Pri Esperanto-domo en Hispanio
de Ángel Arquillos López
—
Laste modifita:
2011-12-28 23:39
Estimataj Gesamideanoj kaj Redaktoroj de Libera Folio,
La Estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, pro la tantame anoncita informo sciigita de la Esperanta-Civito pri la verŝajne ĵus aĉetita nemoveblaĵo en la urbo Malago (Andaluzio), devas informi kaj klarigi al la tuta esperantistaro, ke nia Asocio tute ne rilatas al tiu domo aŭ al tiu grupo. Ni laboras cele la disvastigon de la internacia lingvo en Andaluzio tute sendepende de tiaj fantomaj konsorcioj kaj spite al senatoj, konsuloj, kortumoj kaj similaj stultaĵoj.
Samideane,
Estraro de AEU
- Favorites — de Ángel Arquillos López — Laste modifita: 2011-12-28 19:39
- Esperanto-Domo en Andaluzio — de Ángel Arquillos López — Laste modifita: 2011-12-28 22:23
- Klarigo pri la Esperanto-domo de la Esperanta-Civito en Malago (Hispanio)