Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Adjévi Adjé / Esperanto125 hejmiĝis en Burkino

Esperanto125 hejmiĝis en Burkino

de Adjévi Adjé Laste modifita: 2012-09-05 09:50
esperanto agado en Burkino
Esperanto125 hejmiĝis en Burkino

sidejo de esperantista grupo en Burkino

Ĵus finiĝis mia unumonata Esperanto-instruado kaj trejniĝo en Burkino kaj mi revenas al Togolando kun sento de plena kontentiĝo. Por burkinoj esperanto fariĝis nun realo kaj ĝia interna ideo transdonataj tra la agado de la novaj esperantistoj rapide ŝanĝos la lingvan pejzaĵon en la lando por atingi multajn personojn. Mi ĝojas esti unu el tiuj, kiuj nun instigas tiun ŝanĝiĝon en Afriko. Mi povis atingi Burkinon, kie ekis mia monata esperantumado kaj trejniĝo per interkonsento kun la Ne Registara Organizo «Orange Bleue Afrique», kies internacia kunordiganto estas Hassan Aslafy. La unua ŝtupo de mia aventuro kondukis min al interkonatiĝo kun ĉiuj oficistoj de OBA, prezento al ili en la franca pri ĉiuj aspektoj de la lingvo internacia, de ĝia naskiĝo ĝis la 125-a datreveno. Mia instrua laboro okazis ĉiun labor-tagon entute dum 60 horoj kaj en ĝi partoprenis de la komenco ĝis la fino 5 funkciuloj. Du (Armel kaj Victor) el ili jam komunikas parole kaj skribe en simplaj situacioj de la ĉiutaga vivo per esperanto. Ili eĉ havigis al si korespondamikojn kun kiuj ili ekuzas la lingvon rete. Krom la instruaj materialoj preparitaj speciale por tiu kurso, kiujn mi ĉiutage adaptis al la situacio kaj bezonoj de la kursanoj, la kursanoj finlernis la libron metodo 11. Kompreneble, tiu ĉi paŝo ne estis la unua iniciato favore al “la lando de honestaj homoj“. El Burkinafaso en la adresaro de UEA estas du nomoj el 90-aj jaroj kaj unu el la nuna jarmilo. Tiu lasta estis virino, kiu partoprenis en kurso de Indiĝenaj Dialogoj en 1999 en Hago kaj estis membro pere de Canuto ĝis 2004: s-ino Fati Aboubacrine. Sed nenio plu aŭdiĝis pri ŝi. Same, intertempe estis kontakto kun homoj, kiujn Jean Codjo kaj Martin Schaeffer varbis tra lernu.net kaj koresponda servo de neesperantistoj. Afrika Oficejo eĉ sendis materialon al Jacques Bassi, sed de tiam neniu reago. Ĉu ĉifoja iniciato, kiu havigis al si la altan patronecon de la internacia kunordiganto de la organizaĵo OBA estas efika? Laŭ mi, jes. La kursanoj ĝojis konatiĝi kun la internacia lingvo en tiu escepta kondiĉo. Ĝi signifas komunan lingvon pere de kiu ili ekhavas kulturajn kontaktojn kaj kunlaborojn tra la mondo por atingi amikecon kaj bonvolon. Kaj por ke ĉiuj novebakitoj povu pli efike kaj bone progresi en la ellernado de la lingvo, estis transdonitaj al ili diversaj retligoj kun utilaj informoj. Kroma menciinda sperto en tiu periodo estis la persona renkontiĝo kun Antoine Drag, la sola esperantisto en Burkino antaŭ la kuso (li loĝas en la urbo Garadugu ĉirkaŭ 240 km de la ĉefurbo kaj mem lernis la lingvon, dum li vivis en Ebura Bordo en la 1980aj jaroj) kaj sendo de informoj rete al duonodek da gazetoj en la ĉefurbo kaj intervjuo al privata radio Horizon pri esperanto. Oranĝo Blua Afriko estis lanĉita en Francio en la jaro 2000, sed por efike kaj ankaŭ pli bone plenumi sian mision, la organizaĵo establis ĝian afrikan sidejon en Vagaduguo, la ĉefurbo de Burkino en 2009 kun la celo subteni la edukadon, solidarecan ekonomion, ekologion, interkulturan dialogon por la paco kaj disvolviĝo. Ĝi estas la posedanto de la fabriko de tofu (kie mi formiĝis) kaj en partnereco kun la societo Gaia ankaŭ ĝi apogas la disvolviĝon de la natura fonio kiel grava cerealo el la manĝaĵa kaj kultura heredaĵoj en Afriko kaj rekte kreis laboron al dudek da lokuloj. Adjé Adjévi,