen nepras atentigi s-ron Garrido, ke eĉ se Stalin ne estus maldeca nomo en Filipinoj (mi ne povis sciiĝi pri tio), ĝi ja tiel efikas (-u) ĉe la plimulto de la aliaj homoj.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-07 15:13
Mi rekomendas unue legi:

http://news.bbc.co.uk/[…]/4609892.stm

antaŭ ol miri pri iu ajn nomo Filipina. :) Jen eĉ iu Hitlero. Do oni evidente elektas individuajn nomojn en Filipinoj iumete alie ol alilande.

Ĉiuokaze, ankaŭ mi ne taksas bona ideo prikomenti la oficialan nomon de juna afiŝinto. Prefere oni almenaŭ minimume reserĉu, antaŭ ol publike hontindigi sin mem.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-07 18:18
Dankon por la klariga ligilo, ankaŭ mi serĉis, sed ŝajne per la malĝustaj vortoj...
La fenomeno unuflanke miregigas min, aliflanke mi sincere ĝojas, ke ĝi ne havas ideologian fonon - klasika interkultura miskompreno, kaj mi povas nur ankoraŭfoje pardonpeti, se mi ofendis la sentojn de s-ro Garrido.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-11-08 15:30
Mi ĝojas, ke nia blokvarto estas kontenta.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-11-08 21:11
Lerte elektita insulto - se mi plendus ĉe K. K. pro ĝi, ĝi iĝus parte vera kaj forigus la kaŭzon plendi.

Mi fakte kontentas, ke mi ekkonis novan faceton de la monda kulturaro, esperas, ke la kaŭzinto ĝin eltenas kaj krome fajfas pri la neeltenintoj.
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2013-11-07 16:50
En Svedio, "Stalin" estas tute normala familia nomo - tamen kun akcento sur la lasta silabo. La familio vershajne nomighis tiel jam antau ol sinjoro Dzjugasjvili elektis sian pseudonimon.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-11-08 12:22
Ŝajne vi uzis tie specife svedan transskribon de la kartvela nomo "Ĝugaŝvili".

Cetere, laŭ Vikipedio, "Stalin" estas nomo de barataj politikisto kaj filmfaristo kaj de pluraj latinamerikaj piedpilkistoj. Ĝi estas ankaŭ nomo de tradukilo por la programlingvo Skemo:

$ apt-cache search stalin
stalin - An extremely aggressive Scheme compiler
Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2013-11-08 16:45
Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny diras:
2013-11-09 00:12
En la sveda listo troviĝas iu kiu nomiĝas Happines (sic) Stalin kio estas sincere pli terura ol Alberto S. G. ! Sed ĉu ni ne lasu tiujn konversaciojn por la Eckkneipe? kaj ni reiuru al kion diras la knabo? Tiu malfacila enmovadigo ne estas senrilate al kion diras Żebrowski en alia artikolo. Fakte neniu ĉi tie komentis pri la enhavo de la intervjuo.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-11-09 18:13
Vi pravas, anstataŭ komenti la antaŭnomon de kuraĝa junulo ni devus reagi al tio kion li skribas. Ne estas hazardo ke skolto entuziasmiĝas pri Esperanto kaj aktivas en Filipinoj. La skolta movado havas pioniran spiriton kaj de tempo al tempo organizas ĵamboreojn, internaciajn renkontiĝojn de skoltoj. En tio la skoltoj similas al esperantistoj. La fondinto kaj modelo de la skolta movado estis Robert Baden-Powell, brito kiu havis pozitivan sintenon rilate Esperanton kaj kuraĝigis la junulojn lerni la internacian lingvon (http://tinyurl.com/kt6ndlk). Ankaŭ min li instigis lerni la lingvon kiel adoleskanto.

(Albert, eble via skolta kromnomo por retaj diskutoj evitos al vi malagrablajn komentojn, la mia estis Pasero.)

Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2013-11-08 19:03
La antaŭnomo Stalin memorigas min pri epizodo el la novelaro de G. Guareschi [guareski] "Don Camillo kaj Peppone". En Italio dum la postmilita tempo de la kvindekaj jaroj Peppone estas la komunista urbestro kaj Don Camillo la forta pastro de la urbeto. La ruĝa kaj la nigra klanoj ĉiam interbatalas. Iun tagon Peppone venas kaŝe al la preĝejo kaj postulas de Don Camillo ke novnaskita filo estu baptita per la antaŭnomoj Lenin Libero Antonio. La pastro rifuzas dirante ke li iru al Rusio por la baptado. Okazas interbatiĝo kaj Don Camillo nokaŭtas Peppone. Post releviĝo tiu lasta proponas la antaŭnomojn Camillo Libero Antonio. Don Camillo skuas la kapon kaj diras: "Ni nomu vian filon Libero Camillo Lenin."
Harri Laine
Harri Laine diras:
2013-11-09 08:31
Leginte (eĉ nur supraĵe) ĉi tian diskuton, oni povas nur honti pri la esperantistoj. Al Cyril Bosch mi rekomendas estonte koncentriĝi al la sendanĝera, normala temo de ĉiuj esperantistaj babilejoj. Se li fakte ne trovis ĉi tie kialojn por fari kritikajn rimarkojn pri ies lingvouzo, li povus almenaŭ daŭrigi nun la diskuton per siaj notoj pri la plej bona maniero skribi Esperanton sen supersignoj (ĉu li ne rimarkis, ke István Ertl skribis "ech"?) aŭ pri manieroj transskribi Kartvelajn nomojn.

Mi rekomendas legi la blogon de la Filipina junulo, aktivulo pri skoltismo kaj la Ruĝa Kruco. Pro kompreneblaj kialoj, blogo de novulo ankoraŭ ne estas tre abund-enhava. Ĉi tie: http://la-filipina-junulo.b[…]com/2013_11_01_archive.html
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2013-11-09 16:43
Eĉ la antagonisto mem de la novelo 'Harry Potter' havas sian samnomulon en Filipinoj. http://4.bp.blogspot.com/[…]/lordvoldermortphilippines.jpg
La tagaloga frazo tie diras: "Kiam mi havas samnomulon en Filipinoj?"
Mi komplete legis, kaj ekde tiam amas la novelon Harry Potter kaj esperas, ke iam ankaŭ mi povus havi tiajn potencojn de ili. ;)


Mi ne interesiĝas mallongigi mian nomo 'Stalin' kaj eĉ pli kaj pli emfazas la uzadon de ĝi, ĉar 'Stalin' estas parto de mia nomo, kaj la homo honorigas aŭ malhonorigas sian nomon, neniel inverse, eĉ se mortigis 10 milionojn da popoloj siatempe.
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2013-11-09 16:57
Ups! Jam estas noktmezo ĉe la insularo ĵus trafita de tiu ŝtormaĉo, do eblas ke mi jam estas dormema.

Tio devas esti "Kial mi havas samnomulon en Filipinoj?"

Mi ne interesiĝas mallongigi mian nomon 'Stalin' kaj eĉ pli kaj pli emfazas la uzadon de ĝi, ĉar 'Stalin' estas parto de mia nomo, kaj la homo honorigas aŭ malhonorigas sian nomon, neniel inverse, eĉ se Stalin mortigis 10 milionojn da popoloj siatempe. La nomon 'Albert' mi ĉiam uzas do mi ankaŭ pensas, kial timi kaj ne uzi Stalin kiam fakte ne multe da popolanoj scias pri li en Filipinoj, en kiu nomado ne estas tiom granda afero, kvankam la nomo kiun homo havas ja iel efikas sur tiun homon.

Eble jam venis la tempo, por oni purigi la "nepurigeblan nomon" de Stalin.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-09 20:08
Eble vi konsiderus Esperantigi vian nomon, kiel mi tion faris. Ĉar neniu ajn scias elparoli "Simon Payne" ekster la Anglalingva mondo, mi Esperantigis min jam antaŭ cent jaroj "Pejno Simono".

Do vi povus esti "Alberto Staleno Eleganto" aŭ simile. :) Entute, "Elegantulo" estus bela kaŝnomo por vi. "garrido" signifas "eleganta", ĉu?

Sed ankaŭ "Albert Stalin Garrido" estas perfekte okeja. :)

Espereble la uragano lasis vin kaj la viajn en paco.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-11-09 18:27
Sentas mi la deziron esprimi mian pardonon al 15-jarulo, kiu ne kulpas pri sia nomo. Euxropaj maljunuloj diskutas sensence diskutas kiel kutime.

Kara Albert Stalin Garrido

Mi legis vian blogon kaj nur povas elkore gratuli al vi. Vi skribas pri aktualaj okazaĵajoj el la perspektivo de persono, kiu mem enstas en la centro de la torento. Ni bezonus multe pli da tiuj tekstoj kaj mi ŝatus legi multe pli de vi.

Mi ankaŭ dezirus, ke aliaj Esperantaj komunikiloj transprenus viajn verkojn, ĉar plej ofte ili nur traktas banalaĵojn. La Esperanto-Movado bezonas freŝan venton.

Ne ploru, ke ne estas tuja sukceso por Esperanto en via lando. Propagando estas malfacila tereno kaj bezonas longan spiron. Kaj la vivo sur mil insuloj havas apartajn problemojn.

Ankaŭ la Germanoj, Francoj ... Eŭropanoj ne estas vere pretaj por la internacia lingvo. Do ni kune troviĝas en harmonia familia rondo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-09 20:44
Kiom valoru nomo? Temas nur pri utila etikedo. Se oni transloĝiĝas al specifa lando, eble oni devos tuj adapti ĝin al alia alfabeto aŭ akcepti iuspecan strangan misprononcon.

Cetere, mia multjara dentisto nomiĝis "Eichmann". Kiel konate, jen la nomo de terura naziestro. Tiu ĉi intertempe pensiuliĝinta dentisto estis bonega dentisto kaj ege afabla homo. Mi ofte alportis al li tie ĉi en Germanujo specifan tabakon el Francujo, kie mi ofte laboris. Do se mi rakontus en Anglujo, ke mi Anglo regule aĉetis tabakon por Eichmann, ho ve, ho ve! :)

Se mi ĝuste memoras, iu dounfrato de Hitler fuĝis al Usono, sed tie tiu fakte renomis sin "Hiller". Jen li:

http://de.wikipedia.org/wiki/Alois_Hitler_junior

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-09 20:48
... duonfrato ...
Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov diras:
2013-11-09 23:23
Sal', Albert!

Estas bone, ke vi mem aperis ĉi tie. Espereble, nun ni havos aliajn temon por pridiskuti, krom via dua nomo.

Lige kun la verkita de vi min interesas unu konkreta demando. Vi skribis pri "la potenca Interreto kiun oni libere uzas preskaŭ ĉie en la lando". Kiom rapida ĝi estas, kaj kioma patro da filipinaj E-istoj povas oportune spekti videojn ĉe YouTube kaj similajn servojn?

Koncerne vian demadon -- kial tiuj, kiuj malkovris Esperanton, ne interesiĝas pri la movado? -- mia opinio estas, ke ili ne trovas en ĝi ion ajn interesan por si. Nia ĉefa problemo estas, ke ni ĉiam parolas pri ebloj de Esperanto, tamen ni mem uzas nur etan parton da ili. Antaŭe oni povas pravigi tion per manko de rimedoj, mono k.t.p., tamen hodiaŭ tio ne plu efikas. Jam la fakto, ke ĉi tie ni libere diskutas tra multaj miloj da kilometroj, montras, kiaj perspektivoj malfermiĝas antaŭ Esperanto kiel komunikilo niatempe. Parenteze, ĝuste tial mi faris la supran demandon...
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-11-12 11:27
Hm, ĉu la ŝtormoj damaĝis e-istojn? Ĉu e-organizoj, ekz-e UEA, SAT, TEJO, povos poste helpi?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-11-14 00:57
Ĉu estas nur mi, kiu trovas tiun ĉi diskuton nekredeble stranga? Eĉ iom Kafkaeska?
Albert Stalin Garrido
Albert Stalin Garrido diras:
2014-01-30 15:34
Nuntempe la Esperanto-movado en Filipinoj almenaŭ pligrandiĝas, eĉ se malmulte, ĉar precipe nur mi kaj manpleno da aliaj movadanoj prizorgas la agadon. La Lingvo estas pli kaj pli konata, precipe de miaj samlernejanoj, kelkaj el kiuj jam ekmontris intereson kaj prunteprenis lernolibrojn, kaj mi eĉ okazigis sesion al ili, por ke ili lernu la bazajn lingvajn regulojn. La obstaklo trapasenda estas la manko de materialoj.
Nicole
Nicole diras:
2014-01-30 21:35
Multaj revuoj, ktp senpage haveblas pro la forpaso de novzelanda esperantisto. Mi sendis al vi, Albert, la retadreson por kontakti la novzelandan esperantiston kiu okupiĝas pri tiu afero.