Kvin filmaj minutoj pri Esperanto
Kongruis la opinio de la publiko kun la decido de la ĵurio. Ĉirkaŭ 50 spektantoj sekvis la alvokon de Germana Esperanto-Asocio al la "KulturZentrum D50" en Berlin-Prenzlauer Berg por rigardi la mallongajn filmojn, kiuj alvenis el la tuta mondo por gajni konsiderinde altajn premiojn.
La organizantoj decidis montri la 16 plej bonajn filmojn el la 56 kontribuoj. Montriĝis, ke tiuj filmetoj estas tute malsamaj laŭ sia ideo kaj la teknika realigo. Moke oni komentis "Se tiuj estis la plej bonaj, mi ne deziras vidi la aliajn".
Intertempe multaj filmoj iĝis videblaj en speciala kanalo de YouTube. Kelkaj estas amatorecaj prezentoj de movadaj-temoj (Marie Hankel en Schwerin, DE, vojaĝo al kongreso en Skotlando, DE, Kurso en Afriko, ZA, Brazila geedziĝo, BR, gajne per Esperanto, CH) sen la postulita allogo por ekstera publiko.
Aliaj traktas interesan ideon kaj eĉ foje estas teknike brilaj, sed sen videbla rilato al Esperanto (La fina venk', PL, Esperanto 125, BR). La ĵurio decidis atribui la unuan premion al Oleg Zabolotniy el Ukrajno, kiu traktas la temon "Pasporta Servo" kun certa humoro kaj interesaj ideoj. Tamen el la filmo la rilato al Esperanto ne estas facile rekonebla por ekstera publiko.
La duan premion ricevis du filmetoj kun tiu komuna trajto, ke ili estas produktoj de internaciaj paroj, sed ili estas absolute malsamaj. La desegnoj de Eva Fitzelová (SK) en la filmo "Ĉu vi imagas?" estas emocia bildigo de kanto de Johannes Mueller.
Ambaŭ povis persone akcepti la premion, kaj Eva Fitzelová klarigis, ke temis pri ŝia unua filmo. Ŝi investis la laboron de multaj tagoj kaj Johannes Mueller registris specialan version de sia kanto por la filmo. La filmo eble ne rekte varbas por Esperanto, sed estas valida kontribuo al la Esperanto-kulturo. Ĝi indas esti rigardata en ĉiu loka klubo!
Ankaŭ la alia filmo, kiu ricevis la duan premion, rezignis pri bildigo de la realeco. La ideo de Åsa (sved-devena) kaj Daniel Voss el Germanio estis priskribi la problemojn, se oni volas produkti filmon laŭ la kondiĉoj de la konkurso. Ili pripensas, kion oni tutcerte ne volas montri (flagojn, verdajn stelojn, terglobojn, kafoklaĉadon).
La solvo estis la filmo Ideevolution surbaze de desegnoj. Estas la plej bela rezulto de la konkurso, ke ĝi pruvis, ke Esperanto ebligas la kreivan kunlaboron de personoj el diversaj landoj kun malsamaj lingvoj.
La ĵurio devis koncedi, ke la celo de la konkurso ne estis plene atingita kaj retenis 60% de la promesita sumo. Estas la revo, ke per la tuta sumo kaj surbaze de ideoj el la kontribuoj eblus produkti konvinkan varbfilmon por Esperanto. La filmo de Åsa kaj Daniel klare montris, ke tio estas iluzio. La sprita ideo, kiu prezentas la kernon de Esperanto en konvinka maniero, ĝis nun ne ekzistas.
Roland Schneller