Urboj de Ruslando: Rostovo la Granda
Ĉi-jare en la monata revuo La Ondo de Esperanto komenciĝis artikol-ciklo “Urboj de Ruslando”, en kies kadre en januaro aperis artikolo pri Smolensk (Смоленск) kaj en majo pri Tobolsko (Тобольск). La tria urbo en la ciklo estas Rostovo la Granda (Ростов Великий), kius 1150-jaran historion kaj la nunan staton en la julia kajero de La Ondo de Esperanto prezentis Nikolao Gudskov. Sep semajnojn post la gazeta publikigo ĉi tiu teksto aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/08/rostovo/
Nur ĉirkaŭ triono de la materialo de “La Ondo” aperas en la novaĵretejo. Plejparton da artikoloj povas legi nur la abonantoj (papere kaj/aŭ eletronike).
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de “La Ondo” por la dua jarduono 2015 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm