Fino de la Unua Trimestro 2009-2010 en Instituto ZAMENHOF (IZo) en Togolando
de esperantogo
—
Laste modifita:
2009-12-21 21:09
Post iom pli ol tri monatoj da lernlaboroj, la gelernantoj en
Togolando havas feriojn de la 18-a de decembro 2009 ĝis la tria de
januaro 2010. Tiel la 4-an de januaro 2010 ili komencos la duan
trimestron. Ĉu la fino de la trimestro silente okazis en IZo ? Eble
grumblo de najbaroj de IZo povos ion pruvi.
"La tutan nokton mi estis en laboro. Nun mi ripozas, kaj tiom da
bruoj devas ĝeni. Kia lernejo estas! Kiaj muzikoj! Ĉu ili ne povas
iom mallaŭtigi la parolilojn. Mi iros mem por admoni la
instruistojn", diris Siril, loĝanto de najbara domo. Li impetis al
la lernejo kaj alveninte al la enirejo, li demandis pri la
direktoro. Alvenis la direktoro, kiu venigis lin enen de la lernejo.
Kia koincido. Estis manĝotempo kaj Siril estis invitita al la
manĝo. "Ne, mi ne tuj manĝu sed mi unue diru kial mi estas tie
ĉi". Neniu respondis lian diron, kiam, flarante la odoron de
"sodabio" (togolanda brando) li diris :"Mi prenu mian parton, se ne,
ĉiom vi trinkos, kaj neniom mi trovos". La kutimo ĉe la laborantoj
de IZo estas, ke neniu drinkas nek fumas. Jen Siril postulis pli
kaj pli da "sodabio". Finfine li dormegis en la loko mem kie estas
la bruegoj. Li pludormas nun, kiam verkiĝas tiu ĉi artikolo, sed
la gelernantoj daŭrigis sian festadon pro la fino de la unua
trimestro. La programo antaŭvidis matĉojn, piknikon, teatraĵeton,
dancojn kaj proklamadon de la rezultoj de la ekzamenoj trimestrofinaj.
Jam frumetene okazis matĉo de futbalo inter la lernantoj kaj
instruistoj de IZo. Estis bela ludo, kiun gajnis la instruistoj per
du goloj kontraŭ unu. Antaŭ la futbalo estis provludo de
"Ĉukbalo". IZo havas propran teamon kun la nomo TIZo (Ĉukbalo en
Instituto Zamenhof). Ties ludantoj montras la novan ludon al la
kvartalanoj. Dum okazis la ludoj pilkaj, la korto de IZo pretiĝis
por akcepti la ludantojn. Dum instaliĝis la muzikaparatoj,
gelernantoj alvenis kun korboj da diversaj nutraĵoj. Ne necesis
signalo por lanĉi la manĝadon. Ĉiuj ekmanĝis. Dume ĝemadis
muzikiloj. La subpaliso de IZo tremegis pro kurdancoj de
gelernantoj. Instruistoj intervenis por ordigi la etoson.
Demandoj pri diversaj temoj iradis al la gelernantoj kiuj respondis
tute ĝoje. Estis ludoj diversaj kaj gelernantoj ankaŭ deklamis
poemojn. Tiu periodo iom longe daŭris ĝis alvenis la tempo de la
proklamado de la rezultoj.
En la unua klaso de la elementa nivelo estis 46 gelernantoj, el kiuj
39 sukcesis. la procentaĵo estas 84,78 %. La dua klaso havas 23
sukcesintojn el 43 gelernantoj kun 65,7%. En la tria klaso estas
93,75 % da sukceso : el 48 sukcesis 45. la procentaĵo de sukceso
estas 76,19 % en la kvara klaso kun 32 sukcesintoj el 42. El la 47
gelernantoj de la kvina klaso sukcesis 22 kun la procentaĵo 46,80
%. En la sesa kaj lasta klaso, kie estas 33 gelernantoj sukcesis 29
kun 93,57%. Sekvis poste la rezultoj en la duagrada nivelo.
La unua klaso de la kolegio havas 61 gelernantojn. El ili 60
ekzameniĝis kaj 30 sukcesis : 50 %.
En la dua klaso estas 62,05 % da sukceso ĉar el 58 ekzamenitoj
sukcesis 36. En la tria klaso estas 49 gelernantoj kaj 23 sukcesis
kun 46,94 %. La kvara kaj lasta klaso de la duagrada nivelo havas la
plej malaltan rezulton : 9,52 %. El 42 ekzamenitoj sukcesis nur 4.
La adlministracio tamen ne konfuziĝas. Ĉu vi scias kial ?
Komparante la rezulton kun tiu de la unua trimestro de la pasintaj
jaroj, oni ne trovas grandan diferencon. Estas preskaŭ la sama
rezulto, kiu fine de la jaro transformiĝis en multe pli bonan. La
tasko de IZo estas daŭrigi sian laboron almenaŭ kiel en la pasinta
jaro, ke ĉio sukcesu kiel antaŭe. Gelernantoj jam atestas pri la
rigora gvidado de la kursoj kaj ankaŭ pri la seriozeco de
instruistoj, je kio ili kalkulas por sukcesi amase. Jes, estas bona
etoso en la lernejo, kio igas ankaŭ ke Siril pludormas nun. Ĉar lin
ni veku, ni estas devigataj ĉi tie finpunkti por zorgi pri li.