Invito al 67a Hispana Kongreso de Esperanto
La 67a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane
Cuenca) la 3an ĝis la 6a de julio, 2008, organizita de la Hispana
Esperanto-Federacio (HEF).
Kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj, la temo de la Kongreso estos
"Lingvoj, Trezoro de la Homaro, Ilo por Dialogo". Vidu la interesan
programon kaj aliĝilon ĉe la retpago de HEF.
La kongresejo estos la bela kaj centra konstruaĵo "Escuelas Aguirre",
antikva lernejo kiu nun funkcias kiel kultura centro.
Ekzistas malmultekosta loĝejo por kongresanoj ĉe la universitata hejmo "Bartolomé Cossío". Vidu "Loĝado" ĉe la retpaĝo. Rapidu! Ne restas multaj
liberaj lokoj!
Kuenko estas unu el la plej malgrandaj provincaj ĉefurboj en Hispanio. Ĝi
troviĝas 160 km. sudoriente el Madrido. La antikva urbo, kiu staras sur
mallarga monto inter du ravinoj, estas deklarita Monda Kulturheredajo de
UNESKO.