Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Sur Marso oni parolos nur angle

Sur Marso oni parolos nur angle

de Redakcio Laste modifita: 2014-01-24 12:13
Se la projekto Mars One sukcesos, post 12 jaroj aperos la unua homa kolonio sur alia planedo. La kvar koloniantoj venos el malsamaj kontinentoj, sed laŭplane parolos nur angle – se esperantistoj ne sukcesos varbi la kvaropon, por okazigi la Finan Venkon en la spaco.
Sur Marso oni parolos nur angle

La planata kolonio sur Marso. Bildo: Mars One

Ĉu vi volas veturi al Marso en 2024 kaj neniam reveni? Bedaŭrinde la kvar lokoj jam estas okupitaj. Se iu rezignos, estas pliaj 200.000 homoj en la atendovico.

Trideko da scivolemuloj ĉeestas en la salono en Malmö en suda Svedio, kie la nederlanda entreprenispto Bas Lansdorp prezentas sian projekton Mars One. Sed neniu levas la manon, kiam li demandas, ĉu iu volas veturi al Marso. Li ne estas tute surprizita.

– Kutimas esti proksimume unu en ĉiu cento. Sed dependas de la publiko. Kiam mi parolis al societo por spacesplorado, duono volis veturi.

Sed tamen restas neniuj liberaj lokoj. Bas Lansdorp atendis grandan interesiĝon en la tuta mondo, kiam lia projekto estis disanoncita, sed li tamen estis surprizita, kiam la retleteroj de dezirantoj migri al Marso komencis veni el la tuta mondo.

– Estas unu afero teorie rezonadi pri tio, kiom da homoj povas interesiĝi, tute alia vidi, kiam tiom da retleteroj ekvenadas en unu momento, sen interrompo.

La plej aĝa persono, kiu anoncis sin, estas 82-jara virino. Sed tiuj, kiuj havas veran ŝancon partopreni en 2024, verŝajne ankoraŭ ne festis sian 54-an naskiĝtagon. Pasaĝeroj pli ol 65-jaraj apenaŭ povos esti konsiderataj, diras Bas Lansdorp.

Se ĉio pasos laŭplane, post dek du jaroj estos private financita kolonio en Marso. La bezonata teknologio por veturi tien jam ekzistas – problemojn kaŭzus nur reveturo, sed ĝi ne estas planata. Necesas nur trovi la monon, kaj teamon kiu povos kunlabori la reston de sia vivo.

La grupo, kiu veturos, konsistos el du virinoj kaj du viroj, el kvar kontinentoj. La diverseco gravas por funkcianta grupa dinamiko, sed ankaŭ por ke homoj ĉie en la mondo povu senti, ke la unuaj loĝantoj de Marso reprezentas ilin. Tio necesas, ĉar laŭplane la projekto estos financata per enspezoj de televidaj rajtoj.

Bas LansdorpDum la selektado de la teamanoj, estos organizitaj regionaj konkursoj, dum kiuj spektantoj povos voĉdoni por siaj kandidatoj. En la sekva ŝtupo, Mars One kunmetos plurajn internaciajn kvaropojn, kiuj devos montri sian kapablon kunlabori kaj loĝi en malfacilaj kondiĉoj. Ili estos trejnataj en kopio de la planata Marsa kolonio.

Fine estos selektitaj ses teamoj, kiuj plentempe trejnos sin por la veturo. Tiel multaj bezonatas, ĉar ĉiu partoprenanto ajnamomente havas la rajton rezigni pri la veturo, kaj se unu teamano foriras, la tuta teamo forfalos.

La unua, regiona ŝtupo de la selektado laŭ Bas Lansdorp okazos en diversaj lingvoj, por altiri la lokan spektantaron. Ankaŭ la retejo, kiu ĝis nun estas havebla nur en la angla, laŭ li estos poste tradukita al aliaj lingvoj.

Tamen poste la projekto transiros al nur-angla reĝimo: la fina selektado okazos en la angla, dum la spacflugo oni uzos la anglan, kaj ankaŭ sur Marso la lingvo estos la angla.

– Ni uzos la anglan, ĉar la plej multaj homoj parolas ĝin, kaj ĉar la liverantoj de la ekipaĵo verkos la teknikajn manlibrojn en la angla kaj faros la trejnadon en la angla.

La teamo konsistos el kvar personoj el kvar diversaj kontinentoj, sed iliaj gepatraj lingvoj ne estos konsiderataj dum la selektoproceso, ĉar ĉiuj ajnakaze devos scii la anglan.

Libera Folio: Ĉu vi entute konsideris la eblon uzi neŭtralan lingvon, kiel Esperanton, en ajna funkcio?

– Ne, pro la supremenciitaj kialoj.

Libera Folio: Do, la angla estos la oficiala lingvo de Marso?

– Nur de Mars One.

Tamen, aliaj kolonioj sur Marso, aŭ ie ajn en la spaco, momente ne estas serioze planataj, do se Mars One efektiviĝos, la angla fakte iĝos la oficiala lingvo de Marso kaj spaca koloniado.
arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-12-18 19:14
Ofte mi sentis la deziron sendi ĉiujn Esperantistojn al la lundo. Sed marso sen la ebleco reveni estas multe pli bela ideo.

Kial ne tuj komenci per la kolektado de mono por esti pli frue ol la angle parolantoj sur Marso?
unuel
unuel diras:
2013-12-18 19:16
Vi celis "mardo sen la ebleco reveni", ĉu ne?
;-)
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-12-18 19:56
Aŭ eble "mardo sen la ebleco vendredi".

Por eviti tiajn konfuzojn evidente necesas reguligi la tagnomojn en Esperanto: lundo, marsdo, merkurdo, ...
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-12-18 22:28
Eble Roland intencis skribi la frazon jene: <<Ofte mi sentis la deziron sendi ĉiujn esperantistojn al la Luno, sed nun al la Marso, tamen sen la ebleco reveni estas multe pli bela ideo.>>
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2013-12-18 23:06
Jes, ni sendu kvar esperantistojn al Marso, kiuj dum la unua monato diskutos, ĉu nomi unu la alian "vi" aŭ "ci", dum la ses sekvaj monatoj debatos, ĉu por la estontaj landoj oni uzu "-ujo" aŭ "-io (aŭ -o kun -ano...?), kaj la ceterajn dek jarojn pasigos per cerbumado, kiel liberiĝi de la Leĝo de Toño.

Ĉi-foje eĉ mi konsentus, ke ĉio estas blufo kaj fatraso.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-19 10:00
Preskaŭ pruve al la Leĝo de Tonjo, mi eble menciu, ke mi ĵus migris de Vindozo XP al Ubunto. Prove. Diverskiale mi eĉ ĝis hodiaŭ restis private ĉe XP kaj ne jam delonge migris pli alt-Vindozen. Tamen nun, fronte al la Mikrosofta maldaŭrigo de aktualigoj por XP, ĉu eble ek Ubunten?

Je mia hororo, mi devis tuj konstati, ke ekzistas nek Esperanta vortaro por la literumilo de LibreOffice, nek iu ajn redaktilo ekvivalenta al la Vindozbaza UniRed (kun E-vortaro) por Ubunto (Linukso).

Same ne ekzistas klavaradaptilo kiel Ek!, kiu permesus al mi apliki mian kutiman Dvorakan Ĉapelilan klavarfasonon komplete kun la vere ne malhavebla aŭtomata aŭ/eŭ.

Nu, mi evidente tuj modifis la ĝeneralan Esperantigilon en la laŭa dosiero, jen la mekanismo por Esperantigi ekz. ĉiujn Dvorakajn klavarfasonojn, kaj tre dentgrince devis provizore rezigni pri la aŭtomata aŭ/eŭ. Kia malprogreso!

Ĉiuokaze, mankas ĉi-momente al mi la eblo kontroli ĝuste tiun ĝi mesaĝon per literumilo. Laŭŝajne ekzistus nur la eblo tre, tre pribaraktende ligi la programon Esperantilo al LibreOffice. Aŭ ĉu mi pretervidas ion?

Oni ĉiuokaze nepre kunprenu al Marso Vindozan komputilon, se oni volas tie vere komforte skribi Esperanton. Nekredeble!
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-12-19 10:50
Mi antaŭ nelonge migris de Ubuntu 9.10 al 12.04.3. (Ĝis nun mi malamas "Unity", sed kelkfoje necesas iomete kongrui kun la moderna mondo. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu mi kutimiĝos al ĝi, aŭ foragordos ĝin.) Ja ekzistas Esperanta literumilo por LibreOffice, sed mi bezonis kelkajn minutojn por trovi ĝin. Mi unue instalis "myspell-eo" kaj poste en LibreOffice iris al "Tools -> Language -> For all Text -> More..." kaj tie trovis sub "Default languages for documents / Western", ke "Esperanto" estas en la listo kun apuda "ABC"-bildeto, kiu supozeble indikas literumilon. Elektinte tion, "Tools -> Spelling and Grammar..." efektive funkciis en Esperanto. Rilate la klavaron, mi havas proprajn solvojn: en Emakso mi tajpas ";c" por ĉ, ktp, kaj en ĉiuj X-programoj funkcias AltGr+c por ĉ, ktp. Mi reagordas Emakson per "quail" kaj la X-klavaron per "xkbcomp". Estis malfacile tion aranĝi la unuan fojon, sed miaj tiucelaj programetoj funkcias jam de pli ol dek jaroj kun nur etaj aktualigoj. Kvankam oni grandskale surkakas la videblan uzantinterfacon kun ĉiu nova eldono, tiuj malpli videblaj aferoj ŝajne ne multe ŝanĝiĝas de unu jardeko al alia. Bonvolu pardoni, ke ĉi tio ne rilatas al Marso, sed eble ĝi tamen utilos al iu.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-19 20:11
Mi tre dankas! La ĉiosolva "magia vorto" estis "myspell-eo". Sen tiu ne eblis trovi ion ajn ĉe Ubunto rilate Esperanton kaj sur la retejo LibreOffice Extensions, kien Ubunto aŭtomate plusendas min, oni tute ne enlistigas vortaron por Esperanto.

Cetere, ĉe tiama Ĉapelilo:

q->ŝ,
x->ĉ,
y->ĝ kaj
w->ĵ.

La elekto inter u kaj ŭ okazis aŭtomate, do u->u/ŭ laŭ kunteksto.

Por la malofta ĥ oni devis uzi ALT plus h aŭ simile.

Nun sub Ubunto mi devis forŝovi ĵ de w kaj anstataŭe uzi w->ŭ. ĵ iĝis nun ALT plus j. Feliĉe ĵ estas sufiĉe malofta. Dvorake ĉio estas nun sufiĉe komforta.

Jen la ŝanĝoj.

In /usr/share/X11/xkb/symbols:

In file epo:

// Add Esperanto supersignos to the corresponding key in a Dvorak keyboard.
// Same comment as the Qwerty one above applies.
partial
xkb_symbols "dvorak" {
    key <AB02> { [ scircumflex, Scircumflex, q, Q ] }; // simon Esperanto
    key <AB05> { [ ccircumflex, Ccircumflex, x, X ] };
    key <AB08> { [ ubreve, Ubreve, w, W ] }; // should be j^! Damn!
    key <AD05> { [ gcircumflex, Gcircumflex, y, Y ] };

    key <AD08> { [ NoSymbol, NoSymbol, ccircumflex, Ccircumflex ] }; // original Esperanto
    key <AD07> { [ NoSymbol, NoSymbol, gcircumflex, Gcircumflex ] };
    key <AC07> { [ NoSymbol, NoSymbol, hcircumflex, Hcircumflex ] };
    key <AB03> { [ NoSymbol, NoSymbol, jcircumflex, Jcircumflex ] };
    key <AC10> { [ NoSymbol, NoSymbol, scircumflex, Scircumflex ] };
    key <AC04> { [ NoSymbol, NoSymbol, ubreve, Ubreve ] };
};

Do ek al Marso!
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2013-12-19 17:23
Oni povas uzi la Esperantan literumilon de Libre Office same facile kiel tiu de iu ajn alia lingvo. Se ghi estas bone kashita en Ubuntu, Ubuntu kulpas pri tio, ne Libre Office.

Libre Office estas havebla en cento da lingvoj che http://www.libreoffice.org/download
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-12-20 09:41
Esperantan version de LO mi ne elektis, por ja ne devi de tago al tago ĉiam pli koleriĝi pri iuj mistradukoj. :) Kaj vi plene pravas pri tio, ke jen Ubunto, kiu tre bone kaŝis la e-vortaron.