Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / edmundo's Home / Personal Items for edmundo / Biblioteko Butler

Biblioteko Butler

de Edmund GRIMLEY EVANS Laste modifita: 2011-04-08 17:45
Biblioteko Butler estas la biblioteko de Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Ĝi ekzistas pli ol 70 jarojn kaj havas pli ol 10 mil volumojn. Ĝi troviĝas nun en Barlastono kaj havas retan katalogon, kiu tamen ne estas kompleta. Ĉi-semajnfine en Istburno (Eastbourne) elektiĝos nova komitato de EAB. Kion faru la nova komitato pri la biblioteko de la asocio?
Biblioteko Butler

Biblioteko Butler en Barlastono

Nu, verŝajne nenio tre baldaŭ ŝanĝiĝos. Mankas homfortoj, ktp. Tamen, mi ne opinias, ke la biblioteko povos plu ekzisti eterne en sia nuna formo. Jen kelkaj faktoroj, kiuj pli aŭ malpli frue necesigos ŝanĝojn:

1. La epoko de presitaj libroj nun finiĝas. La fino ne estos tre subita, sed presitaj libroj komencas malgraviĝi kompare kun komputilaj tekstoj. Jam nun, se oni volus konsulti fruajn numerojn de La Brita Esperantisto, oni verŝajne ne irus al Barlastono, sed al la TTT-ejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kie eblas elŝuti ĉiujn numerojn de la Brita Esperantisto el la jaroj de 1905 ĝis 1939, krom 1918, kiu mistere mankas. (Kial? Ŝajne la revuo ja aperis en tiu jaro.) Supozeble oni iam devos skani la paperajn librojn kaj movi la paperojn al pli sekura arkivo.

2. La biblioteko troviĝas sur la tereno de kolegio, sed la estonteco de tiu kolegio ne estas certa. Se ĝi fermiĝus, oni eble ne trovus similan lokon por la biblioteko.

3. Iam oni realigu la jam longe sopiratan pli bonan integriĝon kun aliaj esplorbibliotekoj en Britio. Se Biblioteko Butler havas libron, kiun la Brita Biblioteko ne havas, tiam la Brita Biblioteko devus tamen scii pri tiu libro kaj havi ĝin en sia katalogo, por ke esploristo povu ekscii pri ĝia ekzisto kaj trovi ĝin. Oni parolas pri tiu integriĝo de multaj jaroj, sed nenio fakte okazas. Cetere, oni povas demandi sin, ĉu la plej bona maniero protekti malnovan libron kaj disponigi ĝin al seriozaj esploristoj de la estonteco estus donaci ĝin al la Brita Biblioteko, se la Brita Biblioteko akceptus ĝin.

Biblioteko Butler en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblioteko_Butler

Reta katalogo: http://esperanto-gb.org/eab/library.htm#catalogues

Aparta TTT-ejo de Biblioteko Butler: http://biblbut.wordpress.com/

La Brita Esperantisto: http://esperanto-gb.org/lbe/

gking
gking diras:
2011-04-10 23:18
Placxas scii, ke iu faris vikipedian pagxon pri Biblioteko Butler. Eble mi foje rigardos gxin. Kaj same placxas legi opinion de komitatano de EAB pri gxia biblioteko, kvankam ecx pli multe placxus audi tion rekte de la komitato mem. Ha, Stano Marcek, nun mi kompatas vin.
Tamen la epoko de la papera libro ne tute finigxis. SAT sukcesas presigi PIVon, sed ne trovas monon por enretigi gxin. Mi ne legas mian komputilon en la lito antau ol ekdormi.
Se iu sin proponos por skani kaj enretigi niajn 13000 librojn, neniu estos pli kontenta ol mi. Intertempe, ni tenu niajn librojn. Alia penso; papera libro restas legebla dum minimume 100 jaroj; kie estos Interreto post cent jaroj?
Eventuala fermo de la kolegio Wedgwood - kiun de jaroj oni diskutas sed pri kiu okazas nenia progreso - ne estus katastrofo. Antau lia bedaurinda malapero mi parolis kun EAB-sekretario David Kelso pri aliaj lokoj, kaj ni trovis diversajn eblojn. La biblioteko okupas terenon malpli grandan ol teretagxo de apartamento. Certe ien oni sukcesus lokigi gxin.
Sed pri interrilato kun la nacia biblioteko, kaj kun internaciaj bibliotekretoj, mi tute konsentas. Ni antaulonge komencis adapti nia katalogon al la internaciaj normoj; cxesis aktivi la volontulo kiu prizorgis tion, sed iam anstatau la nuna retkatalogo (kies teknikan prizorgon ni sxuldas al la afablo de Edmundo) en interreto estos plene manipulebla katalogdatenaro, kiun ni poste ligos al la mondkatalogo WorldCat. Nova lertulo espereble komencos prilabori tion, versxajne baldau.

Geoffrey King,
bibliotekisto de EAB.
iafantomo
iafantomo diras:
2011-04-11 16:52
Mi provis averti pri la risko perdi la bibliotekon dum pluraj jaroj, sed la homoj ne volis aŭdi.

Kiam estis inaŭgurita Esperanto House en la tereno de la kolegio Wedgwood Memorial College en Barlaston, oni klare donis la impreson, ke tiu domo estas por la Esperanto-asocio, laŭ 99-jara kontrakto pri ekskluziva uzorajto [‘lease’]. Eĉ hieraŭ ĉe la jarkunveno la kasisto tion ripetis. La fakto tamen estas, ke EAB havas ekskluzivan uzorajton por nur parto de Esperanto House, nome la oficeja ĉambro. La biblioteka ĉambro estas kolegia ĉambro, kvankam sur la muroj estas la libroj de EAB, kaj membroj rajtas uzi la ĉambron kiam la kolegio ne uzas ĝin.

Do se temas pri kompenso pro rompita kontrakto, oni devas demandi, ĝuste kiom da kompenso EAB ricevos. Mi ege dubas, ĉu la asocio ricevos signifan kompenson pro la biblioteko.

Jes, estus aliaj lokoj, sed de kie venos la kapitalo por tion pripagi? Memoru, ke EAB pripagis la tutan koston por konstrui Esperanto House, kaj ŝajne ricevos kompenson pro nur la oficejo.

Mi provis averti frue en 2007, antaŭ ol estis parolo pri eventuala vendo de la kolegio. Mi demandis en la Brita Kongreso, kio okazos, se aperos fendoj en la muroj, ĉar laŭ unu el la protokoloj ili decidis ne kontroli la grundon en la scio, ke la domo estas konstruita super minejo. En 2008 mi avertis al iuj membroj pri kampanjo de la Friends of WMC Association [Asocio de Amikoj de WMC] por savi la kolegion de eventuala vendo, en kiu ili petis ĉies helpon. Tiun informon la Esperanto-asocio ne komunikis al la propraj membroj.

Nun la Vicprezidanto de Esperanto-Asocio de Britio pretigas la homojn por la ideo, ke se la kontrakto pri Esperanto House kun la loka magistrato de Stoke-on-Trent estos nuligita, la asocio eble perdos sian bibliotekon. Kompreneble li ne konsultis la bibliotekiston antaŭ ol tion publikigi. La tuta afero estis antaŭvidita.

Estas tempo, ke la membroj vekiĝu.

Vidu ankaŭ: http://www.liberafolio.org/[…]/barlastono_sub_minaco
edmundo
edmundo diras:
2011-04-18 17:32
Nu, mi apenaŭ esprimis opinion pri la biblioteko ... Mi levis kelkajn demandojn, esperante rikolti opiniojn.

Kompreneble, mi ne skribis, ke la epoko de paperaj libroj "finiĝis"; mi skribis, ke ĝi "finiĝas", kaj tiun opinion mi povas subteni per argumentoj. Se vi ne legas libron per komputilo en la lito, vi verŝajne ne havas taŭgan komputilon por tiu celo. Mi kelkfoje legas per mia Kindlo en la lito, kaj mi trovis ĝin pli oportuna ol papera libro.

Ĉu papera libro restas legebla dum minimume 100 jaroj? Tio iom dependas de la kvalito. Certe vi mem rimarkis, ke multaj libroj presitaj en la 1940-aj jaroj estas jam tiel disfalintaj, ke necesas konservi ilin en saketoj. Evidente oni uzis aparte malaltkvalitan paperon en tiu periodo, ĉar mi ofte vidis librojn aĝantajn pli ol cent jarojn, kiuj estis en tre bona stato. Sed tiaj libroj estas por kolektantoj, ne legantoj. Verŝajne post ne tre longa tempo la plej multaj legantoj preferos bitlibron.

Mi verŝajne povus skani kaj enretigi dekon da libroj dum la venontaj dek monatoj. Eble vi povus helpi min elekti la librojn kaj akiri ekzemplerojn de ili. La teknologio por skani librojn supozeble pliboniĝos, tiel ke ni iam povos skani ĉiujn 13000 librojn. Intertempe ni okupiĝu pri la plej gravaj.
Dirk
Dirk diras:
2011-04-18 23:09
Jen kelkaj fakaj libroj, kiuj ne plu aĉeteblas, sed eble skaneblas helpe de Biblioteko Butler:

Leibniz, Gottfried Wilhelm; Boirac, Emile (trad.) (1902): Monadologio. Paris: Hachette. [Mi preferus la duan aŭ trian eldonon el 1904 aŭ 1905.]

Kant, Immanuel; Christaller, Paul Gottfried (trad.) (1925): Al eterna paco. Filozofia traktaĵo. Hannover: La Batalanto.

Kamaryt, Stanislav (1934): Filozofia vortaro. Olomouc: Moraviaj Esperanto Pioniroj.

Nietzsche, Friedrich; W. A. Verloren van Themaat (trad.) (1977): Tiele parolis Zaratuŝtra. Helsinki: Fondumo Esperanto.

Goodheir, Albert (1977): Fondita sur roko. Glasgow: Kardo.
Jorge
Jorge diras:
2011-04-19 16:45
En Projekto Gutenberg legeblas 72 bitlibroj en esperanto:

http://www.gutenberg.org/wiki/Main_Page

http://www.gutenberg.org/eb[…]ges&sort_order=quantity

http://www.gutenberg.org/eb[…]mp;query=eo&format=html

Estus bone se tiu entrepreno plu bitigus librojn por ni...
Jorge
Jorge diras:
2011-04-19 16:47
Jen praktika menuo por vidi ĉiujn ĝisnunajn E-bitlibrojn (kie E- = esperanto):

http://www.gutenberg.org/eb[…]es&sort_order=downloads
edmundo
edmundo diras:
2011-04-19 17:50
Tamen ŝajnas al mi, ke tiuj 72 libroj ne estas ĝuste la kremo de Esperanta literaturo. Krom viaj du verkoj, kiujn el ili vi rekomendus por legado?
La originala Projekto Gutenbergo sekvas la usonajn regulojn; kun malmultaj esceptoj, nur libroj eldonitaj antaŭ 1923 estas ekster kopirajto en Usono. Sed ekzistas ankaŭ kanada Projekto Gutenbergo, kiu sekvas la kanadan regulon, kiu egalas al la internacia regulo: vivo de aŭtoro plus 50 jaroj.
Pluraj gravaj Esperantaj aŭtoroj mortis antaŭ 1961, do mi esperas, ke baldaŭ aperos kelkaj interesaj esperantaĵoj ĉe Projekto Gutenbergo Kanada.
Jorge
Jorge diras:
2011-04-19 17:18
Aliflanke, ankaŭ ĉe Guglo-Libroj troveblas esperantaj bitlibroj, ekzemple serĉante per la lingvo mem + la vorteto "kaj":

http://www.google.es/search[…]j&num=10&lr=lang_eo

Mi tamen ne scias kiujn libroj oni povas legi plene ĉe Guglo, kiujn nur parte aŭ nur priserĉe je konkretaj vortoj aŭ frazoj, ekzemple:

http://books.google.es/book[…]%20eta%20princo&f=false