Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / WinstonSmith / 1a Semajno de Kulturo Internacia

1a Semajno de Kulturo Internacia

de Fabio Bettani Laste modifita: 2008-08-20 22:58
De ĵaŭdo 18an de septembro ĝis merkredo la 24an okazos en Italujo nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo...

Detaloj de evento

Kiam

2008-09-18 je 16:00 ĝis
2008-09-24 je 23:55

Kie

Provinco de Pizo, Italujo

Aldoni eventon en la kalendaron.

De ĵaŭdo 18an de septembro ĝis merkredo la 24an okazos en Italujo nova junulara aranĝo, iom malsimila de la ĝisnunaj. Ĝia nomo estas Semajno de Kulturo Internacia (SKI), sed ĝi ne okazos sur neĝo... Sinteze, urbestroj de 6 urbetoj de la tiel nomata Piza Monto (San Giuliano Terme, Cascina, Vecchiano, Calci, Buti, Vicopisano) invitas 25 junajn esperantistojn ne-italajn kaj 10 italajn dum unu semajno en siaj urboj por prezenti siajn kulturojn kaj Esperanton al la lokaj mezgradaj studentoj kaj al la loka junularo ĝenerale. Ili pagos ĉion surloke (de alveno ĝis foriro: manĝoj, dormoj, moviĝoj), interŝanĝe de tiu "kultura laboro". Sekve, ni ne petas aliĝojn (vi devos pagi nenion al ni, nur zorgi alveni ĝustatempe...) sed kandidatiĝojn - ĉar nia respondeco (de Itala Esperantista Junularo) estas provizi kiel eble plej "varia" kaj "kvalita" partoprenantaro, ankaŭ ĉar aliaj urbestroj italaj jam enviciĝis por ripeti la eksperimenton estonte. Kandidatiĝojn ni jam ricevas ekde antaŭ pluraj monatoj, tamen ankoraŭ estas sufiĉe da lokoj! Se vi aĝas malpli ol 30 jarojn, vi ŝatas vojaĝi kaj prezenti vian kulturon, vizitu nia retejo ĉe la adreso http://ski.esperantoitalia.it kaj kandidatiĝu tuj! Inter la kandidatoj la Itala Esperantista Junularo rapide elektos la partoprenontojn.

Pli da informo pri tiu evento…