Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro premiita pro sia paca batalado
de Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2009-08-22 19:04
Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) estis premiita per la Trofeo Vi kaj Paco.
Kreita de la mediumo Divaldo Pereira Franco, tiu honoraĵo celas rekompenci fizikajn kaj jurajn personojn, kiuj elstariĝas naci- kaj internaciskale, pro ties agado favore al la kulturo de paco. La cerimonio, kiam oni transdonos la trofeon, okazos en la 19-a de decembro en urbo Salvador. Tiam AERĴ estos reprezentata de sia prezidanto, la atleto Walter Rosa Fontes.