Biblioteko Butler
Nu, verŝajne nenio tre baldaŭ ŝanĝiĝos. Mankas homfortoj, ktp. Tamen, mi ne opinias, ke la biblioteko povos plu ekzisti eterne en sia nuna formo. Jen kelkaj faktoroj, kiuj pli aŭ malpli frue necesigos ŝanĝojn:
1. La epoko de presitaj libroj nun finiĝas. La fino ne estos tre subita, sed presitaj libroj komencas malgraviĝi kompare kun komputilaj tekstoj. Jam nun, se oni volus konsulti fruajn numerojn de La Brita Esperantisto, oni verŝajne ne irus al Barlastono, sed al la TTT-ejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kie eblas elŝuti ĉiujn numerojn de la Brita Esperantisto el la jaroj de 1905 ĝis 1939, krom 1918, kiu mistere mankas. (Kial? Ŝajne la revuo ja aperis en tiu jaro.) Supozeble oni iam devos skani la paperajn librojn kaj movi la paperojn al pli sekura arkivo.
2. La biblioteko troviĝas sur la tereno de kolegio, sed la estonteco de tiu kolegio ne estas certa. Se ĝi fermiĝus, oni eble ne trovus similan lokon por la biblioteko.
3. Iam oni realigu la jam longe sopiratan pli bonan integriĝon kun aliaj esplorbibliotekoj en Britio. Se Biblioteko Butler havas libron, kiun la Brita Biblioteko ne havas, tiam la Brita Biblioteko devus tamen scii pri tiu libro kaj havi ĝin en sia katalogo, por ke esploristo povu ekscii pri ĝia ekzisto kaj trovi ĝin. Oni parolas pri tiu integriĝo de multaj jaroj, sed nenio fakte okazas. Cetere, oni povas demandi sin, ĉu la plej bona maniero protekti malnovan libron kaj disponigi ĝin al seriozaj esploristoj de la estonteco estus donaci ĝin al la Brita Biblioteko, se la Brita Biblioteko akceptus ĝin.
Biblioteko Butler en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Biblioteko_Butler
Reta katalogo: http://esperanto-gb.org/eab/library.htm#catalogues
Aparta TTT-ejo de Biblioteko Butler: http://biblbut.wordpress.com/
La Brita Esperantisto: http://esperanto-gb.org/lbe/
Tamen la epoko de la papera libro ne tute finigxis. SAT sukcesas presigi PIVon, sed ne trovas monon por enretigi gxin. Mi ne legas mian komputilon en la lito antau ol ekdormi.
Se iu sin proponos por skani kaj enretigi niajn 13000 librojn, neniu estos pli kontenta ol mi. Intertempe, ni tenu niajn librojn. Alia penso; papera libro restas legebla dum minimume 100 jaroj; kie estos Interreto post cent jaroj?
Eventuala fermo de la kolegio Wedgwood - kiun de jaroj oni diskutas sed pri kiu okazas nenia progreso - ne estus katastrofo. Antau lia bedaurinda malapero mi parolis kun EAB-sekretario David Kelso pri aliaj lokoj, kaj ni trovis diversajn eblojn. La biblioteko okupas terenon malpli grandan ol teretagxo de apartamento. Certe ien oni sukcesus lokigi gxin.
Sed pri interrilato kun la nacia biblioteko, kaj kun internaciaj bibliotekretoj, mi tute konsentas. Ni antaulonge komencis adapti nia katalogon al la internaciaj normoj; cxesis aktivi la volontulo kiu prizorgis tion, sed iam anstatau la nuna retkatalogo (kies teknikan prizorgon ni sxuldas al la afablo de Edmundo) en interreto estos plene manipulebla katalogdatenaro, kiun ni poste ligos al la mondkatalogo WorldCat. Nova lertulo espereble komencos prilabori tion, versxajne baldau.
Geoffrey King,
bibliotekisto de EAB.