Esperantistaj aktivuloj alvokas al bojkoto de Israelo
Laŭ peticio, lanĉita ĉe la retejo Change.org komence de marto, esperantistoj devus bojkoti Israelon, ĉar internaciaj kulturaj eventoj tie "fakte estas propagandiloj por 'normaligi' kaj purigi la bildon de tiu ŝtato, kiu nur povas sukcesi per absoluta kaŝado de rasa diskriminacio, etna purigado kaj per absoluta malestimo kaj ignorado de indiĝena popolo".
La peticio specife direktas sin kontraŭ la Azia Kongreso de Esperanto, okazonta en Jerusalemo ekde la 18-a de aprilo, kaj la Internacia Junulara Kongreso, okazonta ie en norda Israelo en aŭgusto. Ties organizantoj estas KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).
Laŭ la unuaj informoj, plu legeblaj en la retejo de Esperanto Ligo en Israelo, la ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso devus okazi en la kibuco Afikim, proksime al la lago de Galileo. Tamen la retejo de la kongreso informas, ke la IJK anstataŭe okazos en la urbo Nazareto, kies loĝantaro konsistas ĉefe el israelaj araboj.
La translokigo de la IJK al Nazareto (israela urbo preskaŭ tute enloĝata de palestinanoj civitanoj de Israelo), kaj la inkludo de kelkaj indiĝenaj homoj en la LKK ŝajnas indiki novan sintenon en la israela esperantistaro. Tamen la kerno de la problemo daŭre restas senŝanĝa, skribas la iniciatintoj de la peticio, kiuj evidente ne kalkulas judojn naskiĝintajn en Israelo kiel "indiĝenojn".
Libera Folio kontaktis Mateu Vic, la ĉefan aktivulon malantaŭ la peticio, por ke li klarigu, pri kio temas la iniciato.
Libera Folio: Kial vi decidis lanĉi la kampanjon ĝuste nun?
Mateu Vic: — Ni decidis lanĉi kampanjon ĉar Israelo estas rasisma (fakte kaj eĉ jure!) kaj apartisma ŝtato, kiu malrespektas internacian juron kaj elementajn homajn rajtojn de la indiĝena popolo. Centoj da palestinaj asocioj petis en 2005 internacian bojkoton kontraŭ israela apartismo, kiu inkluzivas eksplicite kulturajn eventojn, ĉar ili estas uzataj de la israela reĝimo por ĵeti fumkurtenon sur la subpremon de la palestina popolo. La kampanjo estas atento al homarana kaj solidara peto. Ni lanĉis la kampanjon nun ĉar ni havas sufiĉajn elementojn por konfirmi ĝian ĝustecon, kaj homfortojn por diskonigi ĝin.
Libera Folio: Kion vi esperas atingi per ĝi?
Mateu Vic: — Unue atentigi la Esperanto-medion pri la situacio de la palestina popolo. Due, ke la Esperanto-aranĝoj okazu en lando liberaj je rasismo kaj respektema al la internacia leĝaro. Kaj trie, ke se ili okazu en Israelo, ili estu ilo por denunci kaj kondamni la apartigan reĝimon, kaj ne por kaŝi ĝin.
Libera Folio: Kiajn reagojn vi ricevis ĝis nun?
Mateu Vic: — Ankoraŭ ne multajn, ĉar la afero estas freŝega: krom la subskribojn (kelkajn tute neatenditajn), kuraĝigajn komentojn, kaj ankaŭ kelkajn opiniojn kiuj ne komprenas la sencon de la iniciato.
Libera Folio: Kion vi diras al kritikantoj, kiuj opinias, ke oni ne izolu israelajn esperantistojn?
Mateu Vic: — Ni celas izoli neniun, sed konsciigi pri kontraŭhomara situacio. Ni ŝatus ke Esperanto kaj ĝiaj eventoj estu aktivaj iloj por denunci kaj kondamni maljustecon. Se tiel estus, kaj tio dependas de esperantistoj, bojkoto ne indus. Bedaŭrinde la afero iras en alian direkton: ŝajnigi pacon kaj amon, kiam kaj kie estas rasa diskriminacio; paroli pri arboj kaj bestoj dum homoj estas malsamrajtigitaj kaj elpelitaj; amuziĝi ignorante apartigon meze de apartiga regiono en apartiga lando; ja esti komplico en diskriminacio, subpremo kaj elpelo de persekutita indiĝena popolo pro rasismaj kialoj.
Malan opinion pri la kampanjo havas la prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, Amri Wandel:
— Temas pri provo utiligi Esperanton por politikaj celoj. Similajn peticiojn oni povus fari kontraŭ renkontiĝoj en pluraj landoj. Espereble TEJO, KAEM kaj UEA scipovos konservi sian politikan neŭtralecon kaj ne fali en tiun kaptilon. Ironie, la iniciantoj de tiu peticio verŝajne ne rimarkis, aŭ intence ignoris, la temon de la Azia Kongreso: Ekologio de paco - paca kunvivado de homo, medio kaj naturo, kiu interalie traktas la celon kiun ili ŝajne volas servi; en ĝia programo aperas publika diskuto pri paco en Mezoriento, gvidota de Renato Corsetti.
Meir Goren, israela esperantisto kaj ano de la Loka Kongeresa Komitato de la ĉi-jara IJK, responde al demando de Libera Folio miras ke la iniciato aperis nur nun.
— Ŝajne la peticiantoj opinias organizadon de kongreso ia bagatelaĵo, ĉar alikaze ne eblas kompreni ĉu ili vere atendas ke iu prenos ilin serioze unu monaton antaŭ la Azia kongreso kaj kvin monatojn antaŭ la Internacia Junulara Kongreso... nu, ili ridindigas sin mem.
Meir Goren estas konata ankaŭ sub la nomo Sergeo Tyırin. Li membras en la estraro de TEJO.
Alia estrarano de TEJO, Michael Boris Mandriola, en publike dissendita mesaĝo insistas, ke li neniel komplicas en diskriminacio aŭ subpremo, kvankam li voĉdonis favore al kongreso en Israelo, samkiel faris grandega majoritato de la estraranoj.
— Ni neniel volas kaŝi arabecon, la ĉeforganizanto de la IJK estas arabino kaj la IJK okazos en urbo loĝata 99%-e de araboj. Verŝajne okazos kurso pri la araba lingvo, kaj pluraj programeroj proksimigos la partoprenantojn ankaŭ al la araba kulturo. Male ol la peticiantoj mi kredas ke kunlaboro inter israelanoj kaj palestinanoj estas en si mem bona, kuraĝiginda kaj valora afero.
La ĝeneralan ideon de bojkotoj Michael Boris Mandriola ne opinias subteninda.
— Laŭ la sama principo, TEJO ne devintus kongresi en Ĉinujo, Brazilo, Rusujo, Vjetnamujo, eble eĉ Kubo... Krom se tibetanoj, amazoniaj indiĝenoj, ĉeĉenoj aŭ degarmontaranoj estus malpli gravaj ol la palestinanoj (nu, por la eŭropa maldekstro certe...), por ne paroli pri la politikaj opoziciantoj kiuj kutime havas sufiĉe da problemoj en tiuj landoj. Sed mi kredas, male, ke plej valoras kunsidi en tiaj landoj, ĝuste tie kie estas diktaturo aŭ kie estas interpopolaj problemoj.
La hispana esperantisto Manuel Pancorbo argumentas kontraŭ la bojkoto en blogaĵo, kie li skribas interalie:
Sed en la demokratia sistemo ĉiu ajn idioto povas peticii pri io ajn.
Ĉar tiuj peticiantoj komplete prisilentas la teroron lanĉitan de palestinanoj dum jardekoj kontraŭ Israelo, iliaj peticioj mem valoras nenion kaj povas esti trankvile ignoritaj kaj ĵetitaj en la rubaĵujon. Mi ne komprenas, kial Libera Folio atribuas tiom da atento al tiu temo.
La ekzemploj de Israelo kaj Armenio montris, ke en certaj Eo-medioj oni ŝajne havas ion kontraŭ tiuj landoj kaj popoloj. Eble la koncernaj homoj ne ĉeestis la lecionon en la lernejo, dum kiuj oni klarigis, ke milionoj da armenoj kaj judoj pereis en diversaj holokaŭstoj, se entute en iliaj lernejoj oni klarigis tion (pri kio mi dubas). Sed tiaj temoj ne estas popularaj en la Eo-movado, same kiel la amasmurdo fare de la komunistoj, sub kiuj pereis ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj (mi povas nur ripeti tiun fakton).
El la distanco mi ankaŭ ne aprobas ĉiujn decidojn de la israela politiko rilate la palestinan demandon, sed unue mi ne vivas tie por povi plene kompreni ĝin kaj due mi atendus de la e-istoj pli fortan honestecon por objektive trakti la temon, kio inkluzivas ankaŭ la kondamnon de la palestina teroro.