Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Ĉu vi babilaĉas la ingliŝan?

Ĉu vi babilaĉas la ingliŝan?

de Redakcio Laste modifita: 2013-08-11 19:15
La angla lingvo estas nepraĵo por internaciaj kontaktoj – sed indas memori, ke eĉ post jaroj kaj jardekoj da spertiĝo, nur malmultaj alilingvaj homoj kapablas suverene regi ĝin, memorigas la Usona korespondanto de la plej granda gazeto de Finnlando en artikolo, kiu vekis multe da atento kaj rekono. Libera Folio publikigas tradukon de la artikolo.
Ĉu vi babilaĉas la ingliŝan?

Desegnaĵo: Matti Pikkujämsä

"Avara. Kio estas avara en la angla?"

Vespera kunveno, oni interparolas angle. En la kompanio estas tri finnoj kaj unu eksterlandano.

Finna, pli ol 60-jara vira ĵurnalisto ne povas rememori, kiel diri "avara" en la angla. Ĝuste avara: troŝparema, striktmonuja, neelspezema, alivorte montena.

Same ne memoras pli ol 50-jara diplomatino. Kaj ankaŭ mi ne, subite la sparkilo malfunkcias.

Ie neatingeble ŝvebas la vortoj parsimonious, stingy, cheap, mean, frugal kaj tiel plu.

Ni tri malmemorantoj de la vorto "avara" uzis la anglan dum jardekoj, kunkalkulite. Ni ĉiuj loĝis multajn jarojn en Usono kaj aliloke eksterlande, ni legis bretmetrojn da anglalingvaj libroj.

Ni estas uzegantoj de la angla, sed ni ne regas la lingvon suverene, eĉ ne proksime al tio. Ni estas spertaj uzantoj de mankohava angla – spertaj palpserĉi tiajn ĉiutagajn vortojn kiel levostango, kazeo kaj aĉetpova egaleco. Tiajn vortojn ni neniam devas serĉadi, kiam ni parolas finne.

Mi mem regule uzas la anglan de 25 jaroj, kaj de 15 ĉiutage. Mi verkis artikolojn en la angla, partoprenis anglalingvajn podiajn diskutojn kaj studis dum unu jaro en usona universitato.

Mi listigas mian fonon ne por blagi, sed por montri, kiel la alproprigo de fremda lingvo estas multe pli malfacila ol homoj miakrede mezume komprenas. Estas laboro de jardekoj, kaj la fina noto tamen povas resti sur la akso kontentiga-bona.

La angla lingvo kiun oni aŭdas en la kunvenĉambroj de finnlandaj grandentreprenoj estas nomata per la termino Bad English – malbona angla. Laŭ tio kion mi aŭdis, la priskribo bone trafas la staton de la aferoj. Internacie oni parolas pri malpeza angla kun la nomo Globish. Ĝi malhavas profundajn nuancojn, fluan skriban esprimpovon kaj naturan idiomecon.

La natura regado de idiomoj temas pri tio, ke oni en malpli ol palpebrumo komprenas, pri kio temas, ke oni "ne estas unuafoja kongresano".

En la Aalto-universitato aperis disaj protestoj pri tio, ke ĝia komerca altlernejo aŭtune proponos sian magistriĝan programon nur en la angla. Al la justickanceliero apelaciis la esplorstudento kaj portempe dungita instruisto Riku Oksman, kiu miras, kial la finna lingvo estas flankenmetita en la ĉefa komerca lernejo de la lando, kvankam la plej multaj ekzamenitoj restos labori en Finnlando.

La universitato strebas iĝi unu el la internacie pintaj studejoj, volas allogi internaciajn studentojn, esploristojn kaj profesorojn – kaj prepari la finnlandajn studentojn por la ĉiam pli senlima mondo. Jen tre saĝa argumento, kiam oni rigardas la lastatempan historion de la finna ekonomia politiko.

La forta argumento de tiuj, kiuj defendas finnlingvan instruadon aliflanke estas, ke la instruataj aferoj estas sufiĉe malfacilaj jam en la propra lingvo: kial oni devas plu kompliki la lernadon kaj pensoformadon per lingva baro?

La ekonomikistoj devus unue kompreni en sia propra lingvo ekzemple tiajn konceptojn kiel garantiaĵokontrakto pri interŝanĝo de profitoj. Poste oni povos fari la samon en la angla like nobody's business.

"Ni kreskigas duoble senlingvan nobelaron. Al ĝi apartenas edukitaj homoj, kiuj komprenas la aferon nek en unu lingvo, nek en la alia. Ili bone scias nek la finnan nek la anglan", juĝas la tradukisto Kimmo Pietiläinen (HS 11.5.2013), kiu mem estas dejunaĝe dulingva.

La internaciiĝa strategio de la Aalto-universitato estas draŝata de esploristo kaj instruisto, kiu kaŝiĝas sub la nomo Tiina Tutkija. Ŝi vidis, kiel la nivelo de la pensado kaj argumentado ĉe al finnaj studentoj falas, kiam oni transiras al la angla, eĉ se la nivelo de la lingvoscio estas bona.

"Ĉu vere indas, ke oni limigu la evoluon de siaj propra pensado kaj sperteco nome de internacieco, se tio ne estas nepra por la instruado?", ŝi demandas en sia populara blogo huippuyliopisto.blogspot.fi.

La sama diskuto okazas en Francio, kie iuj pintaj universitatoj proponas kelkajn studprogramojn nur en la angla – uzante la samajn argumentojn pri konkurkapablo kiel la Aalto-universitato.

En Francio al la diskuto pli forte aldoniĝas ankaŭ patriotaj zorgoj pri la konserviĝo de la francaj lingvo kaj kulturo – kaj pri tio indas atenti ankaŭ en Finnlando.

Havas sencon demandi, ĉu la tuta mondo estas premata en usonanecan formon, en kiu scienco, esploroj kaj kulturaj produktoj estas unue mezurataj laŭ meritoj de la lingvo, kaj nur poste laŭ tiuj de la enhavo.

Tiina Tutkija diras, ke la nuna pensado stampas la finnlingvemulojn kiel luzerojn.

Evidentas, ke estas utile por finnoj enmeti poluradon de sia angla lingvo en sia ĉiusemajna programo: tiel centran rolon havas la angla kiel la ĉefa lingvo de politiko, diplomatio, ekonomio, scienco kaj kulturo.

Tamen indas ankaŭ memori la savan argumenton, laŭ kiu pli gravas kompreni kaj esti komprenata ol gramatike perfekti – ni ja ankaŭ ne atendas kompletan senerarecon en nia finna.

Oni povas ĉesi ĝeniĝi pro prononcado kaj akĉentoj: ankaŭ la denaskuloj ja parolas sian anglan ĉiel ajn. Ju lajk potejto en aj lajk potato.

Multaj finnaj entreprenoj kaj privatuloj bone elturniĝis en la mondo sen perfekta angla lingvo. Kaj bona usona profesoro povas esti pli valora fonto de instruo por studento de komerco ol mezuma finna lektoro, eĉ se la angla lingvo kaŭzus pliajn malfacilaĵojn.

Plej gravas esti realisma pri tio, kiel malmultaj atingas la revon suverene alproprigi fremdan lingvon.

Ĉiuj aliaj bezonas, kiel ilon por lernado, komprenado, pensado kaj homa kreskado, fortan ankran lingvon, kiun oni nomas la propra lingvo, kaj indas havi almenaŭ po unu en ĉiu cerbujo.

Pekka Mykkänen, Helsingin Sanomat

La artikolo unue aperis sur la dimanĉaj paĝoj de la plej granda ĵurnalo de Finnlando, Helsingin Sanomat, la 14-an de julio 2013, sub la titolo Sönkkäät sä English? Libera Folio republikigas la tekston kun la permeso de la aŭtoro kaj de la gazeto. Republikigo aliloke nur kun permeso de la aŭtoro. Traduko el la finna: Kalle Kniivilä.

arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-16 14:07
"Heavy users", "losers", "like nobody's business" kaj "I like poteito, you like potahto"... mi demandas min kiom granda parto de la Finnaj legantoj komprenis ĉiujn el tiuj referencoj, precipe la trian.
qwerty
qwerty diras:
2013-07-16 16:43
Mi ne komprenas "like nobody's business"-on kaj "Ju lajk potejto en aj lajk potato"-on. Ĉu vi povas ekspliki?

Cetere la devena artikolo enhavas multege da senbezonaj fremdvortoj. Estis doloro legi ĝin.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-07-17 14:59
Eble mi loĝas tro longe eksterlande. Mi tute ne rimarkis tiujn "multegajn" senbezonajn fremdvortojn en la finna teksto – krom hevijuzero, kiu evidente estas ŝerceto rilata al la temo de la artikolo. Se ili efektive estas multEGaj, ĉu vi povas mencii ekzemple kvin?
qwerty
qwerty diras:
2013-07-18 03:30
hevijuusereita, suvereenisti, ostovoimaPARITEETTI, artikkeleita, PANEELIkeskusteluihin, amerikkalaisessa, akselille, termillä, Bad English, Globish, idiomaattisuus, Idiomien, professoreita, globaalimpaan, argumentti, like nobody's business, rälssiä, kansainvälistymisSTRATEGIAA, blogia, anonyymisti, argumentoinnin, blogissaan, patrioottisetkin, kulttuurin, amerikkalaisuuden, KULTTUURItuotteet, luusereiksi, roolissa, politiikan, diplomatian, kulttuurin, argumentti, aksenttien, natiivitkin, Juu laik poteito än ai laik potaato, amerikkalainen, professori, suomalaisLEHTORI, suvereenisti, ANKKURIkielen

Ankaŭ English kaj englanti estas senbezonataj. Ankaŭ nuuka, saita, itara, kitsas, pihi

Mi uzas alian version de la suoma lingvo ol aliaj. Per mia versio oni komprenas pli bone. Ĝi estas pli facila ol Esperanto. Esperanto enhavas malsaĝe multajn vortojn, kiuj ne estas bezonataj. Ekzemple: temperaturo. Kial oni ne parolas pri "varmokiomo"?

Esperanto malsukcesas, ĉar ĝi estas tro malfacila lingvo. Mi ne regas ĝin.

http://archive.is/bX3p

qwerty
qwerty diras:
2013-07-18 03:36
Kaj la Mondo malsukcesas, ĉar eble 99 %:j da (aŭ de? (mi estas komencanto)) homoj estas mulkvistejä.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-18 13:26
Mi malofte estas senvorta, sed via mesaĝo sukcesis senvortigi min.

Esperanto ne bezonas ĉiun homon en la mondo. Eble vi amuziĝu per via propra "versio" de la suoma (ĉu 4.7 aŭ 9.8? pri kiu versio vi parolas?). Mi amuziĝos per Esperanto kaj la viva Esperanto-komunumo.

Kiel oni diras, ĉiu vilaĝo havas sian . . . nu, eble mi ne diru, mi ne volas esti forblokita de Kalle.
Andrew Woods
Andrew Woods diras:
2013-08-14 16:21
"Like nobody's business" = "simile al... ion, kiun mi ne bezonas precizigi por iu ajn" (usona slango, el la 1920aj jaroj).

"You like potato and I like potahto." ("Vi ŝatas terpomojn kaj mi ŝatas terp-a-mojn.") Ĉi tio estas citaĵo el kanto de George Gershwin. La pli kutima citaĵo estas "You say tomato [tomejto], I say tomato [tomato]" ("Vi diras 'tomejto', mi diras 'tomato'.") La temo de la kanto estas la neeviteblaj malsamecoj je preferoj inter edzo kaj edzino.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-07-17 01:22
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-17 14:53
Gekaraj!
Mi konsentas, ke nefacile estas alproprigi la anglan lingvon, sed kiom da ni rajtas diri ke ni jam perfekte posedas Esperanton?
Observinte la kongresanojn dum mia lasta UK en Bjalistoko kaj dum kelkaj, malpli grandajn arangxoj,legante multajn tekstojn, kun tristo mi konstatas ke malmultas la bonaj E-lingvoposedantoj.
Kaj tio, ke malmultas la perktaj anggloparolantoj tute ne pravigas nian staton. Post pli ol 30 jaroj de E-praktikado mi, kiu dum kelkaj jaroj uzadis Esperanton pli ofte ol la polan, kun honto konstatas, ke mi ne multe progresis ekde 1983.
Bedaurinde pli multas tiuj, kiuj ne atingis ecx la mian nivelon ...
El la nuna 30-jara sperto mi pretas lancxi la tezon, ke se mi estus investinta en la studado kaj praktikado de la angla tiom da tempo kaj energio, kiom mi dedicxis al Esperanto, supezeble mia nuna regado de la angla estus komparebla kun tiu de Esperanto.
Kaj por konversacii, lerni la mondon kaj el la mondo, mi tamen trovas pli da utilo en la angla (germana, rusa ...) ol el la Bona Lingvo.

Jarek Parzyszek

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-07-17 17:08
Kongruas kun miaj observoj.

Mi ne trovas Esperanton facila. La fakto, ke multege da esperantistoj, fakte plejmulto, ne bone-malbone-mizere (mal)regas ghin, shajnas konfirmi tiun impreson.

Min aparte ghenas, kiam homoj klare ne regantaj la lingvon ekplendas pri "manko" de vortoj, ekproponas uzon de tiu au alia gramatika fantaziajho, ekpostulas forigon au inkludon de tio au alio. Damne! Unue (el)lernu la lingvon, kaj nur poste shanghu ghin.
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2013-07-17 23:18
Mi ja trovas Esperanton facila, sed ghi suferas de la malofteco de uz-okazoj. Oni pli bone regas lingvon kvinoble malpli facilan, se oni havas sesoble pli da okazoj uzi ghin.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-18 13:25
Gravas ankaŭ la aĝo. Kontentiga (al oni mem) alproprigo de nova lingvo estas multe pli malfacila post la pubereco, precipe se oni ne antaŭe lernis kiel alproprigi lingvon nenature, t.e. ne sorbante el la ĉiutaga medio sed studante lernilojn.

La demando de facila lernebleco estas ne malgrava, sed multe pli supraĵa ol oni ordinare pensas, ĉar lastinstance ne ekzistas malsamaj lingvoj. La lingvo estas natura propraĵo de la homo, kaj estas misgvide diri ke ni "lernas" ĝin (almenaŭ la gepatran). Kvankam la lingvo povas "kristaliĝi" en astronomia nombro da diversaj idiomoj, la nombro da unuopaj diferencoj sufiĉa por generi tiun diversecon povas esti malpli ol cent. Hodiaŭ vivas, laŭtakse, 7 miliardoj da homoj; sed por skribi tiun nombron, oni bezonas nur dek signojn. Iel simile estas pri la diverseco de la idiomoj kaj la cerba histo kiu generas ĝin.

Entute la Esperantistoj devas fariĝi tiuj kiuj plej laŭte proklamas ke la lingvo estas natura fenomeno -- 180-grada turniĝo. La avantaĝo de tiu sinteno (krom ke ĝi estas science korekta) estas ke la postuloj de lernfacileco kaj pure lingva neŭtraleco iĝas multe pli facile plenumeblaj. Kaj ni unu fojon por ĉiam povos silentigi ĉiujn tiujn timtremantojn kiuj superstiĉe angoriĝas pri la nesufiĉo aŭ tromulteco de Esperantaj vortoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-17 17:13
La tuta lingvo Esperanto estas fantaziajho, kiu konsistas NUR el fantaziajhoj.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-17 17:37
Sed tamen, kara Andreas, vi daŭre okupiĝas pri ĝi . . .
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-17 18:00
Jes, precipe por kontroli, chu eblas verki ankau pri ne-e-istaj temoj (fakte, limoj rapide aperas che tia klopodo).

PS Cetere, cu vi estas ia parenco de la Gazprom-Miller?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-07-18 02:01
Ha, kia bela sonĝo. Se mi nur estus tia riĉulo . . . mi povus esti mecenato kaj de Esperanto kaj de viaj kleraj esploroj. Bedaŭrinde, mankas al mi precize mono, pro tio ke mi estas laboranto kaj enspezas pohore per mana laboro.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-18 14:58
Do, tiam mi devos serchi alian sponsoron por tradukigi tiun chi esplorajhon al la rusa lingvo:
http://www.plansprachen.ch/[…]s_Sowjetunion_1920-30er.pdf

PS Sed kial do tamen ne skribi al la Gazprom-Miller kaj demandi chu li pretus financi iujn Eo-agadojn, ekzemple fakan konferencon en Eo pri gaso kaj nafto en la chefa sidejo de lia entrepreno. Au traduki iun autoran libron pri la temo al Eo (ekzemple kun la propono, ke tian libron oni sendus senpage al chiuj delegitoj de UEA).

Do, ideoj abundas. Oni devas ilin nur efektivigi.

José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-07-17 21:00
Eble neplanite, Libera Folio provizis tradukon de tre interesa teksto trafe ligita al la temo de la chi-jara Nitobe-Simpozio organizita de CED, kiu morgau komencighos en Rejkjaviko. Sub la ghenerala tema titolo "Lingvoj kaj internaciiĝo en Supera Edukado: ideologioj, praktikoj, alternativoj", oni aparte emfazos ghuste la situacion en la Nordiaj landoj, lau la enhavo de chi-tema libro lanchota venontjare surbaze de materialoj aperintaj en LPLP("English in Nordic Universities: Ideology and Practice"). Jen ligilo pri la Simpozio, kun materialoj pri ghi (prriskribo, programo, resumoj, ktp): http://library.hartford.edu/symposium/default.aspx
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-07-17 21:55
M iom miras ke en tiu simpozio evidente partoprenos neniu alia UEA-estrarano au UEA-komitatano krom Dasgupta, Fettes kaj Vergara, kaj neniu studento de Poznano (Keller, Grosjean) au alia elstara reprezentanto de la Eo-movado iom sendepende de la UEA/ESF-koterio. Ankau neniu oficisto de la CO, neniu "elstara" redaktoro, "publicisto" au verkisto de la Eo-movado (kiel Korjhenkov, Marcek). (Komparo lau la publikigita listo de partoprenantoj).
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-18 15:28
Mi jxus legis la tekston de la prelego de Prof. Christer Kiselman,kiu konklude skribis, ke la plimulto de doktorigxantoj de Uppsala-Universitato ne komprenas la svedan.
Antau pli ol 20 jaroj mi miris ke ingxenieroj en Tunizio, kiuj studis en Tuniso, inter si uzas la francan, ne nur kiel la faklingvon. Sed tio estis la ekskolonio de Francio.
Nun la plej grandaj universitatoj en Germanio, Italio, Nordio kaj multaj ekstereuropaj eldonas siajn prestigxajn fakrevuojn nur en la angla kaj edukas siajn klientojn-studentojn ne nur pri matematiko, fiziko, astronomio, sed ankau pri biologio, medicino kaj (cxiam pli ofte) ankau pri "humanistikaj" sciencoj en la angla. La sama lingvo regas dum la internaciaj konferencoj, forumoj, interretaj diskutcxenoj kaj en la cxiutaga scienca kaj komerca kunlaboro. La internacia "angla" ne perfektas, foje misvojigas la kunlaborantojn, sed la fluo cxiutage pli rapidas kaj pli largxas. Mia kolego - profesoro de Bjalistoka Politekniko (kie okazis la 94-a UK) jam antau pli ol 20 jaroj publike ripetadis, ke por niaj infanoj la angla ne plu estos fremda lingvo. Nun mi vidas tion observante miajn infanojn kaj iliajn geamikojn - por ili la angla estas, precipe en: interreto, kino, kanzonoj realo, uzata kelkajn horojn cxiutage. Ni jes estas en - ne nepre libervola - la anglalingva imperio. Tamen, kiel skribis Czesław Miłosz - pola poeto, nobelpremiito pri literaturo el 1980, "lavango sian kuron sxangxas, pro l' sxtonoj kiuj gxin movigas". Niaj infanoj estas ne tiu lavango, kiu ne zorgante pri aliaj naciaj kaj internaciaj lingvoj, postulas ke ili kuru anglalingven.
Nia verda, eksmoda sxtoneto, kovrita per tiuj milionoj da sxtonoj, gxenas preskaux neniun. Kaj mi memoras la epokon, kiam tiu verda sxtono por mi kaj por mi kaj miaj multaj, tiam 20-jaraj samagxuloj, sxajnis "sekreta juvelo" alfermanta la liberan mondon (memoru, ke mi vivis post la berlina murego).

Ve, la viv'!
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-07-19 12:39
Nu, tiuj kiuj vivis en orienta Eŭropo antaŭ la Berlina muro, kaj tiuj kiuj vivis en tuta Eŭropo antaŭ la fino de la dua mondmilito, ja spertis tempon kiam estis facile rigardi la Anglan kaj Esperanton kiel partnerojn -- kune kontraŭ la totalismaj reĝimoj kiuj malpermesis praktiki planlingvojn.

Nun la politika totalismo estas anstataŭigita per lingva totalismo. Sed kio, do, estas la argumento kontraŭ pure lingva totalismo, dum ĝi ŝajnas prosperi kun demokratio en ĉiuj aliaj rilatoj? Kial ni ne volas ke niaj posteuloj fariĝu denaske unulingvaj en la Angla?
Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-18 15:37
Se vi klakos sur la vorto omenti skribinte nenion, aperos: Required input is missing. Do la angla tamen gravas!

Jarosław Marek Parzyszek
Jarosław Marek Parzyszek diras:
2013-07-18 15:39
PARDONU MIAN (MIS)LITERUMADON. MANKAS LA PRAKTIK'!
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-07-22 13:29
Esperanto estas sama eĉ malpli ol la angla, ke post ol 100 jaroj en Ĉinio flue parolkapablas nur kelkdek personoj! Praktike, plej multaj ne bezonas perfekte posedi iun ajn fremdan lingvon, sed parte koni la kulturon pere de la lingva lernado.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-11 19:07
Chi tiu bizara lingvo-ekzemplo sur

http://lawm.sportschau.de/m[…]v221_videoID-moskau313.html

(ekde minuto 60.05.00)

(alia ekzemplo: http://www.youtube.com/watch?v=ywLYq6U0kao)

montras, ke ne la angla lingvo kiel tia povas kulpi au kulpas pro ghia malbona kompreneblo, sed la individua prononco de ghia parolanto. Estas tute klare, ke se tiu sinjoro parolus Esperanton, li same malbone prononcus ghin. (Cetere, la rusoj bone prononcas la anglan en tiu filmo).

Chi tie oni havas specimenon kiel la sama sinjoro (cetere li estas senegalano) prononcas la francan lingvon:
http://www.youtube.com/watch?v=mezHqA2Jb2k

Do, la angla lingvo en si mem ne povas esti la kialo de la malbona prononco, sed probable alia problemo. La fonetikaj, fonologiaj, psiklingvistikaj, fiziologiaj k.a. problemoj de afrkanoj estas bone konataj. Cetere, ekzistas ankau afrikanoj, kiuj perfekte parolas la anglan au francan lingvon.

Lau mi, la tasko de esperantistoj kaj interlingvistoj devus, au povus esti ankau atentigi gravajn mondajn funkciulojn (en formo de profesia konsilado), kiuj elpashas en la publikeco kaj volas esti bone komprenataj de la publiko, pri bona lingva prononco.

Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-08-12 14:41
Kuenzli skribis:

"La fonetikaj, fonologiaj, psiklingvistikaj, fiziologiaj k.a. problemoj de afrkanoj estas bone konataj."

Ne, tiaj problemoj de Afrikanoj al mi ne estas bone konataj. Ĉu vi povus klarigi kaj science subteni tiun aserton?

LM
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-08-12 17:41
Konsultu la koncernan fakliteraturon, kie chio estas science priskribita. Sed la taskon serchi kaj trovi ghin mi devas lasi al vi mem.
EsperantoKoszalinPL
EsperantoKoszalinPL diras:
2013-08-13 14:30
Ree al la artikolo mem;-) Suverene regi lingvon?
Alklaku:
https://www.facebook.com/pe[…]fset=0&total_comments=1
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-08-13 18:12
Kara koŝalinano, bonvolu ne direki al ligilo kaj finfine al la angla termino. Esperanto havas tiujn terminojn, do bonvolu direkti kaj klarigi en Esperanto kaj ne en la angla. Probable mankas al vi novaj E-terminoj, do bonvolu aĉeti novan vortaron (certe tion vi ne trovos en la malnovaj vortaroj de Michalski aŭ Strzelecki).
Tamen vi povus tion trovi, ekzemple en la ESP-ANG-POLA vortaro estas jene:
KER, KERK (Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj) Common European Framework of Reference for Languages (CEFR) Europejski System Opisu Kształcenia Językowego (Wspólne Europejskie Ramy Referencyjne /poziomu biegłości, kompetencji językowej).

Kompreneble tiu supre menciita vortaro estas trilingva kaj trivoluma, 1. ESP.-ANG.-POL. 2.ANG.-ESP. 3. POL.-ESP., do vi povus trovi la E-terminon unue serĉante ĝin en la 3-a volumo aŭ se vi konas bone la anglan do serĉi uzante unue en la 2-a volumo (mi aldonu, ke la vortaro estas eble la plej granda en Esperantio ĉar ĝi estas preskaŭ 2000 paĝa).
Jen la ligilo al E-vikipedio (do oni povas direkti rekte al E-versio):
http://eo.wikipedia.org/[…]/Komuna_e%C5%ADropa_referenckadro

 
EsperantoKoszalinPL
EsperantoKoszalinPL diras:
2013-08-13 21:04
Dankon por la supraj vortaraj klarigoj. Mi jam uzis ankaŭ la ligilon al la E-vikipedio.
Cetere, mia referenco al KER celis nur doni ekzemplon. Supozeble la principa kialo de mia kritiko klare estis videbla kiel rimarko pri miaopinie la "danĝera lingvaĵo";-) de suvereni regi lingvon.
Scott Page
Scott Page diras:
2013-08-21 02:25
Reen al la artikolo: Pekka Mykkanen pravas kiam li?/sxi? diras ke "plej gravas esti realisma pri tio, kiel malmultaj atingas la revon suverene alproprigi fremdan lingvon." Sed homo kiu nur mezbone parolas fremdan lingvon povas sukcese komuniki kun gepatraj parolantoj de tiu lingvo. Homo kiu verkis artikolojn en la angla, partoprenis podiajn diskutojn, kaj studis en usona universitato dum jaro ne gxenigxu cxar li momente ne trovas unu vorton. Mi certas ke li regas la anglan pli bone ol multaj gepatraj anglalingvanoj (kiuj neniam lernis la vortojn parsimonious au avaricious). Tamen tio montras kial iu ajn nacia lingvo ne bone konvenas por internacia komunikado, krom se vi logxas en mondo en kiu la usona dolaro estas la monda mono, la usona armeo estas la plej forta en la mondo, kaj la usona lingvo estas la monda lingvo. Tio donas grandan avantagxon al la gepatraj parolantoj de tiu lingvo. La angla ofertas grandegan smorgasbord-on da vortoj prenitaj de multaj lingvoj, sed la gepatra parolanto facile kaj flue parolas, dum la fremdlingvano hezitas por trovi le mot juste. Ekzemple, "avara." Mi sugestas au greedy au stingy, kvankam ili ne ekzakte egalas. Greedy signifas trosxparema au troakirema. Stingy signifas malspezema. Cxu tio gravas? Cxu la anglalingvano rimarkos? Rigardu la artikolon "Mi volis igi tusxebla tion, kion ni riskas perdi." Mi legis gxin, kaj poste mi rimarkis ke angla versio haveblas. Kompreneble, la konversacio okazis angle. Do, mi rigardis la anglan version, kaj mi miris pri la titolo. Tion rimarkus iu ajn anglalingvano.
Do, la angleparolanto devas elekti inter greedy kaj stingy, sed la Esperantisto povas krei siajn proprajn vortojn por esprimi la ekzaktan sencon de tio, kion li volas diri. Cxu Esperanto estas fremda lingvo por cxiuj, au cxu cxiu povas fari gxin propra?
Alia erareto: potejto estas la gxusta prononcado. Potato ne estas alternativa au regiona au dialekta. Gxi estas nur malgxusta. Pekka Mykkanen probable pensas pri tomato, kiu ja havas du alternativajn prononcadojn: tomato au tomejto.
Class dismissed!
Michael Kent Jones
Michael Kent Jones diras:
2013-08-26 00:57
Dum multaj jaroj, mi revis pri tio, ke ekzistu ampleksa dokumentaĵo en Esperanto pri ĉiu donita lingvo (la angla, la germana, la franca, la rusa, ktp) - kaj des pli bone se tiu dokumentaĵo estus rete-alirebla - kaj eĉ des pli bone se tiu dokumentaĵo estus senkopirajta, ĉu ne? Mi nun gojas anonci, ke mi faris unu signifan paŝon en tiu direkto, kreinte rete-alireblan senkopirajtan dokumentaĵon pri unu ĉefa aspekto de la angla, nome, parolhomonimoj (kaj notoj pri aliaj aferoj). Jen la reta adreso (ligo) kie ĝi troviĝas:

http://www.public-domain-ma[…]-lernantoj-de-la-angla.html

Afable,
Mike Jones
www.public-domain-materials.com