Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Multepeza malfeliĉo de diverslingveco

Multepeza malfeliĉo de diverslingveco

de Redakcio Laste modifita: 2013-12-18 11:10
La ”multepeza malfeliĉo de diverslingveco” en Bjalistoko instigis Ludovikon Zamenohof ekpensi pri neŭtrala lingvo. Laŭ li, ”intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion”. Sed nuntempaj esperantistoj opinias, ke ili laboras por konservi multlingvecon. Ĉu ili perfidis la ideojn de Zamenhof?

De tempo al tempo en esperantistaj cirkloj ekflagras debatoj pri la strategiaj celoj de la movado: ĉu la Esperanto-movado strebu esti la savanto de ĉiuj lingvoj de la mondo, aŭ ĉu ĝi strebu al la unulingva idealo iam starigita de Ludoviko Zamenhof. El taktika vidpunkto la multlingvisma aliro povas ŝajni pli realisma, ĉar tiam la esperantistoj povas alianciĝi kun diversaj lingvaj movadoj. Sed ĉu tion celis Ludoviko Zamenhof? Kaj se ne, ĉu gravas?

Sojle de la Zamenhofa tago Libera Folio starigis la demandon al Roy McCoy, Renato Corsetti kaj Mark Fettes. Tiuj tri post la forpaso de Nelson Mandela tuŝis la temon en reta diskuto, kiu interalie rilatis al la oficiala multlingveco sed praktike fortiĝanta anglalingveco de Sudafriko.

Roy McCoy ne subtenas la multlingvisman strategion:

Mi kredas ke mia vidpunkto estas simple tiu de Zamenhof. Tiu identigo sufiĉos por tiuj kiuj legis kaj aprezas liajn verkojn, kaj mi povas sendi tiujn kiuj ne legis al, ekzemple, la Originala Verkaro kaj la paroladoj. Mi ne estas la plej bona proparolanto por Zamenhof, interalie ĉar mi estas tro aliokupata kaj pigra por elfosi la koncernajn citaĵojn. Mi tamen klare memoras, ke almenaŭ unu fojon li aperte lamentis tion, ke junaj homoj devas pasigi tiom multe da tempo dum siaj lernejaj jaroj studante lingvojn, kaj ke Esperanto proponas liberigi ilin de tiu ŝarĝo. Pli ol jarcenton poste mi daŭre dividas tiun vizion, kiel ajn longe for restas ĝia realiĝo, kaj eĉ se ĝi neniam okazos. Mi legis nur hieraŭ ke luksemburgaj lernejanoj pasigas 52 procentojn de sia studtempo ĉe fremdaj lingvoj, kaj mi persone trovas tion bedaŭrinda. Aliaj kompreneble rajtas je alia opinio pri tio, sed la mia tamen restas la zamenhofa.

Mi ne kompetentas paroli en la Mandela-kunteksto, ĉar mi scias preskaŭ nenion pri lia pridirita multlingvisma lingvopolitiko por la sudafrikaj lernejoj. Mi kaptis de iu, tamen, ke praktike ekzistas gravaj problemoj ĉe la plena realigo de lia idealo. Tiuokaze, mi emas opinii ke la esperantistoj, anstataŭ senkondiĉe laŭdi lian probleman aliron, eble povus sugesti la imageblan eventualon de komune akceptota planlingvo ĉie instruota. Se ili efektive kredas je sia lingvo – supersignoj, neregulaj landnomoj, eŭropaj radikoj kaj ĉio – ili povus proponi eĉ Esperanton mem por tiu rolo.

Se vi donas al mi la parolon, estas ankoraŭ unu plia afero kiun mi ŝatus diri. Min zorgigas malpli la perdo de lingvoj, mi diris, ol la perdo de la vivo entute pro antaŭvidata vivmedia kataklismo, kio estas la afero vere minacanta la homaron nuntempe. Povas esti ke plej taŭgus serĉi manieron utiligi Esperanton por provi preventi la kataklismon, ol disputi pri kiomo da lingvoj.

Renato Corsetti opinias, ke oni disvastigu Esperanton kaj ne deflankiĝu pro filozofiaj diskutoj:

Renato CorsettiMi pensas, ke la ĉefa celo de UEA estas disvastigi Esperanton kiel daŭriganto de la laboro de Zamenhof. Ĉio cetera estas dumtempaj kaj flankaj amuzaĵoj. Se ni ne sukcesas konvinki la neesperantistojn lerni Esperanton, ni povas aranĝi mil literaturajn konkursojn por esperantistoj, sed ni ne atingis nian celon, kaj la senkompata historio juĝos nin laŭ la atingo aŭ neatingo de nia ĉefa celo.

Aliflanke la debatoj pri tio, kio okazos post la Fina Venko, apenaŭ altiras min. Ili altiras homojn, kiuj ne povas aktive labori survoje al tiu venko, sed havas tempon por filozofiumi. Kelkaj diras: post la Fina Venko Esperanto estos multe pli sovaĝa ol estas la angla lingvo nun kaj ĝi forviŝos senkompate ĉiujn lingvojn. Parto de la favorantoj de ĉi tiu vizio aldonas: kaj tio estas bona. Ili citas Zamenhof-on, kiu diris, ke li ne komprenas kiu estus la problemo, se ĉiuj homoj parolus la saman lingvon. Vi atendu kvin mil jarojn, kaj vi vidos, ke efektive okazos tiel. Tio povos esti. Mi ne neas, ke povus okazi tio, simple mi ne scias, kiel mi ne scias, ĉu Dio efektive ekzistas aŭ ne. Ĉiuokaze ni ne havos 5.000 jarojn por atendi, ĉar je la nuna ritmo la tero iel detruiĝos pro la varmo post 50 jaroj.

Tio, kion mi certe scias, el mia propra sperto kaj el observado de sperto ĉirkaŭ mi, estas ke, kiu ajn neas al infano la rajton paroli sian denaskan lingvon kaj viziti lernejon en sia denaska lingvo, estas krimulo. Li povas ne scii, kiom da malbono li kaŭzas, sed li kaŭzas amason da suferoj. En la nuna historia fazo de la mondo Esperanto devas esti vidata kiel rimedo, kiu permesas al ĉiuj lingvoj vivi kaj prosperi en sia komunumo.

Kiam oni bezonas internacian lingvon, oni uzu Esperanton, kaj ĉesu doni al la angla aŭ al la ĉina la rolon de lingvoj, kiuj entrudiĝas en la internan vivon de la popoloj (se vi ŝatas citi Zamenhofon). Do, laŭ mi, se en la menso de la homoj Esperanto akiros tiun bildon, tio certe povos kontribui al ties disvastigo, kaj, mi rediras: disvastigo de Esperanto estas nia celo.

Mi volas, do, diri ke UEA ne devas agi kontraŭ multlingvismo per ”Esperanto kiel sola lingvo por la estonta homaro” sed por  multlingvismo per “Esperanto permesas al viaj lingvoj pluvivi”. Kio okazos post la Fina Venko estos problemo de niaj nepoj, kiuj, krom beni nin, devos trakti la problemojn de tre malsama mondo, al kiu estos malfacile apliki niajn nunajn komprenojn.

Mark Fettes volas klare distingi la filozofion de Zamenhof, kaj la strategion de UEA, kiu ne estis fondita de Zamenhof:

Mark Fettes en la komitata kunsido en Kopenhago

Estas vere, ke por Z multlingvismo ne estis celo en si mem. Aliflanke, tio validas ankaŭ pri Esperanto. Por li Esperanto estis rimedo por la unuiĝo de la homaro. Tio estas tute klara el liaj kongresaj paroladoj; ekzemple en Kembriĝo li diris, ke "ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo."

Sed per tiu frazo pri la "interna vivo de la gentoj" Z certe celis interalie ankaŭ la rajton de ĉiu gento libere uzi kaj kultivi sian propran lingvon. Ĝuste pro la graveco de la lingva dimensio li dediĉis tiom da tempo al Esperanto; ne estas imageble, ke li neglektus tiun dimension, se temus pri la ĉiutaga homa vivo. En tiu senco, lia pensaro vere estis multlingvisma.

Tamen, kiam Z mem frontis elekton, ĉu doni sian energion al la lingvo de sia gento (do al la jida lingvo, jidiŝo) aŭ al lingvo "neŭtrale homa," li fine elektis la duan. Li foje ankaŭ esprimis dubon, ĉu vere estus tiel granda perdo, se ĉiuj homoj parolus nur unu lingvon. Do, ni diru ke, minimume, li ne volus fari rektan ligon inter la laboro por Esperanto kaj la laboro por la plifortigo de la gentaj (ni nun dirus: etnaj) lingvoj. Maksimume oni povus paroli pri parta sameco de valoroj: ke ambaŭ streboj (la multlingvisma kaj la planlingvisma) baziĝas sur respekto kaj estimo por la "interna vivo de la gentoj," do la fakto de la kultura diverseco kaj la rajto de la homoj plu teni kaj kultivi tian diversecon tiel longe, kiel ili volas.

Sur tia komuna grundo UEA efektive faris aliancojn en la lastaj jaroj. Ja konstateblas, ke tiu "interna vivo de la gentoj" pri kiu parolis Zamenhof estas sub pli kaj pli granda premo pro diversaj ekonomiaj, politikaj, teknologiaj evoluoj. Tial disvastiĝis zorgo, kiun ni dividas kun multaj aliaj organizoj kaj eĉ kun iuj registaroj, ke homoj estas malpli kaj malpli liberaj paroli kaj vivi laŭ sia propra elekto, sed anstataŭe submetiĝas al diversaj trudoj kaj devigoj, lingvaj kaj aliaj. En nia kontraŭstaro al tio ni agas tute zamenhofisme, laŭ mia vidpunkto.

Tamen estas risko en tiu agado, ke ni fariĝas pledantoj por difinitaj politikoj kaj kadroj de multlingvismo. Tiurilate ni devas paŝi tre zorge. Pro tio, ke Esperanto mem nur tre malofte estas traktata kiel serioza lingvopolitika elemento, ni preskaŭ neniam trovas nin antaŭ lingvopolitiko, kiun ni povas plene subteni. Aliflanke, ne helpas, se la esperantistoj ĉiam staras flanke, kvazaŭ por diri ke nur niaj ideoj kaj niaj solvoj estas la ĝustaj; tio nur vekas opozicion aŭ eĉ bagateligon flanke de aliaj.

Laŭ mi, per nia engaĝo pri multlingvismo ni devas celi la edukadon, klerigadon de aliaj aktivuloj kaj organizoj, sed ankaŭ de ni mem. Finfine Esperanto devas funkcii, uziĝi, disvastiĝi en multlingva mondo: tio estas la nuna realo. Kompreni, kiel funkcias tiu mondo; kompreni, kiaj alternativoj donos pli da spaco kaj valoro al niaj ideoj; stimuli diskutojn kaj esplorojn pri tiuj alternativoj - jen niaj prioritatoj sur la kampo multlingvismo. Tio ne signifas senkritike subteni iun ajn analizon aŭ agadon, kiu ne donas taŭgan atenton al Esperanto; male, ni alportu nian pozitivan kritikon kaj kritikan kunlaboron al ĉiuj provoj mastrumi la multlingvecon por homaranecaj celoj.

arkivita en:
Slavik Ivanov
Slavik Ivanov diras:
2013-12-15 09:45
Esperanto ja klare helpus multlingvismon per ŝparo de tempo, nun elspezata por la „defaŭlta“ angla lingvo. En la mondo, kie Esperanto venkus kiel defaŭlta komunikilo, oni elektus la unuan fremdan lingvon por lerni laŭ sia plaĉo (aŭ laŭ kulturaj/geografiaj kialoj), tio povus iom pli egalrajtigi la lingvojn grandajn kaj malpli grandajn.

Kiel aktivulo de Vikipedio, uminta multe pri la malpli grandaj lingvaj versioj de la enciklopedio, mi kelkloke renkontis ĉe la entnolingvanoj en Osetio kaj Dagestano tiun sintenon: „Mi ne havas tempon por ion fari en la denaska/patrina lingvo, mi unue devas finlerni la anglan“. Ĉar finlerni eblas neniun lingvon, miloj da homoj tra la tuta mondo neniam ekokupiĝas pri la projektoj en siaj lingvoj rezulte.
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-16 11:18
Unue, nek Esperanto nek la Angla iam povos venki kiel "defaŭlta komunikilo", ĉar la homa lingvo ne estas komunikilo, sed esprimilo. Tio estas grava distingo, kaj dum ni ne faras ĝin, ni entute meritas nur tre malmulte da sukceso. Diri ke oni ne havas tempon ĉar oni ankoraŭ ne sufiĉe lernis la gravan Anglan, simple signifas akcepton de hierarkio kiu devus esti fremda al demokrata pensado.

Due, la homa lingvo ne estas arte lernata, sed nature denaska. Ĝi kompreneble ne estas tre uzebla en la komenca stato, same kiel la piedoj ankoraŭ ne taŭgas por marŝi - sed el tio ja neniu konkludus ke ni ne havas niajn piedojn denaske, ĉu? La lingvo maturiĝas en la cerbo, kaj kun la puberiĝo ekestas ia rigidiĝo, tiel ke la alproprigo de novaj gramatikoj ne plu venas senpene per vivado inter homoj kiuj jam uzas ĝin. Oni ankoraŭ povas alproprigi ilin per konscia lernado, sed estas pli malfacile, kaj estas grandaj individuaj diferencoj en kapablo kaj intereso. Aliflanke, tio ankaŭ signifas ke en regiono kiel Skandinavio oni ridindigus sin per la argumento ke "mi ankoraŭ ne sufiĉe lernis la Anglan". Praktike ĉiuj sub, ni diru, 50 jaroj scias la Anglan je nivelo kontentiga al ili mem, ĉar la Angla nuntempe estas ĉie en la publika spaco kaj oni havas multege da okazoj ekzerci ĝin jam antaŭ la bazlernejo kaj ekster ĝi. Pro tiu sama kaŭzo, supozeble, la Osetoj kaj Dagestananoj ne venus al la ideo aserti ke ili devas prokrasti ion por anstataŭe plibonigi sian scion de la Rusa.
Ulrich Matthias
Ulrich Matthias diras:
2013-12-15 09:50
Domaĝe, ke vi ne intervjuis Gary Mickle, kiu skribis brilan artikolon pri tiu temo. (Li preferas la zamenhofecan "universalismon" al la moderna "partikularismo"): http://home.arcor.de/gmickle/skk/92inid_en.html
Ulrich Matthias
Ulrich Matthias diras:
2013-12-15 10:20
La "unulingva idealo" nuntempe ne estas aktuala. Gravas la demando, ĉu esperantistoj celu unuavice "homaran familion" aŭ "savon de la kultura diverseco". Tiu diferenco nuntempe aktualas en Germanio, kie UNU MONDO kaj EDE konkurencas ĉe la EU-Balotoj. Dum UNU MONDO aktivas por homara familio, EDE estas "organizo kiu defendas la lingvan demokration, batalante kontraŭ hegemoniaj lingvoj kiel la angla kiuj deziras anstataŭi ĉiujn aliajn lingvojn."
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-15 10:59
"ĉu la Esperanto-movado strebu esti la savanto de ĉiuj lingvoj de la mondo, aŭ ĉu ĝi strebu al la unulingva idealo iam starigita de Ludoviko Zamenhof"

Diable, vi legos tekston, kiu povus deveni de A. Künzli! Kredeble mi jam delonge vidis nek enkondukajn tekston kaj demandon nek respondojn, kiuj estis same stultaj kaj senvaloraj kiel ĉi tiuj. Kiel la homoj povas serioze pritrakti ideojn, kiuj jam estis eraraj, kiam ili naskiĝis? Zamenhof kreis E-ton kiel *duan* lingvon. Tio estas lia merito, tiun ni lasu al li. Ĉion alian ni forgesu.

Zamenhof estis ankaŭ saĝa diplomato, kiu diris al ĉiu tion, kion tiu volis aŭdi.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-15 16:08
Zamenhf estas produkto de la 19-a jarcento en kiu ĉion determinis kredo pri definitivaj solvoj: la scienco defintive solvis la prosperon de la homaro, la religioj definitive solvis moralajn rilatojn, la materiisma filozofio definitive solvis justan politikan sistemon kaj Zemenhof definitive solvis la lingvan Babelon. Kiel ja konate ĉiuj definitivaĵoj fiaskis en teruraj kaosoj: la scienco kondukas nin al ekologia detruo de la mondo, la politika definitivismo kondukis al teruraj militoj, la religiaj moraldefinitivismoj kondukis al monda koruptismo kaj la Zamenhofa solvo kondukis al tio ke nur kelkdekmil homoj ankoraŭ kredas pri tio.
En la mondo ĉiam ekzistis multlingvismo, multdialektismo, multĵargonismo... sennombro da lingvaĵoj kaj ĉiam ekzistis ankaŭ regionaj interlingvoj kaj tiel estas anaku nun. Malgraŭ tio ke ŝajnas al homoj ke la mondo tendencas al unu lingvo kaj ke eĉ jam klaras kiu estas tiu lingvo, tio estas nur iluzio. La angla estas nur unu el mondaj interlingvoj, plu ekzistas multaj pli aŭ malpli grandaj regionaj interlingvoj kaj ili daŭre plu ekzistos. La lingvan situacion difinas ekonomia kaj politika povo kaj sekve nun ekzistas serioza tendenco al ĉiam pli forta rolo de la ĉina ankaŭ en internacia rolo, la rusa ne malfortiĝis en regiono kiun iam okupis Sovetunio, la hispana fortiĝadas en Sudameriko, kreskas la indonezia en sia regiono ktp. La rolo de la franda en Frankofonio ankoraŭ ne mortis...
Do tia mondo estos ankaŭ estonte. Verŝajne la teknologia antaŭeniro sence de ĉiam pli globala interligiteco tendencas al malpli da lingvoj,sed samtempe evoluas la kapablo de maŝinoj pri aŭtomata tradukado kiuj malfortigas la bezonon pri komuna lingvo.
Cetere la ekzisto de multaj lingvoj ne nur estas kondiĉita de ekonomia kaj politika forto sed antaŭ ĉio de diverseco de homgrupoj ĉu kulture, ĉu evolue, ĉu pro klimataj diversecoj ktp. Ĉio tio kaŭzas neprecon pri multlingveco.
La mondo sekve neniam havos unuecan politikan sistemon, unuecan religion, unuecajn evolutendecojn kaj ununuran lingvon. Kaj sekve Esperanto en tia mondo povas iĝi nur unu el pli aŭ malpli fortaj regionaj interlingvoj en relative baldaŭa estonto (ekz. eŭropa lingvo) aŭ resti eta lingveto de utopia diasporo kiu revas pri ideala homo kaj kreas la propran kulturon dume kverelante kaj batalante inter si kiel homoj en ĉiuj socioj.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-20 11:03
"la scienco kondukas nin al ekologia detruo de la mondo"

Mi protestas! Ne la scienco kondukas nin tien, la komercado kun siaj unuflankaj profitakiraj interesoj kondukas nin tien. La plej multaj sciencistoj klopodas pri la malo.
Marteno
Marteno diras:
2013-12-15 17:37
Kion mi legis ke Zamenhof diris, estas ke se iam estus nur unu lingvo, li ne vidus en tio malfeliĉon, sed tio tamen ne estas lia celo.

La diverslingveco estas "multpeze malfeliĉiga" nur se ĝi (kiel en 19ajarcenta Bjalistoko) kreas malamikecon kaj disecon; se ĝi ne kreas tion, ĝi ne estas tia.

Tial mi ne vidas grandan sencon en tiaj ĉi artikoloj, kiuj kvazaŭ strebus krei disecon eĉ inter esperantistoj. Tial, kiel kontraŭkuracilon, mi proponas grandan kaj gravan "kontraŭdisecilon" venantan rekte de LLZ:

Esperantisto estas ĉiu homo kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, senrigarde por kiu celo.

Do ĉu oni uzas ĝin por antaŭenpuŝi plurlingvecon aŭ unulingvecon, oni ĉiam estas esperantisto.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-12-15 19:31
> La diverslingveco estas "multpeze malfeliĉiga" nur se ĝi (kiel en 19ajarcenta Bjalistoko) kreas malamikecon kaj disecon; se ĝi ne kreas tion, ĝi ne estas tia.

Ne nepre diverslingveco estas multepeze malfeliĉiga nur se ĝi kreas malamikecon; ĝi estas multepeze malfeliĉiga ankaŭ se ĝi "nur" suferigas onin, ĉar ne eblas interkomuniki kun aliaj homoj (aŭ nur tre pene kaj primitivece), eĉ se malamikecaj sentoj plene forestas.
Eugen Macko
Eugen Macko diras:
2013-12-15 18:30
La filozofio jam havis la ideon, ke chio estas fajro, au akvo, au atomo, ktp. Neniu valorighis en la realeco (ghis nun ne, sed absolute eblas ech, ke morgau ne levighos la suno).
Mi opinias ke, ni kun nia lingvo-kultura problemo restu che la ebla realeco. Mi ne scias chu iam estighos iu unua lingvo, au Unu Mondo, sed mi scias, se mi malfermas mian okulojn, (ne nur revas pri iu ideo) ke la mondo estas tre diversa kaj la kulturoj kaj la lingvoj kaj pri granda vershajneco tiu restas ankorau longe. Ni devas rigardi kion ni chi tie kaj nun, konkrete povas fari. Por mi shajnas, ke ni povas tiun ekzistantan mondon plijustigi kaj plibonigi (perfekigi jam volis multaj, kiel Zlatko diris, jam precipe en la 19a jarcento, sed fakto estas, ke tiuj genialaj ideoj fiaskis).
Zamenhof mem parolis ankau pri “dialogo de religioj” ne nur pri “unu vera religio”. Por nia nuntempe ekkonata problemo de la “naturekologio”, sekvos baldau necese la ekkono de “kulturekologio” kaj el tiu ligiteco, la konkrete la bezonata helpo de demokratie neutrala lingvo kiel esperanto.

Gary Mickle
Gary Mickle diras:
2013-12-15 19:32
La artikolo, kies anglan version Ulrich Matthias mencias pli supre, legeblas ankaŭ en Esperanto: http://home.arcor.de/gmickle/skk/92inid.html .
Indas konstati,
- ke la lingvopolitikaj aliancanoj, kiujn celas Mark Fettes, estas grupoj nur marĝene interesaj por granda publiko kaj eĉ por la plej multaj esperantistoj, pro kio necesas demandi, kien oni alvenas, se oni posttrotas ilin,
- ke mankas ia ajn imagebla interrilato inter la nuna etskala praktikado de Eo kaj florado (aŭ velkado) de multlingveco en la mondo ĝenerale,
- ke mankas kredinda klarigo, kiel vastskala tutmonda uzado de Esperanto certigus daŭripovan multlingvecon. Renato Corsetti nerekte agnoskas tion, dirante, ke li simple ne scias, kio okazos post la Fina Venko. Slavik Ivanov argumentas, ke ĝeneraliĝo de Esperanto rezultigus ŝparon de tempo kompare kun la nuntempo, en kiu dominas la angla, kaj la ŝparita tempo povus dediĉiĝi al minoritataj lingvoj. Nu, ke Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol la angla, estas fakto. Ke homoj dediĉus la dank' al ĝi ŝparitan tempon al precize tiu lingvolernado, kiun la lingvodiversistoj rekomendas, estas, male, nur pia deziro. Eble oni imagas, ke la homoj sorbus kune kun la lingvo la nuntempe modajn movadajn ideojn pri lingvopolitiko. La artikolo montras, kiel malmulte, aŭ kiel selektive, la nunaj uzantoj de Esperanto transprenas la prilingvajn ideojn de Zamenhof. Kial kredi, ke estonte vastaj popolamasoj transprenus la prilingvajn ideojn de nuntempaj aktivuloj de UEA?
Plej grava demando ne estas, ĉu Esperanto-strategio estas zamenhofa aŭ ne, alloga al kelkaj ne vaste konataj lingvomovadoj aŭ ne, lingvodiversisma aŭ ne, sed ĉu ĝi baziĝas sur tio, ke jam nun homoj ĉerpas konkretan utilon de la lingvo kaj ke pliaj povus fari tion, se ili scius pri ĝi.
Pierre CHIBLEUR
Pierre CHIBLEUR diras:
2013-12-15 19:50
Mi salutas ĉiun, kiu scipovas legi Esperanton, ĉar li komprenos min, de kie ajn li estas landano.
Mi esperas respondon, sed tio ne estas plej grave, sed daŭrigos miajn fortojn, por komuniki unu la alian.
Mi nun partoprenas en budhisma Vikipedio, por korekti tekstojn en Esperanto, vidu ĉe : http://www.budhano.cn/vikio
Tiu retloko estas mastrumata de ĉina monaĥo, kiu atente zorgas pri ĝi, por efektivigi tradukojn el la ĉina al Esperanta, en budhisma etoso. Tiuj, kiuj interesiĝos pri tio, povas registriĝi kaj ensaluti por partopreni. Mi povis fari tion, eĉ se mi ne estas spertulo en tiu fako.
Kore al ĉiuj
Petro
Edmond LUDWIG
Edmond LUDWIG diras:
2013-12-15 22:08
 Kiel eksa lingvoinstruisto mi opinias, ke sistema enlerneja instruado de Esperanto - pro la mallonga tempo necesa al ties akiro je nivelo sufiĉe alta – lasus pli da tempo por plia akiro de regiona lingvo aŭ/kaj de najbaraj lingvoj aŭ de lingvoj elekteblaj pro plaĉo aŭ neceso. Punkto !
Bedaŭrinde tiom longe kiom ni ne estas premgrupo, ni havas neniun ajn ŝancon je vasta agnosko. Ni do almenaŭ efike kaj ĝoje pluraŭmadu kaj ĝuu nian belegan ludilon.
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2013-12-16 16:22
Pri kelkaj komentoj:
Ni scias ke Esperanto estas pli facile lernebla ol la angla. Ni scias ke lernado de Esperanto okazas pli rapide. Almenaŭ ĝis baza nivelo de kapablo. Tiuj, kiuj kredas ke nelernado de la angla rezultus en lernado de aliaj lingvoj verŝajne pensas pri la edukaj sistemoj. Kiam lernejo jam ne havus plurjarajn kursojn pri la angla, tiu lernejo probable starigus novajn lingvajn kursojn, por kontentigi la postulon pri lingvo-lernado. Mi supozas, ke unujara kurso pri Esperanto estas probabla. Aldone al tio, lernejo volus starigi alian lingvokurson por atingi la postulatajn jarojn por studado de lingvo(j).

Jen, miaj supozoj pri la starpunktoj de aliaj. Respondo al demando pri la tempo postulata por ellerni Esperanton dependas de la celo. Ĉu homoj volas flue kaj senpene eldiri ĉion? Tio postulas longan lernadon. Jarojn. Sed se homo celas nur sendi kaj ricevi retleterojn (kun eraroj) de tempo al tempo, tiu nivelo estas atingebla post nur...monato aŭ du aŭ tri, por kelkaj.

Mia persona opinio estas ke se la tuta mondo scipovus saman lingvon ĝis flueco, tio estus pozitiva. Se tiu lingvo estas iom regula, la ellernado ne devas okazi ekde naskiĝo. Eklernado povus okazi en lernejo. Evidente, multaj homoj ne povas ellerni la anglan (la ĉinan, ktp) kiam ili komencas la lernadon post tre frua infanaĝo. Do, se tiu interlingvo estas la angla aŭ la ĉina, multaj homoj bezonas la lernadon ekde naskiĝo.
Post generacio de tutmonda instruado, tamen, ĉiuj gepatroj jam parolus mondan interlingvon. Ĉu la lingvo estas Esperanto, ĉu la angla, ĉu iu ajn lingvo, la gepatroj instruus ĝin kaj/aŭ etna lingvo al la beboj. Do ĉu facileco gravas? Nur en nia tempo.
Pri justeco, pri kulturo kaj identeco kiujn portas lingvo, tiuj estas pli gravaj temoj.
Pri reguleco kaj logikeco de la interlingvo, pri poezieco kaj eblo esprimi abstraktecojn, tiuj demandoj estas gravaj. Kompreneble, se ankoraŭ kunekzistos diversaj lingvoj la esprimmanieroj en tiuj lingvoj eniros interlingvon.
Sed se la mondo rapide iros al unu tutmonda lingvo, la rigideco aŭ fleksebleco de tiu lingvo gravos.

Pri "intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion”:
Mi opinias, ke intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon, unu religion, unu aspekton, samajn havaĵojn, saman pejzaĝon, saman edzon, saman edzinon, saman dorlotbeston, samnivelan inteligentecon...

Mi ne intencis verki artikolon.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-16 18:27
Via impresa analizo certe estas ĝusta, pri tio mi ne dubas. Tamen - antaŭ la lernado oni devas konatiĝi kun lingvo. Multaj homoj - eĉ kleraj - neniam aŭdis ion pri E-to. Ne indas longe diskuti, ĉu E-to estas pli facile lernebla. Kiel mi povus ekhavi la ideon lerni ion, kion mi ne konas? Tio estas la unua kaj baza problemo: La esperantistaro ne aperas en la publiko. Kaj por fari ponton al alia fadeno ĉe LibFo: Ankaŭ la agado de ekzemple EEU kaj UEA, la aranĝado de Uk-oj ktp. neniam kaj neniel atentigis la vastan publikon pri E-to.

Ĉu vi iam aŭdis, ke homo lernis lingvon, ĉar »ĝi estas facila«? Ĉu vi iam aŭdis, ke homo NE lernis lingvon, ĉar »ĝi estas malfacilia«? Mi ne. Homoj lernas lingvon, ĉar ili havas utilon pro la lernado de la lingvo. Estas preskaŭ malsan-freneza stultaĵo, ke esperantistoj akcentas la facilecon de E-to, kvankam la lernado de tiu lingvo donos al la ellernintoj nenian utilon. Esperanto povus esti same malfacila kiel la algonkina: Se tio donas avantaĝon, oni lernas ĝin.

Kelkaj homoj lernas lingvojn, ĉar ili ŝatas ilin. Bone, tiujn ni povas konvinki, ke ili lernu ankaŭ E-ton. Sed ili ne havos avantaĝon, utilon, ĉar E-to ne estas aplikebla en praktiko (escepte, se vi ŝatas jarfine vojaĝi tra Eŭropo kaj volas renkonti la homojn, kiujn vi renkontis jam pasintjare, kaj escepte de diskutemuloj en forumoj).

Do mia konkludo: Apliki E-ton por praktikaj celoj kaj konatigi tion al la vasta publiko, jen la plej grava tasko de la e-tistoj.

Parenteze: Mi intensigas la lernadon de la angla (!), ĉar mi volas legi anglajn librojn en la originalo: ili estas pli malmultekostaj, elektronike tuj liverebla per Amazon, kaj mi ne sentas ĉagrenon pro malbona traduko. Kaj se mi voals legi interesan beletran libron en E-to (mi tre ŝatas legi!), kion mi trovas? ... hunojn ...
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-12-16 20:36
Fakte, en Hungario kie ekzistas postulo de scio de du fremdaj lingvoj por universitataj studoj, multaj lernas Esperanton ĉefe pro la facileco... kaj sekve ne aliĝas al la Movado, eble eĉ ne pensas pri la ideo de internacia lingvo, kaj forgesas la lernitaĵon poste.

Mi iom dubas ĉu la tempo estas matura por vere vastskala informado pri Esperanto. Nome, multaj el niaj ideoj pri lingvistiko havas sencon nur en medio kie la normala pensmaniero estas rasisma. Samtempe la ideo de internacia lingvo estas preskaŭ tiel kontraŭrasisma projekto kiel oni nur povas imagi – do ne strange se ni ĝenerale en la publiko impresas strangaj kaj malraciaj sed ankaŭ iom simpatiaj.

Nun, la lingvistikaj ideoj de la ĝenerala publiko ne estas pli bonaj ol niaj. Sed krom la Esperantistoj (kaj la lingvistoj mem), neniu dependas de lingvistika scienca korekteco en la hodiaŭa mondo. Lingvo simple estas rigardata kiel bagatela temo: ne agado kaj valoro, nur vortoj kaj pedanteco. Se homoj estas egalaj, la lingvoj estas egalaj; kaj se afero estas egala, tio ja signifas ke ĝi ne gravas, ĉu ne? Jen do la plej bona argumento por rasismo: se ĉiuj homoj estas egalaj, neniu homo estas grava. Sekve ni ne konsideru homojn egalaj.

Unu afero estas ke estas facile konvinkiĝi pri la rasisma argumento, kvankam ĝi estas sofismo. Plia afero, tamen, estas ke se oni ne tro profunde pensas pri la aferoj, oni eĉ povas apliki la rasisman argumenton al lingvoj, evitante apliki ĝin al homoj. Se ekzistas malsamaj lingvoj, ili ja ankaŭ povas havi malsaman valoron, ĉu ne? Apartan valoron certe havas la lingvo kreita por internacia, tutmonda komunikado! Ĉar lingvo ja estas komunikilo, kaj ju pli da komunikado, des pli bone, ĉu ne? Tio estas tiel evidenta ke ne necesas diskuti.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-17 07:40
Mi iel (sed nur iel) komprenas vin. Enmeti la nocion "rasismo" (mi evitas ĝin kiel la diablo la benitan akvon) en nian diskuton estas, kvazaŭ vi tenus brulantan alumeton super benzinujon. Almenaŭ en Germanio.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-17 15:01
Amuze pri la universitataj studoj! Sur familia nivelo mi havas similan sperton. Iam filo mia decidis lerni Esperanton kiel duan (fremd)lingvon en la lernejo. Sammotive! Laŭ li ĝi estus pli facila ol, ekzemple, la Franca. Bedaŭrinde, aŭ eble ne bedaŭrinde, la instruisto estis baldaŭ for. Rezulte, li devis tamen lerni iun "normalan" fremdan lingvon. Li elektis la Italan!
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-20 11:32
"Ĉu homoj volas flue kaj senpene eldiri ĉion? Tio postulas longan lernadon. Jarojn."

Tiu celo postulas, laŭ mi, ne nur dum jaroj lernadon fare de parolontoj, ĝi postulas ankaŭ sufiĉan esprimpovon de la lernota lingvo. Rilate Esperanton mi iam kaj iam iomete dubas pri tio. Se mi ekzemple ĉirkaŭrigardas en ikse ajna ĉambro de mia loĝdomo, mi tuj vidas almenaŭ dekon da aĵoj, kiujn oni ne povas ĝuste kaj precize nomi en Esperanto, aŭ ĉar laŭa vorto simple ne jam ekzistas, aŭ ĉar laŭa vorto uze ankoraŭ ne stabiliĝis ene de la komunumo.

Memkompreneble, tia mankanta esprimpovo iugrade validas ankaŭ en aliaj lingvoj, kiujn mi scipovas aŭ scipovetas, sed la limo alilingve estas plej ofte nur la limo de mia propra persona vortprovizo, ĝi ne baziĝas sur iuj principaj nesufiĉoj de la lingvo mem. Ĉi-momente Esperanto havas plu tro da truoj.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-20 14:33
Simono, vi feliĉigas min. Viaj spertoj estas ankaŭ mia konstato, kaj mi ne komprenas, kial spertaj kaj longjaraj esperantistoj kaj E-funkciuloj ankoraŭ asertas, ke E-to povas tujtuje kaj senprobleme estiĝi oficiala lingvo de Eŭropo aŭ almenaŭ de ties kloseto. Kredeble ĝi ne povus esti oficiala lingvo de la fiŝhokista klubo sen krei lingvan kolapson.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-20 14:34
kloseto (germanismo) = necesejo
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-20 15:07
Fakte ĝi ne eĉ sufiĉus nur por prezenti la paletron de aĉeteblaĵoj ĉe Amazono. Evidente, oni povus etendi la lingvon. Cetere, kiu aŭ kiuj ĉe tio estu la aŭtoritathava "oni"? :)

Estas eble ankaŭ notinde, ke etendi, do difini kaj aldoni novajn terminojn, ne nepre signifas enkonduki novajn radikojn.

Tja, cinikuloj eble inklinus proklami, ke Esperanto taŭgas nur por diskuti la gramatikaĵojn de Esperanto. :) Supozeble jen jam la bazo de la "Leĝo de Tonjo".
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-20 15:27
Mi atentigas, ke la Esperantistoj jam ekde jardekoj parolas nur pri la "Fina Venko". Ili ne parolas pri iuspeca "Fina Dualingva Enkonduko". Do Esperanto venku la aliajn lingvojn.

Kaj ĝuste tio estas tio, kio okazas, se iu lingvo vere disvastiĝas. Ĝi venkas antaŭe uzatajn lokajn lingvojn. Sendube la samo validus okaze de vere vasta enkonduko de Esperanto. La televidiloj parolus Esperanton, la radioj parolus Esperanton, ĉiuj filmoj estus en Esperanto, la libroj kaj gazetoj estus Esperantaj, la parlamentoj uzus Esperanton, la leĝoj estus paragrafitaj Esperante, ... kaj, kaj, kaj.

Ne vidi tion rilate al Esperanto estas laŭ mi esti, aŭ eble eĉ konscie emi esti, blinda. Aliflanke, apenaŭ ekzistas reala probablo, ke tia situacio iam ajn estiĝos.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-20 15:34
Vi plene pravas ke tiel okazas kaj ke tutmonde tio neniam okazos, sed en iu multlingva novshtato kiel EU, tio povus okazi. Mi jam atentigis ke tio ne estus iu aparta fenomeron. La indonezia kaj aro da kreolaj lingvoj en pluraj insullandoj kondutas lau tiu maniero.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-20 16:14
NOVŜTATO ???????????????????????
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-12-20 23:10
Oni povus argumenti, ke EU similas al federacia ŝtato. La aserto ne estas absurda.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-20 21:29
Nu, iun novŝtaton Eŭropo mi ne vidas, ne eĉ ie fore ĉe la horizonto. Aparte de tio, tre konate, la lingvopolitiko de EU estas rekte kontraŭ la enkonduko de sola oficiala tut-Eŭropa lingvo.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2013-12-21 17:54
Se vi ne sciis, en EU la leĝoj kreitaj je la nivelo de EU estas super tiuj de unuopaj ŝtatoj. Sekve, praktike jam temas pri federacia ŝtato.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-22 07:01
Tutcerte EU ne estas federacia ŝtato. En federacia ŝtato la popolo elektas la registaron per la parlamento kaj la parlamento preparas la leĝojn. Vi scias, ke EU tute alie funkcias. En diversaj ŝtatoj estas rekta elekto de la prezidanto. Pri la aŭtoritato de la eŭropa parlamento kaj la forta rolo de la komisiono, kiu ne estas kontrolebla de parlamento, ekzistas certaj duboj.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-12-22 07:58
La plej simpla difino de federacia ŝtato estas, ke la federacio havas ekskluzive iujn ŝtatajn kompetentecojn, la federacieroj havas ekskluzive aliajn ŝtatajn kompetentecojn, kaj ekzistas neŭtrala instanco (kortumo) kiu decidas, okaze de malkonsento, ĉiu kompetenteco apartenas al la federacio aŭ al la federaciero.

Laŭ tiu difino, EU jam estas federacia ŝtato.

Ne estas necese, ke la federacia registaro estu elektita en specifa maniero aŭ ke la federaciaj leĝoj estu akceptitaj en specifa maniero. Certe eblas imagi federacion kie la federacia registaro estas elektita tiel ke, ekzemple, ĉiu federaciero elektas unu membron de la registaro.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-22 09:02
Dankon, Yves. Vi ĵus klarigis al ni, ke EU ne estas demokratia konstruaĵo: "Ne estas necese, ke la federacia registaro estu elektita en specifa maniero aŭ ke la federaciaj leĝoj estu akceptitaj en specifa maniero."
Dankon, ho granda majstro, dankon, dankon, dankon.

Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2013-12-22 09:30
Vi ŝajne tute ne legis, kion Yves skribis. Li diris nenion pri demokratio en EU aŭ ĝia manko, li nur donis difinon de federacia ŝtato.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-22 12:52
Mmmh. Ĉu ni havas la saman opinion, aŭ ne? Por MI demokratio enhavas la elekton laŭ certaj demokratiaj reguloj, kaj nun bv. legi, kion Yves skribis: "Ne estas necese, ke la federacia registaro estu elektita en specifa maniero"

Laŭ mi *demokratiaj reguloj* por la elekto de registaro estas *specifa maniero*. Yves neas tion.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2013-12-22 12:53
La fakto, ke ni skribas la saman lingvon, ne signifas, ke ni interkompreniĝas.
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-12-22 19:10
Tio estas tute evidenta.

Laŭ mi, la diversaj instancoj de EU ja estas elektitaj demokratie, ĉu rekte (parlamento), ĉu nerekte, fare de la ŝtataj instancoj kiuj mem estas elektitaj demokratie (komisiono, konsilio).

Mi ne nun diras, ke EU estas bona afero. (Mi pensas ke jes, sed tio estas alia demando.) Mi jes diras, ke oni povas argumenti, ke EU jam estas federacia ŝtato.