Teatra prezentado en Kultura Kooperativo de Esperantistoj
de Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2011-08-14 16:21
La aktoro Amarílio Carvalho prezentis en Esperanto la monologon "Tiradentes, Fidoplena Martiro".
La teatraĵo temas pri la vivo de Joaquim José da Silva Xavier, heroo de la sendependiĝo de Brazilo. La evento okazis la 12-an de aŭgusto en la sidejo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio-de-Ĵanejro. Tuj poste la prezentado Aloísio Sartorato faris intervjuon kun Amarílio Carvalho. Ĝi estas videbla ĉe Youtube.