Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon?

Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon?

de Johan Derks Laste modifita: 2012-05-02 08:15
Amri Wandel kaj Stefan MacGill en Kopenhago sukcesis aprobigi ŝanĝon de artikolo 8 de la Elekta Regularo, sed ŝajne la definitiva vortigo ankoraŭ estas necerta. Ambaŭ konfesas ke la demokratiigo de la elekta procedo estas unua paŝo al revalidigo kaj tiel al vigligo de la Komitato kaj difino de la asocia vojo, sed en la retpaĝaro de UEA la malnova teksto de la Elekta Regularo ankoraŭ pompas. Ŝajnas, ke iuj "gravuloj" volis prokrasti la definitivecon de la decido. Ankaŭ la ĝisnuna konduto de la Elekta Komisiono, kiu devos raporti en Hanojo pri sia progreso en varbado de kandidatoj ne estas favora al demokratiigo de UEA. Mi starigis retdiskutliston profilo-de-uea-estraranoj, en kiuj partoprenas tri membroj de la EK kaj atendas iliajn kontribuojn, por ke la "fenestroj malfermiĝu".
Fine de decembro pasinta mi prenis la iniciaton starigi retdiskutliston profilo-de-uea-estraranoj@googlegroups.com kun jena priskribo:
Ni volas helpi la Elektan Komisionon de UEA fari profilon por venonta estraro de UEA. Klara profilo estas grava, por ke volemuloj povas facile kontroli ĉu ili plenumas la kondiĉojn por kandidatigi sin kaj tio povas altigi la nombron de kandidatoj.

La problemo ja estas, ke en la retpaĝaro de UEA oni povas trovi la formalajn postulojn al komitatano, kiu volas kandidatigi sin por la estraraneco de UEA, sed nenio estas trovebla en la tekstoj, esperantaj revuoj aŭ retdiskutlistoj pri la personaj konsekvencoj, psiko-socialaj kaj financaj, por fariĝi estrarano kaj la atendata laborŝarĝo. Tial mi kreis tion, kion mi nomis "provokomenca profilo" en http://groups.yahoo.com/group/uea-membroj/message/20267.

En Kopenhago la Komitato de UEA akceptis proponon de Amri Wandel kaj Stefan MacGill ŝanĝi artikolon 8 de la Elekta Regularo jene.
Malnova artikolo 8: (vidu http://uea.org/dokumentoj/elekta_regularo.html)
8. Voĉdonado
8.1. Por ĉiu porofica elekto, laŭ la vicordo de artikolo 2, paragrafo 3, la kunsidestro submetas ĉiun elektan proponon al voĉdonado &@285;is la elekti&@285;o de la koncerna nombro de oficohavantoj, laŭ la jena vicordo:
1. unue la elekta(j) propono(j) de la Elekta Komisiono;
2. la eventuala(j) elekta(j) propono(j) de komitatano(j).

Nova artikolo 8:
8. Voĉdonado
8.1. Por ĉiu porofica elekto, laŭ la vicordo de artikolo 2, paragrafo 3, la kunsidestro submetas ĉiun elektan proponon al voĉdonado &@285;is la elekti&@285;o de la koncerna nombro de oficohavantoj........... La nomoj de la kandidatoj aperu en alfabeta ordo.
8.1.2. Por la estrar-elektoj la elekta komisiono rajtas, sed ne devas, rekomendi preferata(j)n konsisto(j)n kiu(j) liveras kohera(j)n teamo(j)n.
8.1.3. Se la komisiono malakceptas validan kandidatigon, &@285;i devas motivi tion en sia raporto.

Montriĝis ke tiu decido suferis prokrastiĝon, se ne reziston, interalie de Marc Fettes, Brian Moon kaj Renato Corsetti, kiuj volis unue pliprecizigi la tekston de la propono, por ke "oni rigardu la tutan elektoregularon por havi koheran tekston" (raportita tiel de Osmo Buller). La Komitato lasas sin, kiel kutime, meti ekster la ludon, voĉdonante por propono, ke la finan tekston oni transdonu al la Elekta Komisiono, kiu prezentos ĝin al la tuta Komitato venontan jaron. La elituloj renove havas liberan ludoterenon, sed Wandel klopodas savi la situacion, proponante ke la teksto estu transdonita al la tuta Komitato, ne nur al la Elekta Komisiono, kiu transdonos ĝin poste al la Komitato.
Rezulte, malgraŭ klara decido de la Komitato, en la retpaĝaro de UEA oni trovas ĉiam la malnovan tekston.

La argumentoj de la proponintoj estas konvinkaj. Mi citu la opiniojn de kelkaj partoprenantoj en la debato, antaŭire kaj postokaze:
Stefan MacGill skribis pri tio en uea-membroj@yahoogroups.com, 9-8-2011:
……… estas nepra bezono ĉe UEA plie demokratiigi la elekton de prezidanto kaj la cetera estraro. Tiu konstato kuŝas malantaŭ la kuraĝa decido farita per signifa plimulto en Kopenhago. Tio fiksas, ke fakte la supera organo de UEA estas tiu, kiu vere elektas la estraron (ne nur konfirmas antaŭfiltritan, fiksitan liston). Sed ni devas vidi tiun decidon en pli larĝa kunteksto. Tuta aro da transformoj devas okazi, por ke komitatanoj sentu, ke ili estos regule konsultataj, ke iliaj kolektivaj opinioj kaj decidoj efektive gravas kaj helpas difini la asocian vojon. (mia kursivigo, J.D.) Tiuj transformoj spronos al la Landaj Asocioj zorge nomumi komitatanojn, kaj rilatados kun ili por ke ili prezentu la sintenojn de la LA. Sed samtempe tiuj komitatanoj povas aŭskulti la opiniojn de la individuaj membroj (kaj Asociaj/Aligitaj membroj). Mallonge, la komitato devas aktive kaj kontinue funkcii kaj plenumi sian statutan rolon.
Ne plu estraro estos decidita per tri personoj (intimkonsulte kun manpleno da pliaj agantoj) sed per la 60+-membra komitato. Landaj Asocioj kaj membroj portu siajn proponojn kaj opiniojn al la komitatanoj, kaj fidu, ke ili pluportos ilin al la komitata tablaro, kaj kaze de pli da kandidatoj ol lokoj, havos la rajton fari mem la elekton. Reprezenta demokratio funkcianta. La elekto-komisiono retenos fortan konsilan kaj rekomendan kapablon, por ke komitatanoj estu plene konsciaj pri eblaj sekvoj de siaj decidoj. Sed ili rajtu decidi.
Kaj Amri Wandel skribis, unu tagon poste:
Espereble la pli-demokratigo de la elektoj alportos pli da viglo kaj enmiksiĝo al la Komitato kaj al la tuta elekta procedo. (mia kursivigo, J.D.)
Kiel Stefan kaj mi emfazis en Kopenhago, la celo de nia propono ne estis nuligi aŭ sengravigi la rolon de la elekta komisiono, kiu daŭre devos varbi kandidatojn kaj provi kunmeti koheran teamon, sed en 2013, unuafoje post 1995, la Komitato senpere decidos pri la konsisto de la UEA-estraro.
La proponintoj ne pretendas havi solvon por la problemo de manko je sufiĉe da elekteblo por la Komitato el inter kapablaj kandidatoj. Laŭ ili temas pri tuta aro da transformoj kaj esperebla pli-demokratigo.

Ke la solvo de la problemo vere estas ankoraŭ malproksime montriĝas el tio, ke:
1. En la retpaĝaro de UEA la malnova teksto de la Elekta regularo ankoraŭ pompas.
2. Kvankam oni vane serĉas en la Statuto la mision de la Komitato kaj do estas apenaŭ artikolo, laŭ kiu oni povas juĝi ĉu la komitato aktive kaj kontinue funkcias kaj plenumas sian statutan rolon (vidu laŭ Stefan MacGill ĉi-supre).
Por montri tion oni nur bezonas citi la opinion de Osmo Buller, laŭ mesaĝo en la Komitata listo al Halina Komar, 24-10-2010:
Oni povas reskribi la regularon, sed plendoj ne ĉesos, se komitatanoj ne iĝos pli aktivaj. Ankaŭ laŭ la nuna regularo EK povus proponi pli ol unu estraran teamon, sed por povi fari tion, ĝi devas havi sufiĉe da kandidatoj. EK povas ankaŭ mem klopodi varbi ilin, ĉar ĝiaj anoj estas komitatanoj kaj do mem rajtigitaj proponi kandidatojn. Ni tamen bone scias, ke EK klopodis varbi kaj rikoltis nur rifuzojn. Verŝajne la plej fundamenta problemo finfine estas, ke oni ne pretas akcepti la respondecon kungvidi nian Asocion, ĉu pro sento de senkonsileco antaŭ ĝiaj nunaj defioj aŭ ĉar tio postulus multe da tempo kaj apenaŭ donus kiel rekompencon pli ol kritikojn kaj eĉ kalumniojn.
Kontraŭa (aŭ nur kompletiga!) sono venas de Amri Wandel, 25-8-2010:
Tamen, jam dekdu jarojn, kvar elektojn, komitatanoj plendas pri manko de demokratio (mia kursivigo, J.D.), eble venis la tempo provi ion novan (efektive ne tute novan, ĉar tio estis esence la proceduro antaŭ 1998).
Kiel harmoniigi tiujn opiniojn kun la fatalisma mesaĝo de Renato Corsetti (7-11-2010), ke
Persone mi estas relative indiferenta al proponoj, kiuj devigus la komisionon kunmeti du teamojn, kiam la praktiko montras ke oni eĉ ne trovas sufiĉajn homojn por unu teamo.

Evidente reprezentantoj de tri interesgrupoj pasigas la tenilon (= vicon de respondeco, angle: "pass the buck") unu al la alia:
Buller al la komitatanoj, Wandel kaj Corsetti (bumerange) al la Elekta Komisiono kaj MacGill al 'pli larĝa kunteksto' (legu por tio: "la respondeculoj pri regulara kaj kultura ŝanĝiĝo ene de UEA").

En Esperantujo ne ekzistas publika opinio, ne troviĝas ĵurnalistoj kiuj esplorintervjuas respondeculojn, ne ekzistas kristaliĝo de vidpunktoj pri la estonto de Esperanto.
Se grupeto de malkontentuloj ne atingas sian pravon, ĝi forlasas UEA-n, maksimume por starigi propran 'komunumon' aŭ liberan skandalfolion, kaŝiĝi malantaŭ muro de Civito. Tial ne (plu) ekzistas movado. Tial ne ekzistas kolektiva memoro pri mankoj kaj malsufiĉoj en la pasinteco. Ĉiu respondeculo povas agi kvazaŭ li estas la unua, kiu tenas tiun postenon.
Oni nur povas kolekti diversajn opiniojn de konate sendependaj personoj, kiel ofte faras perfekte Dennis Keefe kaj mi nun: ekzemple la opinion de Istvan Ertl, kiu skribis en uea-membroj@yahoogroups.com, 7-1-2012:
Kiam mi membris en la sama komisiono (2005-08), kun Edvige Tantin Ackermann kaj Lee Chong-yeong, ni certe ricevis pli ol 5 spontanajn proponojn, kaj signife pli da tiaj proponoj kiujn ni eksplice petis.
Ankaŭ: troviĝis (nu, ĉar ni serĉis!) pli da kandidatoj ol da lokoj, fakte tiom pli da bonaj kandidatoj ke ni serioze pripensis ĉu prezenti al la Komitato du alternativajn estrarojn.
Estas kiel pri redaktado de la revuo: se oni aktive laboras, la paĝoj/kandidataj lokoj pleniĝas. Se ne, restas vana plendado kaj senhelpa alvokemo.

La stagnado de parte konfliktaj vidpunktoj, kiel tiuj de Buller, Wandel, Corsetti kaj MacGill, restos, se ne aperos iu dinamismo. Ĉar nun la vico en la proceduro estas al la Elekta Komisiono, multe dependas de Lins, Huurman kaj Lee-Jung-Kee. Ĉu ili havas iun senson de urĝeco ?

Indas memorigi ĉi-tie pri la regulo
6.1. Preparante la elektadon de komitatanoj C, estraranoj kaj komitataj reviziantoj, la Elekta Komisiono skribe raportas al la Komitato pri siaj esploroj, pri la validaj kandidatigoj kaj pri siaj proponoj, minimume 3 fojojn en la periodo de 1 jaro antaŭ la elektado, almenaŭ:
1. por pritrakto en kunsido dum la ordinara kunveno de la Komitato en la jaro antaŭ la elektojaro;

Kiom da kandidatoj la Komisiono jam kolektis el inter la komitatanoj por Rejkjaviko?
Se neniu, kiu estas ilia varboprogramo, por ilin ne trafu la kaptilo de la Elekta Komisiono de Corsetti ?
Sendube ili elsaviĝos antaŭ la komitato en Hanojo, defendante sin kun la sama fuĝa argumento kiun uzis Corsetti siatempe (la praktiko montras ke oni eĉ ne trovas sufiĉajn homojn por unu teamo).
Mi, en persona telefonado kun Ulrich Lins, preskaŭ kriis al li: "Malfermu la fenestrojn." kaj skribis (21-4 en la retdiskutlisto profilo-de-uea-estraranoj): "La elitularo de Esperanto devas descendi el sia ebura turo."
Mi asertis al Lins en Roterdamo, ke eble ekzistas 50 homoj entute ene de UEA, kiuj, serioze aŭ tute papilie, iam demandis al si aŭ demandos, ĉu estraraneco de UEA konvenos al ili.
La granda plimulto el ili estos perdita, malgraŭ eblaj bezonataj kapabloj, por kandidatiĝo, se ne frutempe, tio estas antaŭ Hanojo, ili estos instigitaj serioze pripensi tiun eblecon, por ke la Komitato havu larĝan elekteblon.

Renato Corsetti sugestis al mi, fari enketon inter la partoprenantoj al la UK en Hanojo.
Li skribis en la retdiskutlisto "Profilo de UEA-estraranoj", 21-4-2011:
Mi kredas, ke la sola ebleco efektivigi ion por nia grupo, estas enketi ĉe esperantistoj, ĉu ili volas kandidati kaj prezenti la rezultojn al la Elekta Komisiono.

Evidente fari enketon sen oficialaj faciligoj, kiaj informtablo dum la Movada Forio, tute ne eblas kaj por tio oni bezonas la oficialan komision de la Elekta Komisiono, ĉar petoj de unuopuloj, neestante landa/faka/movada instanco, estas rifuzotaj. Feliĉe la EK havas tri membrojn, el kiuj eble sinjoro Lee-Jung-Kee partoprenos la kongreson en Hanojo. Do, se li prenas la informan taskon de la Elekta Komisiono serioze, ankaŭ li povos gvidi informtablon tiel ke ankaŭ enketo estas realigebla.

Oni facile obĵetos al mi: Ĉu vi ne scias, ke nur komitatanoj povas kandidatiĝi por estraraneco?
Jes, mi scias (kvankam ofte la vojo estas sternigita por novkandidato, ne estante komitatano, per nomumo al C-komitataneco). Tio nur ilustras la ampleksecon de la problemo de demokratiigo de UEA.
MacGill povas bele aserti, ke Tuta aro da transformoj devas okazi (kiuj) ……………. spronos al la Landaj Asocioj zorge nomumi komitatanojn, kaj rilatados kun ili por ke ili prezentu la sintenojn de la LA (dum) ………. tiuj komitatanoj povas aŭskulti la opiniojn de la individuaj membroj, sed la realaĵo estas, ke en multaj LA-oj apenaŭ ekzistas zorga (pure demokrata) nomumado de komitatanoj, (klara) sinteno de la LA kaj – dialoge al tiu supozata sinteno - opinioj de la individuaj membroj.
Kun tio mi tute ne volas malvalorigi la opinion de MacGill, ĝuste substreki la neceson de tutorganizacia emfazado de demokratia dialogado kaj kontrolado de respondeculoj.
De tio nun la Elekta Komisiono ankoraŭ estas for, ĉar ĝis nun la tri membroj havis – laŭ mia forta impreso – neniun seriozan interkonsiliĝon. Ĉiuj tri aliĝis al la speciala retdiskutlisto profilo-de-UEA-estraranoj. Kun kiu celo ? Kontribui aŭ kontroli ? Mi atendas iliajn kontribuojn.
Vi povas aliĝi pere de https://groups.google.com/forum/?hl=nl&fromgroups;#!forum/profilo-de-uea-estraranoj

Johan Derks