Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / OVO 70 KUN ENKONDUKAJ VORTOJ PRI ESPERANTO-KONGRESOJ EN AFRIKO

OVO 70 KUN ENKONDUKAJ VORTOJ PRI ESPERANTO-KONGRESOJ EN AFRIKO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-07-12 18:58
Jhus aperis Ondo da Vero (OVo) numero 70. Ghia enkonduko aperas sube el vortoj pri Esperanto-kongresoj en Afriko. Vidu !
OVO 70 KUN ENKONDUKAJ VORTOJ PRI ESPERANTO-KONGRESOJ EN AFRIKO

Wim POSTHUMA dum programero de la 18a TEK en decembro en Togolando

Karaj ge-OV-uloj,
 chu vi povas helpi al TIETo respondi simplan demandon ? Certe vi shatus tuj scii pri la demando, pri kiu ghi temas. Momenton, ke venu la demando. Sed unue necesas scii, ke ILEI estas la eduka fako de UEA. Io tia ankau TIETo estas por UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto). Kiam la demando "kiam okazos la kongreso de TIETo ?" aperis, la unua respondo estas: ne kongreso sed konferenco estos de TIETo kiel che ILEI. Kongreso estu de UTE, kies eduka fako TIETo estas. Chu chiuj samopinias ?
 
Jen naskighas grava demando: "Kial kongresi ?". Oni povas respondi tiun chi demandon, memorante kiel naskighis UKo. Poste oni povas esplori la diversajn kongresojn Esperantajn. Kio okazas en E-kongresoj

 

Skribante pri la etoso en E-kongreso, esperantisto diris :"Jen plenkreskaj homoj ghojas kiel infanoj". Chu unusola homo tiam en tiu loko ghoju ?  Certe ne. Jen do unu plej grava kialo de E-kongreso : interkonatigho, kunvivado, kunesto en E-rondo, parolante unusolan lingvon neniesan. Chu nur tio ? Se oni atente sekvas la iradon de kongresoj, oni notos la diversajn kunvenojn. Temas pri veraj laboroj por la antauenigo de la movado. Oni bilancas pri agado, starigas planojn por aliaj laboroj. Jes jen alia flanko de la afero. Chu ne estas io alia ? Eble ni demandu la organizantojn de la kongreso, chu la kongresaj lokoj estas senpage uzataj.

 

 Preskau chiam oni devas pagi por la servoj. Organizado de kongresoj necesigas monon. Tial la partoprenantoj devas pagi por aligho, kaj ankau por aliaj aferoj kiel traknoktado kaj manghado, jes ankau por sanaj aferoj kaj tial ankau asekuro necesas, ktp. Chu tiom da aferoj por E-kongreso ? Tiun chi demandon respondu la ge-OV-uloj, kiuj nun legas tiun chi periodajhon.

 

 Ni devas scii, ke UKo estas enspezofonto tre grava por UEA. Tiaj estas la kongresoj  de aliaj organizajhoj Esperantaj. Chu oni povas diri, ke pro necerteco havi tiajn enspezojn, landaj asocioj ne organizas kongresojn ? Ho jes, povus temi ankau pri la farantoj de diversaj laboroj koncerne la organizadon de la kongreso. Tiaj ofte mankas.

 

 Ghis nun ne jam okazis kongreso de MAS (Monda Asembleo Socia) nek de la Esperanta Civito, nek de multaj landaj asocioj tra la mondo. Ankau ne estas kongreso de UEA, sed Universala Kongreso, kiun UEA  organizas. Kaj tra la jaro, pri kiuj aliaj E-kongresoj pluaudighas ? Kio okazas tie dum tiuj kongresoj ? Chu estas la ghojo ? Chu tiaj estas kongresoj ankau en Afriko ?

 

 De la komenco de la E-erao de Hans BAKKER en Afriko ghis nun, okazis kongreso nur en jenaj afrikaj landoj : Togolando, Ganao, Benino, Nigherio, Malagasio  Tanzanio kaj Burundio. Se estas aliaj landoj, bonvolu la ge-OV-uloj aldoni tion. Chu estu iom da historio pri tiuj kongresoj ?

 

 la unua TEK (Togolanda E-Kongreso) okazis en marto 1990. Estis tiel por prepari la unuan AK (Afrikan Kongreson). La kongreson togolandan partoprenis esperantistoj, krom el Togolando ankau el Benino. La etoso estis tiom amika, ke la unua AK havis tute alian aspekton. Ghin partoprenis Esperantistoj el Togolando, Benino, Nigherio, Ganao, Kotdivuaro kaj ech el alia eksterafrika medio (Usono, Britio, Pollando kaj Svedujo). Simile estis ankau por la dua AK en Benino, la tria en Ganao kaj la kvara en Tanzanio. Vere estis tre bona etoso, kie chiuj afrikaj esperantistoj, kvankam en kutimaj konfliktoj, kune ghojegis. Estis tre bona etoso. Tio estas tre necesa en E-renkontighoj. Kiam ekzistas tiaj kondichoj, ne tute eblas, ke oni ne pensu pri organizado de kongresoj Sed tamen io estas: la mono por organizi la kongreson kaj la mono por prizorgi la kongresanojn. Preskau neniu afrika partoprenanto pagis iom. Ech la veturadon al la kongreso ili mem ne pagis. Chiuj afrikaj partoprenantoj venis nur por ghoji. Aperas demando, chu tiom agrable okazis chiuj kongresoj afrikaj.

 

 Kio notindas, tio estas, ke la movado en Afriko antau fino de 2005 estis tute alia. Kiam okazas kongreso en afrika lando, esperantistoj de alia(j) landoj partoprenas. La ghojo tiam estis, sed nur la financa flanko mankas, char la kongreso estis neniam enspeziga, char preskau chion pagas la organizo organizanta la kongreson, kaj la partoprenantoj preskau senpage ghuas. Io alia estas menciinda. En togolandaj kongresoj oni povas bilanci pri agadoj, starigi planojn por aliaj laboroj, fari decidojn aplikendajn kaj poste aplikitajn. Kio pri aliaj kongresoj ?

 

 Ankau la kongresoj en Malagasio havas similajn karakterojn kiel togolandaj. Ne tiel estas por   kongresoj naciaj en Benino, Ganao, Burundio.  La afrikaj kongresoj estis tute aliaj. Ili preskau nur rolas kiel interkonejo de afrikaj esperantistoj, kiu tamen provis ion plani por la afrika movado. Kion oni rimarkis, tio estas, ke la planoj bezonas kolosan monon, jes ili estas preskau nur fantazia. Dum la tria AK en Ganao la togolandano ADANOU Efoe kaj la kongolandano Minani Matabaro postulis starigon de AEM (Afrika Esperanto-Movado). Tiam demando de togolanda Esperantisto estis "Kiel trovi monon por funkciigi la asocion ?". Dum afrikaj partoprenantoj tute ne vidis pri kio pensas la togolandano por meti la demandon, ili pensis, ke li kontraustaras la fondon de tiu chi asocio. Ili tiam pensis, ke de kie venis la mono por organizi la kongreson, ankau de tie venos mono por financi la asocion. La fino de la tria AK estis ankau la fino de AEM.

 Kaj nun: kio pri la naciaj kongresoj en Afriko?

 

 La unua Benina kongreso okazis en 2002. Multon pri la preparoj faris Afrika Oficejo tiam en Togolando. Tamen dum la kongreso, du chefaj organizantoj, kiuj tiam estis estraranoj de BEF (Benina Esperanto-Federacio)demisiis. Dank'al togolandanoj kaj nigheriano tiam partoprenantaj la kongreson, aperis solvo al la problemo. Tiam Jean CODJO jam  estis en Kanado, de kie li antau  la kongreso skribis, ke  bombo eksplodos en la Benina movado. Nur li komprenis tion, kion li nomas bombo. Kiam Christian FABOSSOU kaj Hounsounou François plore anoncis sian demision, oni simple komprenos kion Jean nomis bombo. Chu plia kongreso povos okazi poste en tiu chi lando ? Ghis nun neniu alia, krom Espepranto-konferenco, kaj oni nun vidas kion ghi lasas en Benino kiel sekvojn. Chu paroli pri aliaj similaj kongresoj ?

 

 En apuda lando Nigherio, okazis io kongreseca en 2006. Kiuj partoprenis, tiuj diris, ke  temis pri vera malordo organizita en Badagrio en 2006 preskau nur por elspezi 1000 eurojn disponigitajn de Fondajho Afriko por la renkontigho. Ne la landa asocio EFEN en Nigherio tion organizis, sed homoj de la urbo Badagri, al kiuj UEA-gvidantoj sendis la monon por tion fari. Kaj tiuj homoj nun ne plu aperas en la nigheria movado. En 2006 okazis kongreso ankau en Burundio kaj alia en 2009, kiam renovighis la estraro de ANEB, landa asocio en tiu chi lando. Kio gravas okazis tie, tio estas la starigo de nova estraro kun akcepto de nova statuto. La tiama prezidanto de ANEB ne partoprenis la kongreson, nek aliaj aktivuloj de la burundia movado. Elektighis nova estraro, kiun prezidas Jeremie SABIYUMVA.  Plia kongreso ne jam okazis. Se reiri al Togolandaj kongresoj necesas, ke tuj oni rimarku ion.

 

 TEK perdis multon de siaj kongresoj antau 2006. Unue, ege malkreskas nombro de ekstertogolandaj partoprenantoj. La funkciado de Instituto Zamenhof (IZo) multaterene savis la togolandan kongreson. La plejmulto da partoprenantoj estas IZ-anoj. Kiam tiuj chi vere ghojas E-etose, jen aliaj partoprenas preskau nur por atingi celon ne favoran al la unuigho de togolandaj esperantistoj. Tiel la togolanda kongreso survojas al tiuj de Benino en 2002. Dank'al senlacaj esperantistoj togolandaj kaj chefe la stabanoj de TIETo, la togolanda kongreso ne povis havi tian sorton.  Chu en tiom da neshatindajhoj oni povas organizi tutafrikan kongreson, kiam la tuta esperantistaro afrika estas dividita de la homoj mem, kiuj alvokas al kongreso, sen mencii  la kongresajn kondichojn ? Estas tute normale, ke neniu afrika lando kandidatighis por la kongreso de afrika komisiono de la estraro de UEA.

 

 Kiam aperis la informo, ke Benino kaj Burundio, kiuj montris emon kandidatighi, finfine rezignis,veraj esperantistoj afrikaj trovos tion vere tute normala kaj saviga por la digno de afrika agado, char multas problemoj nun dividantaj la esperantistojn en Benino, kie ech la landa asocio ne funkcias. Simila problemo ekzistas ankau en Burundio, kie ANEB estas en la manoj de esperantistoj-rumonganoj. Lau burundiaj esperantistoj, ghi estas aoscio de rumongaj esperantistoj. Tion oni povas rimarki, ke ghis nun  chiuj renkontighoj de ANEB okazas nur en Rumonge. Kial ne en alia urbo, ekzemple en Bujumbura, kie estis aliaj esperantistoj multaj? Oni havas la impreson ke ne kongreson de "plenkreskaj esperantistoj ghojas kiel infanoj" oni volas organizi sed nur ion por komplezi, por montri, ke jen afrika komisiono de la estraro de UEA organizis afrikan kongreson, kaj jes ankau por akuzi afrikajn espeprantistojn, kiuj ne povos ghin partopreni, kio pli dividos afrikajn esperantistojn. Afrikaj esperantistoj ne plu tion bezonas.

 Kie povos nun okazi vera kongreso en Afriko, tio estas Togolando au Malagasio. Sed nun ili havas aliajn zorgojn, kaj plie la afrikaj esperantistoj tute ne povas kotizi por la organizado de la kongreso, kaj ankau por sia restado dum la kongreso. Kiam la afrika komisiono de 2004 proponis kongresojn regionajn, ghi montris klare, ke la kongresojn afrika fondajho financos per  po 1000 euroj. En la alvoko de afrika komisiono de 2011 estis nenio tia, nur ke lando kandidatighu, sen antaua klarigo pri kongreso inter afrikaj esperantistoj almenau proksimaj nur al UEA-tendencoj.

 

 Reiri estas pli bone ol perdi la vojon. Tia sinteno estas en UTE, kiu vere profunde pripensas la reorganizadon de la asocio, punkto tre grava en la unua komitatkunsido de la jaro. Afrikaj esperantistoj pripensu tion, ke la movado afrika reiru al la etoso de antau 2006, kaj poste plibonigu ghin, ke estu vera harmonio en Afrika agado, kiel togolandaj esperantistoj nun luktas por tio en sia "shafaro harmonia"