Germana prezidento volas angligi Eŭropon
"Neniam ekzistis tiom da Eŭropo, kiel nun", Joachim Gauck enkondukis sian paroladon en vendredo.
Eĉ se oni lastatempe multe parolas pri la ekonomia krizo, pri malfacilaj intertraktadoj kaj la Bruselaj burokratoj, la eŭropa projekto laŭ li estas granda sukceso de paca kunvivado kaj interproksimiĝo.
Joachim Gauck dum la malvarma milito estis luterana pastro en GDR, kie li fine de la 1980-aj jaroj aktivis en la politika movado por demokratio. Post la falo de GDR li iĝis federacia komisiito pri la dokumentoj de la malfondita orientgermana sekurservo Stasi, kaj en tiu rolo gajnis vastan respekton. Li estis elektita prezidento en marto 2012, post la demisio de la antaŭa prezidento Christian Wulff.
En sia freŝa parolado Joachim Gauck vidas kiel ĉefan problemon de EU la mankon de "komuna rakonto", kiu formus eŭropan identecon por unuigi la pli ol 500 milionojn da homoj kiuj loĝas en Eŭropa Unio. Tamen Eŭropon unuigas "la valoroj de paco, libereco, demokratio, egaleco, homaj rajtoj kaj solidareco", li asertas.
Li aparte turnis sin al la loĝantoj de Britio, kiuj ene de kelkaj jaroj kredeble voĉdonos en referendumo pri eventuala eliro el Eŭropa Unio, kaj esprimis sian deziron, ke la plej malnova parlamenta demokratio plu restu parto de la Unio.
Poste li turnis la atenton al la temo de mankanta eŭropa publika spaco, manko pro kiu laŭ li ĉiu el la 27 membronacioj vidas la samajn eŭropajn okazaĵojn nur el sia propra vidpunkto. Por korekti la aferon, laŭ li estas bezonata ne nur komunaj amaskomunikiloj, sed ankaŭ komuna lingvo.
Kun komuna lingvo pli facile povus realiĝi ankaŭ mia plej ŝatata deziro por la estonteca Eŭropo: eŭropa agoro, komuna diskutspaco por demokratia kunvivado.
Kvankam li mencias la liturgian vorton "plurlingveco", li do efektive proponas, ke ĉiuj simple lernu la anglan.
La propono ricevis iom da pozitiva atento en Britio, kie ekzemple la prestiĝa gazeto The Guardian raportis, ke Gauck volas igi la anglan "la lingvo de Eŭropa Unio". En Germanio la pledo de la ŝtatestro por la angla kiel komuna lingvo estis rimarkita almenaŭ de la grava gazeto Die Welt, kiu titolis sian artikolon "Gauck volas, ke Eŭropo parolu angle".
Aldone la parolado kompreneble tuj vekis la atenton de esperantistoj. Germana Esperanto-Asocio en gazetara komuniko atentigis, ke la uzo de la angla kiel komuna EU-lingvo kreus duklasan socion, kie denaskaj parolantoj de la angla aŭtomate havus avantaĝojn kompare kun ĉiuj aliaj.
Libera Folio petis komentojn de Felix Zesch, estrarano de GEA kaj la ĉefa aŭtoro de la gazetara komuniko.
Libera Folio: Kion vi persone opinias pri la pensoj de Gauck?
Felix Zesch: — Ili estas neniom novaj kaj ofte kontraŭdiraj. Unuflanke, li volas eŭropan identecon kaj plurlingvecon, aliflanke li proponas por tio "uzeblan anglan". Kiujn lingvojn krom "uzeblan anglan" oni lernu, li ne mencias. La aliaj ideoj de li eble ne estas tiom diskutindaj en Esperanta medio, sed ankaŭ ĉi-rilate mi same kiel multaj ne opinias ilin tre novigaj aŭ aparte valoraj.
Libera Folio: Kian akcepton liaj diraĵoj ricevis en Germanio? Ĉu oni multe atentis la prilingvan parton?
Felix Zesch: — Ĝenerale, la komentistoj ne taksis lian paroladon noviga aŭ bonega. La prilingva parto ĝis nun ricevis relative malmultan atenton, eble ĉar ĝi por la amasoj ne tiom gravas. La komentistoj foje diskutas tiun ideon, sed ofte simple raportas pri ĝi apud la aliaj. Lia parolado ja ne nur temis pri la lingva problemo, eĉ se tio estas por Esperantistoj eble la plej interesa kaj diskutiga. En la hodiaŭmatena resumo de la gazetara eĥo tute ne estis mencio de la prilingva parto, eble tio estas sufiĉa indiko pri la unuamomenta fokuso de la komentistoj.
Libera Folio: Ĉu GEA intencas reagi en iu kroma maniero aldone al la gazetara komuniko?
Felix Zesch: — Nia gazetara komuniko unu tagon post lia parolo estas la bazo por nia informlaboro. Ni planas ankoraŭ rekte skribi al la prezidanto. Venis ankaŭ propono, ke laŭeble multaj Eŭropaj Esperanto-asocioj aŭ simple civitanoj skribu al la prezidanto kun peto sendi al ili tradukon de la parolado en sian nacian lingvon aŭ al Esperanto. Mi fakte kiel germano ne povas bone taksi, kiom gravas la parolado de Gauck eksterlande. Miaopinie li simple bezonis enlandan sukceson.
Libera Folio: Ĉu vi supozas, ke la reago de GEA ricevos ian publikan atenton?
Felix Zesch: — Ni dissendis ĝin al multaj gazetoj, sed pri la parolado de Gauck multaj volas komenti, do ni havas fortan konkurencon. Mi esperas, ke nia vidpunkto aldonas iom da vario kaj pro tio estos publikigita. Sed la antaŭenigo de Esperanto ne estas moda ideo, do ni vidu simple, kion alportos la sekva semajno.
Krom Germana Esperanto-Asocio, ankaŭ aliaj organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj jam reagis al la parolado de Gauck.
En Italio, la organizaĵo ERA (Esperanto Radikala Asocio) publikigis itallingvan deklaron kun la titolo "Prezidento Gauck, multlingveco ne estu sinonimo de anglalingva koloniismo".
La konata germana esperantisto Reinhard Haupenthal direktis al prezidento Gauck publikan leteron, en kiu li interalie demandas, kial la prezidento volas, ke germanoj, italoj francoj kaj aliaj neanglalingvanoj "foroferu siajn rajtojn" favore al denaskaj parolantoj de la angla. Li ankaŭ proponas, ke esperantistoj petu de la prezidenta oficejo la tekston de la parolado en sia lingvo - aŭ en Esperanto.
La gazetara komuniko de GEA tuj ricevis ankaŭ kritikon, flanke de la Berlina esperantisto Roland Schnell, kiu skribis en la retlisto Informado: