Esperanto post 125 jaroj (en 2137)
Por ekscii tion, mi prezentas dek eblajn estontajn situaciojn de Esperanto, kiujn mi difinas tiel ke en ĉiu difinita momento precize unu el ili devos esti la realo. Pro la ĉi-jara 125-jariĝo de Esperanto, mi petas vin pripensi la eblan situacion post pluaj 125 jaroj, do je la 250-jariĝo de Esperanto en 2137. Bonvolu indiki, kiun verŝajnecon vi donas al ĉiu el la jenaj eblaj situacioj en 2137:
1. Ne plu ekzistos la homaro.
2. Daŭre ekzistos homoj, sed neniu plu uzos lingvon (ekzemple ĉar oni komunikos per nelingva telepatia teĥniko).
3. Oni daŭre uzos lingvojn, sed neniu uzos Esperanton.
4. Daŭre ekzistos Esperanta komunumo/movado, sed signife malpli forta ol nun.
5. Ekzistos Esperanta komunumo/movado simile forta kiel nun (kun kvanto de Esperanto-aktivaĵoj (parolado, reklamado, lernado) inter triono kaj trioblo de la nuna kvanto).
6. Ekzistos Esperanta komunumo/movado signife pli forta ol nun, sed Esperanto ne estos inter la tri plej gravaj lingvoj de internacia komunikado.
7. Esperanto estos la due aŭ trie plej grava lingvo de internacia komunikado.
8. Esperanto estos la plej grava lingvo de internacia komunikado, sed pli ol 5% de la lernejanoj en la mondo ne lernos Esperanton.
9. Esperanto estos la plej grava lingvo de internacia komunikado, kaj almenaŭ 95% de la lernejanoj en la mondo lernos Esperanton, sed daŭre estos aliaj vivantaj lingvoj.
10. Esperanto estos la sola vivanta lingvo.
Logike, la sumo de la indikitaj verŝajnecoj devas esti 100%. Bonvolu ankaŭ indiki, kiel longe vi cerbumis pri via respondo, kaj ĉu vi legis la respondojn de aliaj antaŭe (mi preferus se ĉiu verkus sian respondon antaŭ ol legi tiujn de aliaj).
Markos Kramer