Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2014 / Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojn

de Redakcio Laste modifita: 2014-05-01 22:10
Dum la pasinta jaro Universala Esperanto-Asocio enspezis proksimume 30.000 eŭrojn malpli ol ĝi elspezis. Tio egalas al proksimume 6 procentoj el la jara buĝeto. La deficito estis kovrita el la asocia kapitalo, kiu nun estas proksimume 1,8 milionoj da eŭroj. Ankaŭ en 2014 oni atendas, ke la elspezoj klare superos la enspezojn. Tial la asocio nun devas ŝpari monon.

Laŭ informoj, publikigitaj lige kun la estrara kunsido de UEA komence de aprilo, la financoj de la asocio por la jaro 2013 pro la malkresko de la membraro kaj pro la negranda kongreso en Rejkaviko montras nekutime grandan deficiton. Tial oni nun ellaboras strategiojn por ekvilibrigi la buĝeton.

Ne temas pri akuta krizo, ĉar se la deficito daŭrus je la nuna nivelo, la kapitalo de la asocio sufiĉus por pluvivo ankoraŭ dum kelkdek jaroj. La plej grandajn deficitojn UEA havis en 2002 (57.000 eŭroj) kaj en 2003 (48.000 eŭroj), kiam ili krome estis aparte sentebla, ĉar la kapitalo estis klare malpli granda ol nun.

Libera Folio turnis sin al la prezidanto de la asocio, Mark Fettes, kaj al la ĝenerala direktoro, Osmo Buller, por ricevi pli da informoj. Montriĝis, ke la deficito estus eĉ pli granda, se ne estus enkondukitaj diversaj ŝparoj jam dum la pasinta jaro.

Libera Folio: Kioma estis la deficito de la spezokonto 2013, kiuj estis ĝiaj ĉefaj kaŭzoj, kaj kiel ĝi estos kovrita?

Deficito de UEA atingis 30.000 eŭrojnOsmo Buller: – La spezokonto ne tute pretas, sed ĝia minuso estos ĉ. 30 000 eŭroj. Krom la malkresko de kotiz-enspezoj kaj la malgrandeco de UK, temis ankaŭ pri malpli da librovendoj kaj rento-enspezoj. Parte tiujn perdojn kovris ŝparoj ĉe preskaŭ ĉiuj kostoj. La deficiton oni kovros el la kapitalo, kiu estas ĉirkaŭ 1,8 milionoj da eŭroj.

La estraro jam anoncis, ke oni intencas ŝpari pri la organizado de la UK en Bonaero. Kiel?

Osmo Buller: – Tio ne estas atingebla per granda ŝparo aŭ per rezigno pri iu elspezo, sed per etaj ŝparoj ĉe pluraj eroj kaj per klopodoj por trovi pli da enspezoj. Ekzemple por la kongresa sako oni jam trovis sponsoron.

Oni parolas ankaŭ pri novaj vendostrategioj por la libroservo. Kial?

Osmo Buller: – La kialo ne povus esti pli simpla: de kelkaj jaroj la vendoj malkreskas. Necesas renversi tiun tendencon.

Oni anoncis ŝparojn pri estraraj kostoj en la buĝeto por 2015. Kiel kaj kiom oni ŝparos? Ĉu similaj ŝparoj okazos jam en 2014?

Mark FettesMark Fettes: – Mi ne havas ĉemane la modifitan buĝeton, sed jes, ni ŝparos simile en 2014 kiel en 2015. Temas pri kelkaj miloj da eŭroj malpli, kompare kun la antaŭa buĝeto.

Kiel oni planas uzi monon por movada evoluigo en 2014 kaj 2015? Por kiaj konkretaj projektoj pri "kapabligo kaj konsciigo" oni esperas ricevi donacojn?

Mark Fettes: – Temas grandparte pri antaŭenigo de aktivula trejnado per vojaĝsubvencioj por junaj aŭ aliaj nepagipovaj aktivuloj. Krome ni daŭrigas subtenon al ILEI por diversaj instruistaj agadoj, antaŭvidas iom da rimedoj por produktado de informmaterialoj, kaj subvencios partoprenon de niaj reprezentantoj en internaciaj konferencoj pri homaj rajtoj, daŭripova evoluigo kaj simile.
arkivita en:
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-04-25 13:12
Estas malfacile prijuĝi la ĉiujaran deficiton aŭ gajnon de la bazaj spezoj de UEA, se oni ne konsideras la asocian kapitalon kaj la plurjaran evoluon. Ĉar - se mi bone memoras el mia praa tempo en la financa komisiono kaj se nenio esenca ŝanĝiĝis dume - iom pli grandaj donacoj kaj heredaĵoj ne eniras la spezokonton, sed iras rekte al la kapitalo.

Por kompreni la financon de UEA pli bone indus kunmeti en grafiko la evoluon de la asocia kapitalo de UEA dum la pasintaj jardekoj, eble aldone la evoluon de la (spezokontaj) "deficitoj" (aŭ gajnoj, malofte). Surbaze de tio (aŭ de similaj longdaŭraj superrigardoj) eblus decidi, ĉu la aktuala deficito estas io rimarkinda aŭ ĉu simple temas pri la normala ondumado de financo. Ja la tre granda enspezofonto UK migras tra la mondo kaj do tio estas tre ŝanĝiĝema.

(Alia demando estas la divido de la enspezoj - inkluzive de donacoj kaj heredaĵoj - al la diversaj eblaj elspezoj. Ne facile decidi, kiom multe oni dediĉu al la kreado de varoj kaj servoj, inkluzive de la necesaj salajroj, kaj kiom multe al kapabligo, konsciigo, disvastigo ks. Kaj kiom tio efikas - kaj kio fakte estas la konkrete mezureblaj celoj kaj mejloŝtonoj de tiaj movadecaj agadoj...)
Redakcio
Redakcio diras:
2014-04-25 13:49
Efektive grava atentigo. La kapitalo dum la lastaj jaroj ne malkreskis, sed kreskis, jene:

1998: 451 572
2003: 959 676
2008: 955 084
2013: 1800 000 (takso)
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-04-25 17:07
Kio okazis inter 2008 kaj 2013, ke preskaŭ duobliĝis la kapitalo?
Osmo Buller
Osmo Buller diras:
2014-04-25 18:52
La kresko en tiu periodo okazis pro grandaj heredaĵoj kaj legacoj kaj pro la plialtiĝo de la borsa valoro de valorpaperoj, en kiuj la kapitalo estas investita.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-04-26 09:58
La t.n. "borsa valoro" ŝajnas al mi sufiĉe dubinda kriterio. La voloro nur estas realigebla per la vendo de la koncernaj "valorpaperoj", sed tion UEA ne ja faras, kiam ili atingas pintan valoron, por investi en aliajn valorpaperojn.

Efektive la grandaj sumoj de la kapitalo havas nenion signifon. Povas rapide vaporiĝi. Gravas la jara profito (interesoj) el la kapitalo kaj ĉu la kapitalo estas investita en "sekuraj pozicioj", se oni hodiaŭ entute povas paroli pri sekureco.
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-04-26 14:49
La financoj "ligas la manojn" de la estraro fari ion ajn seriozan por ŝanĝi la evolutendencojn. Monmanko kreskigas timon pri iu ajn risko kiu la tendencojn povus plifortigi kaj sekve la nova estraro ne kuraĝos fari ion ajn serioze novan kio postulus investojn kaj ne havus certan efikon. Mi estas seniluziigita pri la respondo de Fettes, kion UEA faros por la investoj al la Movado. ILEI neniam signifis ion ajn por la movada progreso kaj ankau estonte ne sinifos. Aktivula trejnado povus krei kelkajn novajn aktivulojn, sed tio ja ĉiukaze estos ankaŭ sen tiu trejnado. Novaj informaterialoj estas nenio revolucie nova. Iri al kelkaj neesperantistaj aranĝoj portas nenion (oni ja partoprenis en multaj UNESCO-konferencoj kaj kun kia rezulto?)
La situacio simple signifas pluan stagnadon de la Asocio kaj ĝian efektivan malorientiĝon en la kondiĉoj de novteknologia mondo.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-05-09 01:07
Mi pli malpli konsentas, Zlatko. La granda celo de la asocioj kaj iliaj estroj kutime estas kreskigi la membraron. Mi supozas, ke tio estas pli malpli neatingebla celo. Laŭ mi jam ĉiuj homoj membras, kiuj volas membri. Se oni nun investas monon en varbadon inter Esperanto-parolantoj, eble por 100 investitaj eŭroj oni havas plian vendosumon de 100 EUR - sed ja kreskos ankaŭ la kostoj; verŝajne tio ekonomie ne havas sencon.

Eĉ malpli bone rilate al la varbado de homoj por Esperanto. Se oni investas ekzemple 10.000 eŭrojn en pli bonan informadon de la publiko, oni eble rikoltos (iam) iujn cent homojn, kiuj lernas Esperanton. Sed ili certe ne ĉiuj membriĝos ĉe UEA - do oni rekaptos nur parton de la granda investita sumo. Ekonomie do sensenca agado...

Necesas alia rigardo: La membroj de UEA supozeble pretas doni dek procentojn de siaj kotizoj por la disvastigo de Esperanto. Do oni rajtos simple elspezi tiun procentaĵon. Ĉe la elspezado oni atentu pri tio, ke per ĉiuj cent elspezataj eŭroj oni prefere atingu maksimuman efikon de informado kaj, eĉ pli grave, de lernado kaj de posta aplikado de Esperanto. (Jes, malfacilas mezuri, sed malprecize mezuri pli bonas ol ne mezuri.) Oni ne havos financan kompenson de la lernintoj - sed eble per tio, ke aliaj homoj nun pretos same donaci monon al UEA...

Vi eble diros, ke UEA ne havas spacon en sia buĝeto por povi elspezi tiujn dek procentojn, ĉu? Nu, se tiel, indas konsideri iom post iom altigi la kotizojn, almenaŭ de certaj, pli altprezaj kategorioj. Altigo de po du procentoj dum kvin jaroj zorgos pri atingo de la proponita procentaĵo. (Kaj mi jam iam proponis, ke ne estu devigo tuj elspezi la tiel gajnitan monon. Pli bone oni saĝe kaj malrapide elspezu zorge observante la efikojn de la agado; dume la troa mono restu en rezervo por informado.

Cetere: En la statutoj ne troviĝas la celo "kreskigi la membraron" :-) Troveblas nur io pri "disvastigi Esperanton". Oni agu laŭ tio, do oni klare zorgu pri la disvastigo kaj konsideru la membronombrojn kiel tre flankan informon...
Antanas Grincevičius
Antanas Grincevičius diras:
2014-04-26 17:00
"Dum la pasinta jaro Universala Esperanto-Asocio enspezis proksimume 30.000 eŭrojn malpli ol ĝi enspezis". Bonvolu korekti: "ol ĝi elspezis"
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-04-26 17:59
Evidente iuj legas LF treege atente. La eraro nun estas korektita.