Komitato, plej supera, ne papera organo
En Havano la Komitato decidis "ebligi retan voĉdonadon de la Komitato", tasko realigenda de la Estraro. Dum tuta jaro la estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro ne sukcesis produkti iun ajn rezulton (Vidu jen). Nur dum la kunveno de la Komitato en Kopenhago la Estraro distribuis 'informon' (http://home.telfort.nl/derks.esp/Reta voĉdonado_informo de la Estraro, 23-7-2011.doc), kiu skizas ĝian nekapablon trovi eĉ proceduron por efektivigi la decidon de Havano.
La problemo ne plu estas ĉu la komitato de UEA baldaŭ havos perinterretan voĉdonadon aŭ ne - ĉar tio, pro la fiaska traktado de la Estraro, ne povos, eĉ se arde dezirata, esti efektivigita antaŭ 2015, sed ĉu ĉi-tiu Estraro entute kapablas gvidi la asocion. En la papero menciita la Estraro asertas, ke "Oni ne povas taksi la bezonon de reta voĉdonado tiel urĝa, ke la afero ne povus atendi, ĝis ankaŭ la aliaj ŝanĝoj estos konataj."
Tiu simpla frazo signifas jam kompletan malkapabligon de la Komitato, des pli ĉar dum la kunveno en Kopenhago la Komitato ne ricevis la eblecon trakti la tagorderon pri perintereta voĉdonado 'pro manko je tempo'. Ŝajne decidoj de antaŭaj komitataj kunsidoj, eĉ post tuta jaro povas esti prokrastitaj senfine pro laŭ aserto financaj motivoj (legu la 'informon'), sen ke tiu Komitato havas ajnan diron. Neniu komitatano havis la inspiron postuli, ke tamen la kunsidestro Dasgupta PRENU la tempon por pridiskuti la tagorderon. Evidente la tiel nomata tempomanko verdire estas ankaŭ 'financa (aŭ kongresorganiza) motivo'.
Oni demandas sin kio alia estas la decidorganoj kaj CO de UEA ol diktatora kaj burokrata organizaĵo, en kiu oni ŝajne respondecas nur pri eternigo de ritualoj kiaj nomumado de honoraj membroj, aljuĝado de belartaj premioj, eldonado de revuo kaj organizado de UK ĝis posta epoko. La respondeculoj de asocio kiu troviĝas en tia krizo kiel nun UEA ne montras iun senton de urĝeco, kvankam la statutaj celoj de UEA fariĝas pli kaj pli utopiaj rilate al nia stato de malforto.
Mi opinias, ke la plej esenca, sed ne sufiĉa, elirejo estas respekti la demokratan, do senperan voĉdonrajton de la Komitato. Tio staras sendepende de la tim-atendoj, kiujn multaj homoj havas pri la kvalito de opiniformado ene de la Komitato aŭ la manko je disciplino engaĝiĝi en perinterretaj diskutoj de komitatanoj kiuj ne sentas respondecon rilate al la membroj kiuj elektis ilin pri kunstiri la politon de la asocio. La Estraro mem - laŭ la menciita papero – "povos (antaŭvidas ?, JD) sondi la opinion de la Komitato pri konkretaj demandoj en formo simila al reta voĉdonado, kiam ĝi trovos tion bezonata kaj utila.
La Estraro povos konsideri la rezulton de tia sondado deviga, se granda plimulto de la Komitato (t.e. ne nur de la voĉ-donintoj) apogos saman starpunkton kaj se ne temas pri afero, kiu eksplicite apartenas al la kompetento de la Estraro mem." Tiu 'informo', kvankam diktato, kreita sen scio aŭ interkonsento de la Komitato, miaopinie tamen estas la nura ebleco almenaŭ teni iom da espero, ke – eble post plua jardeko - la organizacia krizo en UEA estos venkita kaj - laŭ la priskribo de Stefan MacGill "Tuta aro da transformoj devas okazi (estos okazinta, JD), por ke komitatanoj sentu, ke ili estos regule konsultataj, ke iliaj kolektivaj opinioj kaj decidoj efektive gravas kaj helpas difini la asocian vojon.
Tiuj transformoj spronos al la Landaj Asocioj zorge nomumi komitatanojn, kaj rilatados kun ili por ke ili prezentu la sintenojn de la LA." (legu http://groups.yahoo.com/group/komitato-de-uea/message/6767 kaj /6783) Kun lama ne-demokrata Estraro mi antaŭvidas riskan futuron por UEA eĉ katastrofon, sed ne ekzistas alia ebleco. Johan Derks, eks-komitatano
UEA perdas membrojn, ankau SAT kaj la Esperanta Civito. Dume, pli da homoj interesighas pri MAS, pri aliaj iniciatoj por disvastigi Esperanton. Esperanto-Insulo ne estas escepto. Tiajn agojn ni nun bezonas por antauenigi Esperanton. Chio cetera estas preskau nur egocentra.