DU DEMANDOJ OKAZE DE LA UNUJARIGHO DE Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA)
En tiu chi unua trimestro de la jaro 2011, en la medio de UEA oni legis multon pri la membrofalo de la asocio. Tio multe zorgigas UEA-membrojn. Jam che la komenco de la dua mandato de Probal DASGUPTA kiel UEA-prezidanto (2010-2013) la estraro konsciis pri la afero kaj oni ech proponis retmembrecon. Kion kompreni, tio estas, ke la forto de la socio trovighas en la nombro de ghiaj membroj. Se nun oni iomete esploris en la membraro de UEA por vidi kiom da afrikanoj membrigis sin, kaj kiom evoluas la UEA-membraro afrika, certe oni tuj sentos, ke UEA-Afriko tute ne ekzistas, char preskau neniu afrikano membrigis sin en UEA kaj regule pagas sian kotizon. La plejparton de afrikanoj oni membrigas al UEA per Fondajho CANUTO au per helpoj de gesamideanoj. Membroj de asocio havas rajtojn kaj devojn kaj kio tre gravas, tio estas, ke la vivo de la asocio estas en la manoj de la membroj. Tial, inter la supraj du demandoj, la unua estas pli grava, au ech nur la unua sufichas, char se oni bone, ghuste, juste, sincere, honeste kaj prave respondas la unuan demandon, al oni Esperanto automate faras multon. Sed se oni alkrochighas pli al la dua ol la unua, tiun chi oni ech surtretas kaj nenion bonan oni faros por la progresigo de la movado, male oni semas konfuzojn en la kapoj de multaj, kio vere nocas la tutan agadon Esperantan. Chu la nunaj problemoj en Esperantujo parte ne devenas de la neglekto de la unua demando ? Kion povus respondi afrikaj Esperantistoj ?
Eble povus veni tria demando "Kial afrikaj esperantistoj membrighas al UEA, SAT, MAS, Esperanta Civito ?". Respondante la demandon, oni automate rilatas al unu el la supraj du demandoj. Se venus kvara demando, ghi estus :"Kial mi lernas Esperanton ?" Ankau tie chi, la respondo loghigos nin apud unu el la supraj demandoj. Oni membrigas sin al asocio, char oni legis la bazdokumentojn de la asocioj kaj bone komprenas kaj akceptas kion celas la asocio , kaj tial oni anighas.Simile estas ankau por chiuj Esperanto-organizajhoj, kaj ankau por Esperanto mem, kies adeptoj estas Esperantistoj. La demando KIOM DA MEMBROJ HAVAS LA LANDA ASOCIO EN TOGOLANDO ne trovos precizan respondon; se oni honeste respondas. Certe same estas ankau en multaj landoj afrikaj. Vere, MULTAJ ne taugas tie chi, char nun ne pli ol tri landaj asocioj pli-malpli bone funkcias en Afriko, kaj se oni volas kontroli la verajn membrojn de la asocioj, oni vidos, ke eble maksimume unu tia asocio kun difinita membronombro ekzistas. Kiel asocio povos evolui en tiu chi kondicho ?
Kiam estis okazonta elekto en Unuigho Togolanda por Esperanto, homoj, kiuj forlasis la movadon jam pli ol kvin jarojn, shatus kandidatighi. Kion oni rimarku tie chi, tio estas, ke tiuj esperantistoj neniam alighis al la landa asocio en Togolando. Tie chi estas nur ekzemplo, ke oni bone komprenu la fenomenon en Afriko. La kazo de Burundio estas ne malsama. Kiom da membroj pagantaj chiujare sian kotizon havas ANEB ? Ni ne parolu pri la landa asocio en Benino, char tie temas pri tute alia fenomeno. EFEN en Nigherio ne estu escepto. Kion oni povas ghenerale rimarki en Afriko, tio estas, kiu eklernas Esperanton, tiu konsideras sin membro de E-asocio de sia lando. Tiel oni faras, ne chiam por ion fari al Esperanto, sed por atendi, ke Esperanto ion faru por oni. Kiam chiu atendas, ke Esperanto ion faru por li, aperas diversaj klopodoj ke Esperanto faru sian taskon al la homo. Kiam unu vidas, ke iu ricevas ion de Esperantisto, dum li nenion, tuj aperas nekontenteco. Tuj homoj alproksimighas al tiu chi Esperantisto, char oni pensas, ke pere de li oni atingos ion. Sed kiu klopodas fari ion vere konkretan al Esperanto, tiu malfacile trovas helpantojn. Jes, tute prave oni povas che tiuj chi vortoj eksalti. Ni vidu !
La fondo de E-kluboj en Afriko ne chiam estas io por respondi la unuan demandon, sed preskau chiam por la dua. Tiel naskighas ankau landaj asocioj. Ofte la membraro de la landa asocio konsistas nur el la estraranoj, kiuj ech neniam pagas membrokotizon. Chiuj atendas, ke helpo venu de la ekstero, ke oni uzu ghin. Tiel estas preskau chie en Afriko. Eble afrikaj Esperantistoj mem ne konscias tion, kaj tiel estas grave veki ilin. La unujarigho de UETA ebligu al ni pripensi la aferon.
Kiom da membroj havas UETA ? La demandon oni malfacile respondos. Feliche la fondintoj de UETA tre bone komprenas la situacion kaj tial havas Afrikan Reton Esperantistan (ARE), kiu ligas chiujn afrikajn esperantistojn. UETA zorgas pri tiu chi reto, kiun ghi regule informas pri la movado. Certe multaj el tiuj retanoj konsideras sin membroj de UETA, sed chu ili efektive estas tiaj en la signifo de la unua demando ? Se estus tiel, multaj el la retanoj devus reagi al proponoj por nutri la kason de la Unuigho, prezenti ion por ekpashigi ghin. Nur tri togolandanoj donis iom da mono al la kaso de UETA, kiam la ekzekutivano pri financoj alvokis al nutrado de la kaso. UETA havas plibonigindajn sian statuton, sian retpaghon, kaj laborplanon por 2010. Kio realighis el tiu chi plano ? la respondo plu estas che la du demandoj. Por ion fari konkrete oni sincere respondu la unuan demandon. Sed char oni atendas ion de Esperanto, oni en si mem pripensas la respondon de la dua demando kaj faras al si buntajn ideojn por atingi tian celon. Tiu problemo tiom nestas en la kapoj de afrikaj esperantistoj, ke la movado afrika estas plena je mispashoj, kiuj vere ne helpas fekundan agadon sur la kontinento. Chu ne pravas Renato CORSETTI, kiu chiam asertas, ke la esperantistoj en Afriko estas junuloj, kiuj bezonas piedpilkon ? Plie, li diris pri helpo al afrikaj esperantistoj : " Mono ne, libroj jes". Chu kulpas Renato CORSETTI, kiu tiel pensas ?
En la tutmonda esperanto-movado, nur afrikaj esperantistoj neniam kreskas. Kiuj estis dudekjaraj en 1980, kaj al kiuj Renato diris, ke oni sendu piedpilkon, pri la samaj afrikaj esperantistoj en 2010 Renato ripetis tion. Kial estas tiel ? La respondo estas en la afrikaj esperantistoj mem. Se en 1980 afrikaj esperantistoj konsideris sin gelernantoj kaj tial ne povas pagi por membrighi en E-asocioj au kotizeti en siaj E-kluboj, kaj ankau en 2010 ili plupensas tiel, chiuj prave povas konkludi, ke la esperantistoj ne kreskas. Jes, la jaroj povos aldonighi, sed la menso tute ne shanghighas. Kial estu tiel ? Chu tiel ni povos memstare gvidi nian afrikan agadon, nur pensante pri la dua demando ? Kun tia konscio neniam la afrika movado progresos. Multaj afrikanoj povos lerni Esperanton, sed chiam estos konfliktoj, char chiu tiel alkrochighas al la dua demando, ke ili pretervidas la celojn de Esperanto kaj (ne)konscie malutilas al siaj samkontinentanoj. Kion ni konkrete faru nun ?
La respondo al la unua demando estas tre grava. Chiu Esperantisto afrika faru liston de tio, kion li volas kaj povas fari por Esperanto. La liston oni faru konsiderante siajn kapablojn realigi tion. Se chiuj agas tiel, oni vidos, ke shtono aldonighas al shtono, kaj la rezulto estos apero de kastelo. Sed la aliro al la dua demando detruos la malmulton, kiun ni jam havas kiel E-agadon kaj la disvastigho de Esperanto en Afriko chiam malfacile okazos. Eble oni atendas konkretan proponon.
Iam antau 2005 kiam mi estis respondeculo de Agado de UEA en Afriko, mi proponis, ke landaj asocioj afrikaj havu rekonon de la autoritatuloj de siaj landoj. Plie, ili havu klaran bazdokumenton, kiu difinu chion pri la vivo de la asocio. Chiu membro de la asocio konsciu pri siaj rajtoj kaj devoj. Ankau afrikaj esperantistoj kotizu por siaj landaj asocioj. Kiom oni havas el tiom oni donu iom por la asocioj. Kiuj havas la rimedojn, tiuj donu pli, kaj iuj povas taski al si fari laborojn senpage, por kiaj la landaj asocioj jam antau pagadis. Tio estas simplaj aferoj, kiaj jam okazadas ekster Afriko. Kion mi rikoltis tiam, tio estas kontraustaro de influhavaj homoj en la komisiono. Feliche tiuj homoj nun membras en la afrika komisiono de UEA de fino de 2005 ghis nun aprilo 2011. Oni jam bone vidas la rezulton de iliaj agadoj. Vere regresas, ege malfortighas la agado de UEA en Afriko, dum ekiras bone agado de esperantistoj, kiun UEA-gvidantoj marghenigis. Kion UETA lernu de tio por la estonteco?
UETA havu siajn membrojn lau la priskriboj en la statuto. Ghi entreprenu chion bazighante sur la forton, kiun la membraro donas al ghi. Siajn planojn ghi starigu lau la rimedoj propraj. kalkuli je alies eksteraj kontribuoj por ion plani donas nenian certecon pri sukceso. UETA kalkulu unue je si mem, kio estas dependi tute de siaj membroj kiuj estu realismaj kaj bone komprenu tion chi. Estas nun la momento, ke aperu tute klare, en la bazdokumentoj de UETA, kion faru la membroj, ke la Unuigho glate iru sian vojadon. Tiel estu ankau por landaj asocioj afrikaj, kiuj unue funkciu kiel vera asocio havante membrojn nombreblajn.
Veras, ke en 1980 nur kelkaj esperantistoj-afrikanoj estas pli ol 50-jaraj. Tiam plejparto el ili estas malpli ol 30-jaraj. Nun tiuj homoj kreskis ne nur en agho, sed ankau en sagho. Afrikaj esperantistoj kapablas multon organizi en Esperantujo. Ili havu ankau la volon pensi pri financado de propraj aferoj Esperantaj. Kiuj havis 20 jarojn en 1980, tiuj nun estas pli ol 50-jaraj, kaj ili certe havas laborojn ebligantajn al ili pagi almenau por la E-movado en sia lando. Ne nur al E-organizajhoj membrighas afrikaj esperantistoj. Oni vidas ilin en aliaj organizajhoj, en kiuj ili pagas membrokotizon, dekonon en eklezioj, donacas al homoj, ktp. Kial ili ne faru tion ankau en la E-movado Afrika ? Estas klare, ke la ideo, kiun oni havas antau ol eklerni Espepranton kongruas kun la dua demando, kaj tio tute ne shanghighas ghis nun. Gratulindaj estas kelkaj afrikaj esperantistoj, kiuj kontribuas finance al la movado de sia lando. Granda ekzemplo okazas en Togolando, kie esperantisto taskas al si financi la agadon de JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj) en la jaro 2011. Aliaj du donacas monon por la kaso de la landa asocio UTE. Kion atendas la aliaj por sekvi? Tiaj kontribuoj estas necesaj por zorgi pri la movado afrika.
Afrikaj esperantistoj konsciu pri tio, ke, kiam ili klopodas sincere ion fari por esperanto, rapide la movado kreskos. Male, kiam ili chiam atendas, ke Esperanto ion faru por ili, venos elrevighoj, konkfliktoj ktp. Do, chiuj ni pensas pli pri tio, kion ni faru por Esperanto en niaj respektivaj landoj, ol pri tio kion ni shatus cherpi el nia esperantisteco. Niaj agadoj por/per Esperanto chiam estu che la flanko de la unua demando, kiu rekomendas al ni fari bonvolajn laborojn por Esperanto au/kaj kontribui niapove en la financado de Esperanto-agado. Nur tia konduto povas vere liberigi nin de la eksteraj postuloj kaj respektigos nin kaj en Esperantujo kaj ekster ghi.
Mian supran artikolo uzis siacele la redakcio de HeKo. Skribante "UEA-AFRIKO tute ne ekzistas", mi shatus nur atentigi afrikanojn, ke ankau ili estu veraj membroj de UEA, pagante siajn kotizojn au farante senpage laborojn E-ajn.
Chio alia, kion oni povas kompreni el la teksto en HeKo, estas nur elpensajho de la redakcio, nur kiu scias tion, kion ghi shatus atingi per la titolo.
Tiom klaras al mi multo en Esperantujo, ke mi nun ne povas aserti, ke tiu chi tendenco estas pli bona ol la aliaj. Chiuj faras multon por Esperanto, kaj al tio mi invitas afrikajn esperantistojn che la unujarigho de UETA.
Kunlaboreme