Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Britaj parlamentanoj lobias por lerneja lingvolernado

Britaj parlamentanoj lobias por lerneja lingvolernado

de Ian Fantom Laste modifita: 2014-07-15 10:00
Parlamenta grupo por la instigo de lingvolernado en la britaj lernejoj publikigis Manifeston por Lingvoj, cele al lobiado por la venontjara nacia parlamenta balotado. La grupo All-Party Parliamentary Group on Modern Languages (Ĉiu-Partia Parlamenta Grupo pri Modernaj Lingvoj) gvidas vokon al ĉiuj politikaj partioj por subteni Kadron por Nacia Rebonigo de Lingvolernado en iliaj manifestoj por la nacia baloto de 2015.
Britaj parlamentanoj lobias por lerneja lingvolernado

Catherine Ashton sub Tony Blair kripligis lingvolernadon en anglaj lernejoj

“La angla estas grava monda lingvo, sed la plej lasta avangarda esploro montras, ke en la 21a jarcento paroli nur la anglan estas same malavantaĝe kiel ne paroli la anglan”, komenciĝas la manifesto. “Scio de aliaj lingvoj – kaj de aliaj kulturoj – estas grava por edukado kaj lertoj, la ekonomio, internacia okupiĝo, defendo kaj sekureco kaj komunumaj rilatoj”, ĝi daŭrigas, “La nacia baloto de 2015 provizos idealan okazon por fari iujn mejloŝtonajn sindevigojn – en mallonga, mezlonga kaj longa perspektivo – por fari ŝtupan ŝanĝon en la brita nacia kapablo pri modernaj lingvoj”.

 

Sen tiu ŝtupa ŝanĝo, la Manifesto klarigas, suferos la brita ekonomio, la junuloj en labormerkatoj, kaj la tuttera influo de Britio; estos damaĝitaj la defendaj kaj sekurecaj interesoj eksterlande, kaj estos malriĉigita la brita kultura ĉefurbo enlande. “Ni bezonas daŭran agadon tra Britio por revivigi la nacian kompetentecon pri lingvoj, kaj por ĉesigi la kreskantan tendencon por lingvolernado esti nur la tereno de la elito”, la Manifesto asertas.

La Nacia Centro pri Lingvoj (CILT) publikigis enketojn pri Lingvaj Trajtoj depost 2002. La plej lasta publigita en ilia retejo estas por 2011, kaj ĝi raportis, ke la nombro de lernejanoj kiuj faris la finekzemenon GCSE falis dum la pasintaj dek jaroj de 78% ĝis 40% (http://www.cilt.org.uk/home/research_and_statistics/language_trends_surveys/secondary/2011.aspx).

La jaro 2002 estis la jaro en kiu la registaro enkondukis Novan Strategion por Lingvoj en Anglio, kun la supozata celo ampleksigi la lingvolernadon kaj la nombron de lingvoj lernotaj. Pri tio mi raportis en mia tiutempa novaĵletero EAB Update (http://esperanto.org/uk/eabnetnews). En numero 8 mi raportis pri 'Brita lingvoinstrua katastrofo'. Ambasadoroj el kvar eŭropaj landoj pledis por urĝa agado por plibonigi la staton de lingvoinstruado en la britaj ŝtataj lernejoj. La postan tagon la registaro publikigis dokumenton, kiu proponis la devigan instruon de fremda lingvo ekde la aĝo de sep, sed forigante la devon je aĝo 14. Raportoj pri tio kaŭzis protestojn ĉe la instrua profesio, kie oni antaŭvidis, ke tio kaŭzos kolapson de la lingvolernado, speciale kiam la infanoj konstante aŭdas, ke ĉiuj parolas la anglan. Tamen multon en la raporto la instruistoj bonvenigis, kaj mi mem demandis, ĉu la pli granda fleksebleco povus alporti novajn eblecojn por Esperanto en la britaj lernejoj.

Tiucele mi petis artikolon de edukisto Grahame Leon-Smith, kiu en la sepdekaj jaroj estis Prezidanto de Brita Esperanto-Asocio, kaj la nova Esperanto-Asocio de Britio, antaŭ ol li kabeis. Li skribis, ke, kiel ĉiuj registaraj iniciatoj, ĝi estas parte bona. Li skribis: “Kaj por certigi ke nur tre malgranda nombro iam ajn atingos stadion de flueco en alia lingvo, ili permesos al la plimulto rezigi pri lingvoj je aĝo de 14”. Ĝuste tiel okazis.

En numero 10 mi raportis pri anonco fare de Baronino Catherine Ashton en la Ĉambro de Lordoj, ke la strategia dokumento estos publikigita en novembro, 2002, sub titolo 'Nova brita lingvostrategio: Ĉu ebleco por Esperanto?'. Grahame Leon-Smith poste eniris la Estraron de Esperanto-Asocio de Britio, kun respondeco pri edukado, kaj en numero 16 mi raportis pri liaj planoj rilate al lerneja lingvoinstruado. Li kompilis dokumenton 'Nova Strategio – Lingvolernado por ĉiuj'. La esenco de tiu estis, ke kvalifikitaj lingvoinstruistoj kiuj estas pozitivaj pri Esperanto estu kuraĝigitaj enplektiĝi kun edukaj organizaĵoj. “Ni devas aktive kampanji por pli ampleksa kaj pli bona lingvoinstruado je (a) nivelo de elementaj lernejoj, (b) duagrada nivelo, (c) lingvaj specialistaj kolegioj, (ĉ) postlernejaj kolegioj, (d) dumviva lernado, kaj (e) reta lernado”, asertas la raporto.

Li proponis, “kampanji por lingvoinstruado en elementaj lernejoj, emfazante la neceson proponi elekton de lingvoj (ne nur la francan, kiu evidentiĝis esti katastrofa en la 1960aj jaroj)” skribis Grahame. Ni devus ankaŭ “kampanji (kun aliaj lingvoinstruaj organizaĵoj) por inversi la anoncitan registaran strategian decidon forigi Modernajn Fremdajn Lingvojn kiel devigan studobjekton je 'Kerna Stadio 4' (14-16). Tio estos katastrofa ne nur ĉar tre malmultaj lernejanoj elektos studi fremdan lingvon en Kerna Stadio 4 kaj gajni kvalifikon GCSE, sed eĉ pli malmultaj studos la altan nivelon (A-Nivelon) , kaj eĉ pli malmultaj pluiros por studi modernan lingvon ĉe la universitato. Jam estas kriza manko de lingvoinstruistoj. Se tiu ĉi strategio efektiviĝos, post kelkaj jaroj estos pli-malpli entute neniuj, tiel malebligante al lernejanoj atingi eĉ moderan fluecon en lingvo alia ol la propra”. En la sama numero mi anoncis mian propran enoficiĝon kiel Informa Oficisto por la asocio, kaj Grahame kaj mi ekkunlaboris por antaŭenigi tiun strategion.

Tiu estis mia lasta numero de EAB NetNews, ĉar pro problemoj en la asocio mi sentis eventualan konflikton de interesoj en neŭtrala raportado pri la situacio. Sep semajnojn poste mi demisiis, kaj fine de sia elektoperiodo Grahame forlasis la aktivecon. Tiu laboro, kiun ni komencis, estis ĝuste tio kion nun faras la nova parlamanta grupo, kiu kampanjas por ŝanĝi la registaran politikon. Tamen tiu venas dek jarojn tro malfrue, kaj anstataŭ ke Esperantistoj estu en la gvida rolo de tio, nun troviĝas British Council.

Oni povus demandi, kial British Council interesiĝus pri lingvolernado en la britaj lernejoj, kiam ĝia rolo estas reprezenti la britan kulturon eksterlande, kaj ĝi faras ĉion eblan por antaŭenigi la anglan lingvon. Oni povus eĉ pli miri, se oni scias pri la konfidencaj konferencoj ĉirkaŭ 1960 de British Council kun la Usona Informa Agentejo (USIA) raportitaj en la libro 'Linguistic Imperialism' (Lingva Imperiismo) de profesoro Robert Phillipson, ĉar li malkaŝis la veran celon: hegemonio de la angla lingvo, kio signifas 'English first' – la anglan kiel unuan lingvon, por anstataŭigi la aliajn.

La tekniko transpreni la opozicion kaj iom post iom neŭtraligi ties aktivecon nomiĝas en la angla 'controlled opposition', kion mi esperantigas kiel 'regata opozicio'. Evidente la Nacia Strategio por Lingvoj en Anglio estis projekto destinita por fiaski: ĝi promesis multon, sed nur lingvoinstruistoj povis vidi, ke ĝi rezultos en la malo de tio kion pretendis la registaro. Pri tio mi skribis en Le Monde Diplomatique en marto 2010 sub titolo 'Lernante Lingvolecionojn' (http://eo.mondediplo.com/article1590.html).

Se la nova iniciato nun sukcesos penetri la manifestojn de la politikaj partioj, la grupo kiu fariĝos la registaro verŝajne faros denove same kiel faris Tony Blair kaj Catherine Ashton en 2002, krom se la kampanjantoj estos tre atentaj kaj konsciaj pri la tekniko de politikistoj diri unu aferon kaj fari alian.

Unu signo de tio jam troviĝas en la Manifesto por Lingvoj: ĝi mencias la lernadon de lingvoj en elementaj lernejoj, sed ne mencias la fundamentan problemon: la forigon de la deviga studo de lingvo en la fina stadio, la tiel nomata Kerna Stadio 4. La granda plimulto de la subtenantoj de tiu Manifesto plej verŝajne ne rimarkos tiun ellason, kaj krom se iu atentigos pri tio, ni povas atendi de niaj karaj politikistoj ankoraŭ pli de la sama afero.

Se la plano pri kiu laboris Grahame Leon-Smith kaj mi estus antaŭenirinta, ni estus povintaj gvidi tiun ribelon jam antaŭ dek jaroj, kaj la Esperantistoj kun sia lobiada sperto estus akceptitaj en la agado same kiel iuj ajn aliaj reprezentantoj de minoritataj lingvoj. Nun ankoraŭ eblas havi rolon: provi atentigi al la homoj pri projektoj destinitaj por fiaski, kaj la neceso emfazi la lingvoinstruadon en la fino de la lerneja periodo, anstataŭ direkti la energion sole al la elementaj lernejoj. Eĉ se oni nuligus lingvolernadon en la elementaj lernejoj oni povus sukcesi relative bone en la duagradaj lernejoj, sed se oni bonege instruus en la elementaj lernejoj kaj fiaskigus la aferon en la duagradaj lernejoj la rezultoj estus katastrofaj. Ironie, multaj infanoj kiuj eniras la duagradajn lernejojn en Britio jam estas komplete dulingvaj pro familia uzo. Sed ĉu oni instigas al ili kultivi tiujn lingvojn, kaj ricevi agnoskon pere de oficialaj ekzamenoj, kiel antaŭvidis la Nova Strategio por Lingvoj en Anglio en 2002? Tute ne! Politikistoj preferis kondamni familiojn kiuj uzas lingvojn aliajn ol la angla en la familio. En septembro 2002 mi invitis al la Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Renato Corsetti, skribi protestleteron al ministro David Blunkett pri tio; tion li faris, kaj mi raportis en mia novaĵletero numero 13. Ironie, David Blunkett mem lernis Esperanton ĉe la lernejo.

zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2014-07-15 14:07
Ian pravas. Temas pri blufo, projekto destinita por malsukcesi. Mi havas la impreson ke tio ne estas la celo nur en Britio sed ankau en EU. Europa Komisiono starigis la Platformon de neregistaraj organizoj pri multlingveco, kiu havas la taskon serchi manierojn plibonigi la staton de multlingveco, trovi metodojn kiel oni lernus pli volonte kaj pli sukcese aliajn lingvojn krom la angla, sed kiam tiu Platformo akceptis dokumenton kun proponoj, tiu dokumento estas praktike kashita, oni povas ghin tre malfacile trovi en la reto kaj oni lasis ghin nur en la angla lingvo. Tio estas ridindajho, ke la Platformo pri multlingveco uzas nur la anglan. Mi estas forte konvinkita ke ekzistas komplete konscia politiko neoficiala, kontrolata de iuj servoj, neniel ebligi iun ajn formon de lingve pli demokratia solvo kaj tiu aparte atentas kiam esperantistoj venas tro proksime al eventualaj politikaj decidoj. Lasta tia ekzemplo estas, kiam EEU proponis popoliniciaton pri enkonduko de teksto por europa himno en Esperanto, kaj iu burokrata instanco de EU, pri kiu oni ech ne scias kiu ghin starigis kaj donis al ghi la rajton pri tiuj aferoj decidi, malpersmesis al tiu propono prezentighi kaj ech la ombudsmano evidente sub premo de tiuj malantauaj kontrolistoj decidis ke EEU malpravas plendante ke tio estas kontrau europaj traktatoj.
David Richard Curtis
David Richard Curtis diras:
2014-08-23 18:39
Ni forigu la pretendon ke Esperanto ighu la domina fremdlingvo. Ni substreku ke ghi estas bonega ilo por krei amikecon inter anglanoj kaj ne-anglanoj kaj bonega ilo por plifacile lerni fremdajn lingvojn. Ni frontu la fakton ke gepatroj de la nunaj lernantoj kredas ke esperantistoj estas naivuloj char la lingvo klare ne estas internacie akceptita. Ghenerale, gepatroj chie subtenas la instruadon de la angla. Sed ili ghenerale subtenus esperanton kiel ilon por pli facile lerni fremdlingvojn. Tiu strategio provizus lokon por Esperanto en la listo de lingvoj proponitaj en la duagrada lernejo. La nunaj instruistoj de fremdlingvoj bonvenigus ghin. Chi-momente, ili firme oponas ghin, char ghi minacas ilian profesion - tial ili ghenerale mokas esperanton kaj malkuraghigas lernantojn studi ghin. Tio estas malbona, char ili, la profesiaj lingvo-instruistoj decidas kiujn lingvojn la lernantaro studu. Esperanto havu la reputacio esti saltotabulo al lingvo-lernado. En Britio, Angela Tellier jam kreis projekton kun tiu titolo, kaj traduko de tiu projekto estu farita de esperantistoj en chiuj landoj.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-23 19:07
Unu mi ŝatus rimarki ke s-ino Ashton memorigas min pri mia sesa-grada instruistino de la angla kiu ne klopodis lerni mian nomon kaj ĉiam nomis min Pasternak. Sed tio estas flanka komento.
La bona novaĵo estas ke ja ekzistas iu ajn en Britio kiu konscias pri la fakto ke la lernado kaj studado de aliaj lingvoj estas utila afero. Mi ege zorgas pri la usonanoj (mi loĝas en Usono kaj estas usonano) ĉar ili ofte konfuziĝas se io ne estas precize kiel ili komprenas. Se por neniu alia kaŭzo lerni majstrumi fremdajn vortojn preparas onin por universitata studado dum kio vortoj el aliaj kulturoj estas komunaj. Ĉiam mirigis min kiam miaj studentoj faris prezentadon kaj meze de ĝi demandis al mi: "D-ro Kvasnak, kiel oni pronuncu tiun vorton?" Kaj aliaj profesoroj kiuj nomis min "d-ro K". Temas pri cerba pigro je alta grado. Mi instruis la hispanan kaj la francan en la bazaj gradoj dum mi studis por mia diplomo kaj mi ĉiam substrekis al la gepatroj ke la lernado de alia lingvo preparas la idojn por kompreni mondon tre diversan. Ĉi-tie en suda Florido estas evidente kaj multaj gepatroj kiuj nur scipovas la (usonan) anglan deziras ke la infanoj lernu fremdan lingvon.
Mi kredas ja kun David ke la aliro pere de la fakto ke lernado de Esperanto preparas por la kompreno de aliaj lingvoj kaj kulturoj estas bona aliro. Ni bezonas pliajn sciencajn studadojn pri tio. Sed ĝis ni havas ilin, la jam faritaj (vidu la valoregajn verkojn de d-ro Helmar Frank, kiu sincere nun mankas al ni) devas servi. Estus tasko de UEA kaj ILEI kaj eventuale AIS prepari metaanlizon de la jam faritaj studoj en scienca formo laŭ "peer-reviewed" formato (kiel oni diras "peer-reviewed" en Esperanto?) Mi volonte partoprenas sed mi ne povas fari tion sole. Mi jam publikigis tiajn artikolojn pri la lernado de geografio far studentoj kiuj ne regas la klasĉambran lingvon kaj pri la problemo de lingvo-akirado kaj perceptoj far la lernantoj pri la cellingvaj parolantoj. Do mi havas sperton kun la preparado de akademinivelaj artikoloj acepteblaj en sciencaj revuoj.
Aŭ eble nur tre lerte verkita multaŭtora artikolo en Vikipedio helpus.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-23 20:42
En revuo "Esperanto" de UEA, februaro, 1953, aperis artikolo de f-ino V.C. Nixon, "Lastatempaj eksperimentoj pri Esperanto en lernejoj". Ĝi resumas eksperimentojn pri kiuj raportis en "The British Journal of Educational Psychology" iu J.H. Halloran, ĉe la Universitato de Sheffield. Mi supozas ke diversloke en nia literaturo troviĝas aliaj similaj raportoj, sufiĉe sciencaj eĉ se iom malnovaj (ne ĉio malnova malbonas). Ĉu ie estas kolekto, aŭ ĉu ie jam aperis ia meta-analizo de tiaj eksperimentoj?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-23 21:15
Certe ne ĉio malnova malbonas kaj ĝi ja povas esti bazo por pli nuntempa esploro. Mi bedaŭrinde ne memoras la revuon de Esperanto de februaro de 1953 ĉar mi tiam tro junis por paroli kaj legi. Kial oni ne plu sekvis tiun fadenon tiam? Kial oni ne replikis la eksperimentojn aliparte? Mmmmmm, kiel mi jam skribis, ni bezonas metaanalizon de ĉiuj tiaj provoj kaj eksperimentoj. Certe, Lee, vi pravas kaj ni devas memori la devizon: two heads are better than one (du kapoj pli valoras ol unu) - ĉu ekzistas E-esprimo por tio? Denove, kiel oni diras "peer-revieded article" en Esperanto?
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-24 01:01
"Unu saĝo estas bona, du estas pli bonaj." LLZ

En februaro 1953 mi havis unu jaron. Ankoraŭ ne tre bone legis.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-24 21:16
Fakte, mi provos akiri kopion de la de vi menciita artikolo. Antaŭ du jaroj mi faris prezentadon antaŭ la fakultato de Florida Atlantic University pri la uzo de propedeutika metodo en lingvostudado. Por tiu prelego, mi ricevis materialojn el Anglio kaj de la helpististino de D-ro Frank. Venis interesantoj el multaj partoj - eĉ ekde fora Orlando - sed NUR UNU ano de fakultato de FAU!!! Mi pretas komenci "Grupon por la Apliko de Propedeutikaj Metodoj en Lingvostudado" kun la celo iam estonte fondi centron. Sed mi ne povas fari tion sola.
Unue, mi havis malfacilaĵojn komprenis la verkojn de D-ro Frank pri cibernetiko. Mi ne estas matematikisto kaj al mi mankas la bazaj matematikaj konceptoj por la aliro de lia teoriado. Due mankas al mi la mono por organizi eksperimenton. Mi vivas de mia emerita pensiono.
Mi proponis antaŭ du jaroj prelegon al la American Counsel on the Teaching of Foreign Languages do seminarion dum la jara kongreso. Oni rezignis, dirinte ke ne temas pri populara koncepto. Se mi ne estus unuopulo mi certe havas plian forton en tiuj klopodoj. (En mia propono al ACTFL mi ne menciis Esperanton, nur rilatan esploradon i.e. de D-ro Frank).
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-08-25 00:49
Mi povas sendi la skanitan artikolon al vi . . . kie mi trovu vian ret-adreson? Mi tamen rekomendus kontakton al ILEI, ĉar certe iu jam kompilis tiajn artikolojn, ĉu ne?
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-08-25 01:15
Mi antaŭdankas por la trasendo de tiu artikolo. Uzu mian nomon, robbkvasnak, kaj mi estas ĉe yahoo, simple tio. Mi ne kaŝas min!
Mi estis ano de ILEI sed ili nur foje sendis al mi la bultenon. Mi ne havas monon por vojaĝi do mi ne povas ĉeesti kongresojn en foraj landoj. Mi volonte laboras kaj donas tempon.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-08-25 09:22
Kara d-ro Robb Kvasnak,
kial vi skribas "D-ro Frank" (char tio strange aspektas) - devas esti "d-ro Frank", eventuale nur vi povus aldoni la antaunomon de la d-ro Frank, do Helmar.