Brazila esperantista radio-programo inter la plej aŭskultataj
de Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2011-07-23 22:44
Laŭ la informilo de IBOPE (la plej grava opinio-enketa servo de Brazilo), koncerna al la trimonato jan-mar/2011, la programo Esperanto, la Lingvo de Frateco estas la tria plej aŭskultata mezonda radio-programo. La informoj rilatas al la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, ĉiumarde, de 15:00 ĝis 16:00. Estas averaĝe 25.960 aŭskultantoj po minuto.
Tiuj ciferoj ankaŭ situas la programon inter la plej aŭskultataj ene de la programaro de Radio Rio de Janeiro.
Esperanto, la Lingvo de Frateco estas kunordigata kaj prezentata de Givanildo Costa. La skipo havas la jenajn membrojn: Joel Manso, Renaud Hetmanek, Fabiano Henrique, Julieta Dulce kaj Claudio Soares.
La programo Kurso de Esperanto per Radio, elsendata ĉiudimanĉe, de 6:45 ĝis 7:00, ankaŭ estas la tria plej aŭskultata, laŭ IBOPE, kun averaĝe 7.192 aŭskultantoj po minuto.
La frekvenco de Radio Rio de Janeiro estas 1400 kHz. Ĝiaj programoj estas aŭskulteblaj per interreto ĉe la adreso www.radioriodejaneiro.am.br.
Mia lasta gastvizito de Japanio miras, ke en EU tiel bopatrine estas Esperanto traktata. Por japano kvankam Esperanto estas plifacile lernebla ol ekzemple la angla, tamen ghi estas 10 foje pli malfacila ol por euhropano. Malgrauh tiu fakto japanoj estas plej multnombraj pagataj membroj en UEA! Chu ni ne devus honti?
Chu ne estus tempo vekighi por estraranoj de UEA? Respondeca pri informado pli bone kritikas, konspiras , kontrauhbatalas chiun iniciativon ol propagi Esperanton. Chu tiu vojo estas ghusta? Pro tiu agdo neniu partoprenas en la kongreso kaj se la agdo ne shanghighos mi chesoas ankauh esti ano de UEA kaj proponos al aliaj fari la samon.