Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn

Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-29 09:25
[RET-INFO] Aŭstria Nacia Biblioteko daŭre enretigas historiajn Esperanto-revuojn, kaj jam 25 el ili estas libere atingeblaj en la retejo de la Kolekto por Planlingvoj.
Aŭstria nacia biblioteko skanas historiajn Esperanto-revuojn

Belga Esperantisto, aŭgusto 1939

Jam de pluraj jaroj la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko kontinue skanas kaj enretigas malnovajn Esperanto-gazetojn por faciligi la aliron al tiuj historiaj fontoj. Sekve jam 25 diversaj gazetoj estas senpage legeblaj pere de la retejo de Esperanto-muzeo. Oni ne devas ie registriĝi, sed nur alklaki la ligilon de la dezirata gazeto kaj tuj oni povas foliumi kaj legi ĝin.

La plej malnova gazeto estas la unua numero de „La Esperantisto” el la jaro 1889, la plej nova gazeto estas la sesa numero de "Esperanto. Internacia Revuo eldonata de Universala Esperanto-Asocio" el la jaro 1946.

En 2013 sep pliaj gazetoj estis aldonitaj:

- L’ Amerika Esperantisto (1906-1931)
- Kataluna Esperantisto (1910-1936)
- La Revuo Orienta (1920-1940)
- La langue auxiliaire (1898-1914)
- International language (1924-1931)
- Belga Esperantisto (1908-1940)
- Verda Mondo (1925-1935)

La tuta listo de la skanitaj gazetoj estas rigardebla, kiam oni alklakas la ligilon "skanitaj revuoj" (aŭ "Gescannte Zeitschriften online" aŭ "Scanned Esperanto-journals") en la retejo de la Esperanto-muzeo. Pli rapida eblo atingi la liston estas ĉe: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

Indas regule viziti la liston, ĉar daŭre aldoniĝas novaj skanitaj gazetoj!

Mag. Bernhard Tuider

Internacia Esperanto-Muzeo en Wien, IEMW
Palais Mollard, Herrengasse 9, AT-1010 Wien, Aŭstrio
Tel.: (+43 1) 534 10-730
Retpoŝto: bernhard.tuider@onb.ac.at
Retejo: http://www.onb.ac.at


________________________________________________________________________________ 
Novaĵservo kun selektitaj E-novaĵoj, RET-INFO : http://www.facebook.com/Ret.Info

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-22 06:50
La Projekto de la aŭstra biblioteko estas ege laŭdinda, kaj mi multe profitis de ĝi dum la preparo de miaj blogeroj pri historio. Ekzemple
http://esperanto-berlin.blog.de/[…]/
http://esperanto-berlin.blog.de/[…]/
http://esperanto-berlin.blog.de/[…]/
sed ankaŭ por la Zamenhof-blogo
http://zamenhof.blog.de/
http://zamenhof.blog.de/2012/05/29/hodler-13773420/
http://zamenhof.blog.de/[…]/
Oni povas diri, ke cxi tiuj tekstoj ne estus ebla sen la skanoj!
Estas rimarkinda, ke la biblioteko ŝanĝis la aspekton kaj plibonigis la uzadon. Tre bone estas la eksporto al PDF por konservi kaj prilobri propradiske.
Eterne revo eble estos la elektronika rekono de la tekstoj, bazo por serĉo de vortoj (personoj, urboj). Aktuale oni devas konsulti la skanitajn indeksojn aŭ trafoliumi paĝo post paĝo. Tie oni kutime hazarde trovas trezorojn.
http://www.ipernity.com/doc/porkido/album/269789
Eblas prezenti la historion de Esperanto tute alimaniere kaj relativigi certajn ŝatatajn interpretojn.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-06 15:02
Antaŭ pli ol jaro mi bedaŭris la mankon de OCR-programo por Esperanto. Intertempe mi multe uzas Aiseesoft, kiun mi vane konsilis al aliaj. Ĝi bone funkcisas kun la PDF-eskportoj de Vieno. Bedaŭrinda la oficialuloj tie ne pretas ebligi la eksporton de pli ol 20 paĝoj samtempe. Tio kaŭzas superfluan laboron.

Ili diris, ke ili mem laboras pri solvo por OCR, sed miaj spertoj montras, ke ĉiam estas bezonata polurado per persono, kiu iomete scias pri Esperanto. Mi dubus, ĉu Auŝtrio pretas financi tion. La sola solvo estas la instigo al volontuloj, kiuj povas prilabori tion, kio estas interesa por ili. Kelkaj interesisĝas pri poezio, aliaj pri literaturo, filozofio ktp. Mi ankaŭ nur konvertas, kion mi takstas interesa.

Ankaŭ per la skanaĵoj de "Scienca Revuoj" mi havis kelkajn belajn sukcesojn.

La produktojn de la rekono mi ĉiam transdonas la Esperanto-versio de Wikisouce.

Ekzemple mi multe transprenis el la revuoj de la jaroj 1914 pri la reago de Esperantistoj al la Unua Mondmilito. Estas vere hontinte, ke la Esperantistoj plejparte tute neglektas la temon kaj ne reagas al la tagoj en aŭgusto 1914, kiun oni povas rigardi kiel turnopunkton de la Esperantisma ideologio.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-07-07 10:07
Multan dankon pro la havebligo de la OCR-rekonitaj tekstoj en Wikisource! Tio estas vere utila kontribuo!

Unu rimarko: Ŝajne vi foje igas Aiseesoft rekoni germanlingvajn tekstojn el Esperanto-gazetoj kvazaŭ ili estus Esperantlingvaj, kun la rezulto ke la germanaj literoj ne estas rekonataj, kaj ekzemple "ü" ofte aperas kiel "ŭ". Vidu ekzemple ĉi tie: eo.wikisource.org/wiki/Reise_Haller_1914_GE.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-07 20:05
Kara Markos. Koran dankon por via laŭdo.

Vi pravas. Aieesoft rekonas aŭ la germanan aŭ Esperanton. Se estas ambaŭ lingvoj en unu dokumento (kiel kutime en Germana Esperantisto), okazas la problemo de ŭ kaj ü.

Aliaj eraroj dependas de la kvalito de la originalo. Bedaŭrinde ofte la skanaĵoj estas malbonkvalitaj. Pri tio problemo mi atentigis rilate al "Scenca Revuo", kie konsiderinda percentaĵo ne estas utiligebla pro manko da kontrolo.

Sed se temas nur malgrandaj eraroj, en Wikisource ĉiu persono scipovante Esperanton rajtas partopreni en la laboro de korektado. Mi eĉ invitas al komuna polurado de la tekstoj! Polurado signifas konservi la originalon, ne korekti la lingvon!

Ofte estas rekonata la cifero "1" anstataŭ la litero "l". Kombinitaj leteroj kiel "in" aperas kiel "m" aŭ reciproke. Estas kelkaj tipaj eraroj, sed ne eblas aŭtomate korekti. Se estas homo, kiu komprenas la enhavon, la korektado ne estas problemo. Eĉ komencantoj povas helpi.

Aktuale la Deka Kongreso kaj la komenco de la Unua Mondmilito estas la plej interesa por mi. Per la kategorioj, ekzempla "Xa UK", oni povas vidi la koncernajn tekstojn el diversaj revuoj kaj utiligi por propraj analizoj.

Mi ĝojus, se aliaj esploristoj pretus doni siajn fontojn al Wikisource.
Markos Kramer
Markos Kramer diras:
2014-07-07 22:38
Por povi ĝuste poluri tekston, oni foje devas rigardi la originalon aŭ la skanaĵon. Mi scias ke mi povas trovi la skanaĵojn, sur kiuj baziĝas viaj aldonoj al Wikisource, ĉe la Aŭstruja Nacia Biblioteko, sed por faciligi la laboron al eblaj polurantoj, estus bone se vi al ĉiu teksto aldonus ligilon al la paĝo ĉe ANB, kie troveblas la koncerna skanaĵo.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-07-09 11:03
Denova prava komento.

Sed Wikisource estas malferma al ĉiuj. Vi aŭ iu alia povas aldoni la bezonatajn informoj, ekzemple iligoj al la PDF-dokumentoj.

Mi hezitis sisteme fari tion, ĉar estas teda kaj temporaba laboro. Mi preferus verki "ŝablonon" (kiu eluzas la logikon de la ligilo) kaj dezirus interŝanĝi spertojn kun aliaj personoj, kiuj altnivele laboras per la WikiMedia-Softwaro.

Mi konsilas komenci per la enhavtabeloj de la diversaj lingvoj. Supozeble ne estas iu problemo pro la kopirajto, eĉ ĉe relative novaj revuoj. Eĉ komencanto povas fari tion kaj ĝui sian rezulton.

Per la interna serĉofunkcio de Wikisource oni povas trovi tekstojn, kiun oni en la PDF-skanaĵoj neniam vidus. Google rapide transprenas la enhavon de Wikisource. Montriĝas, ke la temoj traktataj de Esperantistoj estas multe pli variaj ol stultaj lingvaj temoj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-22 14:44
Pri chi tio mi raportis jam antau kelkaj jaroj:
Viena Planlingva Kolekto: Modela enretigo de Esperanto-revuoj. En. Esperanto (UEA) 12/2010, p. 249s.

Cetere, dank' al mia proponado estis skanitaj kelkaj revuoj, kiel "Pola Esperantisto" kaj la sovetia "Lingvo Internacia".

"Polan Esperantiston" mi jam utiligis por verki 100-paghan historian skizon de la Eo-movado en Pollando (en la germana lingvo, ankorau ne publikigitan). Same en la kazo de la sovetia revuo. Mi intencas aperigi la tutan tekstaron en interreto (temas pri kelkcent paghoj A4).
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-22 19:29
En la komenca frazo de la artikolo estas: "Internacia Esperanto-Muzeo en Wieno" - tamen bonvolu uzi "Vieno" aŭ "Wien" kaj en la sekvonta linio devas esti "Aŭstria" (anstataŭ "Aŭstra")
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-22 22:01
Mi ne scias, kiun version vi legis. :-)))
Herbert Mayer
Herbert Mayer diras:
2013-01-28 10:07
Fakte, estas nia erareto, se oni malbone citas la nomon de nia instituto - ja ni en la cirkulero ne utiligis la Esperantan formon. Kaj cxe la traduko okazis miso. Unue: IEMW neniel rilatas al la kolekto, kiu estas parto de la Auxstria Nacia Biblioteko, sed gxi estis kaj estas ekskluzive la nomo de asocio. Gxi estas do nepre evitenda. Vidu en Vikipedio. La oficiala nomo estas: Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Auxstria Nacia Biblioteko.
Herbert Mayer
Herbert Mayer diras:
2013-01-28 12:15
S-ro Schnell parolas pri revo, ke foje la skanajxoj estos trasercxblaj tekstoj. Fakte tio estas ankau nia revo, sed revo iam efektivigota. Mi petas tamen pri iomegan paciencon.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-28 20:03
La enorma kontribuo al la prezervado kaj disponebligo de E-historiaj fontoj, kiun tiel profesinivele kaj vizie iniciatis la teamo respondeca pri la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo che la ÖNB, estas vere salutinda kaj dankinda. Chu oni povus peti la inkludon de la Internacia Scienca Revuo? Ja temas pri tre grava periodajho el la epoko kiam oni havis la esperon ke Esperanto povus fakte esti agnoskata kiel praktika solvo de la internaciighanta scienca produktado. Siaflanke, Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kunlabore al Interkultura Centro Herzberg (ICH), nuntempe pretigas alian chi-specan projekton, pri kiu ghi baldau informos.