Britaj parlamentanoj lobias por lerneja lingvolernado
“La angla estas grava monda lingvo, sed la plej lasta avangarda esploro montras, ke en la 21a jarcento paroli nur la anglan estas same malavantaĝe kiel ne paroli la anglan”, komenciĝas la manifesto. “Scio de aliaj lingvoj – kaj de aliaj kulturoj – estas grava por edukado kaj lertoj, la ekonomio, internacia okupiĝo, defendo kaj sekureco kaj komunumaj rilatoj”, ĝi daŭrigas, “La nacia baloto de 2015 provizos idealan okazon por fari iujn mejloŝtonajn sindevigojn – en mallonga, mezlonga kaj longa perspektivo – por fari ŝtupan ŝanĝon en la brita nacia kapablo pri modernaj lingvoj”.
Sen tiu ŝtupa ŝanĝo, la Manifesto klarigas, suferos la brita ekonomio, la junuloj en labormerkatoj, kaj la tuttera influo de Britio; estos damaĝitaj la defendaj kaj sekurecaj interesoj eksterlande, kaj estos malriĉigita la brita kultura ĉefurbo enlande. “Ni bezonas daŭran agadon tra Britio por revivigi la nacian kompetentecon pri lingvoj, kaj por ĉesigi la kreskantan tendencon por lingvolernado esti nur la tereno de la elito”, la Manifesto asertas.
La Nacia Centro pri Lingvoj (CILT) publikigis enketojn pri Lingvaj Trajtoj depost 2002. La plej lasta publigita en ilia retejo estas por 2011, kaj ĝi raportis, ke la nombro de lernejanoj kiuj faris la finekzemenon GCSE falis dum la pasintaj dek jaroj de 78% ĝis 40% (http://www.cilt.org.uk/home/research_and_statistics/language_trends_surveys/secondary/2011.aspx).
La jaro 2002 estis la jaro en kiu la registaro enkondukis Novan Strategion por Lingvoj en Anglio, kun la supozata celo ampleksigi la lingvolernadon kaj la nombron de lingvoj lernotaj. Pri tio mi raportis en mia tiutempa novaĵletero EAB Update (http://esperanto.org/uk/eabnetnews). En numero 8 mi raportis pri 'Brita lingvoinstrua katastrofo'. Ambasadoroj el kvar eŭropaj landoj pledis por urĝa agado por plibonigi la staton de lingvoinstruado en la britaj ŝtataj lernejoj. La postan tagon la registaro publikigis dokumenton, kiu proponis la devigan instruon de fremda lingvo ekde la aĝo de sep, sed forigante la devon je aĝo 14. Raportoj pri tio kaŭzis protestojn ĉe la instrua profesio, kie oni antaŭvidis, ke tio kaŭzos kolapson de la lingvolernado, speciale kiam la infanoj konstante aŭdas, ke ĉiuj parolas la anglan. Tamen multon en la raporto la instruistoj bonvenigis, kaj mi mem demandis, ĉu la pli granda fleksebleco povus alporti novajn eblecojn por Esperanto en la britaj lernejoj.
Tiucele mi petis artikolon de edukisto Grahame Leon-Smith, kiu en la sepdekaj jaroj estis Prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, kaj la nova Esperanto-Asocio de Britio, antaŭ ol li kabeis. Li skribis, ke, kiel ĉiuj registaraj iniciatoj, ĝi estas parte bona. Li skribis: “Kaj por certigi ke nur tre malgranda nombro iam ajn atingos stadion de flueco en alia lingvo, ili permesos al la plimulto rezigi pri lingvoj je aĝo de 14”. Ĝuste tiel okazis.
En numero 10 mi raportis pri anonco fare de Baronino Catherine Ashton en la Ĉambro de Lordoj, ke la strategia dokumento estos publikigita en novembro, 2002, sub titolo 'Nova brita lingvostrategio: Ĉu ebleco por Esperanto?'. Grahame Leon-Smith poste eniris la Estraron de Esperanto-Asocio de Britio, kun respondeco pri edukado, kaj en numero 16 mi raportis pri liaj planoj rilate al lerneja lingvoinstruado. Li kompilis dokumenton 'Nova Strategio – Lingvolernado por ĉiuj'. La esenco de tiu estis, ke kvalifikitaj lingvoinstruistoj kiuj estas pozitivaj pri Esperanto estu kuraĝigitaj enplektiĝi kun edukaj organizaĵoj. “Ni devas aktive kampanji por pli ampleksa kaj pli bona lingvoinstruado je (a) nivelo de elementaj lernejoj, (b) duagrada nivelo, (c) lingvaj specialistaj kolegioj, (ĉ) postlernejaj kolegioj, (d) dumviva lernado, kaj (e) reta lernado”, asertas la raporto.
Li proponis, “kampanji por lingvoinstruado en elementaj lernejoj, emfazante la neceson proponi elekton de lingvoj (ne nur la francan, kiu evidentiĝis esti katastrofa en la 1960aj jaroj)” skribis Grahame. Ni devus ankaŭ “kampanji (kun aliaj lingvoinstruaj organizaĵoj) por inversi la anoncitan registaran strategian decidon forigi Modernajn Fremdajn Lingvojn kiel devigan studobjekton je 'Kerna Stadio 4' (14-16). Tio estos katastrofa ne nur ĉar tre malmultaj lernejanoj elektos studi fremdan lingvon en Kerna Stadio 4 kaj gajni kvalifikon GCSE, sed eĉ pli malmultaj studos la altan nivelon (A-Nivelon) , kaj eĉ pli malmultaj pluiros por studi modernan lingvon ĉe la universitato. Jam estas kriza manko de lingvoinstruistoj. Se tiu ĉi strategio efektiviĝos, post kelkaj jaroj estos pli-malpli entute neniuj, tiel malebligante al lernejanoj atingi eĉ moderan fluecon en lingvo alia ol la propra”. En la sama numero mi anoncis mian propran enoficiĝon kiel Informa Oficisto por la asocio, kaj Grahame kaj mi ekkunlaboris por antaŭenigi tiun strategion.
Tiu estis mia lasta numero de EAB NetNews, ĉar pro problemoj en la asocio mi sentis eventualan konflikton de interesoj en neŭtrala raportado pri la situacio. Sep semajnojn poste mi demisiis, kaj fine de sia elektoperiodo Grahame forlasis la aktivecon. Tiu laboro, kiun ni komencis, estis ĝuste tio kion nun faras la nova parlamanta grupo, kiu kampanjas por ŝanĝi la registaran politikon. Tamen tiu venas dek jarojn tro malfrue, kaj anstataŭ ke Esperantistoj estu en la gvida rolo de tio, nun troviĝas British Council.
Oni povus demandi, kial British Council interesiĝus pri lingvolernado en la britaj lernejoj, kiam ĝia rolo estas reprezenti la britan kulturon eksterlande, kaj ĝi faras ĉion eblan por antaŭenigi la anglan lingvon. Oni povus eĉ pli miri, se oni scias pri la konfidencaj konferencoj ĉirkaŭ 1960 de British Council kun la Usona Informa Agentejo (USIA) raportitaj en la libro 'Linguistic Imperialism' (Lingva Imperiismo) de profesoro Robert Phillipson, ĉar li malkaŝis la veran celon: hegemonio de la angla lingvo, kio signifas 'English first' – la anglan kiel unuan lingvon, por anstataŭigi la aliajn.
La tekniko transpreni la opozicion kaj iom post iom neŭtraligi ties aktivecon nomiĝas en la angla 'controlled opposition', kion mi esperantigas kiel 'regata opozicio'. Evidente la Nacia Strategio por Lingvoj en Anglio estis projekto destinita por fiaski: ĝi promesis multon, sed nur lingvoinstruistoj povis vidi, ke ĝi rezultos en la malo de tio kion pretendis la registaro. Pri tio mi skribis en Le Monde Diplomatique en marto 2010 sub titolo 'Lernante Lingvolecionojn' (http://eo.mondediplo.com/article1590.html).
Se la nova iniciato nun sukcesos penetri la manifestojn de la politikaj partioj, la grupo kiu fariĝos la registaro verŝajne faros denove same kiel faris Tony Blair kaj Catherine Ashton en 2002, krom se la kampanjantoj estos tre atentaj kaj konsciaj pri la tekniko de politikistoj diri unu aferon kaj fari alian.
Unu signo de tio jam troviĝas en la Manifesto por Lingvoj: ĝi mencias la lernadon de lingvoj en elementaj lernejoj, sed ne mencias la fundamentan problemon: la forigon de la deviga studo de lingvo en la fina stadio, la tiel nomata Kerna Stadio 4. La granda plimulto de la subtenantoj de tiu Manifesto plej verŝajne ne rimarkos tiun ellason, kaj krom se iu atentigos pri tio, ni povas atendi de niaj karaj politikistoj ankoraŭ pli de la sama afero.
Se la plano pri kiu laboris Grahame Leon-Smith kaj mi estus antaŭenirinta, ni estus povintaj gvidi tiun ribelon jam antaŭ dek jaroj, kaj la Esperantistoj kun sia lobiada sperto estus akceptitaj en la agado same kiel iuj ajn aliaj reprezentantoj de minoritataj lingvoj. Nun ankoraŭ eblas havi rolon: provi atentigi al la homoj pri projektoj destinitaj por fiaski, kaj la neceso emfazi la lingvoinstruadon en la fino de la lerneja periodo, anstataŭ direkti la energion sole al la elementaj lernejoj. Eĉ se oni nuligus lingvolernadon en la elementaj lernejoj oni povus sukcesi relative bone en la duagradaj lernejoj, sed se oni bonege instruus en la elementaj lernejoj kaj fiaskigus la aferon en la duagradaj lernejoj la rezultoj estus katastrofaj. Ironie, multaj infanoj kiuj eniras la duagradajn lernejojn en Britio jam estas komplete dulingvaj pro familia uzo. Sed ĉu oni instigas al ili kultivi tiujn lingvojn, kaj ricevi agnoskon pere de oficialaj ekzamenoj, kiel antaŭvidis la Nova Strategio por Lingvoj en Anglio en 2002? Tute ne! Politikistoj preferis kondamni familiojn kiuj uzas lingvojn aliajn ol la angla en la familio. En septembro 2002 mi invitis al la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Renato Corsetti, skribi protestleteron al ministro David Blunkett pri tio; tion li faris, kaj mi raportis en mia novaĵletero numero 13. Ironie, David Blunkett mem lernis Esperanton ĉe la lernejo.