Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Malfermo de kinuo-jaro 2013 en Berlin / Biokarbo savas la planedon ‒ Daŭripovo en la praktiko dum ArKonEs en Poznań

Biokarbo savas la planedon ‒ Daŭripovo en la praktiko dum ArKonEs en Poznań

de Roland Schnell Laste modifita: 2014-10-02 16:20
Kontribuintoj: Roland Schnell, esperanto@berlin.de, --, Dipl.-Chem. Roland Schnell, SRH Hochschule Berlin, Biomasse - Bioenergie - Biogas, www.srh-hochschule-berlin.de, Besuchs- und Postadresse:, SRH HOCHSCHULE BERLIN, Ernst-Reuter-Platz 10, 10587 Berlin, Tel.: +49 (0) 30 922 535 46, Fax: +49 (0) 30 922 535 55
Trioblan avantaĝon atendas la Eŭropa Unio de BioKarbo: Ĝi forprenas karbondioksidon el la atmosfero, plibonigas la grundon kaj ofertas fonton de renovigebla energio. Dum la sendependa kultura kaj arta esperantista festivalo de la 26a ĝis 28a de septembro en Poznań la partoprenantoj povis ne nur teorie lerni pri BioKarbo, sed ankaŭ rigardi en la praktiko kiel ĝi ekestas. Biokarbo savas la planedon.

Roland Schnell, docento pri bioenergioj en berlina universitato, kunportis simplan aparaton, kiu surprizis la partoprenantojn. El manpleno da ligno ekestis dum malpli ol duonhoro vera lignokarbo.

La partoprenantoj lernis, ne en akademia prelego, sed en vigla diskuto, ke lignokarbo havas tradicie multajn utilajn funkciojn. La brazilanino Maria Angela konstatis, ke oni konsilas la aplikon por forpreni malbonajn odorojn el la fridujo. En Japanio lignokarbo estas ofte uzata por altigi la kvaliton de akvo kaj multaj sciis, ke oni eĉ povas uzi gin kiel medikamento.

La apliko de la tradicia produkto en formo de BioKarbo estas tute nova. Antaŭ mallonga tempo sciencistoj rimarkis, ke en la ne fekunda tero de Amazonio troviĝis insuloj de fekunda tero. Ĝis tiam nekonataj antikvaj civilizacioj tie sukcesis produkti la nutraĵon por grandaj urboj. La sekreto estas ruza miksaĵo de lignokarbo, pecetoj ceramikaj kaj homa fekaĵo. En portugala lingvo la nomo estis »Terra Preta« (nigra tero) kaj intertempe estas aĉeteblaj artefaritaj miksaĵoj en diversaj partoj de la mondo.

La intereso de la industriaj landoj kreskis, kiam oni rimarkis, ke la karbo estas ege stabila kaj restas sen ŝanĝo dum jarmiloj en la tero. Ekestis la ideo, ke per ĉi tiu biologie produktata karbo oni povas sekure kaj malmultekoste preni karbondioksidon el la atmosfero kaj fiksi en la grundon. En la grundo la BioKarbo ne simple kuŝas, sed elmontras utilajn efikojn. BioKarbo estas kiel spongo kun neimageble malgrandaj kanaloj. Ĝi kapablas teni la akvon kaj la mineralojn, nome la bone solveblajn nitrogenajn salojn, kiuj nun ofte rekte iras en la subteran akvon. Dum sekaj periodoj la plantoj povas utiligi la provizon.

La plibonigo de la kvalito de la grundo gravas por reagi al la ŝanĝoj de la klimato. Oni atendas pli fortajn pluvojn unuflanke kaj pli longajn periodojn de sekeco aliflanke. La BioKarbo en la grundo helpas mildigi la ekstremojn. BioKarbo permesas pli efikan aplikon de sterkaĵo, kio estas produktata kun investo de energio.

La tria avantago estas, ke dum la preparo de BioKarbo eblas produkti energion por varmigi manĝaĵojn, por hejti kaj eĉ por elekta kurento. En multaj evolulandoj oni malkovris, ke la simplaj aparatoj por produkti BioKarbon taŭgas por utiligi restaĵojn el la agrikulturo kaj tiel savas arbojn. Centmiloj de la simplaj sistemoj, kiujn la partoprenatoj de ArKonEs en Poznań nutris per restaĵoj al la apuda parko, fukcias en Azio kaj Afriko por kuiri.

La internacia partoprenantaro el Esperantistoj de plej diversaj landoj eble helpas propagandi la ideon. En la tagoj antaŭ ArKonEs estis la informo, ke la sveda ĉefurbo Stockholm gajnis premion de 1 miliono da dolaroj por projekto, per kiu la urbo transformans siajn ĝardenajn rubaĵojn en utilan BioKarbon. Per la helpo de svedaj Esperantistoj eblis krei rektan kontakton al la respondeculo en la urba administracio, kiu disponigis abundan materialon pri la 10-jaraj spertoj en Stockholm. Kaj la Esperantisto malkaŝis, ke li jam komencis kun la karboproduktado en sia ĝardeno per malnova petrolbarilo.

En la privata universitato »SRH-Hochschule« Roland Schnell dum la lastaj monatoj gvidis kursojn pri BioKarbo kaj realigis kun studentaj grupoj diversajn sistemojn por produkti ĝin, sed ankaŭ okupigis pri kvalitkontrolo kaj ekonomiaj aspektoj.

arkivita en: , ,
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-10-01 23:25
La produktado de lignokarbo montriĝis imprese simpla, kiel oni povas vidi sur la fotoj ĉe http://www.ipernity.com/doc/77391/album/715183 . Roland havis du ladskatolojn, unu malpli grandan por enmeti la lignon; ĝi havis truojn ĉirkaŭe ĉe la supra rando kaj krome sube. La dua ladskatolo servis nur por protekti kontraŭ la vento.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-01 23:39
Do, oni ne nur uzas lignon sed ankaŭ aliajn vegetalajn materialojn, ĉu korekte? Estus bona uzo de la hejmaj restaĵoj. Aŭ ĉu mi miskonprenis? Mi ŝatus trovi pli detajlan priskribon kiel agi kun restaĵoj tiel ke mi povus fari tion ankaŭ. Mi jam legis pri la fertilaj lokoj ĉe la prabrazilanoj antaŭ kelkaj jaroj sed ne komprenas kiel kopii tion ĉe mi.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-10-02 10:23
Kara Rolando, en la titolo estas eraro: "karbondiokidon" kaj devas esti: "karbonan dioksidon" au "karbondioksidon" (mankas nur unu litero, sed tre grava por kompreni la kemian terminomn). En mia trilingva ESP-ANG-POLA VORTARO estas jene: karbon/o (C) carbon chem. węgiel ~ido (= karbido) carbide węglik, karbid ~a mono-oksido (CO) carbon monoxide, carbonous oxide (CO) chem. tlenek węgla (CO), czad ~a dioksido (CO2) carbon dioxide (CO2) chem. dwutlenek węgla (CO2) ~hidrato carbohydrate chem. węglowodan klorfluor~o = freono
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-10-02 12:03
Pardonu: ne "terminomn" sed "terminon" (mia tajperaro)
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-03 01:22
Mi ĵus fortranĉis multajn branĉojn de la arboj antaŭ nia domo ĉar ni troviĝas en la pluva sezono en Florido kaj ĉio kreskas freneze rapide. Kion mi faru kun tiu amaso da branĉoj por fari el ĝi karbonon, aŭ terra preta (nigran teron)? Estus kvazaŭ peko nun doni ĝin al la rubforigistoj.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-10-03 11:39
Kara Robb

Dankon pro via intereso. Vi povas facile trovi informon en anglan lingvo, se vi rigardas por "Biochar".

En propra kaj sufiĉe vasta ĝardeno eblas la tradicia metodo (en japanio ĝis hodiŭa applikata) de "truo en la tero". Vi elfosas la grundon en 0,5 m de larĝeco kaj 0,5 m profundeco (mezuroj estas proksimaj) kaj enmetas la branĉojn ĝis la ebeno de la tero. Vi faijrigas la tutan kaj kiam tre bele brulas, vi kovros per fera plako. Post horo aŭx du vi povas elpreni vian Biokarbon. Certe ne tuj funkcios perfekte, ĉar vi devas iomete adapti la mezuron al via materialo kaj lerni, kiam estas la ĝusta momento por kovri kaj kiel vi povas kontroli la aeron. Tio dependas de via tero (sabla, seka, argila), de la klimato kaj de la vetero.

Kelkaj proponoj por pli efikaj sistemoj estas kompilitaj en retejo
http://charcoalkiln.com/

Plej ofte vi povas utiligi uzitan konstrumaterialon de rubujo. Mi proponas komenci per simplaj aparatoj kaj komence ne investi en komplikan teknikon. Dependas ankaŭ de la kvanto, kiun vi deziras prilabori.

Ekzemploj el nia praktika laboro videblas ĉi tie
http://agrokarbo.myalbum.com/

Mi arde atendas la raporton de viaj eksperimentoj. La produktado de biokarbo ne polucias kaj ne ĝenas la najbarojn, kiam vi perfekte regos la proceson. Ĝis tiam eble estos plendoj. Biokarbo estas ekologia metodo, kie homo kaj naturo devas komuniki. Ne estas "turn key" aparato, kiel via mikroondo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-10-03 14:13
Ĉu eblas koncize skizi la diferencon de tiu proceso de karbigo al tiu en kutima karbigujo ( https://de.wikipedia.org/wiki/Kohlenmeiler )? Aŭ kie mi povas trovi tian priskribon en la reto?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-10-03 19:37
La t.n. tradicia metodo (kiu fakte ekestis en la 15-a jarcento) estas temporaba kaj malŝparema. La karbisto devis resti dum du ĝis tri semajnoj apud la karbigejo por kontroli la proceson. Bona lignokarbo bezonas arbaron.

La nova metodo, kiun mi prezentis dum ArKonEs, estas multe pli rapida kaj aŭtomata. La sistemo nomiĝas angle TLUD (Top Lit Up Draft). Estas milionoj de ĉi tiuj sistemoj uzataj en Afriko, Azio, Suda kaj Meza Aeriko por kuiri per restaĵoj de plantoj (ne ĉiokaze arboj). Kutime la sistemoj por kurii estas iomete pli grandaj kaj liveras energion por duonhoro aŭ pli. Dependas de la lokaj kutimoj pri manĝaĵoj.

La malgranda sistemo, kiun mi pretas montri laŭ invito, estas (didaktika) modelo. Partoprenantoj de kurso povus mem konstrui el uzitaj ladskatoloj.

http://www.ipernity.com/doc/77391/album/715183

Produkto krom la varmo estas la karbo. Per la tradicio metodo ne eblas utiligi la varmon. Nun eblas ekzemple kuiri kaj oni tamen havas la karbon por vendi.

Ni konsilas uzi la karbon, precipe se estas tre malgrandaj pecoj aŭ polvo, por plibonigi la kvaliton de la grundo laŭ la modelo de "Terra Preta"

Mi devas konfesi, ke mi ne atendis fakan intereson kaj ĝis nun ne kompilis la informojn. Kutime la Esperantistoj ĉiam trovas vojon disputi pri terminologiaj demandoj kaj ignoras la ekologian aspekton.

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-10-03 16:51
Mia kontribuo, jen ligilo kie vi povas vidi la malnovan kaj modernan karbigejon:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lignokarbo

En la ESP-ANG-POLA vortaro:
karb/o coal węgiel (kopalny lub drzewny) ~opapero carbon paper kalka ~ido = karbonido ligno~o, ~eto (= braĝo) charcoal, wood coal węgiel drzewny
braĝ/o (↑ lignokarbo) charcoal, coals, ember węgiel drzewny, żarzące węgle
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-10-03 17:11
Mi ripetas la komenton, char en la supra mankas termino "karbigejo" (mi ne plene kopiis el mia vortaro).

https://eo.wikipedia.org/wiki/Lignokarbo

En la ESP-ANG-POLA vortaro:
karb/o coal węgiel (kopalny lub drzewny) ~opapero carbon paper kalka ~ido = karbonido ligno~o, ~eto (= braĝo) charcoal, wood coal węgiel drzewny ~igejo charcoal pile mielerz
braĝ/o (↑ lignokarbo) charcoal, coals, ember węgiel drzewny, żarzące węgle
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-04 00:43
Do, mi devos iomete atendi. La branĉoj ankoraŭ estas sufiĉe verdaj kaj pluvas ĉiun tagon ĉi-tie. Kiam la folioj forfalos de la branĉoj kaj se ni havas sunozan tagon, mi fosos truon en la ĝardeno kaj bruletos la branĉojn ĝis mi havos karbeton por dissterni. Mi havas mangoarbon, bananplantojn kaj ananasplantojn kaj mi povas imagi ke ili profitos de la nutraĵo. Mi raportos pri tio.
La mangoarboj ĉe niaj najbaroj jam floras - normale tio okazas nur post januaro. Sed dum la lastaj monatoj la temperaturoj estis nenormale altaj kaj pluvegas - multe pli ol en antaŭaj jaroj.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-10-04 23:36
Jen ligilo al termino "Karbigejo" en Esparanta Vikipdio (parte jam tradukita de la pola termino "Mielerz"):
https://eo.wikipedia.org/wiki/Karbigejo
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-10-08 01:10
Karaj, jen pretaj ampleksaj artikoloj pri la terminoj: "karbigejo" kaj "lignokarbo" kiujn mi hodiaux finis en E-Vikipedio:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Karbigejo
https://eo.wikipedia.org/wiki/Lignokarbo
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-10-24 09:20
Kara Eduardo
Mi rimarkis, ke vi komencis verki en
https://eo.wikipedia.org/wiki/Karbigejo
Koran dankon por via aktiveco.
Mi provis el mia faka fono aldoni informojn. La terminologia problemo de "Meiler..." eble vekas la intereson de Esperantistoj, se ili ignoras la aspekton de daŭripovo.