Laboro en progreso en Burundo
de Johan Derks
—
Laste modifita:
2012-01-19 12:37
Je la 6a de novembro 2010 ni sendis € 2900, = al la konto 306890164 de Association Nationale d'Espéranto au Burundi por aĉeto de tereno de 17 je 25 metroj en Rumonge.
Je la 13a de decembro 2011 ni sendis € 5180, = por la konstruado de la biblioteko kiu komenciĝis je la 26a de decembro.
La laboro estos finita fine de februaro, almenaŭ se envenos pliaj donacoj,
ĉar laŭ la lasta buĝeto bezonatas proksimume € 8000, =.
Donacoj estas esperatendataj en la konto de fondaĵo "Esperanto en Evoluo" kun kodo eeer-u de UEA.
Por kompletaj informoj pri la projekto en Esperanto, la nederlanda, la franca, la angla kaj la germana lingvoj iru al http://esp-evoluo.tk.
Tie vi ankau povas rigardi sub 'donacoj' aŭ 'pruntedonoj' por pliaj detaloj, kiel helpi ilin !
Johan Derks, prezidanto de "Esperanto en Evoluo"
Por vidi la laboradon en progreso vizitu YouTube kaj uzu la etikedvortojn 'biblioteko' kaj 'Rumonge'.